Chapitro III

"Fine do vi estas licenciato kaj revenis hejmen", diris Nikolao Petrovich, metante sian manon jen sur la shultro, jen sur la genuo de Arkadio. "Fine!"

"Kaj kiel fartas la onklo?" demandis Arkadio, kiu malgrau la sincera, preskau infana ghojo, lin pleniganta, deziris tamen kiel eble plej baldau doni al la interparolo pli chiutagan agordon.

"Bone. Li intencis veturi kun mi renkonte al vi, sed li shanghis la decidon, mi ne scias kial!"

"Chu vi longe atendis min?" demandis Arkadio.

"Chirkau kvin horojn."

"Kiel bona vi estas, patro!"

Arkadio vive sin turnis al la patro kaj brue kisis lian vangon.

Nikolao Petrovich mallaute ekridis.

"Kiel belan rajdchevalon mi al vi preparis!" komencis li. "Vi vidos. Kaj via chambro estas freshe tapetita."

"Chu vi havas chambron ankau por Bazarov?"

"Ni trovos unu ankau por li."

"Estu amika por li, mi petas vin, patro. Mi ne povas esprimi al vi, kiel mi shatas lian amikecon."

"Chu longe vi konas lin?"

"Nelonge."

"Jen kial mi ne vidis lin la lastan vintron. Per kio li okupas sin?"

"Precipe per la natursciencoj. Sed li scias chion. En la estonta jaro li volas plenumi doktoran ekzamenon."

"Ah! Li studas la medicinon", diris Nikolao Petrovich kaj eksilentis. "Petro", aldonis li kaj etendis la manon, "jen veturas niaj kamparanoj, chu ne vere?"

Petro turnis la kapon, kien montris la mastro. Kelke da veturiloj kun senbridigitaj chevaloj, rapide rulighis sur mallargha flanka vojo. En chiu veturilo sidis unu, du kamparanoj en malbutonumitaj shafpeltoj.

"Efektive", respondis Petro.

"Kien ili veturas, en la urbon?"

"Kredeble en la urbon. En drinkejon", aldonis li malestime kaj iom sin klinis al la kochero, kvazau esperante de li konfirmon. Sed la kochero faris neniun signon: li estis homo de la malnovaj moroj, ne aprobanta la modernajn ideojn.

"Mi havas grandajn klopodojn kun la kamparanoj en la nuna jaro", daurigis Nikolao Petrovich, sin turnante al la filo. "Ili ne pagas al mi la luopagon."

"Chu vi estas kontenta pri viaj dungataj laboristoj?"

"Jes", murmuretis Nikolao Petrovich tra la dentoj, "sed oni delogas ilin, jen la malbono. Krom tio, ili ne laboras kun vera diligenteco. Ili difektas la ilojn. Cetere ili plugis ne malbone. Kun la tempo chio akordighos. Chu la terkulturado nun interesas vin?"

"Ombro mankas che vi; bedaurinda afero", rimarkis Arkadio, ne respondante la lastan demandon.

"Che la norda flanko mi faris grandan markezon super la balkono", diris Nikolao Petrovich, "oni povas nun tagmanghi en libera aero."

"Ghi iom tro similas somerloghejon cetere, chio chi ne estas grava. Sed kian aeron oni spiras chi tie! Kia bonodoro! Vere shajnas al mi, ke nenie en la mondo oni spiras tiel bonodoran aeron, kiel en nia regiono! Kaj la chielo " Arkadio subite haltis, jhetis oblikvan rigardon posten kaj eksilentis.

"Certe", rimarkis Nikolao Petrovich, "vi naskighis chi tie, chio devas shajni al vi tie chi io eksterordinara "

"Ne, patro, tio estas indiferenta, kie oni naskighis."

"Tamen "

"Ne, tio estas tute indiferenta."

Nikolao Petrovich nerimarkate ekrigardis la filon. La kalesho veturis ne malpli ol duonon de versto, antau ol la interparolo rekomencighis.

"Mi ne memoras, chu mi skribis al vi, ke via maljuna vartistino Jegorovna mortis."

"Vere? Kompatinda maljunulino! Kaj Prokofich, chu li vivas ankorau!"

"Li vivas kaj tute ne shanghighis. Chiam la sama murmurulo. Entute, vi ne trovos grandajn shanghojn en Marino."

"Chu vi havas la saman intendanton?"

"Tio estas eble la sola shangho, kiun mi faris. Mi decidis, ne havi plu en mia servo liberigitajn servutulojn, antauajn hejmservistojn, au almenau ne konfidi al ili oficojn, kie estas respondeco. (Arkadio montris Petron per la okuloj). "Il est libre en effet", rimarkis Nikolao Petrovich duonvoche, "sed li ja estas lakeo. Mia nuna intendanto estas burgho, li shajnas brava homo. Li ricevas salajron de ducent kvindek rubloj jare. Cetere", aldonis Nikolao Petrovich, frotante la frunton kaj brovojn per la mano, kion li faris chiam, kiam li estis konfuzita, "mi jhus diris al vi, ke vi ne trovos grandajn shanghojn en Marino Tio estas ne tute ghusta. Mi devas antausciigi vin, kvankam"

Li haltis por unu momento kaj daurigis france.

"Severa moralisto trovos mian sincerecon nekonvena, sed unue tion oni ne povas kashi, kaj due, kiel vi scias, mi chiam havis miajn proprajn principojn pri la rilatoj inter patro kaj filo. Cetere, vi certe havos la rajton kondamni min En mia agho Unuvorte chi tiu chi tiu knabino, pri kiu vi kredeble jam audis "

"Fenichka?" senghene demandis Arkadio.

Nikolao Petrovich rughighis.

"Ne diru shian nomon laute, mi petas vin jes shi loghas nun che mi. Mi lokis shin en la domo tie estis du malgrandaj chambroj. Cetere, chion chi oni povas shanghi "

"Kial, kara patro, mi petas vin "

"Via amiko gastos che ni ghene estos "

"Pro Bazarov vi ne bezonas maltrankvilighi. Li estas super tio."

"Pro vi, fine", diris Nikolao Petrovich. "Bedaurinde la flankdomo ne estas en bona stato."

"Mi petas vin, patro", interrompis Arkadio - "vi kvazau konfesas kulpon, hontu."

"Certe mi devus honti", respondis Nikolao Petrovich, pli kaj pli rughighante.

"Lasu, patro, mi petas vin!" Arkadio amike ekridetis. "Pri kio li senkulpigas sin!" pensis la juna homo, kaj sento de indulgo kaj amo al la bona kaj malforta patro, miksita kun sento de sekreta supereco, plenigis lian animon. "Lasu, mi petas vin", ripetis li, nevole ghuante la konscion pri la propraj progresemo kaj sendependeco.

Nikolao Petrovich ekrigardis lin el sub la fingroj de l mano, per kiu li frotis sian frunton, kaj io pikis lian koron Sed li tuj akuzis sin mem.

"Jen komencighas jam niaj kampoj", ekparolis li post longa silento.

"Kaj rekte antau ni estas nia arbaro, shajnas al mi?" demandis Arkadio.

"Jes, nia. Sed mi ghin vendis. En la nuna jaro oni hakos ghin."

"Kial vi vendis ghin?"

"Mi bezonis monon; krom tio chi tiu tero apartenos baldau al la kamparanoj."

"Kiuj ne pagas al vi la luopagon."

"Tio estas ilia afero: cetere venos ja iam tempo, kiam ili pagos."

"Bela arbaro, domaghe estas", rimarkis Arkadio, kaj komencis chirkaurigardi.

La regiono, kiun ili trapasis, ne povis esti nomata pentrinda. Kampoj, kampoj senlimaj etendighis ghis la horizonto, jen iom sin levante, jen mallevante; tie chi kaj tie oni vidis malgrandajn arbarojn, serpentis intermontoj, kovritaj de maldensaj kaj malaltaj arbetoj, rememorigante al ilia okulo la propran bildon sur la malnovaj planoj de l tempoj de la imperiestrino Katerino. Oni renkontis ankau riveretojn kun deshiritaj bordoj, kaj malgrandajn lagetojn kun difektitaj akvobaroj; vilaghojn kun malaltaj kabanoj, kovritaj per nigraj pajlaj tegmentoj, ofte duone forshiritaj; mizerajn garbejojn, por drashi la grenon, plektitajn el vergoj kun oscedantaj pordegoj apud dezertaj drashejoj; jen masonitajn preghejojn kun defalanta stukajho, jen lignajn kun klinighintaj krucoj kaj ruinigitaj tombejoj. Io kunpremis iom post iom la koron de Arkadio. Kvazau intence chiuj renkontataj kamparanoj havis mizeran aspekton kaj rajdis malgrasajn chevalachojn: kvazau almozuloj en chifonoj staris la apudvojaj salikoj kun forshirita shelo kaj rompitaj branchoj; malgrasaj vilaj, mizeraj bovinoj avide pinchis herbon en la apudvojaj kavoj. Shajnis, ke ili jhus sin elshiris el ies kruelaj mortigaj ungegoj; la bildo de la mizeraj bestoj meze de la bela somera tago, rememorigis la fantomon de la senespera, senfina vintro kun ghiaj neghblovoj, frostoj kaj glacioj Ne, pensis Arkadio, ne richa estas tiu chi regiono, ghi frapas la okulon nek per bonstato, nek per diligenteco, ghi ne povas, ne povas resti tia reformoj estas necesaj sed kiel plenumi ilin, kion entrepreni? Tiel meditis Arkadio kaj dum li meditis, la printempo daurigis sian venkan iron. Chio chirkaue estis ore verda, chio, vaste kaj mole ondis kaj brilis sub la dolcha spiro de la varmeta vento, chio, - la arboj, la arbetoj, la herboj; de chie flugis la seninterrompaj triloj de la alaudoj; la vaneloj jen kriis, rondflugante super la malsekaj herbejoj, jen silente kuris sur la teramasoj; promenis la korvoj, kies nigraj plumoj bele kontrastis la delikatan verdon de la printempe semitaj, ankorau malaltaj grenoj; ili malaperis en la tritiko, kaj nur de tempo al tempo oni povis vidi iliajn kapojn en la verdaj ondoj. Arkadio rigardis, rigardis, kaj iom post iom malaperis liaj meditoj Li dejhetis de si la mantelon kaj ekrigardis la patron per tiel gajaj, infanaj okuloj, ke Nikolao Petrovich ree chirkauprenis lin.

"Nun ni estas jam proksime", diris Nikolao Petrovich, "kiam ni atingos chi tiun altajhon, la domo jam estos videbla. Ni bone kaj feliche vivos kune, Arkasha; vi helpos min en la mastrumado, se tio ne enuigos vin. Ni devas nun farighi intimaj, bone ekkoni unu la alian, chu ne vere?"

"Certe, respondis Arkadio, "sed kia bela tago!"

"Por soleni vian venon, kara filo. Jes, la printempo estas nun en sia plena brilo. Cetere mi tute konsentas kun Pushkin. Chu vi memoras la versojn en Eugeno Onegin:

Malghoj por mi via aper.
Printemp, printemp de lam la temp!
Ho kia
"

"Arkadio", eksonis el la tarantaso la vocho de Bazarov, "sendu al mi alumeton; mi ne povas ekbruligi la pipon."

Nikolao Petrovich eksilentis, kaj Arkadio, kiu komencis lin auskulti ne sen miro, sed ne sen kunsento, rapide prenis el la posho skatoleton arghentan kun alumetoj kaj sendis ghin al Bazarov per Petro.

"Eble vi deziras cigaron?" ree kriis al li Bazarov.

"Donu", respondis Arkadio.

Petro revenis en la kaleshon kaj donis al li kun la skatoleto nigran cigaron. Arkadio tuj ekfumis, disvastigante chirkau si tiel fortan kaj acidan odoron de nefresha tabako, ke Nikolao Petrovich, kiu neniam fumis, deturnis la nazon, nevole, sed nerimarkate, por ne ofendi la filon.

Post kvaronhoro ambau kaleshoj haltis antau la perono de nova ligna domo, grize kolorita kaj kovrita per fera, rugha tegmento. Tio estis Marino, nomata ankau la "Nova Farmbieno", au - de la kamparanoj - "Orfdomo."


III

- , , -
, , . - !
- ? ? - , ,
, , ,
.
- . , -
.
- ? - .
- .
- !
.
.
- ! - , - .
.
- ?
- .
- , , . ,
.
- ?
- .
- - . ?
- - . .
.
- ! , -
. - , - , -
?
⠠ , . ,
, .
, .
- -, - .
- , , ?
- , . , -
, .
: ,
.
- , -
, . - .
?
- ?
- , - . - ,
; , . . , ,
. - . ?
- , , - ,
.
- ߠ , -
, - .
- - ... , .
! ! , ,
, ! ...
, .
- , - , - ,
- ...
- , , , .
- ...
- , .
,
, .
- , , - , -
, , .
- ? ! ?
- . .
.
- ?
- .
, , ,
, . (
.) Il est libre, en effet,* - , -
- . : ,
. . , -
, ,
, - ,
... . ߠ
, ...
______________
* (.).

-.
- , , -,
, -, ,
. , , ,
. ... , ... , ,
, ...
- ? - .
.
- , , ... , ...
. ... . ,
.
- , , ?
- ... ...
- , , . .
- , , , - . - - -
.
- , , - , - ;
.
- , , - ,
.
- , , , ! - .
"  !" - ,
, -
, . - , , -
, .
- ,
, - ...
.
- , - .
- , , ? - .
- , . . .
- ?
- ; .
- ?
- , , - .
- , - .
, , . ,
, , ,
; - , ,
, ,
.
, ,
, ,

, ,
- ,
. . ,
, ;
,
; , , ,
. , - ,
- , ,
,
, ... ", - , -
, , ; ,
, ...  ꠠ ,
?.."
... , .
,
, - , ;
; ,
, ;
, ; ,
,
. , , , ,
... ,
, .
- , - , -
, . , ;
, .
, ,
?
- , - , - !
- , . , . ,
- , :

,
, , !
...

- ! - , - ,
.
, ,
, ,
.
- ? - .
- , - .

, ,
, ,
, , , , .

,
. , , ,
, .

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !