Chapitro IV

Ne venis aro da servistoj renkonte al la sinjoroj; aperis nur unu knabino dekdujara kaj post shi eliris el la domo junulo, tre similanta Petron, vestita per griza livrea jako kun blankaj blazonbutonoj - la servisto de Paulo Petrovich. Li silente malfermis la pordon de la kalesho kaj demetis la antautukon de la tarantaso. Nikolao Petrovich kun la filo kaj kun Bazarov iris tra malluma kaj preskau senmebla chambro, de post kies pordo aperis kaj tuj sin kashis juna virina vizagho, en salonon, jam moderne meblitan.

"Jen ni estas hejme", diris Nikolao Petrovich demetante sian chapon kaj skuante la harojn. "La chefa afero nun estas vespermanghi kaj ripozi."

"Vere, ne malbone estus ion manghi", rimarkis Bazarov, etendante la membrojn kaj sidighante sur kanapo. "Jes, jes, oni donu la vespermanghon, oni donu plej baldau. Nikolao Petrovich, oni ne scias kial, komencis piedfrapi. "Jen venas Prokofich ghustatempe."

Eniris homo sesdekjara, blankhara, malgrasa kaj alta, en kashtankolora frako kun kupraj butonoj kaj kun roza tuko sur la kolo. Li ekridetis, kisis la manon de Arkadio, kaj salutinte la gaston, reiris al la pordo kaj metis la manojn sur la dorso.

"Jen li, Prokofich", komencis Nikolao Petrovich. "Fine li venis al ni Kia vi trovas lin?"

"En plej bona stato", respondis la maljunulo kaj ree ekridetis, sed tuj li sulkigis siajn densajn brovojn. "Chu vi ordonas prepari la tablon?" demandis li, kun grava mieno.

"Jes, mi petas vin. Sed chu vi ne iros antaue en vian chambron, Eugeno Vasilich?"

"Ne, mi dankas. Ordonu nur porti tien mian valizon kaj chi tiun vestachon", aldonis li, demetante sian kitelon.

"Tre bone. Prokofich, prenu la mantelon de l sinjoro."

Prokofich, ne sen miro, prenis per ambau manoj la "vestachon", de Bazarov kaj alte levinte ghin super la kapo, foriris sur la pintoj de la piedfingroj.

"Kaj vi, Arkadio, chu vi ne volas por unu momento iri en vian chambron!"

"Jes, mi devas min iom purigi", respondis Arkadio kaj sin direktis al la pordo, sed en la sama momento eniris en la salonon homo de meza kresko, vestita per longa angla suit, malalta kravato lau la lasta modo kaj lakitaj duonshuoj. Tio estis Paulo Petrovich Kirsanov. Li shajnis kvardekkvinjara: liaj mallonge tonditaj grizaj haroj havis la brilon de nova arghento; lia vizagho, iom galkolora, sed sen sulkoj, ekstreme regula kaj pura, estis kvazau chizita de lerta artisto. Oni tuj konstatis, ke iam li certe estis tre bela: precipe rimarkindaj estis liaj brilaj, nigraj ovalaj okuloj. La tuta aspekto de la onklo de Arkadio konservis ankorau la harmonion de la juneco kaj tiun emon supren, for de la tero, kiu ordinare malaperas post la dudeka jaro.

Paulo Petrovich eltiris el la posho de la pantalono sian belan manon kun longaj rozaj ungoj, manon, kiu shajnis ankorau pli bela de la negha blanka manumo, butonumita per granda opalo, kaj etendis ghin al la nevo. Plenuminte antaue la europan "shake hands", li trifoje, ruse, kisis lin, tio estas trifoje tushetis liajn vangojn per siaj parfumitaj lipharoj kaj diris:

"Bonvenon al vi!"

Nikolao Petrovich prezentis lin al Bazarov: Paulo Petrovich iom klinis sian flekseblan korpon kaj ekridetis, sed la manon li ne etendis kaj ech remetis ghin en la poshon.

"Mi jam komencis pensi, ke vi ne venos hodiau", ekparolis li per agrabla vocho, afable balancighante, movante la shultrojn kaj montrante la belegajn dentojn "Chu io okazis dum la vojo?"

"Nenio", respondis Arkadio, "ni simple ne tre rapidis. Nun ni estas malsataj kiel lupoj. Rapidigu Prokofichon, kara patro, kaj mi tuj revenos."

"Atendu, mi iros kun vi", ekkriis Bazarov, subite salte levighante de la kanapo. Ambau junuloj eliris.

"Kiu li estas!" demandis Paulo Petrovich.

"Amiko de Arkasha, tre inteligenta homo, lau lia diro."

"Chu li gastos che ni?"

"Jes, jes."

Paulo Petrovich frapis la tablon per la ungoj:

"Mi trovas, ke Arkadio sest degourdi", rimarkis li, "mi estas kontenta, ke li revenis."

Che la vespermangho oni malmulte parolis. Precipe Bazarov diris preskau nenion, sed manghis multe. Nikolao Petrovich rakontis diversajn okazojn el sia farmvivo, kiel li nomis ghin, esprimis sian opinion pri la reformoj, projektataj de la registaro, pri la komitatoj, deputatoj, pri la neceso de terkulturaj mashinoj k. t. p. Paulo Petrovich malrapide promenis tien kaj reen en la manghochambro (li neniam vespermanghis), de tempo al tempo trinkante kelke da gutoj el pokalo, plenigita per rugha vino, kaj ankorau pli malofte komunikante sian rimarkon au, pli ghuste, ekkrion, kiel - "a, eh, hm!." Arkadio rakontis kelke da peterburgaj novajhoj, sed li sentis sin iom ghenata, kiel ordinare juna homo, kiu antau nelonge chesis esti infano kaj revenis en la lokon, kie oni rigardas lin kiel infanon kaj kondutas kun li, kiel kun infano. Li senbezone plilongigis la frazojn, evitis la vorton "pachjo", kaj ech unufoje anstatauigis ghin per "patro", kion li tamen elparolis, tra la dentoj: kun afektita indiferenteco vershis al si en glason multe pli da vino, ol li deziris da ghi, kaj trinkis chiom. Prokofich ne deturnis de li la okulojn kaj ne chesis movi la lipojn, kvazau machante ion. Post la vespermangho chiuj tuj disiris.

"Ia strangulo estas via onklo", diris al Arkadio Bazarov sidante en negligha vesto che lia lito kaj fumante mallongan pipon. Kia eleganteco en kamparo! Kaj la ungoj, ungoj! Oni povus sendi ilin en ekspozicion!"

"Vi ne scias", respondis Arkadio, "li estis leono en sia tempo, mi iam rakontos al vi lian historion. Li estis belulo, turnis la kapojn al la virinoj."

"Jen la kauzo! Li rememoras ankorau la bonan tempon. Bedaurinde, neniun li povas charmi chi tie. Mi senchese rigardis lin: kiajn kolumojn li havas, kvazau marmorajn, kaj la mentono, kiel bele ghi estas razita. Arkadio Nikolaich, tio ja estas ridinda?"

"Eble. Sed, vere, li estas tre bona homo."

"Bela ekzemplero por arkeologo! Kaj via patro estas brava homo. Li senbezone legas versajhojn kaj ne estas tre sperta en la terkulturado, sed li estas bonulo."

"Mia patro estas orkora homo."

"Chu vi rimarkis, ke li sentas sin ghenata!"

Arkadio jese balancis la kapon, kvazau li mem sentus nenian ghenon.

"Strangaj homoj", daurigis Bazarov, "estas chi tiuj grizharaj romantikuloj! Ili donas al sia nerva sistemo tian evoluon, ke la egalpezo estas rompita. Nun adiau! En mia chambro estas angla lavvazo, sed la pordo ne fermighas. Tamen oni ne devas malshati la anglajn lavvazojn, tio estas la progreso!"

Bazarov foriris kaj Arkadion ekregis ghoja sento. Dolche estas ekdormi en la patra domo sur konata lito, sub kovrilo, kiu estis kudrita de amataj manoj, eble de la manoj de la vartistino, de tiuj manoj, karesaj, bonaj, senlacaj. Arkadio rememoris Jegorovnan, eksopiris kaj deziris al shi la chielan felichon Por si mem li ne preghis.

Ambau amikoj baldau ekdormis, sed aliaj personoj en la domo ne dormis. La reveno de la filo ekscitis Nikolaon Petrovich. Li kushighis, sed ne estingis la kandelon kaj apoginte la kapon sur la mano, meditis longajn meditojn. Lia frato sidis longe post la noktomezo en sia kabineto, sur largha apogsegho, antau la kameno, en kiu bruletis shtonkarbo. Paulo Petrovich ne senvestigis sin, li nur anstatauis la lakitajn duonshuojn per hhinaj rughaj pantofloj sen kalkanumoj. Li tenis en la manoj la lastan numeron de Galignani, sed li ne legis; li fikse rigardis la fajrujon, kie jen mortante, jen ekflamante, tremis blueta fajro Dio scias, kie vagis liaj pensoj, sed ne sole en la tempo estinta ili vagis: la esprimo de lia vizagho estis absorbita kaj malgaja, kio ne okazas, kiam oni pensas nur pri rememoroj. Kaj en malgranda posta chambro, sur granda kofro, sidis juna virino en blua mallonga mantelo kun blanka tuko sur la nigraj haroj. Tio estis Fenichka. Shi jen auskultis, jen dormetis, jen rigardis la malfermitan pordon, post kiu estis videbla infana lito kaj estis audebla egala spirado de dormanta infano.


IV

;
,
, ,
, .
.
, -
, , .
- , - ,
. - , .
- , - , ,
.
- , , , . -
. - .
, , ,
.
, , ,
.
- , , - , -
... ? ?
- -, - ,
. - ? -
.
- , , . ,
?
- , , .
, - , .
- . , . (,
, "" ,
, .) , ,
?
- , , - ,
,
, ,
. :
, ; , ,
, ,
, ;
, , . ,
, ,
, .

, - ,
, , .
"shake hands"*, , -,
,
, : " ".
______________
* (.).

:
,
.
- ߠ , , -
, ,
. - ?
- , - , - , .
, . , ,
.
- , , - ,
. .
- ? - .
- , , , .
- ?
- .
- ?
- .
.
- , s'est degourdi*, - . -
.
______________
* (.).

. ,
. ,
, ,
, , ..
(
), , ,
- , "! !
!". ,
, ,
, ,
.
, "" "",
, , ;
, , .
.
.
- , - ,
. -
, ! -, , !
- , - , -
. ߠ - . ,
.
- , ! , , . - , ,
. ߠ : ,
, . ,
?
- ; , , .
- ! .
, .
- .
- , ?
, .
- , - , - !
... , .
! , .
- - , !
, .
, , ,
, , ,
. , ,
... .
, .
. ,
, , .
, ,
, . ,

. Galignani, ;
, , , ,
... , ,
: ,
, .
, , ,
, , , 蠠
, , , -

.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !