SEPA AKTO

La alta muro de la getto duonigas la scenejon. Che unu flanko de la muro estas bela flora ghardeno. En ghi promenas elegante vestitaj homoj, kiuj afable konversacias unu kun alia. Tie, sur la herbejo, trovighas granda ronda tablo sur kiu estas diversaj manghajhoj, dolchajhoj, fruktoj. La homoj trankvile proksimighas al la tablo kaj prenas tiun chi frukton au dolchajhon kiu plachas al ili. Tie, inter la homoj, estas ankau Lidia, kiu konversacias kun iuj el ili.

En la muro estas pordo kaj che la alia flanko de la muro trovighas tristaj homoj, vestitaj en chifonoj. Che la pordo staras soldato, kiu ne permesas al la homoj trapasi la pordon.

La tuta scenejo estas lumita per diversaj koloraj lumoj kiuj donas senton de nerealo.

En la florghardeno Lidia parolas kun iu persono.

LIDIA - Mi multe ghojas pri via shato de la Bahaa Instruo Al mi same kiel al miloj kaj miloj da homoj, tiu instruo alportis novan vivon. Fakte ghi estas io pli ol Kredo: ghi estas kiel abunde kovrita tablo, che kiu chiu povas trovi ion lau sia placho: kredanto altan kaj noblan kredon ; filozofo - altan filozofian penson; sociologo solvon de mondproblemoj kaj chiuj - novan ghojon kaj kuraghon.

(Ehhas ripete kaj rikane: "novan ghojon kaj kuraghon")

(Lidia proksimighas al alia persono)

LIDIA - Chu vi audis iam pri la Bahaa Instruo? Ghi donas al la homaro novan esperon kaj rekonstruas ghin sub la signo de unueco, de religioj, de nacioj, de lingvo...

(Denove ehas ripete kaj rikane: "unueco de religioj, de nacioj, de lingvo..."

(Nesenteble Lidia trapasas la pordon kaj eniras la alian parton de la scenejo, kie staras tristaj homoj, vestitaj en chifonoj. Lidia proksimighas al unu el ili.)

LIDIA -- Kial vi ne iras en la ghardenon?

VIRO Che la pordo staras soldato.

LIDIA - Soldato? Mi estis en la ghardeno. Mi promenis libere kaj neniu soldato malebligis al mi la eniron. (La viro skeptike ekridetas)

Mallumo

Lidia kushas en la lito. Sofia silente proksimighas al la lito kaj karesas shin. Lidia vekighas.

SOFIA - Bonan matenon, Lili. Chu vi jam pli bone fartas? Chu vi ne havas febron?

LIDIA Dankon, Sofi, nun mi fartas pli bone. Sofi kara, mi songhis mirindan songhon. Mi promenis en vasta verda ghardeno kie estis multaj ghojaj kaj elegante vestitaj homoj. Ni konversaciis, ni parolis pri la Bahaa Instruo, pri Esperanto... Tiel kiel antau la milito, kiam la homoj libere veturis, libere parolis kaj libere elektis tiun religion kiun ili deziris. Chu vi imagas, Sofi, kiel bela estis tiu songho! Tamen en la vasta ghardeno staris muro kun unu sola pordo. Che la pordo estis soldato kiu ne permesis al la homoj eniri la mirindan verdan ghardenon. Sofi...

SOFIA Vi songhis belan songhon, Lili, char hodiau estas bela tago.

LIDIA - Jes, Sofi, hodiau estas la 15-a de decembro, la naskightago de pachjo.

(Lidia staras kaj vestas sin)

SOFIA - Lili, ghuste antau okdek du jaroj naskighis pachjo.

LIDIA - Nia kara pachjo, li neniam ekscios, ke liaj infanoj loghis inter muroj. Li, kiu tutan vivon batalis kontrau la "muroj de miljaroj". Sofi, chu vi rememoras la kvindekkvaran naskightagon de pachjo. Estis 1913. La saman jaron vi revenis el Svislando kaj tiam ni solene festis la naskightagon di pachjo.

SOFIA - Jes, Lili.

LIDIA - Ni ornamis la salonon per freshaj floroj kaj en tiu frosta vintra tago, la salono eksimilis al printempa florghardeno. Vi, Sofi, kun ochjo Felikso organizis etan hhoron el infanoj kaj je la malfermo de la solenajho ni kantis la malnovan himnon de Lingwe Uniwersala. Sofi kara, ankau nun ni ekkantu tiun chi himnon. Ni kantu mallaute. Estu ghi eta omagho pri la naskightago de pachjo.

SOFIA - Jes, Lili. Nun ni ne povas iri al lia tombo kaj ech floron ni ne povas meti tien. Kion vi pensas, chu la germanoj ruinigis la monumenton de pachjo en la tombejo?

LIDIA - Mi ne scias, Sofi. La monumenton en la tombejo eble ili facile povas ruinigi, sed la Lingvon Internacian - neniam! Ni kantu! Ni kantu, Sofi, ni kantu spite al la malsato, al la turmentoj, al la murdoj...

(Ili ekstaras kaj mallaute ekkantas)

LIDIA kaj SOFIA -

"Malamikete de las nacjes
Kado, kado, jam temp' esta!
La tot' homoze in familje
Konunigare so deba."

SOFIA - (post eta pauzo) Lili, mi devas jam iri. Hodiau ni havos multegan laboron en la hospitalo. En la kuirejo estas unu ovo. Manghu, vi ankorau ne tute sanighis.

LIDIA - Jes, Sofi, sed mi petas vin, restu nur unu minuton ankorau. Restu kaj recitu al mi "Ho, mi kor' ". Ghi estis la plej shatata poemo de pachjo kaj iam vi tiel bele recitis ghin. Sofi, kiel delonge vi ne recitis ghin.

SOFIA - (mallaute)

- "Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Chu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiche! Trankvilighu de l' batado.
Ho, mia kor'!

LIDIA - Dankon, Sofi, vi devus farighi ne kuracistino, sed aktorino.

SOFIA - Kiel charma infano vi estas, Lili! Kiam vi est etulo, vi rapidis ighi penagha, sed vi restis por chiam unu charma, suna infano. Chu vi rememoras, kion vi diris al pachjo iam, kiam vi estis dekjara; "pachjo, mi tradukos Esperanten chiujn polajn librojn, kaj kiam mi estos plenagha, mi estos, pachjo, via sekretariino".

LIDIA - Jes, Sofi, sed mi sukcesis nek traduki Esperarten chiujn polajn librojn, nek farighi sekretariino de pachjo. Mi ne povis ech edzinighi. Mi tiel sopiris havi infanojn. Mi deziris esti kiel nia panjo - kuragha vivkamaradino kaj patrino de multaj infanoj.

SOFIA - Infanoj. Esti patrino nun, en tiuj tagoj, kiam la infanoj mortas pro malsato, pro malsanoj au falas mortpafitaj sur la stratoj... Chu povus esti pli granda teruro!

LIDIA - Jes, sed en tiuj tagoj, la infanoj donas la plej grandan fortori kaj volon por vivi, char sublima estas la penso, ke vi devas vivi por gardi unu senhelpan kaj senkulpan infanon.

SOFIA - Lili, kara mia infaneto, pardonu min, sed mi jam devas iri. Oni atendas min en la hospitalo.

LIDIA - Jes, Sofi, iru. Ghis revido.

SOFIA - Ghis revido, Lili, kaj atentu. Ne eliru sur la straton! Jam la kontroloj estas pli oftaj.

LIDIA - Jes, Sofi.

(Sofla foriras. Lidia restas sola)

LIDIA - Chu David venos hodiau. Eble ne. Li rapide prosperas en la lernado de la angla lingvo kaj tio ghojigas min. Baldau estos Kristnasko, mi shatus fari al li iun donacon, iun etan donacon. Sed kion? Kio ghojigos lin? En tiuj tagoj, kio povas esti la plej granda ghojo por unu homo?

(Audighas etaj frapoj. Lidia iras malfermi la pordon. En la chambron eniras Jozefo)

JOZEFO - Bonan tagon, fraulino Lidia.

LIDIA - Bonan tagon, Jozefo. Kiel delonge mi ne vidis vin.

JOZEFO - Jes, fraulino Lidia, estas danghere ne nur gastadi, sed ech eliri sur la stratojn. La subitaj kontroloj en la loghejoj jam estas pli oftaj kaj pli oftaj. Oni forportas la junulojn. La oldulojn kaj infanojn oni tuj mortigas. Chiutage plenaj vagonaroj da homoj forveturas al la gaskameroj kaj baldau ni chiuj mortos. Neniu restos chi tie. Nur la malplenaj detruitaj domoj rakontos pri ni kaj pri niaj suferoj.

LIDIA - Jozefo kara, mi petas vin, ni ne parolu pri tio, almenau nun, almenau hodiau. Hodiau estas la 15-a de decembro, la naskightago de pachjo. Almenau hodiau ni ne parolu pri la malsato, pri Ia murdoj, pri la krioj... Pachjo revis pri paco kaj amo inter la homoj.

JOZEFO - Jes, fraulino Lidia, ghuste tial mi alvenis, char en tiu tago, antau okdek du jaroj, naskighis unu homo kiu ne nur revis, sed kiu donis al la homo lingvon por ke ili pli facile komprenu unu la alian. Kaj tiu homo estis via patro. Bonvolu, omaghe al lia memoro, akceptu de mi tiun etan floron. Ghi nomighas floro de senmorteco, eble vi bone konas ghin, char dum la tuta vintro ghi ne velkas.

LIDIA - Koran dankon, Jozefo. Kiel kara vi estas! Jes ankau mi tre shatas tiun chi floron, ech foje, en unu mia letero, mi sendis ghin al sinjoro Harold Foulds en Ohio, Usono.

JOZEFO - Ohio, Usono... Kiel fabelo sonas tiuj chi vortoj Tie ne estas pafoj kaj subitaj kontroloj, ne estas murditaj infanoj... Hodiau tie, oni libere festos la naskighdatrevenon de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. Eble en iu klubejo, kelkaj samideanoj ekstaros kaj kune ekkantos "La Esperon" nian himnon. Eble iu diros kelkajn vortojn pri la vivo kaj kreado de d-ro Zamenhof kaj eble al neniu alvenos la penso, ke ie malproksime en Varsovio, mortos pro malsato la filinoj kaj parencoj de d-ro Zamenhof.

LIDIA - Ne, Jozefo! Mi estas certa, ke oni ne forgesis nin. Chie en la mondo, kie ne estas germanoj, niaj samideanoj pensas pri ni. Sed bedaurinde, ili per nenio povas helpi nin. Nia patro estas la kreinto de Esperanto. Jes, li donis al la homaro la Internacian Lingvon, sed kion ni donis al homoj nenion. Ni, liaj infanoj kaj parencoj nur propagandis kaj instruis la lingvon, kiun li kreis. Ni nur kredis kaj laboris pri la ideo, sed ni ne faris pli multe ol aliaj niaj samideanoj, ni ne povis fari ech tiom, kiom iuj el ili faris por Esperanto.

JOZEFO - Vi ne rajtas paroli tiel, fraulino Lidia. Vi mem dedichis vin al Esperanto. Vi ne havis propran vivon. Vi donis vian junecon al Esperanto kaj vi devas vivi. Feliche estas ankorau unu ebleco, kaj mi povos savi vin.

LIDIA - Ne, Jozefo! Vi ne devas ech pensi pri tio. Tio estas danghera ankau por vi mem.

JOZEFO - Mi opinias, ke tio estas la sola, kion mi povas fari por vi, por via patro kaj por Esperanto. Mi delonge scias Esperanton, mi konis vian patron kaj en tiu chi momento mi sentas min devigita savi lian plej etan kaj plej karan filinon. Fraulino Lidia, vi estas ankorau tiel juna, vi devas vivi!

LIDIA - Ni vivos, Jozefo! Ni nepre vivos! Mi kredas, se nun ni mortus, iam ie ni renaskighus! Eble post jarcento, eble post kvin jarcentoj, ni renaskighos en iu alia lando, en alia libera popolo kaj ni denove eklaboros por la realigo de niaj revoj. Ni neniam mortos, Jozefo!

JOZEFO - Fraulino Lidia, mi petas pardonon, sed mi parolas serioze. Ankorau estas ebleco. Unu el la pordogardistoj povas esti subachetita, kaj vi estos libera. Ni, kelkaj amikoj, priparolis jam la detalojn.

LIDIA - Ankau mi parolas serioze, Jozefo. Mi tre bone komprenas kiel granda risko tio estas por vi. La pordogardisto prenos la monon au oron, kaj tuj pafmortigos vin. Krome sama puno minacas ankau tiujn, kiuj helpas kashi hebreojn.

JOZEFO - Sed, fraulino Lidia, la morto jam frapas sur niaj pordoj, kaj tio eble estas la sola kaj la lasta shanco eviti ghin. Kial vi devus morti? Kian kulpon vi faris?

LIDIA - Ne, Jozefo, mi ne povas lasi solaj chi tie nek Sofian, nek Wandan, nek Ludovikon. Kiel mi vivus, se ili mortos! Chu mi havos fortojn vivi, kiam mi scias, ke mi savighis kaj mi lasis ilin chi tie, senhelpajn, senpovajn. Mi kore, kore dankas vin, Jozefo, sed mi ne povas akcepti vian proponon.

JOZEFO - Fraulino Lidia, ni zorgos ankau pri Ludoviko, pri Sofia kaj Wanda. Eble ni trovos la necesan monon. Bonvolu priparoli kun ili, pripensu! Mi venos denove.

LIDIA - Dankon, Jozefo, sed ni chiuj estas en la mano de Dio. Decidu Li nian sorton!

JOZEFO - Mi nepre venos denove, fraulino Lidia. Mi petas vin, pripensu! Vi devas vivi! Vi nepre devas vivi! Vi devas daurigi la laboron de via patro!

LIDIA - Dankon, Jozefo. Ghis revido. Dio gardu vin, char ankau vi devas vivi.

JOZEFO - Ghis revido, fraulino Lidia. Mi venos denove.

(Jozefo foriras. Lidia restas sola)

LIDIA (post eta pauzo) - Vivi! Esti libera! Vojaghi, instrui Esperanton, traduki, prelegi... Dio mia, chu eblas tio, au tio estas nur bela songho? Chu vere iam mi denove estos en Francujo, en Nederlando, en Usono... Chu vere iam mi sen timo parolos Esperanton kaj sen timo mi konversacios pri la Bahaa Instruo, pri Internacia Lingvo... Jes, dum la homo vivas - esperas! Mi deziras vivi! Dio mia, tridek sep jara mi estas! Chu mi ne rajtas ankorau vivi? Vere, mi ankorau ne vivis. Mi ankorau povos naski infanon. Mi ankorau povos helpi al la homoj. Dio mia, kial tiel severe vi vipas nin? Per kio ni ofendis Vin? Mia kara Dio, liberigu nin chiujn kaj punu la murdistojn.

Jozefo, vi ech ne scias kion vi faris nun. Per kelkaj vortoj vi bruligis en mi la fajron por vivi. Vi vekis en mi la senliman deziron vivi! Sed, kara bona Jozefo, chu mi povas lasi solaj chi tie Ludovikon, Wandan, Sofian? Kion ili pensus pri mi? En la lasta minuto, antau la faukegoj de la gaskameroj, ili malbenos min. Ne! Neniam mi lasos ilin! Mi pereos tiel, kiel mi vivis honeste! Tamen Jozefo venos denove, kaj kion diros Sofia au Wanda, se ili ekscios pri lia propono. Eble iu el ili pli forte ol mi deziras vivi. Ni nepre devas savi Ludovikon! Kiel Wanda rigardos min, se mi kashos antau shi la proponon de Jozefo. Dio mia, chu se Wanda ekscios, shi ne pensos, ke mi intence ne diris al shi la proponon de Jozefo. Dio mia, chu ili ne pensus, ke mi volis savi nur min mem! Dio mia!

Mallumo


<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !