OKA
AKTO
La scenejo
prezentas etan obskuran kelon. Enla kelo estas du
tabloj kaj primitiva stablo. Malantau la stablo
staras eta breto sur kiu estas kelkaj boteloj. Che la
stablo staras Isak, la posedanto de la kelo. Che unu
el la tabloj sidas Jakob, mezagha viro, che alia
tablo sidas junulino.
ISAK - (al Jakob)
— Drinku, Jakob, drinku, granda estas via
doloro.
JAKOB — Granda,
granda. En unu tago perdi edzinon kaj du infanojn.
(Jakob turnas sin
al la nekonata junuttno)
JAKOB — Estimata
sinjorino, kiam mi revenis hejmen, mi trovis neniun.
La pordo estis larghe malfermita kaj sur la sojlo
kushis shueto de mia sepjara filino. Nur unu sola eta
shueto restis hejme. Poste la najbaroj diris, ke
estis kontrolo. Ili nur audis la kriojn de mia edzino
kaj la ploradon de la infanoj. Mia edzino kriis mian
nomon: "Jakob Jakob!" Nur duonhoron mi
malfruis, kaj m trovis — neniun, nek la edzinon,
nek la infanojn...
ISAK — Kion vi povus
fari, se vi estus hejme?
JAKOB — Nenion. Vere
nenion, sed en tiu chi lasta momento mi almenau estus
kun ili. Isak, donu glaseton da brando al tiu chi
sinjorino.
(Isak alportas
glason da brando kaj donas ghin al la junulino)
JAKOB - Bonvolu,
sinjorino, trinku ghin je memoro de miaj edzino kaj
infanoj. Mi ne konas vin, sec nun ni chiuj havas la
saman sorton. Nun, chi tie ni chiuj estas parencoj
kaj konatoj. Chu ne, Isak?
ISAK - Jes, Jakob. Nun
ni chiuj estas en la kaptilo.
JAKOB — Jes, ni
chiuj sidas kune en kaptilo, en lupa kavo. Sed vi
estas kuragha homo, Isak. De kie vi prenis tiun
kuraghon fari trinkejon en la getto. Trinkejo en la
getto! Nekredeble! Trinkejo, kiun preskau neniu
konas. Au almenau la germanoj ankorau ne ekflaris
ghin. Por tio vere necesas kuragho. Kaj diru al mi,
kiel vi sukcesas en tiuj diablaj tagoj, kiam ech pano
ne estas, kiel vi sukcesas liveri brandon en tiu chi
fia kavo.
ISAK — Chio eblas,
Jakob. Mono malfermas chiujn pordojn.
JAKOB — Vi estas
vera hebreo. Mi certas, ke ech en la infero vi faros
trinkejon.
ISAK — Eble. Ja la
homoj bezonas ne nur panon, sed ankau — brandon.
Iuj ne povas vivi sen pano, aliaj — sen brando.
JAKOB — Jes, vi
pravas, amiko. Eble bone estas, ke vi estas chi tie,
char kion mi faros sola, sen edzino, sen infanoj? Nur
eta shueto restis sur la sojlo de mia malplena domo.
Nur eta shueto...
ISAK — Trinku,
trinku, Jakob, ne pensu pri tio. La milito baldau
finighos kaj viaj edzino kaj gefiloj revenos hejmen.
JAKOB - Dankon, Isak,
dankon pri la bonaj vortoj, amiko. Donu ankorau unu
glaseton al tiu chi sinjorino. Kaj vi, sinjorino, chu
vi ofte venas chi tien?
ISAK — Kial vi
demandas tion? Ja, nun ni chiuj estas parencoj, kaj
chiuj venas chi tien kiam oni deziras.
JAKOB - Jes, vi
pravas. Nun, neniu devas demandi ion, ech neniu devas
paroli. Nun al ni estas malpermesata chio. Ni ne
rajtas ech spiri.
(En tiu ti momento
la trinkejon eniras la frenezulo)
FRENEZULO - Bonvolu,
estimataj sinjoroj, donu al la regho de la almozuloj
en la getto, peceton da pano, peceton malmolan,
acidan panon. Bonvolu, estimataj kaj bonkoraj
sinjoroj, donu al la regho peceton da pano, au se vi
ne havas panon, mi volonte akceptos de vi terpomon au
ovon.
JAKOB - De kie aperis
tiu?
ISAK — Eble iu diris
al li pri la trinkejo, kaj hodiau jam dufoje li estis
chi tie.
FRENEZULO — Bonvolu,
estimataj gesinjoroj, donu al la regho de la
almozuloj en la getto nur peceton da pano, peceton
malmolan, acidan panon.
ISAK - For, stultulo!
FRENEZULO - Aha, ci
rifuzas doni al cia bonkora regho peceton malmolan,
acidan panon. Ci, kiu banighas en brando, kiam la
homoj kaj mem la regho ne havas peceton rnalmolan,
acidan panon.
ISAK - For!
FRENEZULO —Chiuj vi
mortos! Chiuj vi mortos! Nur tri personoj vivos
eterne; Hitler - la eminenta murdisto, Aron — la
diligenta tombofosisto, kaj mi — la regho de la
almozuloj en la getto.
JAKOB — Sed se li
tiel kriachas, baldau ankau la germanoj estos chi
tie.
ISAK - For, stultulo!
FRENEZULO — Trinku
vian brandon, banighu en via brando, manghu vian
monon, sed chiuj vi mortos kaj nur mi sola havos la honoron
akompani vin ghis la alia mondo.
(Isak
provas kapti la frenezulon kaj pusi lin al la pordo)
JUNULINO
- (al Isak) - Lasu lin! Antau nelonge vi
diris, ke nun ni chiuj estas parencoj kaj konatoj.
ISAK -
Sed kion mi faru, se chiutage kvinfoje li venas chi
tien?
(Isak tiras la
frenezulon al la pordo. La frenezulo krias)
FRENEZULO - Chiuj vi
mortos! Chiuj vi mortos!
JUNULINO - Lasu lin!
(Isak lasas la
frenezulon)
JUNULINO (al la
frenezulo) - Venu chi tien.
(La junulino donas
al la frenezulo el sia pano)
JAKOB - Estimata
sinjorino, ne necesas doni al li panon. Tutan tagon
li vagadas sur la stratoj kaj eble li havas pli da
pano ol vi.
(La junulino nenion
respondas)
FRENEZULO - Dankon,
koran dankon, vi helpis al malsata regho, al regho,
kiu forgesos vin neniam. Sed tiuj gravmienaj sinjoroj
mortos, kaj mi sola akompanos ilin ghis ilia eterna
loghejo, ghis ilia lasta, komforta kaj silenta
loghejo. Drinku vian acidan brandon, dormu sur via
kashita mono, sed baldau ankau vi mortos...
(En tiu chi momento
audighas pashoj kaj kelkaj germanaj soldatoj kun
Adler eniras la drinkejon)
ADLER - Levu la
manojn!
(Isak, Jakob kaj la
junulino ekstaras kun levitaj manoj. Unu el la
soldatoj iras al la breto kaj faligas chiujn botelojn
kiuj estas tie. Alia soldato pushas Isakon, Jakobon
kaj la junulinon al la pordo, sed la frenezulo
ekstaras antau la soldato kaj provas defendi la
junulinon. La soldato pafas kontrau li, sed la
frenezulo ne tuj falas kaj komencas krii)
FRENEZULO - Dankon,
dankon. La regho de la almozuloj en la getto
ekveturas al la alia mondo. Tie oni akceptos min
solene.
(La soldato
ankoraufoje pafas. La frenezulo falas. La soldatoj
forkondukas Isakon, Jakohon kaj la junulinon)
Mallumo