SESA
            AKTO
            La agado okazas sur
            la antauscenejo. Malantau la rolantoj staras la alta
            muro de la getto. La antauscenejo prezentas etanstra
            ton sur kiu videblas kelkaj hebreoj kun flavaj
            steloj. Ili kashe kaj timeme intershanghas inter si
            nutrajhon. Inter ili sencele promenas kaj tirvoche
            parolas la frenezulo de la getto. 
            FRENEZULO —Bonvolu
            doni al la regho de la almozuloj en la getto nur unu
            terpomon, unu etan terpomon. Bonvolu, estimata
            sinjoro, bonvolu, bonkora sinjorino, nur unu etan,
            etan terpomon mi petas, au se vi ne havas terpomon,
            vi povas don al mi peceton da pano, jes nigran,
            malmolan, acidan panpeceton. Hej, vi, gravmiena
            sinjoro, ne preterpasu min, kvazau vi ne rimarkus min,
            mi deziras de vi nek ovon, nek bombonon, nur unu
            panpaceton au etan terpomon mi petas. 
            Iru, gesinjoroj, iru,
            iru, rapidu. Manghu viajn kashitajn terpomojn, kuiru
            viajn shtelitajn ovojn, sed chiuj vi mortos. Nur tri
            personoj nenian mortos kaj vivos eterne: Hitler, char
            se li ne vivas kiu mortigos vin; Aron, char se li ne
            vivas, kii enterigos vin en la tombejo de la getto;
            kaj mi, char mi havas nenion. Jes, chiuj vi,
            estimataj sinjoroj, translokighos en la alian mondon,
            sed la unua, kiu mortigos vin, kaj la lasta, kiu enterigos
            vin, devos vivi chiam. 
            Bonvolu, gravmiena
            sinjoro, donu al mi unu etan terpomon kaj por danki
            vin, mi sola akormpanos vin al via eterna, komforta
            loghejo, kie vi ne bezonos panon kaj terpomon. Kaj
            kiam vi jam estos tie, bonvolu rezervi ankau por mi
            unu trankvilan, oportunan lokon, char nun ech en la
            alian mondon oni ne povas veturi sen protekto. Ghis
            nun ni, almozuloj, havis privilegion por la alia
            mondo, sed nun ankau por ni jam estas mallfacile
            atingi ghin, char la malsanuloj de tifo okupis
            senceremonie chiujn lokojn kaj longe oni devas atendi
            same kiel en la senfinaj vicoj poi manghbiletoj. Pli
            bone estas alighi al la vico por la alia mondo, ol al
            la vico por la manghbiletoj. Ja la du vicoj gvidas en
            unu saman direkton, sed la vico por la manghbiletoj
            estas iom pli malrapida. Tamen ankau mi, la regho de
            la almozuloj en la getto, jam devas vicighi en la
            vico de la tifomalsanuloj. 
            Estimata sinjoro, ne
            preterpasu la reghon de la almozuloj, kaj donu al mi
            unu terpomon. Vi ech havas la devon doni unu terpomon
            al la indulgema regho, kiu chiam zorgas pri vi kaj
            kiu sola akompanos vin ghis la alia mondo. 
            Jes, vi ech ne
            alrigardas min, chiuj vi mortos. Nur ni triope vivos
            eterne; Hitler - la eminenta murdisto, Aron — la
            diligenta tombofosisto, kaj mi — la regho de la
            almozuloj en la getto. 
            (En tiu chi momento
            subite aperas Adler kun kelkaj germanaj soldatoj. La
            homoj provas forkuri, sed la soldatoj kaptas la dikan
            komerciston al kiu multfoje parolis la frenezulo)
            
            ADLER — Chu vi
            menciis la nomon de Fuhrer? 
            KOMERCISTO - Mi ne
            komprenas, Herr oficiro. 
            ADLER -Porko! Venu kun
            mi! 
            KOMERCISTO - Herr
            oficiro, mi petas vin, pro Dio. Mi havas monon,
            multan monon.
            ADLER — Fava judo!
            Urghe, urghe! 
            KOMERCISTO - Mi pagos,
            mi havas monon, Mi petas vin, Herr oficiro. 
            (La komercisto
            krias kaj ploras. La soldato forkondukas lin) 
            FRENEZULO — Chiuj vi
            mortos, chiuj vi mortos. Nur la regho de la almozuloj
            en la getto indulgeme akompanos vin ghis via lasta
            komforta kaj silenta loghejo. Haleluja, haleluja! 
            Mallumo