WANDA - Dio mia, tiuj
estas la lastaj tri terpomoj. Morgau nenion mi povos
doni al Ludoviko por matenmanghi.
LIDIA — Nun mi ne
estas malsata, rni ne vespermanghos kaj morgau matene
Ludoviko manghos mian terpomon.
SOFIA — (sherce)
— Wanda, kial vi estas malkontenta? Ni ne havas
terpomojn kaj panon, sed ni ankorau havas akvon. La
germanoj bone zorgas pri ni. Jen ili donis al ni
novan vastan loghejon kaj en ghi tial mankas mebloj,
char ni ne estas filistroj kaj por ni la mebloj estas
tute superfluaj. Mankas ankau banejo, char la
malvarma akvo povus serioze malsanigi nin. Ili donas
al ni tage nur tri terpomojn, char ni devas esti
elegante sveltaj.
WANDA — Jes, de
tempo al tempo, por amuzo, ili pafas kontrau ni, ili
diligente, amase malsanigas nin per tifo, au la pli
simpatiajn inter ni ili envagonigas kaj portas en la
gaskamerojn, char la fortaj germanaj soldatoj bezonas
kolorajn, aromajn sapojn.
SOFIA — Kompreneble.
Ni estas multaj, ni okupas multan lokon, ni enspiras
multan aeron kaj ni devas iom liberigi la teron, tial
ili estas tiel afablaj al ni.
WANDA — Ne, Sofi! Mi
ne povas plu elteni! Mi ne povas plu resti chi tie.
Jam de pli ol unu jaro mi nenion scias pri Adamo. Mi
ne povas plu mensogi al Ludoviko, ke lia patro vivas
kaj kashas sin ie. Mi ne povas rigardi la kadavrojn
sur la stratoj, kovritajn per paperoj kaj jhurnaloj.
Mi ne povas elteni en la hospitalo, kie la malsanuloj
kushas en koridoroj kaj sur la planko, kaj ni ne
povas helpi al ili, char mankas medikamentoj kaj
nutrajho.
SOFIA - Wanda, kara
Wanda! Ni devas elteni! Ankorau iomete ni devas
elteni! Pensu pri Ludoviko! Li devas scii, ke lia
patro vivas, li devas kredi tion, char la kredo donos
al li fortojn por vivi. Ni eble mortos. Se ne hodiau
— eble morgau, sed Ludoviko devos vivi!
WANDA - Kial vivi!
Kial rigardi la kadavrojn de parencoj kaj konatoj!
Kial rigardi iliajn flavajn ostajn vizaghojn, iliajn
grandajn dolorajn okulojn, similaj al du senlumaj kaj
profundaj kavoj. Oni ech ne povas imagi, ke tiuj
homoj, similaj al skeletoj, vestitaj en chifonoj,
hierau estis instruistoj, inghenieroj, advokatoj,
kuracistoj. Kiu bezonas nun ilian saghon, iliajn
kapablojn, iliajn sciojn? Kial ili laboris, studis,
instruis...?
LIDIA - Wanda, mi
kredas — tio ne estos longe! Baldau la nokto
malaperos kaj denove eklumos la suno! Ne ekzistas
obskuro kiun la suno ne venkos.
WANDA
WANDA — Sed ni,
Lili, neniam plu ni vidos la sunon.
(Iu malfermas la
pordon de la vestiblo)
SOFIA — Ludoviko
venas. Wanda, mi petas vin, pro li ni estu fortaj! Li
baldau ighos 17 jara, sed li ankorau ne estas viro.
Ni ne devas montri al li nian malesperon.
(Ludoviko eniras la
chambron)
LUDOVIKO - Saluton,
onjoj, saluton, panjo.
WANDA - Kio okazis,
Ludoviko? Kial viaj okuloj larmas?
LUDOVIKO - Panjo, jhus
la germanoj mortpafis tri knabojn.
WANDA - Kio okazis?
Chu ankau vi estis kun ili, Ludoviko?
LUDOVIKO - Ne. Mi jhus
eliris el la oficejo, kiam mi audis la pafadojn.
Poste preterkuris tri knaboj, portantaj sakojn,
vershajne kun terpomoj... Eble ili kashe eliris el la
getto kaj kiam ili denove trasaltis la muron, la
germanoj rimarkis ilin kaj komencis pafi. Panjo, la
germanoj kuris post la knaboj kaj pafis, pafis,
pafis... Nun la tri knaboj kushas sur la strato. Eble
iliaj gepatroj atendas ilin.
WANDA - Ludoviko, mi
petas vin, neniam provu eliri el la getto! Neniam
provu trasalti tiun chi altan muron! Resti chi tie
— tio estas nia sorto!
SOFIA - Ludoviko, vi
estas malsata, vespermanghu. Ni preparis bongustan
manghajhon, kaj por vi mi havas surprizon. Jen, oni
donacis al mi chokoladan bombonon.
LUDOVIKO - Sed, onjo,
kial vi mem ne manghis ghin. Ankau vi malsatas. Mi
estas viro kaj por mi sufichas unu terpomo.
SOFIA - Ghuste tial,
Ludoviko, char vi estas nia sola viro, ghuste tial
via devas esti la bombono.
LUDOVIKO - Dankon,
onjo, kiel kara vi estas!
(Audighas mallautaj
frapoj)
LIDIA - Iu frapas.
WANDA - Germanoj!
SOFIA - Ne. La
germanoj ne frapas, ili batas la pordojn.
LIDIA - Eble najbaro
au konato. Mi iros malfermi.
SOFIA - Restu chi tie.
Mi estas la plej agha kaj mi malfermos la pordon.
(Sofia eliras kaj
postnelonge revenas kun juna viro — David)
DAVID - Bonan
vesperon, sinjorinoj. Bonan vesperon, fraulino Lidia,
bonan vesperon, Ludoviko.
(La virinoj kaj
Ludoviko apenau respondas al lia saluto)
DAVID - Chu vi ne
ekkonis min, fraulino Lidia?
(Lidia rigardas lin
stupore)
LIDIA — Mi petas
pardonon, sed mi ne povas rememori kiu vi estas.
Shajnas al mi, ke tre delonge mi vidis vian vizaghon,
sed nun por mi estas ege malfacile ekkoni vin. Mi
petas pardonon, sinjoro, sed ankau via vocho estas
konata por mi.
DAVID — Mi estas
David Dembski, fraulino Lidia. En 1939 vi instruis al
mi Esperanton.
LIDIA — David! Dio
mia! Kio okazis kun vi, David!
DAVID — Jes,
fraulino Lidia, mi sciis, ke vi ne povus ekkoni min,
sed ankau mi preskau ne ekkonis vin.
LIDIA — Pardonu min,
David, sed de tiam pasis preskau du jaroj.
DAVID — Jes,
fraulino Lidia, de tiam pasis nur du jaroj, sed ili
eble sufichis por ke ni ne ekkonu unu alian.
LIDIA — David, kiel
vi trovis min?
DAVID — Ne tre
facile, fraulino Lidia. Unue mi pensis, ke vi ne
estas chi tie. Mi kredis, ke vi kaj viaj parencoj
sukcesis eskapi el tiu chi acha kunvenejo, sed iu
konato diris al mi, ke ankau vi estas chi tie kaj vi
instruas la anglan lingvon.
LIDIA — Jes, David,
tio estas la sola afero, kiun mi povas fari en la
getto. Mi ne estas kuracistino, mi ne povas helpi al
la malsanuloj. Al tiuj, kiuj ankorau havas esperon
eskapi el la getto, mi donas kelkajn lecionojn pri la
angla lingvo.
SOFIA — Chu ankau vi
shatas lerni la anglan, sinjoro?
DAVID — Jes,
sinjorino. Mi opinias, ke ghuste nun oni devas lerni
au studi ion. Ghuste nun oni devas trovi tempon por
legi ion, char krom chio, ni estas homoj, kaj la homo
bezonas ne nur peceton da pano au terpomon. Hierau la
germanoj mortpafis la dekjaran filon de miaj
najbaroj. Kiam mi eniris ilian chambron por transdoni
miajn kondolencojn, la edzino kushis senmova en la
lito, la edzo staris kaj legis versajhojn. Imagu,
sinjorinoj, per mallauta vocho li legis poemojn de
Mickiewicz. Tiuj chi gepatroj provis trovi konsolon
en la poezio.
WANDA — Tio estas
terura, sinjoro.
DAVID — Sed ne pli
terura ol la malespero, sinjorino. Ni devas esperi!
Chiam, ankau en la plej senespera situacio trovighas
elirvojo.
WANDA — Sed chu vi
ne pensas, ke tro altaj kaj fortaj estas la muroj de
la getto.
DAVID — Jes,
sinjorino, sed neniu muro estas eterna. La homo chiam
deziras iom pli scii kaj eble ne estus senutile
paroli iomete ankau la anglan lingvon.
LIDIA — Mi bone
komprenas vin, David, kaj mi volonte helpus al vi.
Antau du jaroj vi tre rapide eklernis Esperanton kaj
mi ne dubas, ke vi rapide progresos en la angla
lingvo.
DAVID — Mi kore
dankas, fraulino Lidia, kaj chiam mi pretos helpi al
vi, sinjorinoj: per kio mi povas.
SOFIA — Dankon,
sinjoro, sed ni ankorau sukcesas aranghi preskau
chion.
DAVID — Mi
ankoraufoje dankas pro via afableco, fraulino Lidia,
kaj mi petas pardonon, ke mi maltrankviligis vin,
sinjorinoj, en tiu chi malfrua horo. Ghis revido,
sinjorinoj, ghis revido, fraulino Lidia, ghis revido,
Ludoviko.
LIDIA — Ghis revido,
David. Mi atendas vin.
DAVID - Koran dankon.
(David foriras)
LIDIA — Tiu estis
David. Dio mia! Se li ne dirus sian nomon, mi neniam
rekonus lin. Kiel multe li maldikighis! Kaj en kiaj
vestoj li estis; eble nur liaj okuloj restis la samaj
— grandaj, ardaj. Mi tre bone rememoras kiam antau
du jaroj li venis al la Esperanto-kurso kaj demandis
min Esperante, chu mi estas Lidia Zamenhof.
"Jes", mi respondis. Tiam li diris, ke li
deziras lerni Esperanton kaj ech iomete li komencis
sola lerni ghin, sed li volas ekscii, kia estas tiu
Cseh-metodo, lau kiu mi instruas. Tiam li jhus finis
la Juran Fakultaton kaj li preparis sin por advokata
kariero. Li mirinde rapide progresis en Esperanto kaj
neniam mi forgesos kiam unu printempan vesperon, post
la fino de la leciono, li ghene proksimighis al mi
kaj konfesis al mi, ke li verkis kelkajn
Esperanto-poemojn, kiujn li dezirus lautlegi por mi.
El lingva vidpunkto ili estis naivaj poemoj, similaj
al chiuj Esperanto-poemoj, verkitaj de novaj
esperantistoj, kiuj antaunelonge eklernis la lingvon
kaj kiuj tuj provas utiligi ghin en
la poezio, au pere de tiu chi nova kaj facila lingvo
esprimi siajn pensojn kaj emociojn, sed inter la
poemoj de David estis unu, kiun mi ne povas forgesi.
En ghi li parolis pri malfelicha popolo, kiun oni
persekutis dum jarcentoj kaj tial ghi migris de lando
al lando, sen domo kaj sen lingvo. En la fino de la
poemo estis alvoko al tiu chi popolo por batalo, por
sia propra lingvo kaj lando. Tiam mi diris al li, ke
la pensoj, esprimitaj en la poemo, kontraustaras al
la celoj de Lingvo Internacia. Mi diris al li, ke
Esperanto estas lingvo de paco kaj ne de batalo.
Lingvo por homa interkompreno kaj amo, sed chu li
komprenis min tiam?
SOFIA — Se li ne
komprenis vin tiam, eble nun li jam komprenis vin.
LIDIA — Eble, Sofi,
kaj mi tre ghojas, se li jam kredas, ke Esperanto
estas lingvo, kiu kunligas la homojn.
Mallumo