KVARA
AKTO
La kabineto de
Standartenfuhrer Wilhelm Schulz. Schulz sidas che la
skribotablo. Antau li staras Lidia.
SCHULZ — (legas
la legitimilon de Lidia) — Lidia Zamenhof,
naskita la 29-an de januaro 1904 en Varsovio.
Patro; Lazaro Ludoviko
Zamenhof — judo.
Patrino; Klara
Silbernik Zamenhof - judino.
Kion vi lernis?
LIDIA — Mi finis la
okklasan Realan Lernejon Virinan.
SCHULZ - Poste?
LIDIA — Post la
maturecekzamenoj mi estis akceptita kiel studentino
de la Jura Fakultato de la Varsovia Universitato.
SCHULZ — De kiam
ghis kiam vi studis en la Universitato?
LIDIA - De 1921 ghis
1925.
SCHULZ — Kiom da
jaroj vi laboris kiel juristo?
LIDIA — Mi ne
praktikis la juran profesion.
SCHULZ - Kian okupon
vi havis?
LIDIA — Mi instruis
Esperanton kaj mi tradukis en Esperanton.
SCHULZ — Vi bone
parolas germane. Chu anstatau instrui Esperanton kaj
traduki en Esperanton, ne estus pli bone traduki el
la germana lingvo?
LIDIA - Por mi, la
Lingvo Internacia estis pli konvena.
SCHULZ — Kaj kion vi
celis per via stranga Lingvo Internacia?
LIDIA — Interhoman
amon.
SCHULZ - Ne! Tio estas
sensignifaj vortoj. Vortoj nur por naivuloj. Per tiu
chi lingvo via patro celis unuigi la judojn, doni al
ili novan lingvon, novan kredon, por ke ili povu pli
facile regi la mondon. Tamen ankau li, kiel multaj
aliaj judoj, eraris! Neniu iam konkeris la mondon per
belaj vortoj pri homamo, frateco kaj tiel plu. Male,
profetoj kaj predikantoj pri la homamo pli forte
disigis la mondon. Nur sole la milito kapablas unuigi
la mondon, char la tuta vivo estas frukto de milito
kaj nur la milito gardas la kulturon.
LIDIA — Kian
kulturon, sinjoro oficiro?
SCHULZ — Kompreneble
la germanan, la novan germanan kulturon, kiu baldau
ekregos la mondon, kaj kies idealo estas la forta
homo, kaj ne la "interhoma amo". Tamen krom
la "interhoma amo", kiel vi diris, via
patro celis ankorau ion — richecon. La judoj tre
bone komprenas, ke por regi la mondon ne sufichas nur
ideo kaj komuna lingvo, sed necesas ankau mono.
Simila lingvo, uzata en la komerco au en la politiko
povus alporti multan monon. Chi lingvacho povus
farighi ech iaspeca monopolo, kaj se via patro ne
sukcesis disvastigi sian lingvachon en la tuta mondo,
li vershajne bone gajnis el Esperanto.
LIDIA — Mia patro
neniam havis monon.
SCHULZ — Ankau tion
mi ne kredas. Antau kelkaj minutoj, de via frato kaj
fratino, mi eksciis, ke ambau finis medicinon en
Svislando. Studi eksterlande ne estas malmultekosta
amuzajho, fraulino Zamenhof, kaj ne chiu kuracisto
povas permesi al si la lukson sendi siajn gefilojn
studi eksterlande.
Tamen mi donas al vi
unu eblecon. Ankau familianoj de Zamenhof povus
forveturi eksterlanden kaj forlasi Varsovion se ili
enpagos la necesan sumon kiel jam faris multaj viaj
samlandanoj, ankau judoj. Oni akceptos vin
eksterlande, char vershajne vi havas multajn konatojn
en multaj landoj, kaj oni ech dankos al mi. Vi povus
pripensi tiun chi eblecon, fraulino Zamenhof.
(Lidia silentas)
SCHULZ — (post
eta pauzo) — Se vi ne akceptus tiun chi
proponon, viaj vojaghoj finighos por chiam! Kaj por
vi, la adeptoj de tiu chi lingvacho, mi organizos la
lastan imponan kongreson en brila kongresejo. Tie, vi
— la judoj — estos solaj kaj neniu ghenos vin.
Tamen, ne verdajn, sed flavajn stelojn vi surhavos.
(Schulz premas la
butonon kaj alvokas la soldaton)
SCHULZ — (al la
soldato) — Adam Zamenhof kaj Henrik Minc restu
en la prizono. La virinojn: Sofia Zamenhof, Lidia
Zamenhof, Wanda Zamenhof kaj la infanon Ludvig
Zamenhof — liberigu.
(La soldato kaj
Lidia foriras)
SCHULZ - (post eta
pauzo) - Judoj! Popolo kiel lolo. Per sia religio
kaj kredo ili travivis jarcentojn, ili inundis la
mondon, ech levis vochon pri unu mondo, pri unu
popolo, pri unu lingvo. Sed jam la mondo devas esti
purigita de ili, kaj chi tie min elektis la sorto por
elradikigi tiun chi sovaghan kaj venenan lolon.
Mallumo