TRIA DANCO
Jaanus, la plej juna filo de
mashinisto Lusiksepp, miksas per fajrostango en la
malgranda mallumeta sekigejo de Aiaste diligente
grajnojn. Li estas svelta junulo kun largha frunto
kaj malhelbluaj okuloj, kiu diferencas de sia patro,
malaltkreska kaj fortika, rondvizagha viro, kiel tago
de nokto; vershajne li similas al iu malproksima
prapatro au al avo Jakob, kiu jam delonge farighis
tero, kvankam ech mortinte li estis tiom peza, ke
estis necesaj ses fortaj bone nutritaj viroj por
porti lian cherkon al la tombo, kvazau en la malzorge
el picea ligno farita kesto estis shtonoj, sed ne la
korpo de kadukulo, kunsekighinta dum la du jaroj,
kiam li pro malsano kushis en lito. Sur la vizagho de
Jaanus brilas de tempo al tempo (kompreneble en
taglumo, ne chi tie en mallumo) io pli sagha, pli
pura kaj pli kuragha ol en la rigardo de liaj patro
kaj avo en la sama agho, sed eble tio shajnas nur
nun, kiam li estas juna, sana kaj la vivo lin ankorau
ne plene dispremis. Li similas al chevalido, bovido
au hundido, kiu en sia juneco estas bela kaj aminda,
sed plenaghighinte perdas sian tutan charmon,
graciecon kaj forton, farighante rigida, senesprima
uzatajho. La longa vizagho de la junulo kun ghiaj
elstarantaj vangostoj ne estas en la autunvespere
mallumeta ejo videbla. Sur la fono de la malgranda,
pro polvo kaj koto malklara fenestreto li pli
memorigas pri iu malbonaugura persono en fabelo de
Kreutzwald ol pri modesta, juna kaj pro seniluziighoj
ankorau ne malicighinta servisto de la bieno Aiaste.
La vilagho malplenighis de
laborkapablaj viroj, estas preskau neeble trovi
laboristojn, laboroj amasighas, el la komunuma domo
oni alportadas senchese novajn kaj novajn ordonojn
pri plialtigo de la normoj. Tial ech knabetoj havas
la valoron de plenkreskaj viroj, ne parolante pri
tio, ke la vilaghaj junulinoj, kies amatojn oni
sukcesis mobilizi en la Rughan Armeon, kiuj au en la
milita tumulto senspure malaperis au sin kashas ie
malproksime de la hejma regiono en iu fremda, pli
densa arbaro, rekte chasadas nun la junuletojn.
La greno susuras sur la lado, la
aero estas polva kaj varmega. Jaanus staras nudpiede
ghis la maleoloj en la greno, grajnoj kraketas sub
liaj plandoj, kiam li pashas. La supra parto de lia
korpo estas nuda ghis la zono, seka griza polvotavolo
kovras liajn turmentitan dorson kaj manojn kun fortaj
muskoloj. La malpura chemizo pendas sur najlo apud la
pordo. Pro shvito malagrable jukas la okuloj, ghi
perlas sur la vizagho kaj poste falas kvazau sala
roso sur la grajnojn. Li miksas la grenon de la
mastro, la rikolto, ricevata en ilia propra
subfarmeto, estas tiom malgranda, ke tute ne valoras
veturigi ghin malproksimen por sekigo, oni sukcesas
sekigi ghin en sia banejo.
Elmar kun la lokomobilo ech nun
ankorau drashadas grenon en la bienoj. Dum la militaj
jaroj la akcioj de la malnova, malfortighinta,
klakanta lokomobilo neatendite levighis. Ghi farighis
rekte neanstatauigebla mashino, char la traktoro de
Kao, achetita antau la fino de la burgha tempo, ne
estas uzebla por drashado; ech se la posho estus
ghiskreve plena de talonoj kaj germanaj orientaj
markoj, petrolo malgrau tio estas nenie havebla, sed
ligno trovighas en chiu bieno en abunda kvanto. Tiel
okazis, ke la lokomobilo kaj Elmar Lusiksepp, kies
sano lastatempe same ekstrikis kiel lia eluzita
lokomobilo, ambau estas plenvaloraj, plenumante sian
sole ghustan praan kaj neeviteblan laboron, ghis la
valvoj kaj pishtoj tenos vaporon kaj la morto per
fera tenajlo ne ekpremis la koron de la maljunulo.
Jaanus pensas nek pri la patro nek
pri la lokomobilo; la fajrostango en liaj fortaj
plumpaj manoj subite haltas, kvazau oni el
neatingebla, ne konceptebla malproksimo, el griza
mallumeto signalis, ke estas jam tempo fini la
miksadon de la greno per la fera stango. La junulo
turnas sur la vertebroj de la kolo sian kapon, kiu
almenau de fore shajnas volforta, metas la stangon
sub la malpuran chemizon al la muro kaj trenas sin al
la malalta flanka pordo, kiun iu frapetis delikate
kaj mallaute, kvazau per ansera flugilo, uzata por
purigo de horloghoj. Jaanus klopodas kelkan tempon
pri la pordo, fendighinta pro sekeco, sed ne sukcesas
malfermi ghin; subite li surprizite rimarkas, ke la
pordo estas ja fermita per hoko. Kial li tion faris,
li ne memoras. Vershajne pro ia nekomprenebla
subkonscia instinkto au konvulsio, pri kiu li neniam
pensas, sed kiu vivas en li memstare kvazau silento
en nokto. Li levas la hokon, trapenetras per sia
rigardo la mallumon, kun seka busho kaj batanta koro:
li scias, kiu estas la veninto. Malpacience li
atendis tion, tiun chi renkontighon, la lastan helan
radion, kiu lumos al li chi-autune en la hejma
regiono, sed kiam ghi nun fine alvenis, li ekstaras
kiel kolono sur la varma sekiga lado kaj senvorte
ekzamenas la rondan vizaghon en la pordaperturo,
senmovan, enfermighintan en si mem kaj senkulpan kiel
bildo de madono en ebona kadro. Tio estas Vilma,
filino de la subfarmisto de Sannakese, svelta,
grizokula knabino el malricha familio, kie oni ne
havas ech sufiche da pano. Kompreneble povus viziti
Jaanus'on ankau filino de iu bienmastro, precipe en
la nuna tempo, kiam estas tiom malmulte da viroj, la
filo de la mashinisto ne estas ja ia bastardo, sed
hodiau venas tamen Vilma, kaj tiel nia rakonto povas
dauri.
Ili staras kelkajn longajn
momentojn unu antau la alia kiel du malsimilaj
birdoj, kiuj ankorau ne scias, kian vochon ili devus
fari por kompreni unu la alian; ili ankorau devas
lerni tiun lingvon, se ili volas interrilati, char
sole la prasentojn, la primitivajn vochojn kaj
impulsojn de la junaj korpoj oni ne povas fidi, ili
estas trompaj kaj kontraudiraj kiel la paroloj de
ebriulo.
Fine Vilma diras el la mallumo:
"Vi tute ne atendis?"
"Kiel vi vidas," diras la
junulo senpripense, nekapabla iel regi sian
parolaparaton por diri ion pli signifan, kion li
treege volus.
"Mi vidas chi tie nenion. Chi
tie estas tute mallume, eniri oni ankau ne invitas,
la sinjoretoj farighis tre fieraj."
"Venu en la lumon, kial vi
staras tie en mallumo," diras Jaanus, malrapide
pensanta, kia li estas. Sed la junulino staras plue
en la mallumo, agrabla, senmova, ion atendanta, kaj
malantau shi estas la malplena mallargha shtuparo,
lau kiu shi grimpis chi tien kaj de kie enpenetras
humida aero de la autuna vespero. Fine la junulo
ekkomprenas, ke estas necese etendi al shi manon kaj
helpi al shi transpashi la altan sojlon de la
sekigejo. La mano de la junulino estas varmega kaj
seka, pro laborado malglata,. malgranda, sed fortika,
kaj al Jaanus tio plachas. Nur nun li rimarkas en la
alia mano de la knabino paketon, envolvitan en tuko.
"Vi estas ja kvazau
militfughinto," li diras.
"Kie vi tiujn fughintojn
vidis?"
Jaanus forprenas de la knabino la
paketon. "En la kvardeka jaro en la gazeto estis
bildo de belgaj militfughintoj. lit estis precize
tiaj, kia vi estas."
"Mi alportis al vi
pomojn."
"Kial?"
La junulino senkomprene rigardas
lin. Chu shi klarigu, kiel shi posttagmeze
nerimarkite de la patrino grimpis en la subtegmenton,
elektis el la fojno la plej grandajn kaj bonajn
pomojn kaj kunligis en tukon?
"Mi ja devis ion
alporti."
"Kial?" demandas Jaanus
konvulsie. Tiu absurda demando alkrochighis kiel lapo
al lia lango, li ne povas ghin engluti nek elkrachi,
des malpli anstatauigi per io alia.
"Mi pensis, ke ni povus
malsupre en la forno friti la pomojn."
Jaanus metas la pompaketon sur la
polvan fenestrobreton kaj post tio iras en la mezon
de la ejo. La mallumeto subtenas lin kaj helpas kashi
lian embarason. Li prenas timide la manojn de la
junulino. Ambau ridetas en si mem.
"Mi tute ne supozis, ke vi
venos," diras Jaanus emociite.
"Mi ja hierau promesis viziti
vin. Chu vi jam forgesis? Jen kia forgesemulo vi
estas..."
"Ne gravas, ke vi
promesis..."
Jaanus eksilentas. Li dezirus diri
ion nekutime teneran, venantan el la koro kaj
samtempe grandstilan, sed ne scipovas, ne kapablas
esprimi sin, ne regas la vortojn, kvankam li kredas
ankorau al la chion venkanta, chion povanta kaj chion
decidanta potenco de la vorto. Sed la vortoj estas
disflugemaj kaj obstinaj kiel chevalidoj, li ne povas
ilin kolekti, ili forglitas kiel glataj angiloj en,
la mallumon. Li suspiras preskau neaudeble,
spiretante, sufokante post tio la suspiron tuj per
tuso, por ke la knabino ne opiniu, ke li efektive
suspiris. Tro malmulte da libroj li estas leginta por
reteni de tie en la memoro iun speciale belan,
delikatan kaj puran vorton, por kashi siajn sentojn
kiel surfundajn fishhokojn en fremdaj pensoj kaj
poste memfide jheti ilin en la ludon. La junulo estas
tre maifelicha. Li volas paroli pri amo, por tio li
havas nur la hodiauan vesperon kaj eble ankau nokton,
se la knabino konsentos resti tiom longe chi tie, sed
la vortoj ne estas ghustaj, ili havas ian mankon,
difekton, kramfon, kaj kie li prenu ilin, por trabati
per ili tra la malluma nokto kaj en la koro de Vilma
brilantan sunluman vojeton. Tio estas por li
chi-momente pli grava ol kio ajn alia en la
mallumighanta vilagho Tuhakopli, envolvita en
pluvovualo. Se li daure hezitos, povos okazi, ke la
malfortika knabino, kun klinighinta kapo staranta
antau li kaj atendanta kvazau revelacion, finfine,
ekscios nenion, shia animo velkos pro sopiro kiel
falchita marcha fojno en sunlumo kaj shi pendigos sin
nokte sub plora plaudado de pluvo en arbaro sur
brancho de muskokovrita betulo, kaj tiam Jaanus estos
kulpa pri tio, mortiginto jam antau la alveno al la
fronto.
Subite muso ekpepas en angulo inter
grajnoj per plenda vocheto. Tio tre amuzas ilin,
ambau subite kvazau lau komando elkore ekridas. La
hejmeca vocho neatendite penetris kiel kojno en la
strechan silenton inter ili, la kramfo de malagrabla
singheno malaperas, ili subite sentas ghoje, ke ili
estas homoj kaj vivas, por la vivo, ke ili senmezure
superas la muson, ke ili estas junaj kaj dume bezonas
timi nenion. Tiu konscio plie kuraghigas kaj
senghenigas ilin, kaj ankau tio ne estas malgrava,
precipe nun, kiam Jaanus chirkauplektas la manojn
chirkau la svelta talio de la knabino kaj en la
mallumeto kisas shiajn lipojn, kiuj havas la odoron
de lakto kaj autuna vento. Ankau la knabino
emociighas kaj forte alpremas sin al la junulo.
El la korto audighas, kiel Taavet
hakas che la branchostaplo lignon por la morgaua
panbakado. La ghuste hakata duonputrinta bloko krevas
kun obtuza bruo, kaj ech tiam, kiam la shtipoj jam
kun klakego estas jhetitaj en amason, restas en la
vespero ankorau ehha memoro pri la sono, kiu
mallautighas en la krepusko kaj malrapide farighas
silento, neekzisto kaj senmoveco, kvazau shlimo
chirkau shtono, sinkanta en verdan profundon. Tiu
malaperanta sono eknestas en la oreloj, vekas en la
tuta korpa rememorojn, ech tiajn, kiajn oni ankorau
ne spertis kaj kiujn en plej bona okazo povis senti
nur antaue vivintaj generacioj. La kapo de Jaanus
turnighas, kiam li liberigas la knabinon el sia
chirkaubrako, por momento enpensighas, granda,
malgracia, ombranta la fenestran lumon, poste
senvorte transpashante la altan sojlon elgrimpas el
la sekigejo kaj palpe descendas lau la mallargha
ligna shtuparo. Nur nun Vilma trovas okazon por
depreni la kaptukon kaj palton. Shi metas sian
senkolorighintan frambokoloran tukon apud la chemizon
de la junulo sur la najlon kaj ridetas por si mem,
introspekte rigardante ilin.
Jaanus baldau revenas de malsupre,
kun malnova, peza, per eluzita shtofo tegita
veturpelto sub la brako. Sur ghi li dum la noktoj,
kiam li miksis la grenon kaj hejtis la fornon,
kushadis, kun la kapo sur la feltighinta shaflano. Li
disetendas la pelton en angulo sur sengrenigita kaj
purigita ladotabulo, aranghas unu manikon de la pelto
kusene kaj demande ekstaras antau Vilma, dum la sango
audeble pulsas che la tempioj. Fine li chirkauprenas
Vilma'n, farante tion tiel mallerte, ke por momento
la spirado de la knabino haltas kaj shi pro doloro
grimacas. Ne scipovas li karesi, tenas min, kvazau mi
estus grensako, pensas Vilma ghoje, se shi nun entute
pensas plu.
Kaj tiam, inter kisoj kaj impetaj
karesoj, Jaanus flustras al la knabino en la orelon,
ke li amas shin. Fine do estas dirita la mirakla
vorto, kiu heligas la vivon, sed povas kauzi ankau
multe da malbono. Post tio la junulo havas tian
senton, kvazau li estus prirabita; subite al li
shajnas, ke per la amkonfeso li deklaris sin mizera,
senforta kaj senhelpa, fordonis ion tian, kion li plu
ne rericevos. Proksimume similan senton li havis iam
dum lerneja tempo, kiam ili che arbaro luktis sur
maje fresha herbo kaj Jaanus estis devigita
kapitulaci antau la knabo el Sannakese kaj por
definitiva humiligo krome lautvoche konfesi, ke lia
dorso efektive estas malpura. Sen tio oni ne lasis
lin levighi. Alfred estis sur lia brusto kvazau
monto. Eble en angulo de la pro sensuala ekstazo
nebuligita cerbo de Jaanus ekaperas antausento, ke
ankau amo estas senfina luktado, dum kiu oni tute
polvokovrighas, sed parolas pri io tute alia. Sed
chi-momente li ne havas tempon por cerbumi pri tiaj
aferoj. Li estas dekokjara kaj devas obei la vokon de
la sango.
La knabino abrupte forpushas la
manojn de la junulo. Kvazau Jaanus Lusiksepp estus
fingrojn bruliganta, ghisarde hejtita fera forno, sed
ne nordlanda, blonda, vilagha junulo, en kies vejnoj
la sango cirkulas malrapide.
"Mi forte vangofrapos vin, se
vi ne chesos," shi diras. "Tiel vi povas
diri al kiu ajn knabino."
"Al kiu - ajn?" miras la
junulo.
Je tio Vilma efektive ne scipovas
respondi ion. Kiel shi povas scii, al kiu? Vere shi
ech duonvorton ne estas audinta pri iuj aventuroj de
Lusiksepp en la vilagho, sed prefere tamen esti
malfidema.
"Nu, al kiu?" insistas
Jaanus.
"Kiel mi povas scii, al
kiu..."
"Tiajn vortojn mi diris
ankorau al neniu," konfesas la junulo subite
tiel sincere, ke la chagreno de la knabino malaperas.
"Ankau vi estas kara al
mi," shi diras emociite, mallevante la okulojn.
Por Jaanus tio estas granda
novajho. Delikate li ekprenas la knabinon je la
shultroj kaj turnas la karan vizaghon al si.
Sed el la korto senchese audighas
ritmaj sonoj de lignohakado. Kun obtuza krako
penetras la hakilo en la lignoblokon, knare Taavet
eltiras ghin, post kio la shtipo pro nova hakbato
knale disfendighas. Per tiu ligno oni morgau bakos la
panon, kiun la mastrido kunprenos, kiam li ekiros al
la rekrutiga komisiono en Tartu.
Jaanus kapsignas al la pelto en la
angulo. Vilma penas tra la densighanta krepusko
righardi lian vizaghon, ne serchante en ghi ion
eksterordinaran; shi nur rigardas, kvazau shi dum la
ses vintroj ne havis tempon por rigardi Jaanus, kiam
ili sidis en la sama klaschambro.
"Sed subite vi disfamigos en
la vilagho: Vilma de Nurme estas tia kaj tiela, shi
mem venis al la knabo... Shmirmakuli vi
scipovas," shi diras riproche.
"Mi diros al neniu ech
vorteton..." certigas Jaanus. La junulino
auskultas la sonojn de la lignohakado, audighantajn
de ekstere, ghuste tiam dishakita shtipo estas
jhetata sur la aliajn en la amaso. Tio shajnas iom
trankviligi shin, singarde shi kushighas sur la pelto
kvazau timigita sturno, preta chiumomente por
forflugi.
"Mi timas," flustras la
junulino.
"Chu vi opinias, ke mi ne
timas," diras Jaanus serioze. "Ni timu do
ambau kune."
Li mankaresas la abundajn cindre
blondajn harojn de la junulino kaj aldonas tiam per
vocho, interrompighanta pro ekscitigho, neatenditeco
kaj onde levighanta domaghosento:
"Subite ni plu ne revidos unu
la alian... neniam..."
La junulino estas audinta, ke
postmorgau pluraj junuloj el la vilagho Tuhakopli
iros al la rekrutiga komisiono, en la bienoj oni nun
parolas ja nur pri tio. Ili chiuj estas naskighintaj
en la dudekkvina jaro, ilia kvieta, trankvila vivo de
kampara junulo nun finighis, ie atendas hakiloj por
fali sur la radikojn de ilia vivarbo. La koro de
Vilma malghojas, la ombro de disigho malserenigas
shiajn sentojn kaj kauzas malgajajn pensojn. Shi ne
povas imagi, kio tiam okazos, kiam tiu chi junulo kun
hejmeca konduto, kiu tie chi en la angulo de la
varmega sekigejo aranghas kapkusenajhon, iros en la
militon, shi ne volas kaj ech ne devas povi tion
imagi, Char tio estas kontraunatura. Sed shia koro
ektremas, kiam shi ech preterpase pensas pri tio;
emociighinte shi chirkauprenas la kolon de la junulo.
Ili kushas en la preskau malluma
varmega ejo, kie odoras je seka greno, musoj, autuno
kaj shvito, ili neniel sukcesas sufiche chirkaupreni
unu la alian, ne estas spertaj iliaj nudaj, fortikaj
kaj ardaj korpoj, al ili malfermighas ghis nun
nekonata mondo, kies ekziston ili ghis nun estis
imagintaj nur en junecaj songhoj kaj kiu estas tute
alia ol en la revoj. Tio estas kiel febra, sinforgesa
florado de floroj antau la velkiga prujno, eterne
juna greno, al kiu estas destinite neniam maturighi,
kvazau iliaj burghonantaj korpoj instinkte
antausentus pereon, kiu embuskas ilin per avidaj,
malicaj kaj enviaj rigardoj sur la sojlo de la
estonteco, komencighonta post tiu chi agrabla
duonhoro en la mallumeto. Ghi estas la unua el la
lastaj amoj de Jaanus, la feraj manoj de la milito
disigos ilin, ventego de la sorto forskuos lin kiel
nematuran frukton de sur arbo, tirante kun si en la
abismon de pereo la memoron pri tiu chi vespero, kiam
hordeo sekighas sur la plata lado kaj en la kota, de
brutoj kaj chevaloj distretita korto Taavet kun
monotona fervoro hakas lignon. Por ili restis ankorau
kelkaj momentoj de la festo kaj poste chio estos
senrevene, por chiam, por eterne finita, kvankam ili
estas ankorau junaj kaj nekapablaj kompari, por preni
tion tro korshire. Ili kapablas ankorau elteni
militon kaj disighon, char ghia krueleco kaj
absurdeco ankorau ne evidentighis por ili; iliaj
okuloj estas fermitaj kiel la okuloj de la katidoj la
trian tagon, ili ne vidas la abismon kaj pro tio
estas felichaj, kiom ili scipovas.
El la korto audighas kotplaudaj
pashoj, poste mallauta peza pashado - vershajne oni
atingis pli sekan lokon - kaj tiam iu per kruda rauka
vocho deziras "forton por labori". Tio
sonas kiel banala repliko en tenera kaj fortoplena
teatrajho; nevidebla al amo malamika vocho, ekster
tempo kaj spaco ekzistanta glueca sono senkompate
penetras en la humoron kaj interrilatojn de la du en
la sekigejo. De nun ili ne plu kapablas ignori ghin,
estante nevolaj auskultantoj kaj partoprenantoj de la
ekstere okazantaj interparoloj. Ili audas, kiel la
mastro seke respondas la saluton kaj tuj post tio la
shtipego brue disduighas. Sekve Taavet ne interrompas
la laboron ech post la veno de la fremdulo. La
fenestro estas malhela. La korpo de Vilma blankas
apenau videble. Shiaj konturoj disfluas kvazau tiuj
de niksino sur nebula herbejo. Jaanus turnas sin
trankvile sur la dorson, kun flanko premita al la
strechita ventro kaj konveksaj mamoj de la junulino,
kaj fikse rigardante en la mallumon ekauskultas.
En la sekigejo la vochoj de la
mastroj estas audeblaj obtuze, sed sufiche klare.
"Vi galopas rajdante sur
chevalo tra la vilagho. Precize kiel
bienadministranto Hauptmann dum la cara tempo."
La vocho de Taavet estas afabla, sed ne mankas en ghi
ankau forta dozo de moko.
"Mi estas tute malsana,
vershajne pro trablovo, sed jen, oni ne lasas min
trankvila, el la komunuma domo ree venis
ordono..."
"Nu..."
"La germana forto kaj potenco
ech mortinton eltiras el la lito. Neniun oni
indulgas..."
Taavet tute ne atentas la lamenton
de Paul. "Iun oni tiras, alia mem alsaltas kiel
bubo kaj kunfrapas la kalkanumojn, tiel ke ili
klakas."
"Germanio estas vere forta
shtato, ghi povas fari chion," opinias Paul.
"Kiu ghian fortecon scias...
Jen, che Stalingrad ghi ricevis tian banon, ke ghi
tuj eklamentis. Ankau kun Italio la afero somere
malsukcesis..."
Paul silentas iom da tempo, shajne
tia parolo al li ne plachas.
"Bagatelo. La germanaj armiloj
estas nevenkeblaj."
Jaanus levighas de la kushejo, iras
al la fenestro kaj rigardas tra la malklara vitro sur
la korton, penante distingi la en la. krepusko
interparolantajn mastrojn, kiuj estas kvazau eroj de
la mallumo, estajhoj el la koro de la nokto, venintaj
el la nokta kaj malaperontaj en la nokto kadukaj
maljunuloj kun siaj surteraj zorgoj kaj entreprenoj.
Paul de Kao sidas sur la chevalo kiel kavaliro,
piedvestita per altaj botoj kiel komunumestro, la
plandoj profunde shovitaj en la piedingojn. Kvankam
lia chevalo ne estas bone flegita rajdbesto, sed
ordinara sharghochevalo, sed malgrau tio Taavet kun
sia hakilo impresas apud li kiel malricha
lignohakisto, ia mizera farmulo au taglaboristo.
Iliaj vizaghoj ne estas videblaj, ili dronis en la
krepusko.
"Mi kolektas chasbrigadon. Mi
venis por alporti al vi ordonon partopreni la
kaptoperacion. Ni iros kapti ciganon."
"Oho, ech ciganon jam estas
necese kapti," miras Taavet, shovante la manon
en la poshon. "Kiom vi pagos por la kapo?"
"Chesu rikani. En la komunuma
domo oni ordonis kapti la viron."
"Chu vi do jam provizis vin
per ligno?"
"Nu ne, sed la ordono..."
Paul kun sia devkonscio aspektas tute malfelicha.
"Igu la viron antaue pretigi
vian hejtlignon, post tio arestu lin."
"Surmetu ion kaj venu kun
mi."
"Interese, por kio?"
ridas Taavet. "Chu vi regalos?... Por mi estas
tute egale, ech se la arbaro estus plenplena de
ciganoj, nenien mi iros nokte vagachi." Taavet
tusas intence laueble laute kaj suferplene. "Mi
ankau estas malsana."
"Mi ordonas al vi kiel al
membro de Sindefendo."
"Por mi estas egale, chu
blovas vento au kantas almozulo." Taavet
elprenas el la lignobloko la hakilon kaj iras en la
domon, silenta kaj obstina.
Jaanus kushighas apud Vilma kaj
malvigle karesas shin.
"Kio tie okazis?"
demandas Vilma flustre.
"Nenio. Kio tie povis
okazi!" respondas Jaanus indiferente. "Ili
persekutas ciganon, vershajne la saman, kiu ekloghis
en la dometo de la hubulo de Sirgaste. Paul kolektas
kaptontojn. Sed tio ne estas nia afero."
Sed ial tiu informo maltrankviligas
Vilma'n.
"Kion ili parolis pri la
cigano?" shi demandas neatendite.
"Oni faros
kaptoperacion."
"Chu morgau?"
"Hodiau."
"Jam estas mallume, ili nun ne
vidos plu."
"Kiu scias iliajn aferojn! Ili
opinias, ke ili en mallumo pli facile kaptos
lin."
"Kion malbonan li faris al
ili?"
"Mi ne scias," respondas
Jaanus kaj provas denove chirkaubraki Vilma'n. Sed
Vilma tute ne emas amindumi. La kazo de la cigano
shin forte ekscitas.
"Li estis che ni, iom helpis
la patron che la laboro. Li faris al neniu
malbonon."
"Kiu? Chu la cigano?"
demandas Jaanus trafe-netrafe. Li jam sukcesis
forgesi tion, kion li audis.
"La cigano, jes. Chu vi
dormas?"
"Ne dormas."
"Kion ili faros al li, chu ili
malliberigos lin?"
"Chu li ekplachis al vi, char
vi tiom multe demandas?"
Vilma karesas la junulon.
"Malsaghulo!"
"Rapide vestu vin kaj kuru lin
informi. Vi scias, kie li povas kashi sin."
"Chu mi jam tute tedis vin, char
vi forpelas min?" koleretas Vilma.
Jaanus tute ne atentas la lamenton.
"Paul bezonas kelkan tempon,
ghis li kolektos la virojn. Dume vi facile sukcesos
averti Villem."
"Iru mem!"
"Vi konas tiun lokon pli
bone."
"Mi ne volas iri,"
grumblas la junulino. "Mi volas esti kun
vi."
"Ne malshparu tempon. Vestu,
vestu vin rapide. Se ili subite kaptos lin krome en
via fojnejo, al via patro estos tre malbone. Jam
delonge ili akrigas la dentojn kontrau li."
Vilma haste vestas sin, la mencio
de malagrablajhoj, minacantaj shian patron, rapidigas
shin; shi rememoras la iaman terurajhon. Tiam, en la
kvardekunua jaro, kiam la rusoj estis foririntaj, sed
la germanoj ankorau ne alvenintaj, kiam blankbenduloj
lau sia bontrovo jughis kaj restarigis ordon, tiam,
kiam la homoj estis kvazau rabiaj kaj denove
malkovrighis tiu grandega abismo, kiu disigas la
homojn, kaj la malamego, iom post iom akumulighinta
en la animoj, inunde fluis en kotaj riveretoj de
netoleremo, linchado kaj malnobla persona venghado,
tiam oni venis por aresti shian patron kiel
ricevinton de aldona tero dum la soveta reghimo. Tiel
agis la uzurpaj restarigantoj de ordo kaj
fanfaronantoj pri libereco tute lau sia propra deziro
kaj libervole, tamen - la mastro, de kies ripozanta
trifolia kampo tri hektaroj estis la pasintan autunon
aligataj al la parcelo de la patro, estis feliche
multe pli pacema viro ol multaj aliaj, ne deziris
urghan jughadon kaj ne akuzis sian novkampulon; tial
ili liberigis lin post kelkaj tagoj, minacante, ke li
nenien plu shovu sian nazon, aliokaze li bedauros. Li
havis felichon, ech tre bonan felichon, tiu pro
tutviva vegetado lacighinta, duonghiba, multinfana
hubulo, vireto kun malbona sano - li revenis hejmen
en varmega tagmeza pauzo, dum melkado de la bovinoj,
silenta, terurita kaj morna, sed Vilma dum la tuta
vivo kortreme memoros tiun nehoman timon, glaciige
teruran senton, kiu ilin chiujn kaptis, kiam ili
tiam, dum la julia vespero, en milda krepusko sidis
che la manghotablo, kaj subite nefrapinte, senvorte
eniris armitaj viroj, kiel inkubo, kiel morto.
Vilma singarde descendas la
shtuparon, por ne rompi en la mallumo la kolon.
Jaanus reprenas la fajrostangon kvazau la Leono de
Kentucky* kaj komencas trafe-netrafe miksi la grenon.
Baldau li kvazau vekighas el siaj pensoj kvazau el
songho, palpserchas en la posho alumetojn kaj
ekbruligas la lanternon, pendantan sur najlo, por
kontroli la grenon. Chion chi li faras pli pro formo,
instigite de ekscito, kiu igas lin simple agi, sin
movi. La greno estas tute seka, preta por shoveli en
sakon kaj transporti en la tenejon.
Ne estas hodiau trankvile en la
sekigejo de Aiaste. Post kelka tempo Jaanus ree
audas, ke iu bruas malantau la pordo. Chi-foje venas
Edgar, la sola ido de Taavet. Jaanus ne komprenas,
kio venigis lin je tiom malfrua horo chi tien. Li
atendas, ke Edgar mem ekparolos kaj malkashos, kial
li venis. Sed la mastrido ne hastas. Li staras che la
pordo kaj rigardas, kiel Jaanus miksas la grenon, dum
sur la muro dancas gigantaj ombroj.
Edgar estas por sia agho serioza
kaj pripensema junulo. En li renaskighis la sobra kaj
klara menso de lia avo Mats.
Jaanus shraubas la mechon de la
lanterno pli alten. "Chu vi venis por rigardi,
kiel mi sekigas vian grenon?" li diras sherce.
"Au eble vi timas, ke mi shtelos kelkajn
sakojn!"
"Tute egale ili estos
forportataj por plenumi la normon... Mi venis por
paroli kun vi."
Edgar eltiras el la brustposho
botelon da hejme farita brando. Krome li kunhavas
ankau grandan paketon kun viando kaj pano, envolvitaj
en pergamenpapero. La vizagho de Jaanus serenighas;
li ne estas ia drinkemulo, sed bonan bushplenon li ne
malakceptas. Li refoje iom okupas sin pri la lanterno
kaj shraubas la mechon. Almenau lume estu en chi tiu
mizera ejo, kiam ili konversacias! Post tio li iras
en la angulon kaj sidighas sur la pelto. Edgar
eksidas senpere sur la varma greno kaj klake eltiras
el la botelkolo la longan antaumilitan korkon, vishas
per manplato la botelbushon kaj proponas al Jaanus.
Ankorau estas hejma vespero, ili ne estas ankorau
alligitaj al la milita charo kiel bovidoj, kondukataj
al foiro. Sed tiu momento proksimighas, kiom ajn ili
baraktos kaj kontraustaros, la skurgho de la buchisto
distribuos al chiu ghian porcion kaj ne lasos ilin
treni la veturilon en apudvojan fosajhon.
La brando efikas rapide, akre kaj
mutige. La interparolado farighas fragmenta kaj ofte
interrompighas, pli kaj pli malfacile estas direkti
la pensojn.
* Leono el Kentucky
- alnomo de heroo de la populara romano
"Printempo" de la estona verkisto Oskar
Luts (1887-1953). - Trad.-