Jaanus penas pensi pri si kaj la
patrujo. Li estas pashtinta brutojn en aliaj bienoj,
pliaghighinte laboreginta kiel servisto, li ne havas
esperon farighi iam mastro kaj etendi la piedojn sub
propra tablo (se eble nur ne ighi bofilo de iu
mastro, kiu havas tute kriplan filinon). Li deziras
el la tuta koro bonon al Estonio, kiu estas same
malfelicha kaj havas same malmulte da esperoj kiel li
mem. Li amas la patrujon en natura maniero,
malegoiste kaj sincere, kiel shtonepoka homo amis
sian kavernon. La patrujo estas por li tre proksima,
kara persono, kies ghojojn kaj malfelichojn li
partoprenas. Konstante regadis chi tie perforto,
regas ankau nun, kaj tiuj, kiuj esperas doloron
kvietigi per doloro, neniam sukcesos enkonduki
justecon.
"Estonio devus farighi
memstara," li diras. "Mi distribuus la
teron inter chiuj egale, al chiu parcelon, faru li
tie, kion ajn li volas. Chiu devus vivi sian propran
vivon. Devus havi ankau sian fornon, sur kiu li dum
pluva vetero povus sekigi la piedtukojn."
"Tiu penso vere ne estas tre
malbona," oscedas Edgar, kaurante sur la greno,
kun la kapo apogita sur la manoj. "Sed nuntempe
tio estas utopio. "Kion lup' en busho tenas, tio
jam en ventron venas."
Jaanus suspiras.
"Jes, nia afero estas
malbona," daurigas la mastrido. "Se ni nun
ne mobilizighos, oni arestos nin, kaj punkto! Kaj
kiam la rusoj revenos, komencighos la vojagho al
Siberio."
"Interese, chu
komencighos?"
"Tio estas pli ol certa. Ni ne
povos tion eviti, nia vivo estas kiel naghado en
senborda maro. La tuta popolo estos forshirata de la
hejma grundo kaj veturigata al fremda lando."
Jaanus prenas el la botelo gluton
da brando.
"Mia patro diris, ke la
richuloj tion plene meritis, kiam en la kvardekunua
jaro oni iom tauzis ilin. La bienuloj farighis tro
fieraj..."
"Ni havis ja malmulte da
richeguloj... Sed kion estis farinta ekzemple
instruisto Pedak, ke li estis deportata?"
"Certe estis, char oni
deportis lin."
"La afero ne estas tiel
simpla, kiel vi opinias. Temis pri lauplana
ekstermado de la estona popolo," klarigas Edgar
malgaje.
Jaanus almanghas de sur la papero
viandon kaj panon, vishas per la mano la bushon kaj
diras pli abrupte ol necese:
"Prefere observu, kion faras
la Sindefendo. Chu vi komputis iliajn viktimojn? Sole
en nia regiono estas ses homoj mortpafitaj au
arestitaj. Ankau hodiau, antau nelonge, Paul de Kao
iris kun siaj viroj al kaptoperacio."
"Ni kalkulos la viktimojn post
la milito, se ni konservos la vivon. Tiam ni havos
pli multe da faktoj..." Edgar peze turnas sin
sur la alian flankon. "Nia instruisto de la
latina lingvo ripetadis pasintjare preskau en chiu
leciono: praeterita meminisse juvabit".
"Kion tio signifas en nia
lingvo?"
"Rememorante malfacilajn
tempojn estas pli facile elporti la malfacilecon de
la estanteco."
"Chu pli bona tempo entute
venos plu?"
"Mi ne scias, Jaanus, mi ne
scias..." Edgar rulas la botelon en la mano.
"Venu, kio venos, ni tute egale kapablas nenion
shanghi. Nin oni neniam demandas, kion ni volas au
kiuj ni estas. Ni ne estas plu mastroj en nia hejmo.
Sed verdire ni taugas por servi neniun el tiuj du
partioj - nek fashismon, nek komunismon. Ni estas
edukitaj en moderna nacia spirito, kun idealoj de
memstareco. Tio estas en ni kiel sunlumo, kiel bela
fabelo, restonta por la tuta vivo. Chu ne?"
"Pri pano de servisto ne revas
fabelisto."
"Kara amiko, neniam venos tia
tempo, kiam chiuj estas kontentaj. Neniam, memoru
tion. Chiu strebas al pliboneco, sed tute bonan neniu
atingos."
"Kia senco estas do en tio, ke
ni entute baraktadas?" dubas Jaanus. "Chio
iru do tiel, kiel ghi iras."
Edgar ne scias, kia senco estas en
tio, ke oni baraktadas, li ne estas matura por
profundsencaj konkludoj. Li estas vivinta la vivon de
lernejano, leginta kelkion, kisinta du-tri knabinojn,
trinkinta aldone al seka manghajho per sakarino
dolchigitan teakvon kaj sporte skiinta. Kaj nun lia
tempo finighas, same kiel por chiuj, kiuj naskighis
en la sama jaro kiel li kaj ricevis mobiliz-ordonon.
Greno kaj sango renkontighis kvazau du nepereemaj
simboloj. Sango nutras grenon kaj greno la sangon; la
kateno el sango kaj greno retenas la popolon che
ghiaj marchoj kaj altajhetoj. Ree venis la mikelfesta
buchotago kaj chi-foje la junuloj estas la virshafoj.
Edgar ekparolas pri alia temo,
trovante al siaj zorgaj pensoj konsolon en simplaj
chiutagaj aferoj.
"Tiu chi hordeo estas de la
kampo malantau la arbaro," li diras. "Chu
vi memoras, estis varmega junia tago, kiam ni tie sub
la betuloj la unuan fojon vidis unu la alian. La
brutaro estis sur la senkulturejo, mi havis
trumpeton, faritan el alnoshelo, chu vi
memoras?"
Jaanus akceptas la botelon.
"Mi kvazau memoras."
"Kaj vi havis el shnuro
faritan jhetilon."
"Jes, vershajne mi
havis."
"Ni tuj amikighis. Kune ni
kunpelis la brutaron. Davido kaj Goljato," ridas
Edgar.
Ankau en la lernejo ili estis
siatempe nomataj Davido kaj Goljato. Goljato estis
kompreneble la grandosta kaj forta Jaanus, kiun per
sia forto superis nur la filo de la vidvino en la
hubula kabano de Sirgaste, knabo kun malbona
komprenkapablo, kiu en la kvina klaso post pasko
chesis frekventi la lernejon. Vere, ili neniam
provis, kiu el ili estas la plej forta. Alfred el
Keeruti estis multe pli agha, jam deksesjara, kaj
konsideris Jaanus bubeto, kun kiu serioze lukti tute
ne valoras. Edgar estis Davido, ankau muziki li
scipovis, estis heredinta tiun talenton de la patro.
Vere, li ne fingrumis harpon kiel la biblia Davido,
sed kompense li jam de la knabagho ludis klarneton en
la orkestro de la societa domo kaj dum la datreveno
de la respubliko oni povis vidi lin inter la ludantoj
de la nacia himno. Nur en unu rilato ili ne similis
al la bravuloj de la biblia historio - ili neniam
kverelis inter si. Tute male, ili chiam kaj en chio
subtenadis unu la alian, pri kio oni tre miris, char
Edgar estis dorlotita kaprica knabo, plie mastrido.
Jaanus progresis en la lernado pli malbone kaj Edgar
devis lin de tempo al tempo helpi en pli ol unu
lernofako.
"Mi memoras nur tion, kiel ni
che la arbarrando starigis nin sur la kapo,"
diras Jaanus. "Vi sukcesis en tio chiam pli
bone."
Edgar enigas sian manon profunden
en la varman susurantan grenon, levas manplenon da
grajnoj kaj faligas ilin tra la fingroj en la konusan
amason. Tiu ludo logas lin, li ghojas kiel infano.
Kaj efektive ili estas ankorau
duone infanoj. La konfirmacion ili tamen trapasis. La
konfirmacio kaj Vilma - jen la ghis nun plej grandaj
travivajhoj de Jaanus. Kiel li povis nun, kiam li
havas vaporon en la kapo, forgesi Vilma? Chi tie en
la angulo, sur la pelto shi estis inter liaj brakoj,
kaj tio ja signifas ion. Shia kapo estis tie che la
muro, kie ech nun ankorau estas konkavajho en la
peltmaniko. Pro la brando, milito kaj amo Jaanus
vole-nevole emociighas. Automate li mordas rostitan
porkajhon kaj panon, por ke la akra gusto de brando
forighu el la busho. Interese, chu Vilma hodiau
ankorau revenos, kiel shi promesis? Jaanus chiuokaze
atendos.
Kompreneble li ghojas, ke Edgar
venis por viziti lin. Kvankam de post tio, kiam la
mastrido eklernis en la urbo en gimnazio, ili iom
fremdighis unu al la alia. Edgar hejmen veninte chiam
vizitadis lin, ne fierighis, sed ilia interparolado
lamas, ne iras glate, ili havas nenion, pri kio pli
detale paroli, unu estas laborulo, la alia lernanto.
Jaanus avide auskultis, kion la mastrido parolis, ne
kuraghante mem ion diri, timante, ke la simpla vivo,
kiun li vivas, eble ne plu multe interesas la
urbanon. Nur la rememoroj el la pashtista vivo kaj
lernejo proksimigis ilin unu al la alia, char tien ne
penetras la amara sperto de la posta vivo kaj tie
estas ankorau libereco kaj sengheneco.
La kapoj de la junuloj varmighis
pro la brando kaj ankau interparolintaj ili estas jam
sufiche. Ekstere intertempe tute mallumighis, la
sensona, senviva autuna vespero absorbas chion. La
bieno dronas en la malseka langvora mallumo kvazau
insuleto sur marfundo. La senfoliighintaj arboj en la
korto silentas, la brutoj vochas malvigle en la
brutejo kaj koto plaudas sub la piedoj de domano, kiu
iras inter la brutejo, stalo kaj loghdomo. Sed
nemulte da homoj restis jam en tiu chi bieno. Roosi,
la silenta floro de Taavet, antau pluraj jaroj mortis
de brustkancero kaj estis forportata el Aiaste, kiel
ili chiuj finfine estos forportataj de chi tie. Shin
anstatauas vigla maljuna fraulino, servistino kun la
nomo Miili, kiu mastrumas en la bieno. Shi klopode
laboras en Aiaste jam jarojn, kaj multaj homoj, eble
ankau Taavet mem, konsideras shin la mastrino.
Jaanus levighas oscedante de la
pelto; la grajnoj estas sekaj, jam estas tempo por
ensakigi ilin. Mankas kauzo por prokrasti tion - la
sakoj estas amasigitaj en la angulo kaj ankau
sak-tenanto cheestas. Ili do eklaboras. Jaanus
shovelas per ligna shovelilo fervore grajnojn en
sakon. Edgar staras kiel apostolo de obskurantismo
kun dorso turnita al la lanterno kaj levetas de tempo
al tempo grandan multfaldan dubushelan sakon de la
patro. Grenpolvo tiklas iliajn gorghojn, la flamo de
la laterno flagras kaj eligas densan fumon, char la
petrolo estas malbonkvalita.
Jaanus subite ekmemoras mirinde
klare sian fraton, kiu en la kvardekunua jaro estis
mobilizita en la Rughan Armeon. Liaj vestoj chiam
odoris je rezino, la manplatoj estis nigraj, kvazau
tanitaj de arbara laboro. Jaanus kvazau vidas, kiel
li antau foriro al festo sur la kamomila tapisho de
la korto per pumpilo, sible tralasanta aeron,
plenigas la pneumon de la biciklo. Al li memorighas
la karakteriza kapteno de la frato, kiam oni parolis
kun li, kvazau li kunsentante auskultus ion por aliaj
nepercepteblan, nur al li sola kompreneblan. Ech la
stranga kutimo de la frato komence manghi sekan
griajhon kaj poste per unu gluto altrinki glason da
lakto memorighas al li.
Chiuj tiuj bildoj sinsekve rapide
traflugas lian kapon. Sed, strange, kiam li kelkfoje
vespere rigardas en "Postimees" la
malklarajn fotojn, prezentantajn fajron krachantajn
germanajn malproksimen pafantajn kanonojn kaj legas
militinformojn "pri furioza batalado kontrau bolshevikoj",
li neniam pensas pri la frato, kontrau kiu tiuj tuboj
estas ie en Ruslanda arbara densejo direktitaj. Nur
kiam li laboras, li ekmemoras pri la frato, jes, nur
tiam.
"Kion vi, Jaanus, farus, se
sur la fronto subite Endel ekaperus antau vi?"
demandas Edgar subite.
Jaanus ektremas. "Jhus mi
pensis pri li," li konfesas. "Strange, ke
samtempe... Vi volas scii, kion mi farus! Antau chio
mi salutus."
"Chu vi batalus kontrau
li?"
"Mi ja ne estas ankorau sur la
fronto," evite respondas Jaanus.
"Sur la fronto," moke
ripetas la mastrido akre. "Kiam vi atingos la
fronton, chio devos esti jam klara. Tie oni ne lasos
vin longe pripensi."
Jaanus trenas plenan grensakon
trankvile al la muro.
"Unu la alian mortigi ni ne
intencas, tion ili ne pensu," li diras
malrapide.
"Chu vi opinias, ke tio estas
tiel simpla - ne intencas mortigi?..."
"Ni ja ne estas
murdistoj."
Edgar esplore rigardas la filon de
la mashinisto.
"Idoj de la sama patro, pro
kio ni malpacu," aldonas Jaanus, per la
shovelilo kunrastante la grajnojn sur la lado.
"Ni faris unu al la alia nenion malbonan."
"Tiel estas, sed vi militas
por malsamaj ideoj."
Jaanus diras nenion. Ideoj, li
pensas ainare, ni devas morti por ideoj, por bela
vorto, kiu estas preskau same bela kiel la vorto
"amo". Kaj Jaanus ree devas pensi pri
Vilma, pri shiaj haroj, kisoj kaj korpo, kies varmo
ankorau ne forlasis lian korpon. Dume Vilma certe
trovis la ciganon kaj informis lin. Se shi lin ne
trovis, nenio estos farebla. Ili faris chion, kion
ili povis, kaj iliaj koroj estas en tiu afero puraj
kiel jhus brosita lampo-cilindro.
"Jaanus, chu vi havis iam
antausentojn, kiuj poste realighis?" demandas
Edgar tenante la sakaperturon.
Jaanus ne respondas tuj, ree
plenigante la shovelilon li penas kolekti la pensojn.
"Jes, havis," li fine
respondas.
Edgar shajnas serchi vortojn,
evidente li havas ion tian, kion ne estas eble tuj
klarigi.
"Mi ne scias, chu al vi
valoras paroli pri tio," li komencas malcerte.
"La postmorgauan komisionon ni neniel povos
eviti, kaj se ni ne kashos nin au ne fughos al
Finnlando, ni certe estos sendataj al la
fronto."
"Vershajne," konfirmas
Jaanus. "Se nur ni ne injektos al ni petrolon en
kruron."
"Tion mi ne faros. Mi ne volas
difekti mian sanon!"
"Mia patro diris: iru kun ili,
okazu kio ajn, longe vi ja ne povus kashi vin kaj
eviti registaran ordonon. Ni estas malrichaj, ni ne
havas eblecon por provizi vin. Via afero estas alia,
via patro povos nutri vin ankau en la arbaro, vi
havas bienon kun tri chevaloj."
"Ni vidu, kio okazos,"
diras Edgar enpensighinte. Hejme ili decidis ankorau
nenion. Taavet dubas kaj lia hezitado infektis ankau
la filon. "Mi havas tian antausenton, ke tiu chi
estas la lasta autuno, kiun mi povas pasigi
hejme."
La konfeso de la amiko forte
timigas Jaanus. Por almenau iom mildigi la
malbonaugurajn vortojn de la mastrido li diras
senpripense:
"Post la milito ni
revenos."
Edgar ridetas malgaje kaj esploras
sian fantomecan ombron sur la muro de la sekigejo.
Ili havas tri vojojn - au en arbaron, al Finnlando au
en la germanan armeon. Finnlando estas malproksime,
la veturo tien estas ligita kun dangheroj, krome
neniu scias, kio atendas ankau tie. La arbaro
Varsamets komencighas che la limo de la bieno, ghi ne
estas tre densa, sed iom da rifugho oni trovos ankau
tie. Nur unu afero zorgigas lin - kie esti au kashi
sin dum frosto, ronghu arboshelon kiel leporo. Ili
estas ja en chefronta ariero, kie en chiuj lokoj svarmas
militistoj, oni povos kapti ilin kaj tiam la afero
estos tre malbona - au en malliberejon au al la
fronto.
Greno fluas susure en la sakon.
Jaanus kunfaldas la sakaperturon kaj nodligas ghin
per shnuro, prenas post tio el la amaso novan
striitan sakon, malfermas ghian gorghon, kiu estas
malluma kaj malcerta kiel la sorto, plenigota per
homvivoj, per homgreno.
En sia elektado ili estas
malhelpataj de moralaj skrupuloj. La edukado
preskribis al ili senprotestan obeemon, feran,
neflekseblan devosenton. Militservo estas por
kamparano samspeca devo kiel al lia prapatro servuto
en la nobelbieno. Ankau la superaj voktoj estas
preskau la samaj - nepoj de la iamaj baronoj, kiuj en
la nobelbienaj staloj skurghis iliajn prapatrojn. La
historio trairis rondon, kvankam ghi tute ne estas
plena rondo, sed ankau tio plu ne helpas. La sento,
ke oni devas plenumi ordonojn, enradikighinta dum
jarcentoj, estas la sola firma, fidinda forto, je kiu
esperas la donantoj kaj la efektivigantoj de ordonoj
en tempo, kiam chiuj sentoj kaj valoroj estas
senespere falsigitaj. Kaj ili ne eraras en siaj
kalkuloj.
Kiam la avoj de Jaanus kaj Edgar
che la nova lokomobilo kun ghiaj brilantaj kupraj
kranoj legis gazeton kaj ghojis pri la bela autuna
tago, ili havis ankorau multajn esperojn kaj puran
koron. Idealo de bela, perfekta vivo briletis kiel
felicha fabel-lando en ilia subkonscio. Chu ghi ne
estis ankau por la nuna generacio iama ora epoko,
perdita etika paradizo, kiun estas neeble restauri,
same kiel certan periodon de la homa vivo? Char poste
la revoj efektivighis, komencighis la mamona danco
chirkau la lokomobilo kaj la manghotabloj,
singravigado kaj fanfaronado, tra kiu vidighis
malbonaugura komenco de la fino - ekonomia maturigho.
Kaj la brilinta kaldrono senespere rustighis, kiel la
amikeco inter malrichuloj kaj richuloj.
Venis la tempo de sango kaj
mensogo; ghi influas ruinige ankau ilin. Trompo,
perforto kaj koruptado chie disvastighas, chiuj volas
vivi je kiu ajn prezo, malantau buntaj deklaracioj
pri principoj furiozas malnobla persona venghemo, la
okuloj de la diino de justeco estas pro sango
blindaj. Chio firma kaj rnorala estas disfalonta,
chie embuskas danghero.
Ankau tiuj chi junuloj estas kvazau
musoj antau eniro en kaptilon kaj ili antausentas, ke
ili ne evitos la kaptilon, tute egale, kiun el la tri
vojoj ili elektos. Difekti la sanon malpermesas ilia
sana kamparana vivkoncepto; restas sole pereo, char
akra hakilo jam pretas che iliaj radikoj.
La estonteco estas malluma
kiel.granda malplena sako. Taavet pripensis la aferon
diversflanke, veturis ech al Tartu al sia frato, la
advokato, por ke li helpu elpensi ion lauleghan. Sed
advokato estas senpova kontrau mobilizo. Tion Taavet
tuj komprenis, post kiam li intershanghis kelkajn
vortojn kun la frato. Pro sia naiveco li ech iom
ghenis sin.
Giganta drashmashino estas
funkciigita, neniu povas haltigi ghin, kaj el ghi
venas nur drashita pajlo. Sela.
La pordo de la sekigejo estas
singarde malfermata. Komence la venanto ne estas
videbla en la krepusko. Jaanus ektremas, opiniante,
ke tio estas eble Vilma, kiu fine revenis, kaj
torento de ghojo fluas tra lia koro. Sed granda estas
lia miro, kiam li en la aperturo de la pordo rimarkas
fremdan viron, en kiu li pli atente rigardante
rekonas la ciganon. La viro estas tre timigita, ech
tremas, kvankam li per la tuta forto penas reteni la
tremadon. Malespere li rigardas Jaanus kaj silentas.
"Eniru, char vi estas ja chi
tie," diras Jaanus fine afable.
La cigano hezitante eniras en la
lumon de la lanterno. Lia malgrasa vizagho estas
nerazita, li havas disshiritajn vestojn kvazau
senhejmulo, lian kapon kovras dio scias de kie
ricevita malnova uniforma chapo de arbaristo.
En la vilagho Tuhakopli konas lin
chiuj. Li vivas kashe en la hubula kabano de
Sirgaste, el kiu Milde Keeruti la pasintan autunon
post terpomrikolto transloghighis en alian komunumon
al siaj parencoj. Pri sia pasinteco li parolas nenion
certan. De li oni audas nur malklarajn fragmentojn,
sensignifajn bagatelojn, kiam iu provas ion ekscii
pri lia antaua vivo. Tiam lia busho estas kvazau
plena de akvo. Tre eble, ke oni lin jam en alia loko
embarasis kaj timigis. Li penis vivi en sia dometo
kviete kaj neriniarkite kiel muso, preta rifughi je
chiu suspektinda vocho au iom lauta krako. Li ech ne
kuraghas tage hejti, por ke neniu rimarku lau la
kamentuba fumo, ke iu chi tie entute loghas. Ankau
padon li ne kuraghis fari rekte al la vilagha vojo, sed
iradas zigzage tra la arbaro, penante kiel leporo ne
postlasi spurojn. Precipe li timis kaj estis en
malfacila situacio printempe, kiam li ekloghis chi
tie kaj freshaj postesignoj povis endangherigi lin.
Li kredas songhojn kaj provas lau ili diveni la
estontecon, sed la songhoj plej ofte estas malklaraj,
monotonaj, kaj en ili estas malmulte da simboleco,
kio ebligus fari vastajn konkludojn. Por iel vivteni
sin, li potage laboras en la bienoj, penante ruzi,
kiam oni demandas, kie li loghas. Baldau kompreneble
la tuta vilagho scios, kie li nestas, tiaj aferoj
nelonge restas sekreto kaj la kashado de spuroj
perdas chian prudentan sencon, sed li faras tion nun
jam pro kutimigho kaj por sin trankviligi. Ian
rimedon de singardo, ech se nur shajnan, oni tamen
devas havi. La vilaghanoj sufiche multe kompatas lin,
kaj kiam li helpas en la bienoj veturigi fojnon, segi
arbojn au buchi porkon, oni plej ofte donas al li por
kunpreni manghajhpaketon (por tio li kunhavas en la
posho eluzitan katunan tukon). Li estas silentema,
timema vireto, kvazau tute ne simila al cigano, ech
kanti kaj muziki li ne scipovas. Kiam junulinoj
deziras, ke li lau la mano antaudiru al ili la
estontecon, li nur malgaje skuas la kapon kaj diras,
ke tiun arton li jam delonge forgesis, kio tre
mirigas chiujn. Singarde, modeste, penante al neniu
bari la vojon li esperas travivi la malfacilan tempon
kaj resti viva, nur sidante en sia kabano sur la
hakshtipo, kiam terpomoj en la poto kuirighas, li
meditas pri la malgaja sorto de sia popolo, ne
komprenante, kial ili chiuj estas deklaritaj
eksterleghaj. Tute vere, ili chiam estis malshatataj
kaj persekutataj, kaj pro shtelado de chevaloj, kaj
simple pro antaujugho, sed neniam nura antaujugho
tiel terure regadis kiel nun.
Ankau en Kao li estis helpanto,
helpis somere rikolti fojnon, stakigi grenon kaj
autune faligi arbojn. Tirante la tenilon de segilo
Villem tute ne estis maldiligenta, same trinkante
hejme faritan brandon kun la mastro. Ne gravas, ke
Paul estas nomita dekestro de la Sindefendo, char li
estis dura, la antaua milito ja provizisto, fine iom
da tempo ech kuriero de stabo, kaj oni opinias, ke
pro tio li konas la militistan ordon kaj scipovas
komandi. Ankorau oni ne ordonis kapti la ciganon, kaj
Paul shajnigas, ke tio lin ne interesas. Li penas
amike interrilati kun Villem tiom longe, kiom eble.
Sed tiu stranga stato ne povos dauri eterne. Iom post
iom la komunuman domon atingas la famo, ke
neregistrita suspektinda viro loghas en la hubula
domo de Sirgaste kaj laboras en la bienoj. Paul estas
riprochata pro pasiveco kaj ricevas severan ordonon
aresti la viron. Finighis la frateco kaj kunlaborado.
Paul nun ankau mem komprenas, kian teruran eraron li
faris, kiam li kune kun tiu achulo faligis en la
hejma arbaro pro pluvo malsekajn piceojn. Kiel
devkonscia viro li decidas serioze okupighi pri la
afero kaj fari chion por kontentigi la superulojn.
Sed nun la terurita cigano staras
en la grensekigejo de la bieno Aiaste kaj ne scias,
kio farighos el lia mizera persekutata vivo. Nun,
kiam oni lin peladas, neniu volas havi aferon kun li,
por eviti nenecesajn malagrablajhojn. Subite li
ektrovighis ekster legho kaj socio, ech ekster chia
homa medio, char li estas en tiu chi regiono
fremdulo, antau nelonge veninta, li ne havas
parencojn, konatulojn nek konfirmaciajn kunulojn,
imuvorte, li ne havas historion. Senradikeco kaj
soleco premas lin kiel nova peza shargho. Malfrue
autune, tremante pro timo, humideco kaj sento de
neplenvaloreco tiu chi vireto devas sola kontraustari
la tutan mondon por konservighi en la sensenca
homchasado. Lia koro estis pro timo chesonta bati,
kiam Vilma trovis lin en la fojnejo, kie li kushante
profunde en la fojno strechite auskultante dormetis.
Edgar rimarkas la senhelpecon de la
viro, prenas el la angulo la brandbotelon kaj etendas
ghin al la cigano. La fughulo trinkas iom. La freneza
kurado de terurita persekutato jam sen tio varmigis
lian korpon; li bezonas esperon, ne brandon. Senvorte
staras en la mallumeta ejo tiu fantomighinta homo, al
kiu oni ne volas permesi esti ech fantomo. Char
homchasistoj jam chirkauiras. Obeantaj bienmastroj,
apogiloj de la malnova kaj nova reghimoj, kun
pafilachoj sur la dorso kaj malnovaj senkolorighintaj
chapoj de la Defenda Ligo sur la kapo, vadas
kotplaude tra la vilagho, serchas kiel la legendaj
hundkapuloj liajn spurojn kaj por si mem malbenas la
tutan historion. Ne kompato, sed devkonscio kaj
stupida indiferenteco pereigos ilin, sklaveca tro
fervora plenumado de ordonoj farighos por ili fatala,
kaj se poste, perdinte la ludon, ili asertos, ke ili
ne volis, ke chio okazis devigite, ke ili estas tute
senkulpaj, ili parte ech pravos. Sed tiam estos
malfrue, tro malfrue por forlavi de si la kulpon de
homchasado.
"Li estas vershajne la sama
viro, kiun Paul kun siaj viroj iris kapti,"
diras la mastrido tute senbezone al Jaanus.
Jaanus silentas, same la cigano.
Por kio li venis en la gren-sekigejon? Chi tie oni
povus kapti lin multe pli facile ol ekstere. Liaj
pensoj en la kapo rigidighis, la membroj estas kvazau
plenaj de plumbo kaj paralizosimila timego mutigas
kaj apatiigas lin. La fughado kaj kashighado
ghismorte lacigis lin, li ne kapablos plu longe
elporti tion, lia forto estas chiumomente
elcherpighonta, kaj tiam oni faru kun li kion ajn.
Kvazau spite ekaudighas de
malproksime vochoj, kiuj shajnas senindulge kaj
konsekvence proksimighi. Chiuj tri ekauskultas kun malsama
mieno. La cigano tremas kiel vundita alko, Edgar
estas embarasita, Jaanus shajnas ion pripensi. Chio
estas nelogika, kiel en songho groteska kaj fremda.
Kial la persekutantoj tiel laute interparolas? Chu
ili agas tiel pro sinforgeso au intence? Au chu ili
venas nur preterpase al Taavet por fumi, trinki el
sitelo malvarman akvon kaj ripozigi la piedojn, por
nenio alia?
Jaanus kiel la plej agema vekighas
la unua el la rigideco. Li foje ordige suprentiras la
pantalonon kaj kapsignas al la pordo.
La cigano shajne komprenas lian
signalon. Jaanus mem klinighinte eliras tra la flanka
pordo. Certe li perfekte konas chi tiun malluman
konstruajhon. La cigano sekvas lin kvazau en songho.
Estis vere la lasta momento por
rifughi. Apenau ili foriris, kiam che la ekstera
pordo audighas pezaj pashoj kaj lauta parolado. Tio
estas efektive chasbrigado de la Sindefendo. En la
mallumo interpushighante eniras grupo da viroj kun
Paul en la fronto. Chiuj haltas sur la lado, de kie
greno estas forshovelita; sur grenon kamparanoj memkompreneble
per kotaj piedvestoj ne pashas. Jen do la unuan fojon
en la historio de la bieno viroj kun pafiloj
transpashis la sojlon de la grensekigejo.
Paul senprokraste transiras al la
afero.
"Chu vi vidis la
ciganon?"
"Chu entute ciganon?"
demandas Edgar siavice.
"Diablo prenu, ne
entute!" koleras Paul. "Hodiau! Jhus!"
"Mi vidis tie chi neniun, nek
judon, nek ciganon, nek amerikanon..." respondas
la juna Aniluik elturnighante.
"Onidire li kuris en tiu chi
direkto. La maljunulo de Nurme venis al ni renkonte
en la arbaro, iom ebria, kaj diris, ke la cigano el
la tuta forto kuregis en la direkto al
Aiaste..."
Paul estas senkonsila. Lia plano
estis tute simpla. Se la cigano kuris en tiu chi
direkto, oni devas serchi la frostantan kaj malsatan
viron nepre en la sekigejo. Cigano estas ja kiel
muso, kushachas en fremda grenujo kaj pepas pro dia
graco, opinias Paul en si mem.
"Eble li ankorau ne alvenis
chi tie. Eble vi kun hasto preterkuris lin, ne
rimarkis lin en la mallumo - ankau cigano estas ja
nigra. Kion vi ordonas diri al li, se li aperos chi
tie?"
Kelkaj sindefendanoj ridetas je la
vortoj de Edgar.
"Ni devas hodiau vespere por
kia ajn prezo kapti lin," asertas Paul, premante
la pafilkolbon. "Au vivan au mortan."
"Kion do li faris?"
scivolas Edgar. "Chu li shtelis chevalon au
ekbruligis domon?"
"Vi parolas kiel infano,"
ekscitighas Paul. "Chiuj ciganoj estas
likvidotaj."
"Kial?" ridetas Edgar.
Interese, kiel la najbara mastro pravigos sian
homchasadon. Sed Paul ech ne provas iel argumenti, li
ne estas tiaspeca viro.
"Tio ne estas mia afero,"
li levetas la shultrojn. "El la komunuma domo
venis ordono, kaj tio sufichas."
"Chu vi mem ne havas kapon sur
la shultroj?"
La viroj ridetas. La vizagho de
Paul rughighas.
"Malsupre oni dejhoras. Se ni
kaptos la ciganon chi tie, mi montros al vi."
"Kion?"
"Ni jam scias, kion..."
minacas Paul malklare.
Edgar sentas antau la najbara
mastro nenian respekton. Li diras spiteme:
"Hodiau vi persekutas ciganon,
morgau rusoj persekutos vin mem."
"Se persekutos, persekutu,
kontrau tio helpos nenio. Tute egale, se okazos, ke
ili revenos, ili komencos peli chiujn en Siberion!
Ili ja ne scipovas alimaniere."
"Kaj tial vi devas do kapti la
ciganon?"
"Ankau por la kompatinda
cigano mem estos pli bone, se li ricevos malliberejan
nutrajhon. Nejuna viro, parencojn ne havas..."
Jam estas audeble, ke de malsupre
de la forno venas viroj kriante kaj bruante. Sonas
unuopaj vochoj:
"Jen, vi ech rezistas, porko,
mi montros al vi!..."
"Mi instruos vin mordi!"
Edgar palighas.
Baraktante kaj spiregante trenas
sindefendanoj la kontraustarantan fughulon en la
sekigejon antau la estron.
"La cigano estas
kaptita," raportas alta malgrasulo, iama lakteja
asistanto.
Paul subite ekdubas, al li shajnas,
ke tiu viro estas tro fortika por esti cigano. Li
altiras la arestiton en la lumon de la lanterno.
"Kian komedion vi ludas?"
li subite ekkrias. "Chu tiu estas lau via opinio
cigano? Nu?"
La homchasistoj atehte esploras la
kaptitan subjekton. Ektimante rimarkas ankau ili, ke
tio estas ja la pli juna filo de mashinisto
Lusiksepp, tute ne cigano.
"Iu viro eliris trankvile tra
la pordo, ni opiniis, ke la sekigeja hejtisto iras
hejmen," senkulpigas sin la malgrasulo. "La
alia estis kashita sub la lado en mallumo, lin ni
eltiris de tie..."
Jaanus ridetas.
"Vi opiniis!" moke
ripetas Paul. "Kie estis viaj okuloj? Vi ne
rekonas plu samvilaghanon!"
La viroj silentas kulpule.
"Sub la lado.estas mallume
kiel en sako, tie ne estas eble vidi ion,"
rimarkigas la malgrasulo timeme.
"Nu, oni jam zorgos pri tio,
ke vi vidu," minacas Paul. "Strange, chiam
okazas kun vi mirindajhoj, jen vi ne vidas, jen ne
audas. Pasintjare estis same kun la parashutisto - vi
lasis lin foriri, aliaj viroj kaptis lin poste
proksime al Tartu... Komploto, nenio alia..."
"Kun kiuj ni lau via opinio
ree komplotas?" demandas la barbulo de Sirgaste
kolerete.
"Kun komunistoj
kompreneble."
La maljunulo de Sirgaste
sopirghemas. Li bezonus por la vintro plidensigi la
muron de la brutejo, sed mankas faronto. Bone estus,
se li invitus al la laboro la ciganon, se ne tiu
pelchasado.
"Nun vi kaptis la ciganon kaj
povas trankvile iri hejmen por kushighi," mokas
Edgar. "Ankau fera kruco estas al vi
donota."
"Vi, muknaza bubo, fermu la
bushon!"
Paul iom ordigas la pafilon kaj
ordonas al la viroj:
"Marsh' for! Sekvu la ciganon!
Ni devas kapti la vagabondon. Vivan au mortan!"
Tiel dauras tiun chi autunon la
homchasado, kaj char ghi nun modighis, estas neeble
dum longa tempo haltigi ghin. La mashino de kolero
kaj venghemo funkcias brue kaj neniu kapablas bridi,
des malpli malebligi ghian furiozon, char en la homoj
kaj inter la homoj malfermighis terura abismo.
La junuloj shovelas same kiel
antaue grenon en grandajn senfundajn sakojn kaj la
lanterno lumas pendante sur najlo per malhela,
malgaja flamo. La fajrolango malantau la fulga vitro
kvazau strebas supren por sciigi pri sia ekzisto, sed
ne kapablas fari tion. La du junuloj laboras, kaj ili
devus resti che tiu nobla laboro. Sed la ligno por la
bakforno estas jam preta, la mastrumistino ekhejtos
la fornon, por ghustatempe prepari la kunprenotan
pansakon. Postmorgau ili iros militi kaj estos
devigataj vivi fremdan, kontraunaturan vivon.
Kaj ni neniam plu vidos ilin, ech
ne en songho.