La radoj de la mashino estigas sur
la malseka vojo profundajn larghajn spurojn, same
kiel pli frue. La mashino pene kaj malfacile movighas
antauen. Neniu dorlotu sin per rozaj iluzioj, ke iam
venos tempo, kiam la transporto de la mashino
plifacilighos. Ses chevaloj estas chi-foje
aljungitaj, sed strange, ke ghuste hodiau la mashino
stopighas. Chu la mashino dum jaroj rustighante
plipezighis au chu la deklivo plikrutighis?
Fine la chevaloj pro trostrecho
tute haltas.
"Nu, nu!" krias brue Eedi
Eesner, furioze svingante kondukilon. Bona elasta
bastono estus necesa, kiu trafus tiujn chi
chevalachojn rekte inter la okulojn, li pensas
aferece. Nur la timo, ke Paul lin insultus, detenis
lin de havigo de tia batilo en la arbaro. "Ne
bleku," koleras Paul. "Viaj kriachoj neniom
valoras, kiam la chevaloj ne havas plu forton.
Prefere rigardu, kien vi la chevalojn pelis."
Malantaua rado de la mashino
profunde engrundighis. La chevaloj kun la mashino iom
devojighis - verdire chi tie estas la kavo, de kie
Roosi pasintjare elfosis sitelplenon da argilo por
riparo de la kuirforno. La servisto gapas timplene la
radon, profundighintan en la mola argilo, kaj scias
entrepreni nenion prudentan. "Se vi labori ne
scipovas, iru tuj for," koleras Paul.
"Pasht-hundacho!"
"Nu, nu!" kriachas la
servisto por chiu okazo.
"Via nu-nu chi tie plu ne
helpos..."
"Ankau vi helpis peli la
chevalojn. Ne mi sola estas kulpa," pravigas sin
la servisto.
"Via kriado valoras neniom...
Chu vi volas vidi, kiel mi turnos la radon de la
mashino?"
La servisto ofendite rigardas la
mastron de Kao. Sed nun ankau li havas okazon por
piki la vundan lokon de Paul.
"Mi ne scias, de kie vi prenos
tian viron. Chu eble el la tombejo?" li diras
moke, konante la ambicion de Paul. Ankau li scias, ke
la mastro de Kao emas fanfaroni per sia forteco.
Antau kelkaj jaroj, kiam Paul estis pli juna, li
vetis en la drinkejo je korbo da biero, ke li
surdorse alportos sian blankan chevalon sur la
vendotablon de la drinkejo. Dirite, farite. Paul
eliris, maljungis la chevalon, levis ghiajn antauajn
piedojn sur sian dorson, eniris tra la drinkeja pordo
kaj metis la hufojn klak! sur la vendotablon, tiel ke
pro terurigho la vizagho de la drinkejmastro farighis
preskau same blanka kiel la chevalo de la viro de
Kao.
"Chu vi, kriachulo, eble ne
kredas?" demandas Paul kun grava mieno.
"Se vi montros, mi
kredos!"
"Voku chi tien Taavet, por ke
li vidu. Tiam mi montros. Sen publiko estas
sensence."
La servisto devas vole-nevole
rapidi al Aiaste. Tie la viroj martelas sur la
tegmento, mezuras kaj tranchas ladon, de tempo al
tempo verve intershanghante kelkajn vortojn. La vivo
iras sian vojon. Taavet eliras el la tenejo kaj
sekvas la serviston al la vilagha vojo.
"Nu, nun ni havas publikon,
oni povas komenci," anoncas Paul, jhetante
rapidan rigardon al Taavet. "Atentu, ke la
chevaloj ne restu sub la radoj, kiam mi ekpremos de
malantaue."
Li demetas la jakon, suprenfaldas
la chemizmanikojn, serchas sur la tero apogon por la
piedoj. Post tio li plenigas la bruston per aero -
lau lia opinio ankau Jaan Jaago faras tiel, antau ol
eklukti kun iu turko au finno - kaj ekprenas la
radradiojn.
"Nu-nu!" krias la
servisto kaj ree furioze svingas la kondukilojn.
Kaj efektive - la rado turnighas
tra la koto antauen. La servisto irighas la chevalojn
kaj la mashino feliche elighas el la argilkavo.
"Faru same au pagu por
tio," fanfaronas Paul spiregante.
Taavet envie silentas. Li havas
nenion kontraumeti al la forto de la najbaro.
Paul relevas la malsupren glitintan
pantalonon; la pantalon-rimeno disshirighis pro la
strechego.
"Chu tio laksigis?" moke
demandas Taavet.
"Tia mashino faras al vera
viro nenion," ridas Paul superece.
"Kia do faras?"
Paul ne scias, kia faras. Tiu devus
certe esti multe pli granda kaj potenca mashino. Tiaj
povos chi tie baldau aperi, neniu kontestas tion, sed
nun tiaj ankorau ne trovighas. Se la
mashinkooperativo ne bankrotighos, ghi povos krom
traktoro acheti novan mashinon. Lokomobilo rie estas
plu en modo kaj ghi estas ankau tro malforta, char la
greno estas abundkreska. Taavet ridetas kaj diras
nenion. Multaj rigardas lian tian rideton kiel
malhumilecon kaj ghi tre ofendas ilin en la animo.
Sed Paul ne atentas tiajn delikatajn animajn
nuancojn, lin interesas en la vivo multe pli
malsubtilaj aferoj.
La lokomobilon la mastro de
Sannakese alvenigas senincidente.
La drashontoj estas invititaj por
posttagmezo. La homoj hezitas, ili ne scias, chu veni
au ne. La pluvo konfuzis ilin, kvankam la jhusa
pluvego vershajne ne tute difektos la drashtagon. En
Aiaste plejparto de la sekalo estas enveturigita en
la drashejon kaj tie devus esti sufiche da laboro
ghis la vespero, se ne ekpluvos kaj la mashinrimeno
ne desaltos de la pulio.
Iom post iom kolektighas la homoj.
Pluraj haltas kaj rigardas la kuriozan bildon, kiun
prezentas la duone malkonstruita tegmento. Inter la
nudaj chevronoj kauras la du viroj el Otepaa kvazau
kukoloj kaj frapadas la ladon. Jen, en Aiaste oni
atingis do jam tion, ke oni kovras la malnovan domon
per valora zink-lada tegmento, pensas pli ol unu iom
bonstata bienulo. Tian lukson en tiu chi regiono
neniu ghis nun povis permesi al si. La tero ne estas
tiom profitiga. Alia afero estas en la najbaraj
Sangaste kaj Rongu, kie la tero estas ebena kiel
tabulo kaj oni estas pli bonstata. Cetere tio estas
chefe lukso; se la domo estus nova, nu, la afero
estus iom alia, sed por tiu putra domacho vere ne
valorus... Tiuj, kiuj audis pri la okazonta aukcio,
balancas nekompreneme la kapon. Tio estas nur nova
frivolajho de Taavet!
Potenca fajfado de la lokomobilo
sufokas chiujn vochojn.
Kiam la fajfado chesas, el la
familia chambro sonas blovmuziko. La malbonhumora
mastro tie distras sin. Strange ja estas, ke dum
urgha labortempo oni amuzas sin per muzikilo, sed tio
estas lia propra afero. La virinoj ridetas kaj diras,
ke akompanate de muziko estus vere gaje drashi. Sed
la maljunan mastron de Sirgaste tio grave kolerigas.
Tute kiel en preghdomo de baptistoj, li pensas
riproche, sidante sur sia veturilframo kaj balancante
la rimarkindan barbon. Li estas chagrenita ankau pro
tio, ke Taavet sendante la inviton ne diris, chu oni
venu kun au sen chevalo. Se oni nun komencos drashi
la grenon, kiu estas en la fojnejo, la chevalo devos
stari senokupe ghis la vespero, kun fojno antau la
nazo. Por kio tio estas necesa, la besto povus
prefere ripozi hejme en la stalo. En chio chi la
maljuna terkulturisto vidas malzorgemon kaj
nepripensitecon. Li silentas malaprobe.
Fine ankau chi-autune alvenis la
tempo por funkciigi la mashinon. Intertempe la
muzikemo de Taavet pasis, fervore kaj sperte li
dislokigas la homojn, kaj ordonas kiel chiu vera
mastro.
Elmar pripensas, chu meti sur la
fumtubon de la lokomobilo fajrerkaptilon au ne. Tio
estas por li grava problemo, pli grava ol chio alia.
Apenau oni povas en tia malseka vetero antauvidi
akcidenton, sed kiu scias. En la gazeto oni nur la
pasintan semajnon skribis pri granda incendio ie
malantau Tartu, kiun kauzis lokomobilo kun difektita
fajrerkaptilo. La konstruajhoj de Aiaste estas ja
asekuritaj kontrau fajro, la ladan etiketon de la
asekur-kompanio oni najlis jam dum la vivo de la
maljuna mastro al angulo de la domo, sed okaze de
akcidento enkarcerigo de la mashinisto estus pli ol
certa. Elmar zorgoplene rigardas la fumtubon. Jes,
tiaj ardaj fajreroj povas efektive flugi sur la
tegmenton au en la subtegmenton, provu ilin tiam
kapti! La mashinisto koleras pri si pro la
malzorgemo: kiel li povis forgesi surmeti la reton
sur la tubon! Lin ekkaptas subite teruro, kiam li tie
staras kaj rigardas la lokomobilon. Jam li, la
trankvila kaj timema vireto, imagas, ke la fojnejo de
Aiaste flamas en fajro, la tegmento enfalas, la
sekalgarboj brulas kaj ankau la sekaj tabulpartoj de
la drashmashino ekbrulas. Dum li tie pripensas, kion
entrepreni, la fumtubo kompreneble varmegighas, nun
estas multe pli malfacile surmeti la dratreton.
Tamen nek chi-foje, nek poste
okazas en Aiaste dum grendrashado malagrablajhoj kun
fajro. Ho ne, tiaj terurajhoj okazas aliloke, sed ne
chi tie. Kaj kial la rugha koko devus danci sian
makabran dancon ghuste dum drashado, se ekzistas
sufiche da longaj ventaj autunaj noktoj kaj
printempaj shtormoj, kiam ligno ekbrulas kiel pulvo.
Chio okazu dece ghustaloke kaj ghustatempe. Kiu do
nun bezonas incendion - la homoj ghojas kaj estas pli
bone vestitaj ol ordinare. Kaj en la turmentita koro
de la mastro che la vido de la novrikolta greno
ekregas trankviliga espero pri la estonteco.
La fojnejo estas tute plena de
polvo, pajlo kaj zumbruo. Ech la apatia, indiferenta
servisto finfine viglighis. La griza kaskedo kun
difektita prembutono profunde sur la kapo, la
chemizmanikoj refalditaj, li diligente per forkego
translevas pajlon sur la amason. Tiun laboron li bone
konas. Eble li devus la tutan vivon resti che tiu
laboro, tie li povus montri sin de plej bona flanko,
kvankam li havas de la laboro nenian plezuron, char
ghi estas nur sklava laboro por alia homo. La kialo
de la nuna diligenteco de la servisto estas evidenta.
Korpulenta junulino forigas la grenventumajhon. Shi
ne estas tre laborema kaj ekprenas la rastilon nur
tiam, kiam sub la mashino amasighas jam tro multe da
grenventumajho kaj oni ne povas plu prokrasti. Tiu
junulino havas iom malviglan naturon, tamen shia
vizagho estas sufiche bela - la kreinto ghin ghis
certa grado fervore ellaboris. La sensoj de la
servisto viglighis, liaj senesprimaj okuloj ekbrilas
sensuale, kiam li okaze rigardas al la knabino. Eedi
estas fortika, sana knabego kaj Eros ne lasas lin en
trankvilo, ni konstatu tion. La sango mughas en lia
juna forta korpo kiel akvo che digo kaj nenio estas
en tio kondamninda. Per senintenca ekrigardo
komencighas ankau lia amo, hazarda, kiel chio, kio
okazas inter la homoj. Se nur la mastro de Kao per
sia bruta forto ne enmashinigus tiom da garboj kaj
ebligus iom halti kaj ripozeti. Paul laboras kun
kolera ghuo, obstine, kvazau ankorau neniu kredus, ke
li kapablas forte, serioze labori. La servisto pense
malbenas lin, li ne povas permesi al si tian
malshparon de forto. La laboro ne prezentas al li ech
en lia juneco ian ghojon, malantau ghi staras devigo.
Nur la proksimeco de la junulino igas lin pli rapide
sin movi, por montri sin al alia samspeca laborsklavo
en iom pli favora lumo.
La mashinrimeno deradighas. La
servisto restigas la forkegon che la rando de la
pajlamaso, shteliras al Maimu, kiu rastas la
grenventumajhon sur la tukegon, kaj chirkauprenas
shin. Grandan lertecon Eedi che la petolado ne
elmontras, chefe li penas mallerte premi la
krietantan knabinon en la pajlon, tikli kaj kiom eble
palpi shin. La knabino jhetas al lia vizagho
manplenon da grenventumajho. La servisto vishas sian
pro shvito strian vizaghon, elkrachas la branerojn
kaj kun nova elano sturmas Maimu, tiel ke la verda
kotonrobo de la knabino disshirighas sub la brako. La
vilaghaj junulinoj ne tre shatas Eedi, li havas
brutalajn manojn, petolante li ne shercas, sed
dolorigas. La knabino baraktas kaj krias tranchvoche,
shia dormema vizagho estas kolera. En la krepuske
mallumeta fojnejo levighas tiel densa polvo, ke la
baraktantoj en la pajlajho tute ne estas videblaj.
Braneroj pikas sub la vestoj, la junaj korpoj ardas,
la manoj kaj piedoj interplektighas, ambau spiregas.
"Prenu kison, kial vi vane
afektas," instruas de la supro de la pajlostako
la somerservistino de Sirgaste, bonmora fraulino. Shi
mem virojn ne toleras, senkompate gratas chies
vizaghon, kiu volas shin mankaresi, sed doni
konsilojn al aliaj shi scipovas bonege. Eble parte
ankau pro tio oni nomas shin Katino Maali. Si
deglitigas sin de la pajlamaso por iri trinki el la
puto, dum la mashino ne laboras.
Maimu liberigis sin kaj siavice
premis la knabegon en la pajlon; nun shi triumfas,
kun genuoj sur la brusto de la servisto. Eedi, kun
vizagho ruga, ghemas. Li hontas, ke la knabino estis
pli forta ol li opiniis.
"Maimu, ne turmentu tian belan
knabon. La viroj estas delikatuloj," diras Maali
forirante.
La junulino senchese ridas kaj
tiras sherce la serviston je la orelo; shia kolero
jam pasis. Eedi ekprenas la manon de la junulino kaj
faras per la korpo subitan movon. La junulino
deglitas de lia brusto, la junulo salte sidighas kaj
kisas shiajn polvajn lipojn lerte-mallerte, kiel li
sukcesas. Maimu deshiras sin de li kaj
chirkaurigardas. Feliche neniu vidas ilin; ankau chi
tie reputacio estas la chefa afero.
"Jen, mi provis fari, kion
Maali konsilis," shercas la junulo.
"Ho, impertinentulo,"
ridas Maimu.
Eedi farighas afereca. "Ne
fermu vespere la lukon de la subtegmento per
hoko."
"Mi ne komprenas, kial
interesas vin lukoj de fremdaj subtegmentoj?"
"Kvazau interesus,"
asertas la junulo.
"Kio interesus?" demandas
Maimu ridetante.
"Kvazau interesus, se estus,
au tiel..." murmuras Eedi.
La knabino decidas komplezi al la
junulo. Shajnas, ke aliokaze la servisto bezonus
ankorau kvaronhoron, ghis ili interkonsentos. Krome
baldau rekomencighos la drashado.
"Mi tute ne dormas en la
subtegmento," shi diras simple. "La noktoj
estas jam malvarmaj."
"Nu, ne hokfermu do la tenejan
pordon."
La knabino jhetas de flanke rapidan
rigardon al la junulo.
"Mi dormas en la malantaua
chambro. Apud patro kaj patrino, kiel la lasta
infano."
"Kion mi do faru?"
balbutas la servisto.
"Kion do vi volas fari, se vi
tion ne scias?"
"Via patro per hakilo frakasos
mian kapon, se li min kaptos," diras Eedi kun
malfelicha mieno.
"Estu lerta, ne
kaptighu," instruas la knabino la senkonsilan
junulon.
"Kion vi diris?"
"Chion kaj nenion. Vi ne estas
vera viro, se vi chion timas kiel leporo."
Tia akuzo al la filo de Eesner
kompreneble ne plachas. Lia vizagho ree ighas
senpasia kaj morna. La junulino rimarkas, kiel shiaj
vortoj efikis je Eedi, kaj ridetas ruze. Subite shi
ekbedauras, ke shi tiel diris al tiu chi placha
junulo kaj shi tre delikate, kvazau preterpase,
tushetas la mandorson de la servisto.
"Mi jam hodiau vizitos
vin," promesas la junulo, tenere rigardante
Maimu.
"Bone. Mi enfermos la hundon
en la drashejo," diras la knabino mallaute kaj
serioze. "Venu sub la ghardenflankan fenestron.
Vi sufiche ofte nin vizitis, vi devus scii, kie ghi
estas."
La servisto kapjesas. La knabino
ekprenas lian fortikan raspan manon, iom rigardas
ghin kaj poste shovas kun disigitaj fingroj en la
pajlon.
"Kvazau forkego," shi
diras milde.
Vershajne oni sukcesis remeti la
rimenon. Taavet vokas sur la korto:
"Servisto, hej!
Servisto!"
"La mastro estas kvazau
malgranda infano, ne povas sen vi fari ech unu
pashon," opinias Maimu malaprobe.
Eedi starighas senvorte kaj rapidas
al la mastro.
La ruza Taavet intertempe faris
originalan manovron. Dum la surradigo de la rimeno li
kvazau senintence laudis la scipovon de Paul el Kao
ordigi sian tenejon.
Kiu ne scias, ke Paul por lauda
vorto estas preta kapantaue salti ech en bolantan
inferan kaldronon. Kortushite Paul promesas ordigi
ankau la grenujojn de Aiaste. Prefere malfrue ol
neniam," li diras multsignife rigardante la
najbaron. Taavet ghojas interne - la venkinto estas
do li!
"Eedi, iru enmashinigi
grenon," li diras al la servisto bonhumore.
"Kiu do okupighos pri la
pajlo?" demandas la servisto hezite.
"Mi sendos du virinojn. Poste,
kiam Paul revenos, vi mem iros tien."
La servisto malvolonte grimpas sur
la mashinon.
Iu ne juna viro kvazau remante
elveturas per biciklo "Husquarna" el la
arbaro, malrapide, digne trankvile, kvazau chiu
pedalturno kauzus al li neimageblan ghuon. Liaj
larghaj flirtantaj pantalonkrurumoj estas fiksitaj
per metala krampo, rebrilanta en sunbrilo, kaj de la
framo de la biciklo pendachas tre eluzita teko de
nedifinebla koloro. Nenio alia rimarkinda estas en
tiu viro. Sur la ponteto che la rando de la picearo
li desaltas kaj komencas ascendi la monteton,
kondukante apud si la biciklon. La bieno Aiaste
situas en loko kun bela naturo, sur ebenajho, kiel
aglonesto sur roko. Fiera ghi aspektas de
malproksime, trans arbaroj kaj kampoj. Se oni
rigardas de chi tie, de la arbarrando, plejparton de
la konstruajhoj kashas montoghibo, videblaj estas nur
la surkortaj tilioj kaj la pajlejo. En tia bieno,
malproksime de homoj kaj monda bruo, estus vershajne
agrable pasigi la maljunecon, pensas la fremdulo.
De la monteto audighas la hejmeca
zumado de la drashmashino kaj la regula bolbruo de la
kaldrono. Agrable estas marshi akompanate de tiuj
sonoj. La venanto nevole ekpensas pri siaj knabaj
jaroj, kiam drashmashino estis ankorau granda
novajho, kaj kiam oni ghin funkciigis, ech la barono
kun siaj filinoj venis por vidi, kiel ghi funkcias.
Io varma, preskau forgesita ekmovighas en la brusto
de la oficisto, liaj severaj vizaghtrajtoj mildighas
kaj en la okuloj aperas radio de ghojo. Li estas
impresighema homo. Ju pli li maljunighas, des pli
kortushas lin maturaj grenkampoj kaj grendrashado,
kiam li chirkauveturas en la autuna naturo.
Jam li preterveturis la unuajn
sorparbojn kaj la apudvojan shtonamason, kiam sur la
monteto subite chio strange eksilentas. La orelojn de
la venanto tiu silento surprizas malagrable. En la
bieno audighas neniu homa au besta vocho. Jam la
konstruajhoj estas klare videblaj, al la domo oni
faras novan tegmenton, che la pordego de la drashejo
fumas sensone la fumtubo de la lokomobilo. Kvazau en
kino, pensas la oficisto maltrankvilighante. Au eble
mi subite surdighis, li ektimas. Sed ne, jen levighas
fluge de sorparbo pepante timigita sturnoparo.
Vershajne la greno finighis, opinias la oficisto
trankvilighante, kaj marshas rapide pli proksimen.
En Aiaste al liaj okuloj
prezentighas jena bildo. La drashantoj staras grupe
sur la sojlo de la fojnejo, kun devota vizagho kaj
ploreme malghojaj, en kramfa pozo kaj mutaj, kvazau
chiuj spektus iun plorigan spektaklon, enscenigon de
la sentimentala legendo pri Ghenoveva. Shajne ili
havas preghkunvenon, ridetas la oficisto, kvankam li
ne audis, ke en Tuhakopli kaj ghia chirkauajho
trovighas anabaptistoj. Kiu scias, kian evangelion
oni tie en la garbejo dum urgha labortempo predikas,
subite naskighis ia nova kurioza bov-adora religio,
ankau tio ja ne estas neebla, pensas la oficisto,
starigante la biciklon al la muro de la brutejo. En
la gazeto oni antau nelonge skribis, ke iu virino en
la distrikto Virumaa malpacighis kun sia pastro: ne
volis pagi la preghejan kotizon kaj hastis al Narva,
kie shi kiel la unua estono alighis al la mahometana
religio. Jes, nepre io grava okazis tie en la
garbejo, se oni ech ne rimarkis la alvenon en la
bieno de fremda viro kun teko.
La oficisto alproksimighas kaj tre
miras, ke kelkaj virinoj sidas kun kalke blankaj
teruritaj vizaghoj sur pajlo kaj ploretas; kelkaj
staras tenante je la pordfosto kaj iliaj genuoj
tremas. Sed precipe deprimita estas unu fortika
rughvanga junulino - shi kushas sur-ventre sur pajlo
kaj ploras tute senkonsole.
Sur la tuta bieno pezas per vortoj
neesprimebla deprimiteco. En la aero flirtas
drashpolvo kaj foje fera levstango klakas kontrau
ferajho en la supro de la mashino, kie viroj penas
levi ion per la stango. Iu longbarbulo gvidas sian
chevalon al la garbejo, hastante liaj rigidaj piedoj
implikighas en la kondukiloj kaj li falas kun
etenditaj manoj sur la glitigan herbon, kovritan per
tavolo de pajlo. Kompreneble neniu ridas, nur la tubo
de la lokomobilo fumas iom fore sen kontrolo. La
fundo de la veturilo estas plenigata per fresha mola
pajlajo, la virinoj senvorte preparas en la antaua
parto de la veturilo lokon por la kapo. Che tio
ekestas malgranda konfuzo: parto de la virinoj
opinias, ke ne estas konvene meti la akcidentviktimon
tiel sur la veturilon, ke la chevalo povos svingi la
voston super lia vizagho. Oni do preparas lokon por
la kapo en la alia fino, sed tiam audighas
duonflustre eldirita malkontenteco: dio gardu, li ne
estas ja ankorau mortinta, ke oni metos lin tiel, kun
la piedoj antaue sur la veturilon... Fine tamen la
praktikaj konsideroj venkas, kaj la kapkushejo restas
en la fino de la veturilo.
La ghenerala deprimita humoro
kaptas ankau la alveninton. Per fiksa rigardo li
observas chion, kion li chi tie vidas; volonte li
petus pli precizajn informojn, sed ne scias, kun kiu
ekparoli. Shajnigante, ke li estas okupita, li
ordigas la krurumojn de la pantalono kaj deprenas la
krampojn. Fine li rimarkas malantau la aliaj
korpulentan bienmastron kim memfida aspekto, kiu
staras konvulsie tenante la manojn en la poshoj de la
griza jako. Lia ruga vizagho estas shvitkovrita. La
fremdulo decidas alparoli lin.
Paul de Kao akceptas la saluton de
la ekzekuciisto sindetene kaj ekzamenas la malgrasan
oficiston per supereca rigardo.
"Kio chi tie okazis?"
kuraghas singarde demandi la fremdulo.
"La servisto estas en la
tromelo," informas Paul morne. .
"Jen kiel, servisto falis en
la tromelon," miras sincere la fremdulo.
"Vere malgaja historio. Ree unu juna viro
farighis kriplulo por la tuta vivo." Li
kompateme balancas la kapon.
Sed Paul'on ekscitas tiu viro kune
kun lia afekta literatura lingvajho. Li proksimume
konjektas, kiu la viro povas esti, sed malgrau tio
tute ne atentas lin. Jen, kia gravulo, venis chi tien
por pavi! li pensas malbonhumore. Li ne volas konfesi
ech al si mem, ke li nur pro tio staras malantau la
aliaj, ke li ne povas elteni la vidon de sango. Lin
nauzas kaj liaj piedoj estas same malfortaj kiel
tiam, kiam la soldatoj ekspedis tiun ridegantan
nobelbienan laboriston en la alian mondon. Paul
staras senmove kiel fosto kaj murmuras kun chikanema,
shajnigita indiferenteco:
"Nenio malgaja estas en tiu
chi bagatela afero. Klupeo ne estas fisho kaj
servisto ne estas homo."
La oficisto rigardas lin timeme; en
la nuna momento li ne estas agordita por tia brutala
sherco.
Intertempe la malfelicha Eedi estas
eltirita el la tromelo. Gardeme oni prenas la
serviston, kies vizagho estas pro granda sango-perdo
blanka kiel papero, de la mashintablo kaj levas lin,
sangan kaj senmovan, sur la pajlon en la fundo de la
veturilo.
"Rapide alportu iun nukselan
rimenon," komandas Elmar. "Estas necese
forte shnuri la brakon. Alie lia tuta sango elfluos,
antau ol li alvenos en la urbo."
Oni alportas rimenon. La drashantoj
kun teruro rigardas, kiel la mashinisto disshiras la
restintajn chifonojn de la chemizmaniko de la junulo
kaj chirkauligas lian kubuton per flava nuksela
rimeno. Li estis dum la mondmilito kuracisthelpanto
kaj faras tion rapide. Oni evitas rigardi al la
frakasita mano, tio nauzas. Anstatau la dekstra
manplato pendas de la brako ia tute dispecetigita,
tramuelita sanga chifonajho. Jen chio, kio restis de
la mano de laboristo.
"Chu vi venis por
aukcii?" demandas Paul la oficiston dum chiuj
aliaj silentas.
"Bedaurinde alia ebleco ne
ekzistas," respondas la fremdulo milde.
Li proksimighas al Taavet, kiu
okupighas pri la servisto, kaj prezentas sin:
"Pettai. Ekzekuciisto."
La mastro de Aiaste amike respondas
lian manpremon.
"Kiu veturigos lin al la
urbo?" demandas la mashinisto Taavet'on,
kapsignante en la direkto al la veturilo.
"Nia servisto forveturigos
Eedi," diras la mastro de Sirgaste malrapide kaj
okulsignalas al sia knabeca servisto, kiu staras
inter la aliaj viroj. Verdire li mem devus veturi,
sed la okazonta aukcio ne lasas lin fari tion -
subite li akiros ion por malalta prezo. Prave:
servisto veturigu serviston, tiam chio estos en ordo
kaj neniu rajtos ion diri, nek nun nek poste.
"Revenante ne rapidigu plu la
chevalon, vi havos tiam sufiche da tempo,"
konsilas la barbulo al sia servisto.
Baldau elrulighas tra la korta
pordego de Aiaste veturilo, en kiu kushas unu
servisto, kies animo apenau estas ligita al la korpo,
dum sur la rando de la veturilo sidas alia servisto,
kun piedoj pendantaj, kaj per batoj instigas la
chevalon.
Pettai iras akompanate de Taavet
pririgardi la aukciotan havajhon. La ekzekuciisto
estas amikeca kaj komplezema viro. En tiu parto de la
pashtejo, kie ili rigardas la shafojn, li klare
aludas, ke se Taavet volas, ili povus ludi ech tian
komedion, ke li ne trovis la mastron hejme kaj pro
tio la aukcio ne okazis. Tio estas tre granda
komplezo de Pettai, char estas tempo de drashado kaj
multe da vidantoj - povos okazi malagrablajhoj, li
povos perdi ech la oficon; poste Taavet povos ricevi
de ie monon kaj la afero estos en ordo.
Sed Taavet volas neniun plilongigon
de la templimo au prokraston. Povas esti, ke li estas
facilanima, se oni nepre tiel opinias, sed chiuokaze
li estas justa kaj honesta, tion oni ne forgesu.
Proksimume tiel li al Pettai ankau diras, liaj vortoj
formighas iom neobeeme kaj estas iom akraj, sed tio
estas plene en la maniero de Aniluik'oj. La
ekzekuciisto rimarkas, ke oni ne scipovas sufiche
taksi lian komplezemon, kaj eksilentas morne.
"Char vi kovrigas vian domon per nova zinklada
tegmento, vi certe devus havi monon," li
shanghas la temon, rigardante trans la monteton
direkte al la bieno. Taavet necedeme kapneas.
Li hontas, kiam li kun tiu chi
fremdulo vagas en la novala pashtejo kaj korto,
montrante sian moveblan havajhon, dum la drashantoj
rekonsciighis post la jhusa terura vidajho kaj
eklaboris. Ducent kvindek kronoj ne estas ja granda
sumo, sed kion fari, malfelicho ne permesas senti
honton. Dum la lastaj jaroj li efektive havis
malfacilajhojn - pesto ekstermis la terpomojn, okazis
akcidentoj kun brutoj. Entute en Aiaste post la morto
de Mats multaj aferoj malprogresis. Kelkfoje Taavet
opinias, ke li tute ne havas mastran talenton. Jes,
malghoja kaj meditema estas hodiau tiu chi viro, kiu
ordinare estas gaja kaj senzorga, dum li staras inter
lapoj che la chevalrastilo en kortangulo kaj
ekzekuciisto notas ion en sia poshlibro.
En Aiaste en stranga maniero dum
chiu grendrashado okazis io. Tio estas kvazau
tradicio de chi tiu bieno. Chi-foje falis viro en la
mashintromelon, kaj krome okazos aukcio. Kion dirus
la maljuna Aniluik, se li tion ekscius? Certe li
turnus sin en la cherko, tiel ke la piceaj tabuloj
krakas. Taavet ekmemoras la severan rigardon de la
patro, kiam li en ilia infaneco rigardis ilin trans
la manghotablo. Por la filoj li neniam havis mildajn
vortojn, nur piki kaj moki li scipovis. Kaj per
eluzita ligna kulero, per kiu li dum la tuta vivo
manghis fabosupon, frapis la kraniojn, kiam la
infanoj ekprenis kuleron au pantranchajhon ne dirinte
manghopreghon. Tiamaniere, per abstineco kaj
severeco, li esperis eduki el tiuj buboj fortajn
virojn. Sed kie estas nun tiuj progresigontoj de la
estona vivo? Unu estas nefinlerninta fushadvokato,
kiun ruinigis virinoj kaj brando, la dua, eble la
plej prudenta kaj afereca, ripozas en la tero de
Pollando, la tria vagas honteme kvazau kokino,
shanghanta la plumaron, sur la hejma korto kaj
serchas tabulon, per kiu kovri la akvobarelon de la
lokomobilo, por ke la ekzekuciisto povu en libera
aero komenci pecon post peco disvendi lian havajhon.
Chu Mats Aniluik siatempe tamen ne estis tro milda?
Chu li ne estus devinta per sia ligna kulero multe
pli ofte kaj intense frapi la frunton de la sentaugaj
filoj, tiel ke ilia nemulta prudento estus por la
tuta vivo levighinta el la postajho en la kapon,
pensas Taavet en malespero. Estu malbenita tiu marta
vespero, kiam li kun la frato ekloghis tie sub la
tegmento en la kolombejo!
La plato, shirmanta la
mashinrimenon kontrau vento, estas metita sur la
akvobarelon, Pettai sidas malantau la barelo sur la
instrumentkesto kaj estas surmetanta siajn
okulvitrojn. Preta por la aukcio, li observas por
tempopasigo, kiel la malalta suno rozkolorigas la
vesperajn nubojn super la montetoj. Oni haltigas la
mashinon; vilaghanoj malrapide proksimighas, kelkaj
timeme haltas, kelkaj sidas sur malplena veturilo,
kunmetinte la manojn kiel dum preghkunveno. La piedoj
de du-tri virinoj tremas ankorau post la jhusa
akcidento. Bienposedantoj silentas kompateme, tia
aukcio povos subite trafi ankau ilin - neniu povas
esti certa pri kio ajn. Estu Taavet kia ajn, sed li
estas samvilaghano kaj ili volonte pruntedonus al li
monon, se ili havus. La tempo estas malfavora,
ankorau nenio estas ricevita por la greno. Ankau
Taavet mem estas kulpa, li ne tre estas serchinta
krediton, li estas tia fierulo, kies kolo ne
klinighas kaj voch' por pet' ne pretas.
Pettai pro formo foliumas la
paperojn sur sia akvobarelo, li similas iomete
misiiston, kiu predikas kristanan evangelion al tiuj
pro laboro shvitkovritaj mashinnegroj kun malpuraj
vizaghoj. Se la estona shtato posedus en Afriko tiel
grandan kolonion kiel legomghardeno, Pettai estus
vershajne la ghusta viro, kiun oni povus sendi tien
por konverti la paganojn. Pettai konsideras sian
nunan oficon fremda por si. Bedaurinde li estas filo
de malrichaj gepatroj, alie li estus en sia juneco
ekstudinta en Tartu teologion. Li havas talenton por
konsoli, ech la vocho estas milda, devota kaj
monotona, kvankam chi tie tio tute ne gravas. Li
atendas, ghis chiuj kolektighis chirkau la
lokomobilo, frapas tiam, por akcenti sian severecon,
per flamrugha kemia krajono de "Faber" la
tablon. Blondhara knabeto, kun fingro en la busho,
por kamparanido eksterordinare kuragha, staras che
lia tablo kvazau lernanto au asistanto, observas
chion atente kaj senchese alrigardas chiujn kvazau
konscienco. Tio estas la sola filo de Taavet, la
heredonto de Aiaste, se ankau li ne intencos ighi ia
advokato au ingheniero. Li konatighu jam en sia frua
juneco kun la dancoj, kiuj ankorau okazos chirkau la
kompatinda lokomobilo. Oni ne scias, kiajn sensaciojn
preparos la tempo, la nova tago, kiu komencighas plej
ofte mafantau Varsamets, char tie levighas la suno.
Post tio Pettai anoncas la komencon
de la aukcio. El lia busho fluas por la oreloj de
kamparanoj vortoj malbonauguraj, kiel Banko de
Tartuaj Domposedantoj, Tribunalo de la Distriktoj
Tartu-Voru kaj la aukciota movebla havajho. La popolo
auskultas silente kaj atente la vortojn de Pettai;
nur unu flavbekulo, mastrido de Joola, opiniis la
momenton konvena por pinchi Maimu. Li ricevas de la
junulino lautan vangofrapon; chiuj perturbite
rigardas al ili, kaj la junulo bridas sin.
"Vendota estas en la valoro de
ducent kvindek kronoj jena movebla havajho:
unuchevala rastilo... Tie!" La ekzekuciisto
montras per la mano al la stalo trans la korto.
"Kaj shafoj." La popolo rigardas atendante
al Pettai. "La shafoj estas en la pashtejo. Mi
esperas, ke chiu el la cheestantoj shafojn vidis kaj
scias, kiuj bestoj ili estas," li aldonas kaj
sur lia klara sulka vizagho glitas rideto.
Kelkaj drashantoj ridetas por si
mem. Tute placha viro estas tiu chi jugheja oficisto,
ili pensas kaj atendas, kio okazos plue.
Pettai ree frapas la platon per la
fino de la krajono. La bubo forblovas de la tablo la
tien falintajn drashflokojn. Certe li blovas tro
forte, char kune kun brano ekflugas ankau unu
paper-folio de Pettai. En la lasta momento la viro
sukcesas meti sur la nomaron sian malgrasan vejnan
manon. Kolere li rigardas la bubon, sed vidante la
ektimighon de la infano li subite bonkore ridetas.
Vesperighas, estas tempo por komenci.
"Unue estas aukciataj la
shafoj," li anoncas. "La komenca valoro
estas sume cent sepdek kronoj. Kiu proponas pli
multe?"
La drashantoj silentas. Tio estas
bona sumo. Kaj kiu finflne bezonas tiujn vilharajn
shafojn, chiu bieno havas ja sufiche da ili. Eble nur
por savi la mastron de Aiaste estus necese acheti
ilin.
"Cent sepdek unu kronoj,"
diras la barbulo de Sirgaste post pripenso malrapide.
"Cent sepdek unu kronoj la
unuan fojon. Kiu proponas pli multe?" frapas
Pettai.
Chiuj sidas au staras kvazau
shtonaj statuoj. La mastro de Sirgaste kushas sur la
sakshargho kaj pro ekscito retenas la spiradon.
"Cent sepdek unu kronoj la
duan fojon," anoncas la ekzekuciisto per
senpasia vocho.
"Cent sepdek kvin," vokas
subite Paul de Kao laute.
Chies kapoj turnighas al Paul. Li
sidas sur la veturilrando kaj tute ignoras la
gheneralan atenton. Li scias, kion li faras.
Proponantoj plu ne trovighas. Cent
sepdek kvin kronoj por tiuj shafachoj estas bona
prezo.
"Venditaj," frapas Pettai
per la krajono la platon. La barbulo de Sirgaste
ghojas, ke li kiel komencinto de la proponado ne
bezonis pagi la riskon. Li decidas post tio esti pli
singarda, alie oni igos lin acheti por alta prezo dio
scias kiujn achajhojn. Kun grandaj esperoj li restis
en la aukcio, sed nun li seniluziighis. Dum la
vendado de la chevalrastilo li tute silentas,
mordetas pajleron kaj simple rigardas, kio okazas.
Ree proponas nur Paul. La rastilo estas vendata al li
por sepdek kvin kronoj, kaj post tio Pettai finas la
aukcion - la bezonata sumo estas akirita. Martinson
de Sirgaste forjhetas la pajleron kaj descendas de la
.grenveturilo. Li ekmemoras la kverelon kun Paul dum
la cara tempo en la drinkejo de Nuustaku kaj ghojas,
ke por la tuta historio pagis Paul.
Pettai deprenas la okulvitrojn,
metas ilin en eluzitan kartonan ujon, kolektas siajn
paperojn de sur la barelo kaj klake fermas la
portfeljon. Chio pasis glate, la hodiaua procedo bone
sukcesis. La ekzekuciisto estas tute kontenta pri si.
Kvankam la suno ankorau mallevighas
malantau la salikojn de Kao, estas sensence funkciigi
plu la mashinon. Morgau tute egale estos necese
ankorau almenau duonon da tago drashi en Aiaste,
parto de la garboj estas ankorau sur la kampo, en la
drashejo ne trovighis por ili loko.
"Mi redonacas al vi la shafojn
kaj aldonas la chevalrastilon," diras subite
Paul laute, por ke chiuj drashantoj audu.
"Aliokaze vi, kompatinda homo, estos en plena
embaraso!"
Taavet ektremas. Lia laca vizagho
malrapide rughighas. Tial do Paul tiom fervore pli
proponis, por poste ree aranghi por li iun artifikon.
Sed tiel simple la afero ne sukcesos, tion li ne
pensu.
"En Aiaste oni ne vivas el
almozoj," li respondas klare, akcentante chiun
vorton.
La drashantoj kun intereso spektas
ilian refojan disputon. Ni vidu, vidu, kio farighos
el tio! Kvazau batalantaj kokoj, pensas Elmar
Lusiksepp kunvolvante la mashinrimenon.
Taavet iras al la chevalo, kiu
veturigas la sakojn, maljungas ghin, akompanate de
flustrado de la virinoj kaj ridachado de la viroj,
kaj kunprenante la jungarkon direktighas tra la
herbo-kovro al la rusta chevalrastilo, staranta inter
lapoj. Aiaste pro tio ja ankorau ne malrichighos, ke
oni forvendis tiun malnovan laborilon, achetitan de
la patro dum la cara tempo! Taavet havas malantau la
brutejo ankau alian rastilon, novan kaj pli
elegantan! Paul vane ne fanfaronu!
Li jungas la chevalon al la
rastilo, sidighas sur la sidbenko kaj vokas al Paul,
kiu staras che la lokomobilo:
"Venu, sidighu sur la rando,
mi veturigos vin hejmen. Manghi vi ja tute egale ne
kuraghos iri, vi timas, ke mi venenos vin!"
Paul rifuze mansvingas. Tian
turnighon de la afero li ne antauvidis kaj nun ne
scias, kion diri. Taavet levas la rastilstangojn,
elveturas tra la pordego kaj la drashantoj vidas, ke
li malantau la pajlejo turnighas maldekstren, direkte
al Kao.
Kiam li rajde revenas, la
drashantoj sidas jam che la tablo kaj vespermanghas.
Ankau Pettai estas invitata, kompreneble en la
malantauan chambron, kie Roosi pretigis por li, la
mashinisto kaj la mastro apartan.per verde kvadratita
tablotuko kovritan tablon. Taavet alportas el la
shranko botelon da brando kaj glasetojn; certe la
urbano ne rifuzos la drinkajhon. Tiel ili sidas tie
triope, konversacias, kaj Elmar estas zorgoplena pro
la servisto. Nun tiu malfelicha viro certe estas sub
la manoj de kuracistoj kaj ili faras kun li cent
miraklojn, se ne pli multe. Labori li plu ne
kapablos, tio estas certa. Li devos ighi predikisto
au politikisto, al ili manoj ne estas necesaj,
opinias la mashinisto. La aliaj nur suspiras kaj
Taavet vershadas el la granda botelo brandon. Subite
oni igos min pagi al Eedi Eesner dumvivan pension,
ekflugas penso tra lia kapo, sed li diras nenion.
La ekzekuciisto baldau foriras. Lia
lango estas tute mola, sed li tamen firme sidas sur
sia "Husquarna". Valga li hodiau ne plu
atingos, sed li veturos al la proksime loghanta
nevino por tranokti, kvankam li povus tre bone resti
por la nokto ankau en Aiaste.
Elmar restas ankorau por iom da
tempo, li loghas proksime, estas samvilaghano, havas
sufiche da tempo. La mastro volus paroli kun li pri
iu afero, sed li ne scias, de kio komenci. Elmar
malplenigas ankorau unu glaseton da brando, farighas
iom sentimentala kaj ekparolas ree pri Eedi, kies
vivo tiel malbone turnighis. Li bedauras la junulon.
Kompreneble! Vivo de malrichulo, nenion bonan li
povas esperi. Plej terura estas krome tio, ke oni
povos kulpigi pri la akcidento la mashiniston. Sekve
atendu la aperon de la konstablo!
Dum la ebria mashinisto tie che la
tablo tiamaniere lamentas, Taavet perdas la emon
paroli kaj prokrastas tion ghis morgau. Post kiam la
lasta garbo estos malaperinta en la ululanta interno
de la mashino, la lastaj grajnoj falintaj en la
sakon, li iom parolos kun Elmar, ne pli frue. Li
volas havi la plej richan sekalrikolton en la vilagho
kaj Lusiksepp povas per sia kemia krajono iom
kunhelpi, se li nur volas. Sed kial li por alkoholo
ne volu? Taavet tute ne estas avara homo, kiam temas
pri honoro, kvankam li mem kelkfoje estas en
malfacila situacio.
Taavet ekspedas la molighintan
mashiniston hejmen kaj staras en la korto, ghis li
kun sia grincanta biciklo malaperas en la mallumeto.
Morgau matene li ordonos al la pashtisto peli la
venditajn shafojn al la grego de Kao. Neniu rajtu
pensi, ke li povas ridi pri Aniluik kaj konsideri lin
almozulo. Chi tie oni vivas memstare kaj havas ankau
sufiche da fiereco.
Tiel pensas Taavet, irante dum
mallumeta autuna vespero en la chambron, kaj kiu
povas malpermesi al li esti tiu, kiu li estas.