DUA DANCO
Taavet estas nun jam plurajn jarojn
mastro de Aiaste. Li estas en diversaj rilatoj tute
alia viro ol la maljuna Aniluik. Antau Georga tago
pasis ses jaroj, post kiam la maljunulo ekripozis en
la malnova tombejo de Otepaa. En Aiaste ne plu regas
la iama firmeco, seriozeco kaj sobreco, opinias
kelkaj maljunaj bienmastroj, ekzemple Martinson de
Sirgaste, kies pufan barbon oni fotografis ech por
gazeto. La maljuna mastro neniam vizitis estrarojn de
societoj por tie mallabore sidachi, same li ne
kuradis dum urgha labortempo al la societa domo kun
trumpeto sur la dorso. Estas dubinde, chu Mats
Aniluik entute transpashis la sojlon de tiu domo che
la vojkrucigho, kies muroj estis tegitaj per tabuloj.
Jes, li estis mastro, similan al kiu estas malfacile
trovi kaj proksime kaj malproksime, opinias ankorau
nun tiuj, kiuj siatempe sub printempa pluveto
malantau lia cherko tra la pordego eniris en la
tombejon, kun okuloj pro kortusho nebulaj.
Pri Taavet dume ne estas eble diri
ion laudindan, char li ankorau vivas kaj prosperas.
Lau la opinio de la severaj kamparanoj ne multe
gravas ech tio, ke li partoprenis en la milito por
starigi la estonan shtaton. La maljunaj mastroj tute
ne estas tiom entuziasmitaj pri la memstareco, kiom
la junuloj. La ora rublo ilin difektis, la ora rublo
kaj la bonaj viand- kaj grenprezoj en Riga kaj
Peterburgo antau la mondmilito. Libereco signifas por
ili antau chio bonfarton de la bieno, nenion plu.
Pri Taavet la vilaghanoj jam de lia
knabeco havis la impreson, ke li estas strange
facilanima. En li malfiksighis tiu shraubo, kiu
kuntenas la aliajn, tiel oni opinias. Kaj multaj ne
shanghos sian opinion ghis la morto, kvankam neniu
povas aserti nek des malpli je la nomo de dio jhuri,
ke Taavet estas naiva au iel konfuzita en la kapo. Ho
ne, dio gardu, sed tamen estus pli bone, se mastro de
Aiaste estus farighinta alia filo de Mats, Juri. Tiu,
kiu pereis en la mondmilito. Se tiu serioza viro
estus viva reveninta el la milito, la vivo estus en
Aiaste nun tute alia. Kiel mastrino tiam certe estus
venigita iu richa mastridino, ne la filino de Leenu
Soola el la kabano de Kao, kiu havis chirkau la
postajho nenion krom chifona katuna jupo, kiam Taavet
kondukis shin al la altaro. Diablo scias, kion Taavet
trovis en tiu malgrasa tute senhava knabino. Fakte
shi estis ja neniel riprochinda, sed beleco ne
nutras. Apenau Mats estus permesinta al la filo fari
tian facilaniman pashon, se li tiam estus ankorau
vivinta. Per sia senpripensa edzigho Taavet lau la
opinio de la vilaghanoj kronis sian facilanimecon.
Sed en traktado de la dungitoj
Roosi estis multe pli severa kaj postulema ol la
maljuna mastrino, kiu baldau sekvis la edzon.
Efektive, shi strechis la bridojn, tion vidis ankau
la najbaraj mastrinoj, tiuj enviulinoj, kiuj ghis nun
strabe rigardis al shi kiel al parvenuo. La rekono de
la aferecaj karaktertrajtoj de Roosi kompreneble ne
signifis, ke oni estis kontenta pri shi, ho ne! Ke
eksteredzeca infano de Leenu Soola farighis mastrino
de Aiaste, tion neniu forgesis. Roosi estis blanka
korniko, sed tia eksterordinara birdo neniel
enlokighis en la mondimago de la seriozaj kamparanoj.
Krome ili devis ja havi iun, kiun mordadi kaj pri kiu
klachi.
La tempo fluas senhalte, sed chi
tie oni kvazau tute ne rimarkas tion. Vershajne ghi
fluas lau la shoseo al Sangaste, Tartu au Voru. La
loka tempkalkulado komencighis de la achetado de la
bienoj. Kaj nun ili vivas en fermitaj sistemoj inter
arbaroj kaj kampoj, apud marchoj sur montetoj, chie,
kie ili iam estas konstruitaj. Kaj en ili kashighas
iliaj kolero, sekretoj kaj iomete da amo, kiu brilas
kiel orgrajno en modesta argilo, minacante dum la
laboregado tute malaperi el la vido.
Chu ne estis tia la afero ankau kun
la amo de Taavet, se oni tiun iometon, kiun li sentis
por Roosi, entute povas nomi per tia eleganta vorto?
Tiu pashtistino estis edzinigita por esti senpaga
sklavino. Ne por dolche meditadi kaj el la fenestro
de la chambro, apoginte la kapon sur la manoj,
rigardadi la flavrughan sunsubiron. Sed al ili ne
mankis ankau sentoj; chiuokaze ili estas kun zorgo
kaj amo havigintaj al si unu knabon kaj li farighos
la heredanto de la bieno, se chio iros bone. En
Aiaste la virinoj chiam restis en ombro de la viroj,
tondis shafojn, sensheligis fabojn kaj trankvile
finis la ekzistadon. La sama sorto estas destinita
ankau al Roosi, malgrau tio, ke shi fervore legas la
revuon por bienmastrinoj kaj vizitas en la societa
domo kursojn de manlaboro. Shi estas juna beleta
mastrino, sur la pinto de siaj kapabloj kaj eblecoj.
Taavet antau kelkaj jaroj sen longa
klarigo maldungis unu paroleman serviston, junulon el
Kirepi, kaj antaupagis al li salajron por du
semajnoj. La junulo estis komencinta amindumi kun
Roosi, tiel almenau shajnis al Taavet. Kompreneble
inter ili estis okazinta nenio serioza. Por tio Roosi
tro amis sian edzon, kiel shi mem diris. Tamen la
sento, kiun shi havis al Taavet, estis pli ghuste
dankemo, ke mastrido neatendite estis savinta shin el
la stato de servistino, sed finfine tio estas tute
egala. La servisto fajfante pakis sian vestpakajhon,
penante shajnigi, ke maldungo estas por liaspeca viro
terno, ne pli. Roosi donis al li, tiel ke Taavet ne
vidis, grandan tranchajhon da shinko el la provizejo
kaj deziris chion plej bonan. Vershajne shi ne estus
rifuzinta ech adiauan kison al la servisto, se la
junulo mem estus iom pli agema tie en duonlumo en la
provizeja pordo.
Ankau Taavet mem estis kiom eble
eleganta, vivghoja, shercema viro. Kiam li bele sin
vestis, ligis al si kravaton kaj surmetis veluran
chapelon, li estis kvazau la ghentlemano, kiun ili
vidis sur kinematografa ekrano en Tartu. Roosi
kelkiam suspektis, ke eble shia edzo ekhavis
amatinon, kiam li tiel lukse vestite iris en la
societan domon au al iu festo por tie ludi trumpeton.
"Iu ja devas bovbleki por amuzi la
societon", diris Taavet bonhumore. Roosi
suspektis la bonaspektan instruistinon, kiu dum
printempa festo de la lernejanoj dancis kun Taavet
kaj lau opinio de Roosi tro fideme sin apogis al la
brako de shia edzo. Kompreneble Roosi ne riprochis
pro tio la edzon, char nenio estis ja certa. Tiam shi
post la danco nur iom pautis, ghis la edzo per kukoj,
alportitaj el la bufedo, chion rebonigis. Shi ne
kapablis koleri kontrau la edzo, ech se shi volus.
Shi ne povis multon, sed plachi al sia edzo shi
povis, kaj tion shi penadis el la tuta koro.
Sed almenau hodiau Roosi ne bezonus
havi pro tio kordoloron, ke shia edzo flirtas kun
aliaj. Taavet levas de la cementa shtuparo de la
laktostacio varmajn ujojn de senkremigita lakto sur
la veturilon. La buterpakajon li jam pli frue metis
en la fojnon. Li prenas la kondukilojn de la dorso de
la chevalo, jhetas rigardon sur la dormeman urbeton,
kvazau li penus ekmemori ion belan, kio kontrauvole
forgesighas. Poste li saltas sur la veturilon,
sidighas sur la fojnosako kaj ekirigas la chevalon.
Taavet hodiau rapidas - en la bieno estas atendata
sekaldrashmashino, kaj antau tio estus necese kelkion
aranghi. Kiam li alvenas al la societa domo kun la
muroj, kovritaj per tabuloj kaj lau sveda maniero
rughe kolorigitaj, li ekmemoras, ke liaj cigaredoj
finighis. Li direktas la chevalon hezite al la
restoracio de la urbeto. La restoracio estas ankorau
fermita; ghi estas malfermata ordinare tagmeze, sed
Taavet esperas eniri tra la malantaua pordo.
Che la prirodita trabo por alligi
chevalojn li alligas la chevalon al branchostumpo,
kiun la enuantaj chevaloj shajne ne sukcesis
tramordeti. Taavet rimarkas mirigite, ke tie staras
ankau la blanka chevalo de Paul el Kao kun
shindoshargho sur la veturilo. La mastro de Aiaste
pro formo debatas fojnerojn de la jako, pasigas
rigardon ankau al la botoj. Oni devas diri, ke li
estas en sia elemento.
Elmar Lusiksepp, la mashinisto de
la lokomobilo, jus starigis la biciklon al la muro de
la vendejo kaj penas liberigi sian pantalonkrurumon,
kiu krochighis inter la cheno de la biciklo, kiam li
malsuprenveturis de la monteto. "Damnita!"
sakras Elmar. Taavet rigardas tion, li bezonus iom
paroli kun la mashinisto, sed li ne scias, kiel
komenci, kaj prokrastas tion ghis morgau. Des pli, ke
la afero, pri kiu li volas paroli, ne estas urgha.
Al la muro estas per premnajletoj
fiksita iu paperfoiio. Taavet iras interesite pli
proksimen. Dum li legas la anoncon, lia dorso
varmegighas. Nenio ghojiga estas tie, ho ne! Tie oni
sciigas per regula bonorda manskribo, ke hodiau en
Aiaste okazos aukcio. Por la mastro tio ne estas
sensacio - ja antau du semajnoj la jugheja
ekzekuciisto venis kaj arestis liajn havajhojn, sed
tamen tio ghemigas lin. Jes, tiel malbona estas
chi-foje la afero! Kompreneble, la bienon ili ne
vendos, tute ne! La afero tute ne estas tiom acha,
sed la shafaron kaj la agrikulturan inventaron oni
certe tushos. Hontinda afero estas tiu aukcio, nenio
alia! La vilaghanoj povos ree dum kelka tempo rikani
kaj miri. Taavet pense kulpigas la fraton, viron
instruitan, kiu ne scipovis (au ne volis) lin tiufoje
reteni de tio, ke li ighos garantianto. Nun li,
kampulacho, faru, kion ajn li volas! Eble Karl
opiniis, ke la malgranda kambio neniel endangherigos
tian bonordan bienon, kia estas Aiaste.
La mashiniston la zorgoj de Taavet
ne koncernas. Li ne havis okazon por legi la anoncon,
sed ech se li legus, la papero restigus lin relative
indiferenta. Tiun malgrasan, neniel distingighantan
viron, kiu faras ankau seruristajn laborojn, stanas
sitelojn kaj tegas tegmentojn, oni chiam bezonos, ech
se la tuta vilagho estos aukciata. Li migras kun la
drashmashino kaj lokomobilo de bieno al bieno,
drashas la grenon, kiun la naturo donis, kaj chio
alia ne koncernas lin. Li pashas en la spuroj de sia
patro, kiu ankau kushas jam en la tero. Chi-loke ne
estas superflue mencii, ke en la vilagho Tuhakopli
estas okazinta alterno de generacioj. Ghi pasis
trankvile, oni ne frakasis tie fenestrojn nek vershis
sangon. Simple unu generacio finis sian ekzistadon,
polvighis, kaj alia nerimarkite ekanstatauis ghin.
"Kvazau herbo sur herbejo", dirus iu
poeziema oratoro.
Se infanoj, shtatoj kaj planedoj
estas produktoj de hazardo, kial ne povas esti
hazarda ankau la renkontigho de du vilaghanoj en la
urbeto. Ili povus eltrinki botelon da biero, kial ne.
Ech kvaronlitron da brando ili povus kune eltrinki,
kvankam la vetero estas varmega kaj ili havas
malmulte da tempo. Elmar ridetas, li jam eltiris sian
malbonshancan krurumon el inter la cheno. Rigardante
la mastron de Aiaste li ekmemoras la hierauan
vesperon, kiam li finis la drashadon de sekalo en
Kao. La drashintoj jam sidis en la chambro che la
manghotablo, la mashinisto sola kunrulis en la
malplena korto la mashinrimenon. Paul venis de la
domo kaj demandis, chu li jam skribis la
drashkvitancon de la mashinkooperativo. Ne, respondis
Elmar nerapideme, ghuste pri tio li volis paroli kun
la mastro; li timas, ke eble la nombro farighos tro
granda - Kao havis bonan sekalrikolton. La vizagho de
Paul rughis, el lia busho venis brandodoro, certe li
intertempe en la malantaua chambro vershis en sin
bonan bushplenon. Estu Elmar komplezema kaj aldonu al
la rikoltkvanto sur la kvitanco kvindek bushelojn.
Kvindek bushelojn, pensis la mashinisto mirante,
ho-ho, tio estas ja sekalrikolto de iu pli malgranda
bieno. "Chu sume cent dudek," li demandis
kun indiferenta mieno. Paul, kiu dum la tuta vivo
estis relative malforta en aritmetiko, devis nun iom
pripensi. Li strechis dum kelka tempa sian mallertan
cerbon, antau ol li kuraghis diri, ke eble ech tia ne
sufichos; chi-jare multaj havas abundan
sekalrikolton. Elmar aldonu ankorau dudek bushelojn.
La mashinisto finis la kunruladon de la rimeno kaj
akurate metis ghin en la keston. Sume tio estas cent
kvardek busheloj, kaj la mashinado kostos al Paul
kelkajn kronojn pli multe. La mastro de Kao ekkoleris
- tia okazas al li subite - kaj tondris, ke pro la
pago li ne zorgu. Sed por ke li prisilentu la aferon,
li, Paul, krome aldonas du trikvaronlitrajn botelojn.
Chu tia interkonsento kontentigas la mashiniston, li
demandis senpacience. Elmar neniam intencis alighi al
societo de abstinenculoj, kiel lia mortinta patro, li
senvorte eltiris el la brustposho blankan formularon
kaj skribis per kemia krajono sur la inercia rado de
la lokomobilo la kvitancon. "Tiel, nun vi havas
la plej richan sekalrikolton en la tuta vilagho, vi
povas fieri," li diris kaj pro artifiko faris
malgajan mienon. "Nur Taavet Aniluik povas vin
superi en tiu chi landparto - shajnas, ke sur lia
kampo garbostakoj staras tre dense."
Elmar sciis, ke tia parolo al Paul
ne plachas. Kao kaj Aiaste jam delonge konkuris inter
si, ambau bienoj penadis superi unu al alian. Precipe
rimarkebla estis tiu strebado post la mastrigho de
Taavet. Paul enpensighis por iom da tempo kaj poste
tuj alportis el la domo la promesitan rekompencon. La
mashinisto rulis en la manoj la brilajn
brandbotelojn. Jes, chio kostas, ankau honoro kaj
gloro, li pensis ruze ridetante. Kie kashi la
brandon, por ke lia lernanto ghin ne elsnufu kaj kune
kun samspecaj friponetoj ne fortrinku? En la
instrumentkesto ghi en neniu okazo estos bone
kashita, sed eble en la fajrujo, en la cindro.
Tiu renkontigho tamen signifas
nenion. Ili jam multajn fojojn vidis unu la alian,
dank' al dio, kaj vidos ankorau. Ili ne havas
grandajn novajhojn por rakonti unu al la alia, sed
malgrau tio ili por iom da tempo eniras en la
restoracion. La vetero estas ja sufoke varma, ekstere
stari estas maloportune.
Taavet tuj rimarkas Paul'on, kiu
sidas che tablo sub la fenestro antau botelo da
biero. La vizagho de Aniluik ombrighas. Ne, nun li
pli volonte reirus en la korton. Ne plachas plu la
drinkejo, ne. Sed por retirighi estas jam tro
malfrue, des pli, ke Paul ilin ambau rimarkis kaj
invitas al si. La vizagho de la mastro de Kao estas
kompreneble rugha kiel chiam, vershajne jam ekde la
naskigho. Strange, ke li sidas chi tie dum urgha
labortempo. Li tute ne estas ia drinkemulo, sed
kelkfoje li tamen ekdibochas. Tiam li amuzighas dum
pluraj tagoj sen interrompo kaj drinkas pli ol
sufiche. Okazadis ech tio, ke la mastrino jungas la
chevalon kaj veturas al Otepaa, Puka au ech pli
malproksimen por serchi la mastron. Kutime shi trovas
lin en iu bando de drinkuloj, kie ne mankas ankau
facilmoraj virinoj. La vizagho de la barono de Kao
estas tiam apatia kaj shvelinta kaj la chevalo
kompreneble sen manghajho, sen trinkajho ie malantau
fojnejo. Kaj li mem estas stulta kaj masiva kiel
hipopotamo kaj nur ronketas, kiam la edzino lin
kondukas al la sledo au veturilo. Li ne manghas el
fremda vazo nek trinkas el fremda puto, sed che la
botelo li forgesas chiujn principojn.
Paul volas iom paroli kun la
najbaro. Ne pri la ponto de Karevere, kiu, ankorau
tute nova, disfalis, nek pri la monda politiko au
pluvego, kiu onidire sur la herbejo Korva forportis
kelkajn fojnstakojn de hubulo. Pro pontoj en Estonio
ofte okazis malagrablajhoj, kaj al Paul signifas
preskau nenion, chu disfalas unu, du au dudek el ili.
Lia konstanta paroltemo estas forto de viro kaj
potenco de bieno. Tio estas la sola temo, pri kiu li
povas ghis tedo zumi kiel vespo chirkau mielujo. Jaan
Jaago* estas lia idealo kaj tio ne estas bagatelo.
Se tiu atleto krome posedus ankau bonordan bienon,
Paul estus preta kisi lian postajhon, kiel li diris
ie al siaj tablokunuloj. Forto kaj potenco, jes, sed
ne multiplika tabelo, pro kiu li, kompatindulo, iam
en ja komunuma lernejo estis tiom embarasita, ke
shvito nevole ekperlis sur lia frunto, kiam la
instruisto lin demandis. Paul chiam rigardas la kolon
de la viro. Se ghi estas lau lia opinio konforma al
vera viro, nur tiam valoras havi aferojn kun li. Se
ne, li baldau audas de Paul pli ol unu malaproban
rimarkon, kiel la juna mastro de Aiaste, kiu en la
okuloj de Paul estas mizera vantulo, ia blovmuzikanta
arlekeno. Plenaj de artifikoj estas iliaj
interrilatoj, chiuj scias tion. Paul plejparte chiam
farighas la trompita Satano, kiu malsukcesas en chio
kaj fine estas prilaborata ankau de la edzino. Ankau
Taavet ne chiam estas Ants Ruzulo*, ankau li havas sufiche da malsukcesoj. Sed
ili estas tiaj, kiaj ili estas, kaj la vilagho
Tuhakopli devus esti dankema al ili, ke per siaj
ekstravagancajhoj ili almenau iom vigligas la enuan
vilaghan vivon. Bedaurinde ili apenau povas esperi,
ke oni starigos al ili monumenton: nekredeble, ke la
virbovkooperativo, kies membroj ili ambau estas,
malshparos pro ili tiom da mono. Sed tute certe ni
tion ne scias, char la tempo shanghighas rapide kaj
baldau povos evidentighi, ke ghuste ili savis, se ne
la estonan popolon, do almenau la enlandan
virbovbredadon.
Fine chiuj tri sidas che la tablo,
sed ankau chi tie okazas nenio frapanta. Taavet penas
liberighi de sia malbona humoro kaj fikse rigardas la
tablon, ghis la brando efikos. Kiam li jam havas vaporon
en la kapo, li sentas sin sufiche bone.
"Paul estas hodiau tre
malavara," li diras kvazau interalie.
La pendanta maljunulineca mentono
de Paul skuighas pro rido.
"Mi audis, ke en Aiaste
komencighis jam disvendado de la havajho," li
diras. "Ni trinku do chi tiun guteton por honoro
de la almozula sako, kiun oni baldau ligos al via
kolo."
Tio vere estas dirita tro orgojle.
La vizagho de Taavet farighas tre morna, sed la
chikanema parolmaniero de la najbaro jam delonge ne
estas novajho por li. Paul kaj Elmar malplenigas
siajn glasojn. Taavet ne trinkas. Li serchas konvenan
respondon, kiu estus por Paul kvazau pugnobato rekte
en la okulkavon, sed ne trovas.
Paul havas hejme stultan filinon.
Shi promenas en la korto kun nazo malpura, lipo
pendanta kiel tiu de dormetanta chevalo. Taavet povus
je shia konto dolorige sherci, certe tio tuj
seriozigus la mastron de Kao. Sed tamen li ne faras
tion. Tio estus tro kruela vengho ech nun, kiam Paul
forte ofendis lin. Kion signifas iu malgranda aukcio
kompare kun tutviva idioteco, li pensas. Paul
rimarkas lian konfuzighon kaj demandas:
"Chu la najbaro pro tio timas
trinki brandon, ke subite li ebriighos kaj ree
subskribos ie, kie ne estas necese?" Lia vocho
ja ne estas malica, same la vizagho, tamen tiun chi
fojon Taavet ekkoleras. Tiun malbenitan kambian
aferon li do tamen devis moke mencii!
La pasintan jaron, en la fino de la
vintro, Taavet vizitis en Tartu pro afero la
kooperativon de grensemoj. Vespere li iris al la
frato por tranokti. Karl estis tiam ankorau fraulo.
Kie li laboris, tion Taavet ne komprenis. La frato
kvazau hontis diri, ke lia studado en la universitato
fiaskis, kaj ankau la mastro de Aiaste pli detale ne
demandis. Karl aludis, ke ili povus iri en iun lokon,
kie trovighas belaj virinoj, au iel simile. Taavet
volonte konsentis, deziris persone sperti la multe
lauditan noktan vivon de grandurbo. Ili iris en
duetaghan lignan domon en la strato Kastani kaj
grimpis lau shtuparo ien sub la tegmenton. Taavet en
la mallumo frapighis per la kapo kontrau la malalta
tegmenta egho, tiel ke el la okuloj flugis fajreroj,
Diablo, ili loghas sub tegmento kiel kolomboj, li
pensis indignite, premante la manon al la dolore
pulsanta frunto. En la antauchambro, kie odoris je
fritita cepo, Karl frapis kiel homo konanta la lokon
al unu el la pordoj, shajne li jam ankau pli frue
estis estinta chi tie. Sed la sinjorinoj estis
sufiche simpatiaj, kvankam la pli juna, kiu che la
interkonatigho nomis sin Harta, estis longa kaj
maldika kiel pipopurigilo kaj lau la opinio de Taavet
tuberkuloza, sed tio ne gravis. Baldau ili sidis jam
chirkau haste ordigita tablo, che tranchajhoj de
fritita porkajho. De ie estis alportita
trikvaronlitra brandbotelo. Taavet ne plu sentis sin
fremda, en la urbo do vivis samspecaj homoj kiel en
aliaj lokoj. Post kelka tempo Harta sidighis sur lia
genuo, chirkaubrakis familiare lian kolon kaj
senchese chirpadis per sia bela vocho. La mastro de
Aiaste subite ekmemoris okazajhojn, legitajn en la
gazeto pri shtelistejo kaj suspektindaj virinoj,
prirabintaj naivajn kamparanojn. Li shtele tushis la
brustposhon, chu la monujo estas ankorau tie. Jes,
estis; tio trankviligis lin tiagrade, ke li
ekinteresighis, chu fraulino Harta surhavas verajn
silkajn shtrumpojn au ne. Harta diris, ke por la
shtrumpoj estas sufiche da tempo, sinjoro Aniluik ne
estu tiom malpacienca. Intertempe la brandbotelo
malplenighis kaj chiuj estis sufiche ebriaj. Harta
estis plej sobra, kaj shi proponis, ke ili povus iri
en iun konvenan lokon, ekzemple restoracion. Ne estis
ankorau tre malfrue, kaj se ili sur stratangulo
dungos fiakriston, ili rapide alvenos. Chiuj tuj
konsentis. Karl rigardis helpon serchante al la
frato. Taavet, kiu ebriighinte farighis prince
malavara, anoncis per lispa vocho, ke li pagos chiujn
elspezojn de la vespero, oni estu senzorga. En la
restoracio venis al ilia tablo du gajuloj, kiuj
diris, ke ili estas kunlernintoj de Karl. Nun
komencighis vera festeno, estis multe da ekstazo kaj
interfratigho. Tie la mastro de Aiaste subskribis iun
kambion kiel garantianto. Kaj kial li ne faru tion,
kiam la amikoj de Karl, bravaj buboj, provizore
suferis monmankon - Fortuno estis simple iom
mistraktinta ilin. Kiamaniere ili revenis en la
mansardon, tion Taavet ne memoras, kvankam li serioze
estis intencinta iom pli detale esplori la shtrumpojn
de Harta. Matene li vekighis en chambro, kie chio
estis disjhetita, en lito malantau shirmilo, fraulino
Harta kushis apud li, tute nuda, kaj ronkis kiel
lacega fojnveturigisto. La kapo de Taavet terure
doloris, lin nauzis kaj la fraulino neniom interesis
lin, nek kun nek sen shtrumpoj. Li iris serchi
necesejon, sed jam antau ol li trovis ghin en la
fremda domo, lia interno tordighis kaj li vomis tra
la fenestro de la koridoro sur la neghon. La monujo
estis en lia posho, sed malplena.
La mashinisto, silente sidinta che
la tablo, subite ekridegas.
"Kio al vi okazis?"
demandas Paul ordone. Li ne toleras, ke che lia tablo
oni ridas pri io, kies kauzon li ne scias. Lin
ekscitas necerteco.
"Nenio," balbutas Elmar
timigite. Kiu bezonas ridadon de malrichulo? Des pli,
ke por Paul kun ridado estas ligita deprima rememoro,
kiu tremigas liajn shultrojn ankorau nun, post jaroj.
En la deknaua jaro, kiam li estis armea provizisto,
li vidis, kiel estonaj soldatoj mortpafis en Vorumaa
bienlaboriston, char iliaj nervoj ne eltenis lian
ridadon. Kiam ili elkondukis lin el la fojnejo, li
subite ekridegis. Tio estis tiel nenatura kaj terura,
ke frosto trakuris la dorson, kiam la viro en siaj
disshiritaj vestoj kaj kun vizagho, kovrita per
koagulighinta sango, tie en la lumo de la subiranta
suno senbride ridis, kvazau li volus dum unu vespero
ridi por sia tuta penricha vivo. Ili devis mortpafi
lin por trankviligo de siaj nervoj. Tute egale li
estis lau ilia opinio spiono de la rughaj, tio estis
pli ol certa, kvankam turmentante lin en la fojnejo
ili ne eksciis ech lian nomon. Kiam la kugloj
chesigis lian ridadon kaj li kiel senvocha songhombro
falis sur la teron, farighis ankorau pli terure. La
kadavro kushis en la parko de la nobelbieno sub
tilio, chiuj silentis kaj malantau la montetoj ardis
varma kaj klara printempa vesperrugho. La
kompaniestro, studento de teologio, fermis la okulojn
de la mortigito kaj murmuris preghon. La genuoj de
Paul ektremis. Ne, ridado ne plachas al li, kiam la
kauzo ne estas konata. Li rigardas riproche al
Lusiksepp, diras plu nenion, sed chiu homo devas mem
kompreni, kiam io konvenas, kiam ne. Jam lia rigardo
devus ion diri, rigardo de viro, kiu posedas la plej
pompan bienon en la chirkauajho, diablo! Li malrapide
starighas che la tablo.
"Mi devas iri hejmen. Estas
necese kovri la domon per nova tegmento."
"Kiu segis al vi la splitojn?
Chu la maljuna Eesner?" interesite demandas
Elmar, kiu mem al multaj tegmentis la domon.
"Splitojn, vi diras!"
ridas Paul rughvizaghe. "Hubulo au kabanulo
kauru sub sia splita tegmento. Por vera estona mastro
taugas almenau shindotegmento."
Taavet'on tiuj vortoj tushas
dolore. Senvorte li prenas de angulo de la tablo sian
kaskedon kaj la mastro de la restoracio ellasas lin
tra la parada pordo. Malligante la chevalon de la
trabo li ekmemoras, ke la cigaredoj restis
neachetitaj. Li rapide reiras; la posedanto de la
restoracio, ronda bonkora viro, similanta
sukerkonuson, staras meze de la ejo kaj parolas kun
sia edzino. Ni lin ja ne bezonas, sed dum Taavet
serchas en sia posho monon, ni tamen povus mencii, ke
plej multe interesas lin la kroniko de krimoj,
kvankam en lian institucion neniu iam enrompos.
Taavet achetas nur la cigaredojn "Maret",
shovas la paketojn kun zorgoplena mieno en la poshon
kaj tuj foriras - li estas aktiva terkulturisto, ne
senfarulo. Paul kun sia shindoshargho jam iom
malproksimighis. Taavet rekomputas la buterpaketojn,
metitajn en la fojnon, sidighas sur la veturilo kaj
trotigas la chevalon. Tia vivo prezentas nenion
ghojigan, li pensas amare. Grimaca primoko, ne vivo.
Sed povas esti, ke li ech tion ne pensas.
Hejme li veturas kun la laktujoj
rekte sur la kampon. La servisto portas sur la
avenkampo per forkego la restajhojn sur amason che
stako. Li estas Eedi Eesner, la sama klarvizagha filo
de la invalido de Mandjhuria milito, kiu en la unua
autuno de la mondmilito trovis en la arbaro de Aiaste
vulpkavernon. Intertempe li estas farighinta
larghashultra junulo, ech jam militservinta. Tie
laborema li ne estas, sed ankau kauzon por malkontenteco
oni ne havas.
Taavet decide haltigas la chevalon
apud la kampo.
"Sidighu sur la
veturilo!" li abrupte vokas al la servisto,
kvazau hejme estus incendio. Kiam la servisto che la
stako daurigas laboreti, ne komprenante, kio okazis,
la mastro vokas multe pli akre:
"Sidighu, ne hezitu!"
Stranga mastro estas tiu de Aiaste,
pensas Eedi. kaj kun la forkego sur shultro pashas
malrapide al la veturilo. Kaprico post kaprico atakas
lin, kvazau paroksismo de epilepsio. Sed tio ne estas
mia afero, plej grave, ke li akurate pagos al mi la
salajron. Li konsentas je chio, ech se oni ordonus al
li gudri la lunon.
Ili rapide veturas en la korton,
deprenas che la porkejo la ujojn de senkremigita
lakto de la veturilo kaj Taavet jhetas klake la
kontrollibron de la lakto el la brustposho sur
kovrilon de laktujo. Por tiu chi fojo la transporto
de lakto estas finita. La servisto obeeme atendas
pluajn ordonojn. Char oni lin tiel subite forvenigis
de la kampo, chi tie devis esti io tre urgha.
Taavet decidis ekagi.
"Alportu el la shedo
fosilon," li ordonas koncize.
Kiam la servisto revenas kun
fosilo, li ricevas tute unikan ordonon - li iru kaj
komencu malkonstrui la tegmenton. La juna Eesner
estas embarasita.
"Nur printempe oni faris la
novan tegmenton," li fine diras hezitante.
"Ne estas via afero, chu oni
faris au ne faris... Prenu shtupetaron kaj tuj
komencu," ordonas Taavet. "Ne malshparu
tempon. Vespere vi alveturigos el Sannakese la
drashmashinon."
La servisto ne diras ech unu
vorton, lia devo estas silenti. Baldau la shtupetaro
estas starigita kaj la junulo grimpas lau la
knarantaj shtupetoj sur la tegmenton; li haltas sur
la fino de la shtupetaro, eksidas tie kaj varmigas en
sunbrilo la orelojn. Dio rapidemon ja ne kreis!
La mastro alportas el la kuirejo de
sur najlo la tenejan shlosilon. Estas vere strange,
ke li ne renkontas tie Roosi. Li venas rapide en la
korton, irigas la chevalon antau la pordon de la
tenejo, saltas sur la tenejan shtuparon kaj malfermas
per la granda rusta shlosilo la pordon. La seruro
grincas tiel, ke tio estas audebla en la tuta bieno,
jam dum jaroj ghi estas neoleita. Kiu tion faru, se
la mastro intense partoprenas en la societa vivo kaj
la serviston interesas nur tio, kiel plej facile fini
la tagon?
Taavet venas el la tenejo kun sakoj
de lano sub la brako, metas ilin rapide sur la
veturilon, mem peze sidighas sur ili kaj rapidigante
la chevalon elveturas tra la korta pordego. Se Roosi
tion vidus, vi ricevus nun bonan lecionon, pensas la
servisto kun plezuro. Finfine li tamen alvenis al la
egho de la tegmento kaj debatas la unuajn splitojn.
Subite aperas Roosi. Shi alportis
el la arbaro balailvergojn, kio fakte ne estas laboro
de virinoj. Sed la tenejo bezonas ja balaadon, dio
mia! Kompreneble shi terurighas, vidante, ke la
servisto detruas la tegmenton.
"Eedi, kion vi faras?"
shi krias. "Tuj venu malsupren!"
"Ordono de la mastro,"
trankvile respondas la servisto, vishante per
mandorso shviton de la frunto.
Estas sensence paroli plu kun la
servisto. Tiu viro obeas chi tie nur al Taavet, tio
estas jam delonge konata, ne valoras senutile uzi la
bushon! Ambau estas samspecaj obstinuloj. Roosi
neniel sukcesis akordighi kun ili. Sed la
tegmentrompado estas vere terura! Kio farighos
tiamaniere el la bieno? Kaj vespere estis krom tio
alvenonta la drashmashino. Eble Taavet ech iris por
alvenigi la mashinon, la lokomobilon alvenigas
konforme al la kutimo la lastaj drashintoj. La
mastrino ne scias nun, chu plori au ridi, kaj krome
shi havas neniun, kun kiu interkonsilighi. Shercema
shi ne estas, kiel plejmulto de virinoj, kaj ankau
tio ne helpus, kiam la servisto rompas la tegmenton,
tiel, ke la domo tremas. En la vivo de Roosi multo
iris tute alie ol estis planite. Kelkfoje shi vishas
en la kuirejo au en la ghardeno per angulo de la
antautuko la okulojn - jen al kio kondukis shin la
felicha familia vivo! Malgaje la virino staras nun
meze de la korto, tenante en la mano velkintajn
betulbranchojn, kaj pensas, kie Taavet povis
malaperi. La laktujoj estas che la brutejo, la
laktolibro kun siaj chifitaj kartonaj kovriloj
flavighas sur la kovrilo de ujo de senkremigita lakto
kaj tie estas rapide skribite per kemia krajono:
"Aiaste".
Chio iras, kiel dio kondukas, ne
alimaniere. Se la mashino nun alvenos, estos multe da
baraktado. Roosi ne toleras la neagemon, neglektemon
kaj malzorgemon de sia edzo. Krome li estas che tio
chiam prava, prava kaj senzorga. "Ho, ni
sukcesos," estas lia plej shatata dirajho. Kun
amara sento iras Roosi tra la korto al la domo. Eedi
almenau chesu freneze rompi la tegmenton!
Sed la servisto tute ne atentas la
lamentadon de la mastrino. La juna Eesner estas el
tute alia materialo ol la knabo de Kirepi, por kiu la
mastrino estis io simila al surtera diino. Certe Eedi
estas entute malpli sentema, ankau lia vizagho estas
pli vulgara kaj kruda. Oni estis ebria, kiam oni faris
tiun achulon, diris Paul de Kao printempe dum komuna
elveturigado de sterko, kiam la servisto de Aiaste
che petolado shmiris per sterkakvo la subjupon de la
servistino de Sannakese. La brutojn li efektive
traktas senkompate kaj kruele, tion Roosi ankau mem
rimarkis. Kaj nun li kvazau mashino disrompas la
novan tegmenton de la malnova loghdomo de Aiaste,
tiel ke splitoj disflugadas. Roosi vershas al la
porkoj nutrajon en la trogon, mastrumas en la kuirejo
kaj la bruo, audata de la tegmento, maltrankviligas
shin.
Aldone al chio baldau ekpluvas. Nun
la servisto ech nepetite grimpas malsupren de la
tegmento, por li estas tute egale, kio chi tie okazos
- li ne volas lesivighi por la malalta salajro. Ruze
ridetante li iras en la kuirejon kaj sidighas sur
lignobloko antau la kuirforno, tie la pluvo lin dume
ne atingas. La mastrino diras al li nenion.
Kiam Taavet kun du fremdaj viroj
kaj amaso da lado en la malantaua parto de la
veturilo enveturas en la korton, tie estas videbla
neniu. Parto de la tegmento estas malkonstruita,
nudaj chevronoj blankas malghoje en la pluvo kvazau
ripoj de ligna chevalo. Taavet irigas la chevalon
rekte al la fenestro de la chambro, sub la hufoj de
la chevalo kraketas la malfiksitaj splitoj. La viroj
degrimpas de la veturilo, iliaj jakoj estas malsekaj,
la piedoj de la pli agha viro dum la sidado
sensentighis. Ghemante li saltetas sur unu piedo
kvazau cikonio sur la kamomiloj kaj frotas la
tibikarnon. La pli juna, knabego kun ronda vizagho
kaj dika rusa nazo, senchese ridas, li estas jam
sufiche ebria. Taavet trovis ambau senfarulojn en la
drinkejo che la bazaro de Otepaa kaj dungis ilin por
malalta pago; la pli agha diris, ke li scipovas
ladistan laboron.
La servisto laute spirante helpas
al la mastrino en la malantaua chambro deshovi la
meblojn for de la tragutanta pluvakvo. Multe da
mebloj tie ja ne estas, nur spegulo, kelkaj bildoj en
brunaj kadroj, du-tri seghoj kaj ech io simila al
divano. La mastrino kaj la servisto ghuste penas
delokigi la komodon, kiam Taavet akompanate de la
laboristoj aperas en la pordo. Chiuj tri kvazau el
unu busho deziras forton al la laborantoj kaj la
servisto afable respondas al ili "forto estas
necesa". Roosi tute ne atentas la alvenintojn,
shi provizore perdis la parolkapablon kaj Taavet
scias, kio lin poste atendas. "Nun, viroj,
rapide tegi la tegmenton," li ordonas.
"Dum tia pluvo vera mastro ech
hundon ne elpelas," miras la pli juna viro,
komencanta fidrinkulo, elrigardante tra la fenestro.
La ghardeno shajnas hela pro la pluvo, la abelujoj
nigras. La prunarbo, plantita de Juri, estas senpere
che la fenestro kaj havas ech kelkajn fruktojn.
"Dum tia pluvo, jes,"
diras Taavet abrupte. "Ne timu, mi ja ne
elveturigis vin por palpachi knabinojn."
"Kompreneble," konfirmas
la pli agha viro kun preteco. Li ie audis tian libran
esprimon kaj senprokraste prenis ghin en sian
vortprovizon. La komodo krake delokighas, ghiaj
putraj piedoj malfiksighas. Roosi penas per la piedo
shovi la defalintan bloketon, sed ne sukcesas. Kolere
shi rigardas al la viroj, starantaj en la pordo.
"Kial vi staras tie kiel
statuoj de Budho. Venu kaj helpu, vi ja vidas, ke la
piedo de la komodo defalis," shi diras riproche.
"Tute vere, mastrineto,"
konfirmas la pli agha viro kaj kaptoprenas la
komodon.
Kiam la komodo estas en seka loko,
Taavet diras:
"Servisto, subtenu do la
virojn, helpu depreni la ladon de la veturilo kaj iru
venigi la mashinon. Nun la greno de la hubulo devus
esti jam drashita."
"Kiel ili en tia pluvo
sukcesis drashi?" opinias la servisto.
"Kiam ni preterveturis, ili
estis finantaj la lastan sharghon. Eble ili finis
antau ol ekpluvis, mi opinias."
Eedi glatigas per la manplato siajn
blondajn harojn, premas la kaskedon sur la kapon kaj
eliras post la viroj sur la korton en la pluvon.
"Kion vi pensis, kiam vi
malkonstruigis la tegmenton?" lamentas Roosi kun
larmoj en la okuloj, kiam ili restis solaj.
"Mi faros la plej bonan
tegmenton en la vilagho," diras Taavet memfide.
"Ne fanfaronu, kiam mankas
forto... Vidu, kio farighis el tio," montras
Roosi al la akvo, gutanta de la plafono. "Chio
putros, kaj fine ankau la plafono disfalos."
"Nu, tiel malbona la afero
ankorau ne estas," trankviligas Taavet la
edzinon.
"Vere estas," ploras la
edzino.
La mastro, tiu facilanimulo,
chirkaubrakas la edzinon, donas al shi kison kaj
glatumas shiajn molajn harojn. Kun tia tenereco li
jam delonge tion ne faris. Shajnas, ke por tiu chi
fojo la krizo en Aiaste estas likvidota.
"Chiam vi faras chiaspecajn
strangajhojn," ridetas la edzino tra larmoj.
"Ploru au ridu, neniam oni povas antauvidi, kion
vi ree faris."
"Vere, ne povas,"
konfesas Taavet sincere kaj sopirghemas kun hipokrita
malghojo: "Kion fari, se mi neniel sukcesas
ekhavi prudenton de plenagha viro."
Roosi elprenas el angulo malantau
la komodo la malsekan trumpeton.
"Jen, prenu vian trumpeton,
metu ghin en iun pli sekan lokon," shi diras nun
jam gaje ridetante. Shi ne povas longe koleri pri la
edzo; tian shi havas jam koron.
Taavet levas la instrumenton al la
busho. Kompreneble li ne estas ia virtuozo, sed
kelkion li tamen scipovas ludi, chiuokaze
"Patrolandon", la nacian himnon kaj ankau
funebrajn melodiojn. Ankau hodiau la malantaua
chambro de Aiaste devas audi la sonojn de la trumpeto
de la mastro. Ne gravas, ke duono de la tegmento
estas disrompita, torente pluvas kaj estas okazontaj
ankorau diversaj malagrablajhoj. Chi tie mughas
kvazau loka trumpeto de Jerihho, la tridekdujara
bienmastro proklamas finon al la zorgoj. Iom post iom
malaperas sur la suda firmamento la nuboj,
malproksime super la arbaro jam bluas pura aero.
Radio de la pala autuna suno penetras en la
malantauan chambron kaj rebrilas sur la latuna
surfaco de la muzikilo, al kiu la maljuna Mats
Aniluik malaprobe strabis ghis sia morto. Taavet
diras, grimacante kiel bubo:
"Muzikado helpas chiam... Chu
vi volas, ke mi ludu al vi belan melodion, mia kara
rozburghono?"
La mastrino nevole ridetas. Kiel
tia la edzo al shi chiam plachis, parolu la
vilaghanoj kion ajn. Dum tiuj malmultaj minutoj,
kiujn shi staras apud la malsekighinta de tineoj
borita komodo kaj auskultas la muzikadon de la edzo,
shi estas felicha. Ankau shi mem partoprenas en la
kanthhoro de la societa domo; lau la opinio de la
hhorestro, instruisto, shi havas neordinare altan
aldon. Kaj ankau placha shi estas en sia blua robo,
tion shi rimarkas lau la rigardoj de la viroj. Roosi
estas perlo de nia societa domo, diras la
arbargardisto, kiu vidis en sia vivo pli bonajn
tagojn kaj manghis ech ostrojn. Kiam ni liberighos
ankau de la kambia shuldo, tiam ni povos vivi, pensas
Roosi kaj iras en la kuirejon - la mastrumado shin
atendas.
Taavet trumpetas ankorau iom kaj
metas poste la instrumenton malantau la divanon apud
la varmomuron. Lin interesas, chu la nuptobildo de la
gepatroj restis seka. Dank' al dio, tiu loko ne
tralasis pluvon, sur la plafono super tiu loko estis
la kesto kun malnovaj vestoj. La gepatroj havas sur
la bildo konvulsie rigidajn vizaghojn, ill surhavas
maskojn de volforta pieco. Kvazau ili estus duone
profetoj, ne kamparanoj, antau nelonge liberighintaj
de barona servuto. Tiu bildo chiam malgajigas
Taavet'on, lia muzikemo malaperas. En iliaj okuloj
chio estas vanta kaj stulta, chio tute vana. La patro
kompreneble sidas, li estis korpulenta, altkreska
viro, alie li vershajne ne lokighus sur la bildo; la
patrino staras apud li, havante en la mano psalmaron
kun dikaj kovriloj. Ghi kvazau ech ne estas
nuptobildo, ghi estas farita iam post la geedzigho en
Tartu. Jes, riprochantaj ili estas sur la bildo, tiuj
postmortaj ombroj, kiuj unuanime kaj fidele ripozas
unu apud la alia en la tombejo, kvazau ili volus
ankau en la eterneco kunesti kiel dum sia vivo che la
manghotablo, kun terpomoj kaj lardosauco antau si.
Dume la servisto kun la chevaloj
atingis Sannakese.
Ankau Paul de Kao, la fanfaronulo,
estas jam alveninta kun siaj chevaloj. Nome Aiaste
kaj Kao jam delonge chiam kune veturigis la mashinon.
La interkonsenton dum iu bela malfrusomera tago la
maljunaj mastroj faris sur kamplimo kaj ankau la
junaj ne kuraghas nuligi ghin, kiom ajn ili de tempo
al tempo kverelas. Chiun autunon estas multe da
klopodoj, chiam shvitigas, ghis la tuta
drashgarnituro en ghia plena konsisto estas
alvenigita. La vojoj estas argilkotaj kaj malsekaj,
sufiche granda estas ankau la risko, ke la mashino
povas renversighi sur tiuj chi montetoj.
Do tiel, la mashino ree ekmovighas,
kaj prefere oni ne restu sur la vojo antau ghi. Kiel
granda memfida monstro ghi rulighas lau la vojo,
tirate de ses chevaloj. La viroj dubis, chu kvar
chevaloj kapablos tiri ghin sur la monteton de
Aiaste. Nenio estas pli terura ol ekhalto de la
mashino sur montodeklivo, kiam neniu scias, kion
fari. Shtonon au bastonon sub radon de la mashino,
jen la sola rimedo. Tiajhoj okazas ja ne ofte, char
la sagacaj bienuloj antauvidis chiujn dangherojn; ili
antauvidas chion, la tutan vivon. Nur militoj,
incendioj, reghimshanghoj kaj ilin akompanantaj faloj
de monkurzo elpushas ilin el la kutimaj reloj. Tiam
ili estas senhelpaj kaj mallertaj kiel infanoj kaj
nur tiam evidentighas, ke ilia tuta vivsagho kaj
antauvidado estas nura vivinstinkto kaj rutino. Ili
vivas plene por siaj chevaloj, risortveturiloj kaj
lim-disputoj, pasio de posedo estas la sola, kio ilin
instigadas. Ne estas necese plibeligi ilin, char
plibeligitaj homoj nek volas nek kapablas treni la
pezan drashmashinon, la karan monstron, sen kiu ilia
vivo ne estas imagebla kaj ili mem ighus nuloj. Kaj
la grenmolohho postulas oferojn, de proksime kaj
malproksime oni senchese audas, ke iu enmashiniganto
de greno falis en la hurlantan tromelon kaj la
mashino elkrachis kune kun pajlajho pantalontubojn au
jakmanikojn de la malfelichuloj. Ghi nenion konservas
en si kiel la maro, sed egale furioze dismuelas
chion. En tiu rilato ghi havas diversajn
koincidpunktojn kun totala socio kaj tio povus liveri
materialon por pensado al viglanimuloj, se tiaj en
tiu chi angulo nur trovighus. Oni ne povas diri, ke
en tiu chi monteta regiono chio koncerne la
penslaboron estas en ordo. Ili pensas pri vestoj,
nutrajho, generado kaj ankau pri diversaj aliaj
aferoj. Sed kiam la perturboj de la tempo postulas de
ili iom da cerbumado kaj gravajn decidojn, ili shovas
tiajn komplikajn aferojn prefere sur fremdajn
shultrojn. Sed la drashniashino movighas ankau tiam,
ghi movighas chiam, kaj kiu ghin forgesas, tiu baldau
estos en embaraso. Sela.*
* Jaan Jaago
(1887-1949) - estona luktisto, plurfoja championo de
Europo kaj de la mondo en klasika luktado. - Trad.
* Satano kaj Ants Ruzulo - popularaj personoj en
estonaj popolaj rak-ontoj; Satano estas malsagha kaj
naiva bienposedanto, chiam superruzata kaj trompata
de lia ruza servisto Ants. Tiun motivon A. H.
Tammsaare uzis. en sia romano "La nova Satano de
Ursangulo" (1939). - Trad.
* Sela (hebree) - signo de pauzo en psalmo au
muzikajho. - Trad.