5.14. ÔÐÀÃÌÅÍÒÛ
ÏÎËÈÒÈ×ÅÑÊÎÉ,
ÍÀÓ×ÍÎ-ÏÎÏÓËßÐÍÎÉ È
ÕÓÄÎÆÅÑÒÂÅÍÍÎÉ ËÈÒÅÐÀÒÓÐÛ
ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ
 ýòîì ïàðàãðàôå - â
êà÷åñòâå äîïîëíåíèÿ ê î÷åðêó
îá ýñïåðàíòñêîé ëèòåðàòóðå -
ïðåäñòàâëåíû ôðàãìåíòû
îðèãèíàëüíîé è ïåðåâîäíîé
ëèòåðàòóðû íà ýñïåðàíòî áåç
ïåðåâîäà íà ðóññêèé ÿçûê.
×èòàòåëü ìîæåò
âîñïîëüçîâàòüñÿ
«Ýñïåðàíòî-ðóññêèì
ñëîâàðåì» Å. À. Áîêàðåâà,
âòîðîå èçäàíèå êîòîðîãî
âûøëî â ñâåò â 1982 ã.
Ê. MARX, F. ENGELS
EL "LA KOMUNISTA MANIFESTO"
La historio de chiu gisnuna socio estas la
historio de klasbataloj.
Liberulo kaj sklavo, patricio kaj plebano, barono
kaj servutulo, korporacia majstro kaj helpanto,
unuvorte - subpremanto kaj subpremato staris en
konstanta antagonismo al si reciproke, kondukis
seninterrompan jen kashitan, jen malkashan batalon,
batalon, kiu finighis chiufoje per revolucia
transformo de l' tuta socio ail per la komuna pereo
de la batalantaj klasoj.
En la pli fruaj epokoj de l' historio ni trovas
kompletan dismembrighon de la socio en diversajn
statojn, diversspecan gradighon de la sociaj
pozicioj. En la antikva Romo ni havas patriciojn,
kavalirojn, plebanojn, sklavojn; en la mezepoko -
feudalajn sinjorojn, vasalojn, korporaciajn
majstrojn, helpantojn, servutulojn kaj ankorau al tio
en preskau chiu el tiuj chi klasoj denove specialajn
gradigojn.
La moderna burgha socio, elirinta el la pereo de
l' socio feudala, ne forigis la klasajn
antagonismojn. Ghi metis nur novajn klasojn, novajn
kondichojn de l' subpremo, novajn formojn de l'
batalo sur la lokon de la malnovaj.
Nia epoko, la epoko de la burgharo, distingighas
tamen per tio, ke ghi la klasajn antagonismojn
simpligis. La tuta socio disfendighas pli kaj pli en
du grandajn malamikajn tendarojn, en du grandajn
reciproke rekte kontraue starantajn klasojn: burgharo
kaj proletaro.
(Informilo de CK SEU, 1928, N 1/2,
p. 63)
V. I. LENIN
EL "SHTATO KAJ REVOLUCIO"
Shtato povas malaperi nur kiam la socio
efektivigos regulon: chiu lau la kapabloj, al chiu
lau la bezonoj, t. e. kiam homoj tiel kutimighos al
plenumo de la bazaj reguloj de komunumo kaj kiam ilia
laboro estos tiom produktiva, ke ili libervole
laboros lau la kapabloj. «La malgranda horizonto de
burgha rajto», deviganta kalkuli kun la senkompato
de Shejlok, chu oni ne laboris duonhoron pli ol alia,
chu ne ricevis pli malmulte da pago ol alia - tiu chi
mallargha horizonto estos tiam trapasita. La
distribuo de la produktajhoj ne postulos tiam, ke la
socio normigu la kvanton de ricevotaj de chiu
produktajhoj; chiu libere prenos «lau la bezonoj».
Tradukis K. Velkov
W. HUBE
EL "JAN AMOS KOMENSKY -PIONIRO DE
INTERNACIA LINGVO"
Inter la sciencularo de la 17-a jarcento unu viro
elstaras, ano de la malgranda chehha nacio, Jan Amos
Komensky, en la latinigita formo nomita Comenius, la
granda instruisto de nacioj, glora pedagogo kaj
filozofo, kiu profetis la tempon, kiam la homaro
profitos de universala helpa lingvo...
Jan Amos Komensky naskighis ... en jaro 1592 en
Uhersky Brod - Moravio. La nomo «Komensky» havas
jenan originon: la patro de J. A. Komensky, Martin
Komensky, translokiginta el Komna al Uhersky Brod,
kie Jan naskighis, estis nomata Komensky, char la loghantoj
nomis novan najbaron lau la loko de la deveno.
Ankorau estante tre junagha knabo, li perdis siajn
gepatrojn kaj grandighis en nescienco, char liaj
kuratoroj ne alte taksis sciencajn studojn. Hazarde
en 1608 li alvenis al la studo de latina lingvo kaj
akcelis nun, antaupushata de ega sciavido, sian
pliklerighon. Fininte siajn latinajn studojn en
Pferov, li iris al Herborn kaj studante en la tiea
universitato, en li maturighis la ideo pri bohema
vortaro kaj pri ghenerala priskribo de la mondo...
La sorto jhetis lin jen tien, jen tien... Li estis
la sola viro de la jarcento, kiu tiel klare ekkonis
la malperfektajhon en la antaua kaj samternpa eduk-
kaj instrusistemo, montris en sia chefverko
«Didaktiko», tio estas «arto de la arta
instruado», al la tuta homaro, kiamaniere eduki la
junularon al la noblaj moroj... kaj instrui al ghi
utilajn sciojn...
Sed nia intereso estu direktata je la laboroj de
Komensky koncerne artefaritan lingvon universalan...
La penadoj de Comenius celis al plibonigo de la
mondo... El chi tiu fonto venis ankau lià penado pri
artefarita lingvo universala, per kiu oni devus
kulturadi la pansofion kaj disvastigadi lumon de sagho
kaj civilizacio universala inter chiuj nacioj, ech
plej malcivilizitaj, kaj tiel prepari kaj ebligi la
repacigon kaj unuighon de homaro, la reformon de la
mondo... De 1641 li jam meditas... pri nova ilo de la
interkomprenigho, konstatante, ke «certe estas pli
facile, ke chiuj lernu unu aferon, ol unu homo chion»
[106, p. 6-8].
A. FERNANDEZ
EL "SENGHENAJ DIALOGOJ"
La evoluo de nia shtorme agitata epoko baldau ne
plu permesos, ke mezkultura homo estu nescia pri la chefaj
fortoj kaj impulsoj, kiuj profunde regas en la nature
Fundamentaj prisciencaj demandoj ja tiel forte povas
influi nian pensmanieron (sekve, nian konduton), ke
ni ne rajtas ilin ignori - ili estas tro gravaj por
resti izolitaj de ghenerala publiko.
Bedaurinde, por la ghenerala publiko chio
sciencoza ofte elvokas senton de malshato kaj enuo...
Tiun antipation de la publiko klopodas venki la
sciencpopulariga literaturo. «Senghenaj dialogoj»
estas plua provo en tiun direkton. Per fresha lingvajho
ghi invitas la leganton gustumi la plej interesajn
aspektojn de pluraj atingoj el fiziko, biologio...
Gravito estas cheftemo de la unua dialogo.
UNUA DIALOGO
«...Terano estas respektinda scienculo... Regule
lin vizitas liaj genevoj, Pensuto kaj Dubinja... Jen
kion ili hodiau ekscias pri...
LA MISTERA GRAVITO
Terano. Envenu, envenu! Mi vidas lau viaj brunozaj
vizaghoj, ke vi ghuis sunplenajn feriojn! Mi ech
suspektas, ke vi estis en montara regiono...
Dubinja. Prave, Ochjo! Vi sendube konjektas tion
el la eleganta irmaniero de mia frachjo, chu?
Terano. Ha...?!
Pensuto. Afabla fratineta aludo al falo, kiun mi
faris de sur krutajho... Postrestis kontuzita piedo,
same kiel pli da respekto por la tera gravito!
Terano. Nu, Pensuto, konsolighu: vi ja skue
interkonatighis kun unu el la plej misteraj kaj
senindulgaj naturfortoj. La gravito superregas nian
vivon ekde nia naskigho. Ekde pratempoj la homo
sentas sin gluita al la tera surfaco, kiel musho al
siropo. Chu mirige, ke li chiam jhaluze okulumas al chielo,
birdoj kaj nuboj?... Jen kial en mitoj kaj legendoj
tiel abundas rakontoj pri komun-homa revo: eskapi la
gravitan tiranecon!
Dubinja. Poezia balzamo por dolora piedo...
Terano. La nuntempo, malpli poeziema sed des pli
praktika, abrupte shanceligis tiun tiranecon - ni ja
sukcesis venki la teran graviton kaj modeste, kvankam
decide, eniri la Kosmon». [100, p. 13, 14].
STOJAN DJOUDJEFF
LA GENEZO DE LA POPOLKANTOJ
Popolkantoj estas produktoj de arto sinkretisma:
che ili ðîåzio, muziko kaj danco kunestas sur
komuna bazo - la ritmo. En la folkloro ne ekzistas
versajhoj (poemoj) sen melodio, poezio sen muziko. Chiuj
versajhoj estas kantataj, ofte ankau dancataj. La
recitative plenumataj tekstoj estas ankati speco de
kantoj. En ili la muziko de la melodio kaj muziko de
la parolo estas ghemelaj. Pli prave, la muziko de la
melodio kreskas, shprucas spontane el la naturaj
sonoj de la paroloj.
Oni povas konsideri la muzikon kiel specon de tria
signalsistemo, konstruita sur la fundamento de la dua
signalsistemo (la lingvo) kaj konsistanta el signaloj
de la parolaj signaloj, ligitaj al la t. n. kondichitaj
refleksoj.
En tiu chi rilato la belga komponisto Andre
Modeste Gretry tushis la kernon de la problemo,
difinante la karakteron de la tonarto: «La musique
ne copie point les objets, mais la parole qui les
decrit» - aserto, kiun ni povas traduki pli-malpli
libere: «La muziko ne pentras («kopias») la
objektojn mem (kiel la lingvo, la vorto ilin pentras,
rim. de la tradukinto), sed la parolojn, kiuj ilin
priskribas».
Efektive, la muziko estas speco de lingvo -
«lingvo de la korî» - kiu havas sian gramatikon
kaj sintakson, sian morfologion, etimologion,
semantikon kaj stilistikon. Kiom ajn malsimila al la
ordinara lingvo, tiu chi «triasignala lingvo» estas
intime ligita al la duasignala kaj en multaj rilatoj
dependas de ghi [138, p. 95].
Stojan Djoudjeff (Ghughev) - d-ro
de filozofio el la Universitato de Parizo, chefo de
la katedro kaj ordinara profesoro pri muzikteorio che
la Shtata Akademio de Muziko en Sofio.
L. L. ZAMENHOF
LA ESPERO
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ghi al loko.
Ne al gravo sangon soifanta
ghi la homan tiras familion;
al la mond' eterne militanta
ghi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
kolektighas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj,
sed dissaltos la obstinaj baroj
per la sankta amo disbatitaj.
Sur neutrala lingva fundamento
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro ðàñà ne lacighos,
ghis la bela songo de l' homaro
por eterna ben' efektivighos.
L. L. ZAMENHOF
LA VOJO
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraghe ni iras.
Simile al stelo en nokta chielo,
al ni la direkton ghi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
char klara kaj rekta kaj tre difinita
ghi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante
ni iru la vojon celitan!
Ech guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
jen estas la signoj, per kies potenco
ni pasho post pasho, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam lacighas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdighas, mil semoj perdighas,
ni semas kaj semas konstante.
«Ho, chesu!» mokante la homoj admonas,
«Ne chesu, ne chesu!» en kor' al ni sonas:
«Obstine antauen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos».
Se longa sekeco au ventoj subitaj
velkantajn foliojn deshiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freshan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ghin jam ne timigas la vento, nek staro,
obstine ghi pasas, provita, hardita,
al ñål' unu fojon signita!
Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante
ni iru la vojon celitan!
Ech guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
jen estas la signoj, per kies potenco
ni pasho post pasho, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
L. ZAMENHOF
PLUVO
Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
Senchese, senfine, senhalte,
El chiel' al la ter', el chiel' al la ter'
Are gutoj frapighas resalte.
Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo
Murmurado penetras mistera,
Mi revante auskultas, mi volus kompreni,
Kion diras la vocho aera.
Kvazau ia sopir' en la vocho kashighas
Kaj audighas en ghi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malghoja kaj ghoja,
En mi batas konfuze la korî.
Chu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
Rememore en mi revivighis,
Au mi revas pri l' sun', kiu baldau aperos,
Kvankam ghi en la nuboj kashighis?
Mi ne volas esplori la senton misteran,
Mi nur revas, mi ghuas, mi spiras;
Ion freshan mi sentas, la fresho min logas,
Al la fresho la koro min tiras.
KALMAN KALOCSAY
EL"EN AMARA HORO"
Nenio estas vi, nenio,
se, pri la senco sen konscio,
vi hurlas pri la «nova sento»!
Mi volus scii vin fermento,
potenca povo, fort' magia:
dormema «rondo familia». ...
Ke rifughante de la devoj,
nur gapas vi kun strabaj revoj
kaj alpreninte dignan pozon
kelkfoje jhetas vi almozon
sur la altaron de l' Afero:
chu tio estas do ofero?
...Oferoj nutras la aspirojn,
postulas chiu venk' - martirojn!
Ne kovru pale vian vangon,
neniu volas vian sangon,
sed donon, faron kaj fervoron
kaj koron, sed la tutan koron!
JULIO BAGHY
ESTAS MI ESPERANTISTO
Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.
Kusas ie sub tegmento
«Netushebla Fundamento».
Tushu ghin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.
Polkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido:
«Bonan tagon! Ghis revido!»
Ghi sufichas por ekzisto;
estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas,
mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.
Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.
Flugas per facila vento
el la busho Nova Sento.
Ghi sufichas por sofisto;
estas mi esperantisto.
Post la mort' che tombo mia
staros «rondo familia»,
nekrologos jhurnalisto;
estis mi esperantisto.
EUGENO MIHALSKIJ
JAM SUPERFLUAS VORTOJ
Jam superfluas vortoj, - transiru ni al agoj,
posedu kuraghecon, obstinon, paciencon.
Sufichas jam revado kaj belaj dolchimagoj -
ni devas esti bravaj kaj havi volpotencon.
Ni forghu novan vivon sur firma nov-amboso
kaj shprucu ni fajregojn en la aer' mucida -
char vera viv' naskighi nur povas el hhaoso,
alie ni pereos pro nia stat' rigida...
Miljaroj jam forpasis en ðàñà evoluo -
kaj kion do ni havas en fina rezultato? -
Malchasto ghenerala, fiagoj, sangofluo,
kaj nia tuta vivo nur estas kazemato!
«Shtupar' de Evoluo» - ne estas nia savo,
char ghian lastan shtupon chu iam oni venas?!
Dum pac-evoluante ni restas nuraj sklavoj,
la Vivo, sucha Monstro, triumfas kaj katenas.
Ni devas nin pretigi al la operacio
kaj per sentrema mano distranchi la absceson
por tutforigi puson el korpo de l' socio
kaj de malsan' terura chesigi la progreson.
Ni rekomencu vivon sur shtonoj de ruino.
Ni templojn rekonstruos neniam pro tialo,
ke ili nur limigas flugcelon al Senfino,
kreante rigidajhojn el alta idealo.
Sufichas prostituo de vol', kuragha penso; -
ni devas plene ghui spiritan liberecon;
per penoj de klarvida kaj sanpotenca menso
ni kreos fine Amon kaj Veron kaj Belecon!
NIKOLAO HOHLOV
1905 (MOSKVO)
Mi memoras: fenestroj flamantaj
sub la suno subira sangadis,
kaj la stratoj, ebriaj pro kantoj,
al la rugha liber' serenadis.
Iu forta la brakojn muskolajn
disetendis por fojo unua
kaj eljhetis malnovajn idolojn
el la templo per bato forskua,,,
Flirtis gaje skarlataj rubandoj,
oron semis la suno vespera,
kaj respondis al chies demandoj
juna vocho: libero, libero!...
Sed ekkrakis la pafoj - de kie? -
Ekbruegis eksplodoj tertremaj,
kaj kun fajfoj de l' kugloj, orgie,
chien flugis malbenoj kaj ghemoj.
Frenezighe la homoj sin jhetis
post la nichon, al strataj anguloj,
pushis en la tumulto, faletis
kun teruro en larghaj okuloj.
NIKOLAO HOHLOV
VINTRA FABELO
Sur la sledo, svelta sledo, post amuza
kabaredo,
kun tintila sonorad'
ni veturas - aventuras, la chevaloj fluge kuras
sub la stela miriad'.
En sereno de l' ebeno malaperas la fadeno
de la glata vintra voj' ..
Mia Nita - am' subita, de la frost' ebriigita
alpremighas en la ghoj'...
En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo
de la sentoj en la kor'.
Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide
kun favoro de Amor'!
Hej, chevaloj, hufaj shtaloj, kiel rido de
cimbaloj
por dancanta ciganin',
uraganu, akompanu, dolche tiklu, ghutiranu
per freneza takto nin!
Brila negho - vintra regho - chion tenas en
siegho,
gaje chirpas en la knar',
la survoja vento ghoja en malklara gam' hoboja
vokas, logas al kampar'.
Unu suno - unu juno ... la unua febra kuno
kaj magia stelpoem' ...
Mia Nita, am' subita, de la frosto rozkisita
chion kronas per alprem'!
M. LERMONTOV
NUBOJ
Nuboj chielaj, eternaj migrantoj,
super la step' via perla cheneto
flugas de l' Nordo al foraj Sud-landoj,
kiel mi mem - ekzilita poeto.
Kiu vin pelas antauen sen limo?
Chu hommalic' au kashita envio?
Fata decido? Au tre peza krimo?
Au de l' amikoj venen-kalumnio?
Ne. Ja por vi fremdas homaj suferoj,
mankas che vi la korshira pasio.
Chiam malvarmaj, eterne liberaj
Shvebas vi sen patroland', sen ekzilo.
Elrusigis A Korolevich
T. SHEVCHENKO
TESTAMENTO
Kiam chesos lasta spiro
en la brusto mia,
enterigu min en vasta
step' Ukrainia,
ke mi vidu kampojn, montojn -
tutan karan landon,
ke mi audu de l' krutajho
Dnipran hurl-mughadon.
Kiam bruaj Dnipraj ondoj
portos de l' kamparo
mavan sangon malamikan
al la blua maro,
tiam mi al dio iros,
forlasinte chion,
preghi pie... Sed ghis tio
mi ne konas dion.
Enterigu kaj levighu,
shiru katenerojn
kaj per sango malamika
shprucu la liberon.
Kaj en nova familio -
granda kaj libera -
ne forgesu rememori
min per vort' sincera.
Esperantigis A. Korolevich