26
La spiritaj suferoj
venigis ankau fizikan malfortecon. La somero 1941
estis tre malbona, nuba, kaj mi ne povis regule
sunumi min. Fojfoje la mateno estis klara, sed ghuste
chirkau la 10—11 horo, tempo plej tauga por
sunbanoj, aperis densaj nuboj kiuj kashis la sunon.
Iujn tagojn mi apenau sukcesis min sunumi, dum kvin
au dek minutoj, la chielo kovrighis per nuboj,
komencighis vento au pluvo. Mi haste min vestis kaj
rapidis al la chambro.
Jam en la autuno mi
sentis dolorojn che la dorso, nokte mi ne povis turni
min de la desktra flanko al la maldekstra en kusha
pozicio, sed devis levighi kaj sidighi en la lito.
Tage mi ne povis sidi sen apogi la dorson. Char ankau
alifoje mi havis similajn dolorojn, mi atendis, ke ili
forpasu per si mem. Tamen la malsano ne nur ne
forpasis, sed male - ghi plifortighis. En la vintro
la doloroj translokighis al la maldekstra flanko de
la lumbo, kaj mi ne nur devis sidi apogite, sed devis
proksimigi la seghon al la lito kaj per chiuj fortoj
premi la lumbon al la lito. Finfine ankau tio ne
helpis. Mi devis konstante kushi. Sed en la fino de
la vintro ech kushado ne povis savi min de fizikaj
doloroj.
Ankau la vintro
1941-42 estis terura. Negho kaj frosto. La trafikiloj
estis neregulaj. Homo en mia situacio ne povis veturi
en tia vetero. Mi kushis sen iu ajn medicinista
helpo. Mi skribis kelkajn leterojn al d-ro Bogdanov
kaj d-ro Valkov. La unua sendis al mi alonalon, la
alia rekomendis al mi saridonon. La medikamentoj
parte mildigis la dolorojn, sed tag-al-tage mi
senfortighis, la temperaturo altighis.
Nur en marto mi
sukcesis viziti d-ron Valkov. Li turnadis min, premis
la shultrojn, sed la doloroj en la lumbo ne
malpliakrighis. D-ro Valkov konkludis, ke la doloroj
ne devenas de nova fajrujo de osta tuberkulozo, sed
estas neuralgiaj. Li preskribis al mi kalcion,
saridonon, pulvorojn kontrau temperatur-altigho. Sed
nenio helpis. Kaj la 13-an de aprilo 1942 mi denove
iris al Aleksandrov-Hospitalo, che d-ro Ploskov, kiu
min akceptis kiel chiam, afable, amike.
Rentgenfotajho de la
spino. Nenio speciala. Rentgenfotajho de la pulmoj.
Nenio speciala. Esploro de la renoj. Nenio speciala.
Chio en ordo.
- Sed, s-ro doktoro,
kio kauzas la dolorojn? - mi demandas d-ron Ploskov.
- Pro la deformigho de
la spino, kiu grandighis, vi havas devian premon de
la vertebroj. El tio aperas la neuralgiaj doloroj,
kiujn vi havas. Krom tio ankau la fistulo senfortigas
vin kaj komplikas la staton. Sed ne timu, chio pasos.
Mi dubis ke chio
pasos, sed chiam la paroloj de d-ro Ploskov
trankviligis min, inspiris al mi kuraghon.
Lau lia preskribo oni
komencis regule injekti al mi kalcion kaj dekstrozon.
En seria apliko: dek tagojn injektado, dek tagojn
ripozo. Jam post la unua serio la temperaturo
malaltighis. Post la dua serio malaperis la stomaka
perturbo kaj la apetito revenis. Post dumonata
kushado mia stato videble rebonighis, kio estis
konstatebla ankau lau mia vizagho. La doloroj che la
lumbo malintensighis. Mi komencis sidi sur la lito.
Oni regule faris al mi ankau kvarcajn varmigojn al la
dorso. Sed fine de la tria monato la stomaka perturbo
reaperis, mi sekvis kelkajn tagojn, malgrau la
malpermeso de la kuracistoj, dieton, konsumante nur
jahurton, kaj mi denove malsanighis. Mi forlasis la
hospitalon la 23-an de junio 1942 kaj pasigis dek
tagojn en kvartalo Nadejhda che miaj kuzoj (che la
familio de onklo Stamen). Ankau tie chi la stomaka
perturbo ne forlasis min, kaj che dieto kun jahurto
mi suferis konstipon. Mi movighis, sed tion mi faris
pli malfacile ol antaue, kvazau mi portus ian
sharghon surdorse. En iuj tagoj la lumbo ege doloris.
Denove mi povis legi, apoginte la dorson che la
fenestro.
En la malsanulejo mi
konatighis persone kun Dochka kaj kun chiuj miaj
sofiaj amikoj, kiujn mi konis nur per leteroj. Ili
vizitis min amase, kaj la teda hospitala reghimo
varmighis dum unu-du horoj. Che mi konstante
trovighis Vesa kaj faris al mi diversajn komplezojn;
nia longjara amikeco ankorau pliprofundighis. Flustre
ni komentis la situacion, kelkiam ech kverelis, char
che mi ankorau ne malaperis la lastaj restajhoj de
pesimismo.
Mi revenis vilaghen
kun la espero, ke sunumado, fresha aero kaj bona
manghajho kontribuos por la plena malapero de la
doloroj. Sed okazis tute male - post unu monato mi ne
povis ellitighi. La 4-an de augusto mia fratino min
portis en siaj brakoj en la chambron kaj min metis
sur la liton. Krom la doloroj de la lumbo, aperis
teruraj doloroj kun tremoj en la piedoj. Chiutage mi
glutis kombinitajn pulvorojn. Mi ne povis turnighi en
la lito. La stomaka perturbo prenis teruran formon.
Denove mi ege malfortighis.
La 15-an de augusto
oni transportis min en kusha pozicio al la Botevgrada
malsanulejo, kie d-ro Valkov dum dudek kvin tagoj
faris al mi dudek kalciajn injektojn. Ili denove
ebligis al mi sidi en la lito. Sentinte, ke mi povas
veturi, mi tuj direktighis de Botevgrad al Sofio, al
d-ro Ploskov, kiun oni avertis pri mia stato. Denove
enjektado per kalcio kaj dekstrozo. Sed la doloroj
che la lumbo ne chesis.
Pasis monatoj. Al miaj
amikoj tedis viziti min. Jen, la autuno finighis,
venis ankau la unuaj tagoj de la vintro, kaj mi
ankorau kushis en la malsanulejo. La doloroj ne
malaperis — jen iom mildighas, jen denove akrighas
au che la desktra, au che la maldekstra flankoj. La
temperaturo estis normala. Nur la pulso estis inter
100 kaj 120. Mi konstante prenis kombinitajn
pulvorojn. Por forigi la enuon kaj la malgajon, kiuj
min premis, mi komencis relabori la manuskripton de
mia lasta libro. "Amo kaj geedzigho", kiun
mi verkis dum mia unumonata kushado en la vilagho. Mi
skribis ghin duonkushante sur la maldekstra flanko
kaj apogante min sur la kubuto, char ghi estis la
sola sendolora pozicio.
Chiutage post la
kuracista vizitado je la 10-a horo 30 minutoj kaj
post la injektado, mi metis la manuskripton sur la
liton, plene kurbighis kaj komencis skribi. Mi skribis
ankau en la Sankta Vespero. Por tiu vespero oni
organizis en la malsanulejo kristarbon kun bagatelaj
donacoj por la malsanuloj kaj pli grandaj por la
oficistoj. Kolektighis la tuta personaro -
kuracistoj, flegistinoj, sanitaraj laboristoj kaj
malsanuloj, kapablaj stari. Mi estis sola en la
dulita chambro. Oni forgesis pri mi. Mi fartis
malbone, estis maltrankvila. Mi kontrolis la
pulson— 120 batoj. Mi kushighis, sed dum la nokto
mi eksentis en la brusto. ion similan al astmo. Ne
povis regule spiri. Venigis la dejhorantan
flegistinon, kiu donis al mi kofeinon kaj mi povis
endormighi. Sed post tri-kvarhora dormo mi vekighis
kaj maldormis ghis la mateno. Mi fartis malbone.
Matene mia temperaturo altighis kaj mi ne havis
apetiton. Eltrinkis la teon, sed post nelonge ghin
vomis. Komencighis terura tusado. Subite malfermighis
la dorsa fistulo, cikatrighinta antau kelkaj monatoj.
Ekfuriozis ankau la fistulo che la abdomeno. Aperis
terura stomaka perturbo. La temperaturo atingis 39.7
gradojn. En tia stato mi renkontis Kristnaskon.
Kvar tagojn kaj kvar
noktojn mi senchese vomis, la ostaro kraketis pro
strecho. Nenion mi povis meti en la bushon krom akvo
kaj teo, sed mi ilin tuj vomis.Oni bandaghis min
dufoje dum la tagnokto.
Kio okazis al mi? Au
mi malvarmumis, au mi malsanighis de gripo. Sed chiuj
malsanoj prenis che mi specifan formon.
Post semajno chio
pasis escepte de temperaturo kaj tusado. Ankau la
apetito ne revenis. Mi ricevis chiutage 300 gramojn
da tritika pano, sed mi disdonis ghin al la aliaj.
Vane mi uzis tri diversajn medikamentojn kontrau la
tusado. Ghi, kvankam ne en la antaua akuta formo,
dauris plu. La temperaturo konstante faris grandajn
saltojn. En mia menso enradikighis la supozo pri
tuberkulozo. En marto oni faris novan rentgenan
fotajhon de la pulmoj. Mankis io ajn malbona. Mi iom
trankvilighis. Mi forlasis la malsanulejon la kvinan
de aprilo 1943, kiam oni preparis ghin por evakuado.
Revenis vilaghen kun la tusado.
Denove la supozo pri
la flava gastino aperis en mia menso. La rentgeno
malkovris nenion.Mi sendis al Vesa krachajhojn por
esplorado en la malsanulejo. D-ro Ploskov ordonis al
mi chesigi la sunumadon, kushi dum la pli granda
parto de la tago, trinki salitan akvon ktp. La
esplorado denove donis negativan rezulton - baciloj
mankis. Mi retrankvilighis anime. Sed la tusado ne
chesis, ech iufoje farighis tutsimple terura. Vane mi
provis diversajn medikamentojn kontrau tusado - nenio
helpis. La doloroj de la lumbo malintensighis kaj mi
komencis movighi tra la korto, ech dufoje, kvankam
tre malfacile, mi eliris en la vilagho.
En junio ekdoloris la
dekstra kruro en la sida parto. Komence la doloroj ne
estis seriozaj kaj de tempo al tempo pasis. Sed poste
la kruro shvelis, la doloroj plifortighis, ne plu
pasis ech por momento kaj malhelpis al mi movighi.
Nur penege mi sukcesis iri ghis la kortpordo. Meze de
junio mi denove veturis al rentgena kontrolo che d-ro
Valkov en Botevgrad. La pulmoj — en ideala stato,
chio normala. Oni trovis nur komencan emfizemon, kiu
kauzis la sufokighon. Pri la kruro oni nenion povis
diri, necesa estis rentgena fotajho. Denove
medikamentoj kontrau tuso, fluida kalcio k.a.
Samtempe la abdomena
fistulo post naujara ekzistado produktis novan
absceson kaj novan kanalon. Mi informis pri tio d-ron
Ploskov kaj li respondis, ke estas nenio danghera.
Post tri-kvar semajnoj
d-ro Valkov ree vizitis kaj esploris min hejme. Mi
estis tre malgrasa. La esplorado montris nenion
maltrankviligan. Malbona estis mia tusado kaj doloris
min la kruro. Krome, denove mi havis teruran
stomakperturbon, kontrau kiu la antauaj medikamentoj
ne efikis. Estis denove necesa kalcia terapio. Ni
interkonsentis kun d-ro Valkov, ke mi iros al la
malsanulejo de Botevgrad che lia kolego Lazarov, kie
mi restos chirkau dudek tagojn por dieto kaj kalciaj
injektoj.
La 15-an da augusto mi
vizitis d-ron Lazarov. Sed li ne similis al Valkov
kaj Bogdanov, li estis fiera persono, erarinta che la
elekto de sia profesio. Li ne deziris akcepti min,
simple ne volis auskulti min. Mi kulpigis lin pri
burokratismo, pedanteco, manko de humaneco.
Orientighinte kun kia persono li kunpushighis, li
mildighis kaj konsentis akcepti min. Sed en la
malsanulejo regis terura mizero. Mankis
bandaghmaterialoj, mankis jahurto, sed mi pro la
stomaka perturbo devis konsumi nur jahurton. Mi
apenau toleris ok tagojn, estis mortonta pro malsato,
kaj forkuris hejmen.
En nia vilagho mi
renkontis la bopatron de nia progimnazia direktoro,
d-ron Viktor Nikolov. Ni interkonsentis, ke li faros
al mi injektojn. Mi petis lin preni de mi modestan
honorarion, char pro la longa kuracado miaj
monrimedoj estas ege limigitaj. Li ofendighis, diris,
ke monon de mi ne prenus. Donis al mi recepton por
kalcio "Sandoz", la plej bonkvalita, kaj
per miaj lastaj ducent levoj mi achetis kvin ampolojn
"Sandoz".
Sed pasis tago, pasis
du, tri, tamen d-ro Nikolov ne venis. Mi sendis al li
familianon peti lin pri vizito al mi, sed li au
mankis, au estis okupita. Mi neniam havis tian kazon.
Al mia kuzo Koljo mi diris, ke li malhoneste min
trompis, ke li igis min elspezi la lastan monon por
multekostaj injektoj kaj poste ne venis apliki ilin.
Li venis sabate je la 15-a horo por diri al mi, ke la
sekvan tagon je la 16- a horo li forveturos. Volis
fari al mi chiujn kvin injektojn sabate! Mi ricevos
shokon pro la kalcio, sekve de kiu la tusado kaj la
pertubo estos likviditaj. Mi ne kuraghis, tamen
konsentis nur pri du injektoj sur brakoj. Chiu ampolo
entenis dudek kubojn da fluidajho. Mia tuta korpo
ekflamis!
D-ro Nikolov
forveturis, kaj la tri injektoj restis nemetitaj. Mia
stato senchese malbonighis. Mi ne plu povis iri ech
ghis la korta pordo, apenau povis malsuprentrenighi
sur la shtuparo kaj tutan tagon pasigis sidante antau
la domo, sur la sama loko. Mi hezitis chu reiri al la
malsanulejo au resti hejme. Mi senchese korespondis
kun Vesa, kiu informis min, ke d-ro Ploskov estas
mobilizita kaj ke en la Unuaranga Hospitalo restis
nur d-ro Vasilev, kiu apenau sukcesas plenumi la
grandegan laboron. Shi konsilis al mi reiri al la
hospitalo. Premate de fizikaj doloroj, esperante ke
almenau parte mia sanstato plibonighos, mi komencis
prepari min por nova veturo al Sofio. Unue mi devis
certigi min finance. Mi vendis librojn el mia
biblioteko por du mil levoj.
La 27-an de septembro
1943 mi denove aperis en la malsanulejo, instalita en
la Sofia lernejo "Graf Ignatiev".
Anstatauanto de mia amiko estis d-ro Dimitrov, la
sama, kiu en 1934 min esploris en Botevgrad. Ni ne
rekonis unu ia alian. Komence li renkontis min kiel
d-ro Lazarov — li ne deziris ech akcepti min. Sed
poste ni rekonis unu la alian kaj mi shanghis mian
opinion pri li. Konatighinte funde kun mia malsano
kaj ghia multjara evoluo, li venis al la ideo pri
nova operacio por izoli la malsanan inteston, por ke
nutrajho ne pasu tra ghi, lasi ghin ripozi. Eble en
tiu situacio la fistulo per si mem malaperos. Kaj se
tio ne okazos, oni povus per nova operacio, post
duonjaro au ech post jaro forigi la fokuson mem de la
inflamo. Tiamaniere mi povus savighi de tiu fistulo,
kiu malsanigis mian tutan organismon. La operacio ne
estas riskoplena, se ghi estus tia, li ne proponus
ghin al mi. Sed ech se ghi estus riskoplena, mi
akceptus ghin, char mi tenis min ech je pajlero, same
kiel dronanto. Lastatempe la sekreciado de la fistulo
farighis tre intensa, la doloroj — same, la
temperaturo estis konstante alta kaj nenio alia povus
helpi al mi, krom nova operacio.
Mi konsentis kaj d-ro
Dimitrov komencis serioze okupighi pri mi. Unue oni
esploris per rentgeno la staton de miaj pulmoj kaj de
la kruro. La fotajho de la pulmoj estis malsukcesa
kaj oni esploris kvinfoje la krachajhojn, sed
bacilojn oni ne trovis. Ankau la osto de la kruro
estis sana. Poste mi glutis kontraste koloritan
kachon kaj oni fotis la abdomenon, sed mi supozas, ke
de ghi d-ro Dimitrov ne povis ekscii tion, kion li
bezonis. Finfine venis la momento por la operacio
mem.
Ghi evidentighis tre
peza kaj danghera kaj dauris 2 horojn kaj 15
minutojn. Oni denove komencis per loka anestezo, kaj
poste, kiam komencighis la manipulado de la
kunkreskajhoj, oni faris gheneralan anestezon. Ankau
tiun chi operacion mi eltenis peze, multe pli peze ol
la antauaj. Kvar tagojn mi senchese vomis, kaj mian
vivon oni subtenis per dormigaj injektoj kaj
dekstrozo en la vejnojn. Poste, lau la esprimo de iu
kuracisto, mi "transpasis Rubikonon". Mi
komprenis, ke mi vivos kaj komencis akcepti iom da
nutrajho. Sed en la malsanulejo mankis konvena
nutrajho, kaj ankau ekstere estis neeble trovi. Mi
petis freshan lakton sed apenau post du semajnoj mi
havigis al mi kontrabande ofican noton pri fresha
lakto. Tiam mi ne plu emis manghi lakton, sed ion
kuiritan. En la malsanulejo oni nutris nin per
brasiko, fazeolo kaj aliaj senviandaj manghajhoj,
char ghuste tiam komencighis senvianda semajno. Mi
ege malsatis.
La trian tagon post la
operacio shvelis miaj kruroj. La shvelajhoj, precipe
tiu de la maldekstra kruro, estis akompanataj de
teruraj doloroj. Denove esplorado de la urino, de la
sango ktp. La renoj estis sanaj, la urino - normala,
ankau la koro - sana. Venadis ankau kuracistoj el la
fako pri internaj malsanoj, sed oni ne sukcesis
malkovri la kauzon de la shvelajhoj. La kuracistoj de
la kirurgia fako opiniis, ke la shveloj estas sekvo
de malsatado. Malaperis la shvelo de la dekstra
kruro,escepte de tiu de la sida parto, kun kiu oni
min akceptis en la malsanulejon. Sed la shvelo de la
maldekstra kruro restis. La tagoj pasis, sed la
shveloj ne malaperis. Komencighis la bombardoj de
Sofio. La unua okazis jam la duan tagon post mia
operacio. La lernejo skuighis de la eksplodoj. La
elektra reto ne funkciis regule, kaj vepere oni
kontrolis la temperaturon lumigante per poshaj
elektrolampetoj. Ni vespermanghis en mallumo. La
shveloj de miaj kruroj ne malaperis kaj oni donis al
mi neniujn medikamentojn, oni nur bandaghis min. Plua
restado en la malsanulejo prezentis ne nur malsatan
reghimon, sed ankau riskon, ke post iu pli intensa
bombardado kaj difekto de la transporto mi ne povus
reiri hejmen.Mi decidis forlasi la malsanulejon, kion
mi faris la 27- an de decembro, ghuste post tri
monata kushado kaj ghuste du semajnojn antau la
terura bombardado de Sofio la 10-an de januaro 1944,
kiu rompis la fenestrovitrojn kaj la plafonon de la
nova ejo de la hospitalo en la lernejo.
Post mia reveno
hejmen, mia sanstato denove malbonighis. Tie chi
mankas kuracisto por fari al mi kalciajn injektojn,
kiuj almenau parte povus plibonigi mian staton.
Ankau nun, kiam mi
finskribas jenajn liniojn, mi kushas en la lito tute
senmova, servata de mia maljuna patrino, kiun mi
faris flegistino. Ambau fistuloj - dorsa kaj abdomena
- terure sekrecias. Mi ne povas trovi materialon por
ilin bandaghi. La du kruroj restas shvelaj, la
dekstra - che la sidoparto, la maldekstra - che la
femuro kaj la genuo, ambau kun teruraj doloroj, kiuj
ne permesas al mi turnighi, movighi. La kuracisto de
la centra komunumo, mia persona amiko, ofte vizitas
min, sed per nenio povas min helpi. Skuegas min
terura tusado, ne permesanta al mi iom kushi
trankvile, ripozi. Mi supozas, ke mi malsanighis de
tuberkulozo, sed la nova esplorado de la krachajhoj
en la sanatorio por ftizuloj en Iskrec denove pruvis,
ke mankas baciloj. Renovighis ankau la neuralgiaj
doloroj che la lumbo. Chiutage mia temperaturo
atingas 39 gradojn, akompanate de febro kaj
malfortigho, kaj mi konstante prenas pulvorojn.
Mia vivo estingighas,
sed tre malrapide, tre suferige. Mia tiel malforta
kaj disbatita organismo obstine luktas kontrau la
morto. Vere mirinde, de kie ghi prenis fortojn por
rezisti kontrau tiom multe da fizikaj suferoj. Eble
grandparte tio shuldighas al la spirito. Mi ghisvivis
kvardekjaran aghon, kio estas ech tro multe por nia
shtorma epoko. Mi opinias, ke tiu vivo estis
fruktodona kaj lasos spuron post mi. Ghi estas
ekzemplo, ke "el nenio povas estighi io"
ech sub plej mabonaj kondichoj, nur se oni havas
deziron kaj volon fari ion el si.
La vivo iom post iom
estingighas che mi. Kiom longe dauros mia agonio - ne
sciate. Mi akceptos la finon trankvile, firme, same
kiel mi akceptis chiujn malfelichajhojn kaj
maloportunajhojn en la vivo. La ununura deziro, kiu
ankorau min tenas blinde al la vivo, estas la deziro
ghisvivi kaj ghisatendi la realigon de la granda
idealo, por kiu milionoj da homoj oferis sian vivon.
Sed tio prezentas egoismon de malsanulo, kiu mortas
sur sia lito, kaj ne sur la batalkampo, en la
malliberejo au sur la eshafodo. Chiuj chi bonegaj
homoj batalis, esperante ghisvivi la realigon de tiu
idealo, sed ilia vivo eniris la piramidon de homaj
vivoj ghis oni sukcesos realigi la idealon. Char,
kiel estis ghis nun, chiu guto da homa libereco estis
akirita per riveroj da homa sango.
En tiu batalo mi
perdis kaj plu perdas multajn el miaj plej bonaj
amikoj kaj kamaradoj, kiujn mi ne povas forgesi. Sed
la ekzekutisto ne sukcesos ekstermi chiujn. Multaj el
ili restos vivaj kaj zorgos pri la eldono de tiuj
notoj, kiam mi ne plu ekzistos.
Mia lasta testamento,
mia peto al ili estas: pardoni al mi la malkuraghon,
kiun mi manifestis en la unua momento de la invado en
Sovet-Union, prizorgi la sorton de la restontaj vivaj
membroj de mia familio.