NOTOJ

ABDOMENO — parto de korpo inter torako kaj pelvo kaj er tenanta intestojn.

Adrianopolo - nomo de turka urbo Edirne, kies fortikajo estis konkerita de la bulgara armeo en 1913.

adzo — speco de charpentista hakilo

agro — kulturata kampo.

akumuli - amasigi

Aleksandro-Hospitalo — unu el la plej malnovaj kuracejoj en Bulgario. Nomita je la rusa imperiestro Aleksandro II-a.

Atenco - en preghejo "Sveta Nedelja" - terorista akto, farita la 16-an de aprilo 1925 en Sofio de reprezentantoj de la ultra-maldekstrula tendenco. La komunisma partio tuj malaprobis ghin kiel akton pereigan por la antifashista movado. La fashista reghimo ghin profitis kiel pretekston por sanga buchado kaj teroro kontrau la komunista kaj kontraufashista movado en Bulgario. Aliaj nomoj: Aprilaj eventoj 1925, Atenco 1925.

autodidakto - memlerninto.

baj — alparolo al pliaghulo esprimanta respekton.

Bakalov, Georgi - (1873-1939) eminenta publicisto, literatura kritikisto kaj historiisto de la Bulgara Renaskigho.

benevreci — strikte blanka pantalono el kamloto portata de vilaghanoj en Okcidenta Bulgario.

Bloko — vidu Popola Bloko.

Botev, Hhristo - (1848-1876) - plej elstara naci-revoluciulo, revolucia demokrato, poeto kaj jhurnalisto. Pereis kiel vojevodo de tachmento da ribelintoj en batalo kontrau la osmana imperio. Lia poezio estas tradukita en multaj lingvoj kaj ricevis mondan rekonon.

Botevgrad — (malnova nomo Orhhanie) urbo en Balkanmontaro, nordoriente de Sofio.

brankardo - portilo por malsanuloj.

bruska — malmilda, akre malghentila.

Cankov, Aleksandar - (1879-1959), profesoro, reakciulo, chef-ministro de la bulgara fashista registaro, per pucho preninta la shtatan povon je la 9-a de Junio 1923.

Carevo Selo - jugoslavia vilagho en la monto Vlahhina, che la landlimo inter Bulgario kaj Jugoslavio.

"Cent procentoj" - romano de Upton Sinclair, usona progresema verkisto.

Cherkeso — ano de unu el la Kaukaziaj gentoj, migrinta Turkion kaj uzata de la turka shtata povo por terori la bulgaran loghantaron.

Cherna — rivero en Socialisma Respubliko Makedonio.

Danuba Ebenajho - norda parto de Bulgario preter rivero Danubo.

19-a de Majo 1934 - oficira fashista pucho, stariginta malkashan fashistan diktaturon, sen parlamenta maskigho.

Demokraticheski Sgovor - au simple "Sgovor" (Demokratia Konkordo) — bulgara fashista politika partio fondita en 1923, farinta la fashisman puchon je la 9-a de Junio 1923 kaj doninta al ghi pariamentan eksterajhon.

depozicio - deklarajho de persono vokita doni ateston antau jugha au polica instanco.

deprimi - senenergiigi, senkuraghigi.

devio — devojigho, deklinigho.

Dimitrov, Mihhail — bulgara historiisto kaj psikologo, elstara marksista esploristo de la biografio kaj verkaro de poeto Hhristo Botev.

dispozicio — ordono, instrukcio, esprimo de ies volo.

Djukmeghiev, Ljuben - elstara Sofia advokato, komunisto, tradukinto de "La Internacio" en bulgara lingvo.

Dolna Banja - iama vilagho, nun urbo en la bazo de Rila, plej alta montaro (pinto Musala, 2925 m) en Balkanio.

ekzekucii — jughe devigi shuidanton pagi impostojn k.a.

Elin-Pelin - (1877-1949) bulgara klasika verkisto, kritika realisto. Lia verkaro estas fame konata ankau fremdlande.

Elisejna - vilagho en la Balkanmontaro, che la pasejo de rivero Iskar, metalurgia centro, Vraca-distrikto.

Eshvege - (Eschwege) germana chasaviadisto.

etoso - spirita atmosfero.

eventoj de 1925 — vidu atenco en pregejo "Sveta Nedelja".

Ganovski, Sava — (n.1897) pseudonimo Trudin, akademiano, Marksisma filozofo, eksprezidanto de la Tutmonda Organizo de Filozofoj.

Godech — urbo che la okcidenta landlimo de Bulgario.

Gorna Ghumaja - (nun Blagoevgrad) - distrikta urbo en Sudokcidenta Bulgario.

haste - nekutime rapide

hematio - rugha globulo en la sango.

Hogho — mahometana pastro.

Interaliancana milito en 1913 - inter Bulgario kaj ghiaj eksaliancanoj Serbio, Greklando, Montenegro kaj al ili alighinta Rumanio.

Iskar - plej longa rivero en Bulgario. Enfluas Danubon.

kadroj - gvidantaj laboristoj au oficistoj de organizo, entrepreno, oficejo, armeo.

kashkavalo - flava fromagho farata el shafina lakto.

kermeso - jara festo de vilagho, preghejo k.a., ofte kun foiro kaj bazaro.

kofeino - kuracilo, kiu stimulas la agadon de la koro.

Konstipo - mallakso.

Kontaghi - komuniki malsanon

Konstantinov, Aleko - (1863-1897) bulgara verkisto, reprezentanto de la kritika realismo, autoro de "Baj Ganjo", lia plej populara libro, tradukita en fremdaj lingvoj.

korodi - iom post iom detrui, elmordi (metalojn).

Krali Marko - feudulo (1371-1395), reprezentata kiel legenda heroo en la popola eposo de bulgaroj kaj serboj.

kurta - mallonga.

kvarshtata alianco - konsistanta el Germanio, Austrio-Hungario, Italio kaj Bulgario.

lanchi - forlasi al ghenerala uzo novajhon, modon, vorton k.tp. iniciati (komenci) kampanjon.

levo — bulgara monunuo.

lezo - difektigho de histo au de organo.

lispi - misprononci siblajn au gingivajn konsonantojn.

Lom — havenurbo che Danubo.

magra - malgrasa.

Mezdra - urbo che rivero Iskar, en la norda parto de Balkan-Montaro. Fervoja nodo.

"Mejhdunaroden Rabselkor" - (Internacia Laborista kaj kamparana Korespondanto) - bulgarlingva jhurnalo eldonita de la Bulgara Laborista Esperanto-Asocio. Aperinta en 1932-34.

miliara — akuta tuberkulozo, granulozo.

morna - preme malghojiga.

"Narodni Prava" (Popolaj Rajtoj) - organo de burgha konservativa partio. Aperis de 1888 ghis 1932.

nelegala - nelegha, eksterlegha.

Obretenov, Nikola - 1849-1939) naci-revoluciulo, unu el la organizantoj de la tachmento de Hhristo Botev kaj ghia partoprenanto.

ordonanco — servosoldato che oficiro de l' iama burgha armeo.

plandi — premi per la plandoj

"Pogled" - semajna socipolitika gazeto kun komunista tendenco. Precipe propagandis la sukcesojn en la socialisma konstruado en Sovet-Unio.

Orhhanie - vidu Botevgrad.

Osoaviahhim - Unuigho helpe al la landdefendo, aviadila kaj fiemia konstruado en USSR (1927-1948).

Ostrovskij, Nikolaj (1904-1936) - fama soveta verkisto, autoro de la libro "Kiel la shtalo hardighis." Li ghin verkis estante blinda, alforghita al la lito.

Poliomjelito — infana paralizo.

"Popola Bloko" - politika ligo de kelkaj burghaj partioj. Reprezentis sin demokrata sed persekutis la organizojn delaboristoj kaj malrichaj kamparanoj.

prelivka - rita elversho de vino au akvo super tombo.

progimnazio - iama lernejo ampleksanta la 3 lastajn klasojn (kvina, sesa kaj sepa) de la fundamenta lernejo.

proprieto — rajto plene uzi kaj ech detrui posedajhon.

Radevski, Hhristo (1903) revolucia poeto kaj socia aganto. Lia poezio estas batala, militanta, spegulanta la levighon de la laborista movado en Bulgario post la sanga pogromo en 1925.

Radotina, Novachene, Rashkovo, Litakovo k.a. vilaghoj en la iama subdistrikto de urbo Orhhanie (nuna Botevgrad).

rara - malofta.

Relef - (Laborista Literatura Fronto) - semajna marksisma literatura gazeto.

R M S - (Rabotnicheski Mladejhki Sajuz) - Laborista Junulara Unuigho en Bulgario.

rotacii - turnighi chirkau interna akso.

Ribikono - rivereto inter la Romia teritorio kaj Cisalpa Galujo (Norda Italio). Figure: decida pasho.

Sedjanka - konversacia distra laborkunveno en vilaghoj kaj malgrandaj urboj kun duone agrara ekonomio.

"Sgovor"- vd. Demokraticheski Sgovor.

Smirnenski, Hhristo (1898-1923) - talenta revolucia poeto, kies verkaro estas unu el la kulminoj de la bulgara poezio.

stako - amaso da samformaj objektoj metitaj unu sur la alia.

sterila — senfrukta.

stotinko — bulgara monunuo, centono de levo.

stuporo — rigidigho, senmovigho pro timo, surprizo.

Shpickomando - armita fashista bando, helpanta la policon kaj la armeon dum la Septembra ribelo 1923 kaj la aprilaj eventoj 1925.

"Shumi Marica" - (Bruas Marica-rivero) - iama nacia himno de Bulgario

tajpi — masinskribi.

tokso - veneno.

Trakio - Suda Bulgario.

Trudin, Vidu: Ganovski, Sava.

Ukrajno - Ukrainio, Ukrainujo.

urotropino — kuracilo por malsanoj de urinaj organoj.

Vasilev, Orlin (1904-1976) - elstara progresema bulgara verkisto, eseisto kaj publicisto.

Vazov, Ivan (1850-1921) - patriarko de la bulgara literaturo, popola poeto, kultura kaj socia aganto. Autoro de fame konata romano "Sub la jugo", de novelo "Nemili Nedragi" (Vagabondoj), ambau tradukitaj en Esperanto, dramoj, vojaghimpresoj, plurai verskolektoj, rakontaroj.

Vivas li vivas..." — komencaj vortoj de fame konata balado "Haghi Dimitro" de la revolucia bulgara nacia poeto Hhristo Botev.

Vladaja — vilagho, situanta 15 km for de Sofio, kie en 1918 okazis bataloj inter ribelintaj soldatoj kaj la burgha reghimo.

"Zarja" - chiutaga bulgarlingva gazeto kun progresema tendenco. Antau la dua mondmilito dum kelkaj jaroj publikigis chiusemajne Esperanto-paghon.

<<

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ