25 
            En la somero de 1941
            mi travivis novajn spiritajn kaj moralajn suferojn,
            kiujn mi ne deziras prisilenti, kvankam miaj plej
            proksimaj amikoj kaj kamaradoj scias pri ili.
            La 22-an de junio
            frumatene mia detektilo kaptis la novajhon pri la
            rabista invado de la hitleranaj hordoj en la
            patrolandon de la liberaj rusaj laboristoj kaj
            vilaghanoj. La terura malamiko pligrandigis sian
            forton, metinte manon sur tutan Europon, sur ghiajn
            rimedfontojn, sur ghian industrion, militmaterialojn
            kaj laborfortojn. La vizito de Hess en Birtlando
            klare montris al mi kion oni preparas, malgrau la
            oficiala komuniko.
            Mi sciis kiom grandajn
            ekonomian kaj militan potencon prezentas Sovetunio.
            Jarojn longe mi legis literaturon kaj gazetaron pri
            la granda progreso de la lando konstruanta la
            socialismon, pri la evoluo de la peza industrio. Pri
            la sistemo de kolhhozoj, pri la bonega armilaro de la
            Rugha Armeo, pri la evoluo de la sovetaj aviadiloj,
            pri la transflugo de la Poluso, pri la amaseco de
            Osoaviahhim, pri la parashutistaj turnoj. Che mi
            solide staris la konvinko, ke la Rugha Armeo estas
            nevenkebla ne nur pro sia grandega materiala forto,
            sed ankau pro siaj moralaj kvalitoj. Chiuj europaj
            popoloj, subpremataj de la kapitalismo, scias, ke la
            Rugha Armeo estas armeo de la libereco kaj ke ili
            rifuzos batali kontrau ghi. Jam en la unuaj bataloj
            komencighos disfalo inter ili.
            La unuaj germanaj
            sukcesoj min batis kiel fulmotondro. Komence mi
            konsolis min, ke la informoj ne estas veraj, ke
            Sovetunio ankorau ne sukcesis koncentri sian
            militforton, char la mobilizo estis deklarita en la
            tago mem de la malamika atako. Sed pasis du-tri
            semajnoj, kaj la situacio ne shanghighis, la
            fashistoj fulmrapide antauenmarshis, la rusaj urboj
            falis unu post la alia, la rusa armeo retirighis, la
            gazetaro kaj la radio bruis pri miloj da neniigitaj
            tankoj kaj aviadiloj, pri centmiloj da militkaptitoj.
            Mi dividis mian
            eksciton kaj timojn kun Vesa. Komence ankau shi estis
            konfuzita, sed shi baldau rekonsciighis kaj
            orientighis. Shi havis eblon auskulti fremdlandajn
            radiostaciojn, renkontighi kaj movighi inter
            informitaj kamaradoj. Mi tamen auskultis nur mian
            detektilon, che kiu aroge ekstaris kun sia abomena
            vocho la fashisto Chinkov kaj chiutage informis pri
            novaj germanaj venkoj. Mi ekmalamis mian detektilon
            pro ghia unuflanka informado, bojkotis ankau
            jhurnalon "Zarja" kaj provis vivi en plena
            neinformiteco, por savi min de la fashista veneno.
            Sed tion mi sukcesis fari nur dum unu-du tagoj, kaj
            baldau iu nekonata forto denove min pushis al la
            audiloj. Mi auskultis akurate ech la malfruajn
            noktajn disaudigojn kun la espero, ke mi audos
            almenau grajneton da vero, almenau iomete da bonaj
            novajhoj. Sed denove la radio tondris pri germanaj
            venkoj, pri "sakegoj", pri falintaj grandaj
            kaj malgrandaj urboj, pri centmiloj da militkaptitoj.
            Pasis monato. La
            germanoj okupis Smolensk kaj direktighis al Moskvo.
            La manko de objektivaj informoj min igis elmeti min
            al granda risko - mi skribis al Suzana, ke shi sendu
            al mi en koverto partiajn informmaterialojn kun
            komunikoj de la sovetaj stacioj. Sed en ili oni
            informis tre koncize nur pri germanaj perdoj kaj pri
            manifestita heroeco de unuopaj batalantoj de la Rugha
            Armeo. La ghenerala irado de la eventoj plusekvis
            sian direkton. Post ankorau unu monato la fashistoj
            konkeris Kievon, la ferajn ercojn de Krivoj Rog, la
            karbominejojn de Donbas, Hharkov, konkeris preskau
            tutan Ukrajnon. La Dnepra elektrocentralo konstruita
            dum sep jaroj estis ruinigita.
            La dresitaj fashistaj
            buchistoj, kiuj frakasis la hispanan revolucion, nun
            deziris sufoki Sovetunion, la esperon kaj bastionon
            de la monda proletaro kaj de chiuj subprematoj en la
            mondo. Tiuj mizeraj fashistaj hordoj ruinigas,
            neniigas, mortigas. Ili militas por la interesoj de
            la germana kaj monda burgharo kontrau siaj propraj
            interesoj kaj libereco.
            Kaj mi — homo, kiu
            dedichis sian tutan vivon al la batalo por liberigo
            de la subprematoj, kiu havis tiel firman fidon pri la
            fina venko, homo, kiu forbruligis, neniigis en si
            chion personan kaj vivis per la esperoj, ghojoj kaj
            suferoj de la potenca kolektivo, homo, kiu venkis en
            la vivo tiom da obstakloj kaj maloportunajhoj, - mi
            kapitulacis spirite, malesperis. Hontinde, sed fakto.
            Mi - kiu inspiris al aliaj kredon, kiu ilin
            kuraghigis per plumo, parolo kaj persona ekzemplo -
            nun mem bezonis la subtenon de aliaj. Mi falis en
            teruran pesimismon. Mi ne kuraghis paroli pri tio
            antau iu ajn, ekstere manifestis kuraghon, en iuj
            leteroj pruvis, ke USSR estas nevenkebla, sed mi mem
            antau Vesa, Esperov, Geshkov esprimis malkashe miajn
            timojn, la falon de mia kredo.
            Vesa kverelis kontrau
            mi per siaj leteroj, mallaudis min, minacis min, ke
            shi konservos miajn leterojn kaj iun tagon montros
            ilin al mi por min hontigi. Mi estis preta preni sur
            min ech la honton, nur por ke la aferstato
            shanghighu, prenu malan direkton. Sed ghi konstante
            sekvis sian fatalan vojon. La fashistoj proksimighis
            al Moskvo je chirkau centkilometra distanco.
            Neniam mi trovighis en
            tiom peza animstato, kiel en la somero kaj autuno de
            la jaro 1941. Kiam vizitis min iu kamarado el
            najbaraj vilaghoj kaj ni komencis diskuti, mi havis
            la deziron plori kiel infano, krii, nur por ke mi
            faciligu mian animon. Sed ankau tiuj, kiuj vizitadis
            min, ne kapablis diri al mi multon, konsoli min. Ili
            chiuj asertis la samon. "Ni atendu, ni poste
            komprenos la strategion de la sovetaj militestroj.
            Tie trovighas homoj, kiuj pripensas kaj pritaksas
            chion".
            Nur en la vintro mi
            rekonsciighis kaj la espero iorn post iom revenis al
            mi. La mondo vidis ankau la germanojn retirighi. Dum
            la sekva somero la fashistoj entreprenis novan
            ofensivon, sed nur sur unu sektoro, ne ghenerala.
            Leningrado sin tenis firme. La germanoj ne povis
            konkeri la nafton. Finfine realighis la paroloj:
            Preferinde armeo sen teritorio, ol teritorio sen
            armeo." La Rugha Armeo komencis bati kaj neniigi
            la malamikon. Mi komprenis mian eraron, sed tre
            malfure.