24

En tiu jaro vizitis min la amo al virino, kvankam mi firme decidis defendi min kontrau tia amo. Ghi venis subite kiel ventokirlo, mi travivis ghin rapide kaj same tiel subite forpasis. Chio chi dauris kelkajn monatojn. En tiu amo mankis la antauaj naivaj, junulaj platanaj sentoj. Ghi estis tute tera, reala, forta, ghi skuis min kiel uragano.

La junulino ne estis bela: shia hauto estis bruna, shi ne estis eleganta kaj estetika. Sed malgrau la mankoj, kiujn mi bone vidis, shi estis alloga. Precipe altiranta estis shia karaktero. Mi konis shin jam de multaj jaroj. Shi estis de nia vilagho. Komence shi membris che RMS, sed ankau poste shi pluvizitis mian hejmon. Ni konversaciis pri seriozajhoj, fojfoje shi restis ghis malfrua nokta horo en mia chambro, ne ghenante sin, ke ni estas solaj. Shi shatis miajn amikajn sentojn. Shi akre reliefighis inter la ceteraj vilaghaj knabinoj per siaj seriozeco kaj inteligenteco. Aghis dudek sep jarojn, malfrughinte kun sia edzinigho, char devenis de malricha familio. Sed shi havis manierojn de intelektulino, kaj malrichaj kaj simplaj frauloj ne kuraghis peti shian manon, dum richulaj filoj ne turnis al shi atenton. Multfoje shi donacis al mi shtrumpojn, tukojn k.s.

La amo venis per si mem. Kaj la konfeso vershajne neniam estus veninta, se ne estus okazinta malfelicha evento en shia vivo. Ghi funde skuegis shin, kauzis al shi multe da moralaj suferoj kaj shi trovis kompaton, kunsenton kaj subtenon nur de mi. Mi suferis kune kun shi, char mi amis shin. La konfeso venis ne rimarkite. Sen mia volo, sen mia deziro.

Nature, mi ne trovis reciprokecon. Sed la junulino plene min komprenis. Shi ne ofendighis, ne forkuris, ne ofendis min, kiel kondutus chiu alia vilagha fraulino. Shi diris, ke shi havas al mi nur amikajn sentojn, ke aliajn shi ne povas havi, kaj se shia cheesto kauzas al mi suferojn, shi estas preta ne plu viziti min. Tiu konduto tute senarmigis min. Mi ne povis shin malami, tial miaj suferoj farighis ankorau pli pezaj. Sed mi ne povis forpushi, ne plu vidi shin, char tiu okaze mi pli turmentus min. Sed mi povis vidi shin mallongan tempon - baldau shi translokighis en alian vilaghon.

Mi travivis tre pezan someron. Kelkiam min obsedis malica sento kontrau mi mem, kontrau mia vivo, mia sorto kaj fine kontrau mia malforteco. Sed mi ne estus homo, kiu el "nenio" farighis "io", se mi denove ne venkus.

Por tiu venko multe kontribuis nova konateco kun dekokjara knabino, kun kiu mi konatighis skribe per la helpo de nia komuna amikino . Shi konis min delonge el la rakontoj de tiu amikino kaj ege deziris ke mi korespondu kun shi. Sed mi havis tiom multe da amikqj en la tuta lando kaj eksterlande, ke mi apenau sukcesis respondi al iliaj leteroj, tial mi ne atentis shian deziron. Sed nia komuna amikino insistis ke mi skribu al shi. Mi obeis. En la somero 1941 mi skribis al shi mallongan leteron.

Mi ricevis ampleksan entuziasman leteron, en kiu shi skribis, ke ricevinte mian leteron, shi volus krii pro ghojo, fanfaroni antau siaj kunlaboristinoj. Shi estis klaskonscia laboristino en fabriko "Bakish". Mi komparis shian leteron kun la leteroj de mia amata junulino. Ili estis sekaj, plenaj de gramatikaj eraroj, shi trovis ech ne unu konsolan vorton por ghin diri al mi. La letero de la juna knabino estis entuziasma, sincera, kora. Ankau shi estis lerninta nur ghis la unua klaso de la progimnazio kaj forlasinta la lernadon pro malricheco kaj drinkado de la patro. Sed la spertigho inter klaskonsciaj kamaradoj, shia natura inteligenteco shin metis pli alte kompare kun mia vilagha kamaradino. La skribmaniero de mia nova amikino estis bela por shia lerneja instruiteco, la lingvajho, la stilo min surprizis.

Tiutempe mi jam korespondis kun klaskonsciaj kamaradinoj - Suzana Sison Garti, hebreino, kaj Vesa Mihhajlova. Ili estis knabinoj kun karaktero, kun mondkoncepto, havis sian starpunkton pri vico da problemoj, kiujn ni ofte pridisputis. Ili ambau estis inteligentaj Suzana fininta gimnazion kun plej alta distingo, kaj Vesa ne fininta gimnazion pro malsanado, oficistino.

Dochka Ivanova, mia nova amikino, estis laboristino, kreskinta en iu vilagho en la regiono de urbo Godech. Restinte sen patrino en frua infaneco, shi kreskis che drinkulo-patro kaj che duonpatrino. Shia vivo estis vivo sen felicho kaj ghojo. Tio kreis che mi simpation al shi jam en la komenco. Alia cirkonstanco estis tio, ke shi jam en sia tria letero konfidis al mi, plendis pri iuj korproblemoj, ke shi suferas kaj bezonas amikan konsilon kaj helpon. Mi skribis al shi, ke por shi kaj por mi la amo ne povas esti chio en la vivo, ke ni havas multe pli gravan, grandiozan celon kaj ke pro ghi ni devas venki niajn personajn sentojn kaj zorgojn. Posttempe shi mem konfesis al mi, ke mia letero ludis por shi grandan rolon por shin anime trankviligi, por la pli facila venko de la sufero. Tiel ni helpis unu la alian ne konante nin persone. Nia korespondado pludauris akurate. Chiu shia letero malkovris al mi shian belegan animon, shian grandan kredon pri la triumfo de la laborula popolo, shian noblan karakteron. Shi sendis al mi fotoportreton kun autografo. Simpatia fizionomio kun esprimplenaj frunto kaj brovoj, grandaj belaj okuloj, gracia korpo kaj plej karakteriza en ghi - grandaj blondaj harplektajhoj, malsupren falantaj preter la oreloj.

Mia amo al tiu chi knabino kreskis tago post tago. Ankau nun mi opinias, ke tiu amo estis nur amika. Kiel povas naskighi alia amo antau ol ni vidus unu la alian?! Sed ghi estis tre forta. Al mi shajnis kaj ankau ghis nun shajnas, ke mi frenezighus pro angoro, se tiu knabino pereus, perdus sian liberecon au vivon.

Nun, kiam mi skribas jenajn liniojn preskau tri jarojn post nia konatigho, la sentoj restas samaj. Eble che aliaj cirkonstancoj, se mia persona sorto ne estus tiel kruela kaj nigra, tiuj sentoj estus prenintaj alian direkton, alian karakteron. Sed suferinte jam dufoje pro nedividita amo, mi spertighis regi min. Kaj krome ne longe post nia konatigho mi denove malsanighis, la fizikaj kaj spiritaj suferoj, kiuj min trafis, englutis mian tutan atenton kaj energion, mian tutan estajhon. La amo al la unuaj du virinoj forpasis de longe, kvazau ghi tute ne ekzistus. En 1942, reveninte de kuracista ekzameno en Botevgrad, mi vidis en vilagho Litakovo la unuan virinon, kiun mi amis. Shi haltis kaj ni komencis interparoli. Mi rigardis shin kun intereso, mi provis reteni shin pli longe en konversaciado - ja shi estis mia unua amo. De la antaua charmo estis restinta absolute nenio. Parolante, shi lispis - mankis al shi du-tri dentoj. Shia vocho estis rauka. La vizagho - forflorinta, la okuloj - sen la iama beleco. Shi plandis en mokasenoj, en la mano portis krude plektitan shaleton. La vivo shin plene muelis. Sed ankau shi plenumis sian devon al la vivo - shi havis filon, kiu estis shia granda espero kaj pri kiu shi fieris. Shi havis propran dometon, invitis min gasti al shi. La edzo laboris en Sofio.

En la somero 1942 vizitis min en la malsanulejo ankau mia dua amikino kaj sciigis min, ke shi edzinighos. Mi auskultis shian sciigon indiferente. Antau kelkaj monatoj tamen tiu informo estus ruiniginta min pro malghojo. Antau tio shi estis konatiginta min kun sia kandidato, kiu plachis al mi kaj mi konsilis al shi edzinighi kun li.

Sed al Donka Ivanova miaj sentoj, kvankam amikaj, ne malintensighas, male ili farighis pli intensaj. La samo evidentighas en shiaj leteroj, en shia konduto. Mi esperis, ke se mi vivus, mi helpus al shi per gvidado, konsiloj, literaturo akiri tion, kion la lemejo kaj la socia sistemo rifuzis doni al shi. Sed la sorto decidis alimaniere.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !