20
En tiu periodo mia
familio konstante dekadencis. Mia patro ne plu povis
pagi impostojn kaj oni minacis lin per ekzekuciisto.
La komunuma imposto-kolektisto Krestjo Cekov,
fashisto, opiniis, ke mi influas la patron ne pagi
impostojn kaj konsilis al li ne obei min. Al la
komunkooperativo ni ne povis pagi almenau la
interezojn de la pruntitaj sumoj kaj chiujare
reguligante la konton, oni aldonis en ghin ankau la
interezojn plus la sumojn de iuj kredite donitaj
varoj. La prunto kreskis kiel neghbulo. Ni havis
shuldojn ankau che privatuloj. Posedis nur unu
bubalinon. La longdaura malsanado de mia frato kaj
ankau mia malsanado kontribuis al nia pli rapida
bankroto. Vere, mi ricevis de mia nederlanda
korespondanto okcent levojn por kuracado, sed tiu
sumo tre rapide degelis; shuldojn per ghi mi ne
pagis. Konstante mi dronis en mizero, konstante mi
bezonis monon por medikamentoj, bandaghmaterialoj kaj
por aliaj necesajhoj de malsanulo. Kelkfoje mi
disvendis mian bibliotekon. K-do Bakalov sendis al mi
malnovajn eldonajhojn, kiujn mi disvendis por mia
propra utilo. Sed chio chi prezentis guton kompare
kun la maro da grandaj bezonoj, kiuj min premis.
Ne nur nia ekonomia
stato, sed ankau la stato de la plimulto de la
vilaghanoj malbonighis. La krizo plifortighis
chiujare. Nia vilagho ne posedis sufiche da tero kaj
da arbaroj, tial ghi estis nek terkultura, nek
brutbreda, nek arbarohava, nek posedis iujn ajn
aliajn fontojn por ekzistado. Pro tio la superflua
loghantaro, ne povante sin vivteni en la vilagho,
migris al la urbo, al shtataj kaj komunumaj oficoj.
Per tiuj oficoj la gvidantoj de la burghaj partioj en
la vilagho amase spekulaciis. Oni prenis grandajn
subachetojn, kiujn povis pagi nur la filoj de la pli
bonhavaj vilaghanoj. En la partiaj bataloj de la
burghaj koterioj en la vilagho mankis ech guto da
idealismo. Malrichuloj senigitaj de kulturo kaj altaj
idealoj, kandidatoj por oficoj, membrighis al la
burghaj organizoj kaj farighis niaj plej malicaj
malamikoj. Renegatighis iuj el la neklaskonsciaj
bonaj junuloj kaj alighis al la regantoj por ricevi
oficojn.
Post la fashista pucho
de la 19-a de Majo 1934 la sama situacio kontinuis
sub alia formo. La aspirado al oficoj estis chiam
tiel granda kaj la subachetoj estis tute normala
fenomeno. Post la pucho, pro la shanghita situacio
kaj pro mia malsanigho, nia legala agado tute chesis.
Multaj junuloj edzighis kaj migris al Sofio kaj aliaj
urboj, kie ili trovis laboron, sed restis bonaj,
fidindaj kamaradoj. Mia agado tiutempe ligighis je
korespondado kun aliaj landoj, je kunlaborado al la
nova legala gazetaro kaj je teoria profundigho. Mi
ricevis esperantajn eldonajhojn el Chinio kaj per
tradukoj en la bulgara progresema gazetaro, ekz.
"Vedrina" (Sereneco) mi konigis al la
bulgaraj legantoj la staton de la naciliberiga movado
en tiu lando. Mi intense korespondis kun iu
nederlandano, kiu peris al mi leterojn de sovetaj kolhhozanoj.
Disvendante mian
bibliotekon, mi konatighis kun kelkaj bonaj kamaradoj
el diversaj vilaghoj kaj urboj, kiuj poste bone
helpis min kiel disvendantoj de miaj verkoj. Pro la
malsanado kaj la manko de laulegha politika agado mi
estis dum certa tempo forgesita de la polico, kaj la
traserchoj en mia domo chesis. Sed ankau en tiu
periodo pludauris la subtera agado, pri kiu oni ne
povas libere paroli.
Kun k-do Bakalov mi
renkontighis multfoje dum mi restadis en la
malsanulejo. En 1934, 1935 kaj 1936 li vizitis min
chiam, kiam estis eble al li oferi kelkajn liberajn
minutojn kaj li portis al mi gazetojn kaj librojn.
Tiel, sen gravaj
eventoj, dum malsanado, mizero kaj spirita elkresko
pasis mia vivo ghis 1938, kiam mi eldonis mian unuan
memstaran broshuron "La morto de Hhristo
Botev". Char pri tiu temo la cenzuro poste
malpermesis iujn ajn debatojn kaj diskutojn, mi devas
klarigi, kiel la broshuro venis en la blankan mondon.
Delonge la emerita
instruisto Bogdanin parolis al mi pri iuj misteraj
cirkonstancoj lige kun la mortigo de Botev. Char mi
jam audis pri tio multajn legendojn, mi turnis nenian
atenton al li. Sed kiam li alportis kaj legis al mi
la protokolon de la speciala komisiono, mi estis
surprizita. Mi decidis interesi pri tiu problemo, pri
kiu mankis io ajn en la literaturo, k-don Bakalov, la
plej bonan al mi konatan specialiston pri Botev. Mi
verkis artikolon kun citajhoj el la protokolo kaj
ghin sendis al li en 1937. La unua redakcio
perdighis, tial mi ghin reverkis kaj duan fojon
sendis al li, kune kun letero, en kiu mi rekomendis
al li viziti la Sciencakademion kaj trarigardi la
protokolon, de kiu unu ekzemplero trovighis tie.
Komence Bakalov vere interesighis, sed pro manko de
libera tempo petis Dimitrov trarigardi la protokolon.
Poste li informis min, ke la neprotokolita detalo
havas fiziologian karakteron kaj chesis interesighi
pri tiu temo. Ankau mi forlasis ghin. Mi restis tamen
kun la impreso, ke "tie chi kashighas io".
Bakalov tamen transdonis la artikolon al P.K.
Chinkov, kiu ghin konservis kaj en 1938 lige kun la
Botev-tago (2-a de junio) ghin publikigis en jhurnalo
"Literaturen chas" (Literatura horo).
La artikolo provokis
veran sensacion. Post kelkaj numeroj s-ro Obretenov
donis tute nemotivitan respondon en la sama jhurnalo.
La respondo plifortigis che mi la konvinkon, ke li ne
diras la tutan veron. Dume, Bogdanin alportis al mi
la stenogramojn de la membro de la komisiono
reskribitajn el jhurnalo "Pladne"
(Tagmezo). En la stenogramoj s-ro Obretenov klare
menciis pri iu sekreto, kiun li volis konfidi al la
membroj de la komisiono, se ili jhuros ne diskonigi
la sekreton. Sed char oni ne konsentis doni al li
jhuron, li eksilentis. Al mi shajnis ridinda la
fakto, ke serioza persono kiel s-ro Obretenov,
postulos jhuron pri fiziologia akto. Mi publikigis en
"Literaturen chas" novan artikolon, kiu
faris ankorau pli grandan impreson. S-ro Obretenov
respondis al mi per deklaro en jhurnalo
"Daga" (Chielarko), en kiu li denove sin
kashis malantau la fiziologia akto. Tiam mi sendis
trian sufiche ampleksan artikolon, kiun oni povus
publikigi nek en "Chas", nek en iu ajn alia
jurnalo, kaj historiajn revuojn tiam ne aperadis. Mi
decidis eldoni la tri artikolojn en aparta broshuro
petante la libro-eldonejon kaj -vendejon "Nov
Svjat" (Nova Mondo) okupighi pri la eldonado.
Sed la respondo estis negativa.
Subtene al mia tezo
aperis s-ro Andrejchin, kiu en jhurnalo
"Zarja" direktis publike dek demandojn al
s-ro Obretenov. Obretenov baldau informighis, ke
Bakalov transdonis mian unuan artikolon al la
redakcio de "Chas" kaj koleris al li,
taksante min kiel fiktivan personon.
Mi decidis eldoni la
broshuron memstare, sed mankis al mi monrimedoj. Mi
provis pruntepreni po ducent levojn de la instruistoj
en nia vilagho kaj ankau de aliaj komplezemaj
personoj, por kompletigi la necesan sumon. Du
instruistoj promesis, sed ne donis. Aliaj tamen donis
kaj finfine tre malfaciele mi sukcesis kolekti la
necesan sumon de du mil kvincent levoj por tri mil
ekzempleroj. El iu gimnazio lernantoj sendis kvincent
levojn kiel antaupagon por cent ekzempleroj.
La broshuro estis
presita dum la vintro 1938 kaj finfine mi ricevis la
grandegan pakajhon. Mi rigardis al ghi kun la sama
ghojo, kun kiu mi antau jaroj legis mian unuan
korespondajhon en jhurnalo. En la broshuro svarmis
preseraroj, sed tio havis nenian signifon. Mi ja
sukcesis eldoni la libron!
Mi organizis la
disvendadon. Komence ghi progresis malrapide, sed
poste intensighis. Mi sendis ekzemplerojn al konatoj
kaj lau iliaj rekomendoj - al nekonatoj kun antaupago
au kredite. Iuj misuzis mian fidon, sed la plejmulto
elshuldighis. Mi sukcesis repagi la shuldojn kaj
kolekti sumon, necesan por la nova libro, kiun mi
preparis. Mi varbis novajn konatojn, kamaradojn,
perantojn. Konstante mi ricevis leterojn de multaj
legantoj ekspedi pakajhojn. Mia korespondado, sen tio
intensa, farighis grandega.
Sed tiam okazis io
neatendita. La instruisto Bogdanin, homo en
respektinda agho, grizhara, serioza, kiu bonvole
komplezis al mi per la dokumentoj, en kiuj mankis io
ajn lia, subite chesis viziti mian domon kaj komencis
rakonti al chiu ech hazarde renkontita persono, ke mi
prirabis lin! Mi komprenis, ke kauzo de tiu konduto
estis profitemo. Tutan jaron li klachis malantau mia
dorso, kauzis al mi multajn malagrablajhojn, sed
poste mildighis. Li provis alparoli min publike,
komencis denove viziti mian domon, kvazau nenio grava
estus okazinta. Mi estis necesa al li kiel pacienca
auskultanto. Dum jaroj li verkis romanon kaj ege
shatis paroli pri la verkitajho. Fojfoje li defendis
iom strangajn teoriojn kaj ne toleris ke oni
kontraustaru al li, koleris kaj kriachis. Chiam, kiam
li emis babili, li povis trovi min hejme. Multfoje mi
lasis flanken la plumon au la libron por auskulti dum
longaj horoj liajn teoriojn pri la vivcelo de la
homo, pri liaj bezonoj, bezonegoj kaj bezonetoj, kies
nombron li estis kalkulinta precize. Por la izolita
provinca vilagho, en kiu ni ambau loghis, chio chi ne
estis miriga.
Antau ol eldoni la
broshuron, mi komencis korespondi kun Mihhail
Dimitrov. Li skribis al mi ke li partoprenis militon,
kaj ke kiam kuglo venas de la malamika frontlinio,
oni ne povas scii de kie ghi venas kaj kiu ghin
elpafis. Eble Botev estis mortpafita de hazarda kuglo
de iu cherkeso, tion oni ne povas diri kun plena
certeco.
La cenzuro komencis
malpermesi publikigon de chio ligita kun tiu temo. Iu
mia artikolo ne estis publikigita. Ankau aliaj
personoj sin audigis pri tiu afero. Kaj unu mia
konato, kiu portis al cenzura kontrolo mian duan
broshuron, informis min, ke oni severe riprochis la
direktoron de la kontrolo, char li permesis mian
unuan broshuron, kiu portas la spiriton de nacia
kapitulacemo.
Mi restis sola
defendanto de mia tezo. La oficiala publika opinio
subtenis ne min, sed s-ron Obretenov. Kuraghite de
tio, li ne deziris ekparoli. Kaj kun sia morto li
forportis eble ankau la sekreton, la autentikan
fakton lige kun la mortigo de Botev, kies ununura
atestanto li estis; chi tiu fakto vershajne dronos en
la obskuron de la historio.
Mi devis mencii ankau
pri alia mia agado en la jaroj 1935 -1939. En 1935 mi
konatighis kun iu bulgaro, Asen Aleksandrov,
elmigrinta al Kanado. Li estis filatelisto. Komence
ni intershanghis nur poshtmarkojn, post certa tempo
ni farighis bonaj amikoj, konstantaj korespondantoj.
Li sciigis min, ke li estas klaskonscia, organizita
laboristo, ke li finis anglan gimnazion, sed ne havas
monon por daurigi la studadon en supera instituto. Li
bonege konis la anglan lingvon.
Li publikigis
eltirajhojn el mia letero en la progresema jhurnalo
"Edinstvo" (Unueco) eldonita de la bulgaraj
elmigrantoj; li regule ghin sendis al mi. Tio donis
al mi la ideon sendi al la jhurnalo artikolon pri la
situacio en Bulgario. Aleksandrov transsendis ghin al
la redakcio kaj ghi estis publikigita en la sekva
numero sub pseudonimo Narodofrontovec (Popolfrontano)
kaj kun tiu titolo "Registaro sen la partopreno
de la popolo en ghi, ne estas registaro".
Tiamaniere mi konatighis kun la redaktoro de la
jhurnalo Andro Hhristov kaj farighis ties regula
kunlaboranto. Por chiu numero mi sendis artikolojn
pri la ghenerala politika situacio de la lando au pri
la pli gravaj au pli interesaj eventoj en Bulgario.
Mi indikis ankau la adresojn de multaj konatoj en
Bulgario, al kiuj oni povas sendi la jhurnalon. Komence
la afero iris bone, sed baldau la artikoloj altiris
la atenton de la Direkcio de Polico kaj oni
inkluzivis la jhurnalon en la nomaron de la
malpermesita literaturo - ghi komencis perdighi.
Perdighis al mi la numero kun mia artikolo
"Generacio sen perspektivo", kiun mi nepre
deziris vidi publikigita, sed neniam ghin vidis. Tiam
mi donis al Andro la ideon, ke la ekzemplerojn por
Bulgario oni presu sur cigareda papero kaj la
numerojn oni ekspedu en fermitaj kovertoj. Chiuj
leteroj venantaj el Ameriko estis traktataj en
Bulgario kiel rekomenditaj, char oni supozis, ke la
elmigrintoj sendas en ili bankobiletojn;kaj la
adresatoj subskribighis por chiu letero. La ideo
estis aprobita, sed tio plialtigis la elspezojn por
la ekspedado, kaj la abonantoj ne pagis sian abonon.
La Direkcio de Polico konjektis pri la nova maniero
de ekspedo de la jhurnalo, sed ne konfiskis leterojn.
Kaj jen iun vesperon
de 1938 venis al mi gasto el la Direkcio de Polico.
Enirinte li diris malkashe: "Donu al mi chiujn
numerojn de "Edinstvo", kiujn vi posedas,
kaj vi venos kun mi al la subdistrikta policejo, tie
mi donos al vi bonan lecionon, mi pagos al vi
laumerite". Sed mi posedis ech ne unu
ekzempleron de la jhurnalo, mi chion neniigis au
transsendis al amikoj. Mi diris al li, ke mi havas
neniun numeron. La agento komencis la traserchadon.
Li trovis sur la tablo grandan koverton jhus
ricevitan el Kanado, sed la jhurnalo mankis - mi
estis transdoninta ghin al alia leganto. En mia libro
trovighis letero de Andro, kiun mi preterlasis
neniigi kaj nun mi bedauris pro mia malatento. En la
letero estis menciite pri publikigo de mia artikolo,
kaj mia kunlaborado farighis evidenta. La shtata povo
bezonis nur tion - ekscii kiu estas la kunlaboranto
el Bulgario. Mia stato estis tre malbona. La agento
sin tenis al mi simple kiel idioto, similan konduton
kun trasercho ghis nun mi neniam vidis. Kiam li
komencis foliumi miajn korespondajhojn sur la tablo,
ghuste tie, kie trovighis la letero, mi rigidighis
pro timo. Sed mia mieno estis trankvila kaj kun
indiferenta vocho mi diris: "Tio estas leteroj,
estas nenio danghera en ili, se estus io danghera mi
ne tenus ilin tie chi por ke vi povu fosi en
ili." La agento longe kaj malice min rigardis,
daurigante la serchadon. Sed leginte kelkajn
ordinarajn leterojn, li komencis fosi en la
korspondajhoj jam ne tiel detale kaj pretervidis la
dangheran leteron. Mi ekspiris libere. Kaj jam kiam
li direktighis al mia chambro, mi jhetis la leteron
en la fornon. En la chambro vidinte la grandan
bibliotekon en la kofro kaj la amasegon da jhurnaloj
kaj revuoj, stokigitaj en la angulo, vidinte kia homo
mi estas, kaj kiamaniere mi movighas, li perdis la
emon traserchi. Vesperighis, la chambro estis
malvarma, se mi ne eraras, estis februaro 1938. Mi
diris al li: "Komencu la kontroladon, sed mi ne
cheestos char mi sentas malvarmon, venos mia
patro". La agento sen deziro prenis kelkajn
librojn kaj demandis: "Chu ili estas kontrolitaj
alifoje?" "Plurfoje" - mi respondis.
Li fermis la kofron. Komencighis esplorado:
- Kiu sendas al vi la
jhurnalon el Kanado?
- Iu amiko, sed mi ne
postulis ghin. Mi ne sciis, ke ghi estas
malpermesita.
- Malpermesita ghi
estas, jes, malpermesita. Skribu al li, ke li chesigu
la ekspedadon.
- Bone, mi skribos al
li, ke ghi estas malpermesita.
Poste la agento
forlasis la malvarman chambron.
Al Andro mi daure
sendis literaturon, plejparte dramojn necesajn al la
organizoj de l' elmigrintoj en pluraj urboj, por
aranghi vesperamuzojn. Mi sendis al li ankau dudekon
da aboco-libroj por la bulgara lernejo en Toronto. Mi
ekspedis ankau kelke da gravaj nelegalaj broshuroj,
kiujn li represis en la jhurnalo kiel felietonojn. Mi
sendis al li tradukojn el la hispana esperanto-gazeto
"Popola Fronto", ankau dudek ekzemplerojn
de mia broshuro "La morto de Hhristo Botev"
kaj ion el ghi li publikigis en la jhurnalo. Okaze de
la kvinjara jubileo de ja jhurnalo mi sendis al li
salutleteron.
Por chio Andro pagis
per kanadaj dolaroj, aparte aldonante por mi
malgrandajn sumojn por la kunlaborado, poshtelspezoj
kaj komplezoj.
Multaj miaj artikoloj
estis represitaj en la elmigranta jhurnalo
"Saznanie" (Konscio), kiu aperis en Detroit
(Usono) kaj estis progresema, ankau kiel premion mi
ricevis de la redakcio de "Saznanie" bone
binditan volumon de la verkaro de Lenin, publikigitan
en Moskvo en bulgara lingvo. Kiel ghi pasis per la
poshto, mi ne provis klarigi al mi!
Post la eksplodado de
la intercivitana milito en Hispanio mi komencis
ricevi de tie esperantajn periodajhojn stencile presitajn.
Komence ili venis el Barcelono, kaj poste venis ankau
la esperanta revuo "Popola Fronto",
aperanta en Valencio. En tiu chi lasta oni publikigis
sur tuta pagho mian grandan salutleteron. Mia franca
korespondanto informis min regule pri la stato de la
hispanaj aferoj, kiuj malbonighis pro la ekstera
interveno.
Tiutempe en Chinio, en
Chunchin, aperis la revuo "Chinio hurlas".
Kaj en Kantono komencis aperi "Justeco". Mi
publikigis anoncon, ke mi kolektas abonprezojn por la
du revuoj, kun kies redakcioj mi jam delonge tenis
kontakton. Por tiuj revuoj mi varbis sesdek
abonantojn. Per la ricevitaj abonpagoj mi achetis
librojn por Andro kaj liajn dolarojn mi sendis per
rekomenditaj leteroj en solidaj dikaj kovertoj, al
Chinio. Mi komencis ricevi el Chinio grandegajn
pakojn. Baldau la revuoj shanghis siajn nomojn: la
unua farigis "Heroldo de Chinio" kaj la
dua, post la okupo de Kantono, komencis aperi en
Kongkongo sub la titolo "Vochoj el
Oriento". Komencis aperi ankau pli serioza kaj
dika revuo en franca libroformato, "Orienta
Kuriero", por kiu mi kolektis dek abonpagojn.
Krom la pakoj de revuoj, mi ricevis ankau multajn
pakajhojn de broshuroj, inter ili tridek ekzemplerojn
de "Memorando de barono Tanaka", dek
ekzemplerojn de ampleksa volumo de la verkaro de la
plej granda china poeto Lu-Sin, dek ekzemplerojn de
granda volumo da rakontoj "Nova tasko",
parton de kiuj mia amiko Georgi Dakovski tradukis
poste en bulgaran lingvon sub titolo "Cabanche
Makaj", kaj multajn aliajn. Kaj chio chi devis
esti repakata kaj dissendata al la bulgaraj
abonantoj. Mi chiam pretigis sesdek pakojn por ili,
skribis la adresojn, skribis ankau mian adreson de
ekspedanto, ghis la momento kiam mi sukcesis havigi
al mi propran stampilon, afrankis ilin kaj ilin
transdonis al la poshtejo. La mano doloris pro la
multa skribado. Iufoje mi havis ankau ekspedotajn
pakajhojn kun miaj broshuroj. La poshtisto baj Ceko
apenau sukcesis enmeti chion en siajn dusakojn. Pli
malfrue, kiam ekfunkciis la autobusa linio inter
Botevgrad kaj Rashkovo, la afero estis plifaciligita
kaj ni ricevis la poshton chiutage. Mia chambro
similis al redakcio, kaj la tutan laboron plenumis mi
mem, sen ies ajn helpo. Mi chiam estis okupita per
registritaj sendajhoj, poshtmandatoj k.a. El Chinio
leteroj per aer-poshto venis dum unu semajno.
Tiun grandegan
materialon mi uzis por verki mian grandan broshuron
"La milito en Malproksima Oriento", riche
provizitan per ilustrajhoj, senditaj al mi speciale
por tiu chi broshuro. La libro devis konigi al la
bulgara legantaro la veran aferstaton en Malproksima
Oriento la nevenkeblon de la china revolucio, la
konstruadon kaj la naturrichajhojn de Okcidenta
Chinio, pri kio nia tendenca bulgara gazetaro nenion
skribis. La libro estis verkita en tia spirito, ke
ghi povu esti permesita de la cenzuro. Nenion mi
menciis pri la japanaj kruelajhoj kaj perfortoj en
Chinio. Sed malgrau tio, la cenzuro malpermesis ghian
publikigon kaj ghi restis kiel memorajho en mia
arkivo. Mia konato, kiu ghin portis al cenzurado,
sciigis min, ke la ekzemplero restinta en la
kontrolejo estas terure forstrekita.
Hodiau ghi jam perdis
multon de sia aktualeco, morgau ghi perdos ankorau
pli multon, ghi ja estas publicista verko. Sed iun
tagon, kiam la cirkonstancoj tion permesos, oni devus
ghin eldoni por demonstri kiel obskurantisma estis la
persekutado de la progresema penso che ni.