19
En la someroj de 1931
kaj 1932 en nia vilagho feriis k-do Asen Todorov
Atanasov, studento de medicino, filo de mia
instruisto. Al li ni ordinare komisiis paroli antau
partiaj kaj junularaj organizaj kunvenoj. Publikan
kunvenon oni ne plu permesis al ni. En 1931 oni
komencis konstrui en nia vilagho akvodukton. De chiu
shtata oficisto oni prenis mil - du mil levojn sub la
minaco ilin eksigi, kaj la cetera parto de la
vilaghanoj devis labori servute.
Lige kun tio ni faris
detalan publikan deklaron, postulante, ke la shtato
liveru la tubojn senpage, kaj al la laboristoj oni
pagu por la laboro.
En chiu tago de
speciala aktivado en nia vilagho komencis aperi
rughaj flagoj. Mi ilin pentris, aliaj ilin pendigis.
Sed la plej rimarkinda aktivado estis organizita la
1-an de Augusto 1932. Tiam okazis du grandaj kunvenoj
de junuloj en mia domo - unu amasa, alia - de la
aktivularo. La aktivuloj pendigis sur la unusola
poplo en la vilagho rughan flagon, fiksitan per
shnureto, kiu devis esti ektirita, por ke la flago
ekflirtu ghuste kontrau la 1-a de augusto. Sed iuj
infanoj ghin rimarkis kaj komencis paroli pri ghi. La
saman tagon la komunumaj oficistoj grimpis sur la
poplon kaj forprenis ghin. La amasa junulara kunveno
decidis organizi je la 1-a de augusto publikan
protestmanifestacion kontrau la milito. En nia
vilagho estis nur du policanoj, kiuj ne povis
malhelpi al ni. Plurfoje ni faris similajn decidojn,
sed ili restis nerealigeblaj. Mi supozis, ke
vershajne ankau nun okazos same. Sed okazis io
neatendita. En la vespero, la 1-an de augusto,
chirkau kvardek junuloj kolektighis sur la placo kaj
kun "Vivas li vivas..." kaj aliaj
revoluciaj kantoj ekmarshis sur la stratoj. La
vilaghestro kaj la policistoj atingis ilin sub la
vilagho kaj faris provon dispeli ilin, sed ne
sukcesis. Tiam ili komencis peti kaj persvadi la
junulojn chesigi la manifestacion, char en kontraua
okazo la sekvoj estos malbonaj. Kiam la manifestacio
finighis, oni arestis kelkajn personojn, sed baldau
ilin liberigis avertante ilin chiujn en la sekva tago
resti en la vilagho. Sed la junuloj ne obeis, kaj la
sekvan tagon, la 2-an de augusto, ili iris al la
proksima vilagho Kraevo, kie, sur la loko de iu
antikva preghejo, okazis chiujare io simila al
kermeso, lige kun la festotago de Sankta Elija. La
vilaghoj Kraevo kaj Radotina jam dum multaj jaroj
havis jughprocesojn pri komunumaj pashtejoj kaj
arbaroj. Tiutempe Kraevo estis postrestinta vilagho,
sen iu ajn klaskonscia vilaghano, chiuj vochdonis por
la reganta partio. De la komunumo oni telefonis al la
subdistrikta policejo, ke komunistoj el Radotina
venis por konfuzi la vilaghan feston kaj organizi ian
protestan aranghon. Tiu denunco ankorau pli
malfaciligis la situacion de la junuloj. La saman
tagon el la urbo alvenis dudeko da policanoj, iris al
Kraevo, arestis chiujn fraulojn de Radotina kaj
kondukis ilin tra nia vilagho al Botevgrad. Sed sur
la placo kolektighis granda amaso da viroj kaj
virinoj, kiuj ne permesis ke oni konduku al Botevgrad
la arestitojn, chirkau tridek personojn. Oni shlosis
ilin en la lernejo, kie ili pasigis la nokton, kaj
ilin liberigis la sekvan tagon. Restis nur kvin
personoj, kiujn oni venigis al la urba policejo, sed
post tri tagoj liberigis ankau ilin. Tiel finighis la
kontraumilita Unua-de-Augusto-protesttago, la plej
alta punkto, kiun la revolucia movado atingis en nia
vilagho.
Tiutempe mia
populareco, por bono au por malbono, kreskis
chiutage. Vershajne pro mia fizika malfelicho la
polico opiniis, ke mi posedas iun diablan forton, kiu
direktas la revolucian movadon en nia tuta
subdistrikto. Estis kamaradoj, kiuj superis min per
klereco, kapabloj, aktiveco, sed ili staris en ombro,
preskau nerimarkeblaj, la celpunkto estis mi.
Multfoje che arestoj au polica premo oni instigis
neklaskonsciajn gepatrojn de iuj kamaradoj kontrau
min. De diversaj flankoj oni direktis al mi ofendajn
riprochojn kaj minacojn. Iuj atakis ech miajn
gepatrojn, kiujn ili taksis respondecaj pri mia
aktivado. Ankau la gepatroj komencis konsili al mi
retirighi de la batalo. La blinda kampanjo de
konsciaj kaj nekonsciaj malamikoj tiel fortighis, ke
oni komencis teni min respondeca ech pri la
mortigitoj en 1925, kvankam mi tiam estis ankorau tre
juna. Kie ajn kaj kio ajn okazis io, oni opiniis, ke
la fadenoj eliras el mia chambro. Tiun tutan moralan
kaj fizikan turmenton mi devis toleri ghis la fino.
Estis necesaj al mi multe da volo, multe da kuragho,
multe da fido al la revolucia afero por povi
kontraustari tiun chi vastan, diversflankan fronton.
Mi devis kuraghigi spirite la kamaradojn, kiuj ofte
senkuraghighis. Por mi oni kreis la opinion, ke mi
estas farita el shtono, el fero, kaj mi nur devas
direkti kaj subteni la aliajn. Sed mi pasigis multajn
pezajn minutojn. Kiom multe da moralaj fortoj mi
bezonis por rezisti ghis la fino.
En augusto 1933 min
trafis nova malfelicho - mi malsanighis de pusa
apendicito. La atako estis tiel forta, ke mi falis en
la ghardeno, kie mi trovighis en tiu momento, ne
povante ech movighi. Mia tuta korpo tiel intense
shvitis, ke ne nur la chemizo, sed ech la jako
malsekighis. Oni min enportis en la chambron,
trenante min per la shultroj kaj la piedoj, kaj min
metis sur la liton. La doloroj estis tiel fortaj
kvazau oni enpikis palison en mian abdomenon. La
saman vesperon venis la hdpkuracisto el vilagho
Gurkovo. Li supozis, ke mi havas interplektighon de
la intestoj. Li faris al mi du injektajhojn, oni
metis min kushi en flanka pozicio kaj faris al mi
klisteron, kiu estis nepermesebla en similaj okazoj.
La helpkuracisto foriris, rekomendante mian tujan
veturigon al Sofio, char mi havas interplektighon de
la intestoj. Sub la efiko de la injektajhoj mi
endormighis.
La sekvan matenon mi
vekighis malfrue kaj pensis, ke la hierauaj kaj
pasintaj vesperaj doloroj forpasis kiel terura
koshmaro. Mi volis ellitighi por balai la chambron
kaj vestighi. Estis dimancho; kaj ni devis havi
kunvenon che mi. Mi levis la kapon, sed ghi refalis
sur la kusenon. Mi komprenis, ke io terura okazis al
mi kaj ke estos necesa longa tempo ghis mi
resanighos. Chirkau tagmezo komencighis vomado kaj la
doloroj ripetighis en malpli forta formo. La dekstra
flanko de la abdomeno estis malmola kiel shtono. Tiel
mi pasigis preskau du semajnojn sen iu ajn faciligho.
Mi vizitis d-ron Valkov en Botevgrad, kiu diris, ke
temas pri kapsulighinta pusa apendicito. Li sendis
min al la hospitalo, preskribis ke oni metu glacion
sur la dolorantan lokon. La hospital-kuracisto d-ro
Todorov forestis kaj lin anstatauis d-ro Drozdov, mia
konato, kiu tuj akceptis min. Sed post du tagoj
revenis d-ro Todorov. Farante la chiutagan vizitadon
de la malsanuloj, li venis al mi, palpis mian
abdomenon kaj diris: "Kion serchas chi tie tiu chi!
Se tiu absceso krevus kion ni povus fari pri li? Li
tuj veturu al Sofio". Mi telefone petis monon de
miaj familianoj; ili prunteprenis sescent levojn,
kiujn alportis mia kuzo Koljo kaj kun li mi veturis
al Sofio per autobuso. Tuj post la alveno mi iris al
la Unuaranga Hospitalo, en la kirurgian fakon, kie
kushis operaciitaj aliaj vilaghanoj el Radotina. Iu
kuracisto malakceptis nin pro manko de libera lito
kaj direktis nin al la Aleksandro-Hospitalo. Ni tuj
iris tien. Vesperighis. Estante certaj, ke ni chi tie
trovos liberan liton, ni pagis al la fiakristo kaj
mia kuzo min enportis en la akceptejon. Sed
evidentighis, ke ankau chi tie mankas libera lito. La
kuracisto, kiu ekzamenis min, diris: "Se vi
povus dormi tie chi, sur tiu tablo, restu, alian
liberan liton ni ne havas". La tablo estis
mallargha kaj alta, por medicina esplorado. Fiasko!
Oni nenie akceptis min grave malsanan, nekapablan
movighi, kaj mi ne havis dormlokon. Mi petis la kuzon
denove venigi fiakron, sed jam mallumighis kaj la
fiakristoj chirkau Aleksandro-Hospitalo foriris. Mi
perdis la esperon. Mia kuzo prenis min en la brakojn
kaj longe min portis, poste lasis min, ripozis, ghis
ni atingis la plej proksiman hotelon. Mi povis nenion
manghi, havis altan temperaturon, fortajn dolorojn
che la dekstra flanko, ankau teruran stomakan
perturbon. Dum la nokto mi fartis tre malbone. La
sekvan matenon per la automobilo de la hotelmastro ni
denove vizitis la Unuarangan malsanulejon. Lau
insisto de D. Kocov, instruisto en nia vilagho,
aperis d-ro Todorov, vera Herkulo kaj esploris min.
La apendicito ne estis normala kaj li vokis ankau iun
kuraciston. Ili du min palpis, premis, per hezitaj
pashoj eniris la operaciejon. Post nelonge oni vokis
kaj enportis min che la chefo mem de la kirurga fako,
d-ro Morfov. Ankau li min palpis atente kaj diris al
mia kuzo: "Reportu lin al via vilagho!"
"Kial? Chu mi ne havas apendicon?" - mi
demandis. - "Jes, vi havas, sed ghi ne estas
danghera, char estas kronika. Hejme vi sekvos dieton,
nutros vin per rizlaktajho, kompoto, facile
digesteblaj manghajhoj kaj la malsano pasos."
Fino al miaj esperoj!
Kaj nun kien? La alveno al Sofio neniel min helpis.
Mi decidis viziti d-ron Bogdanov. Ni prenis fiakron
kaj veturis al lia kabineto. Li jam aspektis sufiche
maljuna. Li akceptis min afable kaj per la helpo de
la servistino levis min al la rentgena aparato. La
pulmoj estis ankorau sanaj, puraj. Al la abdomeno la
rentgena aparato neniel povis helpi. La doktoro
diris, ke la malmolajho en la dekstra flanko
prezentas grandan kunkreskajhon de la intestoj. La
kirurgio ne estis lia specialeco kaj li per nenio
povis helpi min. Li donis al mi ian pulvoron kontrau
stomaka perturbo. Mi longe atendis en la kabineto de
la doktoro mian kuzon, irintan serchi al ni lokon por
noktado. Ekstere pluvegis. Mi manghis duonkilogramon
da vinberoj, achetitajn dumvoje, char mi sentis
soifegon, sed mi vomis ghin tute. Che vesperigho mia
kuzo alvenis kun fiakro. Mia najbaro Todor, tiutempe
laboranta en Sofio, konsentis akcepti min. Ni veturis
al la plej malproksima rando de kvartalo
"Nadejhda", dronanta en koto. En kaduka
dometo nin renkontis forta odoro de ejo neventolita,
mallargha kaj malluma. Sed mi eniris la varman truon
kiel en palacon, volis kushighi ripozi. Oni alportis
al mi limonadon, venis el la najbaraj domoj du
knabinoj, kun unu el kiuj mi longan tempon poste
korespondis. La sekvan tagon el mia vilagho venis
ankau la edzino kaj la bofratino de Todor. Ili
ektimis, ke mi estas ftizulo, decidis forpeli min kaj
mensogis, ke la sekvan tagon ili veturos ekskurse al
iu urbo. Mi devis tuj forveturi. Oni levis min sur la
platformon de chevala sharghveturilo kaj dum mi
atingis la autoagentejon, mi grincis per la dentoj
kaj kriis pro doloroj en la abdomeno. La veturado en
la autobuso kiel ajn, estis tolerebla, ghis ni
atingis vilaghon Litakovo. Tie ni, kune kun iu
virino, luis kabrioleton ghis nia vilagho. Ni
akceptis survoje ankau iun virinon senpage. Pro
doloroj kaj malfortigho mi kushighis sur shiajn
genuojn kaj tiamaniere mi alvenis vilaghon Radotina.
Hejmen oni min malsuprenigis tenante min per la kapo
kaj la piedoj, kaj denove metis min sur la liton. Mi
kaj panjo kune ploris. La monon mi elspezis, kaj
helpo nenia. Vicighis teruraj tagoj kaj noktoj. Tiajn
noktojn la lampo lumis super mia kapo. La stomaka
perturbo turmentegis min. La doloroj che la dekstra
flanko de la abdomeno estis tre fortaj. Precipe kiam
mi manghis ion, post tri-kvar horoj mi sentis kvazau
oni min tranchus per ponardo. Mi kriegis freneze. Kaj
mi ne kuraghis manghi pli ol unu fojon dum la tago,
kvankam mi havis grandan apetiton. Mi senfortighis
tagon post tago... Kelkiam oni malsuprenprenis min de
la lito, sternis la litajhon sur la korto kaj mi tie
kushis. Kiel en Botevgrad, oni metis sur la abdomenon
glacion, tiel mi komencis meti sur min malsekajn
malvarmajn shtonojn. Tamen estis septembro, la akvo
ankorau ne estis malvarma kaj tio ne helpis min.
Chiutage venis al mi kamaradoj, portis al mi
tion-alian por manghi, sed mi nenion povis konsumi.
Chiuj estis konvinkitaj, ke mi mortos.
Tiel mi pasigis
kvardek ses tagojn post la malsanigho, ghis la 23-a
de septembro. Mi komencis urini puson. Mi regule
korespondis kun la kuracistoj Valkov kaj Bogdanov.
Bogdanov denove min vokis al Sofio, informante min,
ke li telefonis al iu profesoro, kiu promesis akcepti
min. Ni denove prunteprenis kvincent levojn.
La 23- an de septembro
mi denove alvenis Sofion kaj prezentis min al la
profesoro, kiu diris, ke la absceso traboris la
urinvezikon kaj purighas per ghi. Li donis al mi
noton por ke oni akceptu min en la kirurgian fakon de
la Aleksandro-Hospitalo, kie mi restis la saman
tagon. Honorarion li ne prenis de mi - d-ro Bogdanov
avertis lin kia birdo mi estas...
Komencighis la
kuracado - oni metis sur la abdomeno glacion, kiun
achetis per mia mono, dieto - nur teo, fresha kaj
acida lakto kaj urotropino por desinfektado. Tiel mi
pasigis dudek kvin tagojn. La temperaturo
normalighis, la doloroj malaperis, sed restis la
malmola loko che la desktra flanko de abdomeno, kaj
mi plue urinis puson. Mi ege malsatadis. Oni permesis
al mi uzi facile digesteblan nutrajhon kaj
elhospitaligis min kun komisio reveni post tri
monatoj, char en tiu momento estis neeble operacii
min. Oni instrukciis min kiajn nutrajhojn uzi kaj mi
forlasis la malsanulejon. Mi restis kelkajn tagojn
che mia onklo Stamen en la Sofia kvartalo Nadejhda,
kie mi pasigis la terapon tre bone.
En la malsanulejo mi
konatighis kun la Centra Komitato de Laborista
Esperanto-Asocio. La samideanoj min vizitis
kolektive. Mi persone vidis la homojn, kun kiuj mi
korespondis, sed ne konis ilin. Kaj en Nadejhda mi
fine renkontighis persone kun Georgi Bakalov, kun kiu
mi tiom longe korespondis. Li venis akompanate de sia
filino Lora kaj la poeto Hhristo Radevski. Mi
ricevadis la revuon "Zvezda" jam de !a unua
numero. Georgi Bakalov alportis al mi librojn, ni
multe parolis pri mia malsano kaj pri gheneralaj
politikaj problemoj. Tiam ne antau longe komencis
aperi jhurnalo "Svjat" (Mondo), redaktata
de Orlin Vasilev. Bakalov rekomendis, ke ni subtenu
ghin kiel antifashistan periodajhon. Mi estis ghia
abonanto. Hejme mi denove ekfartis malbone. La
abdomeno che la dekstra flanko shvelis kaj komencis
min forte dolori. Mi jam sciis kiel ghin kuraci - mi
metis glacion en rompitan botelon kaj malvarmigis la
malsanan lokon. Ankau la urinveziko infektighis kaj
kauzis al mi multajn suferojn. Mi kuracis min per
urotropino. Manghis nur freshan lakton kaj jahurton
kiel en la malsanulejo. Malfeliche ni ne havis lakton
kaj devis acheti ghin. Sed ankau monon ni ne havis
kaj devis ghin preni kredite. Ankau mia frato sekvis
dieton pro reumatismo. Sed char li uzis ankau alian
nutrajhon, oni prenis por li de niaj parencoj
senbuterigitan lakton. Senghojiga, trista estis tiu
chi vintro. Malsanoj kaj mizero. Pro la malsanado mi
ege konsumighis. La osta tuberkulozo denove sin
montris. Mi kushighis en liton malantau la forno kun
glacio sur la abdomeno; la maldekstra flanko de la
dorso truita pusis, de la ostoj skvamoj falis;
doloroj che la antaua kaj la malantaua flankoj de la
korpo. Kiam la krizo forpasis, mi manghis ankau alian
nutrajhon krom lakto.
En la sama jaro iu
kamarado el Radotina estis operaciita en urbo Vraca
de d-ro Georgiev. Dum la lastaj kvar jaroj li suferis
ege malbonan apendicon kaj oni nenie konsentis
operacii lin, char apendico konstante inflamis. Unu
fojon oni malfermis lian abdomenon, sed tuj ghin
refermis neoperaciita. Pro konstanta dieto, doloroj
kaj spiritaj suferoj ankau li estis ege
senfortighinta. D-ro Georgiev lin savis.
Mi kolektis kuraghon
kaj decidis viziti tiun kuraciston. Kaj en januaro,
trafinte kelkajn varmajn tagojn, mi akompanate de la
emerita instruisto Bogdanin kaj lia edzino, same tiel
suferanta de apendico, vizitis d-ron Georgiev. La
edzinon de Bogdanin oni tuj akceptis por operaciado.
Sed min la kuracisto rifuzis akcepti. "La risko
estas tre granda, knabo mia, ne eblas."
"Sed mi akceptas la riskon — mi rediris —
vivi au morti" "Vi ghin akceptas, sed ne
mi, char post la operacio povas ekfunkcii iu fistulo,
ne, ne, ne eblas".
Denove mi revenis
hejmen. Chie oni rifuzis operacii min. La krizoj
sekvis regule chiun kvaran - kvinan semajnon. Komence
de la printempo mia sanstato certagrade bonighis. Mi
komencis min nutri pli bone kaj mi iom restarighis.
Kun d-ro Bogdanov mi korespondis akurate. Li informis
min, ke la 24-an de majo 1934 la kirurgo de
malsanulejo "Rugha Kruco" trovighos en
Botevgrad kaj konsilis al mi aperi antau li por
esploradoj; li jam avertis lin telefone.
Je la menciita dato mi
vizitis ankau tiun doktoron. Li sufiche longe
pripalpis la malnovan lokon che la dekstra flanko de
la abndomeno kaj konkludis: "La abdomenon jam
oni povas malfermi. Se estas eble, ni operacios kaj
savos vin. Se ne - ni rekudros la abdomenon tia, kia
ghi nun estas. Vi ne fartos malpli bone ol nun. Tiam
vi ne kulpigos la medicinon, ke ghi ne povis helpi
vin, char ni helpas, sed nur tie, kie estas eble
helpi". Mi klarigis al li, ke mi ne povas viziti
la malsanulejon de "Rugha Kruco", char mi
estas malricha kaj ke oni kuracas min nur surbaze de
komunuma dokumento pri malricheco. "Tiam vi
venos al la Unuaranga Hospitalo. La chefo de la
kirurgio d-ro Morfov estas mia konato, kaj mi petos
lin vin operacii". Audinte la nomon de d-ro
Morfov, mi sulkis la frunton. Ja ghuste li
malakceptis min en la pasinta autuno - pretekste, ke
mi havas kronikan, sendangheran apendicon, kiun mi
povas kuraci per dieto! Sed reveninte Sofion, la
kuracisto skribis al mi poshtkarton, ke d-ro Morfov
estas eksigita el la Unuaranga Hospitalo kaj ke lian
anstatauanton li ne konas, tial mi operaciigu min ie
ajn, lau mia bontrovo.
Mi denove min adresis
al d-ro Bogdanov, kaj li siaflanke - al d-ro Georgiev
en Vraca. Tiu chi lasta skribis al mi, ke se mi
fizike sentas min relative pli forta, mi povas aperi
che li por operaciado. Sed anstatau al Vraca, fine de
julio 1934 mi denove veturis al Sofio kaj per la
helpo de d-ro Bogdanov vizitis la Unuarangan
malsanulejon che la kirurgo d-ro Ploskov. En 1933 li
estis supera kuracisto en la Aleksandro-Hospitalo,
sed en alia kabineto. Li renkontis min afable
ridetante: "Mi konas vin de la
Aleksandro-Hospitalo, konas ankau vian
apendicon". Do, en la kuracista kolegio oni
priparolis mian apendicon.
En la malsanulejo mi
restis dek unu tagojn antau ol oni alpashis al
operacio. Iun vendredon, la 9-an au la 10-an de
augusto 1934, estis neniu operaciota malsanulo. Oni
min preparis kaj transportis al la operaciejo. Mi
estis ghoja, char mi timis, ke ankau tie chi oni ne
operacios min. Oni komencis per loka anestezo kaj dum
45 minutoj d-ro Ploskov purigis la vezikon de la al
ghi gluighinta restajho de l' apendico. Ghis tiu
momento chio pasis bone. Sed jen la doktoro ekkriis:
"c.c.c. kion faru nun?" - "Kio estas,
s-ro doktoro - demandis mi maltrankviligite - chu
eble estas io danghera ankorau por la apendico?"
"Jes, jes, estas io, silentu!" Li levis per
instrumento ion el la abdomeno. Al mi shajnis, ke mi
mortas. Mi anhelis, shvitis. Komencis spiri
malfacile. Mi ghemis, kriis. "Ahh, - mi diris -
se mi estus sciinta, ke la operacio estas tiel
serioza, mi estus preninta gheneralan
anestezon". "Donu al li iom da ghenerala
anestezo" - diris d-ro Ploskov - en tiu chi kazo
oni ne povas labori sen ghenerala anestezo". Li
chesis labori por momento. Oni metis al mi maskon. La
lasta ekbrilo de la konscio estis jena: mi kushas sur
iu roko kaj chirkaue -shtonhakistoj kun marteloj kaj
kun maskoj sur la vizaghoj. Ili parolas, sed la
vochoj venas de fore. Mi endormighis.
La vekigho estis
turmenta, terura, akompanata de sovaghaj krioj,
vomado. Kiam fine mi rekonsciighis, mi vidis min
ligita al la lito kun glaciplena veziko sur la
abdomeno, kun vakstolo sub la dorso. La malsanuloj
diris al mi, ke oni min tenis en la operaciejo du
horojn kaj duonon. La trian tagon post la operacio al
mi shajnis, ke mi mortos. Mi estis ege malforta, kun
ghenerala malbonfarto, mi volis pensi pri io, fiksi
mian atenton al io - neeble. Sed la kvaran tagon mia
sanstato plibonighis. Mi supozis, ke la kvaran tagon
d-ro Ploskov faris al mi kontrolan bandaghon,
eltirinte la duonon de longa gazbandagho enshovita en
la abdomeno. "Hm.. li diris - transportu lin al
chambro numero 5" (kun la plej grave malsanaj
kaj malpuraj).
Depost tiam mi restis
en ghi. Oni purigis min matene kaj vespere, sed la
stato estis terura. Kiam mia kuracisto, kun
kuracistoj de aliaj malsanulejoj iris de lito al lito
al la pli interesaj kazoj, veninte al mia lito, li
klarigis: "Tie chi mi havas kazon de apendico
kun kunkreskintaj intestoj, kun dispozicio transiri
al tuberkulozo de la intestoj, kun io simila al
tumoro. Ni apenau purigis ghin. Dum mi reguligis
parton de la kunkreskajhoj, unu intesto shirighis. Mi
lasis ghin nekunkudrita. Sed chio pasos bone. Nun,
post kiam ni lin prilaboris, li povos vivi".
Kvardek tagojn mi
kushis sur la dorso. La malfermita vundo sur la
abdomeno cikatrighis, sed restis malgranda kanaleto,
el kiu fluetis puso. Oni elhospitaligis min. Post
chirkau monato la kanaleto chesis funkcii, la dekstra
flanko de la abdomeno shvelis kaj min ekdoloris, la
temperaturo levighis. Mi reiris al la malsanulejo kaj
tie kushis tri plenajn monatojn. Oni eligis chiujn
internajn fadenojn de la operacio, supozante ke ili
kauzis la pusadon, ghis fine oni komprenis, ke mi
havas fistulon, devenantan de la truita intesto. La
kuracisto ne elhospitaligis min, dirante ke mi povus
resti en la malsanulejo tiom longe, kiorn mi deziras,
sed mi propravole eliris el ghi en decembro 1934.
En junio 1935 mi
denove vizitis la malsanulejon kaj mia kirurgo d-ro
Ploskov per dua operacio fermis la fistulon. La
operacio estis sukcesa. Sed kiam rni revenis hejmen,
min kaptis tia peza krizo, ke kvar plenajn semajnojn
mi ne povis ellitighi kaj trinkis nur lakton. Ghuste
kiam d-ro Ploskov skribis al mi reiri al la
malsanulejo, la krizo pasis. Sed poste la krizoj
ripetighis periode chiun trian-kvaran semajnon,
kvankam ne kun tia forto kiel la unua. La dekstra
parto de la abdomeno shvelis, forte doloris. En
februaro 1936 denove aperis absceso, la loka
kuracisto ghin truis, kaj la fistulo reaperis.
Komence ghi chesis sekrecii unu au du semajnojn,
fermighis per nova hauto sed poste la sekrecio
farighis konstanta kaj la vundo - chiam malfermita.
En la somero 1936 mi
revenis al la malsanulejo por nova operacio. Sed d-ro
Ploskov ne faris ghin. Oni varmigis min per elektra
rentgenoterapio kaj min elhospitaligis post kvardek
tagoj sen iu ajn rezulto — la fistulo restis. Mi
bezonis multe da bandaghmaterialoj, sed mankis mono.
Mi kutimighis al la nova malfelicho same kiel mi
kutimighis al la pli granda — la paralizo. La
fistulo ne malhelpis min movighi kaj fari mian
laboron. Nur dum krizaj momentoj mi fartis malbone.
La temperaturo altighis, ankau la sekreciado, ofte mi
ne ellitighis.
Kun mia kuracisto d-ro
Ploskov mi konservis konstantajn amikajn ligojn. Mi
informis lin pri la evoluo de la malsano, kaj kiam
necese - iris al la malsanulejo - oni chiam akceptis
min. Sed ghis 1939 ne necesis viziti lin. Tiam aperis
nova komplikajho, kaj en 1942 komencighis novaj
malsanoj, kiuj definitive min ruinigis.