18
Komence de 1931 okazis
nova polica trasercho de nia hejmo. La policagento
Grigorov venis rekte el la Direkcio de Polico por
konfiski miajn esperantajn korespondajhojn kaj
kontroli, chu ili ne enhavas ion dangheran. Mi apenau
sukcesis savi la fotajhojn kaj la bildkartojn.
Chirkau du-tri kilogramojn da korespondajhoj oni
konfiskis kaj forportis al Sofio. La agento donis al
mi adreson de kie mi povus serchi ilin: Direkcio de
Polico, fako "Sekureco de la Shtato",
Nikola Geshev. Se la leteroj ne estas dangheraj, oni
redonos ilin al mi. Oni tamen neniam redonis ilin.
Tiutempe mi komencis
aperi inter la samvilaghanoj. Antaue mi neniam iris
tra la vilagho, krom kiam la kamaradoj portis min
lige kun iu grava okazo. Nun jam chiujn festotagojn
mi iris al la centro de la vilagho. Komence estis por
mi malfacile iri. De nia domo ghis la vilagha placo
la distanco estas chirkau ducent metrojn longa. Ghin
mi pasis kun kelkaj ripozoj ire kaj reire. Kutime mi
iris al la vilagho posttagmeze kaj revenis en malfrua
vespera horo. En la komenco mi ege lacighis, sed
poste kutimighis.
Komencinte eliri, mi
jam povis multajn aferojn aranghi pli facile kaj pli
akurate. Chiumomente mi povis vidi partianojn kaj
junulojn kaj komisii al ili iun taskon sen voki ilin
al mi hejmen.
Multajn jarojn mi ne
vizitis la kamparon kaj ech forgesis kie trovighas
niaj agroj. Ekster la vilagho mi eliris nur kiam oni
min arestis au kiam mi veturis ien. Mi tute izologhis
de la naturo kaj tio tre pezis al mi, sed kion
fari...
Chiun autunon mi
achetis melonojn de Mezdra por ilin vendi en nia
vilago kaj tiamaniere gajni iom da mono. Mi tranoktis
en la butiko. Kiam la veturigisto ne estis mia
proksimulo au ne scipovis mem elekti la melonojn,
ankau mi eniris la charon kaj veturis al Mezdra por
acheti melonojn, pri kiuj ankau mi mem nenion
komprenis. Survoje mi noktis en la salikaro apud
rivero Iskar. Vekighinte mi ofte vidis roson sur miaj
kovriloj. Sed la utilo estis mizera - mi apenau
sukcesis gajni tricent-kvarcent levojn. La vilagho
estis malgranda, la vilaghanoj ne havis monon kaj
krom mi vendis melonojn ankau du-tri butikistoj kaj
drinkejmastroj, tial la klientoj dividighis. Miaj
klientoj plej ofte konsumis kredite kaj poste ne
pagis, precipe la junuloj.
En 1931 okazis grava
evento - elektoj de parlamentanoj. Lige kun tio la
policaj traserchoj en mia hejmo plioftighis. Kaj post
la elektoj la traserchoj dauris lige kun la tagoj de
pli intensa politika aktivado.
La elektoj
proksimighis kaj ni mobilizis niajn fortojn. El
Novachene oni ofte venis kaj portis direktivojn kaj
presajhojn. Ni sciis kaj ankau la autoritatuloj bone
komprenis ke ni ne povas elekti nian deputiton en la
subdistrikto. Sed la adeptoj de la Popola Bloko
skismighis: formighis oficiala listo fronte kun
advokato Boris Pavlov el urbo Etropole, demokrato,
dua kandidato en la sama listo - Stojan Velev el nia
vilagho, kaj alia, neoficiala listo fronte kun Mincho
Stamboliev el Botevgrad, agrarano, kaj Stefan Sariev,
naciliberalo. Stojan Velev venis al mi kun peto igi
la membrojn de la Laborista Partio subteni lian
kandidatecon, lasante vochdoni por la Laborista
Partio nur etan grupon da partianoj nur por konservi
nin politike. Mi diris al li, ke tio ne eblas. Ni
prezentis nian propran liston fronte kun Ivan
Hhaghijski (Strangha) el Novachene, kiu jam havis la
postulatan de la elekto-legho minimuman aghon de
tridek jaroj. Oni sendis al ni kvincent
arghentkolorajn balotilojn por ke ni disponu pri
certa rezervo, se la polico konfiskus parton de
balotiloj. Oni sendis al ni multe da propagandaj
afishoj, kiujn ni gluis en la vilagho kaj disdonis
inter la elektontoj. Chiuj partioj faris grandajn
publikajn kunvenojn. Ankau ni organizis grandan
kunvenon en la lernejo kun oratoro Vasil Vasilev,
studento el vilagho Lajhene. Eksciinte ke li oratoros
kaj ke oni lasis al ni agi nur per lokaj aktivuloj,
mi ektimis, ke la kunveno fiaskos. En la lernejon
venis amaso da homoj, denove cheestis virinoj kaj
fraulinoj. Ghuste antau ol mi jam volis malfermi la
kunvenon, venis al mi policisto kaj postulis ke mi
montru la permesilon de la vilaghestro pri publika
kuveno. Permesilon ni ne havis. La vilaghestro
kashighis, supozante ke ni faros la kunvenon sen lia
permeso, por ke li ne portu respondecon. Sed la
policistoj ne cedis, ni fine trovis la vilaghestron
kaj ricevis la permeson. Mi malfermis la kunvenon per
kelkaj vortoj kaj prezentis la parolon de Vasil
Vasilev. Li parolis tiel bone, tiel entuziasmige, ke
li min surprizis kaj emociis. La lerneja salono
resonegis de aplaudoj, aplaudis ankau la agraranoj,
venintaj audi ankau nian platformon, aplaudis kaj
junuloj kaj maljunuloj. Nia kunveno pasis sur plej
alta nivelo el inter chiuj vilaghoj de la
subdistrikto.
Du - tri tagojn antau
la elektoj venis al nia vilagho polica bando. Ni
chiuj supozis, ke oni arestos parton de la
opoziciularo. Sed baldau chio farighis klara: oni
volis bategi la vilaghestron, char li permesis al
chiuj opoziciaj partioj organizi publikajn kunvenojn.
Agento faris raporton kontrau la vilaghestro kaj nun
la multnombra polica bando volis lin aresti kaj
mistrakti. Sed ankau la vilaghestro aplikis
antaugardajn rimedojn. Sur la placo oni estis
konstruanta domon. Li arigis la konstruistojn, kiuj
komencis, kun adzoj che la manoj, promenadis silente
sur la placo, kune kun la komunumaj servistoj kaj
multaj vilaghanoj. La bando komprenis, ke ghi ne
povos plenumi sian intencon kaj forbalaighis el la
vilagho.
En la tago de balotoj
mi estis reprezentanto de nia partio en la balota
buroo. La tago pasis trankvile. En la vespero ni
nombris kvardek sep arghentajn balotilojn. Tian
rezulton en nia vilagho ni ne havis ech antau 1925.
La reganta partio "Sgovor" ricevis cent
dudek vochojn, la oficiala listo de la "Nacia
Bloko" - chirkau cent kvardek, la neoficiala -
chirkau tridek, kaj la socialdemokratoj - chirkau dek
kvin. En la tuta subdistrikto ni ricevis chirkau
okcent vochojn, la du blokaj listoj - tri mil tricent
vochojn, "Sgovor" — tri mil naucent kaj
gajnis la du deputitajn lokojn. Sed la rezulto en nia
subdistrikto ne estis karakteriza por la tuta lando.
"Sgovor"
fiaskis kaj falegis sub la pezo de siaj krimoj kaj ni
kun ghojo eksciis, ke la Laborista Partio havas
tridek du deputitojn.
Post la balotoj la
barajho malshtopighis. Komencighis strikoj en la tuta
lando. La registaro de "Popola Bloko"
frakasis ilin per polico kaj armeo. La iluzioj pri
demokratio, popola regado ktp. rapide vaporighis. La
klasbatalo akrighis kaj pli profundighis. Kreskis la
laborista gazetaro. Komencis aperi ankau jhurnalo
"Rabotnichesko-Selsko Zname"
(Laborista-Kamparana Standardo), organo de la
parlamenta grupo de la Laborista Partio. De ghi ni
ricevadis dek kvin ekzemplerojn, de
"Rabotnichesko Delo" (Laborista Afero) -
dek kvin, de "Mejhdunaroden Rabselkor" -
dek, "Mladejhka Iskra" (Junulara Fajrero)
— dek, "Svobodomislesht" (Liberpensulo) -
kvin, de la sindikata jhurnalo "Edinstvo"
(Unueco) — kvin, multajn broshurojn kaj alvokojn,
la jhurnalon "Ehho", "Pogled",
"Relef", "Nauchna misal" (Scienca
Penso), Laborista Literatura Fronto, po unu au kelkaj
ekzempleroj. Oni devis chion distribui, disporti,
kolekti la abonmonon por la gazetoj.
La 28-an de augusto la
regiona partia komitato organizis grandan publikan
kunvenon en vilagho Novachene kun oratoro el la
Centra Komitato de nia partio. Oni sendis al ni
deputiton. En tiu tago regule okazis granda kermeso
en Novachene. Ni disgluis afishojn, agitis por la
kunveno en chiuj vilaghoj. La 27-an de augusto mi
iris acheti melonojn. La 28-an vespere mi alvenis
gaste al Strangha en Novachene. Ankau la oratoro jam
estis veninta kaj same tiel loghis che Strangha. Li
estis vilaghano el Trakio, kun mallonga kamparana
jako, largha shtofzono, tanitaj mokasenoj,
peltochapo. En la domo se Strangha kolektighis
chirkau la parlamentano la plej aktivaj kamaradoj de
Novachene kaj la apudaj vilaghoj. En iu momento
invadis la domon uniforma kaj civila policanaro, kiu
invitis chiujn escepte de la parlamentano, viziti la
policejon. Neniu volis iri kaj okazis granda kverelo.
Fine, la kamaradoj decidis iri al la policejo, sed
tie oni arestis ilin, kvankam la policistoj estis
promesintaj al ili la malon. La novajho chirkaukuris
la vilaghon. Kolektighis multaj vilaghanoj antau la
policejo kaj sub ilia premo la polico liberigis la
arestitojn.
La sekvan tagon mi
frue iris al la placo por vendi melonojn. El la urbo
alvenis preskau la tuta policanaro, chirkau kvindek
uniformaj policistoj kune kun sia chefserghento. Kien
ajn oni rigardis, oni chie vidis policuniformojn. La
kunveno estis malpermesita. La chefserghento rajdante
promenis sur la placo. La malamikoj triumfis. Neniu
povis ech supozi tion, kio okazis.
Chirkau la dekdua horo
oni levis permane la parlamentanon kaj li komencis
oratori. La policistoj sin jhetis kontrau la
kunvenintojn, sed okazis interbatado kaj ili estis
repushitaj. Iu kamarado el Novachene kaptis la sabron
de la chefserghento kaj la bridon de lia chevalo, kaj
li turnighis surloke sen povi movighi.
Tiam la policistoj
komencis pafi. La kunvenintoj sin jhetis al la
surstrataj vendotabloj kaj komencis jheti kontrau la
policistoj chion jheteblan: potoj, mokasenoj,
hakiletoj kaj diversaj aliaj objektoj. Se mi
trovighus pli proksime, certe ankau miaj akvomelonoj
estus jhetitaj kontrau la policistoj. Ekklakis ankau
shtonoj. La policistoj ekfughis, sed la ekscitita
popolamaso persekutis kaj batis ilin. Ankau la pli
timemaj inter la publiko ekfughis. Okazis granda
tumulto. Oni povis vidi kiel iu poto flugas tra la
aero, trafas iun policiston kaj diserighas en dekojn
da pecetoj. Multaj policistoj, pafintaj kontrau la
homamaso, estis peze batitaj, aliaj forkuris kaj
kashighis. La kunveno okazis, kaj posttagmeze la
parlamentano forveturis.
La arestoj komencighis
chirkau la kvara horo posttagmeze, ili dauris plu
ankau la sekvan tagon. Novachene svarmis de
policistoj. Oni faris arestojn ankau en apudaj
vilaghoj. Nur en nia vilagho neniu estis arestita. La
trian tagon venis iu instruisto el Litakovo kaj
alportis al mi protestan telegramon, por ke mi ghin
subskribu. Ni sendis ghin al la ministro de Internaj
Aferoj kun kopio al la laborista gazetaro kaj al la
chiutaga jhurnalo "Zarja", kie ghi tuj
aperis. Kaj char en ghi estis menciite, ke la
arestitoj estis batitaj, la chefo de la subdistrikto
Todorovski minacis min, ke "venos tago de
repago". Kiam oni klarigis al li, kion mi
prezentas fizike, li deklaris: "Ech se li estus
duonhomo, li tamen repagos pro sia agado". Sed
okazis tiel, ke dum la reghimo de la Popola Bloko,
malgrau la multnombraj traserchoj, mi ne estis
arestita en la subdistrikta policejo kaj ne
renkontighis kun la nova policestro.