17

En la sekva vintro oni ekparolis pri parlamentaj elektoj. La trian tagon de Kristnasko la agraranoj organizis publikan kunvenon en nia vilagho kun oratoroj Mincho Stamboliev el Botevgrad kaj Popstefanov el v.Rashkovo. Venis kamaradoj kaj portis min kun segho al la kunveno, char oni ne povis trovi liberan lokon - la lerneja salono estis plenplena de homoj. Mincho Stamboliev komencis paroli, sed la homoj klinis la kapojn. Kiam ekparolis Popstefanov, la kunveno viglighis. Post la kunveno ni komencis viglan disputon kun Popstefanov pri la temo de unueca agado de laboristoj kaj kamparanoj, pri la eraroj de Bulgara Agrarana Popola Unuigho k.a. La disputo faris al li tian impreson, ke poste li komencis viziti min hejme por politikaj interparoloj. Li estis adepto de la laborula bloko, sed konceptis ghin nur kiel partian koalicion, dum ni metis tute alian enhavon en tiun chi nocion. Popstefanov ne rajtis kandidatighi kiel deputito, tial li preparis la kandidatecon de Stojan Velev el nia vilagho. Sed Velev estis dekstrulo subtenis la burghan opozicion.

En la vilagho ekzistis kondichoj por nia propra publika kunveno. Kelkfoje mi skribis al Sofio, insistante, ke oni sendu al ni bonan oratoron. Oni sendis iun personon chirkau Paskofestoj, sed bedaurinde mi forgesis lian nomon. Li alvenis hejmen. Lia alveno estis tute neatendita, kiam la tuta vilaghanaro trovighis che la rondodanco kaj en la chambro estis nur mi. La saman vesperon ni sukcesis kunvenigi la partian grupon, kaj por la sekva tago - nia kermeso - ni ricevis de la vilaghestro permeson fari publikan kunvenon, kiu pasis bonege. La salono ne povis kolekti la kunvenintojn, char venis ankau kamaradoj el la najbaraj vilaghoj. Tial multaj sidis sur la fenestrobretoj de la lernejo, aliaj grimpis sur la korta chirkaubarilo. La kunvenon cheestis ankau chiuj knabinoj membrantaj che la junulara societo. Tio faris grandan impreson - virinoj en publika kunveno! Post la kunveno ni atendis arestojn, sed tiaj ne okazis.

Jam antau la Kristnaskaj festoj grave malsanighis mia fratino Nadka, kiu jhus komencis viziti lernejon. Shi estis bela knabino kun nigra densa hararo kaj nigraj okuloj. Komence sur la antauajho de la kolo kaj sur la brusto aperis rughaj makuloj, kiujn ni taksis kiel pikojn de puloj. La makuloj farighis sufiche grandaj, kaj mi diris al panjo: "Ni devas purigi la chambron, la puloj ne nur tro pikis Nadka, ili simple shin misformis".

La knabino plendis pri nenio kaj akurate vizitis la lernejon, tial ni tro malfrue divenis, ke tiuj makuloj ne prezentas pulopikojn, sed malsanon. Ni venigis la helpkuraciston jam kiam el la nazo de la knabineto komencis flui sango. Li chesigis la sangelfluon, esploris la infanon kaj diris, ke la makuloj prezentas subhautan sangelfluon. Dum la nokto el la nazo denove ekfluis sango kaj tio ege timigis nin. En la nokto ni denove vokis la helpkuraciston kaj li denove chesigis provizore la sangfluon. Reveninte de la agrarana kunveno, al kiu la kamaradoj min portis, mi trovis la familianojn enpensighintaj, zorgoplenaj. Ili diris al mi, ke jam kvar fojojn el la nazo de la malsana infano elfluis multe da sango kaj ke la helpkuracisto denove venis. Mi maltrankvilighis. La malsano ne estis malgrava. Mi insistis, ke oni transportu la knabinon al Orhhanie che kuracisto. Sed ni ne havis monon, patro sin ghenis, ne eliris el la hejmo, ne insistis pri redono de la sumoj, kiujn li pruntedonis, kaj la parencoj, kiuj donis al li pruntojn, chesigis la krediton. Dum li sukcesis preni monon de la koopero per mandato, pasis ankorau du-tri tagoj. Dume la malsano pligravighis, la knabino komencis plendi pri doloroj en la fingroj. Kiam finfine oni shin veturigis al medicina esploro, jam estis tro malfrue. La kuracisto sukcesis diagnozi la malsanon, pro kiu la hematioj krevis sub la hauto, li preskribis geletenajn injektajhojn, kiujn la vilagha helpkuracisto akurate aplikis. La kuracisto diris, ke la knabino resanighos, se ne okazos io pri la lieno.

Sed malgrau la kuracado, la malsano disvolvighis malbone. La malsanulino komencis kriadi pro doloroj en la piedoj, manoj, lipoj. Ni devis forte premi la fingrojn de shiaj manoj, por krei al shi iluzion pri malintensigho de la doloroj. Poste, shi komencis kriegi pro doloroj en la abdomeno - la lieno jam estis lezita.

Neniam mi forgesos tiujn timigajn terurajn tagojn. Hejme chiam estis homoj - parencoj kaj konatoj. Panjo movighis kiel ombro tra la korto, serchis izolitan lokon por plori. Sed la knabineto sentis tion kaj ne permesis al shi eliri el la chambro, dirante: "Vi volas eliri por plori, mi ne permesas tion". Hejme chio malordighis, oni apenau zorgis pri la farendaj laboroj. Mi sidis sur la lito che la malsanulino, premis shiajn fingrojn por ke shi ne kriu, kaj shi parolis al mi: "Frachjo, mi mortos, mi angoras pri vi, pri panjo, pri pachjo, pri Doso kaj Cenka". Shia pulso ege plioftighis. Ni chiuj komprenis, ke shi mortos, sed per nenio ni povis helpi shin. Shi malsupreniris de la lito kaj deziris kushighi sur la planko. Tie chi post unu-du tagoj la knabineto komencis agonii, sed ne forpasis. Shi grincis per la dentoj, ni proponis al shi trinki lakton, sed shi tuj vomis ghin. Tio dauris du tagojn kaj du noktojn. Kiaj teruraj suferoj, kia terura morto! Fine, en la tria tago matene, shi fermis la okulojn. Mi fughis en mian chambron, shlosis la pordon kaj kriegis plenvoche. La malghojo simple frenizigis min. Venis panjo kaj apenau sukcesis min trankviligi. Poste mi malsupreniris kaj sidighis che la mortlito de la knabineto. Shi ne posedis novan robon, lastatempe la mizero nin ege premis, la infanoj estis kvar, krome neniu supozis ke shi mortos. Oni faris al shi simplan robeton el nigra shtofo nur kiam evidentighis ke shi forpasos. Shi estis piedvestita en shuoj - shi havis novajn shuojn kaj chiam, uzinte ilin dum la tago, ilin purigis, atente envolvis en tuko.

Mi detranchis bukletojn de la hararo de mia fratineto, metis ilin en kajeron, en kiu shi estis skribinta literojn, kaj metis ilin sur la fundon de la kofro. De tiam pasis multaj jaroj. La tempo kuracis la malghojon. Sed chiufoje, kiam mi ekdeziris elpreni la kajeron kaj la bukletojn, volvitajn en ghi, denove la malghojo kaptis min, mi sentis heziton kaj la kajero kun la buklo restis netushita.

La instruistino venis kun la klaso kaj akompanis la etan mortintinon al la tombejo. Poste la vivo ekiris lau sia kutima vojo, nur mi kaj panjo ne povis reakiri la trankvilon post la nin trafinta malfelichego. Precipe kiam alvenis la printempo, panjo ploris tutajn tagojn, kaj mi serchis okazon izolighi en la ghardenon de avo Evtim kaj senparole fordoni min al la malghojo. Sed iom post iom mia angoro obtuzighis. Socia agado, kamaradoj, gazetaro, diversaj zorgoj denove kaptis mian atenton. Nur panjo plue ploris kaj shia malghojo ne malintensighis kiom ajn longa tempo pasis.

Printempe de la jaro 1930 oni min denove arestis. En Orhhanie estis arestitaj multaj lernejanoj, inter ili kelkaj el nia vilagho. Oni trovis che ili la romanon "Cent procentoj" de Upton Sinkler kaj multajn aliajn librojn. La lernejanoj por savi sin de eksigho, diris, ke la libroj apartenas al mi. Sed mi ne sciis kiel statas la aferoj, jhus mi estis doninta al iu lernejano dangheran stencilitan broshuron kaj mi supozis, ke ghuste ghin oni kaptis. Hejmen venis chefo de agenta grupo kaj polica chefserghento el Orhhanie, traserchis mian tutan bibliotekon, prenis la libron "Himnoj al la laboro" kaj multajn aliajn librojn kaj transportis ankau min per la shtata fiakro al la subdistrikta policejo. Post la alveno oni enigis min en chelon, kie mi trovis du lernejanojn el la najbaraj vilaghoj. Ili informis min, ke nenio grava estas malkovrita kaj mi trankvilighis. Ili diris al mi, ke Pesho el nia vilagho estas taksata kiel organizanto de la lernejanaj rondetoj. Oni lin batis kruele kaj shlosis en chelon n-ro 1, la plej teruran. La polico estis informita de la filo de Stefan Sariev, ankau li estis arestita, sed staris en la korto kaj fumis kun la policanoj. Tio, kion mi eksciis, klarigis al mi chion ceteran. Kiam oni eligis min eksteren, ripetighis la malnova malgaja kaj malhonora bildo mi, arestito, antaue, policisto kun fusilo post mi, kaj kiam ni eniris la senhoman koridoron de la urba policejo, denove la policisto prenis min en la brakojn kaj min portis al la kabineto de la chefo, kie mi trovis Stefan Sariev, ne konante lin. Denove kulpigoj de la chefo, ke mi influis Peshon, ke mi lin faris komunisto kaj li siaflanke komunistigis la lernejanojn. La polico kaptis iun mian artikolon pri Hhristo Smirnenski. En Orhhanie oni estis preparanta eldonon de literatura gazeto "Hhristo Shmirnenski" kaj petis de mi verki por ghi artikolon. Tiu chi gazeto restis nura projekto kaj la artikolo restis che Pesho, kie oni ghin trovis. Oni min longe pridemandis kial mi verkis ghin, kial mi ghin donis al Pesho, kiu legis ghin antau la lernejanoj ktp.

Pesho suferis de kormalsano pro iama malsanigho de akuta reumatismo, kaj mi timis, ke la batado kaj enkarcerigo praktikataj de la nuna reghimo povus esti fatala por li. Mi diris al la policestro kiel statas la afero kaj se li ne ordonos, ke oni eligu lin el tiu chelo, tio signifus, ke li intence lin mortigas. Mi minacis, ke post mia eliro el la arestejo, mi chion sciigos al la prokuroro kaj al la gazetaro. La policestro insiste asertis, ke Pesho ne estis batita, ke neniu el la arestitoj estas batita. Li dispoziciis, ke oni venigu Peshon, sed ordonis al mi silenti dum li esploros lin. Oni venigis Peshon kaj la estro demandis lin, chu oni lin batis. Pesho jesis. "Kie oni batis vin?" demandis la estro. Pesho respondis, ke oni batis lin sur la vizagho per vangofrapoj kaj pugnoj, kaj sur la piedoj - per skurghoj. "Kiu vin batis?" - denove demandis la estro. "La polica chefserghento kaj la chefagento". Denove kverelado kun la estro, denove minacado, denove skribaj depozicioj kaj poste - "vi estas libera".

- Kaj nun kien iri - mi demandis.

- Diru, kien vi deziras iri...

- Mi volas iri al la loghejo de Pesho.

La estro ordonis kaj denove iu policisto prenis min en la brakojn kaj min portis al la domo, kie loghis Pesho.

La librojn oni ne redonis al mi. Mi pasigis du-tri tagojn en la urbo, sendis korespondajhojn al la gazetaro kaj revenis hejmen.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !