15
Komence de 1927 avo
forpasis. Tutan semajnon li nenion akceptis krom
akvo, ne malfermis la okulojn kaj audigis sin nur
kiam oni lin demandis pri io. Venis mia onklino por
purigi lian liton. Subite al ili venis la ideo bani
lin. Ili senvestigis lin kaj lin metis en la trogon.
Ankorau nefinbanita, li komencis terure ghemi, mughi
kiel bruto. Oni rapide lin eltiris el la trogo kaj
komencis lin revesti, kaj li plu ronkegis per siaj
pulmoj. Ni komprenis, ke li agonias, kaj mi kun patro
komencis plori. La mortanton oni metis sur kusenon.
La ronkado malfortighis, chesis, la korpo sin etendis
kaj trankvilighis. La viro, kiu preskau jarcenton
kulturis la teron, per peza laboro gajnis la amaran
panon, vagis tra Rumanio, tra Bulgario, travivis
multajn suferojn, finis sian surteran vivon. Li ne
scipovis legi kaj skribi, li ne sciis, ke ie
trovighas teatroj, kinejoj, koncertoj, radio, preter
li nerimarkite pasis chiuj kulturaj bonajhoj, kaj por
li restis nur la nigra laboro kaj la sufero. Mi
rigardis lin vestita en nova, blanka jhaketo, en
blankaj benevreci nur en shtrumpoj, rugha volvzono,
blankhara kapo, razita, lavita, kun vizagho de
sanktulo kaj mi rememoris la jarojn, kiam mi legis al
li "Robinson", "La veturado de
Guliver", kaj li kun strechita intereso
auskultis kaj chion kredis. Li ne volis kredi nur, ke
la tero rotacias. Panjo enlitighis kaj lasis nin du
che la lumo de eta petrola lampo. Tiam, auskultante
absorbite la ravajn aventurojn de la du vojaghantoj,
avo mem estighis granda, naiva infano kaj ni bonege
komprenis unu la alian. Nu, mi rigardis lin kaj lin
rememoris de tiu malproksima tempo, sed ne de la
lastaj jaroj, kiam pro la peza malsano li tedis al ni
chiuj, ankau al si mem. Mi sentis kompaton, angoron
al la maljunulo, kiun mi neniam plu vidos.
Malfeliche, ni ne posedis ech foton de li. Mi ne
povis reteni la larmojn, kiujn mi mallaute vershis.
La ceteraj jam chesis plori kaj klopodis chirkau la
mortinto.
Li aghis preskau
naudek jarojn, parencis kun multaj malnovaj familioj,
havis multajn amikojn, al neniu li estis kauzinta
malbonajhon, estis helpinta laupove siajn parencojn
kaj konatojn. Tial, malgrau la frosta vintra tago,
chiuj venis lin akompani al la tombejo. Kiam oni
levis la mortan korpon por meti ghin en la cherkon
kaj ghin elporti, mia koro denove kuntirighis pro
doloro. Mi rezonis:"Avo jam sufiche longe vivis.
Lia siatempe potenca korpo forpasis pro maljuneco.
Kaj se tamen estas peze rigardi kiel oni metas en la
cherkon ech iun maljunulon, kiomoble pli peze oni
devus senti tion che junaj homoj". Sed mia sorto
destinis al mi trasuferi ankau tiun malghojon - vidi
junan proksiman homon en la funebra cherko.
En la sama jaro 1927
mi komencis ricevi jhurnalon "Novini"
(Novajhoj) kaj farighis ghia korespondanto. Multaj
miaj korespondajhoj kun diversaj pseudonimoj aperis
en tiu chi gazeto. Unu fojon oni ech citis eltirajhon
de mia korespondajho en 1 kvadrato apud la gazeta
titolo. Mi skribis korespondajhojn sub la nomoj
Brestov, Orhhaniec kaj aliaj pseudonimoj. Char la
polica cenzuro ofte konfiskis la jhurnalon kaj tiu
chi lasta kompensis la perdojn per libervolaj
monkolektoj, mi proponis, ke post chiu konfiskita
numero de la jhurnalo, la sekva estu vendata kontrau
duobla prezo, tiamaniere chiuj legantoj partoprenu la
kompensadon de la perdoj. Alia leganto ne konsentis
kun tiu propono, argumentante sin per tio, ke
"Novini" estas amasa gazeto, achetata ne
nur de klaskonsciaj kamaradoj, sed ankau de multaj
simpatianoj, kiuj ne povus kompreni la kauzon de ghia
plikarigho, chesos acheti la gazeton kaj la
eldonkvanto malaltighos. Mi ne povas rememori -chu en
la sama jaro au en la sekva formighis ankau legala
Laborista Partio. Mi tuj komencis ricevi ankau ghian
organon "Rabotnichesko Delo" (Laborista
Afero) kaj farighis ties regula korespondanto kun la
samaj pseudonimoj.
"Amboso",
"Novajhoj" kaj "Laborista Afero"
kostis mon-sumon kiun mi ne povis pagi.
De la kamaradoj ni ne
povus kolekti monon almenau por la fonduso. La teroro
en la subdistrikto ankorau furiozis. Niaj plej bonaj
kamaradoj el la vilagho estis mortigitaj, la ceteraj
restis pasivaj. En jhurnalo "Novini"
(Novajhoj) mi publikigis nekrologojn pri Koce, ankau
pri Georgi kaj Petko. Char tiujn nekrologojn mi
konservis kaj havas ilin chemane, mi donas al ili
lokon en tiu chi libro por ke eternighu la memoro al
miaj malaperintaj kamaradoj, pri kiuj mia malghojo
ech hodiau restas viva.
Funebra
rememoro
Jam pasis dudek
monatoj de post kiam en malluma junia nokto en la
chirkauajho de urbo Orhhanie, inter multnombraj
aliaj viktimoj, krimula mano forprenis la vivon
de homo, kies koro ne timtremis kaj ne chesis
bati ghis la lasta spiro por la sankte gardata
idealo - la vivon de Koco Peev.
Kara Koco!
Vi mortis en la
florado de via juneco kaj forto, lasante edzinon
kun etaj infanoj. Ili kreskos grandaj, lavataj en
la larmoj de sia patrino, kaj iun tagon ekscios
kial ili restis sen patro, multon ili ekscios...
Ripozu pace en via
nekonata tombo, kushante apud via frato-junulo
kaj aliaj multnombraj kamaradoj. Anstatau pastraj
preghoj kaj larmoj, sur viaj tomboj abunde
kreskos printempaj floroj, kaj la matena roso
estos via prelivka. Kaj la hajduta balkana vento
disportos la misterajn legendojn pri via morto,
balancante la maljunajn fagojn. Vi mortis, sed...
"Ja
kiu falas por la libero
mortas neniam..."
21.11.
1927
De liaj familianoj kaj Kamaradoj.
vilagho Radotina, regiono de Botevgrad
Post kelkaj monatoj mi
eksciis, ke tiu nekrologo ege plachis al la redakta
kolegio mem.
Funebra
rememoro
Dek ok monatoj
pasis de post kiam senkompata tempesto rompis du
delikatajn florojn, du junulojn, jhus
enrigardintajn la vivon:
Georgi Peev kaj
Petko Dikov (23-jaraghaj)
Geochjo, Pechjo!
Pasis monatoj,
pasis jaroj de post kiam oni forprenis vin de ni,
sed nia malghojo pri vi, malghojo tre granda,
neniam forpasos. Char ni neniam povas forgesi
viajn bonajn korojn, viajn entuziasme ridetantajn
vizaghojn!
Idoj de la nigra
laboro, vi tre frue devis gustumi la amaran
glason de la vivo. Sed la obstakloj kaj la
malfelichajhoj hardis viajn korojn kaj vi,
inspirite de la hela idealo pri la estonteco,
pasis kuraghe antauen. Sed ho ve! Iun tagon,
fatalan por chiuj en tiu malfelicha lando, oni
vin deshiris de ni kaj vi ne plu revenis. Sed
malgrau chio, ni neniam forgesos vian junulan
ardon kaj daurigos la laboron por la afero, al
kiu vi servis.
Ripozu en paco,
karegaj kaj neforgeseblaj kamaradoj, en viaj
nekonataj tomboj!
De
viaj kamaradoj
En la printempo de la
sama jaro okazis parlamentaj elektoj de la
"Sgovor". Por antaubalota publika kunveno,
en kiu oratoris la registara elstarulo Hhristo
Kalfov, venis grupo da junuloj kaj min portis tute ne
preparighintan al la kunveno. Tio estis ideo de la
"opoziciuloj" Stojan Velev, agrarano, kaj
Hhristo Ivanov, demokrato, kiuj ne kuraghis persone
kontraustari al Kalfov. Vidinte min, la lokaj chefoj
de la reganta partio "Sgovor" konjektis, ke
okazos malagrablajho, kaj tuj kiam Kalfov finis sian
paroladon, rapidis fermi la kunvenon. Sed mi sukcesis
direkti al li tri demandojn, malgrau la minacaj
mimikajhoj de la detektivoj. Kalfov respondis tute
nekontentige kaj nur kelkaj cheestantoj apatie lin
aplaudis. Post kiam la kunvenintoj disiris, mi iris
en la duetaghan progimnazian lernejon, kiun mi neniam
antaue vizitis. La instruistino-esperantistino venis
kun mi kaj malshlosis. Mi trarigardis chiujn
chambrojn, la salonon, la scenejon, la kurtenon. Mi
proksimighis al la fenestroj kaj subite venis al mi
la ideo diri iun shercon al la opoziciuloj, kiuj vice
sidis en la sunvarmo apud la vidalvidaj butikoj. Sed
Stojan Velev kaj aliaj komencis fari al mi intensajn
avertsignojn. Mi chirkaurigardis la fenestrojn por
vidi, chu ne estas io, kio povus faligi min, sed mi
nenion malkovris. Tamen mi ne malfermis la fenestron.
Poste mi komprenis chion. La detektivoj revenis
serchi min en la fundamenta lernejo, kie okazis la
kunveno, traserchis chiujn chambrojn, la korton, kaj
trovinte min nenie, restis kun la konvinko, ke min
kashis kaj portis trans la muro la samaj junuloj.
Tiel mi hazarde savis min de batado au ech de
mortbatado, char mia malforta organismo ne povus
elteni ech plej ordinaran batadon.
Post semajno la
detektivoj revenis. Ili ekiris serchi nin en la
domoj, sed ne sciis, kiu kie loghas, kaj iuj junuloj
avertite forkuris. Nur min neniu avertis, kaj
tiutempe mi nuda faris sunbanon en la ghardeno.
La sadistoj atakis la
vilaghanon Canju Velev, frato de Stojan Velev. En tiu
momento li trovighis sur la strato. Oni lin kaptis,
kondukis al la komunumejo kaj bategis terure, ech iu
el tiuj fihomoj mordis liajn kolon kaj nukon. Post la
foriro de la bando de sadistoj Canju estis volvita en
la felo de shafo jhus buchita speciale por tiu chi
okazo. Feliche, li transvivis la bategon kaj
resanighis.
En la somero mi
iniciatis publikan idean polemikon kun Ruvim H.Markum
kaj lia gazeto "Svjat" (Mondo). Mi malkashe
ekstaris defende al la komunista partio kaj ghiaj
gvidantoj, kiujn Markum kulpigis kiel
"enplantantojn de la spirito de mortigo en
Bulgario." Mi sendis al lia gazeto du
malfermitajn leterojn, unri el kiuj superis ech tutan
jhurnalpaghon. Mi tre gojis, ke fine mi disponis pri
tribuno por diri mian starpunkton. Mi defendis la
starpunkton de la popolamasoj, kio estis eksplicite
emfazita. Tiuokaze mi ricevis el Parizo salutleteron
de Bakalov, kiu skribis al mi: "Mi ghue legis
vian polemikon kun Markum. Mirigas min la ritmoj de
via spirita evoluo, des pli ke mi konas la pezajn
kondichojn de via vivo. Mi estis preskau
enmiksighonta en vian polemikon".
En tiu tempo mi
konatighis kun Angel D.Geshkov, frato de la mortigita
Ivan D.Geshkov el vilagho Novachene. Li venis rekte
hejmen, oni montris al li kie mi loghas. Ni du estis
preskau samaghuloj. Li estis blonda, kun grandaj
trajtoj de la vizagho, kvadrata mentono, mezalta
staturo. Kvankam lia vizagho povus esti taksata
nebela, ech iom kruda, sed liaj rigardo kaj rideto,
kiuj beligis lin, tuj min gajnis. Angel estis fininta
nur progimnazion, sed en lia fizionomio, en liaj
paroloj, en lia konduto estis videbla granda
inteligenteco. Ni interparolis pri la temo kion oni
povus fari por vigligi la laborulan movadon en nia
subdistrikto, en Novachene kaj en nia vilagho.
Tiutempe la Laborista Partio jam estis fondita, ghi
havis organizojn en la tuta lando. Nur en nia
subdistrikto chio silentis. La tiama laborista
deputito Hhristo Kalajghiev vidis iun konatan al li
kamaradon el Novachene kaj diris al li, ke jam venis
la tempo, ke ankau la kamaradoj el la subdistrikto de
Orhhanie fondu organizojn kaj vicighu sub la partia
standardo.
La aferstato en Orhhanie
estis tre malbona. Ekzistis nur unuopaj kamaradoj,
kiuj ne kuraghis aktivadi, evitis Angelon, kaj pri
organizo, pri subdistrikta partia centro oni ne povus
ech aludi. Estis decidite fondi partiajn organizojn
en chiuj vilaghoj kaj dividi la subdistrikton en du
partiajn centrojn - en vilaghoj Lajhene kaj
Novachene. Tion sciigis al mi Angel. En Novachene jam
oni fondis organizon. Necesis, ke ankau en la aliaj
vilaghoj oni provu fari la samon. Kaj paralele kun la
legala partia laboro oni devis plenumi ankau aliajn
gravajn taskojn.
Post kelkaj semajnoj
kun granda peno mi sukcesis arigi sep personojn kaj
fondi partian organizon en nia vilagho. Chuj estis
novaj kaj nespertaj homoj. El la eksaj partianoj
neniu venis al la fondkunveno. La terurajhoj de 1925
tenis ilin ankorau pasivaj. Oni elektis min kiel
sekretarion de la organizajho. Kiel mi devis labori
kun tiuj homoj, kiuj nur simpatiis al la partio? Unu
el ili post kelkaj tagoj rifuzis kaj ni restis nur 6
membroj. Sed ni sukcesis membrigi per skribaj
deklaroj du pliajn personojn, do ni atingis la
nombron ok. Mia ghojo estis tre granda pro la sukceso
fondi partian grupon kaj levi la vilaghon je la
nivelo, kiun ghi havis antaue. Mi ne perdis la
esperon, ke finfine ankau la malnovaj partianoj
revenos. Kaj efektive, ne pasis longe, Dimitro
Stojanov, kiu jam estis instruisto, komencis
interesighi pri nia agado. Oni serchis lin ankau de
la partia centro en Novachene. Jam kiel abituriento
li estis torturita en 1925 en la subdistrikta
policejo kaj eksigita el la gimnazio. El la novaj
partianoj unu montrighis tre bona, tre aktiva. Mi
celis fari ankau la ceterajn kiel lin, sed la afero
ne iris tiel glate. Kiam mi disdonis al ili la
membrokartojn, ili rifuzis preni ilin. Tio signifis,
ke ili forlasas la organizon. Chio chi faris al mi
grandajn zorgojn kaj maltrankvilojn. Evidentighis, ke
tiuj homoj ne taugis kiel organizitaj membroj.
Dimitro Stojanov per krudaj vortoj atakis min, ke kun
similaj personoj oni ne povas fari seriozan laboron.
Sed kie trovighis la pli taugaj? Simple mi devus
kruci la manojn kaj rezigni aktivadi. Poste ni
multfoje kverelis kun Dimitro. Li ofendis ne nur min,
sed ankau aliajn niajn homojn, kaj tio estis danghera
- la novuloj povus esti forpushitaj. Krom
malghentileco, Dimitro posedis ankorau unu malbonan
trajton - avarecon. Li neniam proponis al mi pagi
sian abonsumon, kvankam li sciis, ke al mi estas
neeble pagi ghin, li nenion donis por la fondusoj;
ech poste, kiam nia movado en la vilagho pligrandighis
kaj ni devigis la oficistojn pagi pli altajn partiajn
kotizojn, li neniam elshuldighis akurate. Kompense,
li estis tre kuragha kaj aferema homo kaj plenumis
taskojn, kiujn neniu el la partianoj kuraghus
plenumi. Tial li estis por ni ne malhavebla.
De tiu momento mia
chambro transformighis en klubejon por kunvenoj de la
grupo, kaj iom poste - ankau de la aliaj laboristaj
organizoj en nia vilagho.
Kun Angel Geshkov ni
intense korespondis. En v. Novachene estis farita
sekreta partia subdistrikta konferenco, al kiu ni
apenau povis sendi du delegitojn - oni timis veturi
nokte por plenumi partiajn taskojn. Poste la
kamaradoj el Novachene decidis permiliti legalecon
por la partio, kiel oni faris en aliaj regionoj de la
lando. Ili luis klubejon en la vilagho kaj difinis la
daton de publika subdistrikta partia konferenco, al
kiu nia grupo ne sukcesis sendi delegitojn. La
policestro de v. Novachene Lazar Damjanov tuj
telefonis al la policestro de Orhhanie. De tie venis
chirkau dudek policanoj, arestis la delegitojn kaj
kondukis ilin al la subdistrikta policejo de Orhhanie.
En Novachene restis neniu, kiu kuraghus subskribi
protestan telegramon al la ministro de Internaj
Aferoj. La sekvan tagon mi ricevis de tie leteron kun
teksto de protesta telegramo, kiun mi devis subskribi
kaj doni al la poshtejo, informante pri tio, kio
okazis en Novachene. Mi tuj sendis la telegramon. Kaj
la trian tagon alvenis policisto en nian hejmon kaj
kune kun la vilaghestro Ivan Savov kaj la forstisto
faris al mi tre detalan traserchadon. Mi kaj Angel
estis ankorau nespertaj kaj ne neniigis nian
korespondajhon. Che li oni trovis miajn leterojn, kaj
che mi - la liajn. La enhavo de la leteroj estis
nedanghera lau la leghoj, tamen ne lau Stefan Ivanov,
kiu trudis al la subdistrikto specialan reghimon. La
policisto forprenis de mi multajn leterojn, por kies
kontrolo li bezonis duontagon. Li konfiskis ankau
kelkajn librojn kaj la neprenitajn membrokartojn de
Todor kaj de unu alia partiano, kiel ankau la du
skribitajn deklarojn de la novaj membroj. Oni
informis la policestron pri la rezultoj de la
traserchado, ke oni trovis grandan kvanton da
materialoj. Li ordonis telefone, ke oni arestu min
kaj min konduku al la subdistrikta policejo. Sed mi
ne povis marshi, kaj monon por lui charon mi ne
havis. Oni devigis mian patron veturigi min per
charo. Oni apenau kolektis naudek levojn por ke mi
havu monon por ne-antauviditaj elspezoj kaj ni
ekveturis. La policisto rajdis surchevale certan
distancon kun ni, sed poste lasis nin - ja mi ne
povis forkuri. Li devenis de v.Gurkovo, komence che
la trasercho li rilatis al mi tre severe, sed poste
iom mildighis. Ni alvenis al v. Litakovo. La autobuso
estis tuj ekironta duan fojon al Orhhanie kaj oni
transmetis min en ghin. Nun tamen mi anticipis la
policiston kaj alvenis en la policejon sen li. La
shoforo veturigis min al la shtuparo mem de la
policejo kaj malsuprenigis min surbrake. Chiuj policanoj
kolektighis, kaj la policserghento Gocho, psike
nenormala post la eventoj en 1925, kiujn li aktive
partoprenis, demandis la shoforon:
- Kial vi venigis
tiun?
- Tiu junulo estas el
Radotina - klarigis bonanime kaj sincere la shoforo,
— oni vokas lin chi tien por iu partia afero.
La policserghento
farighis severa kaj ekrigardis min sangavide:
- Kie estas via
policletero? - li kriachis malghentile.
Mi klarigis, ke la
policletero trovighas che la policisto, kiu
postrestis kun la chevalo.
- Ek kun mi! - mughis
denove la serghento.
Mi ekiris. Oni metis
min ekstere che la muro de la policejo sur benkon
tiel, ke mi ne povu intervidighi kun la aliaj
arestitoj trovighantaj interne. Apud mi estis rompita
fenestro kaj mi vidis du arestitojn interne; mi ne
konis ilin kaj ne povis ekparoli kun ili, char la
policisto, kiu min gardis, observis min konstante. Iu
el la arestitoj kelkfoje provis diri ion al mi, sed
sen sukceso.
Estis printempa suna
tago kaj sur la korto trovighis multaj arestitoj
kulpigitaj pri krimaj faroj. Iuj laboris ion, aliaj
sidis, kaj iu profundagha maljunulo, avo Gero, ghuis
la sunvarmon. Post iom da tempo trapasis en uniformo
lia majesta moshto la subdistriktestro Stefan Ivanov.
Chiuj cheestantoj - kaj policistoj, kaj arestitoj
demetis la chapojn kaj klinighis, esprimante sian
fidelecon de lojalaj regnanoj. Evidente, li bone
dresis siajn senrajtajn subulojn. Nur mi ne demetis
chapelon kaj ne klinighis antau la terura
sangavidulo. Li rimarkis tion kaj rigardis min longe
kaj malamike.
Oni vokis min supren,
en la kabineton de la estro, kaj mi ekiris. Post mi -
la policisto kun fusilo. La bildo estis kaj komika
kaj malgaja. Mi atingis la grandan shtonan shtuparon
kaj komencis grimpi. Chirkau mi la gardantoj de la
ordo observis la admirindan bildon. Kiam mi eniris la
grandan salonon kun shtona planko, kie jam neniu
povus vidi nin, la policisto klinighis, prenis min en
siajn brakojn, portis min sur spirala shtuparo kaj
min lasis apud iu pordo. Poste li sonorigis, el al
interno iu respondis, la policisto malfermis la
pordon kaj mi eniris. Post mi la pordo brue
fermighis.
Mi trovighis
vid-al-vide kun la reganto de la subdistrikto Stefan
Ivanov, kun kiu ni delonge konis unu la alian, sen
havi la okazon persone intervidighi. Mi trapasis
trankvile la chambron, proksimighis al la kontraua
muro, suprengrimpis seghon kaj demetis la chapelon.
Dume Stefan Ivanov observis min. Mi atendis.
- Nu, Trifon, mi
delonge vin konas, kvankam ni neniam intervidighis.
Mi konas vin tre bone - komencis Stefan Ivanov.
- Ankau mi konas vin,
sinjoro estro.
- Mi ghojas, mi
ghojas, ke ni intervidighis. Kaj nun rakontu al mi en
kiaj rilatoj vi estis kun la fratoj Koco kaj Georgi
Peev. chu vi ofte renkontighis kun ili? Kiaj homoj
ili estis lau vi?
- Jes, kun ili mi
estis en tre bonaj kamaradaj rilatoj, mi tre ofte
renkontighis kun ili, ili estis bonegaj homoj.
La estro rapide kaj
surprizite rigardis min. Dum la tuta tempo li fosis
en mia pako kun paperoj, sur la skribotablo,
alportitaj de la policisto, atente studis chiun
papereton.
- Do lau vi, fratoj
Peev estis bonaj homoj - daurigis la policestro. -
Sed ili estas komunistoj. Sekve, ankau vi estas
komunisto.
- Mi ne neas, mi estas
legala komunisto.
La estro denove rapide
rigardis min. Tiu mia tuja konfeso, kiun li eble ne
atendis, metis nin sur klarajn, malkashajn poziciojn.
Li prenis unu el miaj
leteroj al Angel Geshkov, per kiu mi informis lin, ke
chiupreze mi penos aranghi la cheeston de niaj
delegitoj por la konferenco (la unua, sekreta).
- Do, ne ili mem iros
- li diris - sed vi ilin sendos, vi konvinkos ilin
iri.
- Jes, char mi mem ne
povus iri, sinjoro estro, se mi povus, mi ne estus
sendinta aliulojn. Mi malkashe deklaras antau vi ke
se mi estus sana, mi estus la unua funkciulo de la
partio en la subtrikto.
- Do, tiel, he? -
diris la estro, rigardante min strabe.
Mi ne bezonis
hipokriti, rezigni pri miaj ideoj, kashi min. Mi estis
ligita kun neniuj konvenciajhoj. Mi tamen atendis, ke
la estro dekrochos iun skurghon kaj komencos bati min
per ghi, kiel li faris kun chiuj aliaj. Tamen kun mi
li ne faris la samon. Li komencis disputon por
forturni min de la praveco de miaj ideoj. De tempo al
tempo li severe lautigis la vochon kaj mi devis
silentighi. Tiam brilis la stelo de Mussolini, en
kies persono la burgharo vidis sian savanton (Hitler
estis ankorau nekonata). La estro multfoje menciis en
sia parolo la nomon de Mussolini kaj lian doktrinon,
al kiu iris la Okcidenta kultura mondo. En iu punkto
de la konversacio liaj argumentoj estis tiel memfidaj,
ke mi ne povis min deteni kaj ekkriis: "Tio
estas paradokso!" La estro eksaltis.
- Tio estas paradokso
por vi, char vi estas influata de la bolshevisma
propagando, via idea vivnivelo estas unuflanka, vi
konas nenion alian krom la komunismon. Vi mem,
Trifon, estas paradokso, escepto, kun via fanatismo.
Mi konsilas al vi forlasi tiun iluzion, en mala okazo
vi suferegos. Mi malkashe diras al vi — se vi venos
duan fojon, vi spertos batadon.
- Mi neniam estus
veninta al vi, sinjoro estro, se vi ne estus min
veniginta. Mi venis ne propravole...
- Mi ordonis, ke oni
venigu vin, char vi partoprenas la agadon de la
komunistoj kaj scias chion. Sub la shirmo de
kvazaulegala partio kaj societoj de abstinenculoj ili
faras nelegalan agadon. Che Rashkovanoj ni trovis
abstinulajn gazetojn. — Li malfermis iun dosieron
kaj svingis gazeton. - Vidu ilin, la abstinenculojn,
kunvenintajn en komunista konferenco! Ni aplikas
tiujn gazetojn al iliaj aktoj. En la Direkcio de
Polico oni orientighu kiaspecaj abstinenculoj ili
estas.
Li remetis la
gazetojn, rigardis min fikse, longe kaj denove diris:
- Trifon, ke via agado
estas nelegala, tio estas nerefutebla. Prefere
konfesu mem tion, por ke ni ne arestu ankau vin
estonte.
- Mi ne povas konfesi
ion, kio ne estas vera. Nia agado estas tute iegala.
La estro premis la
sonorilbutonon. Eniris policisto, kiu militsalutis
lin, klinighante ghis la planko. Li ordonis al li
voki iujn personojn, Eniris viro, kiu proksimighis al
mi, kaj virino, kiu komencis konversacii kun la
estro. Antau la viro, kiu donis al mi skribilon,
paperujon kaj paperfolion, mi faris skribajn
depoziciojn, kiujn li prenis kun si. La estro, shajne
forgesinte pri mi, sin turnis al mi:
- Vi estas libera. Iru
for!
- Sed kiel foriri,
sinjoro estro, mi apenau povas eliri ghis la pordo.
- Diru, kien vi
deziras iri?
- Eble en iun
drinkejon por tranokti. Jam vesperighis.
Ekstere efektive
vesperighis. La estro denove sonorogis kaj ordonis al
la policisto, ke du policistoj portu min al iu
drinkejo por tranokti.
La sama policisto
prenis denove min en la brakojn kaj min
malsuprenigis. La policistoj denove kolektighis kaj
komencis konversacii libere kun mi. Iu demandis min
chu mi vere posedas chifron, alia - chu vere mi
sendis telegramon al la chefministro, denove alia —
kial mi tondigis mian hararon, kaj ne portas hararon
kiel la aliaj komunistoj. Mi respondis dekstren -
maldekstren lau la demandoj - al la mokoj ironie, al
la malspritaj demandoj - sherce moke. Mi demandis la
policiston kion signifas chifro, char tiam mi ne
konis tiun vorton, sed ankau li ne sciis. Fine du
policistoj prenis min surbrake kaj ni ekiris. Komence
portis min unu el ili, kaj kiam li lacighis,
transdonis min al ia alia. La irado dauris sufiche
longe. La bildo denove estis malgaja.
Oni portis min al
drinkejo "Starijat Gjol" (La Malnova Lago).
Tie mi konatighis kun iu avo Velcho, kies filo estis
mortigita dum la eventoj de 1925. Li sidighis apud
mi, regalis min. pagis al mi la vespermanghon kaj
volis ke iu transportu min al lia domo. Sed post
kelka tempo eniris la serghento Gocho, ekrigardis lin
bruske kaj maldelikate lin forpelis. Poste li
sidighis persone al mi kaj provis iniciati
konversacion. Li asertis, ke li estas pli granda
komunisto ol mi, sed ke ankorau ne venis la konvena
tempo, do ankau mi devas rezigni la komunismon. Ni
sidis dum foriris chiuj klientoj kaj la drinkejmastro
fermis la drinkejon. Nur tiam Gocho forighis kaj liberigis
min de sia cheesto.
La sekvan tagon mi
luis veturigiston el vilagho Litakovo por min
transporti al Radotina. Li prenis de mi sepdek
levojn. En nia vilagho, sur la placo, chirkau kvindek
personoj chirkauis min por ekscii chu oni batis min
kaj kial oni min arestis. Hejme mi trovis la vidvinon
de Koco kaj multajn aliajn virinojn, kiuj konsolis
panjon. Shi tamen estis preskau certa, ke mi ne plu
revenos. La vilaghestro estis disfamiginta pri tio,
ke che la trasercho en mia hejmo, oni trovis la
membrokartojn kaj deklarojn de la partianoj. Ilia
membreco jam farighis publika, kaj ili terure
ektimis, iliaj edzinoj ploris. La teruro, enradikita
en 1925, chiam ankorau regis en la vilagho.