14
En 1926 okazis en mia
vivo evento, kiu animskuis min: la unuan fojon mi
ekkonis la fajrajn tremojn de la amo. La rompita
brancho fruktis kaj la frukto maturighis. Jam tempis,
ke ghi teren falu. Sed mi ne falis teren. Kiel mi
transvivis la moralan krizon, tiel same mi transvivis
la amon, kiu transformighis por mi en gravan suferon.
Mi denove suferis sekrete, solece, sen malkovri mian
suferon al iu ajn, sen malkovri min ech antau tiu,
kiu kauzis al mi la novan suferon. Mi decidis, ke
tiel agi estas preferinde, ke nur tie trovighas la
eliro. Mi hardis mian volon en la suferado, trinkante
senfine la amaran glason. Kaj neniu, neniu povis
rimarki la tempeston, kiu furiozis en mi. Ekstere
chio estis trankvila.
Shi estis junulino el
najbara vilagho Litakovo, tiutempe aghis deknau
jarojn, malaltstatura, sed svelta, kun grandaj
malhelverdaj mirinde belaj okuloj, kun nigra hararo,
bela busho kaj delikata vizagho. Shiaj vestoj estis
modaj, kushis bone sur shia korpo, estis kudritaj de
shi mem, char shi estis kudristino.
Shi faris escepton
inter la ceteraj vilaghaj fraulinoj per sia
inteligenteco. Shi parolis libere, temperamente,
rapide, kun rigardo fiksita al la kunparolanto. Shi
povis paroli tutajn horojn sen tedi la kunparolanton,
teni lin en strecha intereso, gajni lian simpation.
Chio chi mankis che la aliaj knabinoj, kiujn mi konis
ghis tiam. Ghis tiu momento neniu knabino turnis al
mi atenton. Kio koncernas min, mi ech ne supozis, ke
mi ekamos virinon en mia vivo. Sed jen, shi aperis,
kaj en mi vekighis la viro. Mi konis nur la amon al
suferantoj, al amikoj, al la granda afero al kiu mi
servis. Nun vekighis la amo al virino, amo diferenca
de la alia amo. Ghi ne povis anstataui mian amon, sed
ghi charmis min, skuegis min, forprenis mian
trankvilecon - mi bezonis multajn fortojn por ghin
transvivi.
Kun la knabino mi
konatighis hazarde. Shin venigis mia kuzino el la
sama vilagho, por ke shi provu sian sorton per miaj
ludkartoj. Vidinte shin, mi tuj farighis
maltrankvila, eksentis, ke mi ne estas tiel libera
kiel antau la aliaj knabinoj, atentis pri miaj
paroloj, pri mia konduto. Kaj profunde en mia konscio
mi demandis min: "Chu mi ne estas ridinda? Kial
tiu chi komedio? Chio estas sensenca. Kripluloj ne
devas ami. Mi vidas shin nun por unua kaj lasta
fojo".
Tiel parolis la
konscio, sed mia konduto farighis chiam pli kaj pli
atenta, la knabino pli kaj pli konkeris min per sia
rigardo, paroloj, vocho, konduto. Komence shi sin
ghenis en la fremda domo antau fremdaj homoj, sed
poste shi malstrechighis. Chiu parolo estis
ghustaloke dirata, interesa. Konversaciante shi uzis
facilan humuron. Chio chi min charmis.
Post la augurado shi
petis min prunti al shi librojn por legado, char mia
kuzino informis shin ke mi havas multe da libroj. Mi
donis al shi la rakontojn de Elin Pelin kaj "La
perfidulino"-n, dirante al shi, ke autoro de tiu
chi lasta estas mi, kvankam ghi portas alian autoran
nomon. Ni ankorau longe parolis, poste la knabinoj
foriris.
Mi eksciis de shi
jenan okazintajhon. Antau unu jaro shia amikino
forkuris el la hejmo kaj edzinighis al sia amato,
malgrau la malkonsento de siaj gepatroj. La patrino
de tiu knabino, supozante ke la amikino de shia
filino shin helpis che tiu edzinigho, atakis shin
neatendite kaj bategis shin per pugnoj sur la kapon.
De tiam shi sentas bruon en la kapo, precipe nokte,
tio detruas shian dormon kaj dum irado shi sentas
skuighon en la nuka parto de la kapo, kaj tial shi
iras sur la piedfingroj. Poste tion mi mem rimarkis.
Shi konsultis kuracistojn - sed senrezulte.
Tiun chi nokton mi
dormis maltrankvile, longe pensis kaj la unuan fojon
eksentis en ghia plena graveco la malfelichon trafintan
min en la infanagho, mian ekskluzivan staton. Mi
konsciis, ke mi enamighis, au ke mi trovighas en la
komenco de la amo. Kaj mi demandis min: kion fari?
Kie serchi la eliron? Plej konvene estus ne plu vidi
shin kaj jam en la komenco meti finon al chio. Tiu
solvo estis la plej prudenta. Sed aliflanke, mi
deziris per mia tuta estajho denove vidi shin almenau
nur unu fojon, vidi shiajn belegajn okulojn, audi
shian charman vochon. Tiu malprudenta deziro vidi
shin denove, ghuste ghi estis la amo, la por mi
nenecesa, terura evento, kiu venis tiel subite, tiel
neatendite. Kion ankorau mi devos travivi? Mi diris
al mi mem: "Eble nun venas la plej granda
malfacilajho en via vivo".
La sekvan tagon
komencighis mia ordinara vivo, sed en tiun vivon
nedisigeble eniris shia bildo. Nevole miaj pensoj
flugis al shi kaj kiam mi pensis, ke sufichas
ekdeziri, kaj mi povus shin revidi, tremoj trakuris
mian tutan estajhon. Por inklinigi shin denove min
viziti mi skribis al shi, demandante kiel shin
impresis la libroj, demandis pri shia sanstato,
invitis shin en oportuna momento denove veni al mi
kun mia kuzino.
Shi respondis al mi
per longa letero, en kiu shi esprimis sian admiron al
"La perfidulino", super kiu shi
"vershis sennombrajn larmojn". Shi sincere
konfesis al mi, ke vidinte min unuafoje, shi kompatis
rnin kaj pensis kiel mi vivas. Sed nun shi komprenas,
ke mi staras multe pli alte ol aliaj, deziras mian
amikecon kaj ree venos che oportuna okazo min vidi
kaj interparoli kun mi.
Shia letero havigis al
mi senmezuran ghojon. Mi legis ghin kelkfoje. Chu
estus eble, ke alia knabino el nia vilago skribus
similan leteron kaj chu iu knabino el nia vilagho
estus kapabla skribi similan leteron. Shi finis nur
progimnazion, sed estis nature inteligenta, akirinta
bonajn manierojn. Multloke shia letero estis naiva.
La esprimoj - shablonaj, sed chio chi perdighis en la
ghenerala tono de sincereco kaj koreco.
Mi tuj skribis al shi
seriozan leteron, kies enhavon mi ne memoras, sed ghi
faris al shi fortan impreson, shi ghojis pri la
atento, kiun mi turnas al shi, pri la amikeco, kiun
mi sentas al shi. Sian leteron al mi shi finis per
saluto kaj "krono el rozoj kaj
pinbranchetoj".
Tiel komencighis mia
sentimentala amikeco, kiu dauris ghis 1930, kiam shi
edzinighis. Por shi ghi prezentis nur amikecon, por
mi - sekreton, silentan suferadon. Shi vizitis min
kaj duan, kaj trian kaj multajn fojojn. Kiam shi
prokrastis veni, mi riprochis shin perletere, ke shi
forgesis min, kaj shi respondis ke shi "ne kvin
monatoj, sed se ech kvin jaroj pasos, mi ne forgesos
vin, mi neniam vin forgesos". Kaj montris la
kauzojn kiuj malhelpis al shi viziti min. Vizitinte
d-ron Bogdanov, mi demandis lin chu per operacio oni
ne povus maflermi mian kranion kaj kuraci la
difekton. Revene de Sofio mi veturis per automobilo
trans Arabakonak kaj Orhhanie, kaj preterpase vizitis
la domon de mia onklo en vilagho Litakovo. Mi
intencis resti tie ghis la sekva tago, vendredo, kiam
okazas la bazartago de Orhhanie kaj veturas charoj al
Radotina. Efektive, la sekvan tagon la veturigisto,
kiun ni vokis, venis por preni min. En tiu momento
shi trovighis en la domo de mia onklo por renkontighi
kun mi, ekprotestis kontrau mia rapida forveturo kaj
petis min resti. Kaj mi restis tutan semajnon, ghis
la sekva vendredo, nur por shi. Mi ne povis rifuzi.
Si chiutage vizitis la domon de mia onklo kaj ni
konversaciis dum horoj. Shi invitis min viziti shian
domon, kiu lau shia diro trovighas tre proksime, sed
nur kiam mi ekiris, mi konvinkighis, ke ghi ne
trovighas proksime. Shi trompis min, dezirante ke mi
nepre vizitu shian domon. Ni devis transsalti kelkajn
kortbarilojn por iri rekte, sed por mi tio estis
malfacila. En shia domo mi restis ghis la vespero. Shi
estis nur kun sia avino. Shi proponis al mi
manghajhon, fruktojn, montris al mi siajn albumojn.
Mi ne faris al mi
iluziojn, komprenis, ke tio estas nenio alia krom
amikaj sentoj. Oni ech povus meti la demandon - kial
aperis che shi similaj sentoj, char ghis tiam neniu
knabino havis ilin al mi. Multfoje mi ege deziris
fari al shi amkonfeson, sed mi detenis min. Mi
rezonis: ech se shi reciprokus miajn sentojn, kia
utilo? Mi nur malkvietigus shian spiritan vivon.
Okazus vera tragedio, ni ambau suferus, nun tamen
suferas nur mi sola. Restu do trankvila almenau shi.
Char mi amas shin, mi devas gardi tiun trankvilon. La
knabino havas ja nur amikajn sentojn al mi.Vere, en
ili kashighas multe da sentimentaleco, sed tio estas
kutima por shia agho kaj eduko. Krome, en mia amo mem
trovighis multe da sentimentaleco. Ghi estis amo
netera, amo - adoro, kun multe da junula idealismo,
multe da naiveco.
Ne vidinte shin
kelkajn semajnojn, mi apenau eltenadis kaj insistis,
ke shi venu plejeble baldau. Shi venus, se tio estus
ebla. Kelkajn vesperojn shi tranoktis en la domo de
sia kuzino kaj forveturis la sekvan tagon. La antauan
vesperon ni kolektis la knabinojn de la kvartalo,
aranghis vesperan laborfeston au degrajnigon de
maizo. Venis ankau junuloj kaj ni pasigis gaje la
vesperon. Tiutempe mi pretigis unu chambron en la
mastruma konstruajho kaj somere loghis tie,
transportinte liton, kofron kun libroj, tableton. En
la chambro restis el la antauaj mebloj nur unu
kestego kun vestoj kaj barelo da brando, sed poste
oni elportis ankau ilin - mi plene okupis la
chambron. Ghi tute ne estis komforta, posedis nur
orientan kaj okcidentan fenestrojn kaj che la suda
flanko trovighis malgranda chambro kun pakajho kaj
balkono. La plafontabuloj estis najlitaj rekte sur la
trabojn, kun fendoj inter ili, do ne-metitaj
mortezo-en-tenone (unu en la alia) tial konstante
falis polvo, surshutante chion. Tial mi tegis la
plafonon per papero de cementaj sakoj. La muroj estis
stukitaj unue per argila mortero, poste per
kalklakto, sed la kalko ne bone tenighis, multloke
falis. Ankau la planko estis shmirita per argilo, kiu
tamen estis frostinta, kaj tial konstante erighis.
Chio chi prezentis grandajn maloportunajhojn, sed
havis ankau grandan oportunajhon - mi jam posedis
apartan kabineton—chambron, en kiu neembarasate de
iu ajn bruo, mi povis legi kaj skribi, akcepti miajn
amikojn kaj paroli kun ili libere, ne ghenate de la
cheesto de la familianoj. Vintre tamen mi revenis al
la komuna chambro por fari ekonomion pri ligno, kaj
mian chambron mi eniris nur en festotagoj au kiam
venis al mi gastoj. En la komuna chambro estis tre
malkomforte. La du etaj infanoj ploris au
interbatighis, kaj en la lulilo kushis alia - en la
kuranta jaro vidis la lumon de la mondo mia fratineto
Cveta. Mia avo ne povis ellitighi. Mia patro neniam
elbushigis la pipon, kaj la chambro estis konstante
fumoplena. Chirkau la fornotuboj sekighis vindajhoj,
malsekaj piedtukoj, putraj mokasenoj. Panjo estis
chiam okupata pri la infanoj kaj ne povis purigi la
chambron. Shi apenau sukcesis prepari al ni
manghajhon, fliki kaj lavi niajn vestajhojn.
En tiu chamoro mi
pasigis la vintron kun mia osta tuberkulozo Kiam
alproksimighis vintro, kvazau al mi estis venanta la
pesto. Mi sciis ke mi devas reiri la komunan
chambron. Sed kompense mi fartis des pli bone dum la
somero en mia aparta chambro, en kiu unu el la
fenestroj estis chiam malfermita. Mia chambro estis
konstante balaita, pura. Mi neniam hontis, akceptante
gastojn.
En la sama chambro ni
konversaciis kun shi horojn longe, kiam shi venis al
mi gaste en festotagoj. Tio estis por mi veraj
festotagoj. Sed kiam shi forveturis, min kaptis
malgajo, melankolio. La amo kun chiu plia tago
plifortighis. Sed mi nur deziris la felichon de mia
amatino, mi deziris, ke shi resanighu, edzinighu kaj
ekvivu kiel la aliaj homoj. Komence shi timigis min
per siaj leteroj. Mi rezonadis, kio okazus kun mi, se
shi mortus. Kaj mi ektremis che tiu demando. Sed
poste shi ekfartis pli bone, kaj la malsano iom post
iom malaperis. Foje, en momentoj de malespero, mi
deziris meti finon al tiuj ligoj, mi volis skribi al
shi neniam plu viziti min. Sed poste mi rezignis. Mi
supozis, ke tio nepre pligrandigus miajn suferojn. Mi
lasis la aferojn sekvi sian vojon, sen influi ilin.
Shia eduko estis
filistra. Mi rimarkis multajn ghiajn mankojn. Sed
ghis tiu momento mi ne renkontis klaskonscian
virinon, kaj tio ne faris al mi tiom fortan impreson.
Tiutempe en nia vilagho oni ankorau ne venis al la
penso influi idee al la virinoj, kaj mi ne provis
klaskonsciigi shin. Shi nur sciis kion prezentas miaj
ideoj, sed tio ne timigis, ne repushis shin.
La vivo restas vivo
kun siaj bezonoj kaj konvenciaj valoroj. Malgrau la
nova animtumulto, kiu forprenis mian trankvilon, mi
devis vivi kaj labori t.e. kune kun la aliaj
kamaradoj provi ripari la terurajn domaghojn, kiujn
la fashismo faris al ni. Tiutempe baj Petko laboris
en Gorna Ghumaja kaj de tie sendis al mi per
registritaj leteroj la gazeton "Makedonsko
Delo" (Makedona Afero) presata sur tre maldika
papero, organo de V.M.R.O. - Obedinena (Interna
Makedona Revolucia Organizajho (Unuighinta). Ghi
estis bonega batalorgano, kiu levis mian spiriton.
Miaflanke, mi ghin transsendis al aliaj kamaradoj per
registritaj leteroj. Fine de la jaro au komence de la
sekva komencis aperi "Cherveno Zname"
(Rugha Standardo), teoria organo de Bulgara Komunista
Partio. La restintaj vivaj partianoj plukolektighis
kaj konversaciis, sed ni havis neniun ligon kun la
pli superaj partiaj instancoj. Fine de la jaro
komencis aperi gazeto "Zemja i Trud" (Tero
kaj laboro). Mi tuj abonis ghin, abonigis ankau la
eksan agraranan vilaghestron kaj mi farighis
korespondanto de la redakcio. Tamen ghis venis
momento publikigi iun mian korespondajhon, la gazeto
estis malpermesita. La sekvan jaron komencis aperi la
literatura-socia gazeto "Nakovalnja"
(Amboso) kaj mi tuj abonis ghin. En ghi aperis mia
traduko el esperanto.
La saman jaron (1926)
mi eksciis pri esperanto. Min interesigis la
direktoro de la loka progimnazio, kiu insistis, ke mi
nepre lernu ghin, char Esperanto estos ege utila al
mi. Mi mendis lernolibron. Mi komencis okupighi
chiutage du horojn. Pashante al nova leciono, mi ghin
studis funde. La okupado iris bonege, ghis mi atingis
la lecionon pri participoj. Ili malesperigis min kaj
mi flankenlasis la lernolibron dum sufiche longa
tempo, sed poste per serioza laboro superis ankau
tiun chi obstaklon.
La sekvan jaron, mi ne
memoras kiamaniere, mi eksciis pri la ekzistado de
internacia proleta esperanto-organizajho. Mi trovis
la adreson de Maria Van Essen el Nederlando kaj
komencis korespondi kun shi. En la revuo de la
organizo mi publikigis grandan artikolon kun fotoj de
la edzino kaj la infanoj de Koco Peev kaj informojn
pri la kruelaj mortigoj en nia subdistrikto. Tiun chi
numeron mi sendis al Stojan Uzunov, instruisto en
vilagho Novachene, ankau esperantisto. Mia artikolo
plachis al Maria van Essen kaj shi sendis al mi
eltranchajhon de ghi.
Tiutempe chirkau mi
formighis granda kompanio de gejunuloj. Pesho Kocov
alportis malnovan gramofonon, per kies helpo ni
organizis amuzojn en festotagoj. Ni disponis ankau
pri fotoaparato, kiun iu amiko lasis al Hhristo
Nikolov. Ni faris fotojn kaj sendis ilin al Maria van
Essen. Ankau Hhristo Nikolov, mia kuzo Koljo kaj
aliaj kamaradoj komencis lerni esperanton, sed
finlernis ghin nur Hhristo. El tiu chi granda
kompanio mi elektis la plej inteligentajn junulojn,
kun kiuj mi konversaciis pri politikaj temoj. Multaj
estis varbitaj, ofte vizitis min; poste ili disiris
al diversaj urboj, sed restis bonaj homoj, fidelaj al
siaj ideoj. La ceteraj perdighis.
En la sama tempo mi
farighis proksima al la familio de Koco Peev, kun lia
edzino, liaj du infanoj kaj du el liaj fratinoj. Ili
estis preskau chiutage en mia domo, ankau mi ofte
vizitis ilin kaj ege bedauris, ke mi tion ne faris
pli frue, kiam ankorau Georgi estis viva. La fratinoj
havis fianchojn, ankau ili konstante vizitis mian
domon. Mi provis influi ilin idee. Ambau estis
varbitaj, sed nur unu el ili restis ghis la fino
fidela al la movado, la aliaj forfalis.