6
Apenau forpasis du
neplenaj jaroj de kiam revenis de la frontoj la
restintaj vivaj radotinaj soldatoj, inter ili multaj
vunditoj, kaj du saltmarshis per unu piedo, kaj en
Radotina oni intense parolis pri nova milito. Avo
Rasho, kiu posedis malnovan eternan kalendaron,
autentikan rarajhon en la tuta subdistrikto, profetis
che glaso da brando en nia brandodistilejo.
- Pardonu min, tamen
proksimighas komuna interbatalo. Sep reghlandoj
pereos. Sep reghoj trinkigos siajn chevalojn che
Danubo. Trijara chevalo en sango dronos. Malsato
venos, ribeloj kaj amasa mortado inter la junularo.
Volu la sorto, ke mi ne estu viva ghisatendi tion!
Sep reghlandoj pereos.
Mia avo, avo Nikola
Popov, avo Ivan kaj kelkaj aliaj maljunaj viroj kaj
virinoj atente lin auskultis, sed onklo Leko sarkasme
diris:
- Pereos via ebriula
kapo. Avino Pauna venas survershi vin per akvo por ke
vi resobrighu!
- Ho vi, junuloj, kiom
fushaj vi estas! - diris avo Nikola turnante sin al
sia filo, onklo Leko.
Avo Rasho ne turnis
atenton al la moko kaj profetadis plu. Fakte, li
profetis nur en ebria stato. Estante sobra li
preferis silenti. Eble pro tio kreighis legendo pri
lia kalendaro, ke en ghi estas priskribita chio, kion
la mondo devos trasuferi. Tamen la maljunulo ghin
kashis, kaj tial oni insidis, regalis tiun ebrian
orakolon por eltiri de li la sekretojn de la
estonteco.
Kiam estis tro ebria,
avo Rasho kiel plena sako falis teren. Tiam du
junuloj kaptis lin sub la brakoj, kondukis lin kiel
junan edzinon sur la strateto preter ni kaj gaje
kriadis:
- Avino Pauna, eliru
renkonti vian knabon!
Kaj la
"knabo" pendis kiel dusako, kun kapo
klinita malsupren. Tio ripetighis chiun dimanchon.
Avo Rasho ankau nun
ebriighis. Li portis koverton da sukero, kiun li
estis metinta inter la kruroj kaj, ne konsciante kion
li faras, komencis krachi en ghin. Iuj informis pri
tio avinon Pauna, shi alkuris, prenis la sukeron kaj
eltirinte lian bastonon, frapis lin per ghi. Avo
Rasho provis starighi, sed falegis sur feran
shovelilon, trovighanta proksime; ghia tenilo
saltlevighis kaj estis preskau fraponta avon Nikola
sur la kapon. Oni ekridis, ekbruis. Oni forkondukis
la ebrian maljunulon hejmen.
La vilagho estis
ekscitita kaj oni ne havis emon fari ion ajn. Chiu
izolighis, ne deziris havi negocajn rilatojn, penis
provizi la familion per provianto, kolekti la
rikolton. La drinkejoj ech en malgravaj festotagoj
estis plenaj de vilaghanoj, kiuj atendis novajhojn.
En la tagordo staris la politiko kaj la milito, la
aliaj problemoj estis lasitaj en malantaua plano. Oni
atendis la malbonon kun la deprimita konscio, ke oni
ne povas ghin eviti. La kamparanoj jam sciis kion
signifas milito.
La tuta somero pasis
en strecho kaj maltrankvilo. Lau la malmultaj
informoj penetrantaj en la malproksiman vilagheton,
oni sciis, ke militas inter si du grandaj
militaliancoj - Germanio kaj Austrio-Hungario,
unuflanke, kaj Britlando, Francio kaj Rusio -
aliflanke. La simpatioj de la kamparanoj estis che la
flanko de Rusio, sed ili ne sciis al kies flanko
metos ilin la bulgara registaro. Iuj kamparanoj
minacis, ke se oni sendos ilin militi kontrau Rusio,
ili transiros al ghia flanko.
La rikolton oni
koletis rapide. Oni ne sciis en kiu tago kaj horo
eksplodos la milito. Sed oni ne sukcesis kolekti la
rikolton.
Memorinda tago! Ni
triope kun avo kaj panjo trovighis sur la kamparo.
Ili du kolektis la maizon. Mi sidis en la veturilo
kaj helpis avon dum la transporto de la maizspikoj
hejmen. La tuta kamparo estis plena de rikoltantoj.
Proksime al nia maizkampo blankis la shoseo
kondukanta al la urbo. Antau la vesperigho sur ghi
aperis du policistoj rajdantaj tiel rapide, ke el la
bushoj de la chevaloj falis shaumo. Tiutempe la
apudaj vilaghoj ankorau ne estis ligitaj per telefona
reto. Unu el la policistoj eniris la vilaghon kaj la
alia rajdis plu al vilagho Rashkovo. La homoj,
laborantaj proksime al la shoseo kaj vidintaj chion,
chesis labori, levis la kapojn kaj komencis alarme
paroli unu al alia en la kampoj:
- Probable oni
deklaris mobilizon!
- Povas esti, ke ili
venas pro alia afero - sin audigis iu konsole. Sed
post nelonge la pregheja sonorilo alarme ekbatis. Tiu
chi malbonaugura sonorado estis jam konata de antaue.
Ghi batis, batis, chesis por momento kaj denove
batis. Sur la kamparo, kie bolis paca laboro,
kushighis teruro. La kamparanoj febre ekrapidis,
ekknaris veturiloj kaj chiuj direktighis al la
vilagho. Ie ekploris virino kaj tuj chesis plori.
Kaj la sonorilo batis,
batis...
La saman vesperon tra
la tuta vilagho sin portis ploroj de virinoj. Hurlis
hundoj. En tute neordinara tempo audighis kokokrio.
Chi tiu tuta terura koncerto kvazau auguris malbonan
profetajhon. Ni, la najbaraj infanoj, kolektighis en
la ghardeno de Koce kaj tremante auskultis la plorojn
de la virinoj. Ploris ankau panjo pri onklo Dragan.
Oni jam sciis, ke Bulgario alighis al la kvarshtata
alianco, kaj la frateco kun turkoj kontrau kiujn ni
antau du jaroj militis, kaj la militado kontrau
rusoj, niaj liberigintoj el sub la kvinjarcenta
osmana jugo, indignigis ankau nin infanojn.
Dum ni diskutis kaj
malkashe esprimis nian indignon, iu malbonaugura
vocho igis nin rigidighi. La eta frato de Todor ech
kriis: "Panjo-o-o!" El la domo elsaltis la
partrino de Koce kaj laute diris:
- Ne timu, ne timu,
tio estas birdo, strigo.
Eliris niaj patrinoj,
ili kolektighis apud la korta plektobarilo kaj
komencis krucosigni. La malbonaugura birdo, kiu lau
ilia opinio auguris morton, sidis sur iu
nefinkonstruita domo en la korto de mia kuzo Marin,
kie ni ludis kaj nomis ghin "sovaghejo",
char ghi estis sen mastro. La birdo ankoraufoje kriis
kaj forflugis ien. Ni enhejmighis, kvankam mi tion
faris kontrauvole, pro la plorado de panjo.
La sekvan tagon la
junaj viroj denove forveturis al la novaj frontoj,
akompanataj de plorantaj virinoj. Rekomencighis
rekvizicioj. La virinoj prenis la plugilojn kaj
anstatauis la virojn. Sed nun la milito dauris
senfine longe. La soldatoj revenadis forpermese. Per
siaj fusiloj ili jam de malproksime salutis salve la
vilaghon. La infanoj ekkuregis renkonti ilin kaj
kolektis kuglingojn. Revenis forpermese frauloj,
edzighis kaj denove reiris al la fronto. Sed la
plimulto ne deziris edzighi kaj preferis atendi la
militfinon. Atendis ankau la fraulinoj kaj la unuan
fojon en la vilagho aperis fraulinoj aghaj pli ol
dudek jarojn. Chiujare oni varbis en la vilagho
rekrutojn kaj post mallonga ekzercado direktis ilin
al la fronto. En la butikoj mankis vivnecesaj varoj -
salo, petrolo, sukero estis distribuataj kiel hostio
fare de la komitato che la komunumo, kaj la
kotonfadenoj malaperis. La fraulinoj ne plu povis
prepari geedzighajn doto-tolajhojn, kaj multaj homoj
ne plu posedis subvestojn. Chie oni auskultis nur la
vorton "paco". Cirkulis legendoj pri
novenaskitoj, kiuj tuj ekparolis kaj diris je kiu
dato estos proklamita la paco. Sed la limdatoj pasis,
tamen paco ne venis. Antau la komunumejo amasighis
virinoj senpacience atendantaj ricevi leteron de la
fronto. La leterportisto ne bezonis disporti la
leterojn al la domoj; li disdonadis ilin rekte de sur
la komunuma sojlo. Kaj jam tie chi iu virino komencis
vekrii, informighante ke shia edzo
"translokighis" al iu konato, jam
forpasinta. Pro la severa cenzuro oni tiamaniere
informis pri mortigitaj soldatoj. Plej ofte la
informojn pri mortigitoj alportis forpermesitoj.
Iufoje la informoj ne estis ghustaj kaj la
priplorataj soldatoj revivighis. Sed en sia plumulto
ili estis ghustaj kaj oni priploris en la vilagha
tombejo la mortintojn, kies ostoj kushis ie
malproksime che la kurbigho de rivero Cherna, apud
Saloniko, Tutrakan, Prut (Makedonio, Trakio kaj
Dobrugho) jam estis liberigitaj kaj trovighis en niaj
manoj, sed la soldatoj ne revenadis, la milito
pludauris.
Oni rekviziciis ankau
niajn bovojn kaj la veturilon, - kiujn mia avo
akompanis dum la Interaliancana milito kaj ruinigis
sian sanon. La veturilo estis nova kun solidaj
radringoj. Mia avo eligis el la stabo la malnovan
lignan veturilon sen radringoj kaj ghin riparis. Li
achetis kaj shanghis kelkajn bubalinojn, sed ne
sukcesis elekti bonan paron por jungado. Iuj
bubalinoj estis malsanaj, aliaj - elcherpitaj pro
troa laborado, kun unu reno, ree aliaj - sterilaj.
Multe da kolero kaj da malagrablajhoj havis mia avo
pri tiuj bubalinoj. Finfine li sukcesis kombini paron
da sanaj, sed unu el ili estis tro malforta. Ni havis
ankau bovinon kun bovido. La unuan jaron de la milito
oni rekviziciis la bovidon, la duan - ankau kaj la
trian - la bovinon mem. Oni pagis por chiu bruto
cent-ducent levojn, dum la brutoj plikarighis kaj
atingis du mil levojn pokape. Avo kaj panjo plugis la
agron. Jen li kaptas la plugilon, jen shi. Sed la
fortoj de la maljunulo chiutage malgrandighis kaj li
preferis konduki la bubalinojn dum panjo tenis la
plugilon. Mi restis hejme, nutris la etajn kokidojn
kaj legis dum la tuta tago. Panjo preparis al mi
lignon apud la fajrujo kaj purigis la fazeolon. Che
la vesperigho mi ekbruligis fajron kaj kuiris la
fazeolon. Kiam avo kaj panjo revenis lacegaj de la
peza ne-laupova laboro, la vespermangho estis preskau
preta.
Tiutempe mi legis
plejparte gazetojn kaj librojn, kiam mi disponis pri
ili. Panjo donis monon al la najbaro Ceko Georginov,
patro de Petko, por abonigi min al iu gazeto, sed li
min trompis, donante al mi legi lian propran
ekzempleron de gazeto "Narodni prava"
(Popolaj Rajtoj), organo de la Liberala Partio.Li
servis en la urbo, en la forst-administrejo, kaj
revenis vilaghen du-tri fojojn semajne. Reveninte, li
alportis al mi tutan faskon da malpuraj gazetoj,
kiujn mi legis ghis sinforgeso. Mi legis la
militkomunikojn pri la heroajhoj de Eschwege
(Eshvege) kaj aliaj, nun plene forgesitaj.
Mia patro ne plu
skribis - la poshto por Ameriko estis chesigita. Ni
ne povis informighi chu li estas viva, nek li povis
ekscii ion ajn pri ni. Dum la dua militjaro la
familioj de Koce kaj mia kuzo Marin transloghighis al
Sofio, kie iliaj patroj laboris, kaj la familio de
Todor - al fervojstacio Mezdra. Tie miaj infanamikoj
daurigis sian lernadon - Koce kaj Marin en
progimnazio kaj poste - en la mekanika-teknika
lernejo, kaj Tedor kontentighis nur per la
progimnazio. Iliaj domoj en la vilagho restis
neloghataj. La domon de Todor-familio, de kiu mi
ricevis shlosilon de unu chambro, ni komencis uzi por
kashi grenon char tra la vilaghoj pasis
milittachmentoj serchantaj kashitan grenon. Ili
kunportis longajn ferstangojn, per kiuj ili
trapikadis chion en la pajlotenejoj. Oni lasis
ducent-tricent gramojn por chiu persono kaj chion
ceteran konfiskis. Kaj tiutempe la soldatoj konsumis
panon, similan al kiu la kamparanoj ne donis ech al
siaj hundoj. Iun tagon vizitis nin hejme mia onklo de
la najbara vilagho, veninta de la fronto forpermese,
kaj montris al ni la panon, konsumatan de la
soldatoj. Ghi ne estis pano, sed ia miksajho el brano
kaj maizstumpoj, sen la grajnoj.
Komence de la tria
militjaro okazis kun mi evento, pri kiu mi poste
chiam hontis. La najbaro, onklo Evtim, posedanta tiom
multe da libroj en sia kesto, dezirante fari al mi
komplezon, donacis al mi komplekton da malnovaj
ludkartoj por augurado de iu mistera franca astronomo
Kseni Horoskopo. El la antauparolo estis neklare
kiamaniere tiu kartaro farighis konata al la socio.
Onklo Evtim instruis al mi auguri per la kartaro.
Unue li auguris al mi. Mi eltiris kelkajn numerojn,
el kiuj mi memoras jenon:
"En via vivo
estas malagrabla chagreno. Ghi venenis vian junecon
kaj ankorau longe malhelpos al vi. Nur en la fino de
via vivo vi estighos gaja".
Tiu chi auguro mirigis
min, sed poste hejme mi disjhetis ankorau kelkfoje la
kartojn kaj dum chiu disjheto ilia auguro estis
malsama. Do, la kartoj ne estis seneraraj.
Komence venis auguri
al mi nur virinoj kaj knabinoj el nia kvartalo. La
kartoj de onklo Evtim kapablis auguri tiom, kiom la
etema kalendaro de avo Rasho. Sed, pro la milita
tempo jam en la unua semajno amase komencis viziti
min la virinoj de la tuta vilagho. Kaj ne nur ili:
mian domon invadis virinoj kaj fraulinoj el la
najbaraj vilaghoj. Venis ankau la instruistinoj.
Forpermesitaj soldatoj venis por ke mi auguru al ili,
sed plimulto el ili pro la fraulinoj - por audi kion
la kartoj auguros al ili. Sed la fraulinoj sin ghenis
kaj ne deziris auguradon en ilia cheesto.Vintre kaj
printempe la malvasta kaj malluma chambro chiutage
estis plenplena de homoj. Iuj eliris, aliaj alvenis.
Restis nur mallargha vojeto - de la forno al la
pordo, por ebligi al panjo pasi kaj kuiri la
manghajhon. Matene mi apenau sukcesis lavi min kaj la
klientoj alvenis. Ni metis sur la planko malaltan
manghotablon, mi krucis la piedojn lau turka maniero
kaj centfoje disjhetis la kartojn. Tagmeze dum ni
tagmanghis, la klientoj atendis.Tiamaniere - ghis
vesperigho. Oni donis al mi groshon por chiu auguro.
Sed iuj eskapis pagante nenion. Ghuste tiam oni
emisiis nekalkuleblan kvanton da plumbo-moneroj kaj
la mono senvalorighis. Mi kolektis tutan sakon da
groshoj, sed mankis io ajn achetebla.
Komence tiu afero
distris min, mi ech ghojis. Sed poste ghi estighis al
mi teda kaj ech malamata. Precipe kiam alvenis la
printempo kaj mi volis eliri eksteren, je suno kaj
aero. Jhus mi estis elirinta sur la strato au en la
gardeno de familio Todorov kaj jen grupo el iu
vilagho alvenis. Mi ne deziris enveni, sed panjo
komencis persvadi min: "Chu estas eble agi tiel?
La homoj venas de tre malproksima vilagho!" Mi
revenis, sed kun malamo al la vizitantoj. En la
somero pro la laborsezono oni vizitis min nur en
festo-tagoj. Sed en la sekvaj autuno au vintro,
lastaj de la milito, oni denove komencis are viziti
min. Precipe multaj homoj venis en Pasko, en tagoj de
Dipatrino kaj de Chefanghelo Mikaelo, kiam okazis la
vilagha foirfesto. Tiam ankau mi deziris eliri
almenau sur la strato por vidi homojn, sed vidinte
min oni tuj diris:
- Ha, jen la knabo,
kiu auguras. Bonvolu auguri al ni, knabo!
Kaj ili eniris dekope
en la korton kaj hejmen. Jhus mi finis la auguradon
kaj deziris eliri, venis aliaj. Fojfoje mi provis
auguri sur la korto, sed la kartoj estis maldikaj kaj
malpezaj, ili kurbighis pro la suno kaj la vento ilin
forportis.
La laboron mi plenumis
mehhanike kaj jam antaue mi ne kredis al tio, kion
auguris la kartoj. Sed la aliaj kredis. Kiom granda
estas la malklereco de nia popolo! Venis ankau
inteligentaj personoj por augurado. Simpluloj
komentis la augurojn tiel, kiel al ili konvenis. Al
fraulinoj el vilagho Litakovo mi auguris, ke por ili
estas preparata granda ofero. En ilia domo okazis
murdo kaj la tuta vilaghanaro venis al mi por
augurado, char la kartoj ja profetis, ke en la domo
okazos rnortigo!
Fine de la milito
soldatoj komencis pagi per bankbiletoj de unu levo
kaj iom post iom ankau virinoj faris tiel. La mono
konstante senvalorighis.
La multekosteco
kreskis de tago al tago, sed mankis acheteblaj varoj,
kaj la monon, kiun ni ricevis kontrau vendado de
butero, ovoj, kokoj, brando, shafidoj, iom da tritiko
kaj maizo, panjo kolektadis.
Shi jam estis
kolektinta mil levojn, kaj ni opinias, ke tio
prezentas grandan sumon. La hejmelspezoj ege
malaltighis - ni restis nur tri personoj. Dum tiuj
jaroj mia patrino la unuan fojon malrespektis la
religian superstichon shin katenantan, kaj komencis
doni al mi malfastajn manghajhojn dum fastotagoj.
Rezulte de tio mi ne rajtis viziti la preghejon por
akcepti komunion. Foje antau Pasko, se mi ne eraras
en la Palmodimancho, shi invitis pastron Cvetko veni
hejmen por min komunii, tamen li forgesis veni. Ghis
la dekdua horo mi malsatis, atendante lin. Panjo iris
al lia domo por kontroli chu li revenis el la
preghejo. Poste shi prenis min per la brakoj kaj min
portis al li. Sed li malvolonte okupighis pri tiu
afero kaj malice riprochis unu el siaj filinoj, char
shi donis al li malpuran vazon. Panjo komprenis
chion, reprenis min per la brakoj kaj dum la tuta
returna vojo ploris. Poste shi donis al mi manghajhon
dirante:
- Prenu kaj manghu, en
tiu chi mondo vi jam sufiche fastadis. Mi neniam plu
igos vin fasti. Neniam plu mi donos al vi komunion.
Se dio volis, ke vi komuniighu kaj vizitu preghejon,
li devis krei vin kiel la ceterajn homojn.
De tiam mi komencis
almenau normale min nutri. Kiam oni buchis kokinon,
preparis viandan manghajhon, lasis la pliparton de la
viando al mi. Oni kuiris al mi ovojn, donis lakton,
kiam ni tion havis.
Mia avo estis
mobilizita tri fojojn transporti farunon de
fervojstacio Mezdra al urbo Botevgrad, tiam nomata Orhhanie.
De la komunumo oni donis al li fortan bubalinon (char
unu el la niaj estis malforta) kaj veturilon kun
ferringoj, kaj li iris kun kvardek-kvindek personoj
mobilizitaj el diversaj vilaghoj. La veturado dauris
tri tagojn. Estis belaj someraj tagoj. Kun kia ghojo
mi veturis la unuan kaj la duan fojojn! Mi, estinte
kvinjarulo, estis jam veturinta, tamen mi havis
malklaran imagon pri chio vidita, kvazau ghi estus
songho. Nun antau mi malkovrighis nekonataj vilaghoj,
lokoj, altaj rokoj, montopintoj, arbaroj. Kiam ni
suriris la shoseon en la loko Ravna kaj mi vidis
senfinajn telegrafajn dratojn kaj izolilojn, tio
liveris al mi neniam travivitan ghojon. Sed tiu ghojo
farighis senfina, kiam antau mi ekbrilis la kvietaj
akvoj de la belega Iskar-rivero. Sur la transa bordo
kuregis kun tondrado, fumo kaj fajfado la vagonaro
venanta de Sofio. Mi rigardis, rigardis kaj ne povis
ghissate rigardi. Al mi shajnis, ke mi ghis nun
kreskis en iu arbaro, ke mi estas sovaghulo, izolita
disde la vasta mondo, ke mi nenion scias kaj konas.
Mi enviis la homojn, kiuj vivas tie chi, chiutage
rigardas riveron kaj veturas per trajno.
Ni proksimighis al
Iskar, fluanta tuj apud la vojo en profunda abismo.
Sur la vojo preter la abismo staris vico da shtonoj,
enigitaj en la teron. Ankau avo sidis en la veturilo.
La bubalinoj ne harmoniis unu kun la alia kaj la
veturilo iris zigzage de unu vojflanko al la alia.
Kiam ni preskau pendis super la abismo, terurego
kaptis min. Se la veturilo falus en la abismon, nenio
restus kaj el ghi kaj el ni.
En Mezdra nin akceptis
mia kamarado Todor. Ni tranoktis che li. En la
stacidomo alvenis vagonaroj plenaj de soldatoj. Iuj
el la soldatoj sidis ech sur la tegmentoj de la
vagonoj. Chie en la stacio movighis soldatoj kaj
oficiroj. La sekvan tagon frumatene ni iris sharghi.
Apud la tenejo gardis soldato kun pafilo. Li
chirkaurigardis atente, proksimighis al la veturilo,
en kiu nur mi restis sola, kaj diris petege:
- Karuleto de onklo,
se vi havas, donu al mi iom da pano!
Mi malligis la
saketon, rompis panpecon kaj elprenis ankau fromaghon
envolvitan en tuko.
- Ne necesas, ne
necesas - diris la soldato, prenante la panon, kiun
li kashis sub la jakon kaj rapide malproksimighis.
Li defendis la
patrolandon, kiu ne kapablis lin nutri. Oni
malpermesis al li ankau almozpeti panon, tial li time
chirkaurigardis proksimighante al la veturilo kaj
kashis la panon. Mi kompatis lin kaj sentis ghojon,
ke mi havis okazon helpi suferantan homon.
Nia karavano da
kvardek-kvindek veturiloj direktighis al urbo Orhhanie.
En la loko Ravna jam vesperighis kaj ni tranoktis
tie. Estis varma somera nokto, sed la veturigistoj
ekbruligis fajrojn kaj kolektighis chirkau ilin en
grupoj, lau la vilaghdeveno. Ili rakontis cinikajn
popolfabelojn, pri kiuj mi hontis, sed neniu
konsideris mian cheeston. Ni vespermanghis sekan
panon kaj fromaghon, mi dormis sur la veturilo, kaj
mia avo sin volvis per la dika lana surtuto kaj
dormis sur la herbejo. La sekvan matenon, tre frue,
ni ekveturis sur alia shoseo trapasanta la vilaghojn
Novachene kaj Skravena. La suno montrighis de
malantau iu montosupro kaj al mi shajnis, ke ghi
aperas de okcidento. Mi provis orientighi, sed ne
sukcesis. Apenau post kiam ni pasis tiun chi lokon,
la suno okupis sian normalan pozicion. Ni malsharghis
la veturilon en Orhhanie kaj ekveturis al nia
vilagho. Avo denove supreniris la malplenan
veturilon, char li estis tre laca pro la veturado. Mi
endormighis en la veturilo. Post certa tempo min
vekis krioj kaj nekutimaj movoj de la veturilo. Kiam
mi vekighis ghi jam estis droninta ghis la aksoj en
iu marcho centon da metroj flanke de la vojo. La
ceteraj veturigistoj estis sur la shoseo kaj kelkaj
jam kuris al ni. La bubalinoj ekflamintaj pro
varmego, vidante la grandan marchon kun klara akvo,
plena de hirudoj, kuris al ghi, mia avo, kiu sidis en
la veturilo ne povis ilin haltigi. Ili kushighis
jungite en la marcho, avo ilin bategis per la
pikbastono, kaj la veturigistoj kriis de la bordo.
Ekzistis danghero pri
renversigho de la veturilo en la marcho. Fin-fine kun
granda peno la veturilo estis eltirita el la marcho
sen ke ni malsekighis. Plue sur la vojo ni estis
objekto de shercoj de la veturigistoj, kaj avo,
kolerighinte, konstante pikis la postajhojn de la
bubalinoj per la pikbastono.
Chiuj chi aventuroj,
se ech ligitaj kun dangheroj, ghojigis min. Tamen
post tiuj du veturadoj, kune kun la ghojo pro tio,
kion mi vidis, mian animon obsedis senfina angoro. Mi
komprenis kiom vasta kaj interesa estas la mondo kaj
kiom senhelpa estas mia situacio. Mi komprenis, ke
ghis la morto mem mi restos en la vilagho kaj ke
nenion mi vidos en la mondo. Akrighis mia intereso al
la geografio. Mi tralegis chiujn librojn de geografio
ghis la oka klaso. Ili grandigis miajn konojn kaj
samtempe mian pasian deziron vidi tiujn landojn. Tiam
hazarde trafis miajn manojn kelkaj romanoj de Tomas
Mine Reid (elparolu Majn Rid), kiujn mi legis kun
granda ghuo kaj ghojo, kiel dum la tralego de
"Robinson". Anstatau mia fizika senpovo kaj
kondamniteco komencis evolui mia fantazio. En mia
fantazio mi vidis min en tiuj ekzotikaj landoj, mi
imagis ties montarojn kaj ebenajhojn, la mirinde
belan flauron kaj faunon. Mi komencis estighi revulo.
Sed en mia animo restis la antaua malkontentigho pro
la nerealeco de miaj revoj. Tio estis la unua
kunpushigho kun la realajho, la unua manifestigho de
mia angoro pro mia unika stato, kiu min korodos dum
la tuta vivo.