5
Dum tiu chi autuno por
unua fojo mi eksentis mian ekskluzivan staton, kaj
mia senzorga koro kuntirighis pro angoro. Miaj
kamaradoj, kvankam malfrue, pro milito kaj epidemioj,
komencis vizitadi la lernejon kaj mi restis sola.
Multajn horojn mi atendadis che la strata pordo ilian
liberighon de lernej-okupoj por ilin vidi kaj
prighoji. Sed ili ne plu haltis che mi por ludi. Al
mi shajnis, ke ili farighis iel fieraj. Ili haltis
por momento por montri al mi la ardezojn kun la
skribitajho, rapidis enhejmighi por manghi kaj denove
iri al la lernejo. La lernejo farighis por mi
nerealigebla revo. Preterpasante ghin kun mia avo per
la veturilo survoje al la grenkampo, mi rigardis al
la malalta blanka konstruajho kiel pekulo, al kiu
estas malpermesate eniri la paradizon.
Mi angoris, kaj la
shanghigho de mia humoro ne restis nerimarkita de avo
kaj panjo. lun vesperon post interkonsiligho ili
decidis porti min al la lernejo, kvankam neregule,
ghis mi lernos legi -"por sin distri". Mi
cheestis tiun konsilighon, kvankam sen voch-rajto.
Dum la nokto mi ne povis endormighi pro ghojo. Mi
ekdormas iomete kaj subite vekighas. Io ghoja
plenigis mian tutan estajhon. Mi rekonsciighas kaj
rememoras: morgau mi estos en la lernejo.
La sekvan matenon mi
ellitighis tre frue, lavis min kaj pretighis. Panjo
alportis min en la lernejon, achetis por mi ardezon
kaj skribilon. Sed tie chi mi ege ekhontis, ekploris
kaj ne kuraghis eniri la lernejon. La instruistino
afable invitis min, oni instalis min sur benkon,
enmatrikulis min kaj mi farighis lernanto kiel la
ceteraj infanoj. Poste mi ne plu hontis kaj komencis
ludi en la lernejo kiel hejme.
De tiam chiutage,
escepte de merkredo kaj sabato, kia ajn estis la
vetero, jen avo, jen panjo portis min surdorse al la
lernejo. Merkrede kaj sabate la ternantoj okupighis
nur ghis tagmezo, kaj tiam ni shparis la fortojn de
mia maljunega avo kaj de mia konsumita pro malghojo
patrino. Dum la ceteraj tagoj tagmeze mi restis
manghi en la lernejo kune kun aliaj infanoj, kiuj
loghis en kampardometoj kaj por ili estis tre
malproksime reveni hejmen. Ni kunportis nian
nutrajhon en saketoj, che la lernolibroj. Kiam la
vetero estis bona kaj seka, mi eliris sur la korton
kaj la placon kaj ludis kune kun la ceteraj infanoj.
La restintan tempon mi pasigis en la chambro.
En la lernejo mi bone
lernis. Dum la du lernojaroj, vizitante la lernejon
mi nur unu fojon estis punita pro nescio de leciono -
pri la romanaj ciferoj. Okazis tiel, ke tiu chi
leciono estis instruita la pasintan merkredon, kiam
mi ne vizitis la lernejon. La tuta klaso, escepte de
mia najbaro kaj ludkamarado Koco Evtimov, ne asimilis
la ciferojn. Tio ege kolerigis nian instruiston Todor
Atanasov kaj li senigis la tutan klason de tagmangho
forpreninte de ni la saketojn kun la pano.
La malfelicho estis
komuna por la tuta klaso kaj tio gajigis la infanojn,
ili kantis kaj ludis en la chambro. Sed mi estis
dolore tushita pro la maljusteco de la instruisto,
kiu estis bona homo kaj la lernejanoj estimis lin.
Post unu horo li alportis al mi la saketon kun la
pano kaj liberigis ankau la ceterajn infanojn.
Nia instruisto estis
severa, sed justa. Jam dum mi estis lemejano mi
estimis lin, kaj tio dauris ankorau poste, ech kiam
li farighis terura drinkulo. Foje li dislokis la
infanojn sur la benkojn. Mia loko evidentighis je la
dekstra flanko kaj char mia dekstra mano estis
paralizita, kvankam mi penis, mi tamen ne povis
sidighi sur la benkon. Mia kuzo Marin kuris al mi,
kaptis min sub la brakoj kaj min levis, tamen ankau
li ne sukcesis helpi al mi, char liaj fortoj estis
malgrandaj. Instruisto Todor levis min per siaj
manoj, metis min sur la benkon kaj laudis antau chiuj
lernantoj mian kuzon Marin. Poste kompreninte kiel
statas la afero li translokis min je la maldekstra
flanko.
Mi neniam lernis miajn
lecionojn. Nur la versajhojn mi parkerigis kaj
skribis la problemojn de kalkulado. Ricevinte en la
dua klaso legolibron, mi tralegis ghin jam la unuan
tagon. Poste mi prenis legolibrojn kaj lernolibrojn
pri patrolando por Ill-a kaj IV-a klasoj kaj legis
ankau ilin. En la lernejo estis chambro, kiun oni ne
shlosis kaj kiun oni nomis "enireja". En
ghin la lerneja servisto enportadis hakitan
brullignon. Ghi estis plena de uzitaj lernejanaj
kajeroj, skizblokoj ktp, sed en ghi trovighis ankau
multaj lernolibroj senditaj de diversaj eldonoj por
eventuala aprobo. Tien chi mi eniris tagmeze, kiam en
la lernejo restis neniu kaj mi legis ghis plena
elcherpigho. Estis interesaj rakontoj en la
lernolibroj de religio - pri la Jerihhona trumpeto,
pri la Babelturo; lernolibroj pri la patrolando kun
la mirakloj de la tera rotaciado. Mi rakontadis la
legitajhon al mia avo, sed li ne chion kredis,
precipe ne la rotaciadon de la Terglobo.
Unu el la
instruistinoj rimarkis mian sciamon kaj donis al mi
por legi libron kun mirinde belaj fabeloj. En ghi oni
rakontis pri la oravida regho Midaso, kiu estis
punita pro lia avideco tiel, ke chio, kion li tushas,
estighu oro. Ech la mushoj, kiuj sidighis sur lian
frunton, falis kiel oraj globetoj. Mi kredis chion,
kion mi legis. Kaj chie mi serchis librojn.
Vershajne, se mi ne
tiel rapide estus sukcesinta estighi legoscia,
legi.kaj skribi la leterojn de panjo kaj onklino
Milka, oni estus portinta min ankorau unu-du jarojn
al la lernejo. Tamen char mi atingis tiun gradon de
scioj, oni decidis, ke tio sufichas. Plian
instruitecon mi ne bezonis, char mi ne povis ghin
utiligi. Krome, kvankam paralizita, mi tamen kreskis
kaj farighis iom pli peza. Avo chiam pli kaj pli
malfortighis, kaj ankau panjo ne plu havis fortojn.
Mi denove restis
ekster la lernejo kaj denove sola. Mi intershanghis
leteretojn kun la gelernantoj, kiujn mi ne povis
vidi, ili sendis hejmen al mi paperfoliojn por pentri
al ili bulgarajn soldatojn kaj turkojn. Sed nun mi
havis konsolon - mi kapablis legi kaj skribi. Mi
havis nesatigeblan soifon legi. Kie trovi tamen
librojn en tiu chi vilagho, kashita for de la
kulturcentroj? Eksciinte, ke ie trovighas libro, mi
ne lasis mian patrinon en paco ghis shi fine iris
alporti ghin, por ke mi povu legi la libron. Hejme
tute mankis libroj, kvankam mia patro lernis ghis la
kvara klaso. Mi insistis antau panjo serchi chie, sed
shi trovis nur unu evangelion slavlingvan, lau kiu
pachjo estis lerninta religion. Mia kuzo Marin
posedis nur "Soldata kamarado", malinteresa
libro. Lia patro achetis la libron
"Genoveva", kiun mi tralegis dufoje, ploris
super ghi kaj rakontis la enhavon al miaj hejmanoj
kaj al onklino Milka. Multaj libroj trovighis che la
najbaro Koco Evtimov. Lia patro estis kontrolisto kaj
achetadis multajn librojn. Sed la librokestego estis
shlosita kaj lia patrino absolute malpermesis ke oni
ghin tushu. Gastante che ili mi chiam direktis mian
rigardon al la granda kesto. Ech la plej bongustaj
sukerajhoj ne povis min tiel forte tenti kiel la
libroj shlositaj en tiu chi kesto. La libroj estighis
por mi chio, por chiu libro mi luktis. Kiam mi trafis
iun belan libron, tio estis por mi granda festo kaj
mia ghojo estis senlima. Tiun amon al la libroj tni
konservis dum mia tuta vivo, sed la tiama ravo, la
tiama ghojo post lego de bona libro ne plu havis la
tiaman forton.
Fine mi malkovris la
bibliotekon de alia najbaro - baj Petko Cekov
Georginov. Li komencis prunti al mi librojn kun
elekto, lau la agho. Unue "Fajro-birdo".
Leginte ghin mi restis ravita. Tamen kun kia intereso
mi legis "Robinsonon" - tio plu ripetighos
en mia vivo kun nenia alia libro. Tiu chi libro
simple mir-konsternis min, kaj poste ghis la junula
agho mi relegis ghin en diversaj tradukoj ankorau
dekfoje... Sed plej amata eldono restis por mi la
unuafoje legita eldono de Ivan K.Bojhinov. Mi legis
kaj rakontis ankau al mia avo, kiu auskultis kun la
sama intereso kaj kredis chion. Poste sekvis "La
vojagho de Gulivero al nanoj kaj grandeguloj".
Avo ankau ghin kredis kaj ni du - maljunulo kaj
infano - serioze kredis, ke sur la tero vivas nanoj
kaj grandeguloj. Poste baj Petko donis al mi la
fabelaron "Mil kaj unu noktoj", de kiu mi
ne kapablis disighi kelkajn tagojn. Kia mirinde bela
mondo sin kashas en la libroj, kaj la ceteraj infanoj
ne sciis tion! Mi komencis enskribi en malgranda
notlibreto chiujn fabelojn, kiujn mi legis kaj konis,
kaj ilin rerakontis al miaj kamaradoj.
La libroj kreis che mi
tian reflekson, ke vidante sur la strato baj Petkon,
mia koro ghoje ekvibris. Tamen ankau lia biblioteko
ne estis neelcherpebla. Mi tralegis chion, kio estis
komprenebla por mia agho. Pli malfrue mi legis la
eldonajhojn de "Universala Biblioteko" de
Paskalev. Ankau ilin liveris al mi baj Petko, kiu
estis tre bona, atenta, ghuis inter la vilaghanoj
bonegan reputacion. Li estis la unua homo, kiu helpis
al mia memklerigho; ni konservis kun li amikajn
rilatojn ghis lia morto mem. Li forpasis en 1940 kiel
estro de la telegrafa-poshta stacio en nia vilagho.