4
            En la somero de 1913
            eksplodis la Interaliancana Milito kaj en la vilaghon
            denove komencis alventi informoj pri mortigitoj. Oni
            rekviziciis la veturilon kaj la bovojn de nia
            familio. Mia avo ne volis konfidi al alia persono
            ilian prizorgadon kaj li, sepdekjarulo, decidighis
            alighi al la soldatoj de la armea veturilaro. Hejme
            restis nur la virinoj kaj la infanoj. Avinjo de tago
            al tago senfortighis, shi ne havis la eblon observi
            dieton, kaj shia sanstato pli kaj pli malbonighis.
            Shvelis shia ventro, kaj ankau la vizagho. Shi
            trenighis tra la korto kvazau bategita kaj serchis
            lokon, kie shi povus varmighi en la suno. Panjo sola
            devis zorgi pri la kampara kaj hejma laboro. Mi
            vartis la etulinon, kiu estis tre kaprica. Parencoj
            helpis nin, kolektis la garbojn, la fojnon. Tiutempe
            en la vilagho kuris nova alarma onidiro: "Venas
            rumanoj!" Tra la vilagho cirkulis famo pri
            mortigoj, rabado de nutrajhoj, domobjektoj,
            perfortado super virinoj. Kelkaj knabinoj fughis al
            la montara vilagho Osenov Lak, tamen la rumanoj jam
            alvenis en la vilaghon. Najbaroj kaj parencoj
            kolektighis iun vesperon che ni por interkonsilighi
            kaj decidis kashi en nian kelon vestojn kaj aliajn
            valorajhojn, littolajhon, masonante kaj kamuflante la
            enirejon. En la nokto ili altrenis chion: mia onklino
            alportis ankau la fusilon de onklo Dragan, kaj la
            sekvan matenon shtopis la enirejon per shtipoj,
            shtonoj kaj super ilin amasigis teron. Tamen chiu
            atentema homo, observante la tegmento-vizieron, lau
            la plilongigo kaj la traboj prezentantaj kvazau
            vestiblon, povus malkovri, ke tie chi ekzistas
            enirejo kaj pordo. Feliche, la rumanoj ne rabis alion
            krom nutrajhoj, al ni venis neniu rumano, kaj la
            kashejo evidentighis nenecesa. 
            Post kelkaj tagoj la
            rumanoj amase invadis Radotina. Ili promesis monon
            kontrau kokinoj, sed nenion pagis. Mi iris kun la
            ceteraj infanoj sur la vilagha placo, rigardis ilin.
            Iun tagon ili kolektis chiujn brutojn pelatajn de la
            vilagha pashtisto al la pashtejo; bubalan viandon ili
            ne konsumis. Tie chi trovighis ankau nia juna bovino
            - nigra kun blanka strio surdorse simila al serpento.
            Mi tuj rekonis ghin. Tie chi trovighis ankau la du
            bovoj de avo Ivan Najdenov, kiu ankorau ne revenis de
            la fronto. Oni elpelis la brutaron en la lernejan
            korton kaj fermis la pordon, postenigante kelkajn
            soldatojn kun bajonetoj sur la fusiloj. Venis multaj
            virinoj kaj amasighis chirkau la korto. Grupe ili
            chirkauis la vilaghestron Sava Markov kaj petis lin
            klopodi pri redono de iliaj brutoj. La virinoj
            ploris. Sed la vilaghestro senhelpe parolis:
            "Kion entrepreni karuloj, neniu obeas min, ni ne
            komprenas unu la alian ankau lingve". La rumanoj
            prenis de la butiko shnuregojn, tranchis ilin per
            sabro kaj kunligis la brutojn je la kornoj popare.
            Poste la oficiro surrajdis la chevalon, svingis la
            sabron kaj per lauta vocho kriis iun komandon en
            fremda lingvo. La pordo de la lerneja korto
            malfermighis, oni elkondukis la brutaron sur la
            placon, la soldatoj ghin pelis lau la strato meze de
            polvonuboj, kovrintaj chion. La virinoj unuvoche
            ekploris, sed neniu turnis atenton al ili. Panjo
            ankorau ne sciis, ke ankau nia juna bovino estis
            forkondukita. La saman vesperon kiam mi informis
            shin, ankau shi ploris. Restis al ni nur la maljuna
            bovino, kiu ne eliris kun la vilagha pashtisto tiun
            tagon. 
            Okazis io ankorau pli
            malbona. Iun vesperon panjo petis onklon Trifon, jhus
            revinintan de la fronto, transporti per siaj bovoj
            kaj veturilo fojnon de la brutejo, char alimaniere la
            rumanoj forrabos ghin. Ili du atingis per la veturilo
            la randon de la vilagho, sed ilin renkontis rumanoj,
            venintaj trovi iun veturilon. Ili rekviziciis la
            veturilon kaj revenigis ghin al la vilagha placo.
            Onklo ektimis, konsternighis - oni rekviziciis lian
            veturilon kun la bovoj, trenos lin kun si kiu scias
            kien, kaj ne sciate chu oni redonos la bovojn. Panjo
            sentis sin kulpa, ke shi kauzis tiun chi malfelichon.
            Venis al shi en la kapon la ideo alporti min al la
            placo, por ke mi elpetu la veturilon. Panjo alportis
            min en siaj brakoj kaj min lasis apud la veturilo,
            poste proksimighis al la suboficiro kaj komencis peti
            lin lasi la veturilon, char se oni ghin forkondukus,
            shi ne havos per kio labori kaj nutri sian kriplan
            filon. La rumano nenion komprenis, rigardis al ni
            kompate, kaj mi pro honto kashighis malantau la
            veturilon. Panjo estis komisiinta al mi plori, sed mi
            ne ploremis. Kaj tamen mi frotis la okulojn. La
            rumano mangestis kaj ion diris. La soldato staranta
            antau la bovinoj deflankighis, onklo Trifon kaptis
            iliajn kondukilojn, panjo metis min sur la veturilon,
            kaj kiam ni malproksimighis de la placo ili ambau
            ekspiris kun faciligho. Kvazau shargho demetighis de
            liaj shultroj. Mi faris gravan laboron. 
            Nia armeo alportis de
            la turka armeo hholeron, kontaghis ghin al la
            rumanoj, kiuj ghin transportis al la apudaj vilaghoj.
            Ili tiel amase mortadis, ke oni faris specialan
            rumanan tombejon. La hholero komencis furiozi ankau
            en nia vilagho kaj ekstermi junajn kaj maljunajn. La
            medicina flegado estis nesuficha. Oni ektimis, kaj
            kiam sur la strato pasis charo kun mortinto
            akompanata nur de la komunumaj entombigistoj, chiuj
            diskuris kiel frenezuloj. Chiu odoris je ajlo. La
            kortoj estis shprucigitaj per kalkolakto. Sed malgrau
            tiuj antauzorgoj la hholero pereigis multajn homojn
            kaj fermis ne nur unu domon. La hholero kaptis ankau
            panjon. Shi malsanighis grave kaj timigis nin. Jam la
            saman tagon posttagmeze shi fartis tre malbone. Diris
            al ni, ke shi mortos kaj komencis instrui al mi
            kiamaniere prizorgi Ganka. Ni, starante pashon de
            shi, ploris, avinjo ploris apud la kameno, kaj panjo
            tordighis kiel serpento kaj vomis. Onklo Dragan, kiu
            estis reveninta de la fronto, urghe venigis
            kuraciston el la najbara vilagho. Li donis al panjo
            ion, lasis karbolan akvon por profilakto kaj tuj
            foriris. Oni kvarantenigis la domon kaj ne permesis
            al ni eliri ekster la kortopordon. Panjo supervivis
            la krizon kaj post kelkaj tagoj resanighis. Alia
            familiano ne malsanighis. 
            Fine de la sama somero
            iu chifonvestita, harabunda skeleto eniris la korton;
            en lia persono ni apenau povis rekoni avon. Lia ege
            kaduka eksterajho timigis nin. Li revenigis la
            veturilon kaj la bovojn, sed tute difektis sin mem.
            Oni apenau purigis lin de pedikoj. Tutan semajnon li
            ne povis restarighi, ne kapablis manghi. Poste li
            komencis resanighi, sed liaj antauaj fortoj ne
            restarighis. Li ne plu sidighis sur seghon, sed
            kauris apogante al ghi sian lumbon, kiu lin doloris.
            Se li ne interparolis kun iu, li tuj endormighis kaj
            lia pipo falis teren. Panjo observis lin kun timo,
            char shi komprenis, ke la tuta laboro falos sur shin.
            Kiam li estis maldorma, li rakontis pri siaj suferoj
            dum la milito, kiel ili veturis de Carevo Selo al la
            landlimo, kiel li devis jungi la bovojn lau komando,
            kaj mi kun nemalfortighanta intereso auskultis lin.
            Lia karaktero iom post iom mildighis. Lia sanstato
            malrapide plibonighis. Mia avinjo tamen fartis tre
            malbone. Komence de la printempo shi tute
            konsumighis, kushighis en la liton kaj sin preparis
            morti. 
            En la sekvaj vintro
            kaj autuno nova plago trafis la vilaghon - la
            skarlatino komencis falchi adoleskantojn kaj
            infanojn. Pro ghi oni ne submetighis al rigora
            kvaranteno, kiel che hholero. La vilaghanoj ne
            kredis, ke ghi estas infekta malsano kaj plenumis la
            direktivojn de la medicinaj organoj malrespekteme.
            Antau la domoj, kie kushis malsanulo, mankis
            gardisto, la viroj daure laboris plu en la kamparo.
            Nur kiam oni informighis ke venos la helpkuracisto el
            la najbara vilagho fari revizion, oni postenigis
            kelkajn personojn kun stangoj enmane por gardi antau
            infektaj domoj. Kiam la helpkuracisto akompanata de
            la vilaghestro preterpasis la infektan domon kaj
            direktighis al alia, la gardisto de la koncema domo
            kuris tra legomghardenoj kaj plektobariloj por
            antauveni kaj gardostari che la pordo. La
            helpkuracisto ne povis rekoni lin. Chio estis en
            ordo. Tamen rezulte de tio malsanighis chirkau sepdek
            personoj, kaj la plimulto el ili forpasis. 
            Denove la flugilo de
            la morto ekpendis super nia domo. Unue mortis avinjo.
            Shia forpaso ne kauzis al mi grandan malghojon, char
            mi estis jam kutimighinta al la penso, ke shi
            forpasos. Tamen ankau mi kaj mia fratineto
            malsanighis de skarlatino. Mia sanstato ne estis
            danghera, malgrau ke mi longe kushis, char je la
            maldekstra flanko sub la orelo aperis shvelajho plena
            de puso. 
            Tamen che mia
            fratineto aperis shvelajhoj en la gorgho kaj shin
            sufokis. Shi apenau eligis malklarajn sonojn. Pro
            timo mia patrino venigis hejmen kelkajn virinojn,
            kiuj surmetis en la gorghon de la malsanulino poreon
            kaj sukeron. 
            Dolorige fiksighis en
            mia memoro la tago, kiam shi mortis. 
            Ni kushis en unu lito.
            Mi kuntirighis en unu rando de la lito, la knabineto
            - je la kontraua. Shi kushis senmove kun fermitaj
            okuloj. Panjo sidis che la lito apud shi, kaj
            chirkaue virinoj vane volis helpi. En iu momento la
            malsana infano singultis kaj sin strechis rigida.
            Panjo kriis: "Panjo mia, shi mortis!" Sed
            iu el la virinoj riprochis shin, dirante, ke la
            knabineto ne mortis. Chiuj virinoj arighis apud la
            lito kaj komencis palpadi shiajn manojn, piedojn,
            kiuj post nelonge komencis malvarmighi. Panjo kriadis
            per plena vocho kaj eliris eksteren. Post shin
            elkuris du virinoj. Venis najbarinoj, onklo Dragan
            kaj aliaj parencoj. Mi plore krietis en la angulo de
            la lito. Oni banis la etulinon, revestis shin per la
            nova bunta robeto kaj metis shin sur la liton de avo
            apud la fenestro de la chambro, en kiu forpasis antau
            kelkaj tagoj avinjo. 
            La knabineto aspektis
            dormanta. Oni ekbruligis kandelojn, ekodoris je
            incenso kaj en la chambro la aero farighis sufoka. La
            virinoj restis dum kelka tempo kaj disiris. Restis
            nur unu, sed ankau shi en iu momento forlasis dum
            kelkaj minutoj la chambron. Panjo ploris ie ekstere.
            En la chambro restis nur mi kaj la mortinta
            fratineto. Mi rigardis shin lumigitan de la brulantaj
            kandeloj. Shi estis belega en la bunta robeto kaj al
            mi shajnis ke shi levighos de sur la lito kaj
            ekkrios: "Panjo!" Sed shi kushis senmove. 
            Post kelka tempo en la
            chambron sin enshovis mia avo. Li estis vestita per
            sia nova kostumo. Li demetis sian chapon, ekbruligis
            kandelon, rigardis fikse la mortinton kaj diris per
            tremanta, afliktita vocho: 
            - Kien vi direktighis,
            karulino de avo? 
            Li klinighis kaj
            multfoje kisis la malvarman, mortan frunteton,
            ripetante chiam la samajn vortojn. 
            Ghis tiam mi neniam
            vidis avon plori, kaj tio tiel forte impresis min, ke
            mi pushis mian kapon en la kusenon kaj ankau mi
            ekploris. Sed regata de sia malghojo li ne audis min.
            
            La sekvan tagon, dum
            la enterigo, la vetero estis nuba, malhela. Ni ne
            posedis fotajhon de la morta infano kaj panjo deziris
            ke oni fotu shin mortinta. Oni vokis fotiston. La
            malgranda kesto estis starigita apud la shtonoj de la
            neloghata konstruajho. Chirkaue vicighis la malmultaj
            virinoj venintaj al la enterigo, onklo kaj avo. Oni
            vestis min per mia nova pantalono kaj elportis ankau
            min. La kisto sub la orelo estis sufiche granda, mi
            estis tre malfortighinta, mi sentis malvarmon. La
            fotado ne sukcesis pro la malbona vetero, tamen la
            fotisto prenis sian monon. Poste oni revenigis min en
            la malluman chambron kaj la ceteraj partoprenis la
            enterigon. 
            Ni restis nur triope
            — avo, panjo kaj mi. Panjo ne chesis plori kaj,
            auskultante shin, mia avo ploris kun shi senvoche.
            Fojfoje li audigis sin: "Sufiche, sufiche!
            sufiche jam!" 
            Mia restarigho pasis
            malrapide. La kisto ne krevis. Avo alportis al mi ian
            medikamenton, kiun li achetis de la vilagha
            butikisto. Iun vesperon oni metis ghin sur la kiston
            kaj dumnokte ghi krevis, puso fluis ech sur la dorso.
            La kisto purighis, sed puso fluis plu. Iun tagon,
            ludante sur la korto kun la hundo, ghi saltis sur
            min, ektushis min per sia piedo sub la orelo kaj
            deshiris la tutan hauton, sub kiu trovighis la puso.
            La hauto ekpendis malsupren kaj sango survershis min.
            Mi kriegis per plena vocho. Alkuris panjo, kiu ege
            ektimis pro la sango, regluis la hauton iel ajn kaj
            min bandaghis. Shi ege riprochis min, kaj la hundo
            ricevis bastonbatojn. Post tio la histo pusis tutan
            jaron kaj postlasis al mi grandan cikatron, kiun mi
            portos ghis la tombo. 
            Venis la printempo.
            Chiuj vilaghanoj iris labori sur la kamparo. Sed
            super nia domo pendis malghojo. Sur la korta pordo
            flirtis du nigraj flagoj. Ekbriletis iom da ghojo nur
            kiam alvenis letero de mia patro. Li estis en
            Toronto, Kanado. En la koverto li che-metis kolorajn
            bildkartojn, kiujn mi ege amis. Ghis tiam en nia domo
            neniam estis io simila. Mi chiam montris la
            bildkartojn al miaj kamaradetoj kaj ankau ili ghojis
            pri la bildoj. Ni informis la patron pri la morto de
            avinjo kaj Ganka. Li skribis konsolajn leterojn, sed
            ili ne kapablis konsoli panjon. Mia avo komencis
            prepari la plugilon kaj la erpilon. La mortintoj -
            mortintaj, sed la vivantoj devis nutrighi. Kaj mia
            avo kaj panjo rekomencis la kamparan laboron.