3
La vivo fluis sen iuj
eventoj gravaj por mi kaj mia familio, tial pri tiu
periodo mi ne havas memorindajhojn. La ludoj kun miaj
samaghuloj dauris plu. Mi kreskis neprizorgata, de
neniu gvidata. Mi faris kion mi deziris kaj kio
respondis al mia volo, mi estis tute memstara. Mi
timis neniun, ech la timigajn okulojn de avo. Miaj
hejmanoj faris la doman kaj kamparan laboron, kaj mia
patro laboris migrante. Tiel trankvile pasis mia vivo
ghis 1912, kiam printempe okazis evento, kiu skuegis
nian familion kaj autune — alia evento, kiu skuegis
mian vilaghon kaj la tutan popolon.
Mi neniam forgesos la
tagon, kiam dronis mia fratineto...
Tiun tagon pluvis, kaj
la akvo en la mueleja kanalo estis shvelinta kaj
malklara. Nerimarkite de iu ajn, la infano prenis
botel-kukurbon, iris al la strato sur la kovrita per
shtonoj kanalo, kiun ni nomis "ponto". Shi
komencis cherpi akvon, sed chi tiu tiris la kukurban
botelon kaj kune kun ghi ankau la infanon en la
kanalon. Tiun chi momenton neniu pasis sur la strato
por rimarki shin. Ni tuj ekserchis shin, sed neniu
sciis kie trovi shin. Panjo ekkriis unu fojon:
"shi dronis!", sed mia avo riprochis shin:
"Ha, vi nur tion povis elpensi!"... Oni
serchis en la najbaraj domoj por pridemandi, sed
neniu estis vidinta shin - shi malaperis kvazau sub
la teron.
Pasis longa tempo dum
avo rimarkis tion, kion li ne deziris kredi. Malgrau
ke la akvo estis shvelinta kaj elirinta ekster la
fluejo, sed tiu obstrukcio estis pli granda ol kutime
- evidente la kanalo estis shtopita. La manoj de mia
avo tremis kiam li kaptis la dikan lignan levstangon
kaj iris disloki la pezajn platshtonojn. Kolektighis
ankau la alarmitaj najbaroj por helpi lin. Panjo en
chi momento trovighis ie en la vilagho por serchi la
perditan infanon. Mia avino trovis la kukurban
botelon apud la krado de la mueleja akvofluejo kaj
ploregante kuris al avo, kiu levis la pezajn shtonojn
per la stango. Estis jam neniu dubo, ke la infano
dronis. Fine oni trovis kaj eltiris shin el la
mallargha kanalo kovritan per sablo kaj shlimo. Mi
estis restinta sola kaj tremis kiel folio. Kiam oni
shin eltiris mi laute ekploris, sed neniu turnis
atenton al mi. Oni demetis la vestojn de la
dronintino, avo kaptis la piedojn de la malvarma
rigidighinta korpeto kaj konsternite, konfuzite lau
la konsiloj de la ceteraj komencis turni shin.Se la
infano estas ankorau viva, shi vomus la akvon! Tamen
shi estis malviva. Chimomente venis panjo. Shi estis
nudkapa, shia kaptuko ie falis. Shi ekkriis per
nehoma vocho, pugnobatis sian kapon, kaptis la
hararon kaj elshiris grandajn faskojn. Poste shi
falegis sur la teron kun freneza rigardo, palpe
serchis sur sia antautuko la tranchileton, ligitan al
ghi, sed tuj alkuris virinoj, kaptis shiajn manojn,
forprenis la tranchileton kaj levis shin. Shi laute
kriis per plena vocho. Ankau mi ploris, kaj avo plue
turnadis la mortintan korpon, kolektighis preskau
chiuj vilaghanoj. Venis virinoj al mi, kaj najbaroj
iris voki mian patron, kiu dome plugis. Baldau ankau
li alvenis kun la veturilo kaj la bovoj kaj senretene
ploregis. Iuj provis konsoli lin, aliaj zorgis pri
panjo, kiu estis jam tute senforta. Dume la mortinta
infano estis vestita en novaj vestoj kaj metita en la
liton en la vestiblo. Super shi brulis per tremanta
flamo kandeloj, kaj chirkaue odoris je incenso.
Virinoj plue venadis, klinighis kaj ekbruligis
kandelojn. La avino mastrumis hejme kaj lamentis
mallaute.
Jam vesperighis. Mi ne
plu ploris. Sidante en angulo, mi rigardis la
kandelojn brulantajn super la senmova vizagho de la
mortintino. Mi sentis, ke io grava, terura kaj
neriparebla okazis en nia hejmo. Mi penis prezenti al
mi kiel mi ne plu vidos mian fratineton, sed mi ne
povis imagi tion. Mi estis rigida. Iun momenton mia
patro proksimighis al mi kaj prenis min en la brakoj.
Freneze malghoja li demandis kial mi ne observis la
infanon, kial mi preterlasis ghin droni. Mi denove
ekploris kaj niaj larmoj kunmiksighis.
La sekvan tagon oni
enterigis la mortintinon. Super nia hejmo ekshvebis
granda malghojo. Panjo tuttage ploris, fermighinte en
iu chambro, kaj la viroj strebis trovi al shi okupon
ekstere. Neniu volis resti hejme, ech mi. La malghojo
en la hejmo premis min. Neniu povus konsoli iun ajn.
La noveaperintaj esperoj estingighis. Hejme denove
restis sola infano nur mi, kripla, maltauga por la
vivo.
En la samjara autuno
okazis nova evento, kiu maltrankviligis la tutan
vilaghon. Jam pli frue oni parolis pri milito kontrau
Turkio. Forminte grupojn ni, la malpli grandaj
infanoj, auskultis la pli grandajn - lernantojn en la
pli superaj klasoj. Ili rakontis la legendon pri la
sako kun rizo de la turka sultano kaj la saketo kun
akraj paprikoj de la bulgara regho. Tiu legendo
plenigis nin per patriota fiereco. Sed la milito mem
alvenis subite kiel fulmotondro kaj konsternis
chiujn.
El malluma autuna
nokto la pregheja sonorilo alarme eksonis kaj vekis
la tutan vilaghon. Chiuj fenestroj eklumis. Vekighis
ankau mi. Sur la stratoj tumulto, alarmo. Eliris
ankau mia patro por vidi kio okazis. Dume alvenis mia
onklino kaj alportis la teruran novajhon: mobilizado.
Unuafoje mi audis tiun vorton, sed ghi terure
impresis min. Ree mi sentis samkiel che la mortlito
de mia fratineto, ke okazis io tre grava, terura,
neriparebla. La komuna alarmo komunikighis ankau al
mi. Mi tremis pro ekscito kaj timo antau la
nekonatajho.Alvenis la patro kun pecego da salo
surshultre. La petrolo jam estis forachetita. En
ambau vilaghaj butikoj ne plu restis shalo kaj
petrolo. Chiu rapidegis havigi al si rezervojn da
proviantoj. Oni audis virinan ploradon.
En la sekva mateno la
junaj viroj el la vilagho forveturis al la fronto.
Forveturis ankau la du instruistoj Bogdanin kaj Todor
Atanasov. La lernejo, jhus komencighinta funkcii,
estis fermita. Mia patro ne iris militi pro la
rompita piedo. Tamen en la vilagho oni ne lasis lin
ripozi. Oni devigis lin preskau chiutage kun la
veturilo kaj la bovoj labori senpage al la
soldatedzinoj, au transporti varojn de unu vilagho al
alia, de la stacidomo al la subdiskrikta urbo. La
bovoj trolacighis kaj nia propra laboro restis ne
definitive farita.
Komencighis senfinaj
rekvizicioj - de pano, fromagho, shtrumpoj, gantoj,
lano, shafoj, bovidoj, Ankau ni donis multon. Pli ol
la ceteraj, char ni ne havis soldaton sur la fronto.
El la fronto
komencighis venadi teruraj novajhoj. Vasil Markov
mortigita. Oni trovis la soldaton Hhristo Getov kun
fortranchitaj oreloj, elpikitaj okuloj, dishakita
korpo, al Krestju Dishov oni fortranchis kruron kaj
anstatauigis ghin per ligna kruro. La plenaghuloj ne
kashis antau ni infanoj tiujn terurajn novajhojn,
kiuj konsternis nian infanan fantazion. Ni
kolektighis en grupoj kaj parolis flustre. La
kruelega kripligo de Hhristo Getov indignigis nin kaj
provokis malamegon al la turkoj. Kaj la ligna kruro
de Krestju Dishov nin mirigis. La amikoj demandis
min:
- Chu oni ne povas
fortranchi viajn malsanajn krurojn, meti al vi
lignajn, por ke vi pashu kiel ni?
Tiu demando estis
interesa, sed mi sola ne povis ghin solvi, kaj
demandi alian personon mi tamen timis. Tranchado de
kruroj lau mi estis terura afero.
La vilagha sonorilego
komencis ofte-ofte anonci pri ies morto, levighis
akra plorego en iu domo, teruro obsedis la vilaghon.
Hejmen venadis la
pastroedzino kaj mi shatis shin auskulti, kiam shi
rakontis. Shia filo trovighis che la fronto, kaj shi
alportadis novajhojn. Shi fumis pli ol mia avinjo,
tial shiaj vestoj estis truitaj de karboj. Chiuj
sidighis chirkau la fajrujo. Avinjo pastroedzino,
estante tro dika, okupis lokon por du personoj,
shovis la pipon en la ardantajn karbojn, fajreroj kaj
cindro surshutis shian sinon. Shi vishis sin,
elblovis fumnubojn, komencis rakonti, kaj mi
auskultis kun malfermita busho.
- Oni mortigis la
filon de Peco el Litakovo, oficiron. Falinte, li
kriis al siaj kamaradoj: "Estu malbenita mia
patro, char li instruigis min. Mi preferus resti
malklera, farighi vilagha porkogardisto, tamen resti
viva!" Ho, panjo mia, la vivo estas kara! Li
pereis juna kaj ne-matura.
Mia imagipovo pentris
la junan oficiron falanta sur la batal-kampo kaj
malbenanta sian patron. Mi vidis lin sanganta, sed
svelta kun plumo sur la kepo kaj ornamajhoj sur la
vesto. Mi vidis foje similan gvardianon dum iu
vilagha foirfesto. Oficiron tamen mi neniam vidis.
La pastroedzino
rakontas plu: - Aleksi skribas al ni, ke dum tutaj
tagoj ili manghis nenion. Iuj provis konsumi chevalan
viandon, sed sentis sin malsanaj kaj vomis. Dilo
Petrov estas vundita, kaj pri Stamen Ivanov oni
parolas, ke liaj kruroj estas detranchitaj. La turkoj
retirighas, sed buchas la bulgarojn en la bulgaraj
vilaghoj. Oni vidis infanojn kun tranchitaj brustoj.
Ho, panjo mia! Oni ech la infanojn torturas.
Denove mia konsternita
fantazio prezentis al mi infanojn kun tranchitaj
brustoj. Mi imagis ilin multnombre kushantaj
buchitaj. La vilagho senhoma, tamen la rivero
probable fluas same kiel la nia kaj ankau la suno
same tiel lumas. Ili ne chesis pro tio ke la homoj
estas buchitaj.
Ekstere senchese
pluvis, formighis veziketoj, kortoj kaj stratoj estis
kotaj, proksimighis la unuaj vintraj frostoj. Sed
apud la fajrujo estis varme. Avinjo konstante aldonis
en la fajrujon sekajn branchojn, el la kamentubo
flugis fajreroj kaj la pastroedzino rakontis plu.
Kiam shi volis levighi por hejmeniri, mi sentis
malagrablecon kaj mi deziris ke shi sidu che ni
ankorau kelkan tempon.
La vintro pashis kun
militnovajhoj, maltrankviloj kaj rekvizicioj. Mia
patro kaj onklo Marin (nevo de mia avo) regule legis
gazetojn kaj flustre interparolis pri io sekreta.
Venis la printempo kaj niaj ludoj farighis militaj.
Ni militis per stangoj, trapikis "kvinopon da
soldatoj sur la bajoneto" militkaptis unu la
alian.
Iun tagon la pregheja
sonorilo eksonis solene, sed ne pri forpaso de iu
soldato. Oni parolis "Adrianopolo
kapitulacis!" El sia kabano, simila al ursa
kushejo, malsuprenvenis nian vilaghon avo Dono Macin.
Dum sia junagho sub la turka regado li vizitis
Adrianopolon. Li aperis publike por rakonti al al
kamparanoj pri la fama urbo.
La flustrado inter mia
patro kaj onklo Marin prenis la formon de decido —
elmigri al Ameriko. Al ili tedis iabori senpage en la
vilagho. Hejme oni komencis audi nekonatajn vortojn:
oceano, Kanado, Usono, Novjorko, Toronto. El nia
vilagho estis elmigrintaj al Ameriko du-tri personoj,
sed ili revenis pro la milito. Vespere ili du ghis
malfrua nokto sidis che ni kaj projektadis de kiu
prunti monon, kiam kaj kun kiu forveturi. Post la
kapitulaco de Adrianopolo estis farita militpauzo,
kaj la vojo antau mia patro estis libera. Sed panjo
ne permesis al li forveturi. Mi estis shia plej
granda zorgo. Krome, en la lulilo kushis nova
knabineto - Ganka, kiu apenau komencis pashi. Mi
audis ankau la avinjon diri al mia patro iun matenon,
kiam shi sidis antau la fajrujo kun nuditaj
shvelintaj piedoj:
- Nikola, filo mia,
kiel vi kuraghas veturi tiel malproksimen? Via patro
estas jam maljuna, mi estas malsana kaj baldau
forpasos, la bofilino estas ligita kun la infano,
Trifon estas invalido. Kion ni faros? Kiu zorgos pri
ni?
Dirinte tiujn vortojn
avinjo laute ekploris. Shi chiam tre facile ekploris.
Mia patro ekrigardis shin kaj diris nenion. Li estis
firma pri sia decido. Avo ne disputis kun li. Pachjo
prunteprenis de iu virino monon kun interezo kaj la
sekvan tagon post la festo de Sankta Georgo 1913
forveturis kun onklo Marin al la malproksima nekonata
lando.