2
Oni ne batis kaj ne
insultis min, avinjo dorlotis min. Sed per tio
finighis chio. Nenia speciala zorgado por malsana
infano. Mi manghis la saman nutrajhon, kiun manghis
la plenkreskuloj. Mi fastis kun ili dum la
kristnaskaj kaj paskaj fastotagoj, dum la fastotagoj
de Sankta Dipatrino, iufoje ankau dum la fastotagoj
de Sankta Petro, kaj regule chiun merkredon kaj
vendredon. Al neniu el la plenkreskuloj venis en la
kapon la penso liberigi min almenau de fastado.Oni
portis min al la preghejo, komuniis min. Fastis ankau
la ceteraj infanoj, sed ili estis sanaj, povis eliri
eksteren en pura aero, dum mi pasigis la tutan
vintron en la chambro, kaj havis nek manghajhojn, nek
aeron, kiujn mi bezonis.
La chambro prezentis
veran kavon. Ghi estis largha tri metrojn kaj longa
kvin au ses metrojn, kun vestiblo, kie trovighis
lito. Sur la lito dormis mi kaj la gepatroj. Sur alia
lito che la unusola fenestro, najlita al la muro kaj
neniam malfermata, staris la malgranda kushejo de
miaj geavoj. Ili ambau tabakfumadis. La forno estis
malnova, kaduka kaj ankau ghi fumis. La chambro estis
konstante fumplena. Planko kaj muroj estis shmiritaj
per argilo. Dum balaado levighis nuboj da polvo. Kiam
oni malfermis la pordon la polvo eniris "en la
domon" (la chambron, en kiu mi loghis somere)
kaj eliris tra la kamentubo.
Sub komuna tegmento
kun la domo, apud la chambro, trovighis la stalo.
Inter la chambro kaj la stalo staris muro plektita el
lignostangoj kaj stukita per argilo. Komence en la
stalon ni loghigis brutojn, sed poste ankau la
porkon, kiun ni grasigis chiujare por la
Kristnaskotagoj. La porko trafosis la tutan stalon
kaj komencis detrui la muron. Iun matenon la porka
muzelo enrigardis la chambron. Mia avo eniris la
stalon kaj batis la porkon per stango. Oni premis
ghin teren kaj metis al ghia muzelo bushumon el drato
por ke ghi ne povu fosadi. Poste avo rekonstruis kaj
shmiris per argila stukajho la detruitan muron.
En tiu chi kabanacho,
preskau senigita de lumo kaj aero, trapasis mia vivo
ghis 1923. Tie chi baciloj de osta tuberkulozo
infektis miajn subevoluintajn ostojn. Se inter miaj
hejmanoj trovighus iu pli inteligenta kaj klera
persono por prizorgi min, oni povus shpari al mi
pluajn fizikajn suferojn kaj malsanojn, kiuj ne
malfruis ataki min kaj min sufokas hodiau dum mi
skribas chi tiujn liniojn kaj baldau tranchos la
fadenon de mia vivo.
Nia domo estis
unuetagha. Sub ghi trovighis kelo, kie ni konservis
brasikojn, peklitajn legomojn, terpomojn, pomojn por
la vintra sezono. La kelo estis elfosita en la tero
kaj estis plena de musoj, kiuj manghis la pomojn. El
la muroj de la kelenirejo kreskis prunarboj; per sia
verda foliaro ili mirigis chiujn vizitantojn de nia
domo. La ceteraj mastrumkonstruajhoj estis jenaj:
fojnejo, remizo, en kies chambro trovighis kaldronego
por distilado de brando, kaj sub la remiza tegmento
estis dense metitaj la charo, duetagha konstruajho
kun stalo por la brutaro kaj du chambroj por la
vestokestoj. En unu el la chambroj ni kun la gepatroj
dormis somere. La korto estis malvasta, apenau la
charo povis manovri en ghi. La kokinoj disjhetadis la
sterkon tra la tuta korto kaj en ghi svarmis puloj.
En la ghardeneto malantau la domo mankis herbo,
staris nur kelkaj fruktarboj. Sub la remizo kaj tra
la korto pasis mueleja kanalo, kovrita per grandaj
shtonplatoj.
En tiu chi domo
komence ni loghis kvinope: la geavoj, la gepatroj kaj
mi. Kontraste de la avino, mia avo estis altkreska,
preskau atleto kun larghaj shultroj, vila fortika
brusto, pendantaj brovoj, elsub kiuj rigardis
brilantaj okulqj. Tiuj okuloj estis neniige kruelaj
kiam li koleris. Neniu povis elteni lian rigardon.
Ech kiel sesdek-sepdekjarulo li estis konservinta
siajn fortojn, vera Krali Marko, rektstatura kiel
kandelo kaj ne kurbighinta ghis sia morto. Chio, kion
li faris — pordego, seghoj, lignaj fojnoforkoj
k.a., ne povis esti facile levata de aliaj personoj.
Li multe laboris kaj multe manghis. Havis sian
propran grandan kuleregeon kaj che la tablo sherce
diris:
- Donu al mi la
kulereton!
Lau sia karaktero li
estis maldelikata, sovagha; malofte mi audis de li
karesajn vortojn. Sed kiam li maljunighis, lia
karaktero abrupte shanghighis, mildighis. Mi memoras
okazon, kiam la vilagha rivero shvelis kaj detruis la
vojon. Tio okazis preskau chiun someron. Kiam la akvo
malshvelis, sed ankorau rulis shtonojn, li altrenis
iun dikan trabon kaj trempis unu el ghiaj finoj en la
akvon.Li jhetis al la subakvigita fino etajn
branchojn. Poste refaldis la pantalon-tubojn kaj la
manikojn de siaj grandegaj vilaj kruroj kaj brakoj,
prenis grandan levilon kaj eniris la riveron. El la
korto lin observis panjo kaj avinjo, kiuj tremis pro
timo, sed ne kuraghis voki lin. Avo translokis per la
levilo shtonojn, rulis ilin che la subfosita
riverbordo, surmetis malgrandajn shtonojn kaj sablon
kaj tiel faris ebla la trapason de la charo en la
korton.
Mia patrino estis
laustature iom pli alta ol la meza, brun-hauta, kun
nigraj grandaj okuloj kaj nigra hararo, kiu ne
grizighis ghis sia sesdeka jaro mem, malgrau chiuj
obstakloj kaj suferoj per kiuj la vivo shin sharghis.
Jam tiam shi ne vizitis rondodancojn kaj amuzojn kaj
ofte ploris. Mi konjektis ke shi ploris pro mia
stato. Pli malfrue shia vizagho estighis vizagho de
martirino, shiaj okuloj elvershintaj multajn larmojn
enprofundighis en la orbitoj kaj konstante larmis,
shi frue maljunighis, kadukighis kaj iris kiel ombro.
Pri mia patro el tiu
tempo mi konservis palajn rememorojn. Somere li chiam
forestis de la vilagho. Li laboris en la fabriko en
Elisejna, faris brikojn au falchis fojnon. Kutime li
revenis en malfrua autuno. Li estis malaltstatura
kiel avinjo, blondulo, apenau rimarkeble li lamis per
unu piedo, rompita antau kelkaj jaroj. Li ne estis
kruda kiel mia avo, sed tamen heredis ion de lia
obstineco. Al eksteruloj li ofte permesis trompi kaj
profiti lin - ne havis kuraghon kaj volforton por
kontraustari al ili, sed hejme li estis obstina kaj
kruda, kiam li sin adresis al la hejmanoj. Kune kun
avo li estis pretiginta materialojn por nova domo,
prunteprenis monon de la banko, sed ekkverelis pri la
loko de la konstruota domo - mia patro proponis la
randon de la ghardeno, kaj avo - fine de la korto,
apud la akvomuelejo. Tiel la domo restis
nekonstruita. La materialojn forportis aliaj
personoj, parto de la lignomaterialo forputris, kaj
la monon oni donis al mia onklo el najbara vilagho
por acheti al si lokon kaj konstrui domon. Pro
malakordoj inter avo kaj patro la mastrumkonstruajhoj
restis senplane disjhetitaj. La korto estis malvasta
kaj netauga por drashejo, tial chiujare ni drashis
apud la shafejo, kiu distancis du kilometrojn sub la
vilagho, kie iam dum la turka jugo loghis mia avo.
Tie ni havis kabanon kaj pajlejon.
Por la drashado ni
translokighis por unu-du semajnoj al la shafejo. Tiuj
tagoj estis la plej belaj en mia vivo. La charon ni
sharghis per litkovriloj, hejmobjektoj, nutrajho kaj
transloghighis al la kamparo. Venis ankau deko da
najbaroj, kiuj helpis al ni che la drashado. Ili
vespere reiris al la vilagho kaj matene denove venis
al ni. Ni noktis che la shafejo. Che ni restis por
nokti ankau montano Bogdan, kiu chiujare dum la
rikolta tempo alvenis kun du fortikaj chevaloj por
drashi al ni. Li ligis la piedojn de la chevaloj kaj
kushighis sur la herbejo. Ankau ni sternis la
litajhon sur la drashejo kaj kushighis en plena aero,
sub la dormiga chirpado de la griloj. La tagan
varmegon anstatauis nokta fresheco, sur la klara
chielo ekbrilis milionoj da steloj, kiujn mi longe
rigardis ghis mi endormighis. Estis tiel bele, tiel
agrable dormi somere sub la libera chielo en la
kamparo. La familianoj lacaj pro laboro, rapide
endormighis, kaj mi longe kushis maldorma, fiksante
la rigardon al la stelricha chielo kaj auskultis la
noktajn sonojn. Fojfoje en sia dormo Bogdan kriis
"tpru!" al iu proksimighinta chevalo. Frumatene,
alportis akvon el la puto kaj aspergis la drashejon.
Poste Bogdan grimpis sur iun garbaron kaj komencis
jheti garbojn sur la drashejon, kaj la familianoj kun
la frue alvenintaj najbaroj komencis ilin malligi kaj
ordigi chirkau la fosto en la drashejmezo. Avinjo
ekbruligis fajron en la kabano kaj komencis prepari
manghajhon, kaj mi kushis ghis la suno forte varmigis
kaj ellitigis min. Poste oni kondukis la chevalojn en
la drashejon kaj la drashado komencighis. Chirkau la
kabano kreskis multe da fruktarboj kun fruktoj:
juglandarbo, alta cherizujo, jhetanta densan ombron -
tie oni kashis nin de la taga varmego. Dum la tago
iuj el miaj kamaradetoj venis kiel pashtistoj al la
herbejo kaj ni ludis la tutan tagon. Tagmeze Bogdan
kundukis la chevalojn al trinkejo che la loko Babina,
kaj revene alportis argilpoton kun vivaj fishoj
naghantaj en akvo. Li donacis ilin al mi kaj mi ne
povis satighi ghurigardante ilin. Kun Bogdan ni estis
grandaj amikoj. Li kondutis al mi atente, kompate,
kiel al malgranda malfelichulo, kaj mi atribuis tiun
atenton al aliaj kvalitoj de mia persono. Li metis
min sur la chevalon kaj tenis min, char mia lumbo ne
estis stabila, kaj se li ne tenus min, mi tuj falus
teren. La chevalo tamen skuis min kaj mi kriis, ke li
reprenu min de sur la selo.
Chirkau tagmezo la
drashado finighis. Malbona estis tio, ke ni ne
posedis grenmashinon kaj ventumis la grenon per
shoveliloj. Avo ligis chifoneton sur iun stangon,
fiksis tiun chi lastan al la fosto en la centro de la
drashejo. Ghi servis kiel ventomontrilo. Poste al la
flanko de la ventblovado, li komencis jheti per ligna
shovelilo el la granda gren-amaso che la fosto. Avino
Pena Krestjuvica kun kapo kovrita de kapucho,
forbalais la grandpecan pajlon, kiu falis apud la
greno. La vento ofte shanghis la direkton, avo jhetis
la grenon al diversaj flankoj sur la drashejo, kaj,
kiam la vento tute chesis kaj oni sentis neniun
blovon li sidighis kaj ripozis.
En tiu agho, kaj ech
pli malfrue, mi chiam akompanis avon kiam li veturis
ien ajn per la veturilo. Kiam li ne deziris kunpreni
min, mi ploris, petolachis kaj li cedis. Ech kiam la
familianoj iris transporti fojnon, mi konstante sidis
sur la veturilo. Che la reveno, kiam la veturilo
estis plene sharghita, oni metis min sur la pinton de
la fojnamaso, kie mi sidis kiel cikonio. Unu fojon la
fojnamaso klinighis flanken kaj minacis renversi kune
kun la veturilo ankau min. Miaj hejmanoj timegis ghis
ni atingis la unuajn vilaghajn domojn. Avo petis de
iu domo shtupareton, supreniris la veturilon kaj
mallevis min. Hejmen oni alportis min surbrake,
minacante, ke alian fojon oni kondukos min nenien.
Sed poste oni forgesis la minacajn vortojn.
Kiam mi restis en la
vilagho, tutan tagon mi vagadis en ludoj kaj revenis
hejmen en malfrua vespero. Hejme la dombestoj
kutimighis al mi, sed kiam mi vizitis fremdan domon,
chiuj dombestoj, ech la kokinoj, fughis kaj timis
min. Plej timemaj estis la shafoj kaj la brutoj. Kiam
vespere la chevaloj revenis de pashtejo kaj mi
movighis sur la stratoj, ili tiel timis kaj kuregis,
ke fajreroj aperis sub la hufoj. La hundoj bojis
kontrau min, sed neniam iu hundo kuraghis proksimighi
kaj mordi min.
Ankau la vilaghanoj
kutimighis al mi. Sed kiam trapasis personoj el alia
vilagho dum festotagoj au en labortagoj, ili longe
rigardis min, la virinoj krucosignis kaj ekkriis:
"Dio gardu!" kaj el inter la viroj iu
proksimighis kaj donis al mi kelkajn monerojn. Dum mi
estis malgranda tio ege deprimis min, sed kiam mi
kreskis granda, ghi simple frakasis min. Mi ne
kuraghis movighi, vidante homojn el alia vilagho
chirkau mi. La monon mi prenis ne volonte. Mi shatis
preni monon nur kiam ghin donis gastoj kaj parencoj.
Kiam mi aghis kvin
jarojn nia familio pligrandighis pef ankorau unu
membro - mia eta fratinjo Velka. Shi vekis la
esperojn de chiuj familianoj, pleje che panjo, kiu
prizorgis la novenaskitan infanon kaj chesis plori.
Antaue panjo havis chiam zorgojn pri mi, kaj nun
kredis, ke jam ekzistas persono, al kies manoj shi
lasos min, kiam shi maljunighos kaj mortos. La
infanino kreskis sub la zorgoj de la tuta familio. Shi
havis brunan hauton, nigrajn okulojn kaj hararon kiel
che mia patrino, estis tre petolema. Kiam shi koleris
kaj komencis plori, se iu ne trankviligis shin, shi
mem neniam chesis plori. Iufoje panjo koleris kaj
lasis shin plori. Shi tiel longe ploris, ke shia
vocho raukighis kaj poste tutan semajnon ne kapablis
prononci ech unu vorton. Kiam shi aghis du-tri
jarojn, shi konstante sekvis min. Ni ludis kune.