AUTORA DEDICHO

Mi sentas min malbone. Eble venas la vivofino...

Lau insisto de amikoj mi prenas la plumon por priskribi mian vivon. Nun, skribante tiujn liniojn, mi trovighas en tiel peza fizika stato, ke mi ne estas certa chu sufichos miaj fortoj por fini la komencitan laboron.

Mi priskkribos mian vivon ne pro tio, ke ghi prezentas vivon de famekonata persono, kiu vekas intereson kaj scivolon che la vasta publiko. Mi vivis la vivon de ordinara simpla soldato en la lukto por pli altnivela vivo de la laborulaj popoltavoloj - mia propra medio. Sed en mia vivo estas io neordinara pro la grava malfelicho metinta min jam de infanagho en ekskluzivan staton. Kaj eble en tiu vivo trovighas io edifa: mi kondukis malfacilan lukton en ege pezaj cirkonstancoj, lukton por klereco, por kulturo, por sininstruado. Tiu lukto levis la kamparanon senigitan de piedoj kaj brako al la stato akiri la publikan atenton kaj povi priskribi tiun chi vivon.

La autoro

1

Mi estis jam kvinjara kaj tamen miaj familianoj ankorau ne perdis la esperon, ke okazos ia miraklo - ke oni sukcesos resanigi min. Kiam ili audis pri iu popolkuracisto ech se li vivus en alia distrikto, kiam ili audis pri iu kuraca akvo - hejme komencighis alarmo kaj tumulto. Oni tuj decidis, ke iu el la familianoj iru, por ke oni provu ankau la novan rimedon, eble ghi helpos! Precipe fervora chi-rilate estis mia avino, kiu plej multe prizorgis min.

Mi rememoras shin kvazau mi nun vidus shin: malaltstatura, kun konveksa frunto kaj jam griza hararo, maljunulino, tamen konservinta sian junulinan energion. Pro mia malfelicho oni ne batis kaj ne riprochis min kiel kutime oni kondutis al la ceteraj vilaghaj infanoj. Mi estis tro dorlotata, kaj iufoje iaj petolajhoj transpasis chiujn limojn kaj senpaciencigis miajn gepatrojn kaj avon. Ili komencis insulti min. Sed mia avino tuj starighis che mia flanko, komencis plori kaj riprochataki la ceterajn:

- Chu ne sufichas al li la dia puno, kaj tamen ankau vi...

Kaj shi chiam sukcesis savi min ech de plej etaj riprochoj; en shia persono mi havis la plej fidindan defendanton.

Mia ekskluziva stato tute ne ghenis min. Char mi kriplighis jam kiel bebo (mi naskighis la 24-an de januaro 1905 kaj la malfelicho okazis la 28-an de julio en la sama jaro) mi havis neniun ideon, kion signifas pashi per la propraj piedoj. Mi movighis tiel kiel mi povis kaj kiel mi movighas ankau nun: mi krucas mian maldekstran kruron sur la dekstran, tiam kaptas per la dekstra mano la piedon de la dekstra kruro, kaj per la maldekstra mano mi apogas min je la tero, kaj tiamaniere mi antauenmovas mian korpon en sida pozicio. Tiel mi povis trapasi sufiche longan distancon.

Mi rememoras jenan okazintajhon.

Iufoje mi kuraghis reveni al la vilagho el iu proksima gren-kampo che la loko Laga. Oni min veturigis tien, sed mia dorloteco igis min reveni "piede". Min akompanis avinjo. Ni ekiris tra la loko Rojno. Mi iris sufiche longe, sed mia mano tro lacighis kaj komencis dolori netolereble; mi haltis kaj ekploris. Ankau avinjo ekploris. Shi ne povis preni kaj porti min, char tiutempe shi malsanadis pro ia kor- au renmalsano, shiaj piedoj estis shvelaj, shi apogis sin per bastoneto kaj apenau pashis. Proksime estis neniu, kiu povus min helpi. Ni ambau ploris, char ni povis entrepreni nenion. Ni trovighis mezvoje al la vilagho: mi povis nek reiri, nek antaueniri. Kun multe da penado, iom post iom, ripozante ofte, mi sukcesis trenighi al la unuaj vilaghdomoj. Tie chi mi restis por ludi kun miaj samaghuloj, ghis vespere pasis iu veturilo, kiu min prenis kaj transportis hejmen.

Chiuj vilaghaj buboj de mia agho tiutempe portis somere nur chemizon plej ofte el lanstupo. Ankau mi vestighis tiel. Sed mi chifonigis la chemizon post nuraj tri-kvar tagoj. Tial mia patrino alkudris al la chemizo pecojn el hejme farita dika fulshtofo. Sed ankau tio ne multe helpis. Mi chifonigis ankau la flikajhojn el fulita shtofo, char mi estis tre movighema. Nia domo staris apud la vilagha rivereto Rudarka kaj tie chi, en la shtonricha fluejo de la rivereto ni organizis la plej grandajn ludojn. Ni konstruadis piramidojn el sablo kaj shtonoj, sur la sablaro plantis diversajn fiherbojn, ni faris baraghon kaj tie banighis, tutan someron ni kiel lacertoj nin rostis sur la rivershtonoj sub la sunradioj. Ni enhejmighis nur por manghi.

Tamen la malbonajho venis al mi kun la alveno de la vintro. Kiam la tero kotighis pro pluvoj kaj poste kovrighis per negho, mi ne plu povis eliri eksteren kaj pasigis la tutan vintron en la chambro, atingante plej malproksime la domsojlon. De sur la sojlo, dum miaj paralizitaj malfortaj kruroj frostighis, mi observadis miajn samaghulojn glitantajn preter nia kortpordo, ghojrigardante ilin, sed ne povante partopreni iliajn ludojn. Kiam oni kudris al mi pantalonon, la najbaraj infanoj komencis elporti min eksteren al la glitejo per glitveturileto. Sed miaj piedoj tre rapide frostighis, kaj ili devis revenigi min hejmen. Kiam mankis glitejo, la infanaro ofte kolektighis por ludi en nia hejmo, char mi ne povis iri al ili. Hejme chiam estis plenplene de infanoj, kiuj svarmis chirkau mi kvazau chirkau drasheja fosto. Ludante ni ofte faris domaghojn - frakasis nevole iun poton, au elvershis la akvon el la krucho, au faris alian petolajhon; miaj familianoj tamen toleris chion pro mi. Avo faris al mi chareton, per kiu ni infanoj veturigis unu la alian printempe kaj somere.

Paralele kun tiuj ludoj kaj petolajhoj oni daurigis ankau mian kuracadon. En mia memoro konservighis jena sceno.

En frua printempa mateno avinjo kuiris en kaldroneto iujn kuracherbojn kaj portis min sur herbejon chirkauitan de densa arbaro sur la loko Laga, kie shi banis min. La kuracado kaj lavado ne impresis min, kaj vershajne mi estus forgesinta tiun scenon, sed estis io alia, kio ghin fiksis en mian memoron. La vetero estis bela, suna. Chirkaue bonodoris je verdajho kaj varmigita tero. En la verda herbaro floris trifolio kaj suchherbo, zumis svarmo da abeloj. En la arbaro kantis birdoj kaj sin audigis kukoloj. Tio prezentis bildon, kiun mi ne havis eblecon ofte vidi, kaj ghi mir-konsternis mian infanan imagon. Mi ektrenis mian senfortan kadukan korpeton, elradikis herbon similan al cepo, kaj demandis mian avinon:

- Avinjo, kio estas tiu herbajho?

- Tio estas korva cepo.

- Cepo de la korvoj? Chu ili manghas ghin?

- Ne, sed tiel ghi estas nomata.

- Kaj tiu chi herbo?

- Ghi estas kukola herbo.

- De la kukolo, kiu nun kukuas?

- La avino laute ekploris.

- Kukolo kukuas, birdetoj kantas, chio verdas kaj floras, kaj vi, mia eta martiro, vi nenion povas vidi, char mankas al vi piedoj, kiel che la aliaj homoj, por eliri al la kamparo.

La plorado de avinjo forpelis mian helan humoron. Mi afliktighis kaj ankau mi estis preta ekplori. Avinjo revestis min kaj mi komencis demandadi:

- Avinjo, kial ankau mi ne povas iri kiel la ceteraj infanoj?

Avinjo plue plorsingultis kaj komencis rakonti:

- Ankau vi estis sana kiel la ceteraj ghis via sesmonata agho.Vi jam komencis starighi sur la piedoj kaj kiam mi tenis vin che la akseloj, vi kuris tra la chambro de angulo al angulo. La najbaroj miregis, ke vi tiel rapide kreskas kaj tiel baldau ekpashos. Ili apenau ne sorchis vin per magia rigardo. Vi similis al via avo kaj estus kreskinta fortika kaj sana kiel li. Sed ni faris pekon kontrau dio. Ni laboris en festotago, en la tago de sankta Elija kaj dio nin punis. Ni iris buti la maizon en la loko Babina. La vetero estis bela, kiel nun, kaj tagmeze mi banis vin en la rivero. Sed posttagmeze la chielo kovrighis per nuboj, ektondris, ekfulmis. Proksime falis fulmo kaj vi estis elsaltonta el la manoj de via patrino kiu vin tenis - tiel forte vi ektimis. La tutan nokton vi laute kriis en la lulilo kaj ni neniel sukcesis kvietigi vin. Tiel vi ploregis kelkajn tagojn kaj helpis vin nek benita akvo, nek kuracaj herboj. Poste vi kvietighis, sed ne plu estis la sama infano. Kvazau vi molighis kaj ne povis sidi.. Nur la trian jaron vi komencis sidi, sed tiel malsolide vin tenis, ke kiam mi au via patrino preterpasante vin tushis per la lanrobo, vi tuj renversighis. Ni longe kuracis vin. Via patrino vendis ech sian chemizon por kuracado, sed nenio helpis. Vi estis punita de drako. Multaj homoj laboris tiun festotagon, laboris ankau ni, sed chio trafis nur vin. Punis nin sankta Elija.

Antau mia timigita infana fantazio aperis la severa kaj kolera figuro de la dia sanktulo. Mi rigardis chirkauen. El la arbaro fluis silento kaj mistero. Estis nur ni du: mi kun avinjo. Mi ektimis.

- Avinjo, kial do sankta Elija punis min? Ja mi ne estas kulpa!

- Li punis kaj vin kaj nin. Ankau ni suferas kune kun vi.

Avinjo prenis min sur la brakoj, prenis ankau la kaldroneton kaj ekiris reen al la vilagho. La loko Rojno estis surshutita de blankaj kaj flavaj kamomiloj. La suno forte ardis, okcidente levighis la por mi majesta montosupro Rajhdana, kaj super ni rondflugis cikonioj. Mi baldau distrighis, sed avinjo plorsingultis plu, portante min al la vilagho.

Alia sceno. Kune kun panjo ni veturis al Sofio. Chiumatene shi portis min al iu turka hhogho por ke li legu al mi el la korano. Rezulte de la legado devis okazi la miraklo - miaj paralizitaj kruroj kaj brako devis resanighi. Iun matenon oni invitis nin en iun domon. Antau ni staris sinjoro bone vestita kaj kun bela eksterajho.

- Sinjorino, kien vi iras chiumatene kun tiu infano? — li demandis afable.

Panjo rakontis al li. Tiam li invitis nin eniri la domon. Impresis min la bone aranghita kaj pura chambro kun litoj stemitaj per multekostaj litkovriloj. Che la hhogho ne estis tiel pure kaj ordigite. En la chambro nin akceptis juna virino kun tranchita hararo. Apud la lito en la chambro ludis knabeto je mia agho. Mi tuj enviis lin pro liaj ludiloj. Li posedis blankan chevaleton, diversajn animalojn, harmonikon. Panjo staris embarasite apud la pordo kaj ne kuraghis fari pashon sur la tapishita planko per siaj piedoj vestitaj en vilaghaj mokasenoj. La virino proponis al shi seghon kaj petis shin demeti min de sia dorso. Shi portis min en dorsosako.

La viro ekparolis:

- Ne ghenu vin, sinjorino! Sidighu kaj rakontu pri via malghojo. Ankau ni estas malfelichaj same kiel vi. Ni havas nur unu knabeton kaj li estas kripligita de la sama malsano kiel la via.

Kaj, turnighante al la knabeto, kiu ludis apud la lito, li diris:

- Vladko, venu al ni, por ke tiu chi onklino povu vidi kiel vi pashas.

La knabeto starighis kaj ekmarshis, trenante unu el la kruroj kiel batita hundeto. Ekploris kaj la patrino kaj la patro. Ekploris ankau mia patrino. Nur mi kun la etulo ne ploris kaj rigardis unu la alian kiel nekonatoj, ne komprenante kio nin atendas en la estonteco.

- Sinjorino, por tiu chi malsano mankas kuracilo. Mi veturis kun mia infano en eksterlando, elspezis multe da mono kaj nenio povis helpi al li. Tial iru nenien serchi por li kuracilon, ne elspezu vane monon, sed kolektu ghin kaj shparu, por ke tiu infano, kiam li kreskos granda, havu per kio ekzisti.

Poste ili donis al mi kelkajn monerojn, belan bushharmonikon kaj akompanis panjon ghis la strata pordo.

Sed ilia konsilo ne influis panjon, la kuracado dauris plu.

En mia memoro gravurighis ankau jena sceno.

Avochjo min kondukis al banejo en la periferio de Sofio. La banejo estis primitiva, kun tabulbarilo. En unu flanko banighis virinoj, en la alia - viroj. Chiutage oni ellasis la malpuran akvon.

Iufoje la virinoj pikis per pinglo tra la tabulfendo iun viron. Komencighis bruo, rido. La viroj jhetis shtonetojn trans la tabulojn... Oni enportis en la banejon viron kiel kadavron. Lau konsiloj de aliaj li shmiris sian tutan korpon per akraj paprikoj - por kuraci sian reumatismon. Li rigidighis kaj tiel restis plu. Kelkajn tagojn avochjo kushis en la akvo kune kun mi. Nenia plibonigho. Iu konsilis al li montri min al kuracisto. Ghis tiam miaj familianoj ne estis serchintaj helpon de la scienca medicino. Avochjo portis min al malsanulejo. Oni invitis nin en vastan chambron, odorantan je medikamentoj. Che iu tablo staris tri kuracistoj en blankaj roboj. Unu el ili estis maljuna, kun chirkautondita barbo, kun okulvitroj, kaj la aliaj - pli junaj. Avochjo demetis miajn kalsonetojn, levis la chemizon, prenis min che la akseloj, levis min en la aero kaj min skuetis. Miaj kruroj balancighis kvazau deshiritaj de la korpo kaj ne povis chesigi la balancadon. La maljuna kuracisto skuis la kapon senesperige, turnighis al la pli junaj kaj diris:

- Infana paralizo!

- Avo, por tiu chi malsano mankas kuracilo — diris unu el la junaj kuracistoj, turnante sin al avochjo, kiu auskultis kun klinita kapo, - neniel ni povas helpi. Reportu la knabeton al la vilagho.

Avochjo sopirghemis, revestis min en la kalsonetojn kaj min elportis el la malsanulejo.

Miraklo ne okazis. Mi ne povis resanighi, sed mia kuracado dauris plu.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ