KIEL
NASKIGHIS TIU CHI LIBRO
La
vera patrioto fordonas chion,
ech sin mem kiel oferon.
V.Levski
La
plej kara posedajho de chiu homo estas la vivo.
Char li ricevas ghin por esti vivanta unufoje, li
devas tiamaniere ghin vivi, ke li ne sentu
turmentajn bedaurojn pro sencele pasigitaj jaroj,
ke lin ne bruligu honto pri malhonesta kaj
bagatela pasinteco kaj ke antau sia morto li povu
diri: Mian tutan vivon kaj chiujn miajn fortojn
mi oferis al tio, kio estas plej bela en la mondo
- al la batalo por liberigo de la homaro.
Nikolaj
Ostrovskij
"Kiel hardighis la shtalo"
La libro "Mia
vivo" estas tre rara kaj interesa fenomeno en la
membiografia literaturo. Por tio kontribuas ne nur la
literaturaj kvalitoj de la libro mem, sed ankau la
ekskluziva sorto de ties autoro Trifon Nikolov
Hhristovski. La rakonton pri lia martira, sed
enhavoplena kaj ideoricha vivo oni legas kun chiam
kreskanta intereso, simple "en unu spiro",
kvankam ghi tute ne estis iniciatita kiel belarta
verko. Kiam la leganto atingas la malgajan finon de
unu sencohava vivo, kiam li ekscias en kiaj
ekskluzive pezaj kondichoj estis verkita tiu chi
libro, tiam la admiro kaj la amo al la martira autoro
kreskas altgrade, la imago fiksas por chiam en la
memoro la noblan bildon de la talenta autodidakto
Hhristovski.
Tiu homo kun kripla,
senhelpa korpo, sed kun senfine forta spirito,
malhavanta multajn plej kutimajn vivghojojn, - tiu
homo sukcesis trovi altan celon kaj enhavorichan
sencon de sia ekzistado. En ege malfacilaj
cirkonstancoj li evoluigis siajn spiritajn fortojn
kaj estighis modelo por miloj el la dekmiloj da
legantoj de lia emocianta membiografio.La autoro
estas batalanto kun neelcherpeblaj energio, alcela
impeto, grandega amo al la bulgaraj laboruloj kaj al
la tuta homaro. Li abnegacie servas al senfine humana
idealo - al plena liberigho de la laboruloj el sub la
jugo de la ekspluatado, por ke la homaro estighu
sana, fortika, krea kaj vivghoja. La persona ekzemplo
de Hhristovski fortikigas nian kredon kaj multobligas
niajn fortojn en la lukto por hela estonteco de la
laboruloj.
Trifon Nikolov
Hhristovski naskighis la 24-an de januaro 1905 en
vilagho Radotina, apud urbo Botevgrad (iama nomo Orhhanie),
Sofia distrikto. Jam kiel sesmonata bebo li
paralizighas pro poliomjelito. Restas sana nur lia
maldekstra brako. Pro la paralizo liaj movoj estas
tre limigitaj kaj penigaj. Irante je pli grandaj
distancoj, liaj hejmanoj devis porti lin en brakoj au
sur dorso. Lia avo lin portis dum du lernojaroj po
kelkaj monatoj, sed tuj post la forpaso de la vintro
li chesis porti lin, char por liaj familianoj tiu
"lernado" estis tute sensenca. Tial la
knabeto fakte restis sen elementa sistema klereco,
formale li estis analfabetulo. Neniu lernejo povus
doni al li diplomon por fino de almenau unu klaso...
La mallonga kaj
neregula restado en lerneja medio flamigis che la
kripla infano neestingeblan amon al klereco. Kvankam
lasite sen iu ajn atento pri liaj spiritaj bezonoj,
la knabo kutimighis persiste labori por sia
memklerigho. Kun la pasado de la jaroj li akiras
sufiche vastajn konojn pri historio, geografio,
politika ekonomio, gramatiko, sociologio, literatura
kritiko, ech pri medicino... Okupighi pri medicina
literaturo Hhristovski estis devigita pro urgha
bezono: lia malforta kaj senhelpa korpo farighis
centro de gravaj malsanoj, neforlasintaj lin ghis la
morto kaj signife mallongigintaj la vivon de tiu
admirinda kamparana ido.
Lau konsilo de iu
instruisto, li memstare ellernis la internacian
lingvon Esperanto. Tio malkovris antau li vastajn
eblojn krei leterligojn kun esperantistoj kaj
esperantistaj organizoj en la lando kaj en vico da
aliaj landoj. Per siaj korespondajhoj kaj artikoloj
en Esperanto publikigitaj en multnombraj periodajhoj
eksterlande, li konsiderinde kontribuis por informi
la eksterlandan publikon pri la stato kaj bataloj de
la bulgara popolo. Hhristovski scipovis interligi
patriotismon kun vera internaciismo. Per la helpo de
siaj esperantistaj korespondantoj li kolektis
valorajn materialojn kaj verkis la libron "La
milito en Ekstrema Oriento". Sed la tiutempa
fashisma cenzuro malebligis al la autoro eldoni la
libron. Oni povas vidi en la naskigha domo de
Hhristovski la autentikan manuskripton kun la
grandlitera "Ne!" skribita de la cenzuristo
sur la titolpagho. Oni jam havis ideon pri la autoro,
char ghis tiam li publikigis du broshurojn: "La
morto de Hhristo Botev" kaj "Problemoj de
la vilagho". Ankau alia manuskripto de
Hhristovski ne povis aperi publike - la studo
"Amo kaj geedzigho". Lia lasta verko estas
jena membiografio. En ghi trovighas interesaj
materialoj kaj observoj, kiuj povus utili al
verkistoj, historiistoj, sociologoj, ekonomiistoj,
sociaj kaj kulturaj agantoj, psikologoj, pedagogoj...
Sed plej valora en tiu chi libro estas la forta eduka
efiko, per kiu ghi influas la vastan legantaron,
precipe la junulojn, por ilia formigho kaj strebo al
scienco kaj kulturo.
En letero datita al mi
la 6-an de augusto 1942 Hhristovski priskribas la
nehoman angoron, kiun li devas toleri ne disponante
pri plej elementa medicina priservo. Li finas la
leteron per jenaj vortoj: "Estas ankau aliaj
personoj vivintaj en simila stato - Heine,
Ostrovskij. La chefajho estas - ne simple vivi, sed
vivi sencoplene. Ech duonkadavro, mi donos pruvojn al
la ceteraj homoj, ke mi vivas sencoplene".
Efektive li donis multajn pruvojn, ke li scipovas ech
en plej teruraj cirkonstancoj fari sian vivon
sencoplena kaj enhavoricha. Al li tute konvenas la
famaj pensoj de Ostrovskij cititaj en la komenco. Lia
romano "Kiel hardighis la shtalo" ne estis
konata al Hhristovski, char ghi aperis en bulgara
traduko kelkajn jarojn post lia morto. Tamen
Hhristovski venis memstare al la konkludoj, kiujn
Nikolaj Ostrovskij formulis per la vortoj de sia
legenda heroo Pavel Korchagin. Multrilate Trifon
Hhristovski aperas kiel malpli granda spirita frato
de la mondfama soveta verkisto. Li estas lia
samaghulo, same kiel li, li manifestis nekredeblan
firmecon en la lukto kontrau gravaj flzikaj suferoj,
kaj same kiel li, malgrau chio, el nenio estighis io,
dedichinte sian tutan vivon al la majesta liberiga
idealo. Tamen Ostrovskij ghisvivis la venkon de la
batalo, kiun li pasie partoprenis, dum Hhristovski
forpasis kelkajn monatojn (la 17-an de majo 1944)
antau la liberigho de nia lando el sub la fashisma
reghimo (la 9-an de septembro 1944). En letero datita
la 15-an de novembro 1942 li esprimas sian pasian
deziron ghisvivi la tagon de la liberigho: "Ahh,
kiel pezas je mia animo, Nikolao! Chu mi ghisatendos
pli helajn tagojn, almenau guteton de felicho, au la
nuna terurego sufokos min... Levighas kaj turmentas
min terura angoro..." Lia longe suferinta
organismo tamen ne ghisatendis la sopiratan venkon,
por kiu li oferis chiujn siajn kapablojn.
El la leteroj de
Hhristovski kaj che la vizitoj, kiujn mi faris al li
en la malsanulejo, mi konvinkighis, ke liaj fortoj
elcherpighas. Kvankam ni, liaj batalamikoj, klopodis
helpi al li, kvankam lin kuracadis noblaj kuracistoj
kiel d-ro Bogdanov kaj la talenta hhirurgo d-ro
Ploskov, estis evidente, ke ni lin perdos.
Mi delonge konis lin.
En dauro de dekkvin jaroj mi observis lian evoluadon
lau la artikoloj kaj korespondajhoj, kiujn li sendis
al mi por publikigo en la laborista gazetaro, kaj mi
ege shatis lian originalan talenton. En februaro 1944
mi skribis al li longan leteron el la sanatorio, kie
mi kuracis min de peza multjara malsano. Mi insistis
antau li skizi sian membiografion por ke ghi estu
publikigita kiam la cirkonstancoj favore shanghighos.
Hhristovski aprobis miajn konsiderojn kaj tuj
komencis skribi. La 20-an de februaro li informis
min: "Kara Nikolao, via letero ege emociis min.
Kvankam en tre malbona sanstato, mi komencis verki
mian membiografion kaj faras tion fulmorapide, char
mi timas, ke miaj fortoj ne sufichos por ghin
finverki. Nunmomente, en dauro de tri tagoj, mi
verkis kvardek paghojn. Mi skribas ne koncize, sed
detale. Pli malfrue iu kvalifikita verkisto korektos
la manuskripton kaj povas doni pli grandan liberecon
al sia plumo farante el mia manuskripto beletran
verkon. Nun mi nur tralegos la pretajn paghojn, sed
mi ne povas reskribi ilin. Mi skribas ghemante kaj
spiregante. Min turmentas terura tusado, kiun nenio
povas forigi. Tusante, mi sentas kvazau miaj pulmoj
kaj chiuj internajhoj shirighus. Doloroj en la
brusto. Malbonfartas ankau la kruroj. Unu el ili
shvelis granda kaj rigida. La alia akre doloras.
Doloregoj tranchas ankau la lumbon. Ankau la osta
tuberkulozo de la ripoj en tiu chi momento
manifestighas. Mi apenau movighas sur la lito."
La 7-an de aprilo li informas min: "Mia sanstato
plurestas malbona. De post dek tagoj mi havas
dolorojn ankau en la gorgho. La abdomena fistulo
rekomencis intense pusadi." La 26-an de aprilo,
jam per malfirma mano, li skribas: "Mi pretighas
por la morto. Mia ghenerala malfortigho estas granda.
Mi nutras min tre malbone. Konstante tusas kaj en la
krachajho estas sango. La kruroj terure doloras. Sur
unu el ili estas pusa absceso. La temperaturo estas
tre alta. La du fistuloj ege sekrecias, precipe la
abdomena. Eble ekzistus ankorau certa ebleco savi
mian vivon, sed se mi vivus en normala epoko".
Tiujn liniojn Hhristovski skribas tri semajnojn antau
ol forpasi. La duan de majo li sendas jenan leteron:
"Mi verkis la membiografion fulmorapide kaj mi
bone faris. Se mi estus prokrastinta, mi ne sukcesus
ghin finverki. De kelkaj tagoj mi kushas nur dorse
kaj ne kapablas levighi pro doloroj en la kruroj.
Kushante mi manghas, ekskrementas, skribas. Kvankam
mi kushas sur kauchuka cirklo, la lumbo
frotgratighis, kaj mi sentas terurajn dolorojn. Mia
monprovizo ege malmultighis, kvankam de tempo al
tempo iu amiko sendas etan sumon. Kun terurego mi
pensas pri la momento, kiam la mono tute elcherpighos
kaj mi ne povos acheti medikamentojn. Tial instigu la
konatojn, ke ili sendu iom da mono".
Mi kaj Asen Grigorov
klopodis certigi al li iom da mono kaj bandaghajn
materialojn, kiuj sur la merkato malfacile troveblis
kaj mi devis elpeti ilin de konataj kuracistoj kaj
flegistinoj de la sanatorio, kie mi kushis. Dume
Hhristovski jam estis fizike tiel kaduka, ke li ne
povis teni la plumon por skribi mem, sed diktis al
sia frateto jenan leteron al Asen Grigorov (tiutempe
rezerve mobilizita kiel tajpisto en la kancelario de
Sofia milittribunalo): "Kara Asen, mi ricevis la
sumon kaj la lignovaton, sed la sumon oni ne pagis al
mi, char en la poshta stacio mankas mono. La
manuskripton ne resendu al mi, char mi estas gravege
malsana kaj apenau vivos ankorau 1-2 tagojn. Post
kiam vi fintajpos la manuskripton, sendu ghin al
Nikolao Aleksiev. Se mi dum certa tempo ne skribos al
vi novan leteron, sciu, ke mi estas morta. Jen estas
chio. Salutas vin Hhristovski." Je la sekvanta
tago, la 17-an de majo 1944, li finis sian vivon.
Mallonga letero de lia frato Dimitro sciigis al mi la
funebran informon pri la forpaso de la kara amiko kaj
kamarado.
En tiu tempo estis ege
danghere teni che mi mem la manuskripton de
Hhristovski. Kvankam mi malsanis, la lokaj
policorganoj estis informitaj, ke mi dum longaj jaroj
estis politika arestito kaj observis min. Do, la
manuskripto povus esti facile konfiskita kaj
neniigita. Tial, ricevinte ghin en kelkaj kopioj, mi
donis ghin por konservado al kvin diversaj konataj
familioj, kiuj ne altiris la atenton de la polico.
Chiuj ekzempleroj konservighis. La originalon, el sub
la plumo de Hhristovski, mi transdonis al la muzeo de
la Revolucia Movado en Bulgario (en Sofio), kie
ekzistas speciala dosiero de Hhristovski kun mil
leteroj de kaj al Hhristovski, ekzempleroj de la kvar
aperintaj bulgarlingvaj eldonoj de "Mia
vivo", la manuskripto de la studo "Amo kaj
geedzigho", la broshuroj "La morto de
Hhristo Botev" kaj "Problemoj de la
vilagho". Multaj fotoj k.a. materialoj de
Hhristovski estas konservataj en la malgranda muzea
ekspozicio en lia naskodomo.
Konataj bulgaraj
verkistoj petitaj de mi relabori la originalan
tekston de "Mia vivo" malkonsentis fari
tion dirante: "Chiu enmiksigho de aliulo nur
fushus la preskau beletran freshecon de la
originalo." Mi estas profunde konvinkita, ke tiu
libro povas esti utila kaj interesa legajho por
multmilaj legantoj. Mi citos kelkajn liniojn de iu
rusa oficiro, kiuj rilatas al Ostrovskij, sed kiuj
tre konvenas ankau pri Hhristovski: "En pezaj
momentoj, kiam estas tre malfacile labori, mi
rememoras la vivon de Ostrovskij, kiamaniere li
laboris superante sian malsanon. Tio helpas al mi en
malfacila situacio. Oni devas konsili al la junuloj
studi la vivon de similaj rimarkindaj personoj, kia
Ostrovskij, imiti ilin ech en eta grado,
entuziasmighante de ilia ekzemplo".
Mi deziras fini miajn
notojn pri la autoro de tiu chi libro per jenaj
belegaj vortoj de la mondfama rusa verkisto Maksim
Gorkij: "Ne gravas, ke vi mortis!... Sed en la
kantoj pri la kuraghaj kaj spirite fortaj homoj, vi
chiam estos viva ekzemplo, alvoko al la fieraj homoj
lukti por libereco, por lumo!"
Sofio,
1980
Nikola ALEKSIEV