7
            En la tria militjaro
            (1916, Red.) komencighis malsatado. Al nia vilagho
            sekrete venadis nokte loghantoj de la montaraj
            vilaghoj kaj achetis tritikon kaj maizon, pagante dek
            ghis dek du levojn por kilogramo. Se oni hazarde
            kaptus ilin, oni konfiskus la tritikon. Mi rememoras,
            ke ankau ni vendis unu fojon al iu montano kvindek
            kilogramojn da maizo. La ceteran kvanton ni pruntis
            al parencoj de mia onklo en nia vilagho kaj en
            vilagho Litakovo. Nia terposedajho ampleksis chirkau
            ses hektarojn, sed nia familio estis malmultenombra
            — nutrajho restis.
            Cirkulis malbonaj
            famoj. En la vilaghoj oni chion konfiskis, tamen
            nenio atingis la soldatojn. La soldatoj malsatis, sed
            komencis malsati ankau iliaj familianoj en la
            vilaghoj. La forpermesitaj soldatoj alportis
            malbonajn novajhojn el la fronto kaj des pli
            malbonajn kunportis tien. Che la fronto kaj en la
            post-fronto levighis malkontentigho. Oni antausentis
            ke io venas, io okazos.
            En nia vilagho, kaj
            ankau en aliaj, oni rekviziciis la shafojn, establis
            fromagh-farejon, kaj el la lakto produktis
            kashkavalon (flavan fromaghon) kaj la selakton
            utiligis por grasigi kelkajn porkojn apartenantajn al
            la vilaghestro kaj al liaj proksimuloj. El la urbo
            ofte venis gajaj kompanioj de viroj kaj virinoj,
            vizitis la fromagh-farejon kaj tutan nokton kantis
            kaj postkuris unu la alian en la ghardeno de nia
            najbaro Ceko Georginov. Tio ege skandalis la vilaghanojn,
            kiuj insultis kaj malbenis tiujn nenifarulojn, kiuj
            sin distris, dum la soldatoj mortis sur la
            batalkampoj. En vilagho Kraevo la virinoj ekribelis
            kaj ne donis la shafojn. Venis milittachmento el la
            urbo kaj arestis ilin. Oni kondukis ilin preter ni.
            Iu el ili portis suchinfanon en la brakoj. Por unua
            fojo mi renkontighis kun la perforto, kiu ege min
            indignigis. Oni arestis ankau iun soldaton kiel
            instiganton. Lia patro, sepdekjara maljunulo, kuris
            al baj Ceko Georginov, che kiu gastis la estro de la
            subdistrikto, oficiroj kaj soldatoj, por elpeti sian
            filon. Kelkfoje oni pelis la maljunulon el la korto.
            Fine lau ies ordono iu soldato prenis lian
            lambastonon kaj komencis bategi lin sur la dorso. La
            maljunulo tremis, petegis kaj kriis, de lia vestajho
            elighis polvo. Li ech genuis. Neniam mi forgesos tiun
            chi barbaran bildon. En tiu momento mia tuta malamo
            estis direktita al la soldato, kiu estis blinda kaj
            humila plenumanto de la ordono de la privilegiita
            chefo de la sub-distrikto. Mia koro sangis dum mi
            rigardis la batadon super la sendefenda maljunulo,
            kaj mi tamen neniel povis helpi lin. De tiam pasis
            jaroj. Venis ankau normala paca periodo, ni pretendis
            pri progreso en kultura rilato, ke ni staras je la
            unua loko en Balkanio. Sed rilate la humanecon nia
            burgharo regresis al la primitiveco. La bildo kun la
            maljunulo, engravurita en mia memoro, farighis nia
            chiutagajho.
            Ne chiuj virinoj venis
            hejmen por augurado. Mi estis "sekretario"
            de chiuj analfabetaj virinoj kaj knabinoj ne nur de
            nia kvartalo, sed ankau de aliaj. Mi legadis leterojn
            alvenintajn de la fronto kaj respondis al ili. Mi
            skribis per grandaj, egalaj literoj sen punktoj kaj
            komoj, kaj la majusklojn mi metis ne en la komenco de
            la frazo, sed lau mia bontrovo. Mi ne penis lerni la
            gramatikon. Sed mia skribmaniero estis legebla, la
            frontsoldatoj min salutis kaj tio ghojigis min. La
            leteroj komencighis lau shablono tiel: "Hodiau,
            trovinte liberan tempon, mi decidis saluti vin kaj
            vin informi, ke ni chiuj hejme fartas bone kaj petas
            dion pri via alt-valora sano." Tiu chi enkonduko
            estis chiam uzata sendepende kiom limigita estis la
            spaco sur la poshtkarto au poshtpapero por aliaj
            informoj. Legante leteron sen tiu enkonduko, mi
            opiniis ke ghi estas granda manko de la letero. Sed
            iom post iom mi komencis konstatl ke leteroj sen
            simila enkonduko estis skribitaj en plej bela
            maniero, kun punktoj kaj komoj. Mi jam havis la
            necesan estetikan guston pri bela skribmaniero kaj mi
            penis imiti la belajn leterojn, sed mi ne sciis kien
            meti la interpunkciojn.
            Post la
            "altvalora sano" mi ordinare diris al la
            virino: "Diru, onklino, kion skribi". Kaj
            mi komencis: "Stojan, la bovinojn mi ne sukcesis
            prizorgi sanaj kaj mi ne scias kiel mi povus plugi
            per ili. Ili estas ege malgrasaj. La fojno finighis,
            kaj dum la tuta vintro mi ne donis al ili
            grenfuraghon, char tiu chi kaj salo mankas. De la
            komitato oni donas 14 kilogramojn da faruno por chiu
            persono por tuta monato. Chu por la bovinoj, au por
            la infanoj! La infanoj similas al araneoj, mi timas
            rigardi ilin. Mi havas nek fazeolon nek terpomojn,
            por prepari al ili iun manghajhon. Ni atendas la
            aperon de okzalo, urtiko kaj fungoj. Tritiko kaj
            maizo estas vendataj 11 levojn por kilogramo kaj ne
            troveblas en la vilagho. Nun oni donas al mi
            komunuman monhelpon po 70 levoj monate. Per tiu sumo
            mi ne povus acheti ech 7 kilogramojn da greno por mi
            kaj la infanoj. Mi diris al la skribisto, ke per 14
            kilogramoj monate ne estas eble vivi, ke la mono
            estas malsuficha.
            Li, dio lin mortigu,
            primokas min. Li diris, ke li pligrandigos la sumon,
            se mi... Kiam vi venos, mi diros al vi. Petu
            forpermeson kaj venu, char mi perdas la kapon kaj mi
            ne scias kion fari. Nokte mi ne povas endormighi pro
            zorgoj. Mi preferus ne esti naskighinta por suferi
            tiun chi damnitan turmenton..."
            "Ceko, oni
            rekviziis la shafidojn, kaj la lakton oni prenas por
            la fromagh-farejo por produkti flavan fromaghon. La
            bubalino estighis sterila, char oni shin trolacigis
            per rekvizicia transportado de faruno de la
            stacidomo. Nun mi havas nenion, per kio mi povus
            nutri la infanojn. Oni lasas al ni nur duonkilogramon
            da tritiko por chiu persono, la ceteron oni
            rekviziis. Chu oni povas vivi per duonkilogramo? Por
            povi labori ni ja devas manghi! Mi kaj mia patrino
            kashis en la kelo tri sakojn kun greno, sed oni
            trovis ilin kaj forprenis ilin; oni forprenis ankau
            la grenon, kiun oni estis lasintaj al ni, dirante, ke
            ni havas ankau alian kashitan grenon, do ni manghu
            ghin. Oni faris akton kaj deklaris al mi, ke min
            jughos milita tribunalo. Nun mi estas ege
            maltrankvila pro timo. Se oni min malliberigos, kiu
            prizorgos la infanojn? Panjo estas jam tre kaduka,
            shi jam perdis la esperon ghisatendi vian revenon.
            Petu forpermeson kaj faru chion eblan por veni pli
            baldau, char mi konfuzighis kaj ne scias kion
            entrepreni".
            "Ivan, dio vokis
            al si pachjon kaj ni enterigis lin kiel ni povis, sen
            mortotuko, char ni ne havas ech peceton da tolo. Li
            deliris sopirante al vi. Bone, ke li forpasis, por ne
            suferi en sia maljuneco. Sed ni vivantoj, kien ni
            iru? Radka jam estas fraulino, sed ne havas chemizon
            por sin vesti. Svatas shin bona junulo, ni ne devas
            ellasi tiun proponon. La grenon oni rekvizicias. Ni
            kun Radka faris kavon kaj kashis en ghi grenon, tamen
            ghi malsekighis kaj shimis, ne estas manghebla, ech
            la brutaro ne konsumas ghin. Kaj kion fari pri la
            cetera greno, kiun oni lasis al ni chu semi ghin, au
            ghin manghi? Petu vian forpermeson kaj venu por
            pripensi kion entrepreni pri Radka..."
            "Jordan, mi iris
            kun la bubalinoj transporti rekviziciajhqjn. Oni ne
            volis akcepti min, sed mi ne konfidas la bubalinojn
            al aliulo, char li certe ilin trolacigos. La
            bubalidojn oni rekviziciis. La greno ne sufichas, mi
            ekonomias ghin, sed la infanoj ne komprenas, deziras
            manghi kaj ploras pri pano. Mi finis rapide la
            semadon, char baldau venos la perdita homo..."
            - Kiu estas tiu
            perdita homo? - mi demandis rigardante mire la
            virinon.
            - Vi skribu al li
            tiel, li scias pri kiu homo temas - diris la virino
            konfuzite ridetante.
            Mi komprenis kaj plue
            ne pridemandis. 
            Similajn leterojn
            ricevis la soldatoj, jam tri jarojn defendantaj la
            landlimojn kontrau la forta premo de la malamiko.
            Tiujn leterojn la virinoj ne ekspedis per la poshto,
            char la severa cenzuro ne tralasis ilin, sed per
            forpermesitaj soldatoj, kiuj kashis ilin en la
            subshtofo. Tiuj leteroj estis pli amaraj ol la shima
            pano el brano, konsumata de la soldatoj. La
            forpermesitoj rakontis ankau bushe la enhavon de la
            leteroj. Kio okazis en la postfronto estis sciata en
            la fronto. Kaj ghuste tio frakasis la spiriton de la
            armeo. La perdita spirito de iu armeo ja signifas
            tutcertan malvenkon.
            Kaj la malvenko ne
            malfruighis. En la autuno 1918 tra la vilagho ekkuris
            alarmaj famoj, ke la fronto estas brechita, la armeo
            retirighas senbatale kaj la malamiko jam venas. Oni
            ekparolis pri ribelintaj soldatoj, pri mortpafitoj
            apud vilagho Vladaja, pri militkaptitoj,
            transportitaj trans la maro. La vilagho ekscitighis.
            La serba militkaptito Arso, kamposervisto che la
            pastro, malkashe minacis, ke ili tranchos kapojn,
            kiel en Serbio, kaj li persone buchos la pastron.
            Leteroj de la fronto chesis veni, la gazetaro pri
            nenio skribis, kaj la novajhoj estis komunikataj
            bushe - unu pli terura ol alia.
            Mi aghis apenau dek
            kvar jarojn kaj mi ne povis travivi kun la tuta
            profundeco kaj terureco la tragedion, kiun travivis
            la tuta popolo. Multaj aferoj estis por mi ankorau
            neklaraj. Sed kiel leganto de "Popolaj
            Rajtoj" mi kredis, ke chiuj aliaj shtatoj
            intrigas, nur Bulgario estas prava pri sia afero.
            Precipe forta estis mia malamo al grekoj. Mia fizika
            kaj spirita evoluado okazis dum militoj, katastrofoj
            kaj popolaj suferegoj. Mi rimarkis multajn aferojn,
            kiujn miaj samaghuloj ne ankorau konceptis, char mi
            legis pli ol ili kaj interesighis pri problemoj, pri
            kiuj ili ankorau ne montris intereson. Mi observis la
            neviditan malordon en la socia kaj ekonomia vivo,
            kiun neniu forto povis korekti, ech ne armistico.
            Revenis la vivaj kaj nekaptitaj vilaghanoj. En la
            vilagho regis malsato. El Radotina oni iris per
            veturiloj al la Danuba Ebenajho, de kie oni
            alveturigis maizon, vendatan en la vilagho kontrau 11
            levoj por kilogramo. La komercistoj profitis, kaj la
            soldatoj, revenintaj de la fronto dronis en shuldoj.
            La komercistoj achetis brutojn, kondukis ilin al
            Trakio (suda Bulgario) vendis ilin tie kun granda
            gajno, achetis grenkampojn, bienojn. Ili deponis
            siajn kapitalojn en la bankoj, kaj la malrichularo
            prunteprenis de la bankoj monon kun pezaj procentoj.
            Sed ankorau pli pezaj estis la uzuroj che la privataj
            uzuristoj. Jen estis la rekompenco de la soldatoj por
            la trijaraj suferegoj sur la frontoj. La revenintoj
            alportis reumatismon, stomakajn ulcerojn, malarion,
            frostighintajn renojn, tuberkulozon kaj malaltege
            falintan moralon. Vundadoj, interbatadoj, shtelado
            farighis ordinarajho. La drinkado pligrandighis.
            Chiuj eksfrontuloj fumis - malbona kutimo, akirita en
            la trancheoj. La junuloj komencis imiti ilin kaj
            baldau en la vilagho restis neniu junulo pli agha ol
            dek kvin jarojn, kiu ne fumis. Tabakfumado kaj
            drinkado farighis modaj inter junuloj kaj tio restis
            ghis hodiau. Ili portis soldatajn tranchilojn kaj
            ponardojn che la zonrimenoj, komencis interbatadi
            nokte dum la sedjankoj kaj en hela tago che la
            rondodanco. Ekbrilis ponardoj, virinoj kaj fraulinoj
            forkuris kriante. Policanojn oni ne atentis, ech
            kelkiam ankau ilin batadis kaj senarmigis. Neniu
            timis ion ajn kaj arbitre faris tion, kio plachis al
            li mem.
            Mi rimarkis chiujn chi
            shanghojn, ili tute ne plachis al mi kaj mi atribuis
            ilin al la efiko de la milito. Sed mi ne sciis kiel
            oni povus forigi tiun chi plagon. Vespere mi
            konversaciis kun avo pri tiuj problemoj, char miaj
            samaghuloj forestis de la vilagho. Avo indignis kaj
            asertis, ke se li estus reganto, li povus chion chi
            ordigi per punado. Panjo, kiu auskultis, rezignacie
            opiniis, ke nur dio korektos tiun chi mondon. Sed
            iliaj solvoj shajnis al mi malghustaj. Mi mem ne
            povis trovi eliron kaj iom post iom en mia animo
            akumulighis malamo al la milito mem, kiu tiel forte
            malordigis la vivon de la homoj. Sed tiuj miaj
            konceptoj estis ankorau en sia embria stadio,
            malfortaj, naivaj, kaj chiu pli insista shovinisto
            ankorau povis en artikolo au en konversacio min
            konvinki, ke milito estas necesa.
            En la vintro kaj la
            printempo 1919 alvenis ankau la "hispana"
            malsano, kiu komencis falchi la loghantojn de
            Radotina, konsumitajn de malsatado kaj suferado.
            Ankau ghi kolektis bonan rikolton kaj transiris al
            aliaj landoj kaj popoloj, kie la milita plago estis
            preparinta favoran grundon por ghi.
            En 1919-1920 mi
            amikighis kun novaj kamaradoj. Krom Dragan Kocev, tri
            jarojn pli agha ol mi, la ceteraj estis per tri-kvar
            jaroj pli junaj ol mi. Plej proksime mi amikighis kun
            Marin Stojanov, Pesho Kocov kaj Hhristo Nikolov.
            Tiutempe mi jam sciis kiel havigi al mi librojn rekte
            el la eldonejoj. Se la ludkartoj de avo Evtim, per
            kiuj mi daure auguradis, plenumis iun pozitivan
            rolon, ghi estis la ricevado de etaj sumoj per kiuj
            mi achetadis librojn. La milito jam estis for kaj
            miaj klientoj ne plu estis tiel multnombraj. Sed
            kompense oni pagis al mi per bankbiletaj levoj.
            Kolektinte dek-dekkvin levojn mi sendis al iu
            eldonejo la sumon per registrita letero, afrankita
            per tridek centimoj. Unue mi achetis de la eldonejo
            de Stojan Atanasov librojn por junuloj "La koro
            de la mondo", romano de H.Hahard, kaj "Sub
            la chielo de Hindio", poemo de Gothe. Kiom
            granda estis mia ghojo, kiam onklo Dragan alportis al
            mi la registritan pakon kun libroj! Miaj manoj tremis
            de emocio kaj mi nur transmetis la librojn, ne
            povante komenci legi ilin. Nun mi povis havigi al mi
            librojn, posedi proprajn librojn. Tiutempe ankau baj
            Petko pruntedonis al mi "Vagabondoj" de
            Ivan Vazov kaj "Baj Ganjo" de Aleko
            Konstantinov. Mi legis tutan semajnon kaj chio
            plachis al mi. La dua mendo estis che eldonejo
            "Hemus". Mi achetis la librojn:
            "Diabla Insulo" de Majn Rid,
            "Fabloj" de Krilov kontrau ses levoj. La
            trian mendon mi adresis al eldonejo "Otec
            Paisij" en Plovdiv. Mi achetis de
            "Belliteratura biblioteko" dek-dekkvin
            librojn malgrandajn kaj malmultekostajn. Mi
            rememoras, ke inter ili estis "Kaukaza
            kaptito" de Pushkin , "Julio Cezaro"
            de Shejkspijro, "La lasta tago de
            mortkondamnito" de Jugo, "Persoj" de
            Es'hhil. La ceteraj estis sensignifaj. En la dua
            mendo che "Otec Paisij" estis "La
            kavaliro de la rugha domo" de Aleksandro
            Djuma-patro, kiu kostis dekkvar levojn. Poste sekvis
            multe da mendoj al la samaj kaj kelkaj aliaj
            eldonejoj. Chiujn librojn mi tralegis, zorge
            kunkudris, numeris kaj ordigis en petrola kesto,
            malfermita de unu flanko. Mi jam kolektis propran
            bibliotekon kaj preskau chiutage mi rearanghis la
            librojn, kvankam ili estis bone ordigitaj, nur por
            ghoji pri ili. Marin Stojanov kaj Pesho Kocov
            infektighis de mia ekzemplo kaj same tiel komencis
            mendi librojn. Mi mendis librojn por ili. Marin
            kolektis kaj legis la librojn kun la sama amo kiel
            mi. Sed Peshon mi longe konvinkis doni monon por
            libroj. Li estis filo de richa drinkejposedanto kaj
            disponis pri multe da mono, kiun li elspezis por
            aliaj malpli gravaj ajhoj, sed por libroj li
            apartigis sensignifajn sumojn. Mi tralegis ankau la
            librojn de miaj amikoj. Finfine ni koncentris nian
            atenton al Majn Rid, Jhul Vern, al chiu noveaperinta
            verko de ili. Ghuste tiam oni reeldonis iliajn
            romanojn; chiu el ili aperis nur en unu eldono antau
            la milito. Mia biblioteko kreskis chiutage kaj baldau
            la petrola kesto estis plena.
            En tiu periodo hazarde
            venis en miajn manojn kelkaj sensaciaj romanoj:
            "Minjon", "La geedzigho de
            Minjon", "La potenco de la mono", chiu
            el ili havis 700-800 paghojn. La unuaj tiel plachis
            al mi, ke mi tralegis ilin kelkfoje. Ili estis
            numeroj 1 kaj 2 de mia biblioteko. Mi achetis ankau
            malnovajn lernolibrojn, precipe legolibrojn de Ivan
            Dorev por la Illa klaso de la progimnazio. Mi shatis
            rigardi la portretojn de verkistoj, legi iliajn
            malgrandajn biografiojn kaj revis trovi kaj tralegi
            ties plej bonajn verkojn. Mi longe serchis la romanon
            "Sub la jugo" de Ivan Vazov ghis finfine mi
            trovis ghin che iu samvilaghano, kun deshiritaj po
            unu-du folioj en la komenco kaj en la fino. Tio ege
            nervozigis min. Ghenerale kiam mi legis neplenan
            tekston min kaptis la deziro distri ghin. Iom post
            iom mi achetis al mi la plenan verkaron de Vazov en
            28 volumoj de la malkara eldono de Paskalev.
            Tiutempe, kompreneble,
            mi serchis nur la sensacion, la ekstravagancon en la
            libro. Mi ankorau ne kapablis pritaksi ghian
            literaturan valoron. Tio venis pli malfure. Sed mia
            intereso kaj mia amo al la libro ne nur ne
            malintensighis, male, ghi grandighis. En la butiko
            jam aperis sukerajhoj kaj aliaj frandajhoj, sed mi
            nenion achetis, au se mi fojfoje achetis ion, poste
            mi bedauris pri la elspezita mono.
            En marto 1920, post
            sepjara foresto, el Usono revenis mia patro. Li
            avertis nin pri sia reveno, sed malgrau tio, kiam li
            iun nokton alvenis, ni tri konfuzighis kaj ektimis.
            Li alvenis kun malgranda valizeto, malaltstatura,
            magra, kun kapo blanka kiel negho. La shipo navigis
            tutan monaton lau ankorau malcertaj vojoj. Mia patro
            trasuferis la marmalsanon. Li estis ne-bonhumora,
            enpensighinta, kaj lia alveno en la gepatran domon
            shajne liveris al ni nenian ghojon. Li farighis pasia
            tabakfumanto kaj dum la tuta tempo ghis li enlitighis
            ne eligis el la busho sian pipon. Baldau mi komprenis
            la kauzon de lia anima konfuzo. Li ekveturis kun mil
            okcent dolaroj kaj kvindek francaj ormoneroj. Ducent
            dolarojn li estis sendinta al ni per poshtcheko. Che
            la alveno de la veturantoj en Varna la polico arestis
            perforte chirkau kvarcent-kvincent elmigrintojn kaj
            kondukis ilin en la doganejon, kie oni forprenis de
            ili la dolarojn shanghante ilin kontrau bulgaraj
            levoj: kontrau kanada dolaro - tridek sep levoj, kaj
            kontrau usona - kvardek ses levoj, dum sur la nigra
            merkato ili kostis pli ol cent levojn. Ech en la
            banko li poste shanghis libere la chekon kontrau
            sepdek ses levoj por dolaro. Por unu ormonero oni
            pagis al li en la doganejo nur cent sesdek levojn por
            unu. Li sukcesis savi nur tricent sesdek dolarojn,
            kashinte ilin en la shuoj. Dum li serchis izolitan
            lokon por ilin kashi, en la vaporshipo oni shtelis
            lian grandan kofron kun pakajhoj. Dum la nokto en la
            hotelo de Varna, kie li tranoktis, lia kapo grizighis
            kiel la kapo de mia avo. Tio estis organizita rabado
            ordonita ne sciate de kiu. Tiu prirabo ne plu
            ripetighis che la alveno de sekvaj grupoj da
            elmigrintoj, inter kiuj estis ankau onklo Marin, kiu
            revenis la sekvan jaron. Tamen mia patro trafis la
            prirabitan grupon. Plej malbona estis la stato de
            onklo Petro, alveninta kune kun mia patro. Li
            investis sian monon en acheto de iu domo en malgranda
            provinca urbeto. Antau la forveturo li ne sukcesis
            vendi sian parton kaj lasis ghin al siaj tri
            kunposedantoj. Li alvenis nur kun ducent dolaroj kaj
            dek ormoneroj, shanghitaj en la doganejo.
            Mia patro alportis al
            panjo kaj al parencoj donace kelkajn parojn da shuoj,
            al avo - pipon kaj al mi - nenion. Li, kiel la
            ceteraj, estis konvinkitaj, ke mi ne povas porti
            urbajn vestojn kaj shuojn. La tutan tagon nia domo
            estis plena de homoj kiel che geedzigho, oni varmigis
            brandon en granda kaldrono kaj regalis la gastojn. Ni
            chiuj familianoj ghojis ke nia patro revenis.
            Nia domo kun la
            ceteraj mastrumaj konstruajhoj estis maloportunaj,
            tial mia patro provis acheti novan domon kun
            mastrum-konstruajhoj. Oni tamen postulis kvardek mil
            levojn kaj la negoco ne realighis. Ni restis en la
            malnova domacho. Parton de la mono li deponis en
            banko, sed por mallonga periodo. Tiam la reganta
            partio metis imposton sur la kapitalojn kaj per tio
            tushis chefe la etajn shparajhojn. Anstatau ricevi
            kvar procentojn sur la kapitalo, mia patro devis pagi
            imposton de kvin au ses procentoj. Lau insisto de
            onklo Dragan li retiris sian monon el la banko kaj
            ghin pruntedonis al li por komercado. Patro kelkfoje
            pruntis al li monon ghis la sumo kreskis al dudek sep
            mil levoj. Tiun chi monon onklo Dragan neniam
            repagis. Ili notis la sumojn en iu simpla notlibro.
            Chirkau dek ses mil levojn mia patro pruntedonis al
            aliaj vilaghanoj. Kaj chiun prunton li notis en la
            notlibreto. La mono trovighis en la malgranda
            valizeto, pendanta super la lito. Venas iu kaj
            ekpetas monon, necesan por iu senprokrasta afero.
            Patro dekrochas la valizeton, donas la bezonatan
            sumon kaj ghin enskribas en la notlibreton. Kaj tamen
            neniu alia krom mia onklo misuzis ech groshon de la
            pruntedonita sumo. Oni redonis la shuldatajn sumojn.
            Mia patro ne pensis
            pri miaj bezonoj au ne deziris doni al mi ech unu
            levon, kaj mi min ghenis peti lin. Mi rigardis la
            centlevajn bankbiletojn kaj rezonis: "Mi devas
            auguri la ludkartaron centfoje por gajni similan
            sumon". Ankau li legis multe da gazetoj kaj
            libroj, kvankam unu el liaj okuloj estis difektita,
            tamen ne donis al mi monon por aboni gazeton au
            acheti libron, sed legis miajn librojn kaj hazarde
            troveblajn gazetojn. Ghenerale, en tiu periodo li
            neniam helpis al mi liveri spiritan nutrajhon kaj por
            altigi mian memklerighon.
            Post mallonga tempo
            patro forlasis la usonajn vestajhojn kaj kravatojn
            kaj kudrigis al si kamparanajn, el fulita lanshtofo.
            Li revenis al la malnova vivmaniero. Komence li
            chiumatene sin lavis per sapo, razis sin chiusemajne,
            sed poste lasis la barbon kreski. Li hontis vesti sin
            alimaniere ol la ceteraj. De liaj usonaj kutimoj
            restis nur lia pasiega fumado. Li elbushigis la pipon
            nur dum manghado kaj dormado.
            Li rakontis miraklojn
            pri la landoj vizititaj de li. Primokis nian
            malprogreson. Li tamen baldau rekutimighis kaj
            adaptighis al la malnovaj vivkondichoj. Lia karaktero
            restis neshanghita. Kun ne-familianoj li neniam
            kverelis kaj shajnigis sin ne rimarki kiam oni lin
            trompas kaj profitas. Li neniam repostulis sian monon
            de onklo Dragan. Atendis, ke onklo mem proponos kaj
            repagos al li la pruntitan monon. Kaj neniam plu
            revidis ghin. Li pagis dek kvin mil levojn por
            hidraulika kardilo de chifonoj en kompanio kun onklo
            Marin. La firmao tamen erare ekspedis al ili
            hidraulikan mashinon por kardado de lano! Tio okazis
            antau ol li riskis mendi grandan kardomashinon. Post
            du-tri jaroj onklo Marin vendis ghin kontrau dekmil
            levoj (ghi estis acetita kontrau mil levoj), sed ech
            ne unu centimon redonis al mia patro. Patro nenion
            postulis de li. Nur hejme li ne ghenis sin kvereli
            kun ni. Krom la malgranda valizo li estis kunportinta
            ankau grandan kofron, kiun li shovis en la kortan
            konstruajhon, char en la chambro mankis por ghi loko.
            Al neniu venis la ideo, ke estas necese purigi ghin.
            En la vaporshipo ghi estis plenighinta per cimoj.
            Tiuj cimoj restis che ni ech tiam, kiam de la usonaj
            dolaroj restis che ni ech ne centimo. Mi utiligis
            tiun kofron por meti en ghin miajn librojn, char la
            ligna kesto ne plu povis ilin enteni.
            En marto 1921
            naskighis mia frato Teodosi. Li kreskis en la sama
            domacho, che la samaj kondichoj, kiel mi. Nun la
            chambro estis ech pli malpura pro la pipo de mia
            patro. Ni almenau achetis novan fornon kun bakujo.
            Nur en 1923 patro decidighis rekonstrui la domon. La
            kuirejon, kiu estis sufiche granda, ni transformis en
            chambron kun tri grandaj duklapaj fenestroj. En ghi
            estis lume kiel dumtage. La malgranlan chambron ni
            kunigis kun la stalo, kaj ghin adaptis kiel someran
            chambron. Estighis tre oportune. Mi translokis miajn
            tableton kaj la kofron en la vastan kaj helan
            chambron. Longe mi ne povis satghoji pri la novaj
            "komfortaj" kondichoj. Patro achetis ankau
            legomghardenon, dek metrojn for de nia korto. Ni
            preparis en ghi drashejon, konstruis grandan
            pajlejon. En tiu ghardeno mi dum la tuta somero
            pasigis la tempon en legado. En ghi, malantau nia
            domo, mi chirkaubaris malgrandan ghardeneton, formis
            bedojn, plantis en ili geranion kaj aliajn florojn,
            farigis benkon. Tie chi mi shatis pasigi tutajn
            horojn. Kelkiam vizitis min Marin, Sando kaj aliaj.
            Ili sidighis sur la benkon kaj mi rakontis al ili
            fabelojn el "Mil kaj unu nokto".
            En tiu periodo,
            nesciate per kiu kaj kiel, inter ni enpenetris la
            malbona kutimo kartludi. Komence ni ludis nur por
            distri nin, poste hazardludis librojn kaj fine monon.
            Ni kolektighis en la senhomaj kortoj au ghardenoj de
            Todor kaj Koco kaj kartludis la tutan tagon. Chiuj
            krom mi tabakfumis. Marin tiel pasiighis en la
            fumado, ke ne kapablis ghin forlasi ech hodiau. Kiam
            li devis flankighi por minuto kelkajn pashojn for de
            ni, li tenis la cigaredon en la busho kaj turnis la
            kapon al ni, por ke ni ne povu shanghi la kartojn.
            Fine oni malkovris nian kashejon. Unu belan tagon
            ghuste kiam ni kriis: "Mi lotas pri
            "Aglinoj", mi lotas pri "La kato en
            botoj", mi lotas pri "La knabo, kiu volas
            chion scii", en la korton de Todor venis la
            partrino de Marin kaj la frato de Dragan kaj nin
            dispelis. Miaj familianoj ne riprochis min. Mi ghuis
            plenan liberecon, sen iu ajn kontrolo, sed mi ne
            misuzis ilian bonecon. Mi hazardludis nur je
            malgrandaj kaj sensignifaj libretoj. La libroj ofte
            transiris de unuj manoj al aliaj kaj chiam poste ni
            renumeris ilin. Kiam la librojn gajnis Pavel, filo de
            instruisto Bogdanin, kiun ni alinomis Panega, li ilin
            revendis al mi malkare kaj per la akirita mono
            achetis tabakon. Tiel faris ankau aliaj, kiuj ne
            interesighis pri libroj. Iom-postiome nia
            "Montekarlo" famighis inter la lernantaro
            de nia vilagho. Ni kolektighis en la ghardeno de avo
            Evtim dudek-tridekope, du au tri grupoj kartludis, la
            ceteraj nur observis. Foje iu lernejano pli agha ol
            mi, superludis min plurfoje sinsekve, kaj prenis de
            mi dek du levojn. Li superludis min por duobla sumo,
            sed rezignis preni la tutan sumon. La saman tagon
            Aleksi Popov forpelis nin el la ghardeno. Chirkau
            tridek personoj transsaltis la murbarilon kaj ghin
            faligis. Restis nur mi kaj la lernejano. Foje che ni
            venis ankau la patro de Kamen Trifonov kaj batis lin.
            Marin tamen deziris kashighi sub la liton kaj
            renversis poton kun lakto, kiu devis farighi jahurto.
            Li pasigis sian tutan liberan tagon che ni. Chiutage
            venis al mi ankau la ceteraj amikoj. Tio komencis
            gheni min legi.
            Iom post iom la
            maibona kutimo malaperis, same kiel ghi estis
            aperinta. Marin private finis la trian progimnazian
            klason kaj en 1922 translokighis al Sofio por tie
            labori. Translokighis ankau Dragan. Restis nur Hhristo
            kaj Pesho, kiuj enmatrikulighis en la proksima urba
            gimnazio kaj chiudimanche revenis al nia vilagho.
            Hhristo anstatauis Marinon. Ankau li multe legis kaj
            mendis librojn, sed li ne havis monon. Kun Marin kaj
            kun mia kuzo Marin mi korespondis. Precipe grava
            estis la korespondado kun mia kuzo. Ni malkashis unu
            al alia chiujn niajn plej intimajn pensojn. Inter ni
            ekzistis neniu sekreto. Kiom multe mi kalkulis pri
            tiu mia kuzo! Kaj kiom multe mi ploris kiam li mortis
            en 1925.