3.3.
Kritikoj pri aliaj gramatikajhoj
3.3.1. Se oni konsentas
la principon, ke artefarita idiomo devas esti
supera al la ekzistantaj lingvoj, kaj forigi ties
neperfektajhojn, ne pravighas ekz. la konservado
de la akuzativo: la angla kaj la latinidaj
lingvoj vivas tiel bone sen ghi! La akordo de la
adjektivo kun la substantivo konsistigas alian
lukson" (Ronai).
* * *
Pri tiuj du gramatikajhoj bonvolu
legi respektive la paghon 14 de tiu chi libro.
* * *
3.3.2. "La ses
participoj estas nenecesaj" (Ronai).
* * *
Ni imagu, ke ni observas la movadon
en konsultejo: estas unu persono atendanta, ghis
konsulti la kuraciston: li estas konsultonta
kliento; alia persono jam konsultas; li estas konsultanta;
kiam tiu chi eliros el la konsultejo, li estos konsultinta.
Siavice la kuracisto estas respektive konsultota,
konsultata kaj konsultita.
Do ekzistas tri aktivaj participoj:
futura, en -onta; prezenca, en -anta;
kaj preterita, en -inta; kaj tri
pasivaj: futura, en -ota; prezenca,
en -ata; kaj preterita, en -ita.
En la portugala, ekzistas nur la
participo prezenca aktiva: "consultando",
kaj la preterita pasiva: "consultado". La
aliaj kvar participaj formoj ne ekzistas, kaj, por
esprimi ilin, oni devas uzi ne ununuran vorton kiel
en Esperanto, sed adjektivajn propoziciojn kun tri au
pliaj vortoj: "pessoa que vai
consultar" (persono konsultonta) au "que
ja consultou (konsultinta); "doutor que vai ser
consultado" (doktoro konsultota) au "que
esta sendo consultado" (konsultata).
Antau tiuj simetrio, klareco kaj
precipe koncizeco de la Internacia Lingvo, chu eblas
aserti, ke ses participoj estas nenecesaj?
* * *
3.3.3. "Esperanto
uzas la rimedon, kies utilo estas dubebla,
etiketi chiujn partojn de la parolo per ilia registrita
marko: "-o", "-a",
"-e", "-i", respektive por la
substantivo, adjektivo, adverbo kaj
infinitivo" (Bodmer).
* * *
Jen la avantaghoj de tiu rimedo:
a. Tuja rekono de la klaso al kiu
apartenas la vorto;
b. En la aktiva uzado de la lingvo,
tiu sistemo (skemigo) faciligas la esprimadon,
malsharghante la memoron, char sufichas koni radikon
por havigi al si la formon substantivan, adjektivan,
adverban au verban bezonatan. Ekz., konante la sencon
de parol-, oni automate disponas pri
la jenaj vortoj: parolo
(substantivo), parola (adjektivo), paroli
(verbo) kaj parole (adverbo).
* * *
3.3.4. "La tabelo
de la korelativaj vortoj estas nenatura,
fantazia."
* * *
Iuj pronomoj kaj adverboj formighas
lau difinita sistemo: ili komencighas kaj finighas per
karakterizaj literoj.
Jen la tabelo de la korelativaj
pronomoj:
Nedifinaj |
I |
Demandaj, rilataj |
KI |
Montraj |
TI |
Kolektivaj |
CHI |
Neaj |
NENI |
|
|
U |
Persono |
O |
Ajho |
A |
Kvalito |
ES |
Posedanto |
|
Per la samaj radikoj formighas la
tabelo de la korelativaj adverboj: (*)
Nedifinaj |
I |
Demandaj, rilataj |
KI |
Montraj |
TI |
Kolektivaj |
CHI |
Neaj |
NENI |
|
|
E |
Loko |
AM |
Tempo |
OM |
Kvanto |
AL |
Kauzo |
EL |
Maniero |
|
Kunmetante la komencajn literojn
kun la finajhoj, ni havas:
iu, ia, io, ies, ie, iam,
ial, iel, iom;
kiu, kio, kia, kie, kie ktp.
Jen kelkaj ekzemploj transskribitaj
el "Esperanto sem Mestre", de Francisco
Valdomiro Lorenz:
Mi rigardis lin kun ia
ironio. Chu io nova? Subite mi audis
ies krion. Mi ie
audis chi tiun nomon. Estis iam tre
bonkora regho. Se mi ial ne venos,
iru vi sola. Kvar malfacilajn jarojn shi iel
trenadis sian vivon. Lia kapo estas iom
en malordo.
Tiu chi tabelo timigas la
komencantojn kaj malkontentigas la adeptojn de
naturalismo; tamen vere ghi konsistigas alian
bonegajhon de Esperanto tial, ke ghi malsharghas la
memoron el pluraj radikoj, kaj ghi estas, pro sia
simetrio, facile memorebla.
* * *
3.3.5. "Plursenceco
de kelkaj sufiksoj".
3.3.6. "La rilato
inter "herbo" kaj "herbejo"
ne estas la sama ekzistanta inter
"bovo" kaj "bovejo". La samo
okazas inter "sukero, sukerujo" kaj
"franco, Francujo" (Ronai).
La plursenceco de kelkaj sufiksoj
ne ghenas la naciajn lingvojn; kial do ghi devus
estigi problemojn por Esperanto?
Oni povus respondi, ke planita
lingvo devas ne prezenti la malperfektajhojn de la
naciaj idiomoj. Korekte. Tamen, kio estas preferinda:
idiomo centpocete logika, kun speciala sufikso por
chiu aparta senco, do kun vortaro eksterordinare
granda kaj malfacile memorebla, au lingvo kie afikso
povas esti uzata senembarase por sencoj similaj, samkiel
nacilingve, kaj kies vortaro kompense estas multe pli
facile lernebla?
-Ej- estas "suifikso
montranta lokon difinitan por io au karakterizita per
io." Do, herbejo: loko karakterizita per
herbo; bovejo: loko difinita por bovoj. Kio
stranga?
Oni komparu en la portugala la
vortojn estrebaria
("stalo") kaj pradaria
("herbejaro"), kun la sama sufikso -aria
uzata, senembarase, por malsamaj sencoj.
Lau PIV la sufikso -uj
esprimas: 1. objekton, kiu entenas tute en si
pli-malpli grandan kvanton da aliaj objektoj de
difinita spaco, montrataj de la radiko: sukerujo,
cigarujo, salujo; 2. vegetajhon, kiu donas
la fruktojn montratajn de la radiko: pirujo,
pomujo (pro klareco, oni usas en tiu senco
la sinonimojn "pirarbo", "pomarbo");
3. landon, loghatan de la popolo montrata de la
radiko: Francujo, Anglujo, Germanujo.
En tiu lasta senco, la tendenco (jam permesita de la
Akademio) estas anstatauigi -uj- per
-i-: Francio, Anglio, Germanio.
* * *
3.3.7. "Kelkaj
sufiksoj kontraustaras malnovegajn kutimojn.
Ekz.: uzi -o por chiuj substantivoj, ech la
indikantaj inojn: patrino, virino" (Ronai).
Fakte la komencantoj
ne akceptas bone formojn kiel "patrino" kaj
"virino". Tamen laumezure kiel ili estras
la esperantan strukturon, ili lernas senti en la
sufikso -in- ian
"detonaciilon" de la ideo pri ina sekso.
Krome, iom post iom ili perceptas, ke tiu sufikso
(indikanta inan sekson kaj de personoj kaj de bestoj)
simpligas la lernadon de la vortaro, forigante la
neceson parkeri grandan nombron da vortoj kies
nacilingvaj radikoj vira kaj virina estas malsimilaj
inter si. Ekz.:
portugala |
Esperanto |
genro, nora
frei, soror
bode, cabra |
bofilo, bofilino
frato, fratino (monahho, monahhino)
kapro, kaprino |
La chi analizata kritiko estigas
aliajn konsiderojn.
Post longa batalado kontrau la
viraj antaujughoj, alvenas en la mondon tempo, kiam
la virinoj ghuas la samajn rajtojn, kiel la viroj.
Nuntempe la inoj okupas la plej altajn postenojn
(vidu Indiran, Goldan ktp) kaj ech (bedaurinde...)
luktas en batalkampoj. La unuseksa modo kaj precipe
la oportuneco vestigas simile ambau seksojn. Kio
distingas ilin? Nek la pantalonoj, nek la hararangho,
sed, evidente... la enhavo. Ghuste kiel en la
esperantaj vortoj: patro, patrino; avo, avino;
profesoro, profesorino... chu Zamenhof
anticipis la seksan egaligon?
* * *
3.3.8. "Kelkaj
afiksoj devenas de aliaj lingvoj kaj estas
chirkauitaj de aureolo de necerteco. Aliaj estas
fruktoj de la fantazio de d-ro Zamenliof"
(La autoro de tiu chi aserto estas Bodmer, kiu
citas, kiel ekzemplojn, la afiksojn bo-,
-et-, -eg- kaj mal-).
* * *
La kritiko estas maltrafa char
necerteco kaj fantazio ne karakterizas la esperantan
afiksaron. Por pruvi tion, sufichas nur ekzameni la
ekzemplojn prezentitajn de Bodmer.
La prefikso bo
montras la peredzighan parencecon: bofilo,
bofrato, bopatro, bopatrino. Ghi devenas el
la franca beau: beau-fils, beau-frere,
beau-pere, en kiuj beau
estis vorto de respekto kaj estimo.
-Et- estas
malgrandiga sufikso; ghi respondas al la portugalaj -eto,
-ete, en vortoj kiel: poemeto
(samkiel en Esperanto) kaj artiguete
("artikoleto").
-Eg- estis prenita
el la greka adjektivo mega
("granda"), kun la forigo de la
"m", kaj funkcias ghuste kiel pligrandiga sufikso:
arbo, arbego; vento, ventego.
Mal- devenas de la
franca, kaj formas antonimojn:
franca |
Esperanto |
habile, malhabile
heureux, malheureux
honnete, malhonnete |
lerta, mallerta
felicha, malfelicha
honesta malhonesta |
* * *
3.3.9. "Broso,
martelo ktp, unuflanke, kaj kombilo, tranchilo
ktp. aliflanke."
* * *
La sufikso -il-,
kiu esprimas instrumenton, estas sendube oportuna,
char ghi simpligas la lernadon de la vortaro. Tamen
ghia uzo ne povas gheneralighi, char male la lingvo
ighus tro logika, peza kaj neklara. Chu estus
avantagho uzi kushilo, sidilo kaj skribilo,
anstatau lito, segho kaj krajono?
La. samo okazas al la prefikso mal-.
Oni uzas alta, malalta; bona, malbona; helpi,
malhelpi, flanke de jes, ne; acheti,
vendi; komenci, fini.
Ni memoru, ke Zamenhof, observante,
ke la esenco de iu lingvo bazighas sur konvencio, do
sur la komuna uzo, malkonsilis la troan logikecon kaj
subordigis chiujn principojn, kiuj devas regi
internacian lingvon, al la regulo de la "ghusta
mezuro" (oni legu paghon 14).
* * *
3.3.10. "Kelkfoje
ech progresintaj esperantistoj hezitas inter la
uzo de la sufikso -ec- kaj de la simpla finajho
-o."
* * *
Por respondi al tiu kritiko, ni
transskribu la informojn de PIV sub la artikolo -ec-:
"Sufikso esprimanta abstraktan
ideon de kvalito au stato: moleco, blankeco,
boneco, beleco, certeco, soleco, infaneco, homeco,
regheco...
"Rim. 1. Proprasence, post
adjektivaj radikoj, la o-formo
signifas la abstrakton, la ec-formo
kvaliton: oni do evitu chi tiun lastan, kiam temas ne
pri ies kvalito: mi ne havis la eblon fughi;
bono kaj vero renkontighas; li amas la novon.
Male, oni chiam povas uzi la o-formon,
kiu estas resuma, sinteza finajho: kie estas
la furiozo de la premanto?; sagho de homo lin faras
pacienca.
* * *
3.3.11. "La
sendependeco de la afiksoj ne havas praktikan
valoron" (Bodmer).
* * *
Kritiko absolute maltrafa, char la
sendependeco de la afiksoj, tial, ke ghi permesas
plirichigi kaj elastigi la idiomon, sen trosharghi la
memoron, estas ghuste unu el la bonegajhoj de
Esperanto. Jen kelkaj ekzemploj de vortoj derivitaj
de: a. izolitaj afiksoj: acha, aro, are,
ajho, ano, ebla, eblo, eble, eco, eksa, inda, praa
ktp; b. kunmetitaj afiksoj: eksigi, eksighi,
ereto, idaro, estraro ktp.; c. prepozicioj
plus afiksoj: alighi, anstatauigi, senigi,
antauajho ktp. (vidu che "Esperanto sem
Mestre", F. V. Lorenz, de p. 234 ghis 237).
* * *
3.3.12. "La
multsenceco de la prepozicio de".
* * *
Ankau en la portugala la prepozicio
de havas multajn sencojn.
En Esperanto, per pluraj manieroj
oni povas eviti tiun multsencecon:
a) anstatauigante de,
se eble, per pli preciza prepozicio (en, el,
pri, por, super kc): la kongreso en
Goteborg; la fruktoj el la ghardeno; la problemo pri
la senarmigho; la preparoj por la festo; la ministro
akceptis la honorprotektecon super la kongreso
ktp.;
b) anstatauigante de
per ekde, de post au detempe
de, kiam oni devas esprimi la punkton de la
tempo, kie komencighas ago: redonu al shi
chiujn elspezojn de la kampo de post la tago, kiam
shi forlasis la landon; li estas batalisto detempe de
siaj plej junaj jaroj; chi tiu knabino loghas che ni
ekde sia naskigho;
c) anstatauigante de
per deloke de, kiam oni devas
esprimi la punkton de la spaco, kie komencighas ago: mezuru
la koridoron deloke de la pordo;
ch) anstatauigante de
per disde post pasiva verbo
montranta malproksimighon: de la amaso li
estis apartigita disde mi;
d) anstatauigante de
per fare de au far,
kiam oni devas samtempe esprimi la subjekton kaj la
objekton de substantiva ago: nutrado de la
infanoj fare de ilia patrino (au: far ilia patrino).
Chiuj tiuj ekzemploj estis
transskribitaj el PIV (artikolo "de") au el
"Esperanto sem Mestre", P. V. Lorenz, p.
186.
(*) La tabeloj de la
korelativaj vortoj estis transskribitaj el la verlco
"ABC d' Esperanto", de G. Waringhien, p-oj
20 kaj 23.