3,2.
            Kritikoj pri la alfabeto kaj sonoj
            
                3.2.1. "La
                supersignitaj literoj (c^, g^, h^, j^, s^, u^)
                estigas malfacilajhojn al la presistoj"
                (Ronai).
                * * *
            
            Fakte tiaj literoj ne ekzistas en
            komunaj presejoj. Tamen la esperantaj presejoj
            ekzistantaj en la mondo garantiadas, ofte kun alta
            nivelo de presarto, la publikigadon de libroj,
            gazetoj, revuoj kaj chiuspecaj presajhoj en la
            Internacia Lingvo.
            Cetere estas memorinda la formulo
            de la karmemora brazila esperantisto Ismael Gomes
            Braga: "La presistoj devas servi al la lingvo,
            kaj ne la lingvo servi al la presistoj. "
            * * *
            
                3.2.2. "La
                supersignitaj literoj malhelpas la rekonon de la
                intemaclaj radikoj, kaj bremsas la rapidan
                skribadon" (Bodmer).
            
            Jen kelkaj vortoj komencighantaj
            per supersignitaj konsonantoj: chesi, ghemelo,
            ghentila, hhirurgio, jhumalo, shtato. Chu
            necesas speciala peno, ekz. al la portugal-lingvanoj,
            por ke ili rekonu siajn naciajn vortojn cessar,
            gemeo, gentil, cirurgia, jornal, estado
            (devenintaj respective de cessare, geminu,
            gentile, kheirurgia, diurnale, statu)?
            Aliflanke chu ne estas pli rapide
            kaj logike skribi "c^evalo", ol
            "chevalo"? au "g^ermo", ol
            "ghermo", anstatauigante digramon per
            unusola litero?
            * * *
            
                3.2.3.
                "La adopto de "u^" (kun renversita
                duoncirklo) kaj "j", por indiki
                respektive la duonvokalojn "u" kaj
                "i", kontraustaras la kutimon de la plimulto
                de la lingvoj" (Ronai).
            
            U^, kun renversita
            duoncirklo, kaj "j" (kiu
            havas la valoron de mallonga i)
            estas necesaj en fonetika ortografio, kia estas la
            esperanta, por indiki la duonvokalon, t. e. la
            elementon pli malfortan de diftongo. Char en Esperanto
            chiuj plursilabaj vortoj estas akcentitaj en la
            antaulasta silabo, la klara indiko de la duonvokaloj
            prezentas la avantaghon eviti misprononcojn.
            * * *
            
                3.2.4. " H kaj h
                respondas al sonoj malfacile prononceblaj,
                samkiel sc kaj nkc" (Bodmer). 
            
            Vere h ne
            prezentas malfacilajhon: ghi reprezentas sonon similan
            al tiu, kiun ni faras blovante en la manojn, por ilin
            varmigi.
            Male h^, cetere
            tre malofta, respondas sendube al malfacila sono, kaj
            Esperanto, kiel vivanta lingvo, prezentas la
            tendencon anstatauigi ghin per k.
            Tiel, ekz., flanke de hhaoso, hhemio
            kaj hhirurgio, ekzistas kaoso,
            kemio kaj kirurgio.
            Sc (ekz. disciplino)
            estas ankau malfacila, sed kompense tre malofta.
            Pri la grupo nkc,
            aperanta ekz. en funkcio, oni povas
            diri, ke ghi ne estas pli malfacila, ol en la latina functio,
            la franca fonction au la angla function.
            * * *
            3.2.5. "La konstanta
            ripetado de la finajhoj -oj, -aj, -ojn, -ajn kaj de
            kelkaj tre komunaj vortoj lacigas la bushon kaj la
            orelojn."
            La konstanta ripetado de sonoj
            estas malagrabla en chluj idiomoj. En la portugala,
            estas tre facile ripeti la sonon ao (aun)
            kiel ekz.: Pedimos-Ihe antorizacao para a
            realizacao de uma reuniao em que se tratarao os
            seguintus assuntos... (Ni petas al vi
            permeson efektivigi kunvenon en kiu oni pritraktos la
            jenajn aferojn...).
            Certe oni evitas tion facile,
            uzante sinonimojn au allajn vortkonstruojn: Pedimos-Ihe
            licenca para realizar uma reuniao, a fim de tratar-se
            dos seguintes assuntos...
            La samo okazas al Esperanto: ni
            povas en ghi eviti la ripetadon de -ojn, -ajn
            samkiel de tre komunaj vortoj kiel: estas,
            kiu, tiu chi ktp. Iom da atento kaj bona
            volo plibonigas la stilon kaj silentigas la kritikon.