2.10.
Esperanto favoras ajparte neniun popolon au grupon de
popoloj
Deka antaujugho: "Eble
Esperanto estas relative facila por la okcidentanoj,
sed la orientanoj (ekz. japanoj kaj chinoj) certe
havas grandegajn malfacilajhojn por ghin ellerni. Do
Esperanto ne nur ne estas egale facila por chiuj
popoloj, sed ghi estas nova kashita instrumento de
supereco de la okcidentaj popoloj super la
aliaj."
* * *
Certe orientanoj havas grandegajn
malfacilajhojn por ellerni Espsranton, char ech ghia
latina alfabeto estas tre malsimila al iliaj naciaj
skribsistemoj.
Esperanto ja ne povas esti (kaj iu
alia lingvo ankau) same facila por chiuj popoloj,
char ghia vortaro bazighas, lau la kriterio de
internacieco, precipe sur la latina kaj romidaj
lingvoj. Pro tiu proksimeco de siaj idiomoj al
Esperanto, brazilano, hispano, franco au italo lernas
la Internacian Lingvon multe pli glate, ol anglo au
germano. La avantagho de Esperanto super la aliaj
lingvoj kushas precipe en ghiaj reguleco kaj
simpleco, ghueblaj por chiuj uzantoj. Tiuj du
kvalitoj, krom aliaj, permesas al orientano lerni
Esperanton post unu frakcio de la tempo, kiun li
konsumas por lerni iun ajn fremdan lingvon. Jen
vortoj transskribitaj el la raporto pri
"Esperanto kiei internacia helpa lingvo",
entreprenita de la sekretariaro ghenerala de la Ligo
de Nacioj, en 1922:
"Eksperimentoj
faritaj pruvas, ke Esperanto estas tre facile
lemebla, char infanoj europaj kaj amerikaj lernas
ghin en unu jaro per du horoj chiusemajne kaj
infanoj el Ekstrem-Oriento en du jaroj per sama nombro
da lecionoj semajne, dum ili bezonas ses studjarojn
kun kvar ghis kvin horoj semajne por akiri alian
europan lingvon."
(Edmond Privat, "Historio de
la lingvo Esperanto, II", p. 140).
* * *
Japanoj kaj chinoj publikigas
regule revuojn en perfekta Esperanto: la unuaj
eldonas "Oomoto"'n, organon de la religio
samnoma (centra sidejo: Ten-Onkio, Kameoka, Kioto-fu,
Japanujo); la duaj aperigas "EI Popola
Chinio", revuon de politika propagando.
Jarlibro de UEA publikigas chiujare
liston de lernolibroj, vortaroj, libroj pri historio,
politiko, geografio kaj vojaghado, eldonataj en
orientaj landoj: Japanujo, Chinujo, Nepalo, Hindujo,
Vjetnamujo, Koreo ktp.
La japana kontribuo por la
originala esperanta literaturo ne estas malshatinda.
Drago Kralj, en sia libro "Kvar prelegoj pri
esperanta literaturo", mencias laude la
verkistojn Kenjhi Ossaka, Saburo Ito, Miyamoto Masao.
Nisimura Masao kaj Teru Hasegaua.
* * *
Estas menciinda libreto de Georges
Fradier, achetebla che Libroservo de UEA, publikigita
antau kelkaj jaroj kun la financa helpo de UNESKO,
sub la titolo "Oriento kaj Okcidento — al
reciproka kompreno". "La broshuro
pritraktas la kulturan intershanghon inter Oriento
kaj Okcidento ekde la antaukrista tempo kaj montras,
kio ankorau malhelpas pliproksimighon: nescio,
miskompreno, stereotipoj. Je la fino, la autoro
atentigas pri la rolo de UNESKO, aparte pri ties
projekto "Reciproka aprezado de la kulturaj
valoroj de la Oriento kaj la Okcidento".
Lige kun tiu projekto UEA eldonas
la serion "Oriento-Okcidento", kies lasta
publikajho estas Negha Lando,
nobelpremiita romano de Kawabata Yasunari.
* * *
Chu Esperanto estas "nova
kashita instrumento de supereco de la okcidentaj
popoloj super la aliaj"?
Tute ne. Esperanto apartenas al
neniu popolo au grupo de popoloj. Ghi estas tutmonda,
do ghi taugas por esprimi la sentojn, la aspirojn kaj
la ideojn de okcidentanoj kaj de orientanoj.
La nura plimulteco de la latinaj
kaj romidaj radikoj povus ankau gheni ekzemple
anglojn au germanojn. Tio ne okazas: Britujo kaj
Germanujo (krom Svislando) estas la landoj kie plej
ofte okazis Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Cetere la historio instruas, ke post la konkero de la
Romana imperio la ghermanoj adoptis la latinan
lingvon, same kiel antaue la kleraj Romanoj lernis la
idiomon de la grekoj.
* * *
Jen kelkaj manieroj kontraustari la
chi analizitan antaujughon:
a) diskonigi la raporton pri
"Esperanto kiel internacia helpa lingvo",
entreprenitan de la sekretariaro ghenerala de la Ligo
de Nacioj, en 1922, kaj la Rezolucion de UNESKO
adoptitan en 1954, pri la Internacia Peticio favora
al Esperanto;
b) diskonigi la verkojn de
orientanoj en la Internacia Lingvo;
c) atentigi pri la serio
"Oriento-Okcidento";
ch) atentigi pri la "Promeso
de 85 japanaj sciencistoj" (Augusto 1950) kaj la
"Resolucio de 20 chinaj universitataj profesoroj
(Majo 1951). Oni legu la p-on 9 de tiu chi verko.