5: Tre konciza historio de la Esperanto-Movado

La historio de la Esperanto-movado estas tre interesa kaj kelkrilate miriga studobjekto. Ghi estas ankau komplika, char ghi ampleksas pli-malpli la tutan mondon, kaj la sorto de la lingvo kaj de la esperantistoj tre ofte dependis de apartaj registaroj kaj de politikaj cirkonstancoj. Iuj registaroj kuraghigis Esperanton, aliaj persekutis la esperantistojn kaj malpermesis la movadon. Oni povas facile imagi la efikon de du mondmilitoj al movado celanta internacian kunlaboradon kaj implicite, se ne eksplicite tuthomaran fratecon. La fakto, ke la lingvo Esperanto travivis la mondmilitojn, atestas pri la forta realeco de ghia fundamenta ekzistorajto, kaj pri la valoro de la konceptoj, kiujn ghi reprezentas.

Pro tiuj komplikeco kaj amplekso, do, estas eble chi tie nur skizi la chefajn konturojn de ghiaj progresoj kaj malprogresoj dum la pasinta jarcento.

Zamenhof eldonis proprakoste sian Unuan Libron en julio 1887. Ghi estis tute modesta broshureto, kaj al Zamenhof mankis, ekzemple, propra presorgano au alia konkreta rimedo por vaste diskonigi ghian ekziston. Li dissendis ghin al la gazetaro, al diversaj kluboj, kaj al konataj individuoj. Kiel komencigho ghi estis sufiche modesta.

Tamen jam antau la komencigho de 1888 Zamenhof ricevis surprize multajn promesojn ellerni la lingvon, kaj la unuaj mil esperantistoj estis registritaj ghis 1889.

En decembro 1888 transiris al Esperanto la grava volapuka klubo en Nurnberg, Germanujo, kaj farighis la unua Esperanto-klubo en la mondo. En septembro 1889 ghi fondis la unuan Esperanto-gazeton, La Esperantisto. Tion la esperantistoj jam tre bezonis, por kontaktigi ilin unu kun aliaj, kaj por liveri modelajn tekstojn en la nova lingvo kaj unuecigi la stilon de la plejparte izolitaj adeptoj.

Fine de 1890 Zamenhof transprenis la eldonadon, sed en decembro 1891 li trovis sin tiel senmona, ke li devis anonci chesigon de la revuo. Tia bato eventuale mortkondamnus la lingvon. Feliche, intervenis germano, W. Trompeter, kiu garantiis la necesan monon, kaj efektive savis la burghonantan lingvon.

Tamen en 1895 la cara cenzuro malpermesis la gazeton en Ruslando, tiel ke La Esperantisto perdis tri kvaronojn de sia abonantaro. Tio estis la unua, kaj neniel la lasta, el la registaraj-politikaj atencoj kontrau Esperanto, kaj, rezulte, Zamenhof devis chesigi la eldonadon.

Sed la situacio post pluaj kvar jaroj (la lingvo estis tiam nur ok jarojn agha!) estis jam multe pli esperiga ol en 1891. Estis oficiale registritaj 3602 esperantistoj; estis eldonitaj 47 lernolibroj kaj vortaroj, en 19 lingvoj; estis eldonitaj ech 12 literaturaj verkoj, ne nur tradukitaj sed ankau originale verkitaj, el kiuj la chefa estis mirinda traduko de la shekspira Hamleto far Zamenhof mem. Tiu traduko estas tiel matura kaj tiel arte bela, ke ghi restas plene valida kaj plene leginda ghis hodiau. Ghi ankau starigis en 1894 lingvajn kaj stilajn kriteriojn imitindajn de aliaj tiamaj verkemuloj.

Cetere, la praktika utiligo de Esperanto jam komencighis, en la formo de vojaghoj, dum kiuj la lingvo ludis seriozan rolon. Ekzemple, en 1895 du svedoj vojaghis tra Rusujo, Tukujo, Rumanujo, Austrujo, Hungarujo kaj Germanujo, kontaktighante kun lokaj esperantistoj. Tiaj vojaghoj donis faktan pruvon pri la taugeco de la parola lingvo.

Malfacile imagebla por hodiauaj esperantistoj estas la etoso kaj efiko en tiuj pioniraj tagoj. Jarojn poste la franco Carlo Bourlet priskribis sian propran sperton:

"Tuj aperas antau miaj okuloj la fantoma bildo de maldika, pala viro kun longaj blondaj haroj, maldensa flava barbeto kaj fikse rigardantaj bluaj okuloj: Seleznjov!

"Tiu asketo, kun sia longa, griza palto, kies kolumo estis chiam levita, estas la unua eksterlanda Esperantisto, kun kiu mi parolis en Esperanto. Mi bone memoras la festeneton en la 'Cafe Voltaire', kiun ni organizis, en Oktobro 1902, je lia honoro, lian flaman parolon, la fluantecon de lia esprimado, kiu tute mirigis nin.

"Seleznjov estis nia parolinstruisto; char li, la unua, konigis al ni, ke Esperanto povas esti vivanta lingvo; li, la unua, pruvis al ni Parizanoj, ke Esperanto povas esti parolata kun la samaj facileco, eleganteco, rapideco, kiel iu ajn nacia lingvo". (17)

Post la chesigo de La Esperantisto, la movado ne longe restis sengazeta. En 1895 svedoj eldonis unuan numeron de nova revuo Lingvo Internacia, kiu post kelkaj debutaj malfacilajhoj farighis grava kontaktilo. En 1898 franco, Louis de Beaufront, lanchis revuon L ' Esperantiste kaj iniciatis periodon de vigla varbado en franclingvaj landoj, kiu baldau rezultigis fortegan kaj multnombran francan movadon. Tiu movado transprenis (neoficiale) gvidan rolon en la afero Esperanto.

Eble ghia plej grava sukceso estis varbo de la potenca eldonejo Hachette en 1901. Tiu komerca firmao disponis grandajn rimedojn kaj iniciatis eldonadon de libroj en Esperanto, kiujn ghi povis disvendi tra la mondo pere de sia internacia reto de agentejoj. Ghi ankau eldonis ekde 1906 chiumonatan literaturan periodajhon, La Revuo. Efektive, en junio 1905 ekzistis jam 27 revuoj, el kiuj du estis eldonitaj en Sudameriko (Chilio kaj Meksikio).

Samjare, ekzistis jam kvin Esperanto-societoj en Japanujo.

Rivalecoj interne de la franca movado rapide kondukis al starigo de propra eldonejo Presa Esperantista Societo en konkurenco al Hachette.

Dank' al tiuj du eldonejoj samtempe kun eldonado pli au malpli modesta en aliaj landoj la literaturo de Esperanto kreskadis abunde. Klasikajhoj el franca k.a. lingvoj aperis tradukitaj, kaj pli kaj pli da verkoj diversfakaj originale verkitaj en Esperanto. En 1907 aperis la unua, 500-pagha, originala romano, Kastelo de Prelongo, de Henri Vallienne. Tio estis firma refuto al tiu sekcio de la esperantistoj, kiu pridubis la "neceson" de orginala literaturo en Esperanto.

Dum la sama periodo alia granda pasho antauen estis farita. En 1904 esperantistoj en norda Francujo kaj suda Anglujo organizis eksperimentan "Unuan Kunvenon Internacian de Esperantistoj", kaj en augusto tiujare ch. 200 el ili pasigis semajnfinon en la du regionoj, kun, kompreneble, transmarkola vojagho sur boato. Tiel sukcesa estis la arangho, ke la grupo en Bulonjo-sur-Maro konsentis en tiu urbo organizi en la somero de 1905 la unuan Kongreson de Esperanto.

En augusto 1905 tiu kongreso okazis: cheestis 688 esperantistoj el 20 nacioj. Cheestintoj atestas pri la emocia travivajho de tiu epokfara semajno. Por la unua fojo en la historio de la mondo homoj el multaj diverslingvaj nacioj kunvenis kaj uzadis neutralan arte kreitan lingvon inter si. Tio ripetighis jam dekmilojn da fojoj, kaj iasence neniam tute mankas sento de miro pri la miraklo de tiaj senghenaj komunikighoj, sed la unikeco de tiu semajno en 1905 trasentighas ankau nun.

La inaugura parolado de d-ro Zamenhof kiel la leganto mem konvinkighos estas unu el la grandaj paroladoj de la historio, kaj meritas seriozan atenton de chiuj homoj, kaj antau chio de chiuj politikistoj. Ghia plena teksto trovighas en Apendico C; chi tie ni ripetu nur kelkajn liniojn:

"Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realighi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka komprenighado kaj la nia!

"Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dedichi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn, chiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo: sed en nia kunveno reciproke sin komprenas chiuj partoprenantoj, nin facile komprenas chiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malricheco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka komprenighado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, char tie la membro de unu nacio humilighas antau la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj rughighas kaj sentas sin ghenata antau sia kunparolanto, dum tiu chi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humilighas, neniu sin ghenas; ni chiuj staras sur fundamento neutrala, ni chiuj estas plene egalrajtaj; ni chiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu al la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaua tago, char hodiau inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ghiaj sekvoj!"

La Kongresoj de Esperanto ghis hodiau okazas chiujare, chiufoje en alia lando, ne nur en Europo. Hodiau, kompreneble, okazadas ankau centoj da aliaj internaciaj kunvenoj chiujare, landaj, fakaj, studaj, simple turismaj; sed la Universalaj Kongresoj formas la chefan manifestacion de la spirito unuafoje spertita en Bulonjo-sur-Maro.

Nur du jarojn post tiu evento komencighis krizo, kiu denove minacis detruon de la afero Esperanto. Necesas kompreni, ke ekde la komenco ekzistis en la movado du tendencoj, kiujn oni povas simplige nomi praktikemo kaj teoriemo. La praktikuloj celis antau chio funkciigi kaj uzigi la lingvon, la teoriuloj emis trakti ghin kiel projekton, kiun oni povus en chiu momento shanghi kaj "plibonigi". Iuj el tiuj lastaj postulis diversajn reformojn, kiel ekz-e forigon de supersignoj, forigon de akuzativa finajho, pluralon -i anstatau -oj, ktp. Jam en 1894 tiaj reformproponoj trudis al Zamenhof la neceson vochdonigi la abonantojn de La Esperantisto, chu reformi la lingvon au ne. Per grandega plimulto la esperantistoj rifuzis reformojn: venko por la praktikuloj, kiuj komprenis, ke shanghado de la lingvo detruos fidon de la adeptoj pri la stabileco de la lingvo de ili lernita kaj ekuzita. (Se paroli ghenerale, la lingva nivelo de la reformemuloj estis malpli kontentiga. Ni konstatu ankau, ke la t.n. "plibonigoj" celis plieuropigi la lingvon, kio estis kontrau la inten-co de Zamenhof kaj kontrau la tutmonda neutraleco, kiu estas grava ghia karakterizo.)

Estas notinde, ke Zamenhof antauvidis shanghighojn en sia lingvo, kaj tion ebligis per vojo de neologismoj, kiu estas normala vojo en aliaj lingvoj. Lau tiu vojo, oni rajtas ekuzi novan formon apud jam ekzistanta, kaj la viva uzado decidos finfine inter ili. Pluraj shanghighoj efektive okazis en Esperanto tiamaniere, precipe sur tereno de la vortprovizo. Ekzemple, kiam televido estis nova fenomeno, iuj diris televido, aliaj televideo, aliaj televizoro; sed tio ghenis neniun, kaj relative rapide la uzado normighis en televido.

Sed iuj reformoj estus neeblaj. Pluralo en -i ne eblas, char -i estas jam signo de la infinitivo. Oni rimarku, cetere, ke se la akuzativa finajho estus vere tiel superflua, kiel iuj volis kredigi, la esperantistoj povus tute facile forigi ghin per simpla neuzado; la fakto, ke tio ne okazis dum centjara chiutaga uzado de la lingvo, estas per si mem suficha pruvo pri ghia utileco kaj dezirindeco! sed ech tia fundamenta shanghigho, se ghi okazus, tute ne atencus la ekzistadon de la lingvo mem!

Sed iuj homoj, por kiuj Esperanto restadis projekto, speco de ludilo anstatau serioza lingvo, ne agnoskis tiajn praktikajn konsiderajhojn, kaj en 1907 du el ili ekkaptis prezentitan okazon trudi al la movado ili antausupozis siajn privatajn marotojn.

La afero de la Delegacio estas komplika, sed sumighas jene:

En 1900 franca sciencisto, L. Couturat, helpate de alia sciencisto L. Leau, fondis "Delegitaron por Alpreno de Lingvo Internacia". Tiu Delegitaro neniam havis karakteron de publike organizita asocio; ghiaj sekretario Leau kaj kasisto Couturat estis de neniu elektitaj, kaj ili fakte tenis la tutan aferon autokrate en siaj manoj. Tamen ilia agado bezonis la subtenon, moralan kaj financan, de la Esperanto-movado. En 1906 tiu Delegitaro sin turnis al la Internacia Asocio de Akademioj kun peto, ke ghi prenu la definitivan solvon de la mondlingvo en siajn manojn. Tion la Asocio rifuzis en 1907, deklarante sin nekompetenta por decidi pri problemo "solvota de la vivo mem". Couturat do proponis, ke la Delegitaro elektu 18-membran komitaton por memstare solvi la problemon.

Zamenhof delegis elstaran francan esperantiston, la jam menciitan de Beaufront kiel sian reprezentaton en la komitato. Tamen tiu lasta havis privatan ambicion, vershajne por pligravigi sian rolon en la movado, enkonduki reformojn en Esperanto, kaj tio, kun diversaj ruzajhoj de Couturat, same reformema, rezultigis, ke la Delegacio "decidis alpreni Esperanton principe, pro ghia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj de ghi", sed modifitan lau projekto de reformoj, kiu ricevis, pro evidentaj kauzoj, la nomon Ido.

Rezulte de tio, la Esperanto-movado efektive skismighis. Parto de la esperantistoj transiris al Ido; sed estas interese ke, same kiel en 1894, la granda plimulto restis fidela al Esperanto. Kaj, kvankam la idistoj ghenis la progreson de Esperanto dum du jardekoj ghis Ido formortis pro sia propra malsano, la eterna reformemo, kiu neniam finighis tamen tiu skismo havis ankau gravan bonan flankon. Nome, ghi liberigis la movadon de la reformemo kaj starigis novan epokon de konservativeco lingva, kiu fortikigis la bastionojn de la movado kaj dauris unu tutan generacion.

Ghi havis ankau alian sekvon tre gravan: la fondo de Universala Esperanto-Asocio. Ghis la Ido-krizo, la grupigitaj esperantistoj havis kiel sian preskau solan celon propagandi la lingvon kaj varbi novajn adeptojn.

Theophile Rousseau, franco, kaj Hector Hodler, sviso, estis du el la esperantistoj, kiuj pli interesighis pri la praktika apliko de la lingvo kaj ghia socia rolo. Jam en 1905 Rousseau klopodis por la apliko de Esperanto en turismo; li propagandis che hotelestroj kaj instigis eldonadon de gvidfolioj kaj gvidlibroj. Kiam eksplodis la idista krizo, Hodler opiniis, ke neniu el ekstere rajtas trudi teoriajhojn al uzantoj de la lingvo. Pro tio li dissendis, kun Rousseau kaj kelkaj aliaj, cirkuleron al la grupoj, kiu proponis starigon de internacia organizajho por servi al la lingvouzantoj. Kerna en tiu koncepto estis nomigo en laueble chiu urbo kaj vilagho de esperantista delegito, au "konsulo" kiel oni tiam nomis ilin, kiu pretus helpi al vojaghantaj au informserchantaj esperantistoj. En marto 1908 pli ol cent grupoj alighis al la ideo kaj elektis delegiton. En aprilo la Asocio estis fondita, kun organo "Esperanto", kaj nova, praktika esperantismo estis lanchita.

La funkciado de UEA multe kontribuis al la fakto, ke Esperanto travivis la Unuan Mondmiliton. Ghia centra oficejo estis en neutrala Svislando, kaj tial la oficistoj povis peradi informojn kaj transpagi monon, kiuj estis alivoje baritaj. La nombro de la helpopetoj kaj la plenumitaj servoj estas konsterna. La traktitaj korespondajhoj (alvenintaj kaj forsenditaj) sumighis je pli ol 175 000 dum la dauro de la milito! (18)

Ekzemple, jam en septembro 1914 UEA dissendis cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu informo, tradukita en 30 lingvoj, aperis en centoj da gazetoj. Ghi tekstis:

"Char la militagoj okazis preskau subite, multaj personoj trovighis suprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havis la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laueble helpi ilin, la Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, sidanta en Ghenevo, jhus informis siajn Delegitojn en la militantaj landoj, ke ghi volonte servos kiel perilo por la intershanghado de privataj korespondajhoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj che la Gheneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondajhoj, havantaj absolute nenian politikan au militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi chiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al Universala Esperanto-Asocio, 10, rue de la Bourse, Geneve, Svislando."

Dum septembro ghis decembro 1914 la alveno de korespondajhoj farighis timiga pro la laboro, kiun postulis la plenumo. Por havi ordon en tio, sliparo devis esti starigita, tiel ke UEA povu, se necese, interveni mem, per propra demando, che personoj ne respondintaj. Sed la servo ne haltis che tiu simpla ricevo kaj transsendo. Venis demandoj specialaj, serchado de personoj, transsendo de mono, de pakajhoj, helpo al civilkaptitoj, kaj ankau informpetoj pri soldatoj. Pri la amplekso de la plenumita laboro sufichas diri, ke dum decembro 1914 la taga eniro de korespondajhoj estis inter 250 ghis 300.

Kvankam, evidente, en tiu terura milito pereis esperantistoj, precipe junaj, kaj mortis Zamenhof mem, la movado rapide restarighis en chiuj landoj. Kaj aperis tute nova faktoro.

Politika neutraleco prave estis kaj restas fundamenta principo de UEA kaj la t.n. "neutralaj" esperantistoj. Sed la klaskonscia laboristaro inter la mondmilitoj farighis adeptoj de tiu au alia formo de socialismo, kies konata devizo estis "Laboristoj de la mondo unuighu!". Tre multaj el ili komunistoj, socialdemokratoj, anarkiistoj k.a. tiris el tio konsekvencan konkludon: kiel la diverslandaj laboristoj povu efike kunlabori sen komuna lingvo? Ili do trovis Esperanton, kaj kreis sian propran internacian organizajhon, kiu eduku kaj klerigu laboristojn pere de la internacia lingvo. Tiu movado floris, kaj post nur kelkaj jaroj jam havis pli da anoj ol la neutrala movado.

Al ghia frua prosperado multe kontribuis la postrevolucia sinteno de la sovetaj bolshevikoj. Dum kelkaj jaroj la sovetia registaro vigle kuraghigis la esperantistojn, konforme al sia tiama linio. Sed chirkau 1930, rezulte de la disvolvigho de stalinismo, tiu linio (fido je baldaua mondrevolucio) estis forlasita. Esperanto estis malpermesita, kaj silentighis la sovetiaj esperantistoj dum kvarona jarcento, kaj post la Dua Mondmilito en la plimultaj socialismaj landoj okazis same. Nur post la morto de Stalin kaj la oficiala distancigho de liaj krimoj fare de la sovetia registaro Esperanto iom post iom estis permesata: estis miraklo, ke post tiu jardekojn longa tempo aperis denove esperantistoj en Sovetunio.

Sovetunio ne estis la sola lando, en kiu Esperanto estis malpermesata. Ankau aliaj diktatoraj registaroj nazia Germanio, frankisma Hispanio, makartisma Usono k.a. proskribis ghin, char ghi estis por ili "lingvo juda", au "lingvo komunista", au "lingvo kosmopolita": sed fakte pro tio, ke ghi ne nur malfermas fenestron al eksteraj influoj, sed ankau implicas ideojn pri interhoma frateco, paco k.s. El tiu fakto, kiel sobre demonstris Lins (19), la esperantistoj ricevis ne la unuan fojon, cetere siajn martirojn.

Tiu ekfloro de Esperanto inter la laboristaro tamen vidis la formuladon de fenomeno vere unika: komplete nova politika filozofio, kiu estus nepensebla se Esperanto ne ekzistus. Ghi nomighas sennaciismo. Ghian unikecon pruvas la fakto, ke en aliaj lingvoj vershajne chiuj? ne ekzistas, au almenau ne ekzistis pli frue, ekvivalenta termino.

La sennaciismo efektive radikighis en la sama 19-jarcenta humo kiel aliaj filozofioj bazitaj sur konceptoj pri socihistoria evoluo. Ghi antausupozas, ke la nacioj estas nur provizora shtupo survoje al tuthomara socio, kaj la sennaciistoj estas la avangardo de realigo de tiu koncepto. Ili konsekvence malakceptas chion naciecan: landlimojn (ili substituis horzonojn), naciajn lingvojn (ili substituis Esperanton kaj laueble insistis uzi ghin en la chiutaga vivo); sed ili insistis ankau pri la klasbatalo, char lau la kriterioj de la epoko la socialisma movado estis la portonto de la sennacia mondo.

Evidente, la sennaciistoj neniam estis tre multaj. La laborista organizajho nomighas Sennacieca Asocio Tutmonda (kaj tio estas trafa nomo, char la Asocio ne estas, kiel UEA, federacio de naciaj asocioj, sed kunigho de individuoj), kaj ties organo estas Sennaciulo; sed la subtileco de la lingvo Esperanto klare diferencas inter sennaciulo kaj sennaciisto. Oni ne antauvidas, almenau en la nunaj cirkonstancoj, furoran sukceson por la sennaciismo; sed iasence ghi estas konsekvenca konkludo el unu faceto de la idealisma Esperanto.

Samepoke la neutrala movado trairis serion de organizaj krizoj, kiu kulminis en 1937 per splitigho en la asocio kaj la fondigho de la Internacia Esperanto-Ligo, al kiu alighis la plimultaj kaj certe pli aktivaj landaj asocioj. Tamen post la Dua Mondmilito oni atingis unuecon pro la energia organizkapablo de Ivo Lapenna kiu samtempe iniciatis kampanjon kontrau tro multaj verdaj steloj (simbolo de Esperanto) kaj similaj "strangajhoj": la esperantistoj liberigu sin el aspekto de "stranga sekto eta" (lau esprimo de la poeto Ka-locsay), kaj eniru la normalan mondon. Lapenna insistis, ke la esperantistoj alighu al la reala mondo, kaj uzu la rimedojn de tiu mondo por atingi siajn celojn. Li multon faris por krei senton de direkto en la Esperanto-movado kaj provizi ghin per adekvata, moderna strategio.

Estas klare, ke la kampanjo de Lapenna sukcesis. La movado estas hodiau ghenerale pli modera en siaj entuziasmoj kaj pli normalaspekta en sia publika prezentigho. Chu eble pro tio perdighis io, precipe io grava, ne estas tiel klare.

La 20a jarcento vidis la naskighon de nova politika fenomeno, rezulto de la traumo de la terurega Unua Mondmilito: la klopodo krei supernacian organizajhon, kies rolo estu certigi la pacon per kunlaboro de la unuopaj registaroj en la kadro de konsilio. Post la Unua Mondmilito, tiu organizajho estis la Ligo de Nacioj, kaj post la Dua Mondmilito (ghis hodiau) la Organizajho de Unuighintaj Nacioj. Evidente tiuj organizajhoj spertas la kostojn kaj malfacilajhojn de la lingvaj diferencoj. Kiel ili sintenis al la internacia lingvo?

La Ligo de Nacioj efektive okupighis pri Esperanto. Jam en ghia unua kunveno 11 delegitoj starigis proponon favoran al la instruado de tiu lingvo en la lernejoj de la membroj-shtatoj. Komisiono de la Ligo faris seriozan esploron de la atingoj de Esperanto, kaj Raporto publikighis, (20) kiu estis ne nur honesta, sed ankau tre favora al la adopto de Esperanto kiel oficiala lingvo. Ekzemple, pri Esperanta konferenco:

"Ghis tridek du parolantoj audighis en la sama kunveno, kaj dum tri tagoj plenumighis kvanto da laboro, kiu eble postulas dek tagojn por plenumighi en ordinara konferenco, kiu uzas plurajn oficialajn lingvojn."

Tiu Raporto havis grandan sukceson, kaj multaj delegitoj pretis vochdoni por lerneja instruado de Esperanto. Sed al chio simila senkompromise oponis la registaro franca: ghi timis konkurencon inter Esperanto kaj la franca lingvo, kiu estis tiam la prestigha lingvo. Multaj el la aliaj nacioj timis ofendi la francojn, kaj tial submetighis malgrau propra opinio al ties deziro malsukcesigi la proponojn. La franca prezidanto de la koncerna komisiono argumentis nekredeble analfabete (kvankam private li konfesis sian embarason pri la trudita tasko):

"La celo de la Ligo estas proksimigi la popolojn, sed ne mehhanike per faciligo de la komunikiloj. Ne pli ol fervojo au telegrafio povos Esperanto alproksimigi la animojn. Tion sukcesas nur la lerno de fremda lingvo, kun ghia literaturo kaj kulturo. Kontraue, la disvastigho de artefarita mondlingvo igos la lernon de fremdaj lingvoj nenecesa. Tiam oni ne plu lernos ilin kaj oni perdos tiun alproksimigilon de animoj trans la limoj. Tial nia rolo estas instigi lernon de fremdaj lingvoj kaj ne de artefarita."

La franca ministro Berard ne kontentighis per tiu rezigno. Li deziris uzi la rifuzon de la komisiono kiel kontraupropagandilon, kaj por tio bezonis, ke la Ligo de Nacioj konfirmu ghin. En tio li ne sukcesis.

Kiam kunsidis la kvara ghenerala kunveno de la Ligo en septembro 1923, la franca registaro aparte donis instrukciojn al la delegito Jacques Bardoux por utiligi la rezolucion de la intelekta komisiono por definitive elpushi Esperanton. Li do prezentis ghin en la kvina komisiono sub formo de liga rezolucio rekomendanta la studon de fremdaj lingvoj prefere al lerno de artefarita. Sed alinaciaj delegitoj tuj vigle protestis. Pluraj klarigis al li, ke ili ne volis insisti pri la Esperanto-afero por ne malplachi al la franca registaro, sed ke ili tute ne povus akcepti ian rezolucion, kiu shajnus iel ajn kontrau Esperanto, char tiu movado havas tro multajn amikojn en ilia lando. Ech la britaj delegitoj avertis lin, ke ili kontraubatalus la rezolucion. Tiam Bardoux retiris ghin, kaj tiel la opinio de la intelekta komisiono estis nek konfirmita nek akceptita de la Ligo mem, kiu restis che la raporto adoptita en 1922 konstatanta per faktoj la valoron de Esperanto kaj ghian vivan rolon.

Kiel konsolan premion la Ligo tamen akceptis rezolucion, kiu estis la unua intershtata agnosko de Esperanto kiel uzata lingvo kun oficiala difino pri ghia rolo en homaj rilatoj:

"La ghenerala kunveno de Ligo de Nacioj rekomendas, ke la shtatoj-membroj de l' Ligo konsentu al Esperanto la traktadon kaj tarifojn de lingvo 'klara' en telegrafaj kaj radiotelegrafaj interrilatoj, kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj interkomunikoj flanke de la naciaj lingvoj uzataj, kaj atentigas je tiu celo la organizon pri komunikado kaj transito".

Tamen la tuta historio de Esperanto kaj la Ligo bele ekzemplas la signifoplenan fakton, ke unu potenca malamiko de Esperanto sur la ghusta loko kapablas nuligi ech plej favorajn kondichojn por la sukcesigo de la afero.

Post la Dua Mondmilito la nova intershtata mondorganizajho estis kaj restas Unuighintaj Nacioj, al kiu sin turnis UEA en 1950 per jena peticio:

Mi opinias, ke la solvo de la problemo de internacia lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuighintaj Nacioj devus preni ghin en seriozan konsideron.

Mi opinias, ke monda helpa lingvo, kiu ne forigos la lingvojn naciajn, sed servos al ili kiel helpa lingvo, estas necesa por faciligi la rilatojn inter la popoloj de la tuta mondo kaj por rapidigi la socian progreson. Pro la bona akcepto de Esperanto en chiuj partoj de la mondo la sola helpa lingvo, kiu havis rimarkindan sukceson mi esperas, ke Unuighintaj Nacioj helpos, per chiuj rimedoj disponeblaj, la vastigon de la uzo de tiu chi lingvo, ekzemple kuraghigante ghian instruadon en la lernejoj, kiu disponas pri kompetentaj instruistoj, kaj evoluigante ghian uzon en turismo, internacia komerco kaj korespondado.

Vere rimarkinda estis la popola subteno de tiu peticio. Subskribis ghin 895 432 individuoj, kaj 492 organizoj (kun sume 15 454 730 membroj), el 76 landoj.

La peticio estis transdonita al UN, kiu siavice transdonis ghin al la Sekretariato de Unesko (la eduka, scienca kaj kultura organizajho de Unuighintaj Nacioj). Tiu transdono estis en si mem provo flankenshovi en neglekton la tutan aferon, sed insistado de la esperantistoj gvidataj de d-ro Ivo Lapenna sukcesis enigi en provizoran projekton de Programo por 1953 kaj 1954 ian gheneralan rezolucion, kiu tenis la aferon vivanta. Unesko tamen, kiel kutime en la kazo de Esperanto, utiligis chiujn procedurajn eblecojn por malhelpi ghian pluan evoluon, tamen en la fino de 1952 la svisa delegacio prezentis al la Ghenerala Konferenco rezolucion, kiu estis akceptita, ech se en radike shanghita formo, de la Pleno: kio signifis, ke finfine Unesko estis devigita pritrakti la aferon.

La Oka Sesio de la Ghenerala Konferenco en Montevideo devis okupighi pri du demandoj rilate al Esperanto. Unuflanke UEA petis t.n. konsultajn aranghojn kun Unesko (kion ghi cetere ricevis, tamen ne sen batalado), kaj aliflanke Unesko devis pritrakti la peticion, en tiu au alia formo.

La okazajhoj en Montevideo multrilate havas la ecojn de romano. D-ro Lapenna kaj lokaj esperantistoj mobilizis la publikan opinion, starigis imponan Esperanto-ekspozicion (kiu tre favore impresis multajn delegitojn), kaj persone kontaktighis kun gravaj personoj. Rezulte, la meksikia delegacio decidis prezenti rezolucion al la Programkomisiono.

La Komisiono pritraktis la rezolucion malfrue en sabata posttagmezo, kiam cheestis nur 45 el 72 delegacioj kaj ech la cheestantaj tre ofte ne estis reprezentitaj de siaj chefoj, sed de neinformitaj subuloj. La prezidanto de la Komisiono intence lezis la proceduron: anstatau doni la parolon al la proponinto de la rezolucio, kiel estus normale, li transdonis ghin al kontrauulo de la rezolucio, prof. Blinkenberg el Danlando. Tiu lasta atakis Esperanton, kaj malseriozigis la etoson per diversaj "spritajhoj".

Post tiu malrespondeca parolado, d-ro Lapenna, kiel observanto de UEA, ricevis permeson paroli dum tri minutoj! Kompreneble, la rezolucio estis rifuzita de granda plimulto de la vochoj.

Feliche, d-ro Lapenna ne estis homo, kiu facile lasis sin venki. Per lerta informado al la gazetaro kaj radio, kaj per multaj personaj kontaktighoj, la esperantistoj atingis, ke la meksikia delegacio, apogita de Urugvajo kaj kelkaj aliaj, postulis rekonsideron de la projekto de rezolucio en la Pleno, kie ghi estis akceptita per 30 vochoj kontrau 5, kun 17 sindetenoj. Vera triumfo en nekredeble malfavoraj cirkonstancoj.

La akceptita rezolucio tekstas jene:

La Ghenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ghenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto;

Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj intershanghoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

Notas, ke pluraj Shtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki au ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj au superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Shtatojn-Membrojn informadi la Gheneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

Komisias la Gheneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambau organizajhojn.

En 1965 UEA denove turnis sin al UN, kun propono, ke "Unuighintaj Nacioj solvu la lingvan problemon per efektiva kaj efika helpo al disvastigo de la neutrala Internacia Lingvo Esperanto, rekomendante ankau al la Shtatoj-Membroj progresigi ghian instruadon kaj stimuli ghian uzon en la internaciaj rilatoj de la popoloj". La proponon chi-foje subskribis 930 025 individuoj, kaj 3 851 organizajhoj kun sume ch. 73 milionoj da membroj! La propono estis transdonita al la Sekretariato de UN en 1966, kaj la Sekretariato efike malaperigis ghin.

Se la historio instruas al ni ion ajn, ghi instruas jenon: en tiu chi mondo Esperanto tre malofte ricevis ech minimumon da normala justa traktado. Tamen, tio ne dauros senfine. Kuraghiga estis la rezolucio, adoptita unuanime de Unesko en sia 23a sesio, la 8an de novembro 1985 en Sofio, lau kiu la Ghenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ghi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV. 1.4.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj intershanghoj kaj reciproka komprenigho inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de komprenigho inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Rekonante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia komprenigho kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de !a Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ghian partoprenon en tiu agado,

Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjarighon de la ekzisto de Esperanto,

Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ghia centa datreveno;

Petas la Gheneralan Direktoron daure sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj;

Invitas la Shtatojn-Membrojn marki la centjarighon de Esperanto per konvenaj aranghoj, deklaroj, eldono de specialaj poshtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado;

Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizajhoj alighi al la festado de la centjarigho de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj chiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !