2: La solvo: teorie

Por solvi la lingvajn problemojn, la homoj aplikis du rimedojn. Ili au utiligis interpretadon (parole) kaj tradukon (skribe), au uzis lingvon ial kaj iel komunan.

Interpretado kaj traduko profitas el la fakto, ke pli au malpli kompetente iuj homoj scipovas du lingvojn. Foje en brazila teatro mi devis interkonsenti kun japano pri detaloj koncerne rekvizitojn k.s. Por tion realigi, mi estis devigata paroli en Esperanto al brazilano, kiu ripetis mian diron portugale al japano scipovanta tiun lingvon, kiu ripetis ghin japane al mia alparolato. Tiu siavice devis respondi lau la sama vojo. Kvar homoj necesis, por ke du el ili interkomprenighu!

Tia longa vojo estas neniel maloftajho. Lau Ben Patterson, angla membro de la Europo Parlamento: "Supozu, ke temas pri itala parolanto. Nu, tre malmultaj interpretistoj kapablas traduki rekte el la itala en la danan. Tio okazas stafete. Do, la italo diras spritajhon, kaj chiuj italoj ridas; poste ghi tradukighas en la francan, kaj la francoj ridas; poste en la anglan, kaj la angloj ridas. Poste, chirkau 30 sekundojn post kiam la italo parolis kaj li intertempe daurigis, parolante pri la morto de kara amiko chiuj danoj ekridadas kvazau freneze". (3)

En la plej bona kazo, tamen, interpretado signifas, ke du homoj intershanghas siajn pensojn pere de tria kaj dependas de ties eksperteco. Plej ofte ech shtatestroj ne povas senpere paroli, sed dependas de interpretistoj ech se la sorto de la mondo kaj la homaro estos decidita per ilia interkonsento au malkonsento.

Tio cetere donas apartan potencon al la interpretistoj, kaj ili ne malofte montras tion: "Alian aspekton de interpretado oni devus lau mia opinio reliefigi. La interpretisto staras en kunveno 'kiel ehho en la centro de la universo'. Li sekve tendencas trotaksi sin, konante la gravecon de sia rolo, sciante ke chiuj dependas de li. Multaj interpretistoj fakte akiris reputacion de netolerebla orgojlo... Laudire iuj estas paranojaj. Eble estus pli juste, diri ke multaj el ili suferas komplekson unua-damecan".(4)

Ankau Nikolo Timachefo, lingva oficisto de NASA, nomis ilin "didamnitaj unua-damoj". (5)

En internaciaj registaraj organizajhoj, kiel UN, Unesko, Europa Parlamento k.s., la situacio estas jam treege komplikita, pro la multnombreco de la "oficialaj" lingvoj.

Dum la 19a jarcento, pro la elstara potenco de Francujo, la rekonata lingvo de internacia diplomatio estis la franca. Post la Unua Mondmilito du lingvoj regis egalrange sur tiu kampo: la franca kaj la angla; kaj ili estis la oficialaj lingvoj de la Ligo de Nacioj. Sed kiam post la Dua Mondmilito aperis la Organizajho de Unuighintaj Nacioj, jam necesis pli da lingvoj oficialaj:

"Kiam fondighis UN en 1945 oni deklaris egale autentikaj la kvin tekstojn de la Charto, kaj ties kvin lingvojn la oficialaj lingvoj de la Unuighintaj Nacioj: la chinan, la francan, la anglan, la rusan kaj la hispanan. La franca kaj la angla devis esti la laborlingvoj. Supozeble la praktika malfacilajho traduki chion en kvin lingvojn motivigis tiun distingon. Sed okazis konstanta premado plivastigi la servadon liveritan al la lingvoj nelaboraj. Certe la delegitoj el la dek ok hispane-parolantaj shtatoj-membroj devis senti sin malavantaghaj ghis en 1948 la hispana estis nomita laborlingvo. Dudek jarojn poste ankau la rusan oni promociis al labornivelo. La rezultinta izoligo de la china sur la pli malalta nivelo, kiel la sola nelabora oficiala lingvo, estis unu kauzo de la finfina nuligo de la sistemo dunivela. En 1973 la chinan oni promociis al labornivelo, kaj samtempe la araba estis rekonita kiel oficiala kaj labora lingvo.

Tiuj shanghighoj ne okazis en politika vakuo. La kvin lingvoj de la Charto, la originaj oficialaj lingvoj, inkluzivis tiujn de la kvin Konstantaj Membroj de la Sekureca Koncilio. Chinio, Usono kaj Britujo, Sovetunio kaj Francujo estis sufiche potencaj por ricevi vetoivon en la Sekureca Konsilio, kaj ankau sufiche potencaj por postuli lingvan privilegion. La hispana, la sola oficiala lingvo ne uzata de Konstanta Membro, estis la lingvo de pli da shtatoj-membroj ol iu ajn alia. Tamen, kvankam ghiaj parolantoj en la mondo nombris chirkau trioble pli ol la france-parolantoj, la hispana ne farighis laborlingvo ghis 1948. Parolantoj de la portugala estis duoblo de la france-parolantoj, tamen oni ne oficialigis ghin, ankau ne poste.

"Klare, loghantaro ne estis suficha motivo, por ke lingvo ricevu oficialecon. Potenco kaj precedentoj estis la chefaj kondichoj". (6)

Kompreneble, la multnombreco de la laborlingvoj rezultigas altajn kostojn:

"Lingvaj servoj en la Chefsidejo de Unuighintaj Nacioj en Novjorko lautakse kostis dudek sep milionojn da dolaroj en 1976, t.e. 7,5% de la normala bugheto. La gheneva oficejo, kun proksimume la duona lingva personaro elspezis dutrione tiom, 6,4% de sia bugheto. Kvankam taksado de aliaj agentejoj pri ties lingvaj elspezoj ne estas rekte komparebla pro malsamaj difinoj kaj kontotenaj metodoj, ili montras klaran emon de pli malgrandaj agentejoj elspezi pli grandan proporcion de sia bugheto por lingvaj servoj ol elspezas la pli grandaj. La tuta elspezo de la UN-sistemo por lingvaj servoj en 1976 estis probable multe pli ol cent milionoj da dolaroj. Oni devas memori, ke lingva personaro kaj servado okazigas ankau nerektajn kostojn: luo de la oficejoj kaj ties mebloj, oficejaj mashinoj, produktado kaj dissendado de dokumentoj, instalado kaj prizorgado de interpretistaj kabinetoj kaj mikrofonaj-auskultilaj sistemoj, kaj tiel plu. Kostoj rilate personaron estas neeviteble altaj, pro la granda nombro de la personoj necesaj: ekz-e la konstanta lingva personaro de la UN-Sekretariato estas unu el la plej grandaj tieaj profesiaj grupoj, konsistanta el preskau kvarono de la tuta profesia personaro".(7)

Simila hhaoso regas en la Europo Parlamento, kaj Europa Komunumo. En la Komunumo partoprenas dek landoj, kun sep lingvoj oficialaj kaj egalrajtaj:

"Kiel en la Parlamento, tiel ankau en la chefsidejo en Bruselo de la komunuma burokrataro batalionoj da tradukistoj necesas por prepari dokumentojn en chiu el tiuj sep lingvoj; che chiu grava kunsido, brigado da interpretistoj devas cheesti por transdoni unu lingvon en alian. Entute, pli ol miliono da paghoj estis tradukitaj pasintjare. Sole en la Komisiono, interpretistoj devis partopreni proksimume 8 500 kunsidojn, kaj chiutage en Bruselo laboras 450 el ili...Triono de la homoj dungitaj de la Komisiono, kaj duono de la personaro de l'Europa Parlamento, okupighas plentempe pri la traduka kaj interpreta servoj, je kosto de chirkau ? 180 milionoj jare, t.e. 40% de la administraj elspezoj de la Komunumo... 'Estas neeble havi ghustan debaton, precipe la skermadon de parlamenta debatado, al kiu ni kutimighis en Britujo'... Europa parlamentano devas meze atendi minimume kvar semajnojn, ghis dokumento estas tradukita... Che la Komisiono mem, tradukado kauzas chiutage kapdolorojn, malgrau tio, ke preskau 600 tradukistoj, reviziistoj kaj oficistoj laboradas, apogite de pli ol 200 tajpistoj, por prizorgi la amason da vortoj. ' Tradukisto povas prilabori chiutage iujn kvin au ses paghojn ... sed malgrau tio dokumentoj postulas du ghis tri semajnojn por esti tradukitaj, reviziitaj kaj dissenditaj'...

"Pripensu la matematikon: kun ses oficialaj lingvoj oni havas 30 taskojn, por konverti chiun el la ses en chiujn ceterajn kvin. Aldonu sepan lingvon, kaj oni havas sepoble ses, t.e. 42 taskojn. Kaj kiam alvenos Hispanujo kaj Portugalujo, kio shajnas certa en la 1980aj jaroj, tiam temos pri nauoble ok: 72 taskoj. Praktike, char multaj interpretistoj kaj tradukistoj parolas au komprenas pli ol du lingvojn, pasintjare oni malofte trovis 30 interpretistojn en iu kunsido. Generale sufichis 13 ghis 16. Kun nau lingvoj, tamen, minimume 30 interpretistoj estos bezonataj, kio duobligos la koston. Kaj por skribajhoj estas kalkulite, ke proksimume 200 pliaj tradukistoj estos necesaj por chiu nova lingvo". (8)

Chio chi adiciighas al jeno: grandegaj elspezoj por nekontentigaj rezultoj. Nekalkuleblaj estas la eblecoj por paneo de la tuta situacio: difektighoj de la mashinaro, strikoj kaj malsanighoj de la personaro, miskomprenoj, mistradukoj kaj ellasoj flanke de la funkciuloj, ktp. Kaj la tuta internacia komunikigho ne nur en la menciitaj registaraj rondoj, sed ankau en multnombraj internaciaj konferencoj kaj kunvenoj postulas elspezon de monrimedoj, kiuj pli utile estus uzataj kontrau malsato au malsano, au por edukado kaj sociaj servoj.

Kaj chio chi neniel helpas la ordinarajn civitanojn, kiuj en la nuna epoko pli kaj pli vojaghas eksterlanden, au la relative malgrandajn komercajn entreprenojn, kiuj pli kaj pli emas komerci internacie. Ui ne disponas pri la rimedoj de la registaroj, kaj iliaj problemoj estas neglektataj. Finfine, malgrau belaj retorikajhoj, shajnas, ke neniu registaro efektive deziras, ke ghiaj civitanoj povu libere kaj senkatene komunikighi kun alilandanoj.

La alveno de komputiloj vekis esperojn pri mashina tradukado, kaj oni investas denove grandajn sumojn por esploroj sur tiu kampo. Ghis nun la rezultoj restas treege primitivaj (kvankam utiligo de komputilo por helpi tradukistojn farighos chiam pli ofta), kaj ne antauvideblas en la baldaua estonteco seriozaj atingoj. Certe ni longe atendos mashinon kapablan traduki hungaran tekston en la araban!

Kaj komputiloj vershajne neniam solvos la problemon de la ordinara civitano, kiu vizitas eksterlande. Apenau imageblas tago, kiam (lau versoj de satiristo) "la vojaghantoj pagos sian groshon, kaj komputilon metos en la poshon". (9)

Manke de interpretistoj, la homoj disponas nur unu rimedon: serchadi iun lingvon komunan.

De tempo al tempo en la dauro de la historio, iu lingvo farighis interlingvo sur pli au malpli granda parto de la tersurfaco.

Ekzemple, en la Romia Imperio la latina estis la lingvo de administrado, kaj interkomunikilo de la multaj gentoj, el kiuj konsistis la imperio. Tamen samtempe, apud la latina, la greka estis lingvo de kulturo kaj interlingvo en multaj mediteraneaj regionoj. Edukitaj romianoj scipovis ambau lingvojn.

Post la disfalo de la Romia Imperio, okazis dialektigho de la latina lingvo, el kiu rezultis la hodiauaj latinidaj lingvoj: la franca, hispana, itala k.a. La latina tamen restis ghis la 17a jarcento en Europo grava interlingvo kaj verklingvo de la kleruloj, kaj la kutimo verki latine formortis nur, kiam serioze fortighis kaj establighis sentoj patriotisme naciecaj. Hodiau ech la romkatolika eklezio preskau tute rezignis pri uzado de la latina.

Ankau en imperioj pli modernaj trudighis kiel oficiala lingvo, kaj intergenta komunikilo, tiu de la konkerinto: en la brita imperio la angla; en la franca la franca; en la austra-hungara la germana, ktp; ankau la historio de Azio liveras diversajn ekzemplojn.

Ni trovas tute regule, ke, kiam ajn unu gento konkeras kaj submetas alian, la lingvo de la konkerinto trudighas al la konkerito, kaj la lingvo de konkerito farighas socie duagrada, kaj eventuale post iom da tempo povas ech formorti kaj praktike malaperi.

Tio okazis ankau en Norda Ameriko. Dum la pasintaj ducent jaroj definitive formortis, au estas rapide mortantaj, multaj indighenaj lingvoj. Samtempe la angla farighis la interlingvo de la nordamerika kontinento. Elmigris tien homoj el chiuj landoj de la tero, kiuj devis laueble ellerni la anglan lingvon, por civitanighi, kaj precipe ech por travivi. En vero, ne chiuj sukcesis; tamen chies infanoj nature farighis anglalingvanoj, kaj en la plimultaj kazoj tute rezignis pri la origina lingvo de la gepatroj.

Tio estas konata. Sed malofte oni rimarkas, ke preskau hazarde la angla ricevis tiun rolon. Per relative malgrandaj shanghighoj en la historiaj eventoj, la interlingvo de Nordameriko povintus esti la franca, au la hispana. Efektive, en la hodiaua Kanado la franca, kaj en la hodiaua Usono la hispana denove starigas neignoreblan defion al la hegemonio de la angla! Sur la teritorio de la lingvoj nenio dauras eterne.

Cetere, chi tiu eble estas tauga loko atentigi pri la signifo de vivanta kaj mortinta kiel terminoj rilatantaj al lingvoj. Tiuj vortoj estas metaforaj, kaj pro tio (char multaj homoj ne komprenas metaforigon) ofte misuzataj. Nur biologiaj estajhoj povas vivi au morti. Lingvo ne estas biologia estajho, do fakte ne povas reale vivi au morti. Kiam temas pri lingvoj, vivanta signifas uzata, kaj mortinta signifas ne plu uzata. (Tio estas, en socia ne sole geografia senco.) Uzata, cetere, signifas uzata de homgrupo kiel ilo por senpera pensado.

Chu en la moderna mondo ekzistas iu lingvo kapabla roli kiel interlingvo por chiuj homoj senescepte, kiuj volas au devas intershanghi siajn pensojn internacie?

Tio estas demando tre aktuala. Nuntempe daure kreskadas la kontaktoj internaciaj, chu komercaj au turismaj, chu politikaj au sportaj, chu kulturaj au interpersonaj. Sur chiuj kampoj oni tre baldau karambolas kun la lingvaj bariloj, kaj la granda plimulto el la kontaktoj okazas je nivelo malsupera, pro manko de komuna pensilo de la partoprenantoj. La problemoj estas ne nur praktikaj kaj chiutagaj, sed intime koncernas fundamentajn sociajn deman-hdojn kiel ekzemple, pri milito kaj paco.

Manko de interpopola komunikado eble ne kauzas militojn. Sed ghi certe pligrandigas la eblecojn de milito. Kiam registaroj celas militon, chu la popoloj nepre devas kundrivi kiel shafoj? La komuna homeco de chiuj homoj estas tro facile ignorebla, kiam mankas ech la ebleco ghin konstati senpere, pro manko de komuna lingvo.

Tre multaj personoj pretas aserti, ke en la moderna mondo la lingvaj problemoj estas solvitaj per la angla lingvo. Sed se tio estas vera, por kio ankorau chiam necesas la multekosta dungado de interpretistoj kaj tradukistoj en la plimultaj internaciaj konferencoj? Chu ilia rolo ne devus jam ekmalaperi?

Kompreneble, la angla estas internacie uzata en iuj difinitaj kuntekstoj kaj en iuj regionoj. Sed la ofte audata pretendo, ke pere de la angla lingvo oni povas elturnighi chie en la mondo, estas pura fantaziajho. La anglan scipovas multaj homoj en Skandinavio, Flandrujo, Nederlando kaj Germanujo. Sed en la aliaj okcidenteuropaj landoj oni ne trovas angle-parolantojn tiel abunde. En iuj, ekzemple Grekujo, ili estas vere maloftaj. En la socialismaj landoj kaj ni ne forgesu, ke ili ampleksas pli ol duonon de la tersurfaco! ili ech pli maloftas. En Japanujo chiuj edukitoj studis la anglan; tamen tre malmultaj scias ghin paroli, kaj ech malpli ghin komprenas. En la tuta Sudameriko la angla malmulte utilos al vi.

En landoj antaue koloniaj oni plejofte celas iom post iom anstatauigi la lingvon de la koloniintoj per loka lingvo kvankam en iuj landoj, precipe afrikaj, oni devas plu toleri ghin pro la hhaosa situacio de la indighenaj lingvoj.

Do ech se oni ne volas subtaksi la utilecon de la angla lingvo, estas tamen eble ghin ankau trotaksi.

Estas konate, ke la angla estas vaste uzata en la internacia aviado, ekzemple, sed ne tiel ekskluzive, kiel iuj emas kredi. En sia libro Airport International, Brian Moynahan citas jenan okazajhon che la flughaveno Heathrow, Londono:

"Du rusaj frajtaviadiloj survoje al Bristolo por repreni malpezajn aviadilojn post konkurso aermanovra perdighis en la kontrolregiono. Mankis brulajho, kaj la pilotoj ne parolis angle. Chiuj alvenantaj aviadiloj estis staplitaj dum unu horo dum oni elsendis publikan alvokon en chiuj pasagheroj por iu, kiu parolas ruse. Finfine iu s-ro Usher, lingvoamanto, trovis sin parole alteriganta la aviadilon. Lia shatokupo preskau certe evitigis akcidenton."

Tiu okazajho, cetere, substrekas la fakton, ke en okcidento tre malmultaj homoj scipovas la "internacian" lingvon de orienteuropo, la rusan...

Oni vere ne sufiche agnoskas, ke la lingvoj estas gravaj politikaj armiloj. Kiu trudas au akceptigas sian lingvon, akiras avantaghojn psifiologiajn kaj praktikajn. Ghuste pro tio, ekzemple, la dek shtatoj-membroj de la Europa Komunumo rifuzas cedi la egalrajtecon de siaj lingvoj. Ghuste pro tio tre ofte malpacighas la homoj en landoj posedantaj pli ol unu lingvon oficialan, kiel ekzemple Belgujo en Europo, kaj diversaj landoj en Azio kaj Afriko.

Ghuste pro tio potencaj grupoj praktikas diskrimanacion lingvan: nur tio ekzistu, kion rekonas milionoj! Milionoj parolas angle, france, hispane! Malmultaj parolas gaele au kimre au vaske do tiuj rezignu pri sia lingvo kaj parolu kiel parolas la grandaj nombroj!

La logika finkonkludo de tiu argumento tekstas: do chiuj homoj parolu chine! Sed la homoj ne vivas logike.

Kontrau la universala uzado de unusola nacia lingvo kontraustaras multaj faktoroj, el kiuj la chefaj estas eble:

(i) Tio diskriminacias la parolantojn de chiuj aliaj lingvoj, kiuj estighas malavantaghaj kompare kun indighenaj parolantoj de la elektita lingvo. Estante malavantaghaj, ili neeviteble malkontentighas, kaj pli au malpli frue (lau la politikaj eblecoj) ribelas kontrau tiu situacio.

(ii) Ech indighenaj parolantoj, kiuj rilatas pli senteme al sia lingvo, malshategas la konstantan fushadon de tiu lingvo fare de eksterlandanoj.

(iii) La politikaj cirkonstancoj konstante shanghighadas, kaj lingva grupo, kiu hodiau ghuas superecon politikan au komercan, morgau perdos tiun superecon favore al alia grupo kaj ties lingvo. Ekrigardo al la historio tion pruvas, kaj nur naiva optimisto supozus, ke en la estonteco estos alie.

(iv) Chiuj naciaj lingvoj estas por alilandanoj tre malfacile lerneblaj. Gramatikaj neregulajhoj kaj komplikajhoj malhelpas la liberan alproprigon de fremda lingvo. Prononcado tiel diferencas de lingvo al lingvo (kaj ankau cetere enkadre de chiu lingvo), ke la korekta elparolado de nepropra lingvo estas por la plimultaj homoj praktike neebla.

(v) Chiu honesta edukisto devas konstati, ke lingvo-instruado en la lernejoj de la mondo reprezentas grandegan investon de tempo kaj rimedoj kontrau vere magra kaj nekontentiga finrezulto. En unu brita lernejo tute ne maltipa la administrado faris kvarjaran kontrolon, kun jena konkludo: el 300 lernantoj, kiuj devige eklernis la francan lingvon komence de la kvarjaro, nur 30 ( = 10%) provis kaj sukcesis la shtatan ekzamenon pri franca lingvo fine de la kvar jaroj. Por atingi tion, oni okupis proksimume 3 200 klashorojn! kaj tute ne estas cinike, sed simple realisme, konfesi, ke el la 30 sukcesintoj nur 2-3 efektive sciis kompreni kaj komprenighi en franca lingvo. Tio pli-malpli spegulas la situacion en almenau la plimultaj mondpartoj. Ne tiel solvighas la lingvaj problemoj.

La sola konkludo el chio chi devas esti, ke la internacia uzado de iu nacia lingvo neniam povas esti io alia ol parta, tre neperfekta solvo de la lingvaj problemoj.

Tial ne estas mirinde, ke iuj homoj turnis sian atenton al la kreado de nova lingvo speciale planita por internacia (au tutmonda) uzado.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !