1: La problemo
Estas neeble registri precize, kiom
da lingvoj ekzistas en la mondo, char sciencistoj ne
sukcesis difini, kio estas lingvo kaj kio estas nur
dialekta formo de iu lingvo. Sed se ni diras, ke
ekzistas pli ol 3000 diversaj lingvoj aktuale
parolataj en la mondo, tio certe ne troigas la
situacion.
La distribuo de la lingvoj estas,
oni povus diri, hhaosa. Vershajne unu homo el chiuj
kvar en la mondo parolas la t.n. mandarenchinan sur
dekkvinono de la tera surfaco. En Zambio, aliflanke,
estas parolataj pli ol tridek bantuaj lingvoj, el
kiuj kvar estas chefaj kaj reciproke nekompreneblaj.
La Europa Komunumo havas nau oficialajn lingvojn
— oficiale egalrajtajn — sed kompreneble ankau
aliaj lingvoj estas parolataj sur ghiaj terenoj. La
hispana estas la oficiala lingvo en preskau tuta
Sudameriko — krom en Brazilo, kie temas pri la
portugala.
Lingvoj kaj nacioj koincidas nur
hazarde. Belgio havas du oficialajn lingvojn,
Svislando havas kvar, dum unu triono de la hungare
parolantoj loghas ekster la limoj de Hungario.
Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj.
Estas neeble imagi iun ajn gheneraligan regulon pri
lingvoj, por kiu ne tuj prezentighus amaso da
esceptoj. Tamen tiu lingva hhaoso estas kutime
malatentata, kvazau ghi ne ekzistus kaj ne starigus
gravajn malfacilajhojn en la normala homa konduto.
La granda plimulto el la homoj
estas unulingvuloj. Ekzistas signifa kvanto da
dulingvuloj — precipe en landoj (kiel ekzemple la
Respubliko de Sudafriko), kie tio estas enlanda
neceso, sed ankau aliloke. Homoj disponantaj pri tri
lingvoj estas relative maloftaj, kaj tiuj, kiuj vere
regas pli ol tri lingvojn, estas mirindaj esceptuloj.
Kvankam preskau chiuj homoj scias paroli,
lingvoregado estas iasence aparta talento, analoga al
pentrista au muzika kapableco. Eble tial la
plimultaj homoj ne okupighas pri ghi, au kondutas,
kvazau ghi ne koncernus ilin. Sed ech al tiu
"regulo" trovighis multaj esceptoj!
Multaj renkontighoj inter
diverslandanoj devus esti tre ghenaj kaj embarasaj
pro la malalta nivelo de vera interkomprenigho, sed
ofte ne sentighas tiaj al iuj partoprenantoj. Mi foje
demandis al mia edzino: "Kial oni kontentighas
per tiaj primitivaj konversacioj?" Pro sia
kutima klarvido shi respondis: "Char ili ne
atendas ion pli bonan", kaj certe shi pravas.
Multaj homoj ne atendas seriozan nivelon de
interparolado en internaciaj cirkonstancoj.
Mi iam sidis sur kafeja teraso
grekinsula. Apude sidis gejunula rondo internacia.
Unu el ili, usonano, estis la sola indighena
parolanto de la angla, sed la angla estis ilia
konversacia lingvo. Estante mem indighena parolanto
de tiu lingvo, mi zorge atentis dum unu horo ilian
interparoladon.
Ghi komencighis tre vigle, kun
multa ridado, sed iom post iom oni kvietighis, kaj
fine de la horo, post iom da silenta rigardado al la
maro, la grupo dispartighis kaj foriris du- au
triope. Mi sentis, ke la renkontigho certagrade
fiaskis. La fakto estis, ke la vortprovizo de la
neangloj estis vere limigita: la samaj klishaj frazoj
ripetighis plurfoje, ghis ili ne plu estis adekvataj.
La temoj estis samkauze limigitaj kaj tre baldau
oni tedighis pri ili. Samtempe la kompatinda usonano
devis ofte ripeti frazon ne komprenitan, au serchi
pli facilan esprimon. Por ne paroli pri lia
prononcado, kiun ech mi kelkfoje nur malfacile
komprenis....
Tiu okazajho aspektis al mi kiel
mikrokosmo de la normalaj internaciaj rilatoj, antau
chio je la persona nivelo. Ghi povas esti ech pli
malbona, kaj ech (sufiche ofte) kriza, ekzemple kiam
turisto klopodas klarigi al enlanda kuracisto la
simptomojn de sia malsano, au havas ian karambolon
kun la enlanda polico au la pasport-kontrolo.
Lingvodiverseco tushas nian vivon pli ofte ol ni
konscie rimarkas. Ekzemple, fremdlingvaj filmoj en
kinejo au televido. Por "solvi" tiun
problemon oni aplikas nur du eblajn rimedojn. Au oni
anstatauigas la fremdlingvan parolon per enlanda
parolo registrita de tute aliaj aktoroj ol rolas en
la filmo, au oni aldonas skriban tradukon. Neniu el
ambau rimedoj plene kontentigas. En la unua kazo la
tradukitaj tekstoj devas esti samlongaj kiel la
originalaj kaj laueble konformighi al la lipmovighoj
de la orginalaj aktoroj (kio ofte falsas la efikon),
kaj en la dua la skribitaj tekstoj plej ofte sukcesas
nur resumi la parolojn. Tia situacio ne kontentigas
sentemulojn, kvankam eble — kiel la lingva fiaoso
ghenerale — ghi ne tro ghenas la gheneralan
publikon, kiu eventuale rajtas elekti alternativan
programon.
Sed la plej grava rezulto de la lingva fiaoso
koncernas la demandon pri paco kaj milito.
Tre malnova skota spritajho tekstas jene: —
China maristo alparolas du glasgovanojn surstrate. La
unua glasgovano demandas al sia amiko: "Kion li
diris?" La dua respondas: "Mi ne
scias". La unua diras: "Do ni batu lin kaj
foriru".
Ne tre sprita, vi eble pensas. Sed lau mi ghi
enkapsuligas situacion tro oftan en la mondo: kiu
parolas fremde, tiun oni prefere batu.
Pensu pri tio, ke la granda plimulto el la homoj
ricevas novajhojn kaj informojn plejparte pere de nur
unu lingvo: tiu de la shtato, en kiu ili civitanas.
Ech kiam pluraj shtatoj havas lingvon pli-malpli
komunan, kiel ekzemple Britujo, Usono kaj Australio,
la novajhoj kaj informoj kutime estas redaktataj de
samshtatanoj de la ricevanto. Kiom ajn jhurnalistoj
k.a. klopodas esti objektivaj, ili restas neeviteble
influitaj de la enlandaj antaujughoj. Kiom pli
danghere, kiam ili ech ne celas objektivecon, kiel
dum internaciaj krizoj diversspecaj!
Ech radioprogramoj el aliaj landoj, direktitaj al
ni en la nialanda lingvo, suspektigas nin, char ni
supozas ilin "propagandaj". Se nur ni
scius, kion la alilandanoj efektive diras inter
si! Konata al multaj angloj estas la sento en
kimre- au gaele-parolanta trinkejo, ke chiuj tieaj
indighenoj inter si parolas insulte kaj ofende ghuste
pri ili (dum la indighenoj fakte
intershanghas la normalajn chiutagajn babiladojn).
Kion oni ne komprenas, tio minacas.
Manke de senperaj personaj
kontaktoj, oni tre facile kredas disvastigitajn
asertojn, ke la loghantoj (chiuj!) de iu alia lando,
au anoj de alia raso, estas primitivaj au barbaraj
au agresemaj au orgojlaj ... unuvorte, malamikaj.
Kaj manke de komuna lingvo, senperaj kontaktoj estas
praktike neeblaj.
En la plimultaj kazoj ech
shtatestroj, kiam ili renkontighas por interparoloj
je plej alta nivelo, ne kapablas senperajn personajn
kontaktojn, sed estas devigataj trakti pere de
interpretistoj. Reciproka konatigho apenau eblas sub
tiaj kondichoj.
Lingvaj diferencoj ne malofte
malhelpas la komercadon. Mi konas anglojn, kiuj en
Hungario kaj Japanio malbenis la neeblecon de senpera
intertraktado. Kiam en 1492 Kristoforo Kolumbo
ekvelis okcidenten, celante Japanion, Chinion au
Hindion, en unu el liaj shipoj kunvojaghis
suboficiro, kiu scipovis flue la hebrean lingvon.
Mankis al Kolumbo interpretistoj de la japana, china
kaj hindia lingvoj. Sed tiuepoke en Europo oni
kredis, ke la hebrea estis la origina lingvo de la
tuta homaro, do Kolumbo esperis pere de tiu lingvo
komunikighi kun la kleruloj en Malproksima Oriento.
Li certe seniluziighis, kiam li renkontis la
loghantojn de la Novaj Teroj!
Nuntempe iuj sciencistoj starigis
al si la problemon: kiel komunikighi kun eventuale
renkontotaj eksterteranoj. Ni lasu al ili tiun belan
enigmon, kaj revenu al la alia bela enigmo: kiel
komunikighi kun alilandaj teranoj.
Ekzemple, ni vizitu Jarkunvenon de
Rotario Internacia en Nice, Francujo. Enskribighis 19
000 homoj el multaj landoj, kaj kio okazis?
"Okazis du aferoj. La homoj
enuighis. Oni daure babiladis dum la paroladoj kaj
konstante chirkaumovighadis dum la parolantoj
efektive paroladis. La alia estis, ke ju pli pasadis
la Kongreso, des pli la cheestado en la plenkunsidoj
malgrandighis, ghis el preskau 20 000 kongresanoj
foje cheestis nur du- au tricent." (1)
Kial tio okazis? Nu, la oficiala
lingvo de Rotario Internacia estas "nur la
angla", kiel oni diras. Tamen la franclingva
prezidanto de tiu LKK diris en la komenco: "La
diverseco de niaj lingvoj malfaciligos niajn
kontaktojn. Ni utiligu niajn lingvokonojn, kiom ajn
mezgradajn. Faru, kion mi faras!" — Kaj li
elparolis mallongan bonvenigan paroladon en ok
lingvoj, inkluzive de la japana. La raportinto
komentas: "Lia angla prononcado efektive estis
mezkvali-ta, kaj lia japana lingvo sonis
galimatie". Li daurigas:
"Por shpari tempon, la chefajn
paroladojn oni faris nur en unu lingvo, sed oni povis
ricevi tradukojn diverslingvajn anticipe. Mi klopodis
sekvi la paroladojn france, kiam oni faris ilin
angle, kaj inverse, sed okazis tiom da malsimilecoj
kompare kun la presitaj tekstoj, ke oni devis posedi
sufiche bone la lingvon de la parolanto por sekvi la
tradukon en la propra lingvo! Unu kunsido tro longe
dauradis, kaj unu parolanto provis redukti sian
donitan tempon. Unuavice li legis pli rapide, sed
fine decidis resumi la lastan kvaronon. Kompreneble,
tion li devis klarigi per sia propra lingvo, kaj
komplete mistifikis tiujn, kiuj ghin ne scipovis...
La aferkunsidoj estis tuta farsajho. Neniu diskutado
estis atendita char diskuto ne eblis. Chio shajnis
antaudecidita."
Oni ne supozu, ke tio estis
unikajho. Male, oni povus milobligi tiun sperton. Jen
raporto pri la Tria Asembleo de la Asocio por
Mondkonstitucio kaj Mondparlamento, okazinta en
Kolombo, Srilanko, en kiu la angla estis la sola
laborlingvo:
"Ghenis krome distordanta
amplifa sistemo, kiu kauzis, ke la azianoj ne
komprenis la homojn el aliaj mondpartoj. 'Ili parolas
malklare, tra la stomako' diris unu el miaj
lernantoj. Estis revelacio por li, ke por ni estas la
azianoj, kiujn ni nur malfacile komprenis. Multaj
delegitoj pro enuo skribis leterojn au raportojn dum
la paroladoj au entute ne plu cheestis." (2)
Ankau sur la kampo de la sciencoj
lingva diverseco kauzas senteblajn malfacilajhojn.
La rezultojn de siaj esploroj sciencistoj publikigas
en treege diversaj fakrevuoj au libroforme pere de
universitataj eldonejoj en tre multaj landoj. Por
raporti, la esplorinto elektas tiun lingvon, kiu plej
konvenas al li au shi, kaj preskau neniam la
raporto estas tradukata en aliajn lingvojn.
Sciencisto ekscias pri gravaj raportoj koncerne lian
fakon, sed ne povas funde studi ilin, se ili aperis
en lingvo, kiun li au shi ne regas. Tio efektive
bremsas la disvastighon de gravaj eltrovoj — au
ech la refutadon de eraraj konkludoj. La Scienco (kun
majusklo), teorie tutmonda, en realo daure restas
pli parofia ol supozas la laikoj au pretendas la
sciencistoj.
La faka kompetenteco ankau de
beletristoj estas limigita per ties lingvoscio. Ili
povas koni nur la verkojn originale verkitajn en la
unu au du lingvoj, kiujn ili scias, kaj la verkojn
tradukitajn en tiujn lingvojn. Kiu supozas, ke chio
grava estas kompetente tradukita ech nur en la plej
disvastigitajn lingvojn, tiu estas naivulo.
Entute do, problemoj kauzitaj de
la lingva diverseco sur nia planedo estas ghena
realajho. Ke ili estas realajho, tion pruvas la
fakto, ke la homoj de nia epoko faris grandajn
klopodojn kaj elspezis grandegajn monsumojn provante
solvi au forigi ilin. Ghis kioma grado ili sukcesis?
|