Chapitro IV

Popvidvino Drozdova

Dio scias kial, chu Ivanov kulpis pri tio au sensaciaj novajhoj transdonighas mem en la aero, sed en la giganta svarma Moskvo oni subite ekparolis pri la radio kaj pri profesoro Persikov. Tamen iel suprajhe kaj nebule. La novajho pri la mirakla malkovro saltadis, kvazau pafvundita birdo, en la lumoplena chefurbo, jen malaperante, jen denove ekflugante, ghis la mezo de julio, kiam sur la 20-a pagho de la jhurnalo "Izvestija" sub la titolo "Novajhoj de scienco kaj tekniko" aperis mallonga artikoleto, traktanta pri la radio. Estis diskrete dirite, ke fama profesoro de la 4-a Universitato malkovris radion, kiu eksterordinare pliigas vivaktivadon de malsuperaj organismoj kaj ke tiu radio bezonas ekzamenadon. La familinomo certe estis kripligita kaj presita: "Pevsikov".

Ivanov alportis la jhurnalon kaj montris al Persikov la artikoleton.

- "Pevsikov" - elgrumblis Persikov, manipulante per la kamero en la kabineto, - de kie tiuj fajfuloj chion scias?

Ve, la kripligita familinomo ne savis la profesoron de la eventoj, kaj tiuj komencighis en la sekva tago, tuje renversinte la tutan vivon de Persikov.

Pankrat, anticipe pordofrapinte, venis en la kabineton kaj enmanigis al Persikov bonegan atlasan vizitkarteton.

- Li estas tie, - malkuraghe diris Pankrat. Sur la karteto estis presite per luksa literaro:

Alfred Arkadjevich Bronskij.
La kunlaboranto de ia moskvaj revuoj -
"Rugha lumeto", "Rugha pipro", "Rugha revuo",
"Rugha lumjhetilo" kaj jurnalo "Rugha vespera Moskvo".

- Forpelu lin al diabla patrino, - monotone diris Persikov kaj pushis la karteton sub la tablon.

Pankrat turnis sin, eliris, sed post kvin minutoj revenis kun suferanta mieno kaj dua ekzemplero de la sama karteto.

- Chu vi mokas? - traknaris Persikov kaj ighis furioza.

- Lia eksilenso diras, ke estas el gopoju*- palighante respondis Pankrat.

Persikov kaptprenis per unu mano la karteton, preskau disshirinte ghin poduone, kaj per la dua jhetis pinchilon sur la tablon. Sur la karteto estis skribite per krispa skribmaniero: "Mi tre petas kaj pardonpetas akcepti min, multestimata profesoro, por tri minutoj pri socia afero de gazetaro kaj kunlaboranto de la satira revuo "Rugha korvo", eldono de GPU".

- Voku do lin chi tien, - diris Persikov kaj sufokighis.

Elpost la dorso de Pankrat tuje elflirtis juna homo kun glate razita graseca vizagho. Impresis la konstante suprentiritaj, kvazau che chino, brovoj kaj sub ili agataj okuletoj, ech sekundon ne rigardantaj en okulojn de interparolanto. La juna homo estis vestita tute senriproche kaj laumode. En mallargha kaj ghisgenue longa surtuto, larghega pantalono sonorilforma kaj lakitaj shuoj de nenatura largheco kun pintoj similaj al hufoj. En la manoj la juna homo tenis apogbastoneton, chapelon kun akra pinto kaj notlibreton.

- Kion vi bezonas? - demandis Persikov per tia vocho, ke Pankrat momente malaperis post la pordo, - oni ja diris al vi, ke mi estas okupita?

Anstatau respondo la juna homo riverencis al la profesoro du foje dekstraflanken kaj maldekstren, poste liaj okuletoj rade trakuris la tutan kabineton. Kaj tuje la juna homo metis en la notlibreton signon.

- Mi estas okupita, - diris la profesoro, abomeneme rigardante en la okuletojn de la gasto, sed neniun efekton atingis, char la okuletoj estis nekapteblaj.

- Mi petas milfoje pardonon, profundestimata profesoro, - ekparolis la juna homo per alta vocho, - ke mi penetras al vi kaj forprenas vian multvaloran tempon, sed la sciigo pri via mondskala malkovro, famighinta en la tuta mondo, devigas nian revuon peti che vi iujn klarigojn.

- Kiujn klarigojn en la tuta mondo? - eklamentis Persikov jelpe kaj flavightinte, - mi ne devas doni al vi klarigojn kaj ion similan... Mi estas okupita... terure okupita.

- Pri kio do vi laboras? - dolche demandis la juna homo kaj metis la duan signon en la notlibreton.

- Sed mi... chu vi? Chu vi deziras publikigi ion?

- Jes, - respondis la juna homo kaj subite haste ekskribis en la notlibreto.

- Unue, mi intencas nenion publikigi antau ol mi finos la laboron... des pli en tiuj viaj jhurnaloj... Due, de kie vi chion chi scias?.. - kaj Persikov subite eksentis, ke embarasighas.

- Vhu estas vera la informo, ke vi malkovris radion de nova vivo?

- Kia nova vivo? - ekfuriozis la profesoro, - kial vi dirachas sensencajon?! La radio, super kiu mi laboras, ankorau tute ne estas esplorita, kaj ghenerale ankorau nenio estas sciata! Probable, ghi pliigas vivaktivadon de protoplasmo...

- Kiomoble? - haste demandis la juna homo.

Persikov definitive ighis perpleksa... "Nu ulo. Ja tio estas diablo scias kio!"

- Por kio estas tiaj filistraj demandoj?.. Ekzemple, mi diros, nu, miloble!..

En la okuletoj de la juna homo ekbrilis rabeca ghojo.

- Chu rezultas gigantaj organismoj?

- Nenio simila! Nu, efektive, la organismoj, ricevitaj de mi, estas pli grandaj ol la ordinaraj... Nu, havas iujn novajn ecojn... Sed ja che tio gravas ne grandeco, sed senprecedenca rapideco de reproduktigho, - diris por sia plago Persikov kaj tuje terurighis. La juna homo skribplenigis la tutan paghon, renversis ghin kaj ekskribis plu.

- Vi ja ne skribu! - jam cedante kaj sentante, ke li estas en la manoj de la juna homo, despere trasiblis Persikov, - kion do vi skribas?

- Chu estas vero, ke dum du tagnoktoj el frajo eblas ricevi 2 milionojn da ranidoj?

- El kiu kvanto da frajo? - denove afekciighinte, ekkriis Persikov, - chu vi vidis iam frajeron de... nu, ekzemple, hilo?

- Chu el duonfunto? - senkonfuze demandis la juna homo.

- Kiu do tiel mezuras? Fi! Kion vi diras? Nu, certe, se preni duonfunton da rana frajo... tiam, evidente... diablo, nu, chirkau tiu kvanto au, eble, konsiderinde pli multe!

Briliantoj ekbrilis en la okuloj de la juna homo, kaj li per unu manmovo skribplenigis ankorau unu paghon.

- Chu estas vero, ke tio kauzos tutmondan renverson en bestbredado?

- Por kio estas tiu gazetara demando? - ekhurlis Persikov, - kaj ghenerale, mi malpermesas al vi skribi absurdajhojn. Mi konjektas lau via vizagho, ke vi skribas ian achajhon!

- Vian fotografian portreton, Profesoro, mi ege petas, - eldiris la juna homo kaj fermis la notlibreton.

- Kion? Mian fotoportreton? Chu por viaj revuachoj? Kune kun tiu diablajho, kiun vi skribas tie? Ne, ne, ne... Kaj mi estas okupita... bonvolu for!..

- Almenau la malnovan kaj ni redonos ghin momente.

- Pankrat! - ekkriis la profesoro en afekcio.

- Mi havas honoron adiaui, - diris la juna homo kaj malaperis.

Anstatau Pankrat post la pordo audighis stranga ritma knarado de mashino, huffera krakado je planko, kaj en la kabineto aperis eksterordinare dika homo, vestita en bluzo kaj pantalono, kudrita el litkovrila drapo. Lia maldekstra mekanikd piedo krakis kaj bruegis kaj en la manoj li tenis paperujon. Lia razita rondforma vizagho, shvelighinta pro flaveta galantino, elmontris afablan rideton. Li armeece kapsalutis la profesoron kaj rektighis, pro kio lia piedo risorte klakis. Persikov mutighis.

- Sinjoro profesoro, - komencis la nekonatulo per agrabla rauketa vocho, - bonvolu pardoni la simplan mortontulon, rompintan vian apartighon. - Chu vi estas reportero? - demandis Persikov. - Pankrat!!

- Tute ne, sinjoro profesoro, - respondis la dikulo, - permesu prezenti min -- kapitano de altmara navigado kaj kunlaboranto de la jurnalo "Heroldo de industrio" che Konsilio de Popolaj Komisaroj.

- Pankrat!! - histerie ekkriis Persikov kaj tuje en la angulo rughlume eksignalis kaj milde eksonoris telefono. - Pankrat! - ripetis la profesoro, - mi auskultas.

- Verzeihen sie bitte, Herr Professor, - ekraukis la telefonilo germanlingve: - das ich store. Ich bin Mitarbeiter des Berliner Tageblatts...

- Pankrat! - ekkriis la profesoro en la auskultilon, - bin momental sehr beschaftigt und kann sie deshalb jetzt nicht empfangen!.. Pankrat!!

Kaj en la chefa vestiblo de la instituto tiutempe komencighis sonorado.

* * *

- Koshmara murdo en la Bronnaja-strato!! - sirenis nenaturaj raukaj vochoj, vigle movighantaj en densejo de lumoj inter radoj kaj ekbriloj de lanternoj sur la varmigita junia pavimo. - Koshmara apero de malsano de kokinoj che popvidvino Drozdova kun shia portreto!.. Koshmara malkovro de radio de vivo far Profesoro Persikov!!

Persikov tiel jhetflankenighis, ke preskau trafis sub automobilon en la Mohhovaja-strato kaj furioze kaptis la jhurnalon.

- 3 kopekojn, civitano! - ekkriis la bubo kaj, enpremighante en la homamason sur la trotuaro, denove eksirenis: "Rugha vespera jhurnalo", malkovro de X-radio!!

La konsternita Persikov malfaldis la jhurnalon kaj alpremighis al lanterna kolono. Sur la dua pagho en maldekstra angulo en malklara kadro ekrigardis al li kalva, kun idiotaj kaj blindaj okuloj, kun subenpendanta malsupra makzelo homo, la frukto de pentroarta kreado de Alfred Bronskij. "V. I. Persikov, malkovrinta la misteran rughan radion" - anoncis subskribo sub la desegnajo. Malsupre, sub la titolo "Monda enigmo" komencighis artikolo per la vortoj:

"Bonvolu eksidi, - afable diris al ni la granda sciencisto Persikov..."

Sub la artikolo fieris subskribo: "Alfred Bronskij (Alonzo)".

Verdeta lumo jhetlevighis super la tegmento de la universitato, en la chielo saltaperis fajraj vortoj "Parolanta jhurnalo", kaj tuje la homamaso plenigis la Mohhovaja-straton.

"Bonvolu eksidi!!! - subite ekhurlis en megafono sur la tegmento malagrablega alta vocho, absolute simila al tiu de miloble lautigita Alfred Bronskij, - afable diris al ni la granda sciencisto Persikov! Mi delonge deziris konatigi la moskvan proletaron kun rezultoj de mia malkovro..."

Mallauta mekanika knarado audighis post la dorso de Persikov kaj iu tiris lian manikon. Retrorigardinte, li ekvidis flavan rondforman vizaghon de posedanto de la mekanika piedo. Ties okuloj estis malsekigitaj de larmoj, kaj la lipoj tremetis.

- Min, sinjoro Profesoro, vi ne ekdeziris konatigi kun la rezultoj de via rava malkovro, - diris li triste kaj profunde suspiris. - Pereis miaj 1,5 chervermoj**.

Li melankolie ekrigardis al la tegmento de la universitato kie en nigra bushego furiozis la nevidebla Alfred. Persikov ial ekkompatis la dikulon.

- Mi, - elbalbutis li, malamege kaptante la vortojn el la chielo, - neniam "bonvolu eksidi" diris al li! Li simple estas eksterordinara impertinentulo. Bonvolu pardoni min, sed, verdirante, kiam vi laboras, sed oni kurpenetras... Mi diras, certe, ne pri vi...

- Eble, vi, sinjoro profesoro, donos al mi almenau priskribon de via kamero - favorsercheme kaj malghoje diris la mekanika homo, - ja por vi nun estas tutegale...

- El duonfunto da frajo dum 3 tagoj elovighas tioma kvanto da ranidoj, ke estas nenia ebleco kalkuli ilin, - mughis la nevideblulo en la megafono.

- Tu-tu, - obtuze sirenis automobiloj en la Mohhovaja-strato. -Ho-ho-ho... Chu vere, ho-ho-ho-.., - susuris la amaso, suprentirante la kapojn.

- Kia fiulo! Chu? - tremante pro la indigno eksiblis Persikov al la mekanika homo, - kiel tio plachas al vi? Mi ja plendos kontrau li!

- Indignige! - konsentis la dikulo.

Blindiga violkolora radio frapis la okulojn de la profesoro, kaj chio chirkaue ekbrilis - la lanterna kolono, peceto de la pavimo, flava muro, scivolemaj vizaghoj.

- Oni ja vin, sinjoro profesoro, - rave traflustris la dikulo kaj ekpendis sur la maniko de la profesoro, kvazau pezilo. Io ekzumis en la aero.

- Ha, chiujn al diablo! - despere ekkriis Persikov, elshirante sin kune kun la pezilo el la amaso. - Hej, taksauto. Al la Prechistenka-strato!

La sensheligita malnova automobilo de konstrukcio de la jaro 24-a ekbolbruis che la trotuaro, kaj la profesoro ekgrimpis en la landauon, penante liberighi de la dikulo.

- Vi malhelpas al mi, - siblis li kaj shirmis sin per la pugnoj de la violkolora lumo.

- Chu vi legis?! Kion oni kriachas?.. Oni buchis Profesoron Persikov kun la infanetoj en la Malaja-Bronnaja-strato!.. - interkriis la amaso.

- Neniujn infanetojn mi havas, hundaj idoj! - ekkriegis Persikov kaj subite trafis en la fokuson de nigra fotilo, fikspafinta lin profile kun malfermita busho kaj furiozaj okuloj.

- Krh...tu...krh...tu, - ekkriis la taksauto kaj entranchighis en la amason.

La dikulo jam sidis en la landauo kaj varmigis flankon de la profesoro.


* Gopoju - kripligita prononco de GPU - ruslingva siglo de Shtata Poli-tika Departemento - la organo pri protekto de shtata sekureco en USSR en 1922-1934 (Trad.).
* Kripligita "chervonco" - iama rusa monumuo ( 10 oraj rubloj) (Trad.).


Глава 4. Попадья Дроздова

     Бог  знает  почему,   Иванов  ли  тут  был  виноват,  или  потому,  что сенсационные  известия  передаются  сами  собой  по  воздуху,  но  только  в гигантской кипящей Москве вдруг  заговорили о луче и о профессоре Персикове. Правда, как-то вскользь и очень туманно. Известие о чудодейственном открытии прыгало, как подстреленная птица, в светящейся столице, то исчезая, то вновь взвиваясь, до половины июля, когда на  20-й странице  газеты  "Известия" под заголовком "Новости науки и  техники" появилась короткая заметка, трактующая о  луче.  Сказано  было глухо,  что  профессор IV университета  изобрел луч, невероятно повышающий  жизнедеятельность низших организмов, и  что  луч этот нуждается  в  проверке.  Фамилия,  конечно,  была  переврана  и  напечатано: "Певсиков".
     Иванов принес газету и показал Персикову заметку.
     -  "Певсиков",  -  проворчал  Персиков, возясь  с камерой в кабинете, - откуда эти свистуны все знают?
     Увы,  перевранная фамилия  не  спасла  профессора  от  событий,  и  они начались на другой же день, сразу нарушив всю жизнь Персикова.
     Панкрат,  предварительно  постучавшись,  явился  в  кабинет  и   вручил Персикову великолепную атласную визитную карточку.
     - Он тамотко, - робко прибавил Панкрат.
     На карточке было напечатано изящным шрифтом:

     Альфред Аркадьевич Бронский.
     Сотрудник московских журналов - "Красный огонек",
     "Красный перец", "Красный журнал", "Красный
     прожектор" и газеты "Красная вечерняя газета".

     - Гони  его к чертовой матери, -  монотонно  сказал  Персиков и смахнул карточку под стол.
     Панкрат  повернулся  и   вышел   и   через   пять   минут  вернулся  со страдальческим лицом и со вторым экземпляром той же карточки.
     - Ты что же, смеешься? - проскрипел Персиков и стал страшен.
     - Из гепею, они говорять, - бледнея, ответил Панкрат.
     Персиков  ухватился  одной  рукой  за  карточку,  чуть  не перервал  ее пополам, а другой швырнул пинцет на стол. На карточке было написано кудрявым почерком: "Очень  прошу и извиняюсь, принять меня, многоуважаемый профессор, на три минуты по общественному делу печати и сотрудник сатирического журнала "Красный ворон", издания ГПУ".
     - Позови-ка его сюда, - сказал Персиков и задохнулся.
     Из-за  спины  Панкрата тотчас вынырнул молодой человек с гладковыбритым маслянистым  лицом. Поражали вечно  поднятые, словно у китайца, брови  и под ними ни секунды не глядевшие  в глаза  собеседнику агатовые глазки. Одет был молодой  человек совершенно  безукоризненно и модно.  В узкий  и  длинный до колен   пиджак,   широчайшие   штаны  колоколом   и   неестественной  ширины лакированные ботинки с носами,  похожими на копыта. В руках  молодой человек держал трость, шляпу с острым верхом и блокнот.
     - Что вам надо? - спросил Персиков таким голосом, что Панкрат мгновенно ушел за дверь. - Ведь вам же сказали, что я занят?
     Вместо  ответа молодой человек поклонился профессору два раза  на левый бок и на правый, а затем его глазки колесом  прошлись  по  всему кабинету, и тотчас молодой человек поставил в блокноте знак.
     - Я занят, - сказал  профессор, с отвращением  глядя в глазки гостя, но никакого эффекта не добился, так как глазки были неуловимы.
     -  Прошу тысячу  раз  извинения, глубокоуважаемый  профессор, заговорил молодой  человек  тонким  голосом, -  что  я врываюсь  к вам  и отнимаю ваше драгоценное время, но известие о вашем  мировом  открытии,  прогремевшее  по всему миру, заставляет наш журнал просить у вас каких-либо объяснений.
     - Какие такие объяснения  по всему миру?  -  заныл Персиков  визгливо и пожелтев. - Я не обязан вам давать объяснения и ничего  такого... Я занят... страшно занят.
     - Над чем  вы работаете? - сладко  спросил  молодой человек  и поставил второй знак в блокноте.
     - Да я... вы что? Хотите напечатать что-то?
     - Да, - ответил молодой человек и вдруг застрочил в блокноте.
     -  Во-первых,  я  не намерен  ничего опубликовывать, пока  я  не  кончу работы... тем  более  в этих  ваших газетах... Во-вторых, откуда вы все  это знаете?.. - И Персиков вдруг почувствовал, что теряется.
     - Верно ли известие, что вы изобрели луч новой жизни?
     -  Какой такой новой жизни?  - остервенился профессор, -  Что вы мелете чепуху! Луч,  над  которым я работаю,  еще далеко  не исследован,  и  вообще ничего  еще  не  известно!  Возможно,  что  он  повышает   жизнедеятельность протоплазмы...
     - Во сколько раз? - торопливо спросил молодой человек.
     Персиков окончательно  потерялся... "Ну  тип.  Ведь  это черт знает что такое!"
     - Что за обывательские вопросы?..  Предположим,  я скажу, ну, в  тысячу раз!..
     В глазках молодого человека мелькнула хищная радость.
     - Получаются гигантские организмы?
     - Да ничего подобного! Ну,  правда, организмы,  полученные мною, больше обыкновенных... Ну, имеют некоторые новые свойства... Но ведь тут же главное не  величие, а  невероятная скорость  размножения,  -  сказал  на свое  горе Персиков  и  тут  же  ужаснулся.  Молодой человек  исписал  целую  страницу, перелистнул ее и застрочил дальше.
     - Вы же не пишите! - уже сдаваясь и чувствуя,  что  он в руках молодого человека, в отчаянии просипел Персиков. - Что вы такое пишете?
     - Правда ли, что в течении двух суток из икры можно получить 2 миллиона головастиков?
     -  Из какого количества икры? - вновь взбеленяясь, закричал Персиков. - Вы видели когда-нибудь икринку... ну, скажем, - квакши?
     - Из полуфунта? - не смущаясь, спросил молодой человек.
     Персиков побагровел.
     - Кто же  так  мерит? Тьфу! Что вы  такое  говорите? Ну,  конечно, если взять  полфунта  лягушачьей  икры...  тогда пожалуй... черт, ну около  этого количества, а, может быть, и гораздо больше!
     Бриллианты  загорелись в  глазах  молодого человека, и он  в один взмах исчеркал еще одну страницу.
     - Правда ли, что это вызовет мировой переворот в животноводстве?
     - Что  это за газетный  вопрос, - завыл Персиков, - и вообще,  я не даю вам разрешения писать чепуху. Я вижу  по вашему лицу, что вы пишете какую-то мерзость!
     -  Вашу  фотографическую  карточку,  профессор, убедительнейше прошу, - молвил молодой человек и захлопнул блокнот.
     - Что? Мою карточку? Это в ваши журнальчики? Вместе с этой чертовщиной, которую вы там пишете. Нет, нет, нет... И я занят... попрошу вас!..
     - Хотя бы старую. И мы вам ее вернем моментально.
     - Панкрат! - закричал профессор в бешенстве.
     - Честь имею кланяться, - сказал молодой человек и пропал.
     Вместо Панкрата послышалось за дверью странное мерное скрипенье машины, кованое  постукивание в  пол,  и  в  кабинете  появился необычайной  толщины человек, одетый  в блузу и  штаны, сшитые  из одеяльного  драпа.  Левая его, механическая, нога  щелкала и  громыхала,  а в руках он держал портфель. Его бритое круглое лицо, налитое желтоватым студнем, являло  приветливую улыбку. Он по-военному поклонился профессору и выпрямился, отчего его  нога пружинно щелкнула. Персиков онемел.
     - Господин профессор, - начал незнакомец приятным  сиповатым голосом, - простите простого смертного, нарушившего ваше уединение.
     - Вы репортер? - спросил Персиков. - Панкрат!!
     -  Никак  нет,  господин профессор,  -  ответил  толстяк,  -  позвольте представиться  -  капитан  дальнего  плавания  и  сотрудник  газеты "Вестник промышленности" при совете народных комиссаров.
     - Панкрат!! - истерически  закричал  Персиков, и  тотчас в углу выкинул красный сигнал и мягко прозвенел телефон. - Панкрат! - повторил профессор. - Я слушаю.
     - Ферцайен зи битте, герр профессор,  - захрипел  телефон по-немецки, - дас их штёре. Их бин митарбейтер дес Берлинер тагеблатс*...
     - Панкрат, - закричал в трубку профессор, - бин моменталь зер бешефтигт унд кан зи десхальб этцт нихт эмпфанген**! Панкрат!!
     А на парадном входе института в это время начались звонки.
     -  Кошмарное убийство  на Бронной  улице!!  -  завывали  неестественные сиплые  голоса,  вертясь в гуще огней между колесами и вспышками  фонарей на нагретой  июньской  мостовой,  -  кошмарное  появление болезни кур  у  вдовы попадьи Дроздовой с ее портретом!.. Кошмарное открытие луча жизни профессора Персикова!!
     Персиков  мотнулся так, что чуть не попал под  автомобиль на Моховой, и яростно ухватился за газету.
     - Три копейки, гражданин! - закричал мальчишка и,  вжимаясь  в толпу на тротуаре, вновь завыл: - "Красная вечерняя газета", открытие икс-луча!!
     Ошеломленный Персиков развернул газету и прижался к  фонарному  столбу. На второй странице в левом углу в смазанной рамке  глянул на  него  лысый, с безумными и  незрячими глазами,  с  повисшею  нижнею челюстью  человек, плод художественного  творчества  Альфреда  Бронского.  "В.И.Персиков,  открывший загадочный  красный луч", гласила подпись под рисунком. Ниже под  заголовком "Мировая загадка" начиналась статья словами:
     "Садитесь, - приветливо сказал нам маститый ученый Персиков..."
     Под статьей красовалась подпись "Альфред Бронский (Алонзо)".
     Зеленоватый свет взлетел  над крышей  университета,  на небе  выскочили огненные слова "Говорящая газета", и тотчас толпа запрудила Моховую.
     "Садитесь!!!  - завыл  вдруг в  рупоре  на  крыше неприятнейший  тонкий голос,  совершенно  похожий  на голос  увеличенного  в  тысячу  раз Альфреда Бронского, - приветливо сказал нам маститый ученый Персиков! - Я давно хотел познакомить московский пролетариат с результатами моего открытия..."
     Тихое механическое скрипение послышалось за спиною у Персикова и кто-то потянул его  за рукав. Обернувшись,  он увидал желтое круглое лицо владельца механической ноги. Глаза у того были увлажнены слезами и губы вздрагивали.
     -  Меня, господин  профессор, вы не пожелали познакомить с результатами вашего  изумительного  открытия, - сказал он печально  и глубоко вздохнул. - Пропали мои полтора червячка.
     Он тоскливо глядел на крышу университета, где в черной пасти бесновался невидимый Альфред. Персикову почему-то стало жаль толстяка.
     -  Я, -  пробормотал он, с ненавистью ловя  слова  с неба,  -  никакого садитесь ему не говорил! Это просто наглец необыкновенного свойства! Вы меня простите, пожалуйста, -  но, право же, когда работаешь и  врываются... Я  не про вас, конечно, говорю...
     - Может быть, вы мне, господин профессор, хотя бы описание вашей камеры дадите?  -  заискивающе и скорбно  говорил механический человек. - Ведь  вам теперь все равно...
     -  Из  полуфунта икры в  течении 3-х дней вылупляется такое  количество головастиков, что их нет никакой возможности сосчитать, - ревел невидимка  в рупоре.
     - Ту-ту, - глухо кричали автомобили на Моховой.
     - Го-го-го... Ишь ты, го-го-го - шуршала толпа, задирая головы.
     -  Каков  мерзавец?  А?  -   дрожа  от  негодования,  зашипел  Персиков механическому  человеку, -  как вам это  нравится? Да я  жаловаться на  него буду!
     - Возмутительно! - согласился толстяк.
     Ослепительнейший фиолетовый луч ударил в глаза профессора, и все кругом вспыхнуло,  -  фонарный   столб,  кусок  торцовой  мостовой,  желтая  стена, любопытные лица.
     -  Это вас, господин  профессор, - восхищенно шепнул толстяк и повис на рукаве профессора, как гиря. В воздухе что-то заскрежетало.
     - А ну их всех к черту! - тоскливо вскричал Персиков, выдираясь с гирей из толпы. - Эй, таксомотор. На Пречистенку!
     Облупленная старенькая машина, конструкции  24-го  года, заклокотала  у тротуара, и профессор полез в ландо, стараясь отцепиться от толстяка.
     -  Вы  мне мешаете,  - шипел  он  и закрывался кулаками от  фиолетового света.
     - Читали?! Чего оруть?..  Профессора  Персикова с детишками зарезали на Малой Бронной!! - кричали кругом в толпе.
     -  Никаких у меня детишек нету, сукины  дети, - заорал Персиков и вдруг попал  в фокус черного аппарата, застрелившего его в профиль с открытым ртом и яростными глазами.
     - Крх... ту... крх... ту, - закричал таксомотор и врезался в гущу.
     Толстяк уже сидел в ландо и грел бок профессору.


* Извините меня,  господин профессор, за беспокойство. Я  сотрудник  "Берлинер тагеблатс"... (искаж. нем.)
** В данный момент я очень занят и никак не могу принять Вас!.. (нем.)

 

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ