Chapitro III

Persikov kaptis

La afero estis jena. Kiam la profesoro proksimigis sian genian okulon al la okulario, li unuafoje en la vivo atentis tion, ke en la multkolora spiraleto precipe brile kaj reliefe apartighis unu radio. La radio estis helrugha kaj elfalis el la spiraleto, kvazau eta akrajho, simila, ekzemple, al kudrilo.

Estas simple malfelicho, ke tiu radio por kelkaj sekundoj atentigis la spertan okulon de la virtuozo.

En ghi, en la radio, la profesoro ekvidis tion, kio estis miloble pli grava ol la radio mem, tiu efemera infano, kiu hazarde naskighis che movo de la glaco kaj objektivo de la mikroskopo. Dank'al tio, ke la asistanto forvokis la profesoron, la ameboj kushis dum horo kaj duono sub influo de tiu radio, kaj rezultis jeno: en la disko ekster la radio la grajnoformaj ameboj kushachis malaktive kaj senhelpe, sed, en la loko, kiun trais la rugha akra glaveto, okazis strangaj fenomenoj. En la rugha strieto bolis la vivo. La grizetaj ameboj, eitirante la pseudopiedojn, tutforte strebis al la rugha strio kaj en ghi (kvazau sorche) revivighis. Iu magio enspiris en ilin vivoforton. Ili rampis are kaj interbatalis por loko en la radio. En ghi pasis freneza, alia vorto ne troveblas, reproduktigho. Rompante kaj renversante chiujn leghojn, konatajn al Persikov kiel propraj kvin fingroj, ili burghonis fulmrapide antau liaj okuloj. Ili dispecighis en la radio kaj chiu el la pecetoj dum 2 sekundoj ighis nova kaj fresha organismo. Tiuj organismoj estis momente atingantaj plenkreskon kaj maturecon nur por tuje doni siavice novan generacion. En la rugha strio kaj poste en la tuta disko ighis malvaste, kaj komencighis neevitebla interbatalo. La jhus naskitaj furioze atakis unu la alian, disshiradis je pecetoj kaj englutadis. Inter la naskitoj kushis kadavroj de la pereintoj en batalo por la ekzisto. Venkadis la plej bonaj kaj fortaj. Kaj tiuj plej bonaj estis teruraj. Unue, ili lau la amplekso proksimume duoble superis la ordinarajn amebojn kaj, due, distingighis per ia specifa agresemo kaj viglo. Iliaj movoj estis impetaj, iliaj pseudopiedoj estis multe pli longaj, ol la ordinaraj, kaj funkciis, sen troigo, kvazau polpaj tentakloj.

En la dua vespero la profesoro, malviglighinta kaj palighinta, sen mangho, ekscitante sin nur per dikaj memfaritaj cigaredoj, observis novan generacion de ameboj, kaj en la tria tago li transiris al la komencfonto, tio estas al la rugha strio.

Gaso sibletis en la brulilo, denove sur la strato susuris la trafiko, kaj la profesoro, venenigita per la centa cigaredo, duonferminte la okulojn, apogis sin je dorso de la helica braksegho.

- Jes, nun chio estas klara. La radio vivigis ilin. Tio estas nova, de neniu esplorita, de neniu trovita radio. La unua, kion necesas klarigi, tio estas - chu ghi rezultas nur pro elektrolumo au ankau pro la suno, - murmuris Persikov al si mem.

Kaj dum ankorau unu nokto tio klarighis. Per tri mikroskopoj Persikov kaptis tri radiojn, nenion kaptis de la suno kaj esprimighis tiel:

- Necesas konkludi, ke en la spektro de la suno ghi malestas... hm... nu, unuvorte, necesas konkludi, ke eblas akiri ghin nur el la elektrolumo. - Li admire rigardis al la duondiafana globo supre, entuziasmece pripensis kaj invitis en sian kabineton la asistanton Ivanov. Li chion rakontis al li kaj montris la amebojn.

La privat-docento Ivanov estis konsternita, absolute perpleksigita: kial do tia simpla ajho, kiel tiu minca sageto, ne estis rimarkita antaue, diablo prenu! De iu ajn, inkluzive lin mem, Ivanov'on, kaj efektive tio estas terure! Vi nur rigardu...

- Vi rigardu, Vladimir Ipatjich! - diris Ivanov, terurigite algluighante per la okulo al la okulario, - kio okazas? Ili kreskas fulmrapide... Rigardu, rigardu...

- Mi observas ilin jam la trian tagon, - solene respondis Persikov.

Poste inter la du sciencistoj okazis parolo, kies senco estis jena: la privat-docento Ivanov prenas al si taskon konstrui pere de lensoj kaj glacoj kameron, en kiu eblos ricevi tiun radion pli granda kaj ekster mikroskopo. Ivanov esperas, ech tute certas, ke tio estas ekstreme simple.

La radion li ricevos, Vladimir Ipatjevich ech ne dubu pri tio. Che tio okazis malgranda embaraso.

- Mi, Pjotr Stepanovich, kiam publikigos la verkon, indikos, ke la kameroj estis konstruitaj de vi, - prononcis Persikov, sentante, ke necesas likvidi la embaraseton.

- Ho, tio ne gravas... Kvankam, certe...

Kaj la embaraseto estis likvidita. Ekde tiu momento la radio absorbis ankau Ivanov'on. Tiam, kiam Persikov, malgrasighante kaj trivighante, sidis dum tagoj kaj duonnoktoj che la mikroskopo, Ivanov klopodis en la scintilanta pro lampoj fizika kabineto, kombinante lensojn kaj glacojn. Al li helpis mekanikisto.

Oni sendis al Persikov el Germanio post mendo pere de la komisariato pri klerigo, tri pakajojn, entenantajn glacojn, bikonveksajn, bikonkavajn kaj ech iajn konveksa-konkavajn poluritajn glacojn. Chio-chi finighis per tio, ke Ivanov konstruis la kameron kaj efektive kaptis en ghin la rughan radion. Kaj necesas pritaksi juste: li kaptis majstre: la radio rezultis dika, chirkau 4 centimetrojn transverse, akra kaj forta.

La 1-an de junio oni instalis la kameron en la kabineto de Persikov, kaj li avide komencis esploradon de frajo de ranoj, prilumita de la radio. Tiu esplorado donis frapajn rezultojn. Dum 2 tagnoktoj el la frajeroj elovighis miloj da ranidoj. Sed tio ne estas fino, dum unu tagnokto la ranidoj elkreskis eksterordinare je ranoj, tiom agresivaj kaj voremaj, ke duono el ili estis tuje forvorita de la alia duono. Sed la restintaj vivi komencis ekster ajnaj limperiodoj fraji kaj dum 2 tagoj jam sen ajna radio produktis novan generacion, tute sennombran. En la kabineto de la sciencisto komencighis diablo scias kio: la ranidoj disrampis el la kabineto tra la tuta instituto, en terarioj kaj simple surplanke, en chiuj anguletoj kvakadis lautegaj hhoroj kvazau en marcho. Pankrat, sen tio timanta Persikov'on kiel la flamon, nun havis al li solan senton: mortigan teruron. Post semajno la sciencisto mem eksentis, ke li frenezighas. La instituto plenighis je odoro de etero kaj kalia cianido, pro kiu Pankrat, ne ghustatempe demetinta maskon, preskau venenighis. La svarmighantan marchan generacion oni finfine sukcesis mortigi per la venenajhoj, la kabinetojn aerumi.

Persikov diris al Ivanov jenon:

- Atentu, Pjotr Stepanovich, efiko de la radio al nukleo-plasmo kaj ghenerale al ovolo estas mirinda.

Ivanov, senemocia kaj diskreta ghentlemano, interrompis la profesoron per neordinara tono:

- Vladimir Ipatjevich, kial do vi rezonadas pri etaj detaloj, pri la nukleoplasmo? Ni diru rekte: vi malkovris ion senprecedencan. - Evidente kun granda peno, tamen Ivanov elpremis el si la vortojn: - Profesoro Persikov, vi malkovris la radion de vivo!

loma rughigho aperis sur la palaj, nerazitaj zigomoj de Persikov.

- Nu-nu-nu, - balbutis li.

- Vi, - daurigis Ivanov, - vi akiros tian nomon... Mia kapo turnighas. Chu vi komprenas, - daurigis li verve, - Vladimir Ipatjevich, la personajhoj de Wells kompare kun vi estas simple bagatelo... Sed mi ja opiniis, ke tio estas fabeloj... Chu vi memoras lian "Nutrajo de Dioj"?

- Ha, tio estas romano, - respondis Persikov.

- Nu jes, Dio mia, la fama ja!..

- Mi forgesis ghin, - respondis Persikov, - mi memoras, ke legis, sed forgesis.

- Kial do vi ne memoras, vi nur rigardu, - Ivanov levis je piedeto desur la vitra tablo mortintan ranon de eksterordinara amplekso kun shvelinta ventro. Ghia muzelo ech post la morto havis minacan esprimon, - ja tio estas terure!


Глава 3. Персиков поймал

     Дело было вот в чем. Когда профессор  приблизил свой гениальный  глаз к окуляру,  он  впервые в жизни обратил  внимание на  то, что  в  разноцветном завитке особенно ярко и жирно выделялся один луч. Луч этот был ярко-красного цвета и из  завитка выпадал, как маленькое острие, ну, скажем, с иголку, что ли.
     Просто уж такое несчастье, что на  несколько секунд  луч  этот приковал наметанный взгляд виртуоза.
     В нем, в луче, профессор разглядел то, что было тысячу раз значительнее и важнее  самого луча, непрочного дитяти, случайно  родившегося при движении зеркала  и  объектива микроскопа.  Благодаря  тому,  что  ассистент  отозвал профессора,  амебы  пролежали  полтора  часа  под  действием  этого  луча  и получилось вот  что: в  то время,  как  в  диске  вне  луча  зернистые амебы валялись  вяло и беспомощно,  в том месте, где пролегал красный  заостренный меч,  происходили  странные  явления.  В  красной  полосочке  кипела  жизнь. Серенькие амебы, выпуская ложноножки, тянулись изо всех сил в красную полосу и в ней (словно волшебным образом) оживали. Какая-то сила вдохнула в них дух жизни. Они лезли  стаей и боролись друг с другом за место в луче.  В нем шло бешеное, другого  слова  не подобрать, размножение. Ломая и  опрокидывая все законы, известные  Персикову как  свои пять пальцев,  они почковались на его глазах с молниеносной быстротой. Они разваливались на части в луче, и каждая из  частей  в  течении  2 секунд  становилась новым и свежим организмом. Эти организмы в несколько мгновений достигали роста и зрелости лишь затем, чтобы в свою очередь  тотчас же дать новое поколение. В  красной полосе, а потом и во всем  диске  стало тесно, и началась  неизбежная борьба.  Вновь рожденные яростно набрасывались  друг  на  друга и  рвали в  клочья  и  глотали. Среди рожденных  лежали трупы погибших в борьбе за существование. Побеждали лучшие и сильные. И эти лучшие были ужасны. Во-первых, они объемом приблизительно в два  раза  превышали  обыкновенных  амеб, а во-вторых,  отличались  какой-то особенной злостью и резвостью. Движения их были стремительны,  их ложноножки гораздо  длиннее нормальных,  и работали  они  ими,  без  преувеличения, как спруты щупальцами.
     Во  второй  вечер профессор,  осунувшийся  и  побледневший,  без  пищи, взвинчивая себя лишь толстыми самокрутками, изучал новое поколение амеб, а в третий день он перешел к первоисточнику, то есть к красному лучу.
     Газ  тихонько шипел  в  горелке,  опять по улице  шаркало  движение,  и профессор,  отравленный сотой  папиросою,  полузакрыв  глаза,  откинулся  на спинку винтового кресла.
     -  Да, теперь все ясно.  Их оживил  луч.  Это новый,  не  исследованный никем,  никем  не обнаруженный  луч. Первое,  что придется выяснить,  это  - получается  ли он только от  электричества или также и от солнца, - бормотал Персиков самому себе.
     И в течение еще  одной ночи это  выяснилось.  В три микроскопа Персиков поймал три луча, от солнца ничего не поймал и выразился так:
     -  Надо  полагать,  что  в  спектре солнца его нет...  гм... ну,  одним словом, надо полагать, что добыть его можно только от электрического  света. - Он любовно поглядел на матовый шар вверху, вдохновенно подумал и пригласил к себе в кабинет Иванова. Он все ему рассказал и показал амеб.
     Приват-доцент  Иванов был  поражен, совершенно  раздавлен: как же такая простая вещь,  как  эта тоненькая стрела,  не  была  замечена  раньше,  черт возьми! Да  кем  угодно,  и  хотя  бы  им,  Ивановым,  и  действительно  это чудовищно! Вы только посмотрите...
     - Вы посмотрите, Владимир Ипатьевич! - говорил Иванов, в ужасе прилипая глазом  к  окуляру. - Что  делается?! Они растут на моих глазах...  Гляньте, гляньте...
     - Я их наблюдаю уже третий день, - вдохновенно ответил Персиков.
     Затем произошел между двумя учеными разговор, смысл которого сводился к следующему: приват-доцент  Иванов берется соорудить при помощи линз и зеркал камеру,  в которой можно  будет  получить этот луч  в увеличенном виде и вне микроскопа.  Иванов  надеется, даже  совершенно уверен, что  это чрезвычайно просто. Луч он получит, Владимир Ипатьевич может в этом  не сомневаться. Тут произошла маленькая заминка.
     -  Я, Петр  Степанович,  когда  опубликую  работу, напишу,  что  камеры сооружены вами, - вставил Персиков, чувствуя, что заминочку надо разрешить.
     - О, это не важно... Впрочем, конечно...
     И заминочка тотчас разрешилась. С этого времени луч поглотил и Иванова. В то время, как Персиков, худея и истощаясь, просиживал дни и половину ночей за  микроскопом, Иванов  возился в  сверкающем от ламп  физическом кабинете, комбинируя линзу и зеркала. Помогал ему механик.
     Из  Германии, после запроса  через комиссариат  просвещения,  Персикову прислали   три   посылки,   содержащие  в   себе  зеркала,   двояковыпуклые, двояковогнутые   и  даже  какие-то  выпукло- вогнутые  шлифованные  стекла. Кончилось  все это  тем, что Иванов соорудил  камеру  и в  нее действительно уловил  красный луч.  И надо  отдать справедливость,  уловил  мастерски: луч вышел кривой, жирный, сантиметра 4 в поперечнике, острый и сильный.
     1-го июня  камеру  установили  в  кабинете Персикова, и  он жадно начал опыты  с  икрой  лягушек,  освещенной  лучом.  Опыты  эти  дали  потрясающие результаты. В течение двух  суток из икринок вылупились тысячи головастиков. Но  этого мало,  в  течение одних  суток  головастики выросли  необычайно  в лягушек,  и  до  того злых  и  прожорливых,  что  половина  их  тут  же была перелопана  другой  половиной.  Зато  оставшиеся в  живых  начали вне всяких сроков метать икру и в 2 дня уже без  всякого луча вывели новое поколение, и при  этом  совершенно  бесчисленное. В  кабинете ученого началось черт знает что: головастики расползлись из кабинета  по всему институту, в террариях  и просто  на полу,  во всех закоулках  завывали  зычные  хоры, как на  болоте. Панкрат, и так боявшийся Персикова как огня, теперь испытывал по отношению к нему одно чувство: мертвенный ужас. Через неделю и  сам ученый почувствовал, что шалеет.  Институт  наполнился запахом эфира и цианистого калия,  которым чуть-чуть не  отравился  Панкрат,  не  вовремя  снявший  маску.  Разросшееся поколение, наконец, удалось перебить ядами, кабинеты проветрить.
     Иванову Персиков сказал так:
     -  Вы знаете, Петр  Степанович, действие луча на дейтероплазму и вообще на яйцеклетку изумительно.
     Иванов, холодный и  сдержанный джентльмен, перебил профессора необычным тоном:
     -  Владимир  Ипатьевич,  что  же  вы  толкуете  о  мелких  деталях,  об дейтероплазме.  Будем  говорить  прямо:  вы  открыли  что-то  неслыханное, - видимо,  с  большой потугой, но  все  же  Иванов выдавил из  себя  слова:  - профессор Персиков, вы открыли луч жизни!
     Слабая краска показалась на бледных, небритых скулах Персикова.
     - Ну-ну-ну, - пробормотал он.
     - Вы, - продолжал Иванов, - вы приобретете такое имя... У меня кружится голова.  Вы  понимаете, - продолжал он страстно, - Владимир Ипатьевич, герои Уэллса по сравнению с вами  просто вздор...  А я-то думал, что это сказки... Вы помните его "Пищу богов"?
     - А, это роман, - ответил Персиков.
     - Ну да, господи, известный же!..
     - Я забыл его, - ответил Персиков, - помню, читал, но забыл.
     - Как же вы не  помните, да вы гляньте,  - Иванов  за ножку  поднял  со стеклянного стола  невероятных размеров мертвую  лягушку с распухшим брюхом. На  морде  ее  даже после смерти было  злобное  выражение,  -  ведь  это  же чудовищно!

 

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ