NAUA CHAPITRO
Vizito al la bullok-kolonio. —
Bullok-artistoj. — Spaco kaj tempo. -
Kelkaj specialaj opinioj de mia patronino pri la homa
raso. — Korpo kaj animo. — La sesa kaj la sepa
sensoj.
Poste, en iu el la sekvintaj tagoj Opula donis
tian klarigon pri la tuta komplika demando, kiu
klarigo — krom, ke oni ghin povas facile kompreni
— tiom kontradstaris al chiuj niaj kredo kaj scio,
ke necesis longa tempo, ghis mi rekonsciighis almenau
tiom, kiom estas necese, ke mi povu ordigi miajn
pensojn.
Mia patronino ghuste tiutempe vizitadis
konstruatajn bullok-koloniojn, kaj shi permesis, ke
mi shin akompanu. En la ek-ekbrilanta, verda lumo
tuta vico de la konstruataj Babel-turoj flirtis
nebule — nova antauurbo de la centro de Kapilario,
kreajho de bullokoj laborantaj obstine, senlace: chiu
el tiuj farighas por esti chielatinga shtupetaro,
chiu estas eksperimentajho de unusola penso; ke foje
tiuj atingu la surfacon de la maro, sur kies fundo
tiuj chi malfelichaj vermoj laboras, batalas, kaj
pereas, chiam refoje forgesante, ke la celon ili
neniam povos atingi. Ni eniris ankau la internon de
unu turo: mia patronino eksperte chirkaurigardis kaj
deklaris, ke tiu chi konstruajho lau vidpunkto de la
oihaoj post kelkaj tagoj estos preta. Tri muroj estis
jam sufiche altaj; kiam ankau la kvara atingos tiujn,
shi sciigos siajn amikinojn, ke ili povas veni kun la
parfumoj.
Estis kortushe vidi la svarmadon,
tien-reen-kuradon, fortostrechon de la etaj bullokoj.
Ech je apero de Opula ili ne chesis labori: nur
kelkaj el ili forighis de sur la kornicoj, tiuj venis
tien, shin chirkaunaghadis, strechante siajn
miniaturajn okulojn. "Ili nin observas!"
diris Opula ridetante; poste klarigante siajn
vortojn, shi aldonis, ke inter tiuj chi etaj estajhoj
trovighas havantoj de arta instinkto, tiuj ornamas la
muron de la farata turo per desegnoj: tiuj chi
desegnoj figuras chiam, senescepte, oihaojn, en
kuriozaj situacioj, kio permesas konkludi, ke en tiuj
chi etaj monstroj vivas ia klariganta konjekto pri la
belo kaj felicho, pri la vera celo de la vivo. Tiujn
chi etajn artistojn la laborantaj bullokoj
malrespektas kaj primokas — Opula imitante ilin per
sonimitaj vortoj, komprenigis al mi, ke iliaj
bullok-kunuloj nomas tiujn chi
"religiuloj", "kredantoj"; kaj la
bildon, kiu prezentas oihaon: "idolo",
"dio". Mem la artistoj nomas la signifon de
la figuro per vortoj "fato" kaj
"sorto".
El chi tio mi ekkomprenis, kion Opula prenis
nature, sed kio por mi estis ghis nun nekomprenebla:
kial la bullok ne rekonas la solan malamikon kaj
eksproprietiganton de sia laboro, la oihaon, kial ghi
ne batalas kontrau shi, anstatau mordshiradi unu la
alian. La bullokoj konsideras la oihaon pli supera
estajho, metafizika forto, abstrakta nocio, kiu
entenas la vivon, do lukti kontrau shi — lau ilia
kurioza intelekto — estus tiom, kvazau ekbatali
kontrau si mem kaj kontrau la vivo. La naiva artisto
ankau che ili — kiel che la homoj — nomas tiun
chi forton dio: ghin pridesegnas, prezentas al ghi
oferon per sia kreajho, por repacigi ghin kaj atingi
priauskulton por si.
Mi rigardis unu el tiuj chi idolbildoj: —
bullokoj surgenuis antau la bildo, kiuj che la apero
de Opula dissaltis, montradis al la bildo kaj
interpushighis. Nur parafraze mi povas rakonti, kio
estis la temo de tiu chi bildo, figuranta du oihaojn;
tiom mi povas diri pri ghi, ke, se mi volus ghian
kopion publikigi inter la tekstoj de tiu chi verko,
la cenzuro de neniu lando permesus la publikigon.
Mallonge, la bildo prezentis vulgaran obscenajhon,
volupteman procedon: (krom la du oihaoj ankau kelkaj
bullokoj funkciis en ghi) tian, per kiuj che ni
voluptuloj kutimas amuzi sian sinjorineton, el kashitaj
poshoj eltirinte ghin en decidaj momentoj, kun la
espero, ke per ghi ili ekflamigos shian imagon.
Kun malestimo kaj nauzo mi forturnis min kaj petis
ankau Opulan, ke prefere shi turnu sian rigardon al
la shvitantoj kaj laborantoj. Mi uzis la okazon por
simboligi per ili tion, al kio ghis nun vane mi
klopodis veki en shi estimon; kion mi nomis
virlaboro, vira intelekto, virvolo. Jen, mi diris per
emfaza vocho: ekzistas io, kio signifas pli multe ol
felicho, ghojo, por kio oni povas oferi la vivon —
sankta destiniteco por nekonata celo: la devo. Kant
diras jene: "super mia kapo la stelplena chielo,
kaj en mi la kategoria imperativo". Tiuj chi
etaj estajhoj altigas turon, por ke ili atingu tiun
stelplenan chielon — vi chiufoje pereigas la
rezulton de ilia laboro, sed kiome tio gravas? Ili
komencas denove, kun kredo kaj fido. Kaj, chu tiu chi
senespera batalado ne estas pli bela, pli majesta ol
molighinte voluptadi en ghojoj de la vivo - chu neado
al la vivo, por pli bela, pli alta vivo, ne estas pli
inda al la animo ol rezigne vegetadi en la senfina
nuno, ne dezirante la grandiozan estontecon?
Mia patronino mire min alrigardis kaj rimarkis, ke
pri spaco kaj tempo mi havas tiajn kriojn, kiujn shi
trovas tre enuigaj: shi min petas, ke mi chesu. Alto
kaj profundo, nuno kaj estonteco — tio estas
stultajhoj, ja neniun el tiuj ni travivas (ghuas,
kiel shi esprimis) — char la oiha estas nek
profunde nek alte, sed shi estas tie, kie shi estas,
nome en sia propra animo, en la centro de la mondo,
chiam cheestante kaj chiam feliche. Kio koncernas la
altecsopiron de la bullokoj, ankau ghin shi
konsideras ech iomete ne amuza kaj varia. Char kion
ja ili povus atingi, en la plej bona kazo, supoze, ke
iun turon foje ili sukcesos finfari? lli atingus la
surfacon de la maro — ili alvenus eksteren, sur la
kontinenton, en tian landon, pri kia mi parolis al
shi, kaj el kie laudire mi devenas. Sed kie estas en
tiu lando tiu pli alta, pli felicha vivoformo por
ili? Tie supre la bullokoj estas iom pli grandaj, sed
esence, el chio, kion mi rakontis, shi vidas, ke
samtiel stultaj (malfelichaj) ili estas; se ne pli
stultaj, ol chi tie, malsupre. Eble ili estas iom pli
tromemfidaj, tiom chi estas la tuta diferenco; kaj,
ke sian situacion, se eble, ankorau malpli ili
rekonas kaj konfesas al si mem.
Lau tio, kion mi rakontis pri la geedzeco, ghi
esence ne estas io alia ol en Kapilario — la
bullok-bredado. Ke niaj bullokoj sin kashas en tuboj,
tio tre natura estas — niaj oihaoj volas tiel, ne
tolerante, ke per montrado de siaj fizikaj ecoj ankau
ili veku sopirojn kaj surbaze de tio ili senpage sin
vivtenigu. Cetere shi povas pruvi, el mia propra
konfeso, ke ankau niaj kompatindaj bullokoj en la
profundo de sia animo konsideras diajho la oihaojn,
kaj ilia falsa superemo estas nur neado de tiu
senkonscia sento, ke ili subrestis.
Tute konsternighinte mi petis, ke shi klarigu
siajn vortojn. Opula prezentis antau min mian propran
konfeson; en sia koncepto. Mi konfesis — shi diris
—, ke pri la virindemando, kiel ni ghin nomas, sen
konsidero al tiuj chi kelkaj feministoj, kiujn shi
opinias ech ne virinoj, nur degenerintaj viroj —
sin okupis che ni tielnomataj "geniuloj":
do, ke por solvi tiun chi demandon, kiun la virinoj
solvas simple per siaj ekzisto kaj vivo, sen chia
malfacilo, — inter la viroj almenau genieco estas
bezonata, intelekta eminenteco, chion oferantaj
diligenteco kaj fortostrecho! Kial estas, ke la
misteron de la virina animo sekciadas chiam viroj, la
karakteron de la virino analizas viroj, la grandaj
rezultoj sur la kampo de tiu chi grava scienco
apartenas al nomoj de viroj: la virinoj servas nur
kiel faktoj por tiu chi scienco? Mi volis pruvi per
tio la malaltgradecon de la virina intelekto, la
mensan malrichecon de la virino, ke jen ech sin mem
si ne kapablas determini - por tio, ke ni havu pri shi
koncepton, estas bezonata la genio de la viro, char
pri sia propra animo shi ne havas propran konfeson.
Sur tiu chi bazo oni povas diri ankau, ke Dio estas
pli malaltgrada intelekto ol la homo, char ja ghi ne
donis pri si autobiografion kaj karakter-priskribon:
kion ni scias au kredas pri ghi kaj pri ghia agado,
tion homoj malkovris kaj determinis — ghi mem
silentas kaj agas. Sed la vera kredulo vidas klare,
ke ghia silento kaj nia pregho trovas sian sencon en
tiu rilato, kiu ekzistas inter Dio kaj homo - ke ni
bezonas Dion, sed Dio nin ne bezonas.
Shi asertas energie, ke niaj grandaj virinkonantoj
pli volonte estus virinoj ol virinkonantoj — kaj
por Strindberg kaj la aliaj pesimismuloj, kiuj vidas
la fiecon de la virino en tio, ke shi vivas pli
volonte sian vivon ol cerbumi pri tio, kia homo povas
esti Strindberg kaj kiel estus eble lin felichigi?
— por tiuj chi "virinkonantoj" simple
"acidaj estas la vinberoj". Ankau cetere
shajnas, ke tra chiaj maniecaj doktrino kaj
ideo-konstruajhoj, ia sennoma avido loghas en niaj
bullokoj, ke ankau ili farighu virinoj, ankau ili
"fiighu" kaj forlasu siajn babelturojn. Mi
mem konfesis, ke la virinoj plie shatas la virinecajn
virojn, ol la virecajn virinojn shatas la viroj —
kion alian tio chi signifas ol sopiron al unu unueca
homtipo, sopiron al "degradigho",
"senmoraligo", "femalecigho" —
mallonge: konjektplenan hejmdeziron de chiu
kontinenta homo al Kapilario, al la mara fundo, kiun
ekkoni ghis nun estis donite nur al mi, al Gulliver,
kaj kie vivas ununura sekso, feliche kaj serene, la
"Ubermensch" de Nietzsche - sed al tiu chi
ununura sekso pli similas la virinoj ol la viroj.
Tiun chi saman obskuran instinkton ne nur ne
refutas, sed ech pli pruvas tio, kion mi rakontis pri
la "amo de samseksuloj", pri tiu chi
"malchastajho", kiu ankau inter viroj kaj
ankau inter virinoj trovighas che ni, en formo de
amora degenenigho: — kun tiu diferenco, ke dum la
virinoj amas unu la alian samtiel, kiel en Kapilario,
kiel virinon, dume la samseksama viro serchas kiel
parulon "virinecan" viron, donas al li
virinajn nomojn, lin vestas en virinajn robojn,
tiome, ke donighas la demando: se li serchas jam la
virinon ankau en la viro, - kial li ne turnas sin
rekte al la virino? Kaj la pli frue menciita
voluptulo, kial montras nudan virinan korpon al la
virino, kiun li volas agordi al amado: chu ne pro la
sama kauzo, pro kiu la bullokoj pentradas siajn
idol-bildojn? — Ja, se ni kredus, ke la virino
ankati anime samtiom bezonas la viron, kiom la
viro bezonas la virinon - se shi lin bezonus, ne nur
kiel ilon lin uzus, manke de aliaj iloj —, tiam li
provus la virinon ekflamigi per loga malkovro de sia
propra nudeco. Ni sherce uzas la vorton, ke la virino
al tiu kaj tiu chi disdonis siajn
"gracojn", kaj ni ne rimarkas, ke en ia
efektivo kiom serioze tiel estas!
Sanktan Antonion virinoj tentis en la dezerto, kaj
li sin turnis por helpo al Dio — akceptante tiel la
virinon kiel Dion, sendante en batalon kontrau shi
samrangan forton, kun la sento, ke li mem en sia
majesta homa esenco estus malforta kontrau tiu
estajho, kiun ordinare ni ne volas akcepti ech kiel
homon. Do, sed kial ni konsideras tragika la avidon
de viroj al virinoj, kaj komike, se virino anhelas
por viro; se ne pro la samo, pro kiu ankau la aspiron
al la pli perfekta ni sentas tragika?
Opula chesis paroli; kaj mi, kiu kun mallevita
kapo kaj moke ghis nun auskultis, kolektante enpense
la kontrauargumentojn, subite rigardis al shi supren.
Shia vizagb estis trankvila kaj frida, sed tiel
konsterne bela, ke la vorto haltis en mia gorgho.
Kelkajn momentojn kun bateganta koro mi staris tie,
poste kun maltrankvilo, tremante, dolorplene mi
ekkriis:
— Do sed kio estas tio chi, kio estas tio chi
tiukaze — kion signifas tiu chi embaraso, tiu chi
sopiro, tiu chi sendecida kaj multspeca volo, tiu chi
avido por la libereco en la koroj de la
malfelichuloj? Diru, mi ne komprenas, donu al mi ian
signon, montru la vojon, lau kiu mi ekiru!
Opula sin klinis malsupren kaj per eksperta kaj
lerta movo de sia mano kaptis unu el la baraktantaj
etaj bullokoj. Shi ghin levis kaj tenis antau miajn
okulojn. La unuan fojon mi vidis tiel proksime tiun
chi strangan, etan monstron.
— Rigardu — shi diris trankvile; kaj shiaj
travideblaj, palflavaj fingroj kiel filigranaj
flametoj forte prenis la talion de la barakte
frapadanta besteto. — Chu vi vidas tiun chi
sensencan, komplikan, etan mekanismon? Komence, kiel
vi klarigas kaj kiel ankau niaj legendoj pruvas,
ununura organo ghi estis, parto, servanta por
speciala celo de la granda tuto, kiun vi tie supre
nomas homo, ni chi tie malsupre oiha, tio estas
Virino. Ghia figuro en maldetalaj konturoj ech hodiau
memorigas pri ghia deveno, se oni povas kredi la
priskribon, kiel vi karakterizis la kontinentan viron
en la esenco de lia aspekto. Tiu chi organo, tiu chi
parto de la tuto forapartighis de sur ni kaj komencis
apartan evoluon. Kaj ghi sin ekipis per chio, kio
estas primeritita nur de la Tuto kaj ne de la
konsistiga parto: per okuloj kaj oreloj kaj busho —
vidu, ankau naghilojn, flugilojn ghi havas —, chion
ghi volis kunigi en si; ghi kredis, ke ghi ighos
perfekta, se la formojn de chio perfekta ghi
surprenas al si. Sed la saghecon de la vivo ne povas
transpashi ech tiu, kiu volas esti pli sagha ol la
vivo — kaj ech tiu, kiu volas plie rapidi ol la
naturo, ne povas rapidi lau alia vojo ol la naturo
— nur antaui ghin povas, sed sur ghia propra
tereno.
Chu vi ne komprenas tiun chi klaran parolon? El
viaj oreloj, kiujn vi ricevis de la vivo, vi povas
fari pli perfektajn orelojn: ja vi havas telefonojn,
kaj ghis milo da mejloj vi povas etendi vian
audsenton — kaj vi povas fari el viaj okuloj pli
perfektajn okulojn — ja proksime vi vidas Lunon per
viaj teleskopoj, kaj vi vidas baleno la amebon,
naghadantan en la akvo, se vi ekipas viajn okulojn
per vitro. Kaj viajn piedojn, kiuj estas destinitaj
formovi vian korpon de sur ghia starloko, vi povas
ekipi per fervojo kaj flugmashino, por ke miloble pli
perfekte ili konformu al la celo, por kiu la naturo
ilin destinis. Jen, la natura vojo de la perfektigho
en la direkto de la felicho - volo, intelekto kaj
prudento en servo de la naturo; sankta triunuo, per
kiu la naturo sin mem superas, kiam ghi manifestighas
en sia plej perfekta formo, en la homo. Necesas nur
tiom, ke ni vidu klare: por kio servas la konsistigaj
partoj? — antau ol ni komencus la perfektigon. Char
kiu volas vidi per la oreloj kaj audi per la okuloj,
tiu devojighis de sur tiu chi vojo; kaj rezulton ne
atingos. Tiu chi vermo, tiu chi ereto de la admirinda
oiha, ribelis kontrau la Tuto kaj kredis, ke ghi
povas kun tiu konkuri, povas tiun fari superflua,
tiun anstataui, atingi.
Imagu, ke la oreloj ribelus kontrau la homo,
apartighus de sur tiu, sin memstarigus kaj komencus
novan vivon. Kiel ajn ili fortostrechas, envere ili
ne povas fari ion alian krom audi — vidi vere ili
neniam povos, ili nur sin mistifikos, ili farighos
ridindaj monstroj, senkunulaj, malfelichaj bestoj —
ili ne akiros tion, al kio ili sopiris, kaj ili
perdos tion, kion ili havis; en sia senespera
fortostrecho, ke ili povu vidi: ili surdighos. Kaj
samtiel okazus al chiu alia organo, kiu volas ankau
ion alian ol por kio ghi kreighis: se la okuloj volas
audi kaj la oreloj vidi.
- Sed do la intelekto... - mi kontraudiris.
- Vere, la intelekto — Opula daurigis kaj
ridetis. — Kion vi pensas pri ghi, por kia celo ghi
estas? Chu vi povus diri precize? Mi diras al vi, ke
por tio, por kio tie transe vi ghin uzas. Tiu
komplika, eksterordinare delikata organo, kiu ankau
en nia subtila korpo tie tremas, sekrete, nevideble,
en la gracia ostovazo de la kranio, milon da
silkfadenpecoj eligas el si en chiujn partojn de la
korpo, ghojon kaj doloron kolektante kaj
distribuante. Kaj ghi klopodas prilabori chion je
ghojo kaj bonfarto kaj felicho, kion ghi kolektis —
ech la doloron; se vi ghin ne ghenas en ghia laboro,
kaj ne devigas ghin, ke ghi okupighu pri io alia ol
por kio ghi estasdestinita.
- Do sed la konscio... la sento de la Memo... tiu
strecha instinkto, ke ni ekkonu la veron... la
animon...
Opula ridetis.
- Kiu serchas ion por la memo, tiu serchas ne la
veron, nur sian pravon. Lasu la Mem-on — mi parolis
pri unu organo, kiun vi nomas cerbo — kaj ghi estas
ne la memo, nur ties unu parto — ech, se la plej
komplika kaj plej perfekta parto. Au, kiel vi ghin
nomas tie transe — chu vi diras vian animon
"mi"? Ne: "mia animo", tiel vi
nomas, chu ne konfesante, ke ne vi estas tio, ghi
estas nur unu parto de vi, same, kiel vi diras
"miaj manoj", au "miaj piedoj".
Lasu la "Mem-on" — per tiu chi komplika
organo, kiun vi nomas animo, neniam vi ekscios, kio
ghi estas... Sed kial vi maltrankvilas? Ja sen
konsciencriprocho vi uzas viajn manojn kaj piedojn
por tio, por kio tiuj estas destinitaj: uzu ankau
vian animon samtiel - por feliche observi tiun chi
unikan estajhon, kiun ni nomas per felicha ekkrio
"oiha", kaj vi, iom seke, Homo, la fonto de
chia ghojo, belo kaj voluptebrio kaj levigho al Dio,
formo de chia eblo — char en ghi estas chia eblo,
tiel, kiel ghi staras antau vi, kun manoj, piedoj kaj
animo — ja por tio ghi estas kreita. Do ghi faru
sian aferon dum ghi kapablas, kaj poste ghi ekripozu
— kaj venos nova animo.por instigi al nova ghojo
nian senmortan korpon — char la animo estas
mortema, nur la korpo estas senmorta.
Homo... animo... korpo... ghojo kaj chagreno...
oiha... mi balbutis — ...sed, se en tio chi chio
elcherpighas... kion do mi konfidu pri tio... kiun
organon... kiu okupighu pri la Homaro... pri la
grandioza raso,... pri miaj homfratoj... pri virinoj
kaj viroj... pri la Homaro, kiu havas destinon sur
tiu chi Tero... Vi parolas nur pri la Homo... pri la
korpo... pri la manoj, piedoj... pri okuloj kaj
oreloj... pri la kvin sensoj, kiuj servas la korpon,
la homon... la sesa vi nomas la animon... do sed kiu
zorgos pri la Homaro, se la animon vi okupas por la
Homo?
Opula ridetis.
Mi shin alrigardis.
- Do vi forgesis pri la sepa?
- La amoro .... — mi balbutis neniighinte.
Opula ridetis kaj levis alten la bullokon,
baraktantan en shia mano.