KVARA CHAPITRO
La indiferenteco de la indighenoj.
— La lingvo de la lando. — Oihaoj. — Kelkaj
vortoj pri la senlima patrujamo de la autoro, samkiel
pri la stulteco de la naturo. — La biblio de la
oihaoj. — La bullokoj.
Nur kelkajn monatojn poste, chirkau la fino de la
unua kvarono de mia restado en Kapilario, mi
ekkomprenis la sencon de chio, kio che tiu unua
festenmangho min tiom konsternis kaj embarasis. Mi ne
volas tedi la leganton per detala historio de tiuj
chi kelkaj monatoj: kiel mi povis, malgrau miaj
kvardek jaroj, kutimighi al la spirado per brankoj;
kiel mi elkonis la naturleghojn de tiu chi lando,
kiel mi trovis - post multaj miskomprenoj kaj
surprizoj - la solvon de tiu mirinda impreso, per kiu
la indighenoj efikis al mi; kiel mi ekkomprenis
iliajn specialajn morojn; kiel mi lokighis socie
inter ili; kaj kiel mi fine ellernis ilian lingvon
tiom, ke poste per la metodo de senperaj kontakto kaj
koncept-intershangho mi povis firmigi kaj aldone
kompletigi chion, pri kio ghis tiam nur konjekti min
lasis la observado.
Mian progreson tre malfaciligis tiu nekomprenebla
kaj preskau nekredebla indiferenteco, kun kiu la
indighenoj akceptis mian aperon en ilia lando. Jam en
la unua minuto estis vershajne, kion mi poste ankau
pruvis al ili kaj al mi mem, ke surtera homo, simila
al mi, ankorau neniam vizitis tiun chi regionon sur
la fundo de la maro - almenau vivanta homo ne (kio
koncernas la viktimojn de la shiprompighoj, pri ili
poste mi ankorau rememoros). Chion konsidere, mia
apero inter ili estis tiel malofta okazo kaj novajho,
kvazau — mi supozas — en Londono au Parizo iun
tagon albordighus homo, alveninta de sur Marso, —
kaj mi devas konfesi, ke en la unuaj tagoj multe min
okupis la konscio pri la vanta gloro, ke al mi estas
donita la malofta tasko, reprezenti la tutan homan
rason inter tiaj inteligentaj estajhoj, kiuj pri mia
raso ghis nun sciis nenion. Enpense mi ech preparis
min, kiel mi ludu la malfacilan kaj respondecplenan
diplomatian rolon, — kiel mi zorgu chiam priatenti
la interesojn de mia amata patrujo, kiel mi
kontentigu modere kaj kun digno ilian avidan
scivolemon; kaj ghenerale, kiamaniere mi kondutu,
kiel centro de la interesigho.
Baldau mi devis ekscii, tute ne sen amaro de
trompighinta sentemeco, ke la tuta anima preparigho
estis vana. La sinjorinoj montris per nenispeca
signo, ke lau pli eksterordinara maniero ilin
interesus: kiu mi estas kaj el kie mi venis. Post
kiam ili min pripalpadis, ech, — kiel en la antaua
chapitro mi jam menciis — unu el ili ankau ekmordis
min, kvazau por ekscii, chu mi estas manghebla;
"kaj, se jes, de kia gusto mi estas — baldau
ili lasis min sola; kaj ili daurigis sian okupighon,
nekompreneblan, bagatelan kaj infanecan tiam por mi.
Post la kurioza tagmangho, menciita jam same (kiun
cetere mi forlasis malsata, nauzighante de la stranga
nutrajho), ankoraufoje mi provis direkti ilian
atenton al mi. Mi ekstaris kaj kompreninte, ke ilia
lingvo apartenas ai neniu el tiuj lingvofamilioj,
kiujn niaj universitatoj konas, per chiaspecaj signoj
kaj simboloj mi provis klarigi al ili, ke mi venas el
fora lando kaj mia plej chefa deziro estas, ke
richigonte la historion de la vojaghpriskriboj, mi
elkonu iliajn morojn kaj shtatformojn, samtempe mi
klarigu al ili chion, pri kio launecese ili scias
nenion
Sed jam post la unuaj vortoj mi rimarkis, ke ili
ech ne atentas pri mi. Per siaj etaj, pepchirpaj
ekkrioj ili min interrompis — kelkaj saltadis,
ekdancis, aliaj suchadis bombonetojn —, fine la
tuta societo ekiris kaj kun granda kirligho
transinvadis en la apudan portikon, lasinte che la
tablo min, embarasitan kaj hontighintan, sola.
Kiu havas edzinon au interrilatis dum iom longdaura
tempo kun virinoj, konas tiun groteskan senton, kiam
oni komencas paroli klarsence, logike, finkonstruas
unu pensovicon; kaj kiam triumfe li estas parolonta
pri la konkludajho, kiu surtegmentus la pompan
palacon de la argumentoj — shia sinjorina mosto
diras subite: pardonon, tuj, kaj shi elkuras en la
kuirejon au malaperas malantau la pordo de ia
tolajhvendejo, ke poste, kiam post duona horo shi
revenas, kaj vi staras ankorau tie, en la sama loko,
senpacience atendante, kiam vi povos jam fini viajn
dirajhetojn — el shiaj gaja pepbabilo kaj tuta
konduto vi spertas konsternite, ke shi ech imagon jam
ne havas pri tio, ke vi ghuste parolis pri io, kiam
shi vin forlasis. Vi primeditas kaj hontas shin
memorigi, pri kio temis; subite tiel vi sentas,
verdire ghi ech ne estis tiel grava; ja se tia ghi
estus, shi ne forgesus pri ghi tiel facile.
Do, kion en la chisubaj linioj mallonge mi
resumos, por ke mi povu doni al la leganto iom da
kono pri la legoj de Kapilario, mi eksciis chion per
privata diligenteco, sen tio, ke iu ajn estus
prizorginta: chu mi, jam scias chion, kion mi
bezonas; au lau ia ajn maniero iu estus klopodinta
rapidi por helpi al mi, — ili ja vere ech pri tio
ne atentis, chu mi cheestas apud ili au ne.
Kapilario — au la lando de la virinoj, kiel mi
ghin prinomis en mi — okupas proksimume tiun
teritorion de la Oceana fundo, kiu teritorio situas
inter la Unuighintaj Shtatoj kaj Norvegujo,
mezproporcie chirkau en kvar mil metra profundo sub
la surfaco de la akvo. La varmaj fluprocesoj faras
ghian humon tauga por kreskado de chiaspecaj bestoj
kaj vegetajhoj - la studado de ghiaj fauno kaj
shtonigajhoj permesas konkludi, ke ghi estas unu el
la plej malnovaj sedimentoj de Tero, kie jam antau
multegaj jarmiloj, en tiu tempo, kiam granda parto de
la kontinentoj estis dezerta kaj neloghata, vivadis
la praepoka fauno en richaj kaj variaj formoj. Pri
tio, kiam la indighenoj tien enmigris, au de kiam ili
loghas tie, malrnulton mi povis ekscii — la
logantoj de Kapilario, la oihaoj, kiel ili sin nomas,
ne konas la historisciencon, kaj ili ne sentas
bezonon por varti la tradiciojn. Kio la rason mem
koncernas (tre malfacile mi povas ghin karakterizi,
por ke mi povu min komprenigi), ghia plej chefa eco
kashigas ne tiom en la diferenco inter ghi kaj la
homa raso, sed en tiu mirinda fakto, ke la oihaoj
estas chiuj unuseksaj, nome, kiel mi havis okazon
trovi pruvon pri tio, virinoj, au se plie plachas,
inoj. Kaj karakterize, lau pliigita mezuro, sole tio
ili estas; tial mi devas rapide emfazi chi tion, por
ke la scienculoj ne pensu pri iaspeca unuseksa raso,
kies plimultigho okazas lau maniero de la
malaltgradaj bestoj, per ia singenero au sporado. Pri
tio — kiel mi konvinkighis — tute ne temas, la
plimultigho de la oihaoj estas samtiel duseksa, kiel
tiu de chiuj pli supergradaj mambestoj, sed...
Kaj che tiu chi punkto mi devas ion antaurimarki,
mi devas ion klarigi, mi devas uzi kelkajn
alegoriojn, por ke miaj amegataj sampatrujanoj, kaj
fieraj viroj de mia adorata raso ne kulpigu min pri
tio, ke — kun elpensado de indikoj falsaj kaj al
vojpriskribanto malindaj, au kun falsa rakonto, kun
nezorgema komentario de veraj observajhoj — mi
asertas la eblecon de tiaj simptomoj, kiuj profunde
ofendus la noblan kulton al la virfiero, kaj atakus
la sinjoron de la mondo en lia justa kaj inda
sentemeco, lin, la kreantan kaj konkerantan virhomon,
kies senlimajn kuraghon kaj perfektecon ghuste en
niaj tagoj triumfe pruvas multaj gloraj bataloj,
sieghoj, brilaj ofensivoj, mortneglekta braveco,
brilaj heroaj mortoj. Kiel bone estus, se oni
komprenus, ke mi, la modesta vojaghanto kaj hhirurgo
ne deziras al mi pli indan destinon, ol miajn bravajn
kamaradojn, la heroajn anglajn soldatojn per kelkaj
miaj modestaj observatoj amuzadi dum la horoj de la
ripozo — kaj se ankau la pli belanimaj filinoj de
mia patrujo volonte legos mian simplan
vojaghpriskribon, per tio mi atingos jam pli multe,
ol kiom mi meritas. Sed mi devas persisti che la
realo, char nek elokventa, nek benita per la brila
donaco de la imago mi estas — mi devas do kompensi
la leganton pro la manko de chio chi per tio, ke miaj
modestaj indikoj, kiujn mi kolektis dum miaj vagadoj,
ech se ili estas seninteresaj, sed almenau fidindaj
kaj per iu ajn kontroleblaj.
Nu do — refoje mi petas la kleran virleganton,
li provu pripensi kun scienca objektiveco la
kuriozajn ludojn de la naturo, kaj li ne estu trafita
de tio, kion ghi instruas - li estu indulgema al la
naturo, kiu, lau mia scio, ne estas provizita per
donacoj de la intelekto kaj sagha klarvido, kiuj
ornamas la sinjoron de la mondo — la naturo ne
finstudis universitaton kaj ghi ne havas doktoran
diplomon, la naturo estas neklera kaj neinstruita kaj
ghi malhavas la fieran konscion kaj sentemecon - do
ni pardonu al ghi, ke ghi permesas al si krudajn kaj
malklerajn shercojn, kaj tiujn ofte ghi finfaras ghis
la grado de malrespekto kontrau la normoj de la nobla
viro kaj — ni eldiru — de la angla konstitucio
kaj anglaj leghoj, kiujn — shajne — ghi ech ne
konas.
Tiaj chi sercoj estas ekzemple, ke ekzistas rasoj
— kaj precipe inter la pli malaltgradaj vivajhoj de
la maro -, kies inoj estas multe pli grandaj kaj
evoluintaj ol la viruloj; en kontrauo al chiuj
kutimoj kaj deco. Ekzistas mara araneo-speco, kies
ino estas dudek-tridekoble tiom granda kiel la
virulo, kaj sekve de tio lau la malklera kaj — ni
eldiru malkashe — kanibala kutimo de tiuj chi
bestoj ofte, ech, preskau chiam okazas, ke la ino, se
la virulo trovighas antau shiaj okuloj, simple ghin
enbushigas kaj glutas. Tial ia virulo sin klopodas kashi,
se la bezono de la raskonservo ghin devigas viziti
sian parulinon. La samon oni observis che iu alia
fishospeco, kies virulo estas, kompare al la ino,
tiel malgranda, ke en sia timo kontrau shi, ghi
restadas konstante en la malantaua aperturo de la
intestkanalo de la ino, kaj ghi akceptas kiel
eksterordinaran felichon, ke la organoj de la ino,
necesaj por la raskonservo, estas hazarde same tie,
kaj ne ekzemple inter shiaj okuloj, en kiu kazo ghi
ne havus tempon finplenumi sian taskon, char ghia
kruela kaj barbara parulino pli frueghin englute
manghus. Ekzemple la "mantis religiosa",
kiun la popolo nomas "preghanta skarabo" au
"pia cikado", ech faras tion: dum parigho
shi turnas sian kapon malantauen kaj simple formordas
kaj manghas la kapon de la virulo, pli malforta kaj
malpli kreskinta ol shi; kio estas pieco almenau
stranga. Sed mi povus ankorau citi multnombrajn
ekzemplojn, por pravigi tion, ke iu rimarko de la
reghino de la oihaoj, de Opula — kun kiu foje mi
povis havi la felichon diskuti pri tiu chi demando
— kvankam ne estas pardonebla, sed almenau
komprenebla.
Nome, tiu chi eminenta sinjorino, kiu — kiel
malfalsa oiha — konas nek historion nek tradiciojn,
kaj ech ne volas tiujn koni, foje, kiam mi parolis al
shi pri nia historio kaj precipe pri la sanktaj
tradicioj de la biblio — koncerne la kreon de la
homo — esprimis sian miron, ke ni imagas ghin
simbole tiel, ke pli frue estis la viro, Adamo, kaj
el unu el liaj korpopartoj, au kiel la biblio diras,
el lia ripo farighis la virino, Eva. Tiu chi opinio
— lau shi — kontrauas la instruojn de la naturo,
kaj chiajn spertojn. Shi, ghuste kontraue, se jam shi
okupighus pri tia senutila afero - kvankam ghis nun
shi sentis nenian bezonon pri tio -; prefere tiel shi
imagus la aferon, kiel ghi nure estas ebla: nome, ke
komence estis la Oiha (lau ilia lingvo tio signifas
Homon, la Perfekton de la Naturo, kaj ech pli ol
tio), tiaspeca estajho, kiaj ili estas, kiu per si
mem fekundighis kaj plimultighis, kiel che muitaj
primitivaj rasoj ech hodiau ni vidas.
Poste pro komfortaj kaj precipe (tio che ili estas
la plej grava vidpunkto) pro estetikaj kauzoj la
pra-oiha, tio estas lau nia lingvo pra-ino, eliminis
kaj fine tute apartigis disde sia korpo iun sian
certan malkomfortan kaj malbelegan organon, kiu faris
la singeneron en shia korpo — kaj ekde tiam tiu chi
organo, kiu pozeme kaj tromemfide sin nomas virulo,
kvankam ghi ne estas io alia, nur iu vivanta, aparta
korpoparto de la virino: tiu chi korpoparto vivas lau
maniero de iaspeca parazito tie, en proksimeco de la
oiha, sen memstara funkci-sfero; en eterna,
senkonscia, senpova dezirego, ke denove ghi unuighu
kun la korpo, el kiu kiel malinda ghi elshirighis kaj
ne estis reakceptita.
Oni devas konstati, ke tiun chi teruran kaj
senestiman eraron de la reghino komprenebligas la
fakto, kiun pli detale mi priskribos en la sekva
chapitro, kaj kiun chi tie seke kaj simple mi fiksas.
Temas pri tio, ke en Kapilario la virulo, la alia
sekso, kiu che ni estas reganta, perfekte degeneris,
ghi vivas en formo de rudimenta, eta kreteno,
malestimata kaj malrespektata eta dombesto — ghia
korpo ne estas ech kvindekona parto de la korpo de la
oiha, kaj ghia vivo lau volo-placho estas subordonita
al la oiha. La oihaoj nomas tiun chi dombeston
"bullok" — kaj mi petas la leganton, ne
nauzighu, se jam nun mi sciigas, ke tiuj etaj
monstroj, kiujn mi vidis dumvoje al la palaco, inter
la aperturoj de la turo, kaj kiujn poste mi vidis en
mia telero, sidante apud la servicita tablo; estis
ghuste tiaj bullokoj, en naturaj grandeco kaj
evoluinteco.