TRIA CHAPITRO
Priskribo de la indighenoj. —
Konstrauado en Kapilario. — La autoro sin
prezentas kaj volas sin komprenigi. — La unua
tagmangho en Kapilario.
Mia surprizo estis tiom pli granda, ke tiu materio
au fadeno, kiu min tiel vindkatenis, estis tute
nevidebla, almenau por miaj okuloj, au en tiu chi
medio. Mi devas rimarki, ke la lumigado en tiu chi
lando estas tute suficha, por ke per miaj teraj
okuloj mi povu observi la plej delikatajn detalojn
ghuste tiel, kvazau mi iradus anglan boskon au kampon
en tagmeza sunbrilo: tiu chi egalmezura lumo ne havas
centron kaj tiel la ombro en Kapilario estas nekonata
nocio, sed tiu lumo havas multspecajn nuancojn, de la
milda rozkoloro ghis la malhela karmezino, de pala
violkoloro tra chiuj nubaroj de la chielarko,
krikolora flavo kaj kolera rugho.
Pri chio chi mi ankorau havos okazon paroli.
Provizore suficas tiom, ke senfine delikata kaj
nepalpeble glita devis esti tiu shirrezista ligilo,
en kiun mi enimplikighis, kiel burdo en la reton. Tiu
chi situacio dauris minutojn: mi kushis surdorse; kaj
miregante mi vidis super mia kapo la turigantajn
sveltajn arkojn de la kupoleca portiko. La
konstruajho, lau arkitekturo, impresis monumente -
kapturnigaj, grandegaj kolonoj, kvazau ili estus
konstruitaj por chielatingaj palacoj, destinitaj por
eterna tempo. La kolonoj estis bazitaj sur grandegaj
blokoj, mezurelektitaj por teruraj pezoj. Mi estus
devinta kredi, ke tiun chi regionon loghas gigantoj,
timigaj genioj, duondioj por nekonataj celoj, se la
aferoj ghis nun spertitaj ne estus min konvinkintaj
pri la malo.
Cetere, en chio, kion mi vidis, estis ia nefinita,
interrompita, ia fragmenta karaktero. La kolonoj,
fundamentitaj monumente, ne havis kapon, la
tegmentajho estis kunfushita per lignotabuloj,
aplikitaj rapide kaj provizore. Sed la plej miriga
kontrasto de tiu chi palaco faukis inter la
konstrustilo kaj la instalajho. La pezan marmormuron
tegas miniaturajhoj, naivaj infanece, puntoj,
desegnajhetoj — idilecaj, groteskaj, etaj mebloj,
delikataj stabloj por nekonata celo, plenaj per ekzotikaj
fruktoj kaj floroj: stilo memoriganta pri la bunta
kaj gracia japana arto infanpepeta en la paperdomoj.
Dum mi cerbumadis pri tio; la akvo kiel facila
venteto ekfrapis mian vizaghon. Levinte malfacile la
kapon, pro mirego ech vochon mi ne povis eligi: nun
tute proksime, tri pashojn de mi, staris tiu
fenomeno, kiu jhus min tiel ravnarkotis. Alta,
eksterordinare svelta kaj tamen plenkarna virina
figuro tiu estis, en rozkolora mantelo; en shia
flirtanta kaj forfluanta hararo: floroj de admirindaj
koloroj. Sur shia vizagho, banighanta en rideto,
nenia surprizo au timo montrighis — tiu chi vizagho
estis bela, nekredeble, senmateriece bela; la
malrealaj makuloj de la bluaj okuloj flosis kiel du
juvelshtonoj super la diafanaj lipoj, nenie estas
klara, anguleca linio, nenie estas ia signo de la
malmola, flava skeleto. La etajn, longecajn manojn
levante al sia mentono, shi min rigardis trankvile
kaj ridetante. Mi balbutis ian salutospecajhon —
konsiderante shian noblan sintenon, mi sin opiniis
aristokrata damo; kaj ne sciante, chu shi estas
sinjorino au fraulino, mi shin nomis taktoplene
"milady".
Shi larghe strechis la okulojn, poste subite
ekridegis. Samtempe kun rapida kaj impeta movo shi
ekskuis sian kapon — susuranta ondado ekviglighis chirkau
mi en la violkolora akvo; kaj en la sama momento mi
sentis, ke miaj ligiloj malstrechighas. Mi levis min
en sidan pozicion; poste, kiam la bela vizio
ankoraufoje skuis siajn buklojn, mi restarighis sur
la piedojn.
Nun vidalvide ni staris. Mi klinis mian kapon; kaj
en tiu chi situacio — kompare kun la speciala okazo
kaj kun mia komprenebla konfuzigho — sufiche flue
mi diris kelkajn frazojn en la angla lingvo, kun la
supozo, ke estante gasto en nekonata provinco, jam
nun mi devas emfazi la pretendon de mia amata patrujo
je la lando, malkovrita fare de mi, kiel je angla
kolonio. Mi rakontis, ke mi estas hhirurgo Gulliver,
ke mi finis miajn studojn che la plej bonaj anglaj
universitatoj, kaj ke mi estas ano de la Asocio de
Anglaj Hhirurgoj. Mallonge mi menciis ankau tiujn
modestajn meritojn, per kiuj, kiel
vojaghpriskribanto, mi richigis la literaturon de mia
adorata patrujo, kaj mi ne forgesis ankau pri la
konkurspremio, per kiu la "National
Academy" premiis lastfoje mian eseon, titolitan:
"La rolo de la mukozoj en la historio de la
intelekta evoluo de la homaro". Fine mi sciigis,
ke miaj edzino kaj filino estas shatataj kaj
dorlotataj membroj de la monduma societo en Redriff;
kaj, ke mi havis la felichon esti, kiel soldato,
inter la plej unuaj, kiuj en la armeo de la defenda
milito, trudita al ni, kaj celanta la okupon de
Germanujo, sin vestis per armiloj.
Post mia mallonga sinprezento, levinte mian
vizaghon, surprizite mi ekvidis, ke jam chirkau
dudeko da indighenoj, similaj al la jhus menciita
sinjorino, staras chirkau mi: tiel senbrue kaj
facilmove ili susurflugis tien, ke mi ech ne
rimarkis. Ili similis unu al la alia, kaj, se mi
diras, ke unu estis pli bela ol la alia, mi uzas nur
popolan dirmanieron — en tiu chi minuto apenau mi
kapablis ilin distingi. Konsidere la pli grandan
societon, mi jam preskau intencis denove komenci mian
paroleton, kiam iu movo de la sinjorino, staranta
plej proksime al mi, kun surprizego de la plej granda
mirego paralizis miajn lipojn. Ridetante kaj mole,
kiel se birdo ambaudirekten disbatas per siaj blankaj
flugiloj, tiu chi sinjorino neatendite dismalfermis
sian muaran mantelon — kaj en la sekva momento shi
staris antau mi nude. Konsiderante miajn anglajn
gekonatojn, mi akcentas, ke en mia surpriziteco
nature grandan rolon havis tiuj devigaj pudor- kaj
honorsentoj, kiuj, kiel familipatron kaj edzon min
devide plenigas - sed mi devas konfesi, ke ne malpli
grandparte min miregigis tio, kion mi vidis. La korpo
de tiu chi sinjorino — kaj kiel evidentighis, ankau
de tiuj chiuj, kiuj staris chirkau mi — dum
unuparte en siaj formoj enhavis chiujn tiujn belecon
kaj delikatighintan graciecon, pri kiuj surtera
virino iam ajn povis fieri — aliparte per la
speciala naturo de sia materio ghi superis chion,
kion iam ajn mi povis imagi pri delikateco de vivanta
kaj organika korpo. La scienco, sin okupanta pri la
mara fauno, denombras kelkajn tre maloftajn
fishospecojn, al kiuj hazarde trafis la scienco —
nome en la akvo ili ne estas videblaj, estante ilia
korpo travidebla, kiel la akvo de la maro. Nu do, la
korpo de tiuj chi sinjorinoj, krom ke la silka hauto,
strechighanta sur iliaj delikataj kaj fleksighemaj
formoj, estas klare videbla kaj sensebla: ghi vidigas
au plie konjektigas la internajn organojn en diafana
brilo de opalvitro, au plie en tiu de la plej
altvalora trezoropalo.
Mi memoras certe, ke jam en la unua momento mi
rimarkis, ke malantau la nuda virino, staranta antau
mi, staras unu alia — tra shia korpo mi rimarkis,
kiel nebulan krepuskon. Kaj videbla estis interne, en
shia korpo, la skeleto, sed ne la kutima, malgracia
masharo, kiel malantau vitrofenestroj de klinikoj oni
vidas: - kvazau el maldika, helflava kaj fleksighema
vitro estus tiuj chi ostoj, delikataj kaj graciaj,
kiel la spino de miniaturaj fishetoj. Kaj videblaj
estas la du pulmoj; du molaj, bluaj makuloj; kaj
videbla estas la koro, makulo rozkolora en la mezo.
Kaj la tuto, tiel, kiel ghi estas, diafana, blanka
alabastro, interne kun la trankvila pulsado de la
vejnoj, la rozkolora sango fluas kaj anheletas
cirkulante, la koro ritme batadas, kaj chio chi kune
estas perfekto de chio, kio estas gracieco,
delikateco, fleksighemo — kiel vivighinta blanka
nebulajho, kiu chiumomente estas preta disnubighi.
Mi estis tiom frapita, ke eble dum horoj mi estus
starinta tiel senmove kaj droninte en la beleco de la
vidajho, se neatendita proksimigho de la virinoj min
ne rekonsciigus. Mi devas konfesi: mi atendis, ke mia
nekutima aspekto - char ja certe, ke surtera homo
ankorau ne vizitis ilin — kauzos timon au surprizon
al tiuj chi delikataj estajhoj, kaj, ke — se mi
ekparolos, chu per vortoj, chu per signoj - ili
esprimos sian miregan scivolon kaj supershutos min
per demandoj: el kie mi venis, el kia admirinda
lando, kaj kiu mi estas; lau maniero, kiel mi
alkutimighis dum miaj vojaghoj. Sed chio chi tute ne
okazis. Kvankam certe mi interesis la sinjorinojn,sed
tute ne kiel elfora novalveninto au heroldo de
nekonataj regionoj. La scivolo, kun kiu ili klinighis
al mi, malkashis nek surprizon nek miron. Miaj
vizagho kaj figuro ech ne interesis ilin, prefere ili
rigardis miajn vestajhojn — iu levis la baskon de
mia jako kaj audigante lautan, kvikecan sonon, shi
sin turnis al iu alia. Stranga, mallonga ridego
eksonis. Poste ankorau kelkaj diferencaj,
neartikigitaj sonoj. Holi! Hole! Ujje! kaj tiaspecaj
interjekcioj, interpreteblaj nur fonetike.
Mi provis min komprenigi: la saman vorton mi diris
plurlingve, poste lau la metodo de la eminenta
Berlitz, mi montris al mi mem kaj diris: homo. Mia
procedo efikis neniom. Kiam mi malfermis la bushon,
por unu momento ili scivole fingrestarighis kaj
rigardis en mian bushon, jam en la sekva momento
kvazau ili ech ne audus, ke mi parolas, denove ili
ekprenis mian vestajhon, ghin tauzis, unu dekstren,
alia maldekstren, kaj dume ili senchese audigis tiujn
etajn ekkriojn — la tuta sceno estis tia, kvazau
multspecaj birdoj, malliberigitaj en unu sama kagho,
pepus kaj babiletus. Jam tiam mi observis, ke che
chiu krio ili faras alispecan mienon: jen la okulojn
ili fermis, jen per la lango laulekis la bushon, Mi
estis tute frapita, vidante, ke ili plene malatentas
pri tio, kion mi diras; kiam unu el ili subite levis
mian brakon, kaj tiel simple, kvazau tio estus la
plej natura afero, shi ekmordis mian dikfingron,
poste shi shmacis iomete, kvazau ion shi gustumus.
La akraj dentoj penetris ghis osto, sensenca
vekrio eksplodis el mi. En tiu momento chiuj eklevis
la kapon, ili retrosaltis, poste laute ekridis, kaj
nun tiel ili min rigardis, kiel iun, kiu fine diris
ion senchavan, kaj nun jam oni povas scii, kiu tiu
estas. La vekrion pluraj el ili rediris. Unu — sen
chia ceremonio — ekkaptis min je la brako kaj kun
rapidega impeto, kun tia forto, kian mi ne supozis
ekzisti en tiel delikata korpo, shi min ektrenis kun
si. La ceteraj kun lautaj klachado kaj babiletado
ekrapidis post nin.
Mia akompanantino min trenis tra vastaj koridoroj.
Nur kure mi vidis, ke lau la muroj staras chiaspecaj,
strangaj mebloj kaj ornamobjektoj; kaj, ke la
koridoroj estas riche garnitaj per tapishoj, lustroj,
dekorajhoj. Sed mia surprizo estis granda, kiam —
por unu momento min returnante — mi surprizis
kelkajn membrojn de la damaro, venanta post nin, ke
ili zumkantante kaj flaradante haltadas antau iuj
meblobjektoj, facilmove derompas unu pecon el ghi,
prenas en la bushon, kaj englutas. Tiam ankorau mi ne
sciis, ke en tiu chi lando chiu uzobjekto au
instrumento estas farita el manghebla materialo,
ordinare sukero au chokolado.
En la mezo de tiu portiko, kien nia vojo kondukis,
staris giganta ovala tablo, kun grandega vitrotabulo
sur la plato. Ankorau antau ol ni alvenis tien, mia
akompanantino forlasis mian brakon: svarmante kaj
brue ili chirkausaltadis la tablon, sur kies mezo mi
ekvidis grandegan, kovritan poton. Mi ekkomprenis, ke
la tablo estas preparita por tagmangho au
vespermangho — la sinjorinoj, preskau forgesinte
pri mi, avide alkaptis siajn telerojn. Mi konfesas,
mian vantecon iomete ofendis, ke mi vekis tiel
malgrandan sensacion — mi levis la shultrojn, kaj
vidante, ke neniu min vokas, demonstracie mi okupis
lokon antau iu telero, restinta libera.
La plej alta sinjorino — tiu, kiu min kunportis
tien — sin klinis antauen kaj levis la kovrilon de
la poto. Bolsusuro kaj mugho audighis — la reghino
(tiel mi shin prinomis en mi) per mano en la poton
entushis kaj budenecan, nigran objekton levis el ghi
— terurighante mi vidis, kiam shi lasis ilin fali
unun post la alia sur la telerojn, ke la budenoj
saltadante kaj per konvulsiaj ektremoj signalas, ke
ili vivas. Kiel granda estis mia surprizo, kiam en la
peco, jhetita sur mian teleron, mi rekonis unu el
tiuj etaj monstroj, kun kiuj sur mia vojo, kondukanta
al la palaco, mi renkontighis. Nauzighe kaj kun
kirlighanta stomako, shtele mi jhetis flanken mian
rigardon, por ekscii, kion mi komenci kun ghi, por ke
mi ne restu en honto. La sinjorino, sidanta apud mi,
certe ne estis embarasighinta: per la plataj kaj
akraj du metal-objektoj, metitaj apud la telero,
senceremonie shi ekprenis la etan monstron,
saltadantan kaj konvulsiantan sur shia telero — per
du fingroj shi ekkaptis ghian kapon, kaj per la
metalpeco unu rutinan kaj fortan premon shi surfaris
al ghi. Flavblanka medolo ekshprucis el la kapo —
mia najbarino ghin kaptis en kuleron, shi eksorbis
avide tiun chi densan kachon, sed la elpremitan kaj
ekzekutitan beston sen chio plua shi jhetis sub la
tablon.
Kutime estas che mi, kian ajn regionon mi vizitas,
ke mi akomodighu al la lokaj moroj, ech se miaj gusto
kaj naturo ribelas kontrau tiuj. Mi ekmemoris, ke la
ostro, kiun che ni oni konsideras distinginda
delikatajho, povas esti por ili samtiel nauza, kiel
por mi tio, kion ili manghas — heroece do mi venkis
mian antipation, kaj levinte la objekton, trovitan
apud mia telero, ankau mi premis la kapon de mia
porcio, kiel mi vidis fari mian najbarinon. La medolo
elsprucis — la konvulsianta besto en tiu momento,
en sia agonia baraktado jhetighis supren kaj
turnighis sur sian alian flankon. Tiaj teruro kaj
timtremego min ekregis, ke mi kredis min esti tuj
svenonta. La tranchilo falis el mia mano. Eblas, ke
febra distordo troigis mian timigan vizion — sed en
tiu momento, de sur la telero, kun senbrilighintaj
okuloj kaj kun tutmalfermita busho kaj sur sia
sulkita frunto kun morta shvito; eta, pala homvizagho
gapis kontrau mia vizagho.