DUA CHAPITRO

La autoro ekkomprenas, ke lau mirinda maniero li restis vivanta sur la fundo de la maro. — Li ekiras por orientighi. - Strangaj konstruajhoj. Kuriozaj kreskajhoj. la nekonata bestospeco. — La indighenoj malliberigas la autoron.

La vizio — char kun narkotighinta cerbo kaj kun febraj okuloj mi ne povis ghin opinii io alia — dauris nur kelkajn momentojn, poste ghi malrapide disshvebis kaj malaperis en la bluete verda, fluoreskanta fono, kvazau nebula vualbildo.

Mi ekstaris kaj kun terurita miro palpadis miajn membrojn; mi konstatis sendube, ke mi vivas kaj sentas, kvankam lau la eksterordinaraj cirkonstancoj ne tiagrade kaj tiamaniere, kiel oni komprenas tiun chi vorton sur la suprajho de la kontinentaj regionoj. Chirkau mi kaj super mi infinitajho de diafanaj akvoamasoj mughis — sed miaj piedoj staris sur firma grundo, kiu perdighis en mia proksima vidlimo. Tiun chi grundon kovris kuriozaj kreskajhoj; en la proksimo etendighis marcheto au lageto, strange brilanta; pli malproksime milda altajho, kun malcertaj konturoj. El kie chio chi ricevas la lumon, tion ankorau mi ne sciis: sed cetere mi devis ekkompreni, ke — kiel ajn malebla tio shajnas — mi estas sub la surfaco de la maro, tre profunde, vershajne sur la fundo: kaj mi vivas. Ekkompreninte tion, por momento min ekregis terura timego; kaj mi kredis, ke tuj mi mortos, ke mia momenta vekigho estas nur lasta fortostrecho de mortanto. Per ghi mia kruela sorto volas ankoraufoje montri miajn proprajn cherkon kaj eshafodon. Pensante pri miaj edzino kaj filino, malesperighinte mi kaptis al mia kapo, kaj tiam denove mi palpsentis sur miaj ambau tempioj la strangajn, konkecajn objektojn, fiksighintajn preme sur miaj oreloj.

En la sama momento mi divenis, ke la konservigho de mia vivo strikte interrilatas kun tiuj chi du konkoj. Nenia dubo: miaj pulmoj levadis per regulaj movoj mian torakon; kaj la efervesko de mia sango kaj la pulsado de mia koro malkashis, ke en miaj pulmoj laboras tiu speciala miksajho de la oksigeno kaj hidrogeno, kiu estas baza kondicho de chia organika vivo. Unu longan minuton dauris, ghis mi divenis, ke tiuj chi elementoj penetras en miajn pulmojn ne tra miaj busho kaj nazo, kiel kutime, sed tra miaj oreloj, kaj nome per la helpo de la konkoj au mekanismoj, fiksighintaj sur ili.

Tuj trafulmis mian cerbon, kion en la lernejo mi lernis, nome, ke bestoj, vivantaj en akvo, enspiras oksigenon, samkiel ni; kaj ili havas ankau pulmojn: sed la oksigenon selektas el la akvo konvena organo, la brankoj. Do evidente, ke — lau nekomprenebla maniero — dum mi kushis senkonscie, iu au io min provizis per tiaj mekanismoj, similaj al brankoj; per artefaritaj brankoj; kiel ekzishtas artefaritaj piedoj kaj artefaritaj manoj, ech artefaritaj oreloj kun mikrofono. Mi sentis klare, ke ghi ne povas esti io alia: kaj — mi memoras — ech tion mi pensis: iom strange, ke la triumfa homa spirito — kiu konstruis en la fotografmashino pli perfektajn okulojn, en la telefono pli perfektajn orelojn, kaj levis per la helico inter la nubojn la pezan homan korpon, ekzemplon vidinte che la birdoj — ghis nun ankorau ne pensis pri tio, ke ghi ekposedu ankau la profundon de la senfina oceano, lau instruado de spirado per brankoj elpensinte tian mekanismon, kiu perfekte plenumante la funkciadon de tiu chi organo, la homon sorchus samtiel je fisho, au amfibio de libera kaj nelimita movo, kiel la flugmashino lin sorchas je birdo.

En tiu momento mi estis konvinkighanta, ke chifoje mi alvenis en landon, kie oni jam solvis tiun chi problemon. Vekighis miaj aventuremo kaj tiu vojaghinstinkto, kiu dum mia vivo jam kauzis tiom da fatalaj akcidentoj (kaj pro kiu la pardonon nur tial mi esperas de la leganto, char ja tamen tiu chi maltrankvila instinkto ebligis, ke mi povu richigi la historion de la vojaghpriskriboj per kelkaj modestaj kaj sensignifaj indikoj); mia dua penso estis jam, ke mi devas ekscii, kiaj estas la indighenoj, loghantaj tiun chi landon. Mi devis supozi, ke ili estas estajhoj alte evoluintaj, kiuj en matematiko kaj en teknikaj sciencoj koneksaj kun ghi, alvenis eble pli malproksimen ol la loghantoj de la landoj, konataj sur la kontinentoj, — almenau la eltrovo de la artefaritaj brankoj permesis konkludi al tio.

Mi argumentis al mi, ke la indighenoj ja ne povas esti malproksime: ili povis utiligi malmulte da tempo por munti sur min la brankojn, antau ol mi estus sufokighinta, — kaj de tiam povis pasi maksimume nur duona horo. Poste, ke miaj okuloj iomete kutimighis al la mistika lumo, mi komencis min movetadi pli kuraghe. Farante per miaj manoj nagh-movojn, singarde mi ekiris al la brila marcheto. Shirrezistaj volvokrampoj kaj herboj volvighis chirkau miajn piedojn; por chiu pasho mi devis penadi. Mi kirlis supren delikatan, rughan sablon, el kiu fishecajhoj de malcertaj konturoj ekdisflugis, kun serpentantaj antenoj kaj naghiloj. Nun jam iom pli malproksimen mi vidis antau min. Transe de la marcheto regulaj linioj vidighis, alsupre al la alto, firmigante mian suspekton, ke mi alvenis en regionon prikonstruitan kaj loghatan de inteligentaj estajhoj. Tre malfacile mi atingis la bordon: blindiga spegulo de lago kun brila surfaco etendighis antau mi — nur tiam mi konsternighis pro la miraklo, ke sur la fundo de la maro mi vidas apartan fluidajon, limigitan disde la akvo, medianta ghin, kies suprajhon milde hirtigas kaj ringetplenigas ia nekonata forto. Baldau mi ekkomprenis ankau tion. Klinighante super la spegulon, mi rekonis mian terurighintan kaj palan vizaghon, kun malcertaj makuloj de la busho, malfermighadanta spasme, kaj kun tiuj de la shvelintaj naztruoj; ambauflanke, che la oreloj, kun verdaj diskoj. Mi klinighis kaj merginte miajn manojn en la fluidajhon, per la manplatoj mi cherpis iom da ghi, kaj mi ghin proksimigis al miaj okuloj. La plumbece brilantaj globetoj de la gutoj rapide rulfalis de sur miaj fingroj. Mi rekonis tuj, ke en mia mano estas "hidrargirum", lau ordinara nomo hidrargo: tiu chi likva metalo kolektighis en marcheton tie chi, sur fundo de la maro.

Trapasante etan terlangon, kaj vadante ghis maleoloj en la hidrargo, mi observis tutan aron de fishospecajhoj, nekonataj antau la scienco, priskribanta la maran faunon: algon, maran araneon, krabon, serpenton kaj multajn alispecajn reptiliojn (per detala priskribo pri ili mi ne volas tedi la leganton); chio chi min konvinkis, ke mi estas en tia profundo, el kie nenispecan sciigon alportis ghis nun ankorau la esploro, ekzamenanta la fundon de la maro. Atinginte la transan bordon, surprizite mi haltis: tra brecho de du rokoj mi ekvidis altan kolonon au turon, konstruitan el regulaj ringegoj, unu super la alia; lausupren pli kaj pli mallarghighanta konstruajho ghi estis, ghia nefinkonstruita supro perdighis en proksimume dekmetra alto. Sur la supro de la plej altaj rondoj mi rimarkis malklaran svarmadon: kun ekbrileca rapido, kvazau etaj, nigraj flamoj estus eljhetighantaj.

Kun la espero, ke baldau mi ekscios ion, mi proksimighis al la stranga konstruajho. Malkovrighis, ke sur la rando de la ringegoj estas manplatgrandaj fenestretoj, ronde, en regulaj distancoj. Kun ghojo mi malkashis sur ambau flankoj de la aperturoj artajn ornamajhojn, signifantajn, ke mi staras antau produktajho de ne nur inteligentaj, sed ankau kulturitaj estajhoj. Mi klinis min, por ke mi enokulumetu tra iu el la aperturoj, kiam de sur la rando de la kornico, estanta super la aperturo, kun terurighanta ektremo eksaltis io supren, dum momento ghi grimpis sur la sekvan ringegon, tie ghi sin returnis kaj anheletante, ektimeginte, tremante ghi rerigardis al mi.

La kurioza movo, shajnanta konscia, kun kiu ghi sin returnis, konsternis min tiom, ke dum minutoj ni interrigardis rigide, ghis mi povis rekonsciighi. Desegni estus pli facile tion, kion mi vidis, ol priskribi. Tiu chi stranga besto — se tio ghi estis —, povis esti proksimume dudek du — dudek kvin centimetrojn longa au alta. Ghia cilindra, longeca korpo en la unua momento min memorigis pri tiu de la angilo. Sed mi rimarkis tuj, ke ghi estas nek fisho, nek serpento, ghi havis apartajn kapon, kolon kaj trunkon, kaj multspecajn, komplikajn membrojn. Kio min surprizis kaj konfuzis en la unua momento, tio povis esti evidente la kapo: tiu chi kapo havis vizaghon, lati tiu senco, kiel oni kutimas diri pri homo. Sub largha kaj tuberforma, kalva kranio kaj sub tre alta frunto, du palpebrumantaj, flagraj okuloj, en kadro de profundaj sulkoj — anstatau nazo: du aperturoj, sub tiuj svingighanta, longa barbo kovris la bushon. El la dika, preskau trunkdika kolo du tre mallarghaj brakoj etendighis, kun liliputaj manetoj — dorse ankorau du, larghaj kaj plataj, kvazau ili volus esti flugiloj, kaj fakte, dum la movigho de la besto tiuj chi du ghemelbrakoj konvulsiis kun mallertaj, flirtantaj movetoj. Etaj, antenecaj elstarajhoj svingighadis ambauflanke — la piedoj, larghaj kaj fortaj, kiel du kugloj, ekipitaj per naghiloj, fingroj kaj ungoj.

Estis neeble konstati, kiujn membrojn ghi uzas por lokshanghi — kaj, chu ghi rampas ventrokushe au iras en rektighinta pozicio, per la piedoj, au eble per ia helpo de la kriplaj flugiletoj ghi shvebas en la akvo. Ghenerale, chiuj giaj membroj aspektis tiaj, kvazau ili estus nur rudimentajho de io, kio iam estis organo, — au tiaj, kiel primitiva formo de ia korpoparto, nun evoluanta. Ghi havis chion, lau kio la biontologio distingas la opajn kategoriojn — ankau piedojn, ankau manojn, ankau flugilojn, ankau naghilojn — kapharojn, lanugojn, plumojn kaj skvamojn: sed chio chi en kripla, neevoluinta stato. Kvazau ghi estus eksperimenta modelo de la naturo, sur kiu modelo ghi provas la eblojn, en skizaj konturoj, por ke poste ghi apliku ilin che aliaj bestoj — kiel la pupo, videbla en montrofenestroj de la instrument-vendejoj, sur kiu chio trovighas, proteza mano, proteza kruro, proteza kranio, herni-bandaghilo. En unusama persono mamulo, fisho, birdo au eble prefere plie vermo — kaj kio estas plej stranga (tion kompreneble mi mencias nur kiel komikan impreson), en la tuto estas ankau io homeca. Char certe, ke unu el la chefaj kauzoj de mia konsternigho estis tiu homeca rigardo, kiu el sub la alta frunto kaj super la vila barbo sin fiksis al mi.

Mi petas pardonon de miaj amegataj sampatrujanoj, char tiun chi strangan insekton — ech se nur por momento — mi komparis al homo: sed mi scias, ke ghuste la fauno de la maro prezentas tre ofte tiaspecajn eksterajn, komikajn similajhojn. Chiu konas la fishon, nomatan mara chevalido, videblan ofte en la akvarioj, kies kapo memorigas pri tiu de la rajd-chevalo, au tiun alian, platan hipogloson, kiu per siaj rondaj brovoj, per sia busho, kurbighanta malsupren, kvazau esprimus homan emocion, malgajecon, terurighon.

Pri tio mi pensis tuj, kiam mi rekonsciighis el mia surpriziteco. Mi etendis la manon por tushi la strangan beston (dum miaj vagadoj mi alkutimighis, ke la scivolemo kaj scideziro venku en mi la nauzon) — sed ghi audigis akran, ronkecan sonon kaj forglitis el inter miaj fingroj. En la sekva momento ghi jam malaperis de antau miaj okuloj.

Mi chirkauiris la turon kaj enrigardadis tra la aperturoj. Ofte shajnis al mi, ke flamantaj okuloj ek-ekbrilas al mi el la mallumo kaj che la turnighejoj kelkfoje kvazau vermoj, similaj al la jhus menciita, forsaltas tuj, kiam mi alvenas tien. Tri au kvar mi opiniis vidi certe malantau iu aperturo — sed ili tuj malaperis denove. El la strangaj movighado kaj svarmo, kiuj vekis la senton pri kasha agado — sen tio, ke mi estus povinta ion vidi certe — mi devis konkludi, ke la konstruajho estas interne plena de tiuj chi vivajhoj; kaj, ke nun, kiam "fremda kaj stranga besto" proksimighas al ilia loghloko, ili retirighis ektiminte, kaj ili min observas tra la aperturoj.

Kun la supozo, ke baldau ili denove sin malkashos, se nur iomete mi malproksimighos, mi forlasis la turon kaj flankenighis al mallargha vojeto. Tiam alia admirinda vidajho prezentighis antau mi. Tiu chi vidajho igis min perfekte forgesi pri tiuj abomenindaj vermetoj.

Che la fino de la vojeto, pompa, grandega palaco altighis: kolosa, rondforma konstruajho, el rozkolora, marmoreca materio. Ghiaj altaj, fieraj muroj perdighis en la obskuro — ghian supron oni jam ech ne povis vidi. Sed tio, kion mi vidis, estis tiel superbela, ke miaj piedoj kvazau enradikighis.

En la arkajh-hava, pompa pordego staris virinfiguro - bela, kiel songho kaj ekzalteco de artisto. Grandega, statueca figuro — pli alta ol ech du metroj. Shian kostumon de chi tie mi ne povis distingi - sed kvazau shi naghus inter nuboj. La plej okulfrapa estis shia hararo — orblonda rivero, kiu mole lulighis kaj flosis chirkau si en la akvo; kaj ghi kvazau perdighis, kvazau nenie ghi havus finon.

Shi ekvidis min tuj. Shi kriis ion en la konstruajhon — poste per movo nepriskribeble gracia shi sin returnis kaj enkuris. Mi ne scias, kio okazis kun mi — mi memoras nur, ke anhelante kaj sufokighante mi alvenis ghis la pordego. Mi trapasis larghan, rondan portikon - poste riche ornamitajn, shtonkubplankajn koridorojn. Komence pro mia eksciteco mi ne rimarkis, ke io min ghenas en la kuro — flavaj, glataj, orecaj fadenoj mashligighis sur miajn manojn, kolon, piedojn. Subite mi falegis planken kaj ne povis plu movighi. Mil kaj mil fadenpecoj min chirkauligis, dense kiel ia plektajho, kokono au reto - la shirrezistaj, maldikaj fadenpecetoj krucighis antau miaj okuloj. Burdo povas senti ion saman, kiam borinte sian stultan kapon en plektajhon de araneo, ghi volas tiun trarompi kaj subite ghi enimplikighas en tiun.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ