Mi trovas eksterordinaran ghojon en tio, ke denove por mi restis la felicho eldoni kaj prezenti al la publiko la sesan vojaghtaglibron de Gulliver, nekonatan ankorau ghis nun. Mia eminenta antauulo je la malkovro kaj arangho sub preson de la Gulliver-manuskriptoj kaj heredajhoj, Jonatano Swift, antau ducent jaroj transdonis al la publiko kvar plenajn vojaghtaglibrojn, sub titolo "Gulliver's Travels", el la materialo de la impresoj, akiritaj en Liliputujo, Brobdingnagio, Laputo kaj Hauhnhnm-lando. Antau proksimume du jaroj mi trafis bedaurinde nur fragmente la kopiajhon de la kvina originala Gulliver-manuskripto, ghin mi kunmetis sub la titolo: "Vojagho en Faremidon". La amikoj de la eminenta vojaghisto, kaj la shatantoj de liaj malsovaghaj, diotimaj ideoj, certe memoras ankorau pri tiu libro, kiu konsidere la entenatajn ne tre gravajn geografiajn kaj etnografiajn notojn ne estas mezurebla al la senmortaj verkoj de Stanley au de Nansen au ech ajne de Vambery, tamen per la helpo de la pia kaj honesta fideleco de liaj observajhoj kaj de tiu ardega patrujamo, kiu plenradias la tutan verkon, ghi estas certe klasigebla inter tiuj verkoj, kiujn chiu pedagogo povas trankvile proponi al la junularo por lernosperto kaj por evoluigo de ghiaj konoj, samtiel, kiel por flego de la socia kunsentemo: tiaj virtoj estas troveblaj en chiuj verkoj de Gulliver, konataj ghis nun. Lian jenan vojaghpriskribon, kiu temas pri Kapilario, tio estas pri la lando de la virina sekso, nekonsidere la enhavatajn pejzaghpriskribojn kaj la kvankam ne grandpretendajn sed fidelajn kaj konfidindajn topografiajn kaj naturpriskribajn observajhojn; distingas kaj faras ghin legajho proponebla ne sufiche, al chiu, kiu serchas ne terurigan kaj buntan fantastikajhon, sed sincerecon kaj simplecon, kun kiuj nia autoro laudas la idilian belecon de la familia vivo, la felichajn ghojojn de la interrilato de viro kaj virino, kaj kun kiuj li laudas chiujn tiujn homajn kaj diajn leghojn, kreitajn saghe, kaj ebligantajn en la ekzistanta socio, ke viro kaj virino povu kunvivi en nobla harmonio, por evoluigo kaj prosperigo de la glorplena homa gento.

FREDERIKO KARINTHY


UNUA CHAPITRO

La autoro sin senkulpigas, char li kontrau sia jhuro, ekvojaghis ankau la sesan fojon. Li akceptas la hhirurgan postenon sur la ferdeko de "Queen". La germanoj atakas la shipon. La autoro en sia malesperiga situacio preskau dedichas sin al morto; kaj albordighas che strangaj cirkonstancoj en Kapilario.

La leganto certe miros, ke malgrau tiom da amaraj spertoj; kaj post tio, ke mi povis danki nur al la plej mirindaj hazardoj, ke mi revidis miajn adoratan patrujon kaj amegatan familion en Redriff - kaj, ke post mia voto, farita kun jhuro, per kiu mi promesis al mia amata edzino, ke de nun mi dedichos mian vivon en paco kaj kvieto al shi kaj al mia filino: tamen, ankau la sesan fojon mi decidis kiel hirurgo partopreni vojaghan entreprenon, tre dubshancan.

Tio chi estas tiom pli mirinda, char mia amegata edzino, depost mia reveno el Faremido, klopodis min konvinki, kun plena trasento de siaj patrina kaj edzina devoj, pri la multspecaj dangheroj, kashitaj en miaj entreprenoj; kiuj minacante la bonan sanon de mia korpo, ech, mian vivon povus malebligi por chiam, ke mi povu plenumi mian familiestran destinon, vivteni shin kaj mian filineton.

Mi ne chesas emfazi la ekzemplodonan edzinan sintenon de mia vivkunulino: siatempe shi estis tre bela fraulino, kiun multaj amindumis kaj volis edzinigi; kaj shi, post kiam shi donis al si kalkulon pri la ebloj, grandanime elektis min, ligante sian sorton al mi, kaj donacante al mi tiun ghojon, kiun shia amo donis ankau al shi kaj ankau al mi. De tiu tempo neniam ech por unu momento shi chesis praktiki tiun eminentecon de virta kaj altnivela edzino, kiu eminenteco estas la plej sankta tasko en la geedzeco: ke shi stimulu min plenumi per mia tuta forto mian edzan profesion. Shi oferis sian tutan vivon al tiu plej chefa devo de bona edzino, ke senchese kaj konstante shi admonu kaj stimulu min al tio, kio estas la plej bela omamajo de la vera viro: la senegoismeco, oferanta chion por la edzino kaj familio. Shi subordonis al tiuj chi siaj destiniteco kaj devo chiujn aliajn vidpunktojn, chiujn frivolajn ghojojn shi penadis altruisme kaj kun fanatika kredo senchese nur pri tio, ke mi povu min prezenti antau miaj homfratoj kun tiu memrespekto, kiun donas la konscio de viro entuziasma al siaj edzino kaj familio, kaj oferdona chion al ili, rezignanta por ili pri cio.

Ke chiu min estimu kaj honoru kiel tian chi idealan edzon kaj viron: tio estis la sola klopodo de mia edzino, zorganta chiam nur pri mi. Multfoje, se kredon perdinte au chagrenighinte au lacighinte pro la malfacila laboro, per kiu mi vivtenis mian familion: mi volis serchi forgeson en frivola amuzigho - shia firma kaj senegoisma volo savis min de tio, ke iam miaj nepoj parolu pri mi, kiel pri senpripensa kaj malbonega homo, kiu ne zorgis ech pri sia familio. Tiam si ne shparis la penadon, por ke shi redonu al mi la memrespekton. Shi min atentigis, ke kelkloke mi povus ankorau perlabori iom da mono, se iomete mi fortostrechos. Shi min kunportis por aceti al shi chapelon au robon, por ke per tiuj chi ornamajhoj shi povu pruvi antau siaj amikinoj, kia brava kaj bona edzo mi estas. Shi min instigis, fervorigis senchese pri la boneco, senegoismo, memofero, pri la plej belaj kristanaj ecoj; kaj shi klopodis al mi doni eblon, ke mi povu kontrau shi praktiki tiujn chi ecojn. Matene shi vekis min, se mi volis tagshtele kaj maldiligente ankorau dormi, shi min sendis labori, se revado sencela min kaptis - unuvorte, shi faris chion, por ke shi povu konservi mian reputacion.

Iom post iom shi do atingis, ke oni min komencis menciadi, kiel iun el la plej honestaj kaj konfidindaj burghoj de la regiono. Kiam la germanoj atakis mian amegatan patrujon, kiu en sia senkulpeco ech ne estis sin pretiginta al la homa malico - ghi penadis ghuste pri tio, ke Grekujon ghi aneksu kaj ekzilinte la reghon de Transvaal, kelkajn germanajn koloniojn ghi alproprigu : la indigno pro la maljusta ago vokis chiujn honestajn virojn al armilo, inter ili ankau min mem. La arda devizo, ke ni devas defendi niajn malfortajn virinojn kaj infanojn, eligis larmojn el la okuloj de mia adorata edzino kiel entuziasma patriotino, oferanta chion al la patrujo, shi ne hezitis ech unu momenton, ke se estas necese shi oferu por tiu chi celo ech mian vivon. Shi mem kuraghigis min, ke mi soldatighu kiel eble plej baldau.

Komence en Liverpool mi plenumis lokan dejhoron. Mia vivo estis tre malfacila en tiu tempo, char miajn fortojn ege elcherpis la laboro, kiun senpage kaj altruisme mi oferis al miaj kamaradoj, kunigintaj por la sankta celo defendi niajn sendefendajn virinojn kontrau la barbaroj; aliflanke krom tiu chi ekstra laboro chiam pli grandan zorgon faris al mi vivteni miajn edzinon kaj filineton. Precipe tiu timo min retenis hasti tuj al la kampo de la gloro, ke mia adorata edzino estus devinta sin vivteni per tiu bagatela kaj malsuficha helpo, kiun la shtato donas al la familianoj de la armeanighintoj.

Mia adorata edzino, kiun tiu chi ofendo kontrau mia fiereco kompreneble afliktis, trovis fine solvon, kiu plene konvenis al mia edza memrespekto, kaj shi denove redonis mian preskau shancelighintan trankvilon. Shi min persvadis, ke mi asekuru mian vivon che societo, fondighinta tiutempe. La asekuro konsidere mian soldatan econ atingighis iom malfacile; kaj nur kun tre alta jara enpago ghi eblighis.

La aperigo de tiu chi jara sumo lacigis min tiom, ke en 19... libervole mi anoncis min al batalkampa posteno.

Oni min ordonis, kiel hhirurgon, al la komercshipon "Queen", kies tasko estis kun soldata akompano konservi la trafikon lau tiuj endangerigitaj linioj, kiuj tra la zono de la germanaj submaraj shipoj interligis la komercon inter Anglujo kaj Ameriko.

Do, la 26-an de Junio en 19..., antautagmeze, mi adiauis mian adoratan edzinon, kiu chagrenplene ekploris, sed poste sin ekregante kiel decas al edzino de brava soldato shi mem min atentigis pri mia devo.

Samtage, en la posttagmezo, mi enshipighis kun miaj malmultaj pakajhoj kaj ekipajharo, kaj mi transprenis de la komandanto la ordonojn, koncemajn al miaj funkcioj. Nia shipo kuris eksteren en bona vento el la haveno; kaj post kelkaj tagoj, demetinte parton de sia kargo en irlanda urbo G..., la 3-an de Julio ghi sin turnis al la senlima maro.

Dum iom da tempo ni daurigis senmalhelpe nian veturon. La 6-an de Julio ni estis che la latitudo 13 27' 1" kaj la longitudo 49 22' 36". En tiu chi tago - honte mi konfesas min regis nekomprenebla kaj frivola gajeco, kiu vigle kontrastis al la malghoja situacio de mia amata patrujo, kaj la leganto povos min pardoni, nur se mi konfesas, ke antaue mi ghuis iom da alkoholenhavaj trinkajhoj, Chiakaze: mi havis bonan humoron kaj nur tial mi konfesas, char mi decidis rakonti chion tiel, kiel okazis, ne plibeligante kaj ne kolorigante la okazintajhojn, lau ia metodo de tiaj vojaghistoj, kiuj klopodas nur al suprajha efiko mi konfesas: mi ech kantis. La saman tagon, posttagmeze, mi ricevis de mia edzino radiotelegramon, en kiu shi min sciigis, ke shi fartas bone, shia dentdoloro jam chesis, shi achetis por si paron da gantoj tre konvenpreze, kaj tiel mi devas timi nenian malbonon, kondiche, ke ankau mi aranghis chiujn miajn aferojn.

Kvazau fulmo estus min frapeginta, tiaj teruro kaj malespero min ekregis post la lego de la telegramo. Nome, mi ekmemoris, ke pasintsemajne mi forgesis enpagi la pagendan parton de tiu vivasekuro, kiu okaze de mia morto estus atribuonta al mia adorata edzino dudek mil sterlingajn funtojn ke tiun chi pagparton je la plej proksima okazo nur post unu semajno mi povos alvenigi che la societon; kaj tiel, se intertempe morta akcidento min trafus, la ghisnunaj enpagoj perdighos kaj mia edzino ne ricevos ech unu pencon. Tre malmulte tamen min konsolis tiu konsidero, ke aliflanke la menciita sumo chikaze restos che la Asekura Societo, kiu estis shtata instituto, havajho kaj proprajho de tiu adorata shtato, por kiu volontege mi estis oferanta miajn vivon kaj sangon, por ke mi povu defendi ghiajn malfortajn kaj senprotektajn virinojn kaj orfojn.

Mi vekighis tien-reen jhetate inter tiaj skrupuloj kaj timoj la 10-an tagon de Julio, kiu tago restos por chiam memorinda al mi. En la vespero de tiu chi tago logis min terura kriado sur la ferdekon. La shipanaro kuradis alarmite, la komandanto panike kriadis. Baldau mi eksciis, ke nian shipon trafis torpedo de germana submara shipo, kaj nome tute neatendite, char sur tiuj chi akvoj ni shvebis ghuste super iu el la plej profundaj punktoj de la oceano ne estis eble kalkuli je atako.

Mi tuj rememoris pri la preterlasita asekuro, antau miaj animaj okuloj aperis la riprocha rigardo de mia adorata edzino; kaj pro mia aflikto laute mi ekkriis. La shipo komencis tuj subakvighi kaj ni havis nur tiom da tempo, ke dudekope ni povis ensalti iun savboaton. Post kelkaj minutoj la fiera "Queen" - kun siaj kargoj, kun chio - malaperis inter la ondoj, jhetitaj supren.

Mi kalkulis je tio, ke nian boaton surprenos ia krozshipo, sed bedaurinde al la demono de la malbonsanco plachis, ke ghi tutplenigu la pokalon de niaj suferoj: post tri horoj terurega tondro min jhetis en la aeron; nia boato surkuris forliberighintan minon kaj frakasighis en pecetojn.

Refaleginte en la akvon, nedaure mi provis naghe savi mian vivon, chagrenplene malbenante la momenton, kiu post tiom da malgajaj spertoj ankau la sesan fojon min forpelis en la nekonatajhon.

Subite mi trovighis en akvoturnigho, la forto min forlasis. Ankoraufoje mi jhetis la rigardon supren, por adiaui la sunlumajn nubojn de la chielo, kiuj flosis paceme en la alto poste mi disetendis la brakojn kaj kviete transdonis mian lacan korpon al la abismo. Dum kelkaj momentoj balancighante kaj silente mi profundighis en tiu chi diafana, verda suko mi memoras ankorau, ke, kun tute naiva kaj dolora miro mi ekvidis la komike ek-ekmalfermatan bushon de plata kaj rugha fisho, kiam ghi frapighis al mia nazo kaj ektimante ghi repushighis. Ankau mi malfermis la bushon, por enakcepti la morton; ech strange, sed tiel okazis mi faris ankau kelkajn ritmajn kaj regulajn ek-ekmalfermojn per la busho, kvazau en la lasta momento mi volus alproprigi de la fishoj la scipovon vivi kaj spiri sub la akvo.

Post tio, evidente mi perdis la konscion, kaj mi ne scias, chu minutojn au horojn dauris tiu chi stato, kiu perfekte similis al morto.

Rekonsciighinte, mi sentis trovighi en varmeta kaj milda medio; kaj rekoninte, ke mi vivas, mi pensis, ke eble oni min elkaptis kaj mi estas sur ferdeko de ia shipo. Sed, kiam mi malfermis la okulojn, je mia plej granda surprizo, mi vidis shvebi super mi gigantan amason de densa, verda akvo, en kiu fishoj, viditaj de mi neniam, serpentoj kaj lacertoj pretersibladis - kaj levante la brakon, mi sentis la reziston de la elemento. Samtempe strangaj zumado kaj obtuzeco min ghenis chirkau miaj oreloj: mi altushis kaj sentis sur la loko de unu el miaj oreloj rondan, proksimume manplatgrandan skatolon au diskon, altenighantan al mia tempio preme, kiel ia konko. Ankau sur mia alia orelo estis simila aparato. Miregante mi rimarkis, ke mi faras regulajn spirajn movojn per la busho.

Ghemveante mi levis min en sidan pozicion. Tiam sibleto audighis apud mi, kaj alrigardante, en la dubkontura kaj milda fono de la malklartona medio, mi ekvidis virinan kapon, admirinde belegan kvazau perdantan la konturojn en la horizonto, chirkauita de intermitaj montarvicoj: ghi miregante kaj fremde strechrigardis al mi.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !