Napoleono
            Mlle Claire (de Comedie Francaise) ech ne
            pepetis; shi sciis, ke la imperiestro de tempo al
            tempo tiel enpensighas kaj ne shatas esti ghenata.
            Cetere, inter ni, pri kio paroli kun li? Kion vi
            volas, tamen nur li estas imperiestro; oni ne sentas
            sin chi tie hejmece, chu ne vere? (Malgrau chio li
            estas nur fremdulo, meditas Mlle Claire, pas tres
            Parisien.) Sed tie che la kameno li tamen havas
            sufiche belan vizaghon. (Se li ne estus nur tiom
            korpulenta.) (La, la, li ech ne havas kolon, c'est
            drole.) (Sed sciu, li povus esti iom pli
            ghentila!)
            Sur kameno tiktakas peza marmora horlogho. Morgau,
            pensas la imperiestro, mi devos akcepti reprezentantojn
            de la urboj - tio estas malsagha, sed kion fari;
            certe ili plendos prl impostoj. Poste austria
            ambasadoro - chiam la sama historio. Poste venos
            prezenti sin novaj tribunalaj prezidantoj - mi devas
            anticipe tralegi, kie kiu el ili laboris; ghojigas la
            homojn, ke mi scias ion pri ili. La imperiestro
            kalkulas surfingre. Ankorau io? Jes, Conte Ventura,
            denove li denuncados la papon - Napoleono subpremis
            oscedon. Dio, kia tedacho! Mi devus venigi tiun -
            kiel li estas nomata? tiun lertan hometon, kiu jhus
            revenis el Anglio. Klel nur estas nomata tiu ulo - porco,
            li estas ja mia plej bona spiono!
            "Sacrebleu," murmurls la
            imperiestro, "kiel tiu ulo estas nomata!"
            Mlle Claire alsidighis kaj partopreneme silentis. 
            Egale, pensas la imperiestro, li nomighu kiel ajn;
            sed liaj raportoj estas kutime bonegaj. Utila homo,
            tiu - tiu - maledetto. Malsaghe, klel iam nomo
            forgesighas! Mi havas ja bonan memoron por nomoj,
            miras la imperiestro. Kiom da mil nomoj ml portas en
            la kapo - nur kiom da soldatoj ml konas launome! Mi
            vetus, ke mi rememorus ankau hodiau la nomojn de
            chiuj miaj samklasanoj el la kadet-lernejo - kaj
            ankau amikojn el la junagho. Ni atendu, estis Tonio,
            nomata Biglia, Francio alias Riccintello,
            Tonio Zufolo, Mario Barbabietola, Luca nomata Peto
            (la imperiestro ekridetis), Andrea nomata Puzzo au
            Tirone - ilin. chiujn mi memoras launome, diras al si
            la imperiestro, kaj nun ne kaj ne rememori tiun - tonnerre!
            "Madame," diras la imperiestro
            absorbite, "chu ankau vi havas tian kuriozan
            memoron? Oni memoras nomojn de infanaj komplicoj, sed
            ne povas kapti nomon de homo, kun kiu oni parolis
            antau unu monato."
            "Nepre, siro," diris Mlle Claire.
            "Ghi estas tiel stranga, chu?" Mlle Claire
            provis rememori iun nomon el sia junagho; sed neniu
            elmergighis, shi rememoris nur sian unuan amanton. Li
            estis iu Henry. Jes, Henry li estis. 
            "Strange," murmuris la imperiestro,
            fikse rigardante la flagradon en la kameno. "Chiujn
            mi sciis imagi. Gamba, Zufolo, Briccone, Barbabietola,
            eta Puzzo, Biglia, Mattaccio, Mazzasette, Beccajo, Ciondolone,
            Panciuto - Ni estis proksimume dek du kanajloj, Madame.
            Min oni nomis Polio, il Capitano." 
            "Charme," ekvokis Mlle Claire. "Kaj
            vi, siro, estis ilia kapitano?"
            "Memkomprene," rakontis la imperiestro
            enpense. "Au mi estis kapitano de rabistoj au de
            ghendarmoj, lau cirkonstancoj. Mi gvidis ilin, chu vi
            scias? Iam mi ordonis ech pendigi Mattaccian pro
            malobeo. Nur lastmomente lin maljuna gardisto Zoppo
            ghustatempe detranchis. Tiam, Madame, oni alie
            regis. Tia Capitano estis suverena estro de
            siaj homoj - Tie estis malamika knaba hordo, tiun
            gvidis iu Zani. Poste li vere ighis banditestro en
            Korsiko. Antau tri jaroj mi igis lin pafmortigi."
            "Videble," elspiris Mlle Claire,
            "ke Via Majesto naskighis jam kiel
            gvidanto."
            La imperiestro kapskuls. "Chu vi opinias? Tiam,
            kiel Capitano, mi sentis mian propran povon
            multe pli forte. Regi, Madame, ne estas kiel
            ordoni. Ordoni sen embarasoj kaj konsideroj - ne
            zorgi pri eblaj sekvoj - Madame, tio estis la
            suverena en la afero, ke ghi estis nur ludo, ke mi sciis,
            ke ghi estas nur ludo -"
            Mlle Claire sprite divenis, ke en chi tion shi ne
            miksu sin; ni imputu tion kredite en shia konto.
            "Kaj ankau nun, ankau nun," daurigis la
            imperiestro pli-malpli por si mem. "Ofte mi
            ekpensas ial: Polio, ja ghi estas nur ludo! Oni nomas
            vin Siro, oni nomas vin Via Majesto, char ni tion
            ludas, ni chiuj. La soldatoj rigide starantaj - la
            ministroj kaj ambasadoroj riverencantaj ghistere -
            nura ludo. Kaj neniu dume pushetas alian kubute, neniu
            eksplodas ride - Kiel infanoj ni ankau tiel serioze
            ludis. Tio jam apartenas al la ludo, Madame: mieni
            kvazau chio chi estus reala -" 
            Sur la kameno tiktakis peza marmora horlogho. La imperiestro
            estas stranga, pensis Mlle Clalre necerte.
            "Eble post la pordo ili palpebrumas unu la
            alian," parolas la imperiestro enpense.
            "Kaj eble ili flustras al si: Sherculo, tiu
            Polio, kiel li sclas ludi imperiestron; ech ne brovon
            li movas - se tio ne estus ludo, oni povus diri, ke
            li opinias tion serioza!" La imperiestro eksnufis,
            kvazau li interne ridus. "Komike, chu Madame?
            Kaj mi tiom ilin atentas - tuj kiam ili pushetos
            sin, por ke mi komencu ridi l a u n u a. Sed ili
            nenion. Iam mi sentas, ke ili interkonsentighis, por
            ke mi ighu superruzita. Komprenu, ke mi ekkredu, ke
            ghi ne estas ludo - kaj por poste primokegi min: Polio,
            Polio, kiel ni vin superruzis!" La imperiestro
            mallaute ekridis. "Ne, ne! Min ili ne
            superruzos! Mi scias, kion mi scias -"
            Polio, pripensis Mlle Claire. Kiam li estos
            tenera, mi nomos lin tiel. Polio. Mon petit Polio.
            "Mi petas?" demandis la imperiestro
            bruske. 
            "Nenio, siro," defendis sin Mlle Claire.
            "Tial. Mi pensis, ke vi diris ion." La
            imperiestro sin klinis al la fajro. "Strange,
            che virinoj mi tion ne tiel rimarkis; sed che la
            viroj ghi estas pli ofte. En profundo de sia animo
            neniam ili chesas esti bubetoj. Tial ili faras en la
            vivo tiom da aferoj, char ili fakte ludas. Tial ili
            faras la aferojn tiom pasie kaj koncentrite, char ghi
            estas nur ludo, chu vi ne opinlas? Chu povas ja esti
            iu serioze imperiestro, hm? Mi scias, ke ghi estas
            nur petolajho."
            Estis silente. "Ne, ne, ne," murmuris la
            imperiestro. "Ne kredu tion. Sed iam oni ne
            estas certa, chu? Iam oni subite ektimas - mi estas
            ja eta Polio kaj chio chi estas n u r t i e l, chu? Mon
            Dieu, sed kiam ghi krakos! J e n, ghuste tio, ke
            oni ne povas esti certa -" La imperiestro levis
            la okulojn kaj fikse ekrigardis al Mlle Claire.
            "Nur rilate virinon, Madame, nur en la
            amo oni estas certa, ke - ke - ke oni ne plu estas
            infano; tiam almenau oni scias, ke oni estas viro,
            diable!" La imperiestro eksaltis. "Allons,
            Madame!"
            Li estis subite tre pasia kaj violenta. 
            "Ahh, siro," elspiris Mlle Claire, "comme
            vous etes grand!"
            (1933)