Sinjoro Hynek Rab el Kufshtejn

Sinjoro Janek Chval el Jankov ankorau ne rekonsciighis el la surprizo. Mi petas vin: venis, aperis, subite enfalis chi tlen vizite sinjoro bofilo, kaj kia bofilo, bonvolu nur rigardi: li havas germanajn pantalontubojn kaj madjarajn lipharojn, nu nekontestebla grandsinjoro; kaj jen la maljuna sinjoro Janek kun refalditaj manikoj dume helpis che bovin-akusho. Kia pridonaco, pensas la maljuna sinjoro embarasite, kial diabloj lin portas al mi?

"Nur trinku, sinjoro Hynek," li trudis fervore. "Ghi estas nur chi tiea vino, kvin jaroj pasis, de kiam ghin alverturigis judo el Litomerice. En Prago vi trinkadas la cipran, chu?"

"Tian kaj alian," diris sinjoro Hynek. "Sed mi diras al vi, sinjoro bopatro, nenio superas honestan chehhan vinon. Kaj bonan chehhan bieron, sinjoro. Che ni homoj ne scias, kion bonan ni havas, kaj achetas chian ajn fremdan fivaron. Chu vi opinias, ke el fremdlando oni alveturigas al ni ion solidan?"

La maljuna sinjoro kapskuis. "Kaj ankorau ili volas por tio tian nekristanan monon."

"Memkomprene," tradentis sinjoro Rab. "Mi petas vin, konsideru nur la doganojn. Lia regha majesto grasigas siajn poshojn kaj ni devas tion pagi." Sinjoro Hynek indigne tuskrachis. "Nur se 1 i havas plenajn kestojn da mono!"

"Podebrad?"

"Tiu nano", jesis slnjoro Rab. "Li aspektas kiel iu butikisto. Ni havas ja regheton, chu? Sed ghi bankrotos, sinjoro bopatro. Jam pro ekonomiaj kauzoj kaj simile. Nu kaj che vi en Jankov estas ankau tiel malbone?"

Sinjoro Janek malserenighis: "Malbone, knabo. Ege malbone. Venis pesto al bovinoj, vanas la prifumado. Kaj diablo scias, al kamparanoj karbunklighis la greno. Pasintjare hajlis - Malbone estas al kampuloj. Imagu, sinjoro Hynek, ili ech ne havas grenon por la prisemado, mi devis disdoni al ili semajhon el mia grenejo -"

"Disdoni?" ekmiris sinjoro Rab. "Tion, sinjoro bopatro, mi ne farus. Kial karesi la ronkulojn? Kiu ne scias sin vivteni, tiu mortachu. Tiu mortachu," ripetis slnjoro Hynek energie. "En la nuna tempo, sinjoro bopatro, necesas fera mano. Nur neniujn almozojn kaj subtenojn. Sibaritigi ilin, tio mankus! Venos ankorau pli malbonaj tempoj. Prefere kutimigi la nenihavulojn je iom da mizero. Ili manghachu kruston kaj simile. Mi donus al ili nenion, nur rekte mi dirus al ili: Vi senhavuloj mizeregaj, vi sklavoj kaj simile. Chu vi pensas, ke ni ne havas pli seriozajn zorgojn ol viajn intestojn? Hodiau, mi dirus al ili, vi chiuj devas esti preparitaj je pezaj oferoj. Ni devas pensi pri defendo de nia regholando kaj pri nenio malpli granda. Tiel mi parolus al ili, sinjoro. La tempo estas malfacila, kaj kiu ne estas preta morti por la patrio, mortachu pro malsato. Kaj fino." Sinjoro Hynek energie ektrinkis. - "Dum ili povas teni sin sur piedoj, armil-ekzerci ilin kaj neniujn parolojn."

La maljuna sinjoro el Jankov malfermegis je sinjoro bofilo palajn okulojn. "Kio, kio nur," li elbalbutis konfuzite. "Chu, char - Dio gardu - estos milito?"

Sinjoro Hynek ekridachis. "Kial ghi ne estu! Ghi devas esti: chu ni havas la pacon por nenio? Ej, sinjoro, kiam estas la paco, memkomprene, io estas preparata. Mi petas vin," li diris malestime, "ja tion scias ankau tiu - kiel nur oni nomas lin? ha, la princo de la paco. La princo de la paco" krachshprucis sinjoro Rab. "Memkomprene, sinjoro, li timas pri sia trono. Oni ech ne vidus lin, se li ne estus sidanta sur la trono, kun tri kusenoj sub la postajho."

"Chu li, Podebrad?" demandis slnjoro Janek necerte

"Kiu alia? Eh, ni havas reganton, mi bele dankas! Nura paco, sinjoro bopatro. Nur mesaghoj kaj similaj aferoj. Por tio estas mono, chu? Antau nelonge - ghis Hlohovec li pelachis sin al la pola regho, laudire pro pakto kontrau Turkoj. Tutan mejlon li iris renkonte al la Polo, imagu! Kion vi diras pri tio?"

"Nu," diris sinjoro Janek singarde, "chu oni malmulte parolas pri Turko?"

"Malsaghajhoj," diris sinjoro Hynek Rab energie. "Sed chu decas, ke la chehha regho faru honorajhojn al Polo? Ghi estas hontinda," ekkriis sinjoro Hynek. "Li devis atendi, ghis la Polo venos al li! Jen, kiel ni, sinjoro Janek, finas! Kion dirus pri tio la mortinta imperiestro Karolo au Zikmundo? Tiam ni, kara sinjoro, havis ankorau ian internacian prestighon -" Sinjoro Rab forkrachis. "Fi! Mi miras, ke ni Chehhoj toleras tian hontajhon".

Kiaj aferoj, chagrenighis sinjoro Janek Chval. Kaj kial li tion rakontas ai mi? Kvazau mi ne havus sufiche da miaj zorgoj -

"Au la jena," predikis sinjoro Rab, - li sendis ambasadon en Romon, por ke la papo lin rekonu kaj tiel plu. Kun bela peto, vi scias? Onidire, por ke estu paco inter la kristanaro kaj simile. Ghi devas finighi!"

Sinjoro Rab frapis per manplato la tablon, mirinde, ke li ne renversis la pokalojn. "Pachjo Zizka turnighus en la tombo! Miadio mi petas vin, trakti kun la papo! Chu tial ni kalikanoj sangis, he! Por ke li vendu nin al Romo sub papan pantoflon?"

Kaj kial vi tiel incitighas, miris la maljuna sinjoro, distre palpebrante. Kie vi, homo, sangis? Via mortinta patro venis chi tien nur kun Zikmundo. - Vere, poste li edzighis en Prago. Li subskribadis sin Joahhim Hanes Raab. Li estis bona homo, hometo, mi lin konls; tute prudenta Germano.

"Kaj li pensas," indignighis sinjoro Hynek Rab, "ke li faras dioscias kian, altan politikon. Antau nelonge li sendis iajn siajn pajacojn ghis Francio, al la franca regho. Ke oni fondu ligon de kristanaj princoj, por ke ili kunvenadu en iu tuteuropa parlamento au kio. Pace likvidi konfliktojn kaj simile. Kaj kontrau Turko laudire kaj eterna paco kaj tiaj aferoj. Diru vi mem: chu vi audis iam similajn sensencajhojn? Chu estas eble fari politikon - tiel? Mi petas vin, kiu likvidus konfliktojn pace, se eblas fini ilin per milito? Kaj chu iu shtato toleros enmiksadon, se ghi volas militi kun la alia? Nu, malsaghajhoj; la tuta mondo nur ridas pri tio. Sed kiel nin, sinjoro bopatro, tia malfortula pasho kompromitas antau la tuta mondo! Ja, miadio, ni aspektas, kvazau ni timus, ke ne venu iu milito je ni -"

"Kaj - chu ghi venos?" demandis sinjoro Hynek zorgeme.

Sinjoro Hynek Rab el Kufshtejn kapskuis. "Venenon vi povas preni. Rigardu, sinjoro bopatro, kontrau ni estas Hungaro, Germano, papo kaj Austrio. Se ili estas kontrau ni, nu bone: ni devas ataki ilin, antau ol ili aliancighos. Tuj la militon kaj prete. Tiel oni ghin faras," deklaris sinjoro Rab kaj trakombis al si decideme la harojn.

"Nu mi ghustatempe zorgu pri provizoj," murmuris sinjoro Janek Chval enpense. "Estas bone havi provizojn."

Sinjoro Hynek Rab konfidence klinis sin trans la tablon. "Mi havus, sinjoro, ankorau pli bonan planon. Aliancighi kun Turko kaj Tataro. Tio estus politiko, chu? Al Tataro lasi Pollandon kaj Germanion, ili tie chion ekstermu kaj forbruligu. Des pli bone por ni, chu vi komprenas? Kaj al Turko lasi Hungarion, Austrion kaj la papon."

"Oni diras," murmuris la maljuna sinjoro, "ke Turko estas kruelulo."

"Ghuste tial," diris sinjoro Hynek aprobe. "Tiu ilin, sinjoro, misfartigus! Nur neniujn ceremoniojn au tiajn kristanajn sentojn! Simple, problemo de potenco. Kaj nia nacio, sinjoro - Mi diras, por la nacio neniu ofero estas sufiche granda; sed devas ghin porti la aliaj, chu vi komprenas? Neniun indulgi, kiel diradis nia Zizka. Kontrau chiuj kaj simile. Nur se estus pli da veraj kaj efektivaj nacianoj! Nur denove eksvingi per tiu nia malnova chehha bat-armilo -"

Sinjoro Janek Chval el Jankov kapjesis. Mi devas zorgi pri provizoj, li opiniis. Kiu scias, kio okazos. La maljuna sinjoro Raab estis sagha homo, kvankam ghiskerna Germano. Tirolano. Eble sinjoro Hynek havas iom da prudento post li, ekpensis la maljuna slnjoro, kaj en Prago oni diverson scias - Chefe fojnon provize sekigi. Dum milito necesas fojno.

Sinjoro Hynek Rab el Kufshtejn frapis gajigite la tablon. "Sinjoro bopatro, ni ankorau ghisvivos tion! Je la sano! Hej, knabo, chi tien la kruchon! Vershu la vinon, chu vi ne vidas, ke pokal' malplenas? Kaj vivu nia afero!"

"Wohl bekomm's" diris la maljuna sinjoro Janek ghentile.

(1933)

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ