Kredo de Pilato
Respondis Jesuo: Por tio mi naskighis kaj venis
en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Chiu, kiu
estas el la vero, auskultas mian vochon.
Pilato diris al li: Kio estas la vero? Kaj dirinte
tlon, li eliris denove al la Judoj kaj diris al ili:
Mi trovas en li nenian kulpon.
(Ev. de sankta Johano, 18.,
37-38).
Che vesperigho iu viro estimata en la urbo, kaj
nomata Jozefo el Arimateo, kiu estis ankau dischiplo
de Kristo, venis al Pilato kaj petis lin, ke tiu donu
al li la korpon de Jesuo. Pilato konsentis kaj diris:
"Li estis ekzekutita senkulpa."
"Vi mem permesis mortigi lin", rediris
Jozefo.
"Jes, permesis," respondis Pilato,
"kaj oni cetere pensas, ke mi faris tion pro
timo antau la kelkaj kriuloj kun ilia Barabaso. Se mi
sendus kontrau ilin kvin soldatojn, ili estus
silentaj. Sed pri tio ne temas, Jozefo el Arimateo."
"Pri tio ne temas," li diris post
momento. "Sed kiam mi parolis kun li, mi vidis,
ke post tempeto liaj dischiploj krucumados aliajn; en
nomo de lia nomo, en nomo de lia vero ili krucumados
kaj martirigados chiujn aliajn, mortigados aliajn
verojn kaj levados sur shultrojn aliajn Barabasojn.
Tiu homo parolis pri la vero. Kio estas la vero?
Vi estas stranga nacio multe parolanta. Vi havas
nur-nurajn farizeojn, profetojn, savontojn kaj aliajn
sektanojn. Chiu, farinto de iu vero, malpermesas
chiujn aliajn verojn. Same, se meblisto, kiu faris
novan seghon, malpermesus sidi sur aliaj seghoj,
kiujn iu ajn faris antau li. Kvazau per tio, ke nova
segho estas farita, estus nuligitaj chiuj malnovaj
seghoj. Finfine estas eble, ke la nova segho estas
pli bona, bela kaj komforta ol la ceteraj; sed kial,
che chiuj diabloj, homo laca ne povus sidigi sin sur
kiu ajn acha anobia au shtona segho? Estante laca kaj
deprimita, li bezonas respiron; kaj vi lin tute
perforte tiras for de la sidilo, sur kiun li sinkis,
por ke li transsidighu sur la vian. Mi ne komprenas vin,
Jozefo."
"La vero," rediris Jozefo el Arimateo,
"ne estas kiel segho kaj ripozo; pli eble ghi
estas kvazau ordono diranta: Iru tien kaj tien, faru
tion kaj tion; venku malamikon, konkeru tiun urbon,
punu perfidon kaj simile. Kiu ne obeas tiun ordonon
estas perfidulo kaj malamiko. Tiel ghi statas kun la
vero."
"Ahh, Jozefo," diris Pilato, "vi
scias ja, ke mi estas soldato kaj travivis plejparton
de mia vivo inter soldatoj. Chiam mi estis obea al
ordono, sed ne tial, char ghi estus vero. Vero estis,
ke mi estis laca au soifa; ke mi sopiris pri la
patrino au gloro; ke tiu soldato jhus pensas pri sia
edzino kaj alia pri sia kampo au jungitaro. Vero estis,
ke se ne ekzistus ordono, neniu el la soldatoj irus
mortigadi aliajn homojn same lacajn kaj malfelichajn.
Klo do estas la vero? Mi kredas, ke mi estas pli
proksima al la vero, pensante pri la soldatoj, kaj ne
pri ordono."
"La vero ne estas ordono de komandanto,"
respondis Jozefo el Arimateo, "sed ordono de
racio. Vi vidas ja, ke tiu kolono estas blanka; se mi
asertus al vi, ke ghi estas nigra, tio estus kontrau
via racio kaj vi ne permesus tion al mi."
"Kial ne?" diris Pilato. "Mi dirus
al mi, ke vi estas eble terure malfelicha kaj
nubmensa, vidante blankan kolonon nigra; mi provus
gajigi vin; vere, mi interesighus pri vi multe pli ol
antaue. Kaj se ghi estus nurnura eraro, mi dirus al
mi, ke en via eraro estas same multe el via animo
kiel en via vero."
"Ne ekzistas m i a vero," diris Jozefo
el Arimateo. "Ekzistas nur unu sola vero por
chiuj."
"Kaj kiu ghi estas?"
"Tiu, kiun ml kredas."
"Do vidu," parolis Pilato malrapide.
"Ghi estas tamen nur v i a vero. Vi estas kiel
malgrandaj infanoj, kiuj kredas, ke la tuta mondo
finighas kun ilia horizonto, kaj ke trans ghi
ekzistas nenio. La mondo estas granda, kaj en ghi
estas loko por multaj objektoj. Mi pensas, ke ankau
en realeco estas loko por multaj veroj. Rigardu, mi
estas fremda en chi tiu regiono kaj mia hejmo estas
malproksime trans la horizonto; kaj tamen mi ne
dirus, ke chi tiu regiono estas neghusta. Egale
fremda estas al mi la instruo de via Jesuo; chu mi do
asertu, ke ghi estas neghusta? Mi pensas, Jozefo, ka
chiuj regionoj estas ghustaj; sed la mondo devas esti
ege vasta, por ke ili chiuj trovu lokon apud si kaj
post si. Se Arabio devus esti metita sur la saman
lokon, kie estas Poncio, tio ne estus memkomprene
ghusta. Kaj same estas koncerne la verojn. Oni devus
fari la mondon treege granda, ampleksa kaj libera,
por ke ghi entenu chiujn efektivajn verojn. Kaj mi
pensas, Jozefo, ke ghi estas tia. Ascendinte tre
altan monton, vi vidas, ke la ajhoj kunfandighas kaj
iel egalighas al unu ebeno. De sur iu alto ankau la
veroj kunfandighas. Homo kompreneble ne vivas kaj ne
povas vivi sur alta monto; al li sufichas, ke li
vidas de proksime sian domon au kampon, ambau plenaj
de veroj kaj ajhoj; tie estas lia gusta loko kaj
agadejo. Sed de tempo al tempo li povas rigardi la
montojn au chielon kaj diri al si, ke de tie liaj
veroj kaj ajhoj tamen ekzistas, kaj nenio estas de
ili shtelita, sed ke ili kunfandighas kun io multe
pli largha, kio jam ne estas lia posedajho.
Korligighi al chi tiu vasta spektaklo kaj dume
kulturi sian etan kampon, tio, Jozefo, estas preskau
io kiel diservo. Kaj mi pensas, ke la Patro chiela de
tiu koncerna homo vere ie ekzistas, sed ke li tute
bone akordighas kun Apolono kaj aliaj dioj. Parte ili
trapenetras unu la alian kaj parte ili najbaras.
Rigardu, sur la chielo estas ege multe da spaco. Mi
ghojhas, ke tie ankau estas la Patro chiela."
"Vi estas nek varma nek malvarma," diris
Jozefo el Arimateo, levighante. "Vi estas nur
varmeta."
"Tia mi ne estas," respondis Pilato.
"Mi kredas, kredas, ardege kredas, ke la vero
ekzistas kaj ke la homo ghin ekkonas. Estus stulte
pensi, ke la vero estas nur por tio, ke la homo ghin
ne ekkonu. Li konatighas kun ghi, jes; sed kiu? Mi au
vi, au eble chiu? Mi kredas, ke chiu havas sian
parton en ghi; ankau tiu, kiu diras jes, kaj tiu
diranta ne. Se ili du kunighus kaj komprenus unu la
alian, estighus per tio la tuta vero. Jes kaj ne
kompreneble ne estas ligeblaj, sed la homoj povas
chiam unuighi; pli da vero estas en la homoj ol en la
vortoj. Mi havas pli da kompreno por homoj ol por
ties veroj; sed ankau en tio estas kredo, Jozefo el
Arimateo, ankau por tio necesas konservi sin en
entuziasmo kaj ekstazo. Mi kredas. Nepre sendube mi
kredas. Sed kio estas la vero?"
(1920)