Imperiestro Diokleciano

Chi tiu historio estus certe pli efika, se ghia heroino estus filino de Diokleciano au iu juneca kaj virga estajho: sed bedaurinde pro kauzoj de historia vero estas shi fratino de Diokleciano, multagha kaj digna matrono, lau oplnio de la imperiestro iom histeria kaj afekta, kiun la maljuna tirano certagrade timis. Tial, kiam shi anoncis sin al li, li interrompls audiencon kun la landestro de Cireno (al kiu li per fortaj vortoj estis montranta sian malplachon) kaj iris renkonte al shi ghis la pordo.

"Nu, kio, Antonia?" li lautis familiare. "Kion vi shatus? Chu vi havas denove iujn bruldamaghitojn? Au mi faru ion kontrau la turmentado de rabobestoj en la cirko? Au vi volas enkonduki moralan edukadon en la legioj? Do malkashu tion, rapide, kaj sidighu."

Sed Antonia restis staranta. "Diokleciano," shi komencis preskau solene, "ion ml d e v a s diri al vi."

"Ha," diris la imperlstro rezigne kaj frotis la nukon. "Sed che Jovo, mi havas jhus hodiau tiom por fari! Ciu ghi ne povus esti prokrastita ghis alia fojo?"

"Diokleciano," daurigis necedeme lia fratino, "mi venas diri al vi, ke vi jam d e v a s chesigi la persekutadon de la kristanoj."

"Mi petas vin," grumblis la maljuna imperiestro, "kial tiel subite - post preskau tricent jaroj -" Li rigardis atente la emociitan matronon; shi aspektis patose kun siaj severaj okuloj kaj spasme interplektltaj manoj, kiujn podagro kurbigis. "Nu bone," li rapidis diri, "ni povas tion priparoli; sed unue estu tiel bona kaj sidighu."

Antonia senvole obeis kaj sidighis sur rando de segho; sekve de tio shi iom perdis la bataleman pozon, etighis kaj konfuzighis; Shiaj bushanguloj molighis pro ploro. "Tiuj homoj estas tiel sanktaj, Diokleciano," shi elpushis el si, "kaj tiel bele kredas - Mi scias, se v i ilin konus - Diokleciano, vi d e v a s ilin ekkoni! Vi vidos, ke ... ke poste vi havos pri ili tute alian oplnion -"

"Sed mi ne havas ja pri ili malbonan opinion," kontrauis Diokleciano milde. Ml scias ja, ke tio, kion oni diras pri ili, estas babilacho kaj kalumnioj. Tion elpensas pri ili niaj auguristoj - vi scias, konkurenca envio kaj tiel plu. Mi igis tion enketi kaj audas, ke tiuj kristanoj cetere estas tute bravaj homoj. Tre bonkondutaj kaj oferemaj."

"Do kial vi tiom persekutas ilin?" demandis Antonla miregante.

Diokleciano levis iomete la brovojn. "Kial? Mi petas vin, tia demando! De chiam oni tion faris, chu? Kaj dume ne estas videble, ke ili malpliighadus. La paroloj pri ilia persekutado estas terure troigitaj. Kompreneble, iam-tiam mi devas kelkajn por ekzemplo puni -"

"Kial?" ripetis la matrono.

"Pro politikaj kauzoj," diris la maljuna imperiestro. "Rigardu, mia kara, mi povus citi al vi aron da kauzoj. Ekzemple, ke la popolo tion deziras. Pro primo tio forturnas ghian atenton for de aliaj aferoj. Pro secundo, tio donas al ghi sekuran konscion, ke ghi estas regata per forta mano. Kaj pro tertio tio estas chi tie kvazau nacia kutimo. Mi diras al vi, neniu prudenta kaj responsa shtatulo tushas superflue la aferojn de kutimo. Tio vekas nur senton de necerteco kaj - hm - de ia kaoso. Mia ora, dum mia regado mi jam faris pli da novajhoj ol iu alia. Sed tio devis esti. Kio ne devas esti, tion mi ne faros."

"Sed la justeco, Diokleciano," diris mallaute Antonia, "la justeco devas esti. Mi postulas de vi nur la justecon."

Diokleciano skuetis la shultrojn. "La persekutado de kristanoj estas justa, char ghi respondas al validaj leghoj. Mi scias, kion vi havas sur la lango: ke mi povus la leghojn nuligi. Mi povus, sed mi ne faros. Kara Antonjo, memoru, minima non curat praetor; mi ne povas zorgi pri tiaj bagateloj. Afable konsideru, ke sur mi pezas la tuta administrado de la regno; kaj knabino, mi ghin refaris de fundamento. Mi rekonstruis la konstitucion, ml reformis la senaton, centralizis la administradon, reorganizis la tutan burokrataron, nove dividis la provincojn, reguligis ilian administran slstemon - chio chi estas la aferoj, kiuj d e v i s realighi en intereso de la shtato. Vi estas virino kaj ne komprenas tion; sed la plej gravaj taskoj de shtatulo estas la administraj. Diru mem, kion signifas tiuj kristanoj - kompare al - ni diru kompare al fondo de regna financa kontrolo? Tio estas bagateloj."

"Sed vi, Diokleciano," elspiris Antonia, "vi povus tion tiel facile aranghi -"

"Mi povus. Kaj ankau ne povus," diris la imperiestro decide. "Mi restarigis la tutan regnon sur novaj administraj fundamentoj - kaj la homoj preskau ne scias pri tio. Char mi lasis al ili iliajn kutimojn. Se mi donas al ili tiujn kelkajn kristanojn, ili havas impreson, ke chio restas la sama kaj ili ne ghenas. Mia ora, shtatulo devas scii, ghis kie li povas kuraghi kun sia reformado. Jen la afero."

"Do nur tial," diris la matrono amare, "nur tial, por ke vin lasu en la paco chi tieaj gapuloj kaj kriuloj -"

Diokleciano grimacis. "Se vi volas, do ankau tial. Sed mi diros al vi, ke mi legis librojn de tiuj viaj kristanoj kaj iome ankau pri ili meditis."

"Kaj kion malbonan vi trovis che ili?" envortigis Antonia impete.

"Kion malbonan?" diris la imperiestro enpense. "Male, ian kernon ghi havas. La amo kaj chio alia - ekzemple la malrespekto al la mondana vantajho - Verdire tio estas tute belaj idealoj, kaj se mi ne estus imperiestro - Sciu, Antonjo, kelkaj aferoj en ilia instruo treege plachis al mi; nur se mi havus pli da tempo - kaj povus pensi pri mia animo -" La maljuna imperiestro incitite frapis per manplato la tablon. "Sed ghi estas absurda. Politike absolute neebla. Nerealigebla. Chu estas eble fari Dian Regnon? Kiel oni ghin administru? Per la amo? Per Dia vorto? Mi konas ja homojn, chu? Politike ghi estas instruo tiom nematura kaj nerealigebla, ke - ke - ke ghi estas preskau puninda."

"Sed ili neniun politikon ja faras," defendis ilin Antonla fervore. "Kaj iliaj sanktaj libroj tushas politikon ech ne per unu vorto!"

"Por praktika shtatulo," diris Diokleciano, "chio estas politiko. Chio havas politikan signifon. Chiu penso devas esti taksata politike, kiel oni ghin realigu, klon fari el ghi, al kio ghi kondukus. Tagojn kaj noktojn mi cerbumis super tio, kiel estus politike realigebla la kristana instruo; kaj mi vidas, ke ghi estas neebla. Mi diras al vi, ke kristana shtato povus ekzisti ech ne unu monaton. Mi petas vin, chu estas kristane fondebla armeo? Chu estas kristane kolektebla imposto? Chu povus ekzisti en kristana socio iuj sklavoj? Mi havas miajn spertojn, Antonjo: ech ne unu jaron, ech ne unu monaton oni povus regi lau la kristanaj principoj. Tial la kristanismo neniam enradikighos. Ghi povas esti kredo de metiistoj kaj sklavoj, sed neniam, neniam ghi povas esti shtata religio. Tio estas nepensebla. Sciu, tiuj iliaj opinioj pri posedajho, pri proksimulo, pri malakcepteblo de chia perforto kaj tiel plu, tio estas belaj, sed praktike neeblaj aferoj. Por reala vivo, Antonjo, ili ne taugas. Do diru, kion kun ili?"

"Eble ne realigebla," flustris Antonia, "sed pro tio ja ili ne estas krimaj."

"Krima," diris la imperiestro, "estas, kio malutilas al la shtato. Kaj la kristanismo paralizus la suveneran potencon de la shtato. Tio ne estas ebla. Mia ora, la plej alta potenco devas esti en chi tiu kaj ne en la transa mondo. Se mi diras, ke kristana shtato ne estas principe ebla, tio signifas kun logika neceso, ke la shtato ne povas toleri la kristanismon. Responsa politikisto devas sobre starighi kontrau nesanaj kaj nerealigeblaj revoj. Cetere ili estas nur hhimeroj de frenezuloj kaj sklavoj -"

Antonia levighis, peze anhelante. "Diokleciano, volu do scii tion: mi ighis kristanino."

"Chu vere?" ekmiris milde la imperiestro. "Nu, kial ne? Mi diras ja, ke ghi havas ian kernon; kaj dum ghi restos via privata afero - Ne pensu, Antonjo, ke mi ne havas komprenon por tiaj aferoj. Ankau mi volus esti ankorau unufoje homa animo; mi shatus, Antonjo, surhokigi mian imperion kaj politikon kaj chion... - nome nur kiam mi finfaros la reformon de la regna administrado kaj tiajn aferojn; kaj poste, poste mi irus ien en provincon - kaj studus Platonon - Kriston - Markon Aurelion - kaj tiun ilian Paulon au kiel li estas nomata - Sed nun, pardonu; ml havas iajn politikajn konferencojn."

(1932)

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ