Vespero de Pilato
Tiun tagon Pilato vespermanghis kun sia adjutanto;
li estis juna leutenanto Suza, naskdevena el
Kirenaiko. Suza ech ne rimarkis, ke la provincestro
estas iel silentema, kaj gaje babilis ghojigita pro
tio, ke la unuan fojon en la vivo li travivis
tertremon.
"Kiel ghi estis gajega," li lautis che
la mangho. "Kiam post la tagmangho farighis la
mallumo, mi kuris eksteren rigardi, kio okazas. Sur
la shtuparo shajnis al mi, ke ial stumblis au
deglitis miaj piedoj au io simila - nu, ridinda ghi
estis; je mia animo, ekscelenco, neniam dum mia vivo
mi ekpensus, ke chio chi estas la tuta tertremo. Kaj
antau ol mi preterpasis angulon, jam kontrau mi
galope kuras iuj civiluloj okulegantaj kaj kriantaj:
"Tomboj malfermighas kaj rokoj diskrevas!"
Dio helpu, mi diras al mi, chu eble tertremo? Homido,
mi diras al mi, vi havas bonshancon! Tio estas ja
sufiche rara fenomeno, chu?"
Pilato jesis. "Foje mi jam vidis
tertremon," li diris. "Ghi estis en Cilicio
atendu, pasos jam dek sep jaroj de tiam - au kiom.
Tiam ghi estis pli granda."
"Finfine nenio okazis," vochis Suza
senzorge. "Apud pordego al Hakeldam forfalis
peco da roko - jes, kaj sur la tombejo malfermighis
kelke da tomboj. Mi miras, ke chi tie oni enterigas
tiel malprofunden, apenau unu ulnon. Dum somero ja
ghi fetoras al ili."
"Kutimo," murmuris Pilato.
"Ekzemple en Persio oni tute ne enterigas. Oni
metas kadavron sub la sunon kaj prete."
"Tio estus malpermesenda" opiniis Suza.
"Pro higienaj kauzoj au simile."
"Malpermesi," murmuris Pllato. "Vi
devus al ili senchese ion ordonadi au malpermesadi;
tio estas malbona politiko, Suza. Nur ne miksighi en
iliajn aferojn - almenau estas trankvilo. Se vi volas
vivi kiel brutoj, do vivu! Ah, Suza, mi jam vidis
multajn landojn."
"Sed tion mi shatus scii," revenis Suza
al sia plej granda intereso, "kio kauzas la
tertremon. Eble estas subtere iaj kavajhoj, kiuj
subite shutighas. Sed kial che tio malhelighis la firmamento?
Tio estas por mi nekomprenebla. Ja matene estis tia
ordinara, hela tago -"
"Mi petas pardonon,"
audighis maljuna Papadokitis, Greko el Dodekanezo,
kiu estls ilin priservanta. "Ghi estis atendebla
jam de hierau, sinjoro. Hierau estis tia rugha
sunsubiro, sinjoro, kaj mi diras al la kuiristino,
Miriam, morgau estos tempesto au ciklono. "Kaj
min, diras Mlriam, doloras la lumbo." Io estis
atendebla, sinjoro. Mi petas pardonon."
"Io estis atendebla." diris Pilato
enpense. "Sciu, Suza, hodiau mi ankau ion
atendis. De mateno, kiam mi al ili transdonis tiun
viron el Nazareto - mi devis lin al ili transdoni,
char la politiko de Romio principe ne miksas sin en
hejmajn. aferojn, memoru, Suza, ju malpli la homoj
devas kontakti kun shtata autoritato, des pli facile
ili ghin toleras - che Jovo, kie mi chesis?"
"Che la viro el Nazareto," helpis al li
Suza.
"Che la viro el Nazareto. Sciu, Suza, iomete
mi interesighis pri li, li fakte naskighis en
Betlehemo - mi pensas, ke la chi tieaj indighenoj
kulpighis kontrau li pri justica murdo, sed tio estas
ilia afero; se mi ne eldonus lin al ili, ili certe disshirus
lin, kaj la romia administrado nur spertus fiaskon.
Sed atendu, chi tio ne apartenas al la afero. Al mi
diris Anas, ke tiu homo laudire estis danghera;
onidire, kiam li naskighis, venis pashtistoj el
Betlehemo kaj riverencis al li kiel al iu regho. Kaj
antau nelonge oni bonvenigis lin chi tie kiel iun
triumfanton. Tion mi ne povas kompreni, Suza. Tamen
nur mi estus atendinta -"
"Kion vi atendus?" memorigis lin Suza
post momento.
"Ke eble venos liaj Betlehemanoj. Ke ili ne
lasos lin en la manachoj de la chi tieaj intriguloj.
Ke ili venos al mi kaj diros: .Sinjoro, li estas nia
homo kaj ion por nl signifas; do ni venas por diri al
vi, ke ni staras che li kaj ne lasos fari
maljustajhon al li." - Suza, mi preskau
antaughojis je la homoj el la montoj; mi estas
ghisgorghe sata de chi tieaj bushklakuloj kaj
procesemuloj - Kaj mi dirus al ili: "Dank' al Dio,
Betlehemanoj, mi atendis vin. Pro li - kaj pro vi kaj
via lando. Al chifonoj sur bastono oni ne povas regi;
regi oni povas nur al viroj kaj ne al bushuloj. El la
homoj, kiaj vi, oni faras soldatojn, kiuj ne
subighas; el la homoj, kiaj vi estas, oni faras naciojn
kaj shtatojn. Oni diras al mi, ke tiu via samlandano
vivigas mortintojn. Mi petas vin, kion kun mortintoj?
Sed vi estas chi tie, kaj mi vidas, ke tiu viro scias
vivigi ankau vivantojn: ke li sugestis al vi ion kiel
fidelecon kaj honoron kaj - ni Romianoj tion nomas Virtus,
mi ne scias, kiel ghi estas nomata en via lingvo,
Betlehemanoj, sed ghi estas en vi. Mi pensas, ke tiu
homo ankorau sukcesos. Estus domaghe pri li!"
Pilato silentighis kaj distre forbalais de sur la
tablo panerojn. "Nu, ili ne venis," li
murmuris. "Ahh, Suza, kia vanajho estas la
regado!"