La krucumo
Kaj venigis Pilato Nahhumon, viron erudician pri
historio kaj doktan, kaj diris al li:
"Nahhumo, ege min chagrenas, ke via nacio
fiksis al si en la kapo krucumi tiun viron. Tondro
sur vin, ghi estas ja maljustajho."
"Se ne estus maljustajhoj, ne estus historio."
diris Nahhumo.
"Mi volas havi kun tiu afero nenion
komunan," diris Pilato. "Diru al ili, ke
ili ankorau pripensu tion."
"Estas jam malfrue," diris Nahhumo.
"Mi sekvas la eventojn nur lau libroj kaj tial
mi ne iris rigardi la ekzekutan lokon; sed jhus antau
momento alkuris de tie mia tagservistino kaj
rakontis, ke li jam estas krucumita kaj pendas inter
viro je dekstro kaj viro je maldekstro."
Kaj malserenighis Pilato kaj kovris sian vizaghon
per la manoj. Post momento li diris: "Ni ne
parolu do pri tio. Sed mi petas vin, kion krimis tiu
viro je dekstro kaj la viro je maldekstro?"
"Mi ech ne scias," respondis Nahhumo,
"unuj diras, ke ili estas krimuloj, kaj aliaj,
ke ili estas iaj predikantoj. Kiom mi povas jughi lau
la historio, ili faris versimile ian politikon; sed
neniel mi povas kompreni, ke la nacio krucumis ilin
ambau samtempe."
"Mi ne komprenas vin," diris Pilato.
"Estas jene," diris Nahhumo. "Iam
homoj krucumas tiun dekstre kaj alian fojon tiun
maldekstre; chiam tiel estis en la historio. Chiu
tempo havas aliajn martirojn. Estas tempoj, kiam
estas malliberigata au krucumata tiu, kiu batalas por
sia nacio; kaj alian fojon estas vico de tiu, kiu
diras, ke oni devas batali por malrichuloj kaj
sklavoj. Ambau alternas kaj chiu havas sian
tempon."
"Ho," diris Pilato. "Do vi krucumas
chiun, kiu klopodas realigi ion honestan."
"Preskau," diris Nahhumo. "Sed
tamen estas hoketo chi tie. Iam vi dirus, ke la homoj
pli klopodas pri malamo al la aliaj ol pri tio bona,
kion ili predikas. Homoj estas chiam krucumataj pro
io bela kaj granda. Tiu, klu jhus nun estas sur la
kruco, oferas sian vivon por granda afero; sed tiu, kiu
ghin trenas al la kruco kaj alnajlas, tiu, Pilato,
estas malbona kaj sovagha kaj ege malbela je ekrigardo.
Pilato, nacio estas granda kaj bela afero."
"Almenau la nia, la Romia," diris
Pilato.
"Kaj ankau la nia," diris Nahhumo.
"Sed ankau justeco al malrichuloj estas granda
kaj bela afero. Nur bedaurinde la homoj preskau
sufokighas de malamo kaj koleremo pro grandaj kaj
belaj aferoj; kaj la aliaj iras foje kun tiu kaj foje
kun alia kaj chiam helpas krucumi tiun, kies vico
jhus estas; au ili nur rigardas tion kaj diras al si:
Prave li meritas, li devis iri kun nia partio."
"Kial do," diris Pilato, "ili
krucumas tiun en la mezo?"
"Jen la afero," diris post tio Nahhumo.
"Se venkus tiu je maldekstro, li krucumos tiun
dekstre, sed tiun en la mezo ankorau pli frue.
Memkomprene estas ankau eble, ke estighos hhaoso kaj
bataloj; tiam tiu dekstre kaj tiu maldekstre kune
krucumos tiun, kiu estas en la mezo, char li ne
decidighis, kontrau kiu el la du li iros. Se vi
ascendus tegmenton de via domo, vi vidus la kampon
Hakeldama: malamo maldekstre, malamo dekstre, kaj
inter ili tiu, kiu volis tion rebonigi per amo kaj
racio, kiel estas dirate pri li. Kaj krome vi vidus
amason da homoj, kiuj nur alrigardas, manghante dume
tagmanghon, kiun ili kun si prenis. Iel mallumighas;
nun chiuj kuros galope hejmen, por ke ilia vesto ne
tramalsekighu."
Kaj kiam estis la sesa horo, farighis mallumo sur
la tuta lando ghis la naua horo. Je la horo naua
ekvokis tiu en la mezo per vocho granda dirante: "Eloi,
El6i, lama sabahhtani?" Kaj jen, la kurteno
de la sanktejo shirighis je du pecoj, de supre ghis
malsupre, kaj la tero tremis kaj la rokoj diskrevis.
(1927)