Benhanan

ANAS

"Vi demandas, Benhhanan, chu li kulpas. Jen la afero: mi ne kondamnis lin al morto, mi nur sendis lin al Kajafas. Kajafas diru al vi, kian kulpon li trovis che li, min persone la afero ne rilatas.

Mi estas maljuna praktikulo, Benhhanan, kaj diros tion al vi tute sincere. Mi pensas, ke lia instruo havis ie-tie bonan kernon. Tiu homo multe pravis, Benhhanan, kaj opiniis tion honeste; sed lia taktiko estis malghusta. Tiel li povis neniam venki. Prefere li devis tion verki kaj libre eldoni. Oni legus la libron kaj dirus, ghi estas malforta au afekta libro, ghi enhavas nenion novan kaj kiu scias kion, kiel jam oni tiel pri libroj parolas. Sed post iom da tempo komencus pri io au tio skribi aliaj kaj post ili denove aliaj, nu, kaj almenau io enradikighus. Ne chio, ne la tuta instruo, sed tion ja prudenta homo ech ne postulas. Sufichas, se li akceptigas almenau unu au du siajn ideojn. Tiel oni ghin faras, kara Benhhanan, kaj alie ghi ne estas ebla, se oni volas reformi la mondon. Kun tio oni devas agi pacience kaj delikate. Mi diras, ghusta taktiko necesas; kia vero, se ni ne scias ghin akceptigi?

Lia eraro estis ghuste tio, ke li ne havis la paciencon. Li volis savi la mondon tuj tuj, kaj kontrau ties volo. Kaj tio ne eblas, Benhhanan. Li devis agi ne tiom rekte kaj haste. La veron oni devas kontrabandi, oni devas ghin shuteti poiome, ie peceton, tie peceton, por ke la homoj kutimighu al ghi. Kaj ne subite: disdonu chion, kion vi havas, kaj tiaj paroloj. Tio estas malbona metodo. Kaj li devus pli atenti, kion li faras. Ekzemple, kiel li iris kun rimeno kontrau la monshanghistoj en la templo - ili estas ja ankau bonaj Judoj, homido, kaj volas per io vivteni sin. Mi scias, ke monshanghejoj ne apartenas en la templon, sed ili estis tie de chiam, do kiaj ceremonioj? Li devis prezenti kontrau ili plendon che la sinedrio, kaj finite. La sinedrio eble ordonus al ili, ke ili metu siajn tablojn je distanceto pli malproksimen kaj chio estus en ordo. Chiam estas grave, kiel oni ion faras. Homo, kiu volas ion en la mondo atingi, neniam devas perdi la kapon kaj devas sin regi, devas chiam konservi sangmalvarman kaj sobran menson. Kaj liaj mitingoj - vi scias, Benhhanan, neniu instanco shatas tion vidi. Au, ke li lasis sin tiel bonvenigi, kiam li venis en Jerusalemon; vi ech imagon ne havas, kiom da malbona sango ghi kauzis. Li devis altroti piede kaj saluti ie, saluti tie - tiel oni devas tion praktiki, se oni volas havi influon. Mi ech audis, ke li igis sin regali de romia doganisto, sed tion mi tute ne kredas, tian mallertajhon li tamen ne farus; jen kiaj malicaj klachoj. Kaj li devis ne fari siajn miraklojn; per tio li nature koliziis. Mi petas vin, al chiuj li ne povas helpi, kaj tiuj, al kiuj li faris neniun miraklon, poste koleregas. Au kun la virino adultinta - tio lau onidiro vere okazis, Benhhanan, kaj ghi estis terura eraro. Diri al homoj jughistaj, ke ankau ili ne estas sen kulpo - chu povus poste ekzisti en la mondo ia justico? Mi diras al vi, nuraj eraroj. Li devis nur instrui kaj ne fari miraklojn, li devis ne opinii sian instruon tiom ege lauvorte, li devis ne voli ghin tujtuje realigadi. Li mistaktike agis, kara Benhhanan; inter ni dirite, en multaj aferoj li povis esti prava, sed lia taktiko estis erara; nu poste ghi ne povis alie finighi. Ne cerbumu super tio, Benhhanan; ghi estas en ordo. Li estis justa viro, sed se li volis savl la mondon, li devis fari tion ne tiel radikale. Kio, chu li estis kondamnita rajte? Kia demando! Mi diras ja al vi, ke taktike li devis malvenki!"

KAJAFAS

"Sidighu, kara Benhhanan, mi estas plene al via dispono. Do vi volus scii, chu lau mia opinio tiu viro estis rajte krucumita. Ghi estas simpla afero, kara sinjoro. Unue, ghi ne estas nia afero, ni ne kondamnis lin al morto, ni nur transdonis lin al lia moshto romia provincestro, chu? Kial do ni alprenu ian respondecon, chu? Se li estis kondamnita rajte, estas bone; se okazis al li maljustajho, do ghi estas kulpo de Romianoj kaj ni povas tion iam imputi debete al ilia konto. Tia ghi estas, kara Benhhanan; tian aferon ni devas rigardi politike. Almenau mi, kiel chefpastro, devas atenti tion, kiel kion politike taksi. Konsideru nur tion, amiko: La Romianoj senigis nin de persono, kiu - kiel ml tion diru? -, kiu pro iaj kauzoj ne estis al ni dezirinda; kaj che tio la respondeco falas sur ilin -

Kion? Vi diras, kiuj estas la kauzoj? Benhhanan, Benhhanan, iel shajnas al mi, ke la nuntempa generacio ne estas sufiche patriote konscia. Chu vi ne komprenas, kiel malutilas al ni, se iu atakas niajn agnoskatajn autoritatojn, kiel estas la farizeoj kaj leghistoj? Kion pensos pri ni la Romianoj? Ghi estas ja subfosado de nacia memkonscio! Kontraue pro motivoj patriotaj ni devas subtenadi ilian prestlghon, se ni volas malhelpi tion, ke nia naclo trovighu sub fremdaj influoj! Kiu prenas de Izraelidoj la kredon pri farizeoj, laboras por utilo de la Romianoj. Kaj tion ni aranghis tiel, ke lin likvidis la Romianoj mem: t i o n oni nomas politiko, Benhhanan. Kaj nun aperas diletantoj, kiuj zorgas, chu li estis ekzekutita rajte au ne! Memoru, juna viro, la intereso de la patrio estas super chiu rajto. Mi scias plej bone, ke niaj farizeoj havas siajn erarojn; inter ni, unu kiel la alia estas nur babilulo kaj fripono - sed ni ne povas permesi al ni, ke iu subfosadu ilian autoritaton! Mi scias, Benhhanan, ke vi estis lia dischiplo; plachis al vi lia instruo, ke ni amu niajn proksimulojn kaj malamikojn kaj similaj paroloj; sed diru mem, kiel tio helpos al ni Judoj?

Kaj ankorau ion. Li devis ne diradi, ke li venis savi la mondon kaj ke li estas Mesio kaj filo de dio au kio. Mi scias ja, ke li devenas el Nazareto - mi petas vin, .kia do savonto! Ekzistas ankorau homoj, kiuj memoras lin kiel bubon de charpentisto - kaj tiu homo volus rebonigi la mondon? Ridinda ambicio! Mi estas bona Judo, Benhhanan, sed neniu kredigos al mi, ke iu samlandano povus savi la mondon. Ni ege trotaksus nin, homo. Mi dirus nenion, se tiu estus Romiano au Egipto; sed tia Judeto el Galileo - ghi estas ja ridinda! Li rakontu al iu alia, ke li venis savi la mondon, sed ne al ni, Benhhanan. Ne al ni. Ne al ni."

(1934)

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ